terug naar begin
naar pagina-einde
Kompletaj levilkartoj     -     19 2024     -     Nombro: 238Printu ĉi tiun paĝon
Klarigoj pri la enhavo
img/Lumturo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.01.19800.p Lumturo 1980 297 210 04 01 19800 p
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.01.19800.p.jpg p_04.01.19800.p.pdf
Priskribo
De la revueto 'Lumturo' aperis 9 numeroj en 1980-1982. En ĉiu numero, krom en la unua kaj lasta, ankaŭ estis bildo de la aldonita levilkarto. Laŭ la unua numero eldonejo estis 'Movado sen Nomo', Korte Altaarstraat 1, 2000 Antwerpen. Ekde la dua numero aldoniĝis 'verantwoordelijke uitgever' J. Kerfs, sama adreso. Ekde numero 5 Kerfs ankaŭ iĝis eldonisto. Ekde numero 8 la eldonisto iĝis M. Halvelik, sama adreso. Manuel Halvelik (https://eo.wikipedia.org/wiki/Manuel_Halvelik) verŝajne estis la ĉef-iniciatinto. La tiamaj gvidantoj de Movado sen Nomo konkludis ke la celo de “Lumturo” ne koincidas kun MsN kaj haltigis la komunan dissendadon. Tiam ankaŭ ĉesis la eldono de Lumturo.

img/Kruĉo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.09.19800.p Kruĉo de saĝo - 30 jaroj da agado - 1980 - 2010 1980 297 210 04 09 19800 p
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.09.19800.p.jpg p_04.09.19800.p.pdf
Priskribo

img/Plibonigu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19801.s Plibonigu La Mondon, Komencu ĉe Vi Mem 1980 99 210 04 04 19801 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19801.s.jpg x_04.04.19801.sv.jpg
Priskribo
MOVADO sen NOMO estas kristana movado ekster- kaj supereklezia. Ĝin fondis en Nederlando la romkatolika pastro H. de Greeve en 1938, sub la origina nomo 'Bond zonder Naam'. Ĝi celas per vorto kaj ago revivigi kaj reale aplikadi la kristanajn ĉefinstruojn pri amo al Dio kaj amo al la kunhomo, kiuj en nia moderna materialisma mondo okcidenta degeneris ĝis preskaŭ nur formalaj ritoj kaj bombastaj frazoj. Sen fakta organizo, sen estraro, sen eĉ regula deviga kotizo, gi eklaboris kaj efikis — unue per kuraĝigaj radio-paroladetoj de la fondinto — poste per aperigoj de modesta periodaĵo. Tuj dekomence la movado kaptis la atenton, eĉ de alikredantoj, ampleksigante kaj diversigante siajn karitatajn entreprenojn. Eĉ la katastrofo de la Dua Mondmilito. kiu dispremis tiom da idealismaj iniciatoj en Eüropo — inter kiuj kiel konate ankaŭ la Esperantomovadon — ne sukcesis neniigi ĝin. Kvankam ĝia fondinto, malkaŝa kontraŭulo de naziismo, pagis sian oponon per suferado en nederlandaj karceroj, videbla dia protekto plu pilotis la movadon sane kaj sekure ĝis la liberigo en 1944. En la sekvinta epoko aperis unuj post la aliaj pluraj fruktoplenaj iniciatoj, por materie kaj morale helpi al mizeruloj kaj forlasituloj, senrigarde ties socian apartenon aŭ politikan opinion. Kiam pastro de Greeve tute elĉerpiĝis en 1950. pro la sencesa sindono, lin anstataŭis same sindone lia kolego W. Loop. Sed interdume estis okazintaj kontaktoj kun entuziasmuloj en la najbara Belgio, por tie fondi similan centron. En 1965 pastro Loop luprenis malgrandan dometon en Antwerpen, kiu fariĝus eĉ pli grava kaj multampleksa aktivejo ol la antaŭa. Tiun ĉi ekestris lia amiko, pastro Phil Bosmans, nun jam internacie konata pro siaj esperigaj verkaĵoj (en centmiloj da ekzempleroj). Paradokse, sed ne escepte ĉe grandaj religiaj movadoj, tiu ĉi kvazaŭ nelacigebla nova gvidanto estis de kuracistoj deklarita vivlonga invalido, ĉar tro gracila por normala laboro! Tio ĉi elstarigas potencon kaj realecon de la Dia inspiro, elektanta malgravulojn kaj malfortulojn por florigi Liajn grandajn verkojn. Ni citos nur tri el la multaj konkretaj realigoj de ‘Bond zonder Naam' por helpi al malfavoratoj de la socio:: laborejo kaj gastigejo por ekskrimuloj — organizaĵo por ciganoj kaj senhejmuloj — rekuraĝigaj paroladetoj per telefono (‘Vitaminoj por la Koro') por senesperuloj. Sed vaste konata Phil Bosmans fariĝis ĉefe per siaj ‘Levilkartoj' — eldonataj unue en la nederlanda lingvo, sed poste efektivigataj de memstaraj naciaj centroj en la franca, la hispana, la ĉina, kaj... jen ekde 1980 en la Internacia Lingvo! Ne hezitu skribi al ni, se vi ŝatas senpage ricevi tiajn ĉi ‘levilkartojn’ ankaŭ estontece: Movado sen Nomo Korte Altaarstraat I B-2000 Antwerpen ------------------------------------------------------------ (Kompreneble, ĉiu ajn subtena donaceto estos kun danko bonvena je la poŝta ĝirkonto de Bond zonder Naam —000-0144021-73 — Lange Klarenstraat 24, 2000 Antwerpen, Belgio.) ------------------------------------------------------------ Bijlage bij „Esperanto-Panorama” nr. 62 (2) en bij „Lumturo” nr. 1/80

img/Malgranda

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19802.s Malgranda homo por ni vi estas granda 1980 99 210 04 04 19802 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19802.s.jpg x_04.04.19802.sv.jpg
Priskribo
MALGRANDA HOMO, POR NI VI ESTAS GRANDA! Neniam oni legas vian nomon en la ĵurnaloj. Neniam oni privilegias vin en longa vico da atendantoj. Vi estas nur unu inter nekalkuleble multaj en la ombro. Vi faras vian taskon, ĉiutage nur vian ordinaran taskon. Vi estas la nekonata piediranto en la strato, — kiu devas flankensalti pro pretermuĝanta aŭtomobilo, — aŭ humile flankenpaŝi antaŭ oficiala gravulo. Sed: — vi revenas hejmen kaj edz(in)o ame bonvenigas vin, — vi iras ion aĉeti kaj infanetoj dancas je via mano. MALGRANDA HOMO, POR NI VI ESTAS GRANDA! Vi ne moviĝas en grandaj lukso kaj komforto. Vi ne posedas imponan konton ĉe banko aŭ poŝto. Vi estas nek dekstrula, nek maldekstrula, ĉar neniu perforto vin entuziasmigas. Vi ja havas manojn por labori kaj donaci, sed ne por montri minacantan pugnon. Vi volas nur ridi kaj ŝati la kunhomojn. MALGRANDA HOMO, POR NI VI ESTAS GRANDA! Aŭ eble vi havas neniun homan sortkunulon, kaj devas vivadi solece. Neniu rimarkas vian foriron aŭ revenon. Neniu scias, ke vi troviĝas en la domo. Neniu al vi deziras bonan matenon aŭ bonan nokton, kaj vi devas paroli al nura hundo aŭ kato, kaj rideti surstrate al fremdaj infanoj. Vi eksidas sur benko en la parko, kunportinte panpecetojn por la birdoj tie. Vi staras proksime al simplaj aĵoj, kaj serĉas rilaton al la vivanta naturo. MALGRANDA HOMO, VI ESTAS TUTE ORDINARA, KAJ ĜUSTE TIAL VI ESTAS GRANDA! En tiu ĉi sufokiga mondo, via mildeco kaj via senartifikeco ja reprezentas la lastan pulmon tra kiu ni ankoraŭ kapablas spiri!... Bijlage bij „Lumturo" nr. 2/80 Verantwoordelijke uitgever: Movado sen Nomo — Korte Altaarstraat 1 — B-2000 Antwerpen — Poŝta ĝirkonto 000-0144021-73

img/FI-Kritikanto,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19803.s FI-Kritikanto, vi sidas sur la bremso! 1980 99 210 04 04 19803 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19803.s.jpg x_04.04.19803.sv.jpg
Priskribo
SANA KRITIKO ESTAS NECESA Sana kritikado detektas la subhaŭtan ulceron, kun kuraca balzamo en la pensoj. Sana kritikado estas por la jam ne fleksebla, rigide organizita homa socio kiel malvarma duŝo, kiu forlavas ĝiajn malpuraĵojn, kiel severa masaĝo kiu elpremas el ĝi paralizantajn substancojn. Sana kritiko estas por homa komunumo, por movado, garantio kontraŭ endormiĝo kaj kadukiĝo. Ĝia estas pritondilo por detranĉi ĉion, kio miskreskas aŭ formortas, tiele ke la arbo povu spiri kaj vivi kaj ricevi novajn fortojn. Sana kritiko, ĉar ĝi celas finfine la bonon de kritikata objekto, estas do vivonecesa! FI-KRITIKANTO, VI SIDAS SUR LA BREMSO! Fikritikanto kontraŭe, estas ĉikanemulo, harfendemulo, sin-trudemulo, plejofte tute malkompetenta kaj mallojala en siaj prijuĝoj; iu kiu distranĉas ĉiun kaj ĉion per sia malama manio; specialisto pri detruado, kiu ankoraŭ neniam renkontis ion bonan aŭ belan... ekster ŝi mem. Li aŭ ŝi ne alportas novan vivon, estante jam mem morta! Li aŭ ŝi mem estas ulcero, balasto — bremsante ĉiun funkciadon — malhelpante ĉiun progreson. Fikritikanto estas kvazaŭ malsaĝa forstisto, kiu en Printempo tranĉas la arbojn ĝismorte, ĉar li fakte tute ne estimas ilin. Malkonstrua maŝino ja povas nur malkonstrui; ĝi ne havas alian kapablon. ESPLORU VIAN PROPRAN KRITIKEMON Ĉu vi emas kritiki homojn, asociojn, institutojn, situaciojn, ĉar vi vere ŝatas tiujn kaj deziras ke ili floru... aŭ ĉar vi nur malŝatas ilin kaj deziras ilian malaperon? Se vi efektive celas pli-bonigon kaj resanigon, ne timu aŭ hezitu fari vian kritikon —ĝi estos beno por la koncernatoj. Sed se vi emas kritiki surbaze de malvasta ideologia aŭ parti-politika aparteno, surbaze de ĵaluza miopeco kaj etspiriteco, tiukaze vi estas fikritikanto, detruanto, kies sola kapablo estas: postlasi ruinojn. Plivole vi tiam silentu kaj grumblu en vi mem. Ekzistas speco de kritiko, kiu malkaŝas fi-kritikanton, kaj kiun tiu pleje timas: la memkritiko! Verantwoordelijke uitgever: J. Kerfs, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen. — Poŝta ĝirkonto Bond zonder Naam' 000-0144021-73 Bijlage bij "Lumturo" nr. 3/80

img/Homo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19804.s Homo sen DIFEKTOJ estas homo NENATURA 1980 99 210 04 04 19804 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19804.s.jpg x_04.04.19804.sv.jpg
Priskribo
"Amo estas blinda" asertas la popola saĝo, sed tio ne estas komplete vera! Amo kontraŭe vidas multe pli; kaj ĝuste ĉar ĝi vidas pli, ĝi pretas rimarki malpli. Enamiĝintoj estas blindaj kiel talpo. Ili idealigas la kunulon ĝis kiam ili povas, tra ĉiaj mankoj kaj difektoj, vere aprezi unu la alian. Oni ligiĝas al iu pro ties kvalitoj, sed… pluvivas kun ties difektoj. "La homoj nomas min malsaĝa kaj malprudenta" diris iu edzino. "Kial ankoraŭ rekomenci kun li?", ili riproĉas. "Sed mi ja amas lin; estas pli forte ol mi mem". Esti fidela; lukti por sia amo —jen la granda defio de nia vivo. Ĉu vi konas homon sen difektoj? Ĉu idealperfektan homon? — Mi ne. MI NE POVAS AMI ABSOLUTE PERFEKTAJN HOMOJN... ĈAR TIUJ NE EKZISTAS. Neniu estas tiel antipatia kiel 'perfektulo', kiu daŭre atentigas siajn kunhomojn, ke ili ne estas perfektaj. Homo ja ricevas karnon kaj sangon nur tiam kiam ĝi povas esti tia kia ĝi vere estas: ujo plena je sinkontraŭdiroj, monto da difektetoj, ĉeno da ematuriĝintaj trajtoj. Tamen oni povas ami ĝin, ĉiam denove; ĉar ĝi estas mirigaĵo de re- kaj rekomencado; daŭre survoja al feliĉo, al kun-homoj. Oni senĉese aŭdas: "Nia socio malsanas — Tiu strukturo estas putrita — La lando bezonas reformon". Sed estas enfunde ni homoj mem, kiuj jam ne posedas idealojn, ĉar NI POSTULAS HOMOJN SEN DIFEKTOJ. Strukturojn ja fabrikis homoj. Socio konsistas en 'kun-vivado' de homoj. Tion ni povos nur se ni lernos akcepti konkretajn homojn, kaj ne daŭre frakasiĝos kontraŭ niajn reciprokajn difektojn. Idealoj restas ŝvebantaj en nepalpebla aero, se ili ne ricevas formon en ordinaraj homoj. Ni ĉiam moviĝados sub tiu nivelo de perfekteco. Ni do devas resti pretaj komenci kaj rekomenci 'ĉe la bazo, mi kun vi, kaj vi kun mi. Ĉiam kuraĝe realfronti nian malsaĝan homan aventuron kaj alpaŝi ĝin ŝultron je ŝultro. Tiom kun vigla palanto kiom kun mallerta stumblanto; ĉar oni povas lerni tiel de la stumblanto kiel de la viglanto. Eble eĉ pleje de la stumblanto! Jes, mi devas lerni vivadon kun homoj el karno kaj sango, ĉar ili devas fari same pri mi. Kia feliĉo ke ne ekzistas tutperfektaj homoj! Ili farus nin tute nehomaj! Verantwoordelijke uitgever: J. Kerfs, Korte Altaarstraat 1 E-2000 Antwerpen. -- Poŝta girkonto `Bond zonder Naam' 000-0144021-73

img/Plivole

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19811.s Plivole Mielkora ol Betonkapa 1981 99 210 04 04 19811 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19811.s.jpg x_04.04.19811.sv.jpg
Priskribo
Se via korbatado reduktiĝis al dura pulsado de meĥanika sangopumpilo; se vi cinikas pri elmontroj de amo, kaj mokas mildajn homojn, tiukaze sciu ke vi spirite mortis. Vi jam estas glacie kaj senkompate efikeca, plu kredas je nenio kaj neniu, kaj detruas vin mem per potenco, sukceso, kariero, komerca sekso - aŭ tute simple per alkoholo aŭ narkotajo. Kiam ĉiuj viaj revoj fariĝis betone malmolaj, vi ĉesis vivadi. Malmolega homo, mi ofte detektas vin malantaŭ fasado de mordanta protesto, en spasme streĉita slogano, tra atakema manifestacio. Laŭte vi postulegas `rajtojn' en la nomo de libereco, de paco eĉ, kaj kontraŭ ĉia `subpremo'. Sed en tiuj percepteblas via kaŝa help-krio; via bezonego je tenereco, je amo. Male, se vi ankoraŭ havas larmojn por plori, se vi ankoraŭ kapablas resti sola sen impreso pri forlasiteco, kaj se vi per la koro ekkonis ke `suferi' signifas `kreski'. Vi akiris la kuraĝon fariĝi molkora, rompebla, vundebla. Per milda rideto oni malkovras la plej profundan fonton de sia vivo; oni gajiĝas pro simpletaj detaloj, pro suno kaj luno, pro nokta trankvilo. Molkora homo, via morala forto estas la forto kaŝita en printempa burĝono, manifesta en malfermiĝanta semo. Vi ja fidas je la bono, je vi mem. Vi tute ne bezonas surfacan ŝajnon de potenco, sukceso, kariero, komerca sekso, sed kun saĝa gesto ilin postlasis. Vi renaskiĝis al via vera memo kaj renkontas kunhomojn kiujn vi kapablas ami kaj rericevi ties amon. Aliaj homoj pro via nura ĉeesto feliĉiĝas, sentante la varmon de via personeco, dum betonkapaj homoj vane provos neniigi tiun nevenkeblan forton en vi. Mielkora homo, mi amas vin; permesu al mi fariĝi via sortkunulo. BIJLAGE BIJ `LUMTURO' 1981/1 — Uitgave: Movado sen Nomo, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen, Ĝirkonto 000-0002474-49

img/Grandaj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19812.s Grandaj buŝoj tiom malmulte diras! 1981 99 210 04 04 19812 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19812.s.jpg x_04.04.19812.sv.jpg
Priskribo
GRANDAJ BUŜOJ TIOM MALMULTE DIRAS! Ili estas kiel laŭtparoliloj de hurleganta muzikaŭtomato: nuksoŝelo da muziko en lavango de bruo, Ne temas tie ti pri tiuj vere entuziasmaj kaj inspiritaj homoj, kiuj arde portas valoran mesaĝon tra Ia mondo. Temas pri la ventparolantoj, la grandbutuloj. la babiladartistoj, tiuj ĉampionoj de la argumentado, kiuj rulpremas ĉion interkonsiliĝon, demagogas en parlamentoj kaj kongresoj. Ili havas nenion dirindan, fakte nenion deziras diri. volas nur aŭdi la sonon de sia propra voĉo, vidi la efikon de sia bombasto. briligi le vernison de sia pedanteco, ruze manipuli la publikon. Ili ŝvelbloviĝas pro memgloro, kiel la rano en la fablaro, kiu plenigis sin tiom multe kaj tiel longe per la propra vanteco, ĝis ĝi diskrevis pro megalomanio! Araba proverbo diras: "Malfermu vian buŝon nur tiam, kiam vi certas ke la dirotaĵo estos pli taŭga ol via silento". BIJLAGE BIJ 'LUMTURO' 1981/2 - Uitgave: Movado sen Nomo, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen, Ĝirkonto 000-0002474-49

img/Aplaŭdon

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19813.s Aplaŭdon por simplaj homoj 1981 99 210 04 04 19813 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19813.s.jpg x_04.04.19813.sv.jpg
Priskribo
Simplaj homoj = Grandiozaj homoj Homoj, kiuj vivas kaj ridas! Homoj, kiuj respondas 'jes' al leviĝanta suno, respondas 'jes' al la lumo, al la ĝojo kaj al ĉio, kio naskiĝas ĉe la socia bazo, en sunlumo kaj en ombro! Ordinaruloj ne malofte estas grandiozaj homoj, kun pli da sana menso kaj da sana rezono en siaj etfingroj ol sintruduloj kaj grandbuŝuloj posedas en sia tuta tronutrata korpo. La sisteman kulturan ebenigadon kaj la konfuzan, unukoloran, unudirektan, kaj mensogeman informadon ili sukcesplene kvankam silente rezistadas. Spite la eksteran ŝajnon, ili posedas sufiĉe da sana prudento por interne moki kaj rnalŝati la fiparoladojn, ĉiutage sur iliajn kapojn elverŝitajn. Estas la silenta potenco de simpluloj Estas la silenta povo de senpovuloj. Cion ili stoike lasas preterflui, sciante ke estas nuraj ondoj, kiuj iam devos perdi sian energion. Ili estas senfine rezignemaj, sed kiam la aventuristoj provos ilin elradikigi, kaj la cirkonstancoj havigos la bezonan rimedaron, ili nerezisteble ribelos! Simplaj homoj estas mirigaj estaĵoj! Kiam oni ilin renkontas, oni devas danki pro la vivosago, la muta ĝojo, kaj la trankvileco, kiujn ili disradias! Daŭre ili staras pretaj helpi, kiam malfeliĉo vin trafis, ne atendante dankon aŭ rekompencon! Jes, simplaj homoj kapablas fari la mondon enloĝinda kaj repacigi onin kun la malfacilaĵoj, la zorgoj, kaj la suferoj de la vivo! BIJLAGE BIJ `LUMTURO' 1981/3 — Uitgave: Movado sen Nomo, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen, Ĝirkonto 000-0002474-49

img/Esperanto

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19814.r Esperanto homo, ne restu en via domo! 1981 297 210 04 02 19814 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19814.r.jpg x_04.02.19814.v.jpg
Priskribo

img/Esperanto

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19814.s Esperanto homo, ne restu en via domo! 1981 297 210 04 02 19814 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19814.s.jpg x_04.02.19814.sv.jpg
Priskribo
Se ni ne volas subakviĝi kiel ratoj sur la sinkanta ŝipo, kiu nomiĝas Tero, estas necese stiri nian socio-sistemon en radikale alian direkton. En la hodiaŭa mondo fariĝis necese sin demandi kiamaniere plu- kaj postvivi. La neceso fari tion "kune", kun plejeble granda nombro da socikritikemaj homoj, estas klara. La neceso, ke esperantistoj ludu en tio fundamentan rolon, ne ankoraŭ estas tiel klara. Esperantisto, vi povas esti fonto de renovigo kiel "esperanta" homo en ĉi tiu senespera tempo. Vi povas esti levilo kun rebat-lerteco al ŝanĝoj. Ni kune formu ĉenon de leviloj. Ni kune serĉu komprenon en la mekanismoj kiuj produktas maljustaĵojn, por kune kaŭzi efektivan ŝanĝiĝon, por kontribui al konstruado de mondsocio sen maljusteco. "Esperanta" homo, venu el via domo ! — Efektive serĉu kun ni eblecojn; ni bezonas vin! Ĉu ŝanĝo de Ia socio? — "Okazos neniam!" multaj mokridas. Sed kritikemaj esperantistoj scias kaj kredas: "okazos iam!" Ni kune realigu ĝojplenan perspektivon, perspektivon de vivimpulso por niaj infanoj, por la generacio de la mondo de morgaŭ. Bonvolu legi la samfolian leteron pri la Levilideo, por pli precize kompreni la intencon. Ni volonte ricevos viajn reagojn kaj sugestojn. Ni agadu kune! Aŭ ni pereos APARTE, aŭ ni postvivos KUNE Jürgen Moltmann BIJLAGE BIJ "LUMTURO" 1981 /4 — Uitgave: Movado sen Nomo, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen, Ĝirkonto 000-0002474-49

img/Ankaŭ

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19831.r Ankaŭ Vi valoras la penon 1983 297 210 04 02 19831 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19831.r.jpg x_04.02.19831.v.jpg
Priskribo

img/Ankaŭ

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19831.s Ankaŭ Vi valoras la penon 1983 297 210 04 02 19831 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19831.s.jpg x_04.02.19831.sv.jpg
Priskribo
Ankaŭ vi valoras la penon. Via cirkaŭaĵo ne estas tiel griza kiel vi kelkfoje opinias... Rigardu ĉirkaŭ vin — pro la malgrandaj afablaĵoj, kiujn oni por vi spontane faras, vi povas senti... ke ankaŭ vi gravas. Ekzistas ĉiam iu kiu bezonas, aŭ (eble silente) amas vin, iu kiu komprenas... Por tiu vi signifas ion, eble pro via vivoĝojo, via rideto, viaj sulketoj, aŭ eĉ via grumblado. Vi gravas por tiuj homoj, ĉar io en vi allogas ilin, vi tuŝas la sen-teman kordon. Ĉiu homo havas en sia karaktero bonajn emojn, kiuj kontentigas iujn aliajn — tio ankaŭ validas por vi. Al tiuj homoj vi donas ion, kion ili sopiras... vi feliĉigas, ĝojigas ilin. Kaj sekve por tiuj homoj vi estas unika. Unika, tial ke nur vi tiel ridetas, grumblas, aŭ io ajn faras. Al la homoj daŭre montru ion, kaj antaŭ daŭre atendu la malgrandajn signojn de aprobo, de kontenteco. Kaj konsciu, ke ankaŭ vi valoras Ia penon. Uitgave: Movado sen Nomo, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen, Ĝirkonto: 000-0002474-49 — UEA-konto, n-ro 5769.

img/Indiferentemo,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19832.r Indiferentemo, Kancero de la sentimento 1983 99 420 04 03 19832 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19832.r.jpg x_04.03.19832.v.jpg
Priskribo

img/Indiferentemo,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19832.s Indiferentemo, Kancero de la Sentimento 1983 99 420 04 03 19832 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19832.s.jpg x_04.03.19832.sv.jpg
Priskribo
(levilkarto havas duoblan larĝecon!) INDIFERENTEMO Kancero de la SENTIMENTO Indiferento estas nemeritita plago por via proksimulo. Ĝi reprezentas senkorecon, nesentemon, malvarmon, egoismon: ĝi izolas. Ĝi estas signo de regreso, de misevoluo, de velko de la sentivo. Indiferentemo estas kancertumoro je la humaneco kaj la homaro. Bonvolu konsideri kiom da fojoj vi nekonscie ofendis amikon aŭ kunulinon per via indiferento. Provu kontroli kiom da fojoj vi, indiferenta, ion aranĝis iel ne atentante pri la aliaj homoj. Se pro tia konduto tiuj trafas en malagrablan situacion, ne sufiĉas poste diri al ili mispente: "Kia malbonŝanco!" Tiaj vortoj nek konsolas, nek kompensas. Malgraŭ via "Mi bedaŭras", oni opinios vin senpripensa persono, egoisma kaj indiferenta. Konsideru kiel agrable estas konstati, ke iu en sia planado kalkulas kun vi. Tiam montriĝas, ke vi gravas; ke oni havas kaj kovas por vi sentojn de respekto, komprenemo, indulgo kaj mildeco. Ni ne akceptu la subfosadon de tiaj sentimentoj pro indiferento. Ni ne permesu, ke nia kompatpovo kadukiĝu; ke nia sentivo kripliĝu. Ankaŭ vi ŝatas aŭdi laŭdajn vortojn pri via laboro, via helpemo, via bonhumoro kaj afableco. Kial do vi ne regalus la busŝoforon, la profesorinon, aŭ la kuiriston de la restoracio, aŭ vian kunulon per tiuj laŭdaj vortoj? Ĉu ĉar estas normale, ke ĉiu plenumas sian taskon? Sed kial ne ĝojigi kaj kuraĝigi aliajn per aprobo, kiam eble? Ne cedu al indiferentemo! Ekzilu la indiferentecon kaj malkovru, kiom via ĉirkaŭaĵo pligajiĝas sen ĝi. -------------------------------------------------------------------------------------- Reagoj de Legantoj: ---------------------- Instruistino el Danlando sendis al ni dankleteron rilate al la Levilkarto «Plibonigu la mondon — Komencu per vi mem.» Ŝi skribis: "Iun tagon miaj gelernantoj neniel montris kunlaboremon. Mi preskaŭ ekkoleris, sed subite mi vidis la Levilkarton. La eksplodo feliĉe ne okazis. Dankon pro via helpo, kaj daŭrigu! Leganto el Italujo ricevis nian Levilkarton «Esperanta homo — ne restu en via domo» kaj komprenis la sloganon laŭ litere. Li ŝerce skribis: "Mi sekvis vian konsilon kaj translokiĝis, bonvolu noti mian novan adreson." Levilkartoj estiĝis pro la konstato, ke ĉie en la mondo interhomaj rilatoj malvarmiĝas ĝis eĉ nehomeco. Nian presaĵon ni sendas senpage al ĉiu ajn petanto. Ni petas al vi: se vi aprezas tiun ĉi iniciaton, bonvole ĝiru sumeton laŭ viaj eblecoj al la poŝtĉekkonto 000-0002474-49, Belgio. Anticipe ni elkore dankas pro viaj interesiĝo kaj subteno!

img/Ali-pensantoj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19833.r Ali-pensantoj ... ankaŭ pensas 1983 99 420 04 03 19833 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19833.r.jpg x_04.03.19833.v.jpg
Priskribo
(levilkarto havas duoblan larĝecon!) La daŭre evoluanta disvastiĝo de modernaj amaskomunikiloj kiel tele-vizio, radio, filmo kaj gazetaro, ebligas al ni pli profunde konsciiĝi pri la ekzisto de aliaj opinioj, moroj aŭ kulturoj. La amaskomunikiloj nuligas distancojn, reciproke alproksimigas homojn kaj popolojn. Ĉiuj homgrupoj, etnaj aŭ politikaj , havas proprajn ideosistemojn, kiujn kaŭzis la materiaj vivkondiĉoj, moroj kaj tradicioj, kulturaj heredaĵoj aŭ la ekonomia kaj politika agaddirektoj de la nacio, al kiu tiuj popoloj apartenas. Sekvas el tio, ke iu specifa komu-nikaĵo havas alian efikon, depende de la pensmaniero de la informato. Iu ideo povas havi por malsamaj individuoj aŭ popoloj tute alian valoron. La opiniformado de homo dependas de ties aparta pensmaniero. Bedaŭrinde, ekzistas multaj supraĵaj onidiroj kaj antaŭjuĝoj, ĉar oni ne atentas pri la fono de la pensado. Sed, ĉu supraĵaj onidiroj kaj antaŭjuĝoj nur dependas de ies vivocirkonstancoj? Konsideru ĉu ni ankoraŭ estas aper-taj por aliaj pensmanieroj, aŭ ĉu ni tuj kondamnas tiujn? La ekzameno de iu opinio ne signifas, ke oni devas akcepti ĝin, sed ĝi povas pligrandigi nian komprenpovon. Se ni povas kompreni la motivojn de la agoj kaj ideoj, kiuj ŝajnas al ni tiel malkonvenaj , tio povus esti plia paŝo al reciproka komprenemo kaj humaneco. -------------------------------------------- La levilkartoj aperas ekde januaro 1980. Ĝis nun ni ĝuis la ricevadon de kritikaj, kuraĝigaj, karaj kaj konstruigaj reagoj, pro kio ni dankas al vi. Tamen la reagoj, kiujn ni ricevis, estis laŭnombre malmultaj kompare kun la dissenditaj sloganoj. Kompreneble interesas nin kiel niaj legantoj interpretas niajn sloganojn! Kia estas via impreso pri la sloganoj? Kion vi opinias pri la akompananta teksto? Kiel vi ĝenerale pensas pri la levilkartoj? Sciigu al ni kiel vi reagas pro la legado de niaj levilkartoj. Ni planas aperigi kelkiujn el la reagoj en nian rubrikon de la legantoj. Pendu vian levilkarton en videbla loko, tiel ke viaj gekonatuloj eksciti pri ĝi. Se vi havas geamikojn, kiuj volas ricevi la sloganojn, simple komuniku iliajn nomon kaj adreson. La redakcio de Movado sen Nomo Ni esperas je multaj reagoj!

img/Ali-pensantoj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19833.s Ali-pensantoj ... ankaŭ pensas 1983 99 420 04 03 19833 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19833.s.jpg x_04.03.19833.sv.jpg
Priskribo
(levilkarto havas duoblan larĝecon!) La daŭre evoluanta disvastiĝo de modernaj amaskomunikiloj kiel tele-vizio, radio, filmo kaj gazetaro, ebligas al ni pli profunde konsciiĝi pri la ekzisto de aliaj opinioj, moroj aŭ kulturoj. La amaskomunikiloj nuligas distancojn, reciproke alproksimigas homojn kaj popolojn. Ĉiuj homgrupoj, etnaj aŭ politikaj , havas proprajn ideosistemojn, kiujn kaŭzis la materiaj vivkondiĉoj, moroj kaj tradicioj, kulturaj heredaĵoj aŭ la ekonomia kaj politika agaddirektoj de la nacio, al kiu tiuj popoloj apartenas. Sekvas el tio, ke iu specifa komu-nikaĵo havas alian efikon, depende de la pensmaniero de la informato. Iu ideo povas havi por malsamaj individuoj aŭ popoloj tute alian valoron. La opiniformado de homo dependas de ties aparta pensmaniero. Bedaŭrinde, ekzistas multaj supraĵaj onidiroj kaj antaŭjuĝoj, ĉar oni ne atentas pri la fono de la pensado. Sed, ĉu supraĵaj onidiroj kaj antaŭjuĝoj nur dependas de ies vivocirkonstancoj? Konsideru ĉu ni ankoraŭ estas aper-taj por aliaj pensmanieroj, aŭ ĉu ni tuj kondamnas tiujn? La ekzameno de iu opinio ne signifas, ke oni devas akcepti ĝin, sed ĝi povas pligrandigi nian komprenpovon. Se ni povas kompreni la motivojn de la agoj kaj ideoj, kiuj ŝajnas al ni tiel malkonvenaj , tio povus esti plia paŝo al reciproka komprenemo kaj humaneco. -------------------------------------------- La levilkartoj aperas ekde januaro 1980. Ĝis nun ni ĝuis la ricevadon de kritikaj, kuraĝigaj, karaj kaj konstruigaj reagoj, pro kio ni dankas al vi. Tamen la reagoj, kiujn ni ricevis, estis laŭnombre malmultaj kompare kun la dissenditaj sloganoj. Kompreneble interesas nin kiel niaj legantoj interpretas niajn sloganojn! Kia estas via impreso pri la sloganoj? Kion vi opinias pri la akompananta teksto? Kiel vi ĝenerale pensas pri la levilkartoj? Sciigu al ni kiel vi reagas pro la legado de niaj levilkartoj. Ni planas aperigi kelkiujn el la reagoj en nian rubrikon de la legantoj. Pendu vian levilkarton en videbla loko, tiel ke viaj gekonatuloj eksciti pri ĝi. Se vi havas geamikojn, kiuj volas ricevi la sloganojn, simple komuniku iliajn nomon kaj adreson. La redakcio de Movado sen Nomo Ni esperas je multaj reagoj!

img/Ridu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19841.r Ridu sincere! Kiu ne ridas, tiu ne vivas! 1984 99 420 04 03 19841 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19841.r.jpg x_04.03.19841.v.jpg
Priskribo

img/Ridu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19841.s Ridu sincere! Kiu ne ridas, tiu ne vivas! 1984 99 420 04 03 19841 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19841.s.jpg x_04.03.19841.sv.jpg
Priskribo
Ĉiu bezonas la ridon. La ridado estas saniga. Ne fuŝu vian bonan humoron. Ĉu vi pensas ja sufiĉe pri tiu faco de via sano? Se via koro pleniĝas per sulkoj pro ĉiuj viaj zorgoj, ankaŭ via vizaĝo rapide sulkiĝos. La rido liberigas vin. La humuro malstreĉas. La rido kaj la humuro liberigas vin de tiu mortiga seriozeco, de via mizera ĉiutaga rutino. La rido kaj humuro estas rimedoj plej bonaj kontraŭ la venenado de viaj spirito kaj koro. La spriteco moligas duran momenton. Per ĝi vi ĝojigas aliajn homojn. Via humuro estas senpaga. Estu malsparema pri ĝi. Via rido povas turni la tajdon. Tiu tago, en kiu vi ridas, estas neperdita tago.

img/Pesimistoj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19842.r Pesimistoj malpravas 1984 99 420 04 03 19842 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19842.r.jpg x_04.03.19842.v.jpg
Priskribo

img/Pesimistoj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19842.s Pesimistoj malpravas 1984 99 420 04 03 19842 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19842.s.jpg x_04.03.19842.sv.jpg
Priskribo
Pesimismo Vi ne estas pesimisto ĉar vi tristas, se estas profunda vundo en via koro, se ondo da elrevigoj vin premas malsupren. Vi ankoraŭ ne estas pesimisto, se vi tristas pro la neelteneblaj suferoj de senkulpaj homoj kaj pro la terura maljusteco en la mondo. Pesimisto estas persono, kiu sian tutan vivon sidas en malhela ĉambro, kie li rivelas nur negativojn. Pesimisto diras, ke pluvos kiam la suno brilas. Li diros, ke ne daŭros longe kiam ĉio bone fartas. Li serĉas kialon, se iu estas afabla kaj kara. Pesimisto vidas malbone, ĉar li neniam vidas la belon. Pesimisto malbone aŭdas, ĉar li neniam aŭskultas la bonan novaĵon. Li pli sentas la doloron ol la ĝojon. Li pli sentas la malvarmon ol la varmon. Por li ĉio estas malhela, malplena kaj trista. Neniam li turnas la medalon.

img/Rapidu!

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19843.r Rapidu! Fulme! Nun! Urĝe!! EK! Tuj! Senprokraste! 1984 99 420 04 03 19843 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19843.r.jpg x_04.03.19843.v.jpg
Priskribo

img/Rapidu!

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19843.s Rapidu! Fulme! Nun! Urĝe!! EK! Tuj! Senprokraste! 1984 99 420 04 03 19843 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19843.s.jpg x_04.03.19843.sv.jpg
Priskribo
Unue direktu vian atenton al io alia. Aŭskultu dolcan melodion, kaj post 2 horoj, kiam vi retrovis vian trankvilon, revidu la malfacilaĵojn. Pensu kalme pri eblaj solvoj kaj iliaj bonaj kaj malaj sekvoj. Ofte la bonaj ideoj tiel spontane prezentiĝas, ke vi surpriziĝas pri ilia simpleco. Iam vivis homo, kiu devizis unue pensi, poste komenci. Ĉu ne estis li kiu proklamis: veni, vidi, venki? Pripensu, ke jam antaŭ dumil jaroj oni konis tiun saĝon. Ni ne plu konas gin. Ni ne plu havas tempon. Se ni rezervos tempon, ni povos esti multe pli ruzaj. Saĝe, kalme reagi donas trankvilon. Internan trankvilon ni ĉiuj bezonas. Ĝi donas al ni kvieton kaj saĝon. Ni bezonas tion por ni mem kaj nia ĉirkaŭo. Meditu pri tio!

img/Spaco

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19861.r Spaco por paco!! 1986 99 420 04 03 19861 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19861.r.jpg x_04.03.19861.v.jpg
Priskribo

img/Spaco

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19861.s Spaco por paco!! 1986 99 420 04 03 19861 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19861.s.jpg x_04.03.19861.sv.jpg
Priskribo
Toleremo necesas por paco! Certe, ankaŭ vi deziras pacon. Do, kiel vi povas helpi krei pacon, vi eble miras? Paco nur eblas, se ĉiuj homoj akceptas unu la aliajn. Ĉar neniu homo povas ŝanĝiĝi komplete, ni devas lerni toleri. Ni devas akcepti la tipajn ecojn de la aliaj homoj. Ĉiu homo havas siajn proprajn sentojn kaj pensojn kaj tio devas esti respektata. Se ni toleras la diversecon inter la homoj ni ĉiuj povas vivi kune en paco. Diversaj popoloj, diversaj religiaj grupoj kaj diversaj ideo-uloj trankvile vivos unu kun la alia. Ili akceptos facile aliajn vivmanierojn, aliajn ideojn, ĉar ili klopodas—per sia toleremo — kompreni siajn kunvivulojn. Konsciu, ke via najbaro ne estas kiel vi (aŭ kiel vi volas, ke li estu) kaj simple akceptu, ke li estu si mem. Se vi toleras, vi instigas viajn kunvivulojn fari same kaj per tio vi disvastigas la toleremon. Toleru ĉiujn aliajn kaj montru per tio, ke vi vere deziras pacon! ALICE NAHON (1896-1933) Ho estas bone l’ propran koron Esplori antaŭ l’ dormo, pri — Ĉu de tagiĝo ĝis vespero Neniun koron vundis mi; Ĉu ne plorigis mi okulojn, Melankolion vekis, ĉu Mi diris al senamaj homoj Ian vorteton aman plu. Trovinte en mia kor-domo, Ke mi sanigis per dolĉec’ Malĝojon unu, ĉirkaŭvolis Perbrake kapon en solec’...; Jen sentas miaj junaj lipoj ĉi bonon — kison por noktben’... .................................................................................................... Ho estas bone l’ propran koron Esplori ĝis la dormoven’. Trad, el la nederlanda: Tyneverum (Hector Vermuyten)

img/Fariĝu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19862.r Fariĝu homo da Amo. 1986 99 420 04 03 19862 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19862.r.jpg x_04.03.19862.v.jpg
Priskribo

img/Fariĝu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19862.s Fariĝu homo da Amo. 1986 99 420 04 03 19862 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19862.s.jpg x_04.03.19862.sv.jpg
Priskribo
Fariĝu homo da amo! Ni ĉiuj devas fariĝi homoj plenaj je amo. La amo devas brili kiel la suno brilas tutan tagon sur la ĉielo. Via ĉirkaŭaĵo sentu, ke vi ŝatas kaj ĝuas la vivon. Kiam vi amas, vi aspektas feliĉa kaj gaja, kaj viaj kun-vivantoj sentas, ke vi estas malferma al ĉio. Kaj pro tio, ili pli facile ŝatas kaj amas vin. Sed amo estas io, kio estas en la homo mem; tio ne simple alvenas al vi, vi devas vere voli ami. Unua tasko por akiri tiun amplenan vivkoncepton estas akcepti vin mem, kun viaj malbonaj kaj bonaj ecoj. Kaj kiam vi konsentas pri vi, vi ja tre facile akceptas aliajn homojn en ilia alieco. Ĉu vi sentas la varmon, kiam vi travivas feliĉigan momenton? Do, ĉu tio ne estas la pruvo, ke montri sian amon al ĉiu kaj ĉio necesas? Vidigu al viaj kun-vivantoj, ke vi estas homo de amo. Ĉerpu ĝojon kaj feliĉon el via tuta ĉirkaŭaĵo. Feliĉiĝu pro la ĉiutagaj aferoj. Pro la rideto de via najbaro, pro la floroj sur via vojo. Amu ĉiun kaj ĉion, dum via tuta vivo; neniam ĉesu ami, ĉar tiam vi ĉesos vivi. Ĉiu el ni estas unika, havas siajn proprajn ecojn, kaj estas tute alia ol siaj ĉirkaŭaj kunvivantoj. Sed ni ne forgesu la ekzistadon de tio, kio unuigas la tutan homaron; iu bezono, kiu vivas en ĉiu el ni: la neceso pri amo aŭ afableco. Kaj pro tiu bezono, vi devas montri al via kunvivanto, ke vi amas lin aŭ ŝin. Montru tion per malgrandaj afablajoj. Montru, ke liaj aŭ ŝiaj zorgoj aŭ plezuroj kaptas vian atenton. Ne tuj forkuru kiam iu bezonas vin. Via gajeco estas la ĝojo de via kunhomo. Estu lia aŭ ŝia trezoro kaj amu lin aŭ sin senfine, sencele. Tio ne estas facila; malgraŭ tio, provu montri tion. Ne malkuraĝu kiam oni ne tuj respondas al via boneco. Iuj homoj timas montri siajn sentojn. Ili timas la povon de la amo kaj fido. Iam ili perdis fidon kaj bezonas nun vian helpon retrovi ĝin. Ili ne volas esti vundataj pro perdo de iu amato kaj sajne protektas sian koron kontraŭ tio. Sed, fakte, ili vere sentas la neceson de amikeco kaj amo, por ke ili povu plene ĝui la vivon. Estas via tasko, montri al tiuj personoj, ke amo estas ĝojo kaj alportas ne nur doloron... Montru, ke vera amikeeo ne bezonas rekompencon, ke amo estas senkosta. Tamen, estas iu rekompenco: la feliĉo de aliaj homoj!

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19863.r La vivo estas mallonga, tamen rideto petas nur unu sekundon. 1986 99 420 04 03 19863 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19863.r.jpg x_04.03.19863.v.jpg
Priskribo

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19863.s La vivo estas mallonga, tamen rideto petas nur unu sekundon. 1986 99 420 04 03 19863 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19863.s.jpg x_04.03.19863.sv.jpg
Priskribo
Ĉu vi jam pensis pri tiu mistero, kiun vi ĉiutage renkontas? Kaj kio estas la plej granda kaj bela mistero, kiu ekzistas: la vivo? Ni ofte ne pensas pri tiu mirinda donaĵo. La vivo estas io nekomprenebla, kaj neniu scias de kie tiu vundebla io venas. Ĉie cirkaŭ vi estas la vivo. En la arbaro aŭ la parko ekzemple, vi aŭdas la venton flustri sian kanton tra la arboj. La moviĝado de la foliaro atestas la vivon. La bruo de la arbaro oferas al vi sian ‘silenton’ kaj donas al vi senpage la plej bonan ripozon, kiun lacega homo povas trovi. Iam rigardu al la plenvivaj abeloj sur la kreskantaj floroj. ĝuu pri la beleco de la matenroso aŭ pri la sunobrilo, kiu singarde tuŝas la vekiĝontan bestaron. Kaj ankaŭ vi, homo, estas parto de la tuta tera vivo. Ĉiu eta estanto havas sian propran celon kaj kialon kaj partoprenas en la vivoĉeno. Respektu ĉiun vivanton kaj traktu ĝin per la plej granda singardemo. La vivo estas eĉ pli kara, kiam vi konsideras ĝian nedaŭrecon. Kiam vi renkontas homojn en la strato, salutu Ilin antaŭ ol trairi vian vojon. Vi povas, nur per via rideto aŭ per via afabla saluto, tuŝi la koron de la alia. Ĉu vi ne ŝatas plivarmigi la frostiĝitajn sentojn, kiujn multaj el ni hodiaŭ havas? Vi povas alporti iom da ĝojo al hazarda preterpasanto. Ĉiuj preferas vidi ridetantajn vizaĝojn en sia ĉirkaŭaĵo ol vidi malafablajn rigardojn ĉirkaŭ si. Kiam vi ne ridas aŭ salutas la homojn en la strato, vi fermas la pordon al aliaj. Kiam vi ne invitas aliajn al via afableco aŭ ĝojo, vi ne povas atendi afablan rigardon de aliaj. Via vizaĝo estu la malferma kaj honesta spegulo de via interno. Kiam via vizaĝo ne toleras rideton, io estas nebona en via interno kaj via koro estas grave malsana. Resanigu vian koron kaj ridetu el la profundeco de via koro! Pro kaj por nenio. En la strato, ĉe la giĉeto aŭ en alia loko. Ridetu! Simple ĉar vi ĝojas pri tio.

img/Jam

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19864.r Jam sufiĉas la pugnoj ... Donu la manon! 1986 99 420 04 03 19864 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19864.r.jpg x_04.03.19864.v.jpg
Priskribo

img/Jam

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19864.s Jam sufiĉas la pugnoj ... Donu la manon! 1986 99 420 04 03 19864 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19864.s.jpg x_04.03.19864.sv.jpg
Priskribo
Kian ĝojon donas al vi la repacigo kun via amiko! Kiel malgranda via diskuto ankaŭ estas, vi ne sentas bone. Vi ne havas la animokvieton. kiu necesas por via feliĉo. Neniu el ni povas resti longe sen sia amiko. Tutcerte vi jam spertis, ke per viaj malafablaj vortoj aŭ indiferenta konduto vi vundis vian amikon aŭ amikinon. Kiel vi sentis kiam li aŭ ŝi malfeliĉas? Ĉu ankaŭ vi ne malĝojas? Ne hezitu unu sekundon, por iri konsoli lin aŭ ŝin kaj diru, ke vi ne intence vundis kaj ke vi ne plu faros tion. Kian ĝojon vi sentas, kiam via amiko aŭ amikino denove ridas al vi, malgraŭ la fakto ke oni ankoraŭ havas larmojn en siaj okuloj. Sed tio malaperas tuj, kiam li aŭ ŝi vidas vian sinceran bedaŭron. Nenio estas pli stulta ol ne voli diri la unuan vorton de repaciĝo al via karulo aŭ karulino, Tia-maniere vi forprenas lian aŭ ŝian feliĉon kaj certe ankaŭ vian propran ĝojon. Eble vi ne ŝatas konfesi vian kul-pon. Tamen faru tion — vi rapide forgesos tiun unuan malagrablan senton, kiam vi vidas reaperi la rideton de via amiko aŭ amikino. Kial homoj batalas? Ĉu vere estas iu serioza motivo? Neniam povas ekzisti kialo por batali kontraŭ via kunhomo, por vundi iun. Ĉu la granda malamo, kiu montriĝas ĉie en la mondo, ne vundas vian koron? Malamo ŝtelas de la homo ĉiun eblecon esti feliĉa. Ĉu ankaŭ vi ne devas morti? Kial do mortigi amikon aŭ malamikon? Haltigu la malamon. Haltigu la malfidon! Evitu, ke ankaŭ vi kaŭzu malgrandan militon kun via familio, viaj kunlaborantoj. Anstataŭ batali kontraŭ viaj kunhomoj, kundividu viajn feliĉon kaj ĝojon kun ili. Gardu vian molemon dum via tuta vivo. Kiel ĉiu homo, ankaŭ vi havas en la profundo de via homeco veran afablecon. Ne eblas, ke vi estas tiel malbona, ke vi ŝatas vundi aŭ dolorigi iun, kiun vi amas (aŭ kiu vin amas). Malaperigu ĉiun egoismon kaj komencu esti molkora je via proksimulo. Neniu vivas nur sola, kaj konsentu, ke via feliĉo dependas de tiu kunhomo, kiun vi ĉiutage renkontas. Ne vundu iun ajn, ĉar tiam vi nur malfeliĉiĝas.

img/Metu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19865.r Metu vekilon por via konscienco! 1986 99 420 04 03 19865 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19865.r.jpg x_04.03.19865.v.jpg
Priskribo

img/Metu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19865.s Metu vekilon por via konscienco! 1986 99 420 04 03 19865 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19865.s.jpg x_04.03.19865.sv.jpg
Priskribo
Metu vekilon por via konscienco! En nia hodiaŭa socio, nia atento iras ĉien, armultaj aferoj kaj okazajoj. Al ĉio, kion vi vidas kaj aŭdas. al ĉio, kio okazas al vi. Ni devas atingi produktadocelojn, teni nian lunĉorendevuon, kapti la aviadilon, pretigi la mendon, alveni ĝustatempe en la laborejo ktp. Neniam antaŭe tiom da diversajoj kaptas nian atenton kiel nun: radio, televido, komputiloj — trajnoj, aŭtoj, flugiloj — filmoj, fotoj, diapozitivoj — diskoj, kasedoj, videobendoj ... Tio interesas nin kaj larĝigas nian percepton. Tamen, nia 'atento' estas tiel urĝe kaj tiel rapid-ŝanĝiĝe okupita, ke ĝi iĝas distrita, supraja kaj eĉ konfuzita. Pro tio, ni ne plu havas tempon juĝi kaj ensorbi tion, kion ni spertas. La ĉiama nervokonsuma laborado kaj urĝado, la stultiga amuzado mal-faciligas la personan pripensadon. Daŭre moviĝante,. ni preterkuras nin mem. Nia konscienco malfortiĝas pro malkvieta. sencela vivo, pro bruo kaj brutigita agemo. Tial ĝi estas daŭre superŝutita kaj sub-premita kaj ne kapablas vekiĝi. Tamen, esploro de la konscienco necesas por humana kunvivado. Se ni ne volas iĝi (aŭ resti) fremduloj unu al la aliaj, ni bezo nas profundan kaj honestan pripensadon pri niaj interhomaj rilatoj, pri la maniero kiel ni traktas homojn. Ĉu ni respektas la indecon de aliaj aŭ ĉu ni tro emfazas nian propran 'gravecon'? Nur kiam ni ĉiuj estas honestaj kaj vere volas kunvivi surbaze de puraj intencoj, tiam nia socio malfermiĝas al pli da humaneco, justeco por ĉiu, daŭra paco. Por ke viaj bonaj homaj intencoj ne kaŝiĝu kaj perdiĝu sub la hodiaŭa urĝa, ĉiam ŝanĝiĝanta mondo: metu vekilon por via konscienco! La Bankroto de Civilizacio! Se ne venos profunda ŝanĝiĝo en nia vivŝablono, tiel de la homo kiel de la komunumo, ni senpere iros al la totala bankroto de nia civilizacio. La bazo de niaj vivo- kaj pensmanieroj enhavas precipe okupon pri la materio. Ni suferas pro nenormala plidikiĝo de la "mi". Egoismo, havemo, regemo estas socie akceptitaj formoj de agreso. Nia hodiaŭa vivmaniero estas karakterizita de ĝenerale besta avido kaj blinda konsumemo, kiuj proporcie ne plu rilatas al la normalaj homaj bezonoj. La socio estas konstruita sur la malvirtoj de la homoj: Nia krizo estas la krizo de la menso, de la koro, de la civilizacio. Ĉu neniam frapis la okulojn, ke en la naturo ĉio serĉas vojon al la lumo? La plej malgranda semo en la mallumo de la tero kreskas sunen. Ciu arbo, eĉ en la plej profunda arbaro, etendas siajn branĉojn al la lumo. La branĉo, kiu ne trovas la lumon, mortas. Ciu floro direktas ĉiutage sian kalikon al la suno. Kaj la homo, jes Ia homo, nur la homo deturnas sin de Ia lumo. La homo de la dudeka jarcento kurbe kreskas al Ia mate-rio. Li griziĝis kun Ia griza materio, li iĝis komplete materialisma ĝis en sia pensado; ĉiu lumo estingiĝis en li. Li ekkredas al la ĉiupovo de la scienco kaj tekniko. Scienco kaj tekniko estas bonfaro ĝis la momento, kiam ili kondukas sian propran vivon, kaj sklavigas homojn. La evoluo de tiu ĉi socio ĉesis esti homa evoluo. Sed la homo estas pli ol nura peceto da materio, pli ol hazarda struktur-ajo el atomoj kaj molekuloj. La homo ankaŭ estas spirito. Forpuŝado de la spirit-eco, la grandskala materialismo korodas la homon en la radiko de lia ekzisto. La revo de la homoj komenciĝis kiel la revo de infano. Revo plena je ludo kaj fantazio. Feliĉa revo. Sed ĝi mortis en bonege nutrita korpo de la plenkreskulo senkora kaj senanima. Sekvonta "levilkarto": Ni vivas en senkultura mondo.

img/Floro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19871.r Floro bezonas lumon. Homo bezonas amon! 1987 99 420 04 03 19871 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19871.r.jpg x_04.03.19871.v.jpg
Priskribo

img/Floro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19871.s Floro bezonas lumon. Homo bezonas amon! 1987 99 420 04 03 19871 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19871.s.jpg x_04.03.19871.sv.jpg
Priskribo
Kian vojon ni sekvu? Ĉu la vojon de batalemo, de sango kaj larmoj, de la morto; tiun malnovan vojon jam delonge surtretitan de homoj, kiuj kredas nur je povo kaj posedo, au... Ĉu la vojon al humaneco inter la homoj, al Ia lumo trans la nokto; tiun longan vojon al Ia amo, ĝis la vivoĝojo staras kiel kolorplena ĉielarko sur la ĉielo de nia vilaĝo, kiu nomiĝastero? Se daŭras la kredo je la amo inter la homoj, kiel je la ĉiutaga lumo, tiam la homoj resanigos. Bona homo estas kiel malgranda lumo, kiu promenas tra la nokto de nia civilizacio kaj kiu survoje relumigas la estingitajn stelojn. La bono, kiun la homoj amike kaj ame faras unu al la alia, staras ekster la granda mondo de konkuro kaj efikeco. Tiun bovon oni ne povas mezuri aŭ fiksi en statistikoj. Tiu estas kiel malfrostiga marfluo, trapasanta mondon, kie tro longe frostis la sentoj inter la homoj.

img/Vortoj!

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19872.r Vortoj! Vortoj! Vortoj! sed ... kion vi fakte celas diri? 1987 99 420 04 03 19872 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19872.r.jpg x_04.03.19872.v.jpg
Priskribo

img/Vortoj!

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19872.s Vortoj! Vortoj! Vortoj! sed ... kion vi fakte celas diri? 1987 99 420 04 03 19872 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19872.s.jpg x_04.03.19872.sv.jpg
Priskribo
VORTOJ! Ni kutimiĝas al la vortoj. Lavango de vortoj en la radio, televido, libroj kaj revuoj, en ĉiuj kunvenoj, kongresoj, diskutvesperoj kaj parlamentoj. Vortoj ! Vortoj ! Vortoj! Sed ĉu tiuj vortoj havas signifon por vi? Ĉu ili enhavas veran mesaĝon? Multaj vortoj estas same malpurigitaj de ni kiel la akvo, la aero kaj la tero. Mensogo, havemo kaj malamo alkroĉiĝas al la vorto. Nia interna malpureco kaj malpleneco de homoj sensencigas la vorton. Tamen la vorto ebligas plej intiman kontakton de homo al homo. Tial ni devas haltigi la devaluton de la vorto kaj pro tio: de la homaj kontaktoj! Ni devas denove riĉigi vortojn. Vorto estas belega. Ĝi ebligas interkompreniĝon kaj kun-helpas al kreado de la homa komunumo. Vorto nur tiam valoras, se el ĝi sekvas okazaĵo. Vorto estas pli ol tio, kion vi diras kaj skribas. Ĝi spegulas vian homestadon, vian kernon. Vorto do estu tio, kio vi estas ! Korupto Maljusteco! Se ni vere deziras kunhelpi al konstruado de pli bona mondo, ni unue devas reagi kontraŭ korupton, maljustecon. Kaj speciale kontraŭ ĉion, kio estas malhonesta en rilatoj inter homoj. El tiuj "malhonestaĵoj" mensogo kaj trompo estas nur kelkaj. Per trompo oni klopodas akiri tion, kion oni ne meritas. Ĝi troviĝas ĉiuloke: en profesiaj medioj, en lernejoj, eĉ en familia rondo. Por trompemuloj gravas: ne esti malkovrita. Pro tio interalie la artefarita ĝentileco kreiĝis. Ĝi estas nur surfaca kondutmaniero. Tiu ĉi artefarita bonvolo fakte estas kaŝa mensogado. Ĉiu travidas ĝin, sed nur malmultaj kapablas trarompi ĝin. La ŝajnigitaj sentoj konstruas murojn inter la homoj. Kontraŭ mensogoj kaj trompoj oni ofte staras senhelpa. Kion fari, se oni ne plu povas fidi al la sincereco de signoj, paroloj kaj gestoj per kiuj Ia homo esprimas sin? Neniu homo sentas sin bona, se li ne scias ĉu tio, kion Ia alia diras, veras. Estas dolorige kaj lacige, se oni daŭre devas atenti ne esti trompita aŭ mensogita. Tio tute malebligas normalan homan rilatadon. Se ni volas veran amikecon kaj honestan bonvolon inter la homoj, ni devas kontraŭbatali. Trompo kaj mensogo malaperu el nia socio!

img/Plipurigu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19873.r Plipurigu la mondon!! Komencu ĉe vi mem 1987 99 420 04 03 19873 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19873.r.jpg x_04.03.19873.v.jpg
Priskribo

img/Plipurigu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19873.s Plipurigu la mondon!! Komencu ĉe vi mem 1987 99 420 04 03 19873 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19873.s.jpg x_04.03.19873.sv.jpg
Priskribo
Perdita lando de miaj revoj, kiuj estis skribitaj en la pasintaj nuboj, sur la blua ĉielo, kviete antaŭendrivitaj de la somervento. Perdita lando de miaj esperoj, kiuj estis rakontitaj al la bela, verda herbejo en kiu abunde floris la konvolvulo sub la brila suno kies varmeco odorigis la plenvivan teron sur kiu miloj da formikoj svarmis. Belega ejo de mia juneco: mi memoras kaj serĉas sed mi ne retrovas ĝin. La homo, same kiel ĉiuj ajn vivaĵoj apartenas al la vivocirklo. La homo nur diferencas, ĉar li kapablas konscii, ke li havas konsciencon. Li havas liberan volon, kaj pro tio povas determini sian vivon. Neniu homo estas sola. Tial liaj decidoj ankaŭ trafas la aliajn, kaj ne nur la homojn. sed ankaŭ bestojn kaj plantojn... la tutan teran vivon. Tiu granda povo enhavas grandan respondecon. Ĉiu aranĝo. kiun iu homo planas, ne rajtas malhelpi alian vivon. La homo jam postlasis spuron de detruo kaj malpurigo trans la tero. Li malpurigis akvon kaj aeron, la du esencajn elementojn de nia tera vivo. Oleoŝipoj markis sian vojon per malpuriga spuro trans maroj kaj flanke de marbordoj. Industrioj spruĉis tunojn da venenaĵoj en la atmosferon kaj en la riverojn. Aro da aŭtoj malbonodorigas la stratojn de la urboj ĝis en la plej etaj vilaĝoj. Sed kie vivas la homo? Ĉu li kapablas vivi en ĉiam pli malpurigita kaj senvivigita mondo? Meze en malagrabla atmosfero li baldaŭ brutiĝos kaj malbonhumoriĝos. Se li ne plu povas admiri la printempajn, freĉajn verdaĵojn aŭ la kantantajn birdetojn, li ne plu ĝojos kaj ĝuos pri sia ekzisto. La homo makuladas sian propran neston. La teknika kaj pure racia kaj scienca alproksimiĝo de la aferoj malriĉigis la homon. Ĝi baris la profundan ligon inter la homoj, la naturo kaj la kosmo. La naturaj vivoĉenoj rompiĝis. Ni povas eviti tutan detruon de la tera vivo. En ĉiuj niaj agoj, ni estu konsciaj pri eblaj konsekvencoj. Pri necesaj sed danĝeraj decidoj ni agu prudentegaj. La tero, kiu naskas kaj nutras ĉiun vivon, nun bezonas nian subtenon kaj rajtas je nia prizorgado, por ke ĝi vivadu!

img/Flustru

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19881.r Flustru vian belon en mian orelon!! 1988 99 420 04 03 19881 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19881.r.jpg x_04.03.19881.v.jpg
Priskribo

img/Flustru

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19881.s Flustru vian belon en mian orelon!! 1988 99 420 04 03 19881 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19881.s.jpg x_04.03.19881.sv.jpg
Priskribo
Kio ajn okazas al vi, kiom da kialoj vi eble havas por halti kaj ne plu kredi je la estonteco.... neniam malfidu vin sed kredadu je la plej belaj sentoj en vi. Oni povas ĉagreniĝi ĝismorte, cerbumegi pri la kialoj de malbonsorto kaj eĉ nervoziĝi pro la plej eta malfacilaĵo. Problemoj postulas solvojn. Sed ankaü amaso da aliaj problemoj esence propraj al la vivo, al la geedzeco, al la edukado, al la plenkreskado. al la interrilato, al la laboro... Tion vi devas akcepti. Tion vi devas trapasi sen diskuto, kuraĝe kaj decide. Sed spite ĉion, kion vi jam trasuferis. spite ĉion kio probable ankoraŭ atendas vin, iĝi feliĉa, tion vi devas mem voli. Ankoraŭfoje konsideru la bonajn aferojn: homojn, ĉe kiuj vi rajtas esti hejma, la matenan lumon, aŭ eĉ nur tiujn tute malgravajn etaĵojn, kiujn vi tiel senpripense preterkuras kaj do ne sufiĉe rimarkas. Simple daŭrigu la vivon, ekkonante ĉion meritplenan kaj plu amante la homojn. Ĉar ĉiu doloro kaj sufero, kiujn vi travivas, helpas al vi plibone senti la vundeblon kaj vundigitecon de la aiiaj. Flustru vian belon en mian orelon! En momento de malespero, de malforteco; de timo en nia vivo, ege gravas renkonti homon, kiu ne malafable riproĉas vin aŭ ne dure traktas vin, sed homo, kiu kapablas konsoli kaj regajigi vin. Tamen, ĉiuj alkuraĝaj kaj mildaj vortoj nur efikas kiam vi mem volas akcepti helpon. Kion ajn alia persono faras por vi, vi ne feliĉas, se en via koro vi daŭre nutras viajn malgajajn kaj malĝojajn sentojn. Nur vi mem kapablas forigi la doloron, kiu ĝenas vin. Tial, ne forkuru de ĉiu formo de sufero, ĉar tiu, kiu ne kuraĝas plori, ankaŭ ne sukcesos ridi elkore. Resaniĝo de ĉagreno eblas post ĝisfunda travivado de la doloro. Kompleta sindonado al la doloro alportas liberigon el la doloro kaj el ĉiuj eblaj negativaj sekvoj de ĝi. Ĉu ni do ne bezonas konsolon de aliuloj? Ni ĉiuj estas malriĉaj, malfortaj homoj. Ni ĉiuj bezonas komprenon, alkuraĝon kaj pardonon. Sed vere konsolo ĉiam estas memkonsolo, ĉar individua ĉagreno demandas individuan respondon. Konsolon, donitan de aliulo, oni ankoraŭ akceptu kaj individue prilaboru. Konsoli iun nur signifas: * helpi konsoli sin mem, inviti al serĉado * kune provi klarigi la demandon de la ĉagreno, * une serĉi al la celo kaj signifo de tiu ĉi ĉagreno.

img/Tiu,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19882.r Tiu, kiu konas sin, neniun kondamnas! 1988 99 420 04 03 19882 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19882.r.jpg x_04.03.19882.v.jpg
Priskribo

img/Tiu,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.19882.s Tiu, kiu konas sin, neniun kondamnas! 1988 99 420 04 03 19882 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.19882.s.jpg x_04.03.19882.sv.jpg
Priskribo
Kiu kulpas? Kompreneble. La aliaj kulpas. La aliaj. Tiuj, kiuj pensas alie, kredas alie kaj vivas alie. Ni mem estas neriproĉeblaj kaj perfektaj. Ni scias ĉion pli bone. Ni faras ĉion pli bone ol la alia. Ve al tiu, kiu kontestas al tio, kion ni diras. Tiun ni malhumiligos kaj malhonorigos. Ni sidas alte sur juĝoseĝo kaj ni juĝas kaj kon damnas. La aliaj kulpas. Tio ĉi estas ĝenerale akceptita en la ĉiutaga rilato de homo kun homo kaj ankaŭ en la politiko. Tio estas granda mensogo, kiu venenigas ne nur nian politikon, sed ankaŭ nian ĉiutagan vivon. Ne estu tiel severa al la aliaj. Se vi volas alrigardi la bonon kiu ankaŭ ĉeestas en la alia, ni miras pri la fakto, ke la aliaj certe estas same bonaj ol ni kaj eĉ pli. Plie ni rigardu al ni mem, al nia propra vanta „mi”. Nia stulta juĝoseĝo, konstruita per nia nekredebla pretendo kaj niaj multaj frustracioj, tiam certe disfalos. Niaj nuraj juĝistoj estas la homoj, kiuj malhavas ĉion en la vivo, la plej malriĉaj, la plej malfortaj kaj la plej etaj homoj. Ili rajtas juĝi, ĉar ili ne kulpas. Tiu, kiu konas sin, neniun kondamnas! Konu vin! Multaj homoj havas ege favoran opinion pri si. Hi estimas sin neriproĉeblaj kaj ili estas speciale bone informitaj pri la eraroj kaj mankoj de aliaj. Tial iliaj interparoladoj plejofte temas pri la „juĝado” kaj „kondamnado” de kunhomoj, pri „la malfavora kritikado” de kolegoj, kunlaborantoj kaj subuloj. Tiuj ĉi fieregaj, malhumilaj kaj arogantaj homoj malhavas ĉiun memkonon kaj estas katastrofo al sana kunvivado. Memkono estas nemalhaveblaĵo por bona interrilato en la geedzeco, la familio, kaj en la tuta socia kunvivado. Konu vin! Kuraĝe alrigardu kaj rekonu viajn proprajn erarojn, mankojn, alkutimaĵojn kaj ne estos malfacile por vi silenti pri alia homo. Alrigardu viajn proprajn agojn ĝuste kaj juste kaj vi ne trovos kialon por severe juĝi la aliajn. Tiu, kiu konas sin, iĝos bona, milda kaj feliĉa homo! Bona memkono solvos multajn malfacilaĵojn, mizerojn, kaj disputojn. Tiu, kiu konas sin, neniun kondamnas, kaj vivas pace!

img/Ŝanco

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19883.r Ŝanco por feliĉo, ankaŭ por vi! 1988 297 210 04 02 19883 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19883.r.jpg x_04.02.19883.v.jpg
Priskribo
Kiam ni malfermas ĉiujn registrojn de senfina elegio, ni nure dronas en la puton de malespero. Nigraj pensoj ĉiam ree al-tiras novajn mizerojn. Ni vivu hodiaŭ. Ni fermu la pasintecon. Ni ne plu kapablas ŝanĝi ĝin. Nur teni malfermita fenestreton je belaj memoroj, kaj ne tro zorgeme pensi pri morgaŭ. Kion ni havas enmane hodiaŭ? Nian sanon, la sunon sur la ĉielo. Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Infanon, kiu ridas al ni. Florojn endome. Eble ni tro malproksime serĉas la feliĉon! Ĝi similas al okulvitroj. Ni ne vidas ilin. Kaj tamen ili staras surnaze. Tiel apude! Ankaŭ vi havas ŝancon por feliĉo! Se ni nur volus akcepti la feliĉon, kiun ĉiu nova tago oferas al ni: la lumo de tiu ĉi tago, la aero kaj la vivo, la ridado, la plorado kaj la ludado, la miraklo de tiu ĉi tago kaj de ĉiuj tagoj. Feliĉo konsistas el tiom da etaĵoj, ke jes ĉiam mankas ie parteto. Sed ĉu pro tio ni malfeliĉu? LEVILKARTO — Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 6a jaro, n-ro 3, junio-julio 1988 (6de jaargang, nr 3, juni-juli 1988) Verantwoordelijke Uitgever: Paul van Huffelen, Schrijbergstraat 24, B-9170, Waasmunster. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X ŜANCO POR FELIĈO ANKAŬ POR VI Ĉiu el ni soifas feliĉon. Tamen, samtempe tiom da homoj aspektas malgajaj kaj estas malfeliĉaj! Ĉu ili daŭre vivas en malagrablaj cirkonstancoj aŭ" ne vidas la proksiman feliĉon? Ĉu ili ne kapa-blas senti sin feliĉaj kaj ĉu ili vidas nur la malbonajn flankojn de la vivo? Vera feliĉo troviĝas en la homo mem. Ĝi tute ne dependas de la ĉiutagaj okazaĵoj, sed nur de via preteco akcepti ilin en kontento kaj trankvilo. Ankaŭ ne faru vian feliĉon tro dependa de la agoj de la aliaj. Kiam vi trarompas la barojn inter viaj egoismaj esperoj kaj la bonaj agoj de aliuloj, tiam vi eksentos de kie profunda ĝojo venas. Vi trovos ĝin en via propra akceptemo de la vivo. Repaciĝu kun viaj sentoj, kaj donu al via menso ĝojajn pensojn, al via koro pardonemon, teneron kaj amon, al viaj lipoj rideton kaj ĉio estos preta por iĝi pli bona. Certe, la vera, profunda vivoĝojo aperas kaj malaperas, kaj kutime ne longe daŭras. Sed kontentiĝu kun la vivo, tia kia ĝi estas, por ke vi ne maltrafu la feliĉon, kiu atendas vin. Nur konsciante, ke foje vi erare atendas ion de aliaj homoj, vi pli pretos akcepti la de ili faritajn etaĵojn kiel pacan donacon! Mi aĉetas ekzemplerojn de la libro „Ŝanco por feliĉo" kaj pagas al Movado sen Nomo: x 435 BF (inkluzive de sendokostoj) se mi loĝas en Benelukso. x 455 BF (inkluzive de sendokostoj) se mi loĝas ekster Benelukso. Mi pagis : al via konto MOSQ-N ĉe UEA. (j) al la poŝta ĝirkonto 000-0002474-49 (en belgaj frankoj) mi kunsendas x 19 irk-ojn (maldekstra stampitajn). I0 indiku la validan pagmanieron. Bonvolu skribi preslitere kaj per latinaj literoj! nomo strato kaj n-ro poŝtkodo + urbo/vilaĝo landkodo + lando Subskribo Iam) por feliĉo Tio estas la esperanta titolo de ĵus eldonita traduko de la nederlandlingva libro Menslief ik hou van je. La libron verkis la belga pastro Phil Bosmans, kiu estas la instiganto de la flandra organizo Bond zonder Naam (Movado sen Nomo). La libro enhavas „vitaminojn por la koro", kiuj celas helpi al la homoj per apogaj kaj konsolaj vortoj. Phil Bosmans parolas pri espero kaj fido, pri kompreno kaj kompato, pri kuraĝigo, pri amikeco kaj amo, pri multaj silentaj vojoj al iama feliĉo. Li parolas pri la vivo... kaj pri la ŝanco por feliĉo, kiun ĉiu homo havas. „Sana) por feliĉo" estas aĉetebla per la apuda mendilo. Ankaŭ por vi: ŝanco por feliĉo!

img/Ŝanco

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19883.s Ŝanco por feliĉo, ankaŭ por vi! 1988 297 210 04 02 19883 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19883.s.jpg x_04.02.19883.sv.jpg
Priskribo
Kiam ni malfermas ĉiujn registrojn de senfina elegio, ni pure dronas en la puton de malespero. Nigraj pensoj ĉiam ree altiras novajn mizerojn. Ni vivu hodiaŭ. Ni fermu la pasintecon. Ni ne plu kapablas ŝanĝi ĝin. Nur teni malfermita fenestreton je belaj memoroj, kaj ne tro zorgeme pensi pri morgaŭ. Kion ni havas enmane hodiaŭ? Nian sanon, Ia sunon sur la ĉielo. Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Infanon, kiu ridas al ni. Florojn endome. Eble ni tro malproksime serĉas la feliĉon! Ĝi similas al okulvitroj. Ni ne vidas ilin. Kaj tamen ili staras surnaze. Tiel apude! Ankaŭ vi havas ŝancon por feliĉo! Se ni nur volus akcepti la feliĉon, kiun ĉiu nova tago oferas al ni: la lumo de tiu ĉi tago, Ia aero kaj la vivo, la ridado, la plorado kaj la ludado, la miraklo de tiu ĉi tago kaj de ĉiuj tagoj. Feliĉo konsistas el tiom da etaĵoj, ke jes ĉiam mankas ie parteto. Sed ĉu pro tio ni malfeliĉu? LEVILKARTO — Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 6a jaro, n-ro 3, junio-julio 1988 (6de jaargang, nr 3, juni-juli 1988) Verantwoordelijke Uitgever. Paul van Huffelen, Schrijbergstraat 24, B9170, Waasmunster. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X

img/Kontakto

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19884.r Kontakto sen takto = Fuŝkontakto! 1988 297 210 04 02 19884 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19884.r.jpg x_04.02.19884.v.jpg
Priskribo

img/Kontakto

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19884.s Kontakto sen takto = Fuŝkontakto! 1988 297 210 04 02 19884 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19884.s.jpg x_04.02.19884.sv.jpg
Priskribo
Kontakto de homoj kun homoj. Kontakto ankaŭ kun aliaj homoj ol tiuj, kiuj ĉirkaŭas vin ĉiutage. Kontaktoj kun homoj malsamideanaj, de ĉiuj haŭtkoloroj, trans ĉiun limon. La unua kontaktigilo inter la homaro estas la vorto. Ĝi havas grandan povon, ĉar ĝi povas negative aŭ pozitive influi la aŭskultantojn. Tial ege gravas zorge elekti ĉiun eldiritan vorton. Bonaj kontaktoj kreas lumon, ĝojon kaj amikecon, alportas pacon al ĉiuj homoj kaj popoloj. Kiam nia koro plenas je simpatio kaj kompato, ne preterpasas niajn lipojn vortoj de kolero aŭ malamo. Tiam la de ni elparolitaj vortoj ĉiam estos vortoj de paco kaj saĝeco. Takto estas delikatsenteco, respekto kaj atentemo. Takto lasas la alian esti kia li estas, kaj bonvenigas lin. Takto disradias nur pozitivaĵojn, lumon, por ne esti ĝeno sed helpilo al la homoj. Ĝi priatentas la feliĉon de ĉiuj homoj, kaj tial ĉirkaŭigas ĉiujn homojn per amo, ĝojo kaj simpatio. Atentu pri la fuŝkontaktoj! Jam sufiĉe mallumas en la mondo. LEVILKARTO - Dumonata periodajo (Tweemaandelijks tijdschrift) 6a jaro, n-ro 4, sept.-okt. 1988 (6de jaargang, nr 4, sept.-okt. 1988) Verantwoordelijke Uitgever: Paul van Huffeien, Schrijbergstraat 24, B- 9170, Waasmunster. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X

img/Dankemo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19885.r Dankemo estas la memoro de la koro! 1988 297 210 04 02 19885 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19885.r.jpg x_04.02.19885.v.jpg
Priskribo

img/Dankemo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19885.s Dankemo estas la memoro de la koro! 1988 297 210 04 02 19885 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19885.s.jpg x_04.02.19885.sv.jpg
Priskribo
Kio estas la celo de Movado sen Nomo? Milionoj kaj milionoj da terloĝantoj konscias pri la malsanego de la hodiaŭa socio. Kaj samtempe ĉiuj konas grandegan kaj varmegan deziron akiri plibonigon, farigi la teron loĝiĝinda, forpeligi la potencon, krei inter kaj por la homoj teron de feliĉo kaj proksimulamo. Malgraŭ ĉi tiu deziro de ĉiuj homoj, kiuj tamen havas la potencon aliigi la situacion, ĉi tiu situacio restas la sama, kaj la estonto pli kaj pli mallumiĝas. La ĉefkaŭzo de ĉiu mizero estas la egoismo, kiel ajn ĝi evidentiĝas. Nia celo estas unuvorte: aliigi kaj ŝanĝi la mentalecon. Kiel? Komencante kune, efektivigante, persistante ekentreprenon de proksimulamo, de kiu estas la devizo: komencu mem! Tio fakte estas ĉio. Nur tio estas la programo de MsN. Ni petas al ĉiuj, senescepte, mem apliki tiun amon rilate al la proksimulo. Ni nenion alian petas ol la internan animstaton, la ardegan deziron: esti bona homo, esti kore-afabla homo, esti tolerema homo, pensi pli volonte kaj pli rapide la bonon de ĉiu proksimulo ol la malbonon, pli volonte lin plibonigi ol insulti, pli volonte lin pardoni ol akuzi, pli volonte lin konverti al la bono ol puni lin. Se ĉiu farus tion, tiam ni atingus nian celon. Se la granda parto de la homoj tion farus, ni ankaŭ atingas nian celon. Ĉar neniu ĉi tie postulas ion de aliulo, sed de si mem. Se la pli granda parto metus ĉi tiun postulon unue al si mem, ni nian celon atingus.

img/Kondamnu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19891.r Kondamnu ĉiun antaŭjuĝon! 1989 297 210 04 02 19891 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19891.r.jpg x_04.02.19891.v.jpg
Priskribo
La bildo de homo Oni formas por si bildon de alia homo kaj pro tiu bildo oni forpuŝas lin. La formita bildo ofte estas falsa. Oni ne konas tiun homon persone en lia propra hom-estado. Ofte jam sufiĉas, ke li apartenas al alia partio, al alia raso, aŭ al alia religio, por forpuŝi lin. Li staras aliflanke kaj tial li estas fremdulo kaj alvokas malfidon. La veran bildon de homoj oni faras per la amo. La amo, kiu diras al ni: ĉiu homo valoras la penon. Ĉiun homon oni amu. Kaj se vere vi ne kapablas ami iun, almenaŭ provu ne malami lin! „Ĉiuj homoj — niaj amikoj" La sloganoj de MSN estas Ia eho de pli profunda mesaĝo al ĉiuj homoj trans ĉiujn limojn de lingvo kaj raso, de religio kaj politiko. La mesaĝo de MSN temas pri homaj rilatoj kaj la plihomigado de homo kaj socio. Temas pri la homo ĉiuterene de la socia vivo. Laŭ la opinio de MSN la bazokulturo de la homo estas „la kulturo de la koro". "Ĉiuj homoj — niaj amikoj": daŭre ni strebu al socio kie tio vere eblas. Tion ankaŭ celas la „Tago de Internacia Amikeco". En Belgio la esperantistoj ĉiam festas tiun tagon per speciala renkontiĝo: tiam ili sendas poŝtkarton al amikoj tra Ia tuta mondo. Tiun renkontiĝon ĉi-jare organizos la bruĝa grupo "Paco kaj Justeco" je la 26a de februaro. Eble vi iam ricevos iun tian karton, aŭ pli bone eĉ, vi mem povus spirite partopreni la feston kaj sendi salutkartojn al viaj amikoj en foraj regionoj. MOVADO SEN NOMO Poŝtfako 137 B-2600 Berchem 1 Belgio Mi aĉetas ekzemplerojn de Ia libro „Ŝanco por feliĉo" kaj pagas al Movado sen Nomo: x 435 BF (inkluzive de sendokostoj) se mi loĝas en Benelukso. x 455 BF (inkluzive de sendokostoj) se mi loĝas ekster Benelukso. Mi pagis : Q al via konto MOSQ-N ĉe UEA. Q al la poŝta ĝirkonto 000-0002474-49 (en belgaj frankoj) Q mi kunsendas x 19 irk-ojn (maldekstre stampitajn). IO indiku Ia validan pagmanieron. . Bonvolu skribi preslitere kaj per latinaj literoj! nomo strato kaj n-ro poŝtkodo + urbo/vilaĝo iandkodo + lando Subskribo Sanco por feliĉo Tio estas Ia esperanta titolo de jus eldonita traduko de la nederlandlingva libro Menslief ik hou van je. La libron verkis Ia belga pastro Phil Bosmans, kiu estas la instiganto de la flandra organizo Bond zonder Naam (Movado sen Nomo). La libro enhavas, "vitaminojn por la koro", kiuj celas helpi al Ia homoj per apogaj kaj konsolaj vortoj. Phil Bosmans parolas pri espero kaj fido, pri kompreno kaj kompato, pri kuraĝigo, pri amikeco kaj amo, pri multaj silentaj vojoj al iama feliĉo. Li parolas pri la vivo... kaj pri la ŝanco por feliĉo, kiun ĉiu homo havas. „Sanco por feliĉo" estas aĉetebla per la apuda mendilo. Ankaŭ por vi: ŝanco por feliĉo!

img/Kondamnu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19891.s Kondamnu ĉiun antaŭjuĝon! 1989 297 210 04 02 19891 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19891.s.jpg x_04.02.19891.sv.jpg
Priskribo
Malkaŝe kaj senantaŭjuĝe renkonti homojn kaj aŭskulti ilin, respektante ĉies originalecon. Tio estas la nura maniero por iĝi pli homa unu por la alia. Antaŭjuĝo estas juĝo, kiu jam de antaŭe troviĝas en nia koro kaj kiu, senkompate kaj per kaŝita „ne", malebligas ĉiun plian amikiĝon. Ĝi ne lasas spacon por Ia „alia" kaj la „mala". Eble senkonscie ni kreas sekuran spacon inter ni kaj aliaj homoj kaj ni kondamnas ilin per nekalkuleblaj, ofte neel- parolataj antaŭ juĝoj. Tiel ni nomas unu Ia alian ekzemple, maldekstra kaj komunisma, dekstra kaj eksmoda, konser-vativa kaj enradikiĝinta, progresema kaj blinde entuziasm-igita. Kaj ni diras, ke... ne labori estas profiti; alia haŭtkoloro estas koloro de ŝtelisto; handikapulo estas amariĝinto aŭ kompatindulo aŭ ambaŭ. Estas antaŭjuĝo nomi gvidantojn kaj respondeculojn korup-taj; malakcepti idealistojn kiel naivajn revemulojn. Antaŭ-juĝoj mortigas ĉiun sanan juĝon. LEVILKARTO — Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 7a jaro, n-ro 1, jan.-feb. 1989 (7de jaargang, nr 1, jan.-feb. 1989) Verantwoordelijke Uitgever: Paul van Huffelen, Schrijbergstraat 24, B9170, Waasmunster. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X

img/Egoistoj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19892.r Egoistoj ne renkontiĝas. Ili kolizias. 1989 297 210 04 02 19892 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19892.r.jpg x_04.02.19892.v.jpg
Priskribo

img/Egoistoj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19892.s Egoistoj ne renkontiĝas. Ili kolizias. 1989 297 210 04 02 19892 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19892.s.jpg x_04.02.19892.sv.jpg
Priskribo
Egoistoj ne renkontiĝas. Ili kolizias. Regule kreu eblecon por fuĝi el la streĉigaj, urĝaj devigoj. Kreu spacon por ripozi, por mediti pri la eblaj sensaĝaĵoj kiujn vi travivis dumtage. Prenu la tempon por renkonti, por „ne devi”, por spontaneo, por liberiĝo: liberiĝo el si mem, de si mem; liberiĝo el ĉiuj aŭtomatismoj de egoismo kaj havemo, por iri al la aliaj kaj por vivi por la aliaj. Tempo de kunveni, de sanaj rilatoj kun homoj kaj la mondo ĉirkaŭ vi. Tempo por pliriĉiĝi interne kaj ankaŭ por pliĝojiĝi. Tempo por demeti ĉiujn egoismojn, ĉar ĉiu egoismo ligas vin per miloj da ligiloj kaj malfaciligas, nealirebligas ĉiujn vojojn al homoj. Egoistoj ne renkontiĝas. Ili kolizias kaj rompiĝas. LEVILKARTO Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschnft) 7a jaro, n-ro 2, mrt.-apr. 1989 (7de jaargang. nr 2, mrt.-apr. 1989) Verantwoordelijke Uilgever: Ivo Durwael, Paul Gllsonlaan 5, 8-2520 Edegem Afglftekantoor: ANTWERPEN X

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19893.r La impertinentuloj posedas la duonan mondon. 1989 297 210 04 02 19893 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19893.r.jpg x_04.02.19893.v.jpg
Priskribo

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19893.s La impertinentuloj posedas la duonan mondon. 1989 297 210 04 02 19893 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19893.s.jpg x_04.02.19893.sv.jpg
Priskribo
La impertinentuloj posedas la duonan mondon. „La impertinentuloj posedas la duonan mondon". Tio estas nederlandlingva diraĵo. Kaj efektive, ĉie kie ili aperas, ili ĉiam havas la plej bonan lokon. Ili ĉie obstinas en sia volo, ne pere de argumentado, sed pere de kriado. En la geedziĝo kaj en la familio, ili entute ne konsideras la interesojn de aliuloj. Ili plejofte ricevas sian deziraĵon, ĉar alimaniere ili estas tute netrakteblaj. Priparoladon kaj pripensadon ili ne konas, la nura rimedo estas: „hurlado”. En vendejo, en tramo au aŭtobuso, ili forpuŝas la aliulojn. Ili tute ne atentas aliajn homojn, sed jes ĝenas ĉiujn. Kutime ili estas tro afablaj kaj eĉ flataj al siaj superuloj. Sed siajn subulojn ili teroros... ĉar entute mankas al ili la plej eta respekto al justeco kaj homamo. La impertinuloj posedas la duonan mondon, oni diras. Sed ĉu ni ne kriu: ili fuŝis la duonan mondon? Tial: neniam estu impertinenta! Lasu iom da spaco al „homoj"! Dankon! LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 7a jaro, n-ro 3. majo-junio 1989 (7de jaargang. nr 3. mei-juni 1989) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X

img/Esti

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19894.r Esti en paco nun! 1989 297 210 04 02 19894 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19894.r.jpg x_04.02.19894.v.jpg
Priskribo

img/Esti

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19894.s Esti en paco nun! 1989 297 210 04 02 19894 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19894.s.jpg x_04.02.19894.sv.jpg
Priskribo
Esti en paco nun! ... ne ĉe tombo! Vivi en paco... Se homo mortas, oni diras* „Ke li ripozu en paco!” Sed kiam homo vivas, kiam li ankoraŭ kapablas kontraŭi vin, kiam li ankoraŭ havas alian opinion, kiam li apartenas al alia partio aŭ al alia raso aŭ kiam li havas alian haŭtokoloron, kiam li povas ,,ĝeni”, kiam li havas malfacilan karakteron, tiam „la paco" ŝajnas neebla tasko! Hodiaŭ ĉiu parolas pri paco. La tuta homaro sopiras al paco! Tarnen nur malmultaj homoj prêtas iri „la vojon de la paco", la vojon al la aliulo, al la kunhomo, la vojon de la priparolado kaj la reciproka pardonado. La paco estas rompita post la perforto de „la amo” kaj de „la frateca kontakto”. Poste la paco estas riparebla nur pere de la priparolado. Sed tio ne sufiĉas, ĉar la dialogo aŭ diskuto estas nur la komenco. Tio validas por la etaj militoj inter geedzoj, inter familianoj, inter kolegoj, inter alilingvanoj, inter politikaj partioj. Ankaŭ same tio validas por ĉiuj militoj en la tuta mondo! Sen pardono ne estas paco! Movado sen Nomo deziras la pacon al homoj teroritaj pro malamo, perforto kaj milito. La paco kiu estas plena je ĝojo kaj pardono. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 7a jaro, n-ro 4, julio-aŭgusto 1989 (7de jaargang, nr 4, juli-aug. 1989) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X

img/Pretendo,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19895.r Pretendo, atesto pri stulteco. 1989 297 210 04 02 19895 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19895.r.jpg x_04.02.19895.v.jpg
Priskribo

img/Pretendo,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19895.s Pretendo, atesto pri stulteco. 1989 297 210 04 02 19895 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19895.s.jpg x_04.02.19895.sv.jpg
Priskribo
Pretendo, atesto pri stulteco Pretendemaj homoj havas bonan intelekton, sed pro tio ankoraŭ ne estas saĝuloj. Pretendemaj homoj plejofte jes studis ion. Ilia komputilo estas plenigita per multaj scioj. Ili kutime laboras tiamaniere, ke ili imponas la aliajn. Multaj el ili havas en la poŝo ateston, kiu honoras ilian intelekton per titolo. Ili ĉien kuras kun tiu titolo surnaze. Pretendemaj homoj ofte estas malfacilaj homoj. Kunlaborado kun ili estas malfacila. Ili estas arogaj, memkontentaj, malmodestaj kaj nekonsileblaj. Kara homo, konu vin! Konu viajn proprajn mezurojn! Konu kaj rekonu vian limigitecon, vian malgrandecon! Super la kono de ĉiuj aferoj, staras la saĝeco. Saĝeco venas ne nur de la intelekto sed ankaŭ de la koro. Ni havas tro da intelektuloj, kaj mankas la saĝuloj. La unuflanka evoluo de via intelekto, sen la samtempa evoluo de la aliaj bonegaj ecoj, misformas vin. Kun la plej granda intelekto el la mondo vi povus esti mense kripla persono. Saĝuloj per sia koro konas multon, kion la intelekto ne konas kaj tio plej gravas por la homa feliĉo. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 7a jaro. n-ro 5. septembro-oktobro 1989 (7de jg.. nr 5. sept.-okt. 1989) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekanloor: ANTWERPEN X

img/Anstataŭ

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19896.r Anstataŭ kritiki, proponu alternativon 1989 297 210 04 02 19896 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19896.r.jpg x_04.02.19896.v.jpg
Priskribo

img/Anstataŭ

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19896.s Anstataŭ kritiki, proponu alternativon 1989 297 210 04 02 19896 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19896.s.jpg x_04.02.19896.sv.jpg
Priskribo
Anstataŭ kritiki, proponu alternativon “Mi certas ke mia kolego eraras. Jam tiom da fojoj mi diris ke li devas ŝanĝi sian sintenon. Vane! Miaj plej fortaj argumentoj ne konvinkas lin. Min ĉagrenas tiu obstineco.” Kara homfrato, pripensu ke via feliĉo estas pli grava ol la fakto ke vi pravas. Mi proponas esti milda kun viaj parencoj, amikoj, kolegoj, najbaroj... Povi erari ankaŭ estas unu el la homaj ecoj. luj homoj bezonas duonan homvivon (aŭ eĉ pli) por malkovri siajn erarojn. Pli grava estas konservi bonamikan kontakton, manifesti varman elkoran interesiĝon kaj laŭeblan komprenon por viaj proksimuloj. Se vi provas ‘persekuti’ aliajn homojn per viaj ideoj, ili certe mobilizos ĉiujn siajn kapablojn por kontraŭdiri vin... aŭ ili evitos rilati kun vi. Tiel ni ne sukcesos plibonigi la mondon. Se vi volas havi la rajton por kritiki alian homon, ankaŭ li rajtas akcepti gin aŭ ne. Se por komuna problemo, vi proponas alternativon kun la sincera celo plibonigi situacion en via ĉirkaŭaĵo, vi sen- dube spertos pli da malfermiteco ol tiu, kiu volas kritiki por pruvi ke li estas pli bona ol la aliaj! LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 7a jaro. n-ro 5, septembro-oktobro 1989 (7de jg., nr 5, sept.-okt. 1989) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X

img/Armita

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19901.r Armita homo, malpli homo! 1990 297 210 04 02 19901 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19901.r.jpg x_04.02.19901.v.jpg
Priskribo

img/Armita

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19901.s Armita homo, malpli homo! 1990 297 210 04 02 19901 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19901.s.jpg x_04.02.19901.sv.jpg
Priskribo
Armita homo, malpli homo ! Siatempe mi estis gvidanto en lerneja kolonio. La direktoro estis tre aminda homo... dumsemajne, sed ne plu dum la dimanĉoj aŭ festotagoj, kiam li portis sian t.n. "dimanĉan kostumon". La surmeto de tiu ‘solena’ kostumo ne nur ŝanĝis la aspekton de tiu ĉi sinjoro. sed ankaŭ lian konduton. Ekde tiam mi malkovris ke ade okazas reciproka influo inter tio. per kio ni vestas nin kaj nia konduto. La ‘uniformo’ vere uniformigas la eksteron kaj la internon de tiuj, kiuj portas ĝin. Kvankam uniformo en si mem ne necese estas malbona, ĝi tarnen enhavas danĝeron. Blindan obeemon oni multe pli facile kapablas altrudi al uniformita homamaso of al diversaspekta. Rigardu la ofte rigidan paŝmanieron de la soldatoj. Ili formas kvazaŭ unu gigantan. multkapan, multkruran. multmanan korpegon, kiu sklave obeas al la donitaj ordonoj. Ju pli ili similas al mekanikaj robotaj estaĵoj, des pli iliaj superuloj estos kontentaj. Sed ili ne nur similas al robotoj, ili fakte iomete iĝis robotaj. Ili pli malpli senigis sin de siaj propraj juĝ- kaj penskapabloj, Ili riskas perdi la kontrolon super siaj animaj fortoj kaj pro tio povas iĝi kvazaŭ homoj minus tiuj altvaloraj, esence homaj ecoj. Donu al ili armilon kaj ili fariĝos vere danĝeraj. Estas pro tiaj psike kripligitaj homoj ke dramoj kiel Oradour, la koncentrejoj kaj la Securitate de Ceausescu povis okazi. Krome ni devas aldoni ke — rilate al uniformita amaso — multo dependas de la kvalito de tiu, kiu ordonas ĝin. Se tio okazas fare de bona, konsciencplena homo, la danĝero estas malgranda. dank'al la pozitiva disciplino. Kompare al tio, bandito kun armilo certe estas multe pli danĝera. Sed ve, se tiu, kiu gvidas la uniformitan amason, estas homo, kiu mem estas blindigita per iu neniiga fanatismo. La ekzemploj abundas. Armiloj estigas fortajn estaĵojn sed ne fortajn homojn. La forto de la homo kuŝas en lia animo. Nur homo, kiu sen la helpo de armiloj restas firmanima. estas forta homo. Mi menciu la nomon de kelkaj el tiuj fortaj homoj: Pastro Damiano. Gandhi, Martin Luther King, Romero. Jesuo Kristo... kiuj rifuzis uzi perforton eĉ en plej minacaj situacioj. Jen veraj homoj, kiuj senescepte ĉerpis sian forton el propra animo. Nur agante tiamaniere oni kontribuos al sia homindeco... ĉar armita homo estas malpli homo. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 8a jaro. n-ro 1. januaro-februaro 1990 (8ste jg.. nr 1. jan.-feb 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19902.r La suno ankaŭ brilas tra etaj fenestroj! 1990 297 210 04 02 19902 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19902.r.jpg x_04.02.19902.v.jpg
Priskribo

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19902.s La suno ankaŭ brilas tra etaj fenestroj! 1990 297 210 04 02 19902 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19902.s.jpg x_04.02.19902.sv.jpg
Priskribo
LA SUNO ANKAŬ BRILAS TRA ETAJ FENESTROJ! La onklo vidis nur etan parton de la mondo. Li havis nur unu edzinon kaj nur unu domon. Ĉiutage li laboris permane kaj ĉiuj homoj ĉiam estis bonvenaj ĉe liatablo. Kiam li iĝis 80-jara, li ankoraŭ estis same gajanima kaj entuziasma kiel 20-jaraĝulo! Lia vivo klare montris, ke homo kapablas feliĉi pro ege malmulto. Ankaŭ tra la fenestroj de eta humila loĝejo, povus trafi vin la gajeco de la ĉiutaga sunbrilo! La feliĉo ne tiom dependas de riĉeco kaj posedaĵoj. La feliĉo neniam alvenas pere de bank- au poŝtĉekkonto. Tial tiom da homoj malfeliĉas, ĉar ili opinias, ke feliĉo estas aĉetebla. Amuziĝon kaj plezuron kaj malproksiman vojaĝon, tion vi jes povas aĉeti. Sed senzorga kaj kontenta koro, kiu igas la homon ĝui ĉion, kion li havas, neniam kaj nenie estas aĉetebla. Ĝi estas nepagebla! Kaj por feliĉi iom, vi simple kontentu pri la limoj de via monujo, pri via domo kaj ĝia aranĝo, viaj vestaĵoj, pri viaj propraj vivcirkonstancoj, eĉ se ĉe via najbaro ĉio estas pli bona kaj bela (laŭ via opinio). Vi denove malkovru la simplan ĉarmon de l'amikeco, manpremon, rideton, silenton, desegnon de infano, elburĝoniĝon de floro, kanton de birdo, vicon de poploj, rivereton, monton, bovinon... La vivo iĝas festo, se oni kapablas ĝui la simplajn ĉiutagaĵojn. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 8a jaro, n-ro 2, marto-aprilo 1990 (8ste jg., nr 2, maart-april 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X

img/Malaperigu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19903.r Malaperigu ĉiajn egoismojn! 1990 297 210 04 02 19903 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19903.r.jpg x_04.02.19903.v.jpg
Priskribo

img/Malaperigu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19903.s Malaperigu ĉiajn egoismojn! 1990 297 210 04 02 19903 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19903.s.jpg x_04.02.19903.sv.jpg
Priskribo
Malaperigu ĉiajn egoismojn! La doloro kaj mizero de aliaj homoj ne plu tuŝas nin. Ofte aŭdigas: „ni ne kulpas pro alia malprospero”, kaj: „ni ne povas helpi al ili”. Krome ni eĉ alkutimiĝis al la plej terura doloro kaj mizero de aliuloj. Tiam unu el la signoj de vere homa kunvivado estas la amo de unu homo por la alia. Same kiel la zorgemo de homo por sia kunulo, najbaro kaj ankaŭ por nekonata fremdulo. Tiu atento pri alies bonfarto ekestas nur kiam entute malestas egoisma sinteno. Kiam ni ne eluzas nian tutan tempon por ni mem, por niaj propraj zorgoj kaj mankoj, tiam povas ekesti vera kunvivo kaj kompato por aliuloj. Tiamaniere la doloro kaj mizero de aliaj homoj kaptas nian atenton kaj iĝas iomete „nia” problemo. Tiam ni ame kunserĉas solvon kaj eblecon por pli dolĉigi la ĉagrenon de kunhomo, ĉar lia doloro ankaŭ nin tuŝas! Tia profunde homa sinteno povas konduki al ekmalapero de la ĉiam grandiĝantaj havemo, monavido kaj misuzado de homoj. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks lijdschritt) 8a jaro, n-ro 3, majo-junio 1990 (8ste jg.. nr 3, mei-juni 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X

img/Pli

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19904.r Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro 1990 297 210 04 02 19904 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19904.r.jpg x_04.02.19904.v.jpg
Priskribo

img/Pli

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19904.s Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro 1990 297 210 04 02 19904 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19904.s.jpg x_04.02.19904.sv.jpg
Priskribo
PLI BONA MONDO KOMENCIĜAS EN VIA PROPRA KORO! La ŝlosilon por pli bona mondo ĉiu havas enmane kaj enkore. La sociaj strukturoj mem ne kapablas ŝanĝiĝi. Ili estas produktoj de homoj kaj la homoj vivtenas ilin. Nenia ŝanĝiĝo, nenia plibonigo okazas en la mondo. kiam ĝi ne unue okazas en la kapo kaj en la koro de la homoj. La homo estas la nura estaĵo, kiu kapablas ŝanĝi sin kaj tiamaniere ŝanĝi la vivon kaj la kunvivadon. Li kapablas plibonigi sian propran vivon sen atendi pli bonan mondon! Por tio, ege gravas bona rilato kun la kunhomoj. Kiamaniere. ekzemple, ni alrigardu iliajn erarojn? Temas ĉi tie pri la eraroj kaj ĉiutagaj mankoj de homoj, proksimaj al ni. kiujn ni asertas ami. kun kiuj ni ĉiutage vivas kaj laboras. Se la eraroj de tiuj homoj ĝenas nin, se ni pro tio disputas, tiam ni rigardu en la propran koron. Tiam la amo malpliiĝas. Ni ne devas esti blindaj pri la eraroj de aliaj. Sed, se ni vere amas, ni ne vidas tiom da eraroj kaj mankoj. Amo ĉirilate ĉiam restas iom blinda. Sed se amo kaj amikeco velkas, ankaŭ tiu ĉi simpatia „blindeco” perdiĝas. La neeviteblaj eraroj kaj mankoj de la aliaj tarnen ekĝenos nin. Ili ege pezos. Ili sajne kreskos ĉiun tagon. Kaj finfine ni ne vidos ion alian ol nigrecon. Erarojn kaj mankojn! Malbelajn aferojn! Tiam mallarĝiĝis kaj malriĉiĝis nia emocia vivo. Kaj pro perdo de respekto kaj atentemo en niaj homaj rilatoj, ni plie senhomigas nian kunvivadon. Tial, pli ol iam, ni bezonas mildecon kaj tenerecon, por ĉiuj homoj ĉirkaŭ ni! LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschnft) 8a jaro. n-ro 4. julio-aŭgusto 1990 (8ste jg.. nr 4. juli-augustus 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X

img/Pli

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.09.19904.r Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro - Wat baat Paardekracht met een ezel aan het stuur 1990 99 447 04 09 19904 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.09.19904.r.jpg x_04.09.19904.v.jpg
Priskribo
KUNSTTAAL Wat je juist las, verstond je niet. Toch is dit geen Spaans of Portugees. Je kreeg de meest gemakkelijke taal onder ogen : het Esperanto. Het is een kunsttaal met een minimum aan taalkundige regels. Uitzonderingen zjn er haast niet. Dé grote regel is - eenvoud En wat voor een andere taal niet kan, kan voor het Esperanto wel : je leert het in géén tijd ! DROOM In Esperanto-kringen hoor je de Zaïrees praten met de Chinees, terwijl de Iraniër diskussieert met de Canadees. Een aarde, één taal : de grote droom van alle Esperantisten. Elkaar verstaan, ontmoeten en één wereld vormen. Mensen samenbrengen. wie zij ook zijn, wat zij ook doen. Met het Esperanto brokkelt de toren van Babel verder af, verdwijnen muren en worden barrières doorbroken, zodat de ene mens de andere ontmoet als broer en zus. Dié wereld is ieders opdracht en verantwoordelijkheid. Het begint bij jezelf. Niet bij je buur. Daarom: 'Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro', wat zoveel betekent als 'een betere wereld begint in je eigen hart'. Het Esperanto doet mee ! [HEFBOOM: Financiertngs-Coöperatie Wilt u spaargeld rechtvaardig beleggen om ie investeren in zinvolle arbeid? Word aandeelhouder bij 'HEFBOOM' Zo helpt u * werk en inkomen verschaffen aan kansarmen * bij zinvolle tewerkstelling in mens- en milieuvriendelijke produkties. Voor inlichtingen: HEFBOOM Koningstr. 171. 1210 Brussel - 02.218.65 57] [BOUWORDE V.Z.W.: Wie helpt mee: Bouworde wil door vrijwillige handenarbeid een beter woon- en leefmilieu scheppen voor mensen in nood. Tijdens de zomervakantie (juli, aug. sept.) kunnen jonge mensen deelnemen aan BOUWKAMPEN in binnen -en buitenland. Voor meer inlichtingen: BOUWORDE V.Z.W. Tiensestwg 145, 3200 Leuven - 016-25.91.44] [VINDEND ZOEKEN EN WACHTEN’ (door Thérèse Van Noten) Dit boek is het verslag van 10 jaar leven. Het is de weerslag van een zware kliniekperiode. Te verkrijgen in de boekhandel.] Iedere dag - maar vooral tijdens de weekends • worden we opgeschrikt door gruwelijke beelden van verkeersongevallen met dodelijke afloop, met zwaar gekwetsten die voor de rest van hun leven ernstig verminkt zijn. Onbezonnen, laten vele jongeren zich vroegtijdig op deze zwarte lijst inschrijven. [------ † ------] In 1988 waren er op de weg : 197 doden 884 zwaar gekwetsten met blijvend letsel [------ † ------] Met wat geld en teoretische kennis - maar zonder de minste ervaring • behalen ze vlot hun rijbewijs. Eenmaal dit kaartje op zak zijn ze de koning te rijk, voelen zich zo vrij als een vogel en durven er op een avondje uit wel eens in rodeostijl invliegen. Mede-weggebruikers, zelfs tot de voetgangers toe, voelen zich bij momenten erg bedreigd en worden, vroeg of laat, onschuldig het slachtoffer van die 'ezels die met hun paardekracht’ roekeloos omspringen. Voortdurend een gevaar voor anderen, zijn het 'kriminelen' op de autoweg. 'OPVALLEN' is hun devies: ze drukken toch zo graag het gaspedaal wat dieper in. hanteren het stuur met losse zwier soms onder grote aanmoediging en applaus van de anderen achterin. Dan gebeurt het onvermijdelijke: een doffe plof en hun levens spatten uiteen. Pas dan wordt door deskundigen naar het waarom gezocht. De oorzaak ligt niet bij de wagen maar uitsluitend bij het foutief rijgedrag van de bestuurder. Hij gebruikte de auto als een tuig om zichzelf te kunnen bewijzen. Eenmaal ingestapt vergeten velen 'zichzelf te besturen’, zichzelf onder kontrole te hebben of in de hand te houden. Wij, met z'n allen, zijn mede-verantwoordelijk voor een veilig verkeer. Aanzie de andere weggebruiker niet als je konkurrent. Laat ons ook eens genieten van je hoffelijk rijden. Als we allen achter het stuur onze gejaagdheid afleggen. onze snelheid aanpassen, alkoholvrij rijden, zal het verkeer zeker vlotter en veiliger verlopen en besparen we elkaar veel miserie, leed en verdriet. Zeker, we vertrekken nu allen graag op vakantie maar komen toch ook graag behouden terug thuis. Denk er eens over na : verander je rijgedrag voor het te laat is. BlJLAGE K.13 BOND ZONDER NAAM • 31ste JAARGANG NR 7+8 JULI + AUGUSTUS 1990 • VERSCHIJNT MAANDELIJKS • VERANTW. UITG. BZN. PHIL BOSMANS. ST-JACOBSMARKT 39 - 2000 ANTWERPEN.

img/Pli

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.09.19904.s Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro - Wat baat Paardekracht met een ezel aan het stuur 1990 99 447 04 09 19904 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.09.19904.s.jpg x_04.09.19904.sv.jpg
Priskribo
KUNSTTAAL Wat je juist las, verstond je niet. Toch is dit geen Spaans of Portugees. Je kreeg de meest gemakkelijke taal onder ogen : het Esperanto. Het is een kunsttaal met een minimum aan taalkundige regels. Uitzonderingen zjn er haast niet. Dé grote regel is - eenvoud En wat voor een andere taal niet kan, kan voor het Esperanto wel : je leert het in géén tijd ! DROOM In Esperanto-kringen hoor je de Zaïrees praten met de Chinees, terwijl de Iraniër diskussieert met de Canadees. Een aarde, één taal : de grote droom van alle Esperantisten. Elkaar verstaan, ontmoeten en één wereld vormen. Mensen samenbrengen. wie zij ook zijn, wat zij ook doen. Met het Esperanto brokkelt de toren van Babel verder af, verdwijnen muren en worden barrières doorbroken, zodat de ene mens de andere ontmoet als broer en zus. Dié wereld is ieders opdracht en verantwoordelijkheid. Het begint bij jezelf. Niet bij je buur. Daarom: 'Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro', wat zoveel betekent als 'een betere wereld begint in je eigen hart'. Het Esperanto doet mee ! [HEFBOOM: Financiertngs-Coöperatie Wilt u spaargeld rechtvaardig beleggen om ie investeren in zinvolle arbeid? Word aandeelhouder bij 'HEFBOOM' Zo helpt u * werk en inkomen verschaffen aan kansarmen * bij zinvolle tewerkstelling in mens- en milieuvriendelijke produkties. Voor inlichtingen: HEFBOOM Koningstr. 171. 1210 Brussel - 02.218.65 57] [BOUWORDE V.Z.W.: Wie helpt mee: Bouworde wil door vrijwillige handenarbeid een beter woon- en leefmilieu scheppen voor mensen in nood. Tijdens de zomervakantie (juli, aug. sept.) kunnen jonge mensen deelnemen aan BOUWKAMPEN in binnen -en buitenland. Voor meer inlichtingen: BOUWORDE V.Z.W. Tiensestwg 145, 3200 Leuven - 016-25.91.44] [VINDEND ZOEKEN EN WACHTEN’ (door Thérèse Van Noten) Dit boek is het verslag van 10 jaar leven. Het is de weerslag van een zware kliniekperiode. Te verkrijgen in de boekhandel.] Iedere dag - maar vooral tijdens de weekends • worden we opgeschrikt door gruwelijke beelden van verkeersongevallen met dodelijke afloop, met zwaar gekwetsten die voor de rest van hun leven ernstig verminkt zijn. Onbezonnen, laten vele jongeren zich vroegtijdig op deze zwarte lijst inschrijven. [------ † ------] In 1988 waren er op de weg : 197 doden 884 zwaar gekwetsten met blijvend letsel [------ † ------] Met wat geld en teoretische kennis - maar zonder de minste ervaring • behalen ze vlot hun rijbewijs. Eenmaal dit kaartje op zak zijn ze de koning te rijk, voelen zich zo vrij als een vogel en durven er op een avondje uit wel eens in rodeostijl invliegen. Mede-weggebruikers, zelfs tot de voetgangers toe, voelen zich bij momenten erg bedreigd en worden, vroeg of laat, onschuldig het slachtoffer van die 'ezels die met hun paardekracht’ roekeloos omspringen. Voortdurend een gevaar voor anderen, zijn het 'kriminelen' op de autoweg. 'OPVALLEN' is hun devies: ze drukken toch zo graag het gaspedaal wat dieper in. hanteren het stuur met losse zwier soms onder grote aanmoediging en applaus van de anderen achterin. Dan gebeurt het onvermijdelijke: een doffe plof en hun levens spatten uiteen. Pas dan wordt door deskundigen naar het waarom gezocht. De oorzaak ligt niet bij de wagen maar uitsluitend bij het foutief rijgedrag van de bestuurder. Hij gebruikte de auto als een tuig om zichzelf te kunnen bewijzen. Eenmaal ingestapt vergeten velen 'zichzelf te besturen’, zichzelf onder kontrole te hebben of in de hand te houden. Wij, met z'n allen, zijn mede-verantwoordelijk voor een veilig verkeer. Aanzie de andere weggebruiker niet als je konkurrent. Laat ons ook eens genieten van je hoffelijk rijden. Als we allen achter het stuur onze gejaagdheid afleggen. onze snelheid aanpassen, alkoholvrij rijden, zal het verkeer zeker vlotter en veiliger verlopen en besparen we elkaar veel miserie, leed en verdriet. Zeker, we vertrekken nu allen graag op vakantie maar komen toch ook graag behouden terug thuis. Denk er eens over na : verander je rijgedrag voor het te laat is. BlJLAGE K.13 BOND ZONDER NAAM • 31ste JAARGANG NR 7+8 JULI + AUGUSTUS 1990 • VERSCHIJNT MAANDELIJKS • VERANTW. UITG. BZN. PHIL BOSMANS. ST-JACOBSMARKT 39 - 2000 ANTWERPEN.

img/Mi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19905.r Mi ridas, ĉar mi fidas! 1990 297 210 04 02 19905 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19905.r.jpg x_04.02.19905.v.jpg
Priskribo

img/Mi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19905.s Mi ridas, ĉar mi fidas! 1990 297 210 04 02 19905 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19905.s.jpg x_04.02.19905.sv.jpg
Priskribo
Mi ridas, ĉar mi fidas! Foje iru surstraten kaj atente rigardu la vizaĝon de la preterpasantoj. Tre malofte vi vidos iun kun gaja mieno. Male eĉ, ili plejofte ne nur mienas seriozaj, sed eĉ malgajaj, tristaj aŭ naŭzemaj. Ĉu tio signifas ke tiaj homoj neniam ridas? Neniel. Oni povas ridi pro multaj kialoj. Ĉar oni aŭdas spritaĵon, ĉar oni festenas. ĉar iu situacio ŝajnas iom komika. nekutima. ĉar... Sed pri tiaj ridoj ni ne volas paroli nun. Ili ne estas malbonaj, tute ne. Sed dum tiaj ridoj precipe la buŝo ridas, sed ne la koro. Ili estas supraĵaj; preteriraj. Ili okazas je vi, dum disaj momentoj. Ili estas kiel ŝtono ĵetita en lagon. Ili sulkigas la akvospegulon sed baldaŭ la lastaj sulketoj malaperas. Ni volas paroli pri tiu rido. kiu donas specialan brilon al ies vizaĝo, rido, kiu rivelas al vi, ke tiu persono finfine estas kontenta. pli eĉ feliĉa. Tiaj ridoj ne kaŭzas bruon kaj ne tondre eksplodas. Ili estas trankvilaj, ili similas al lago, kiu spegulas bluan ĉielon. Ili fontas el tre profunda grundo. Sed, ĉu ekzistas do multaj kialoj por esti feliĉa? Sennombraj! Kun aŭ sen rimaĵo ni povus senfine parafrazi la titolon de ĉi tiu artikoleto. Eble jene: mi ridas, ĉar mi vidas, ĉar mi iras, ĉar mi kapablas paroli. pensi, rigardi la belaĵojn ĉirkaŭ mi, ami mian kunhomojn, gustumi delikatan frandaĵon, kanti. Finfine. kaj konklude: mi ridas, ĉar mi vivas! Sed jes, el la ĉi supre menciitaj ridkialoj, eble kelkaj aŭ multaj forfalas. Eble mi loĝas en malbela kvarlalo, kie oni vane serĉas belaĵojn. Eble miaj kunhomoj estas tiel malafablaj, ke mi ne kapablas ami ilin. Eble mi neniam havas la okazon manĝi ion bongustan. Eble mia voĉo estas tro raŭka por kanti. Eble. eble, eble... Ni koncedu, kvankam estus mirinde, ke absolute nenio postrestus. kio povas esti kialo por ke vi tamen estu kontenta. Sed malgraŭ ĉi ĉio. ekzistas personoj kiuj unuavide estas priplendindaj. Ili malsanas kaj malriĉas, kaj tarnen ili neniam eligas plendan vorton. Paco regas en ilia koro, kaj pacon ili elradias. Ofte ili neniel estas instruitaj nek kleraj. Ili estas pli ol ĉi ĉio: ili estas saĝaj. Ili scias, ke post la pluvo, venos la suno. Ili scias, ke la plej belajn aĵojn oni ne vidas per la okuloj. sed per la koro. Ili scias, ke spite al ĉio, ĉiu homo iel estas aminda. Ili scias finfine, ke nenie kaj neniam ili estas solaj. Ke en la silento, kiu eble ĉirkaŭas ilin je ĉiuj flankoj, iu bona amiko ĉeestas, kiu ĝisfunde amas kaj komprenas ilin,. iu, kiu povas doni sencon al ĉiuj sensencaĵoj de la sorto, iu, kiun oni senkondiĉe fidas. Provu ni do, same kiel tiuj saĝaj homoj, plej sincere diri en ĉiuj cirkonstancoj de la vivo: Mi ridas,ĉar mi fidas. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 8a jaro. n-ro 5. septembro - oktobro 1990 (8ste jg.. nr 5. sept.-okt. 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X

img/Foraj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19906.r Foraj amikoj - ĉu ankaŭ bonaj najbaroj? 1990 297 210 04 02 19906 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19906.r.jpg x_04.02.19906.v.jpg
Priskribo

img/Foraj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.02.19906.s Foraj amikoj - ĉu ankaŭ bonaj najbaroj? 1990 297 210 04 02 19906 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.02.19906.s.jpg x_04.02.19906.sv.jpg
Priskribo
Foraj amikoj - ĉu ankaŭ bonaj najbaroj? „Korespondpeto: ŝatas korespondi kun homoj el diversaj landoj..." Kiel ofte vi jam renkontis tiajn petojn?! Unuaj kontaktoj kun eksterlandanoj ofte tiamaniere komenciĝas. Kaj sekvas leteroj, interŝanĝoj, vizitoj... Amikecoj kreskas kaj daŭras. Vi faras ĉiun penon por plaĉi al la alilandano. Vi sendas pakaĵon kun diversaj varoj malhaveblaj en la hejmlando de via amiko. Vi havas grandan respekton kaj komprenon por ĉiu "strangaĵo" de la amiko el alia kontinento. Vi toleras al vi nekonatajn kutimojn kun la plej natura memkompreneblo. Kiam la amiko el fora lando venas viziti vin, vi aranĝas diversajn ekskursojn, akompanas lin al urbovizito... Ĉu vi sammaniere pensas pri viaj tuj proksimaj najbaroj, kiam ilia vivstilo diferencas de la via? Aŭ ĉu vi malaprezas kaj malestimas ĉion, kio valoras por ili? Kaj ĉu vi pretas helpi ankaŭ tuj al viaj najbaroj? Eĉ kiam ili bezonas vin en momento kiam vi estas okupita per viaj propraj zorgoj? Kaj kiel vi reagas kiam la najbaro venas pruntepreni ovon? Ĉu vi rifuzas? Kaj ĉu vi nur malbonhumore jesas al peto transporti malsanan infanon el via strato al kuracisto aŭ malsanulejo? Ĉu efektive pli facilas esti ĝentila kaj afabla al fora amiko ol al tuja najbaro? LEVILKARTO - Dumonata penodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 8a jaro. n-ro 6. novembro-decembro 1990 (8ste jg., nr 6. nov.-dec. 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, B-2520 Edegem. Afgittekantoor: ANTWERPEN X

img/Pli

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19911.s Pli bone donaci ol preni ... 1991 99 210 04 04 19911 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19911.s.jpg x_04.04.19911.sv.jpg
Priskribo
Pli bone donaci ol preni ... Ĉu ankaŭ vi ofte partoprenas koncerton da plendado, lamentado, vekriado, ĝemado, jeremiado, plorkantado... pri la malbonoj en nia mondo? "Mia salajro ne plu sufiĉas kaj en tiom da profesioj oni pergajnas pli!" — "Mia najbaro vizitas min nur por profiti de mi!" — "Miaj infanoj estas sendankaj. Mi vidas ilin nur kiam ili bezonas monon" — "Mia ĉefo elprofitas min senĉese. Li nur konas sian propran profiton!" — "Mi ĉiam devas esti preta por helpi aliajn. Sed neniam oni pensas pri miaj bezonoj". Homoj, kiuj tiel parolas, sentas sin viktimoj. Ĉar ili opinias sin mistraktitaj, ili volas kompensi tion. Ili pensas trovi en tio pravigon por preni, eĉ tion, kio ne apartenas al ili: "Se mi povas trompi la ŝtaton, mi certe ne preterlasos la eblecon!" — "Ĉi-foje mi fakturos al li pli ol li devus pagi, ĉar li jam sufiĉe profitis de mi." — "Mia najbaro perdis ĉe mi veston, sed tion mi ne redonos al tiu avarulo!" Ni ĉiuj, kiuj povas ricevi kaj legi tiujn ĉi kartojn, kiuj povis lerni fremdlingvon, havas la lukson por interesiĝi pri inter-naciaj kontaktoj, povas korespondi kaj eble vojaĝi eksterlanden... facile sukcesos trovi multajn homojn, kiuj ĝuas pli grandan bonfarton ol ni. Sed ni ankaŭ povas trovi amasojn da homoj, kiuj suferas pro manko de vivnecesaĵoj. Se ni daŭre nur atentas pri tiuj kiuj, havas pli ol ni, ni mem kreas al ni seniluziiĝojn kaj malkontenton. Se ni atentas la vivon de sukcesaj, feliĉaj homoj, ni ĉiam denove konfrontiĝas kun homoj, kiuj kontentas pri tio, kion ili havas. Tiu kontento ne malhelpas la strebon por plibonigi ion por si mem aŭ por la aliaj. Sed el la sento de kontento pri sia sorto, el la interna paco, naskiĝas ideo de abundo. Tiel spontanee kreiĝas interesiĝo por la aliaj kunhomoj kaj la emo por dividi multon kun ili. Kaj tiam okazas la miraklo: tiu, kiu sukcesas donaci kun pura koro, sen kromintencoj, ofte rericevas plej neatenditajn donacojn en formo de amo, amikeco, ĝentileco, admiro ĝis eĉ materiaj avantaĝoj! Efektive estas pli bone donaci ol preni!

img/Se

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19912.s Se vi kreas malamikojn, vi povas nur militi! 1991 99 210 04 04 19912 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19912.s.jpg x_04.04.19912.sv.jpg
Priskribo
Se vi kreas malamikojn, vi povas nur militi En la momento, kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn, la tuta mondo estas konsternita pro la kruela milito en la Golfo. Samtempe kun la milito de la armiloj eksplodis milito de la komunikiloj. Per ĉiuj imageblaj manieroj, Bush kaj Saddam Husein provas akiri maksimuman erion kaj apogon de la publika opinio ĉie, kie eblas. Sendube ili konscias, ke ili nur povas manipuli amasojn da homoj kaj konduki ilin en nekompareblan detruadon, se milito jam vivas en la menso de granda kvanto da ili. La gvidantoj de militantaj popoloj fakte kristaligas tion, kio jam delonge ĝermis ĉe la pli-multo. Sen malamikeco inter pli kaj pli da individuoj, milito ne povas estiĝi. Tiu ĉi jarcento estas la epoko de la grandioza evoluo de la teknikaj komunikeblecoj. Sed la komunikado de homo al homo ne tiom multe evoluis. Ni, en MsN, ne havas la iluzion, ke ni povas krei pacon kaj malhelpi militojn. Tamen ni daŭrigas nian agadon. Ni incitas vin por iom mediti pri viaj rilatoj kun ĉiuj konatoj en via ĉirkaŭaĵo, kun viaj parencoj kaj amikoj, viaj estroj, subuloj kaj kunlaborantoj, viaj klientoj kaj ĉiuj personoj, kiujn vi hazarde renkontas. Ni invitas vin por pripensi, Ĉu vi agas malferme kaj sincere kun la risko ke oni vundos vin? Aŭ ĉu vi kreas mensan fortikaĵon ĉirkaŭ vi kaj atakas ĉiun, kiu vere aŭ image incitas vin? Ni estas konvinkitaj, ke ĉiu malamikeco de individuoj estas ero, kiu pliproksimigas militon kaj ke ĉiu sincera amikeco plifaciligas veran pacon en la mondo. Ĉu vi sentas en vi koleron, malkuraĝiĝon aŭ eĉ apation pro via sen-poveco en la mondŝokaj eventoj? Retrovu kuraĝon por starigi iom pli da paco en tiu malgranda mondo ĉirkaŭ vi. Tio estas ankaŭ valora kontribuo al la paco en la mondo!

img/Levilkarto

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.01.19913.p Levilkarto nr. 3 (majo - junio 1991) 1991 297 210 04 01 19913 p
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.01.19913.p.jpg p_04.01.19913.p.pdf
Priskribo

img/Mia

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19913.s Mia amikeco estas senpaga 1991 99 210 04 04 19913 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19913.s.jpg x_04.04.19913.sv.jpg
Priskribo
MIA AMIKECO ESTAS SENPAGA Karaj geamikoj, En mondo superregita de la mono, en kiu la mono estas fakte la ĉarniro de la socio, mi venas al vi kiel komerca komizo, kiu sonorigas je ĉiuj pordoj. Ne, ne rigidigu! Ne haste fermu vian pordon per ŝlosilo aŭ riglilo. Kvankam mi komprenus vian reagon: “Kion ĉi tiu volas vende altrudi? ĉu mi ne estos trompita? Kiom tiu varo kostos?”. Mi komprenus, ĉar mi mem reagus sammaniere. Tro ofte ni jam spertis, ke ĉio devas esti pagita; de la plej etaj gis la plej esencaj aferoj de la vivo: la manĝaĵoj, la vestaĵoj, la radio kaj la televido, la akvo en la domo, la elektro, la varmigo de la domo, kaj la domo mem en kiu ni loĝas. Ne, trankviliĝu, mia varo estas senpaga. — Ĉu senpaga? Do certe ankaŭ senvalora. Ĉu io, kio neniom kostas, povas havi valoron? — Jes, certe. Ĉu mi donu ekzemplojn? La sunlumo, la ripoziga malhelo de la noktoj, la beno de la pluvo, la refreŝiga kaj puriga vento, la ĉiutaga miraklo de la naturo, la katenanta sinsekvo de la sezonoj k.t.p. Ĉi ĉion mi ne kapablas doni. Tiu kiu ĝin donas, ne altrudas sin al ni. Li estas diskreta. “Sed, nu jes,” vi eble diros, “tio estas io tute alia. Kiam mi aŭdas pri varoj, mi supozas ke ĝenerale ili estas iel enpakitaj, ofte en kiel eble plej alloga enpakaĵo.” “Ne, efektive, mia varo, same kiel la supre menciitaj, ne povas esti enpakita. Feliĉe ne! Ĝi forŝiras ĉion kio volas envolvi ĝin. Ĝi volas esti absolute libera kaj mondvasta.” Sed, kiel eblas? Vi eĉ ne konas min. Tio, kion mi scias pri vi, larĝe sufiĉas. Mi scias ke vi estas homo. Nu, tio neniel estas nenio, ĉu? Nu, diru la nomon de via varo senpaga. Ĝi estas mia amikeco, kaj mi petas, eĉ petegas akcepti ĝin. El mia propra koro, ĝi fluas kiel rivereto tra mondo, kies vojoj estas provizitaj de kartetoj kun prezoj, same kiel en supermarkto. Tio kostas tiom, kaj tio tiom. Ĉiuj kartoj estas kvazaŭ ŝtonoj, kiuj formas digon je ambaŭ bordoj de la rivereto, kaj kiuj kiel korsaĵo malplilarĝigas ĝin. Se vi baras mian amikecon, estu senzorga; ankaŭ ĝi estos diskreta! Vi aldonas ŝtonon al tiu malamika digo. Se vi akceptas, malfermiĝas kluzo, kiu rekte donas sur la maron, finĉelo de ĉiu rivero. Kaj kiu kuraĝas aserti, ke li laŭvere ne bezonas amikecon? Kiu planto rifuzus porti florojn? Sen floroj ankaŭ ne venas fruktoj kaj ĝia vivo estus estinta tute vana. Amikeco! Ho sublima varo, kies esenco estas esti donata kaj esti akceptata! Ĉiu vera amikeco estas senpaga. Ankaŭ mia!

img/Vi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19914.s Vi plibeliĝas kiam vi ridas 1991 99 210 04 04 19914 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19914.s.jpg x_04.04.19914.sv.jpg
Priskribo
Multaj homoj fordonas amason da mono por aspekti pli belaj. Tian sopiron la komerca mondo senfine eluzas: ekzistas multaj „belec-institutor, kie oni prilaboras la eksteran aspekton de la homo pere de plej diversaj metodoj: dikaj homoj maldikiĝas, nazoj kaj brovoj estas refaritaj,... Tiu ĉi artefarita beligo estas tre multekosta. MsN volas lanĉi novan metodon, kiu estas senkosta kaj tamen tre efika: la rideto! Tiu ĉi metodo komenciĝas en la koro. Temas pri Ia rideto, kiu kreskas el la profunda paco kaj intima ĝojo de bona koro. Tiu ĉi rideto igas ĉiun homon bela. Zorgu do pri „bona koro"! Kaj... eku per „rideto"! Komencu ĉiun tagon per rideto, per gaja mieno. Ĉio ŝanĝiĝas, kiam via mieno ŝanĝiĝas. Vi ne tiel lacas pro laboro, kiam vi ekas per malstreĉita kaj gaja mieno. Vi pli ĝojas pri la bonaj kaj belaj aĵoj de la vivo. Per malferma kaj ridanta mieno vi estas kvazaŭ la suno por viaj kun-vivantoj. Vi estas pli forta en mizeraj momentoj. Vi malpezigas suferon. Malsanuloj pligajiĝas. Tiom da homoj dankas sian refortigitan animstaton al afabla mieno kaj afabla vorto. Tial MsN diras al ĉiuj: eku per „rideto"!

img/Ni

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19915.s Ni vivas nur hodiaŭ 1991 99 210 04 04 19915 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19915.s.jpg x_04.04.19915.sv.jpg
Priskribo
Ni vivas nur hodiaŭ Ni pasigis kelkajn feriotagojn en kampara familio. Malgranda Kalomano estis la stelo de la familio. Li daŭre surprizis nin per sia vivĝojo, energio kaj kaprica, neniel antaŭvidebla konduto. La avino, la patrino kaj Ia fratoj dediĉis multe da tempo al li, por ke li spertiĝu. La vivo en tiu ĉi familio elradiis spontaneecon. Ni ne multe babilis pri la pasintaj tagoj. Ni ne multe planis la venontajn. Sed ni intense ĝuis ĉiun momenton, same kiel malgranda Kalomano. Tiu ĉi sperto multe pensigis kaj inspiris min. Mi ŝatas komuniki ĝin al tiuj homoj, kiuj senhalte lamentadas pri la pasinteco kaj tiel forpelas siajn amikojn kaj parencojn, teditaj pro tro da plendoj. Mia sperto ankaŭ povus inspiri homojn, kiuj tiom multe zorgadas pri la estonteco, ke ili forgesas ĝui la nuntempon. Mi ne volas kritiki homojn, kiuj interesiĝas pri la pasinteco de individuo aŭ pristudas la historion de societo por fari el tio utilajn konkludojn. Mi ankaŭ ne volas kritiki homojn, kiuj planas siajn laborojn. Cetere MsN neniam volas kritiki, sed nur foje transdoni atestojn de plenhoma feliĉo aŭ foje konsili kaj konsoli tiujn, kiuj perdis la vivĝojon. Sed mi pensis, ke okupiĝi pri la estinteco aŭ estonteco estas — neeviteble necesa — fuĝo el la nuntempo. Se tia fuĝo fariĝas tro ofta, ĝi malhelpas nin por ĝui la vivon. Ĉar fakte, ni vivas nur hodiaŭ. Citajo el la furora libro «La ĉielo estas la limo», de usona aŭtoro kaj terapeŭto Wayne Dyer: Kiam vi kree engaĝiĝas en la vivo, vi ne havas tempon por malsano aŭ laceco. Se vi aktivas kaj plenenergias, la nunaj momentoj ŝajne preterflugas kaj ne restas tempo por deprimo aŭ por kovi zorgojn. Vi ne plu spertas problemojn, kvankam la „fundo" de via vivo troviĝas en Ia identa realeco. Ĉiufoje kiam, en mia konsultejo, mi renkontiĝas kun iu, kiu suferas pro deprimo, mi malkovras ke la saniga kuracilo estas kontentiga aktiveco. La fina solvo ne troviĝas en la rea fosado de memoraĵoj el la juneco, en la kulpigo de siaj gepatroj aŭ de aliuloj, sed en la helpado por retrovi Ia vojon al pli da ligiteco kun la vivo. Aktivaj homoj nur malofte havas tempon por lamigaj problemoj. Esti tro okupita ankaŭ povas esti malsano, sed la esenca mesaĝo estu, ke la vivo en la nuntempo estas la plej forta medikamento kontraŭ emocia perturbo aŭ deprimo, iam ajn malkovrita. La kapablo vivi en la nuntempo estas konduto kultivenda en la ĉiutaga vivo. Bijlage bij «Levilkarto» nr.5, sept.- okt. 1991

img/Prenu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19916.s Prenu tempon por esti feliĉa 1991 99 210 04 04 19916 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19916.s.jpg x_04.04.19916.sv.jpg
Priskribo
Prenu tempon por esti feliĉa... Ŝajne estas neeble krei tempon. Tempo estas donitaĵo: estas 60 minutoj en unu horo, 24 horoj en tago, 7 tagoj en semajno... plilongigi kaj pliigi tempon ne eblas. Kaj tamen... tamen homo povas krei tempon. Se io vere gravas, neniu malsukcesas tion fari. Se oni estas konvinkita aŭ nepre volanta ion fari, oni faros tion kaj ĉiam trovas la necesan tempon. Oni flankenŝovas ĉiujn aliajn okupitaĵojn kaj sin dediĉas al la grava celo: laboro, festo, heroaĵo... aŭ sonĝo. Tial, se homoj diras: „Mi ne havas tempon", vi pli bone komprenu „Mi ne volas dediĉi la tempon pri kiu mi disponas al tia negravaĵo." Se do tiel ni povas mem decidi kiel uzi nian karan tempon, ni bone elektu kiel ni ĝin uzos. Ĉu gravas la laboro? Verŝajne jes. Ĝi estas la bazo de nia materia vivo. Ĉu gravas amikoj? Certe, sen amikoj la vivo estas sen-saŭca manĝaĵo per kiu ni ja povas nin vivteni sed ne fe-liĉi. Ĉu gravas mono? Eble, sed nur kiel rimedo, ne celo Ĉu gravas feliĉo — kiun ajn formon ĝi alprenus? Sendube. Se monon ni bezonas kiel rimedon, laboron kiel vivobazon, amikojn kiel saŭcon, feliĉon ni bezonas kiel la vivon mem. Sen feliĉo la vivo estas kvazaŭ morto. Tial ni nepre devas serĉi la feliĉon. Ĝi kuŝas en neatenti-taj anguloj... por ĝin trovi ni ne bezonas intensan ĉasadon. Ni nur devas trarigardi nian mondon por ke ni vidu kie ĝi troviĝas. Por tiel fari, ni bezonas iom da tempo, ni bezonas momentojn dum kiuj ni ne devas fari ion alian; momentoj kiuj estas malplenaj krom je ĝuado de la feliĉo. Ĉu vi diras ke via vivo estas tiel prema kaj streĉa ke tian tempon vi ne havas? Ej, ej! Ĉu feliĉo gravas al vi? Se jes, vi certe ankaŭ povas trovi tiun tempon. Fakte nur... Prenu tempon por esti feliĉa. Movado sen Nomo, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen. Levilkarto Tweemaandelijks tijdschrift, nov.-dec. 1991. V.U.: Ivo Durwael, p/a Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen. Afgftekantoor: ANTWERPEN X

img/Pardono

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19921.s Pardono = la plej bela dono 1992 99 210 04 04 19921 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19921.s.jpg x_04.04.19921.sv.jpg
Priskribo
Pardonu... Nenio tiel pezas ol la malebleco par doni... lu aŭ eble iuj malbone traktis vin. Kaj ekde tiam vi interne malvarmiĝis. Vi ne plu estas la sama persono kiel antaŭe. Bonvolo sanĝiĝis en senkoreco, antipatio. Kie estis ligo, tie nun estas rompo. Tio doloras. Amikeco iĝis malamikeco. Via amo fariĝis malamo... kaj vi suferas pro tio. Vi sentas vin malliberigita. Vi sopiras al liberiĝo. Sed kiamaniere vi kapablas liberigi vin, liberiĝi interne? Tio postulas multon, sed valoras la penon. Pardoni estas alvoki 'novan vivon’. Tio kreas novajn eblecojn en vi kaj en aliaj homoj. Ekestas novaj ĝojoj. Vera paco, ankaŭ en via koro, dependas nur de donado kaj akceptado de la plej bela dono: pardono! bijlage bij levilkarto nr. 1, jan.-feb. 1992

img/Kiam

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19922.s Kiam amo magras oni vidas erarojn grase 1992 99 210 04 04 19922 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19922.s.jpg x_04.04.19922.sv.jpg
Priskribo
Kiam amo magras, oni vidas erarojn grase Testu vian amon! Mezuru la grandecon de via koro! Kiel vi vidas la erarojn de via edzo, de via edzino, viaj gepatroj, viaj infanoj? La erarojn de via kolego, via kunlaboranto, via samklasano, via najbaro? Ne temas do pri eraroj de homoj, kiujn vi ne konas, aŭ pri eraroj, kiuj ne tuŝas vin. Jes temas pri la eraroj kaj la ĉiutagaj mankoj de tiu alia, tuj apud vi, de tiu. kiun vi asertas ami, kun kiu vi eble edziĝis, aŭ kun kiu vi almenaŭ ĉiutage vivas kaj laboras. Kiam la eraroj de tiuj homoj ĝenas vin, kiam vi kverelas pri tio, tiam vi rigardu en vian koron, tiam la amo „magras”. Vi ne estu tute blinda por la eraroj de aliuloj. Sed tarnen, se vi vere amas, vi ne vidas tiom da eraroj. Amo ĉiam restas iom blinda ĉi-rilate. Se tarnen amo kaj amikeco malpliiĝas, ankaŭ tiu ĉi simpatia „blindeco" malaperas. La neeviteblaj eraroj kaj mankoj de la alia ekĝenas vin. Ili pezas. Ili ŝajne kreskas ĉiutage. Viaj okuloj malboniĝas kaj finfine vi nenion alian vidas ol: malbelaĵojn, malhelon, erarojn kaj mankojn. Rapide mezuru la grandecon de via koro kaj testu vian amon! Ree plidikigu vian amon, tiam la eraroj malpli dikiĝas, kaj pli facile elteneblas. Tiam la vivo kun la alia denove iĝas festo!

img/Levilkarto

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.01.19923.p Levilkarto nr. 3 (majo - junio 1992) 1992 297 210 04 01 19923 p
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.01.19923.p.jpg p_04.01.19923.p.pdf
Priskribo

img/Gaja

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19923.s Gaja mieno plej varmigas vin 1992 99 210 04 04 19923 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19923.s.jpg x_04.04.19923.sv.jpg
Priskribo
Gaja mieno plej varmigas vin Apud mi troviĝas diversaj albumoj kun fotoj de plenkreskuloj kaj de infanoj. Same kiel ĉe la plenkreskuloj, infanvizaĝoj esprimas ĝojon, koleron, triston, koncentriĝon, ktp. Sed surprizis min, ke infanoj tiom ofte seriozas, kiam ili estas surprize fotitaj en siaj aktivecoj. Kiam ili rigardas al la lenso de la fotografisto, ili preskaŭ ĉiam ridas. Kaj tie troviĝas la granda diferenco kun la plenkreskuloj, kiuj ofte severe aperas sur fotoj kaj tiel esprimas sian malfidon kontraŭ la ĉirkaŭaĵo. Feliĉa infano ankoraŭ povas ĝoji pro ĉiu nova ebleco por kontakti kun alia homo. Ĝi intuicie komprenas, ke kontaktoj kun aliaj homoj estas plej granda fonto de ĝuo en nia vivo. Dum nia kresko ni spertas, ke tiuj kontaktoj kun nekonataj homoj povas ankaŭ esti dolorigaj. Kaj iom post iom ni fariĝas malkonfidencemaj. Ni konstruas psikajn murojn kaj eĉ remparojn ĉirkaŭ nin por eviti la envenon de fremdaj homoj en nian malgrandan mondon de konatuloj. Por iom da sekureco, ni fermas eblecojn de novaj, inspiraj, ĝojigaj kontaktoj. Plej feliĉaj homoj estas tiuj, kiuj konservas sian kapablon por malferme, gajmiene aliri ĉiun ajn, kiun ili renkontas. Montri gajan mienon al alia homo pro-vokas eĥon: kiu elradias korvarmon per gaja mieno ankaŭ rericevos ĝin kaj plej ofte spertos energidonan reagon. Tio certe valoras al etan - ofte imagan - riskon ke alia persono misuzos nian malfermitecon por vundi nin. Bijlage bij Levilkarto 3, mei-juni 1992.

img/Optimistoj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19924.s Optimistoj vivas pli longe 1992 99 210 04 04 19924 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19924.s.jpg x_04.04.19924.sv.jpg
Priskribo
Ĉu birdo plendas, ĉar ĝi estas en aero? Ĉu limako suferas, ĉar ĝi estas malrapida? Principe ĉiu estaĵo vivas lad siaj naturaj kondiĉoj. Pro tio gravas, ke vi akceptu vin mem. Evidente, kvankam la vivo principe alstrebas ĝojan staton, eblas ke vi malfeliĉas. Ĉu vi malsanas, aŭ ĉu vi suferas pro handikapo? Ĉu vi estas malriĉa aŭ ĉu eble estas milito en via lando? Ĉu vi povas ŝanĝi la situacion? Sanĝi signifas kompreni la problemon. Difinu ĝin kaj skribu ĝin sur paperon. Laŭtlegu vian problemon. Solvi ion bezonas tempon, do trankviliĝu kaj pensu pri via strategio. Ne gravas, kiajn malfacilaĵojn vi havas. Restu optimisto. Sed optimisto ne estas naiva esperanto, kiu kredas, ke sen peno aferoj pliboniĝos. Ne perdu kuraĝon. Volo kaj povo ambaŭ plifortigos vin. Ne forgesu, ke vi neniam estas sola! ----------------------------------------- Phil Bosmans vizitos la UKon en Vieno! Phil Bosmans, la aŭtoro de Ŝanco por Feliĉo kaj la instiganto de Movado sen Nomo, vizitos la UKon. Lundon, la 27an de julio, vi havos eblecon renkonti lin okaze de • la tago de la libro (je la 10.30 ĝis la 12.00a horo, en salono Lapenna) • la kunveno de Movado sen Nomo (je la 11.30 ĝis la 12.30a horo, en salono Wüster) Bonvenon al ĉiuj!

img/Onidiroj:

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19925.s Onidiroj: krestomatio de mensogoj! 1992 99 210 04 04 19925 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19925.s.jpg x_04.04.19925.sv.jpg
Priskribo
Onidiroj: krestomatio de mensogoj! Kalumniantoj Ĉie ili troviĝas: tiuj homoj, kiuj kun plezuro daŭre babiladas pri aliaj homoj. Plejofte tiaj babiloj enhavas nur sensencajojn, sed ili rapide kreskas ĝis malicaj klaĉoj kaj tre falice iĝas veraj mensogoj kaj intenca trompado. La kalumniantoj malagrabligas la etoson. Ili kaŭzas indignon, doloron kaj mizeron. Sed tio entute ne in- teresas ilin, ĉar ŝutantoj de onidiroj ne havas koron, nur estas plenplenaj je mortiga veneno. Plie, se ili estas influhavaj kaj lertaj personoj, ili kapablas detrui homojn kaj homgrupojn je distanco. Sur reklamtabuloj kaj en amaskomunikiloj ili elkraĉas falsaĵojn; dis- kaj misinfluas per bele enpakitaj delogoj, ec kontraŭ pago. Tio malglatigas la kunvivadon. Onidiroj postlasas iom da veneno en ĉiu homa kontakto. Neniu plu sentas sin sekura. Tio estas ege ĝena kaj subfosa situacio. La vortoj de kalumniantoj minas la plej belajn, homajn sentojn de amikeco. Kiu ankoraŭ kuraĝas akcepti kaj doni sinceran bonvolon, se tute mankas fido kaj sekureco? Onidiroj minacus ĉiun kunlaboron kaj ĉiun konstruadon de paco kaj feliĉo. Tia agado estas publika danĝero! Via devo estas kreado de nova etoso! Ĉar gravas vero, kaj ne mensogo kaj trompo. ĝar gravas amo inter homoj kaj ne aĉajoj. Ĉar gravas vivoĝojo kaj ne sensacio. Tial ĵetu iom da steloj inter tiom oftaj malgajaĵoj kaj nigraj pensoj, por ke la homoj denove kredu je la estonteco. Ĉi tie temas pri baza spirita higieno: ni nur kapablas plene ĝui la sanan aeron, puran akvon kaj verdejojn, kiam ni purigas ankaŭ nian spiritan klimaton! ------------------------------------------- Bijlage bij levilkarto nr 5, sept-okt. 1992 -------------------------------------------

img/Paco

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19926.s Paco en la mondo: unue en la propra familio 1992 99 210 04 04 19926 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19926.s.jpg x_04.04.19926.sv.jpg
Priskribo
Paco en la mondo: unue en la propra familio Ni volas pacon! Sed kiom da paco ni kreas en la propra ĉirkaŭaĵo? Ekzistas armiloj kiuj ne venas el armilfabrikoj. Ekzistas ankaŭ tiu senĉesa pafado per akraj vortoj kaj duraj malbenoj. Ekzistas tiu senfina pikildrato de nia incitiĝemo kaj tiu eterna batalo pri posedo, prestiĝo kaj povo! Unue malarmu vian propran ĉirkaŭaĵon! Paroli pri malarmado estas sensenca, kiam la homo ne ŝanĝiĝas interne kaj ne kreas pacon en la propra domo, kiam inter geedzoj. en familio aŭ en iu ajn formo de kunvivado. Ĉiu ano ĉiam pli postulas de la alia, kiam ĉiam regas la pli forta, tiam ankaŭ la domo, la vilaĝo aŭ la urbo iĝas batalejo. Ĉiu homo bezonas lokon, kie li estas hejme. Ne nur tegmenton, tablon kaj seĝon li bezonas, sed koron, kiu batas por li, brakojn, kiuj malfermiĝas por li, alian homon, kiu bonvenigas lin. Sed ĉiu kunrespondecas pri sia propra hejmo! Kiam oni ne plu atentas unu la alian. tiam kreskas soleco. Tiam la kutima, regula kunestado facile iĝas enuo. Ankaŭ manko de tempo por la alia malvarmiĝas la hejman etoson. Niaj loĝejoj iĝas fridujoj, kiam ni ne plu kapablas plenigi ilin per amo. Kiam la koro de la homoj ne malfermiĝas al kunhomoj, tiam ne utilas hodiaŭ detrui ĉiujn armilojn, ĉar morgaŭ estos kreitaj novaj bataliloj! Kreu pacon en via koro kaj en via hejmo, tiam vi havos la povon defendi la pacon en la mondo! AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Al

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19931.s Al mi vi rajtas diri kio mankas 1993 99 210 04 04 19931 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19931.s.jpg x_04.04.19931.sv.jpg
Priskribo
AI mi vi rajtas diri kio mankas Kara amiko Via mieno kaj via parolmaniero montras al mi ke vi havas zorgojn. Mi demandis: „Kio mankas al vi?” Same kiel tiom da personoj vi respondis: „Nenio!”. Kial vi tiom firme kaŝas viajn zorgojn? Ĉu vi ne konscias ke dividitaj zorgoj estas pli facile digesteblaj? Ĉu vi ne komprenas, ke nur la eligo de siaj problemoj malpezigas la koron? Aŭ ĉu vi mallernis esti malferma al aliaj personoj? Ĉu eble oni tiom ofte admonis vin, insultis vin aŭ eĉ vundis vin en momento, kiam vi bezonis komprenon, apogon, konsolon kaj teneron? Ĉu eble vi spertis, ke oni misuzis vian komunikemon por poste bati kaj dolorigi vin per la akiritaj scioj? Jes, amiko, mi komprenas, ke vi ne volas denove riski similajn spertojn. Vi tarnen pripensu. ke kovi viajn zorgojn nur en via propra menso povas konduki vin al mensa malsaniĝo ĝis kolapso. Pli bona solvo povus esti zorge elekti la homojn al kiuj vi volas komuniki viajn problemojn. Mi pendigas ĉi tiun sloganon, por sciigi al vi, ke mi intencas esti zorgoplena aŭskultanto. Mi samtempe volas promesi al vi, ke mi volas respekti vian rajton por mem organizi vian vivon kaj por mem fari viajn decidojn. Mi nepre ne volas altrudi mian opinion aü riproĉi viajn agadojn. Ĉe mi vi povas senti vin sekura! Bijlage bij Levilkarto, n-ro 1 (jan.-feb. 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edeaem

img/Feliĉaj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19932.s Feliĉaj homoj duoble valoras 1993 99 210 04 04 19932 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19932.s.jpg x_04.04.19932.sv.jpg
Priskribo
Feliĉaj homoj duoble valoras Feliĉa homo vivas kontente kaj disradias pacon kaj amikecon cirkaŭ si. Malfeliĉa homo estas granda zorgo, sed feliĉa homo estas beno. Feliĉa homo alportas lumon tien, kie mallumas. Li alportas viglan energion tien, kie troviĝas inerteco. Li ne nutras siajn problemojn, ne atendas ĉion de la aliaj, sed mem prenas sian respondecon.Feliĉa homo scias, ke feliĉo estas nek loto el loterio, nek bela papilio, kiun oni postsekvas. Libera de pasioj kaj deziroj, li ne multon bezonas por feliĉi. Li scias, ke feliĉo estas kiel ombro, kiu sekvas lin aŭ kiel eĥo, kiu respondas al lia propra talento. Feliĉa homo trovas paradizon en sia propra koro, kie la tuta mondo estas bonvena! Feliĉa homo spertis, ke feliĉo konsistas el tiom da partoj, ke ĉiam jes mankas parteto, sed tiun ĉi li forgesas por ĝui tion, kion li havas. Feliĉa homo neniam estas danĝera. Nur feliĉa homo kapablas feliĉigi aliajn homojn. Nur li havas la kapablecon eligi aliajn el izoliteco kaj redoni la eble perditan kuraĝon. Li redonas fidon al la vivo, al la propra kapablo, al la amo kaj al la homo, ĉar li ameme donas spacon al la aliaj por esti si mem. Li donas spacon por ilia propra vivoritmo, kaj oferas al aliaj ĝojplenan nestvarmon. Feliĉa homo duoble valoras! Bijlage bij Levilkarto, n-ro 2 (maart-april 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19933.s Ne kaŝu vin, kiam mi bezonas vin. 1993 99 210 04 04 19933 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19933.s.jpg x_04.04.19933.sv.jpg
Priskribo
Ne kaŝu vin, kiam mi bezonas vin Kara amiko, Dum du jaroj ni bonege amuziĝis. Ni kune tenisludis; ni kune feriis ĉe la marbordo; dum semajnfinoj, ni kune vizitis trinkejojn kaj dancejojn. Kaj ni multege ridis. Ni primokis aliajn homojn, ni flirtis kun belaj knabinoj, ni kune planis petolaĵojn. Kaj tiam subite mi ekhavis problemojn en mia laboro. Tio nervoziĝis min. Sed vi ne emis aŭskulti min kiam mi parolis pri tio. Tute neatendite, mi perdis mian laboron kaj ne trovis novan. Kaj kiam mankis al mi mono por daŭrigi nian antaŭan diboĉan vivon, vi pli kaj pli forgesis viziti aŭ inviti min. Subite multaj zorgoj ekaperis samtempe. Estis kvazaŭ mia tuta mondo disfalis. Mi bezonis amikecon, konsolon, komprenemon kaj helpon... Mi multfoje telefonis al vi. Sed pli kaj pli mi rimarkis ke mi tedis vin. Kaj vi neniam plu aperis en mia loĝejo. Feliĉe iom post iom mi venkis miajn krizojn. Mi preskaŭ sukcesas vere adiaŭi mian patrinon. Hazarde, mi revidis vin. Vi denove invitis min por akompani vin. En la mizera periodo, kiun mi travivis, mi ekkomprenis kiom supraĵa estis nia amikeco. Mi komprenis, ke mi bezonas veran amikon, iun, kun kiu mi povas dividi mian vivĝuon sed ankaŭ miajn timojn, miajn zorgojn kaj miajn problemojn. Mi konsilas al vi, ke ankaŭ vi serĉu pli profundan amikecon. lam ankaŭ venos fino al via vivo, kiu konsistas el nura „ĉasado" de plezuroj. Kaj tiam ankaŭ vi malkovros, ke viaj „amikoj" emas kaŝi sin kiam vi bezonas ilin. Mi deziras al vi pli agrablan sperton! Bijlage bij Levilkarto, n-ro 3 (mei-juni 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/El

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19934.s El la 1a, la 2a, la 3a kaj la 4a mondoj ni kreu UNU mondon! 1993 99 210 04 04 19934 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19934.s.jpg x_04.04.19934.sv.jpg
Priskribo
El la 1a, 2a, 3a kaj 4a mondoj, ni kreu unu mondon! „En kia mondo ni vivas, patrino?" Tiu parodia frazo el famkonata literatura verkaĵo bone esprimas nian senton pri la hodiaŭaj realaĵoj. Tra la tuta historio trafis la homaron malsato kaj malsano, povreco kaj milito. Aldoniĝis al ĉi tiuj kruelaj torturoj la premoj de la kulturo. La mondo dividiĝas en diversaj popoloj, ŝtatoj, lingvoparolantaj kaj religiaj grupoj. Ĉu Esperanto povos doni solvon por almenaŭ la lingvoproblemo? Ni kune konstruu unu mondon! Ĉu vi konas la 1-an, la 2an la 3an kaj la 4an mondojn? Homoj ofte emas enŝrankigi aŭ klasifiki ĉion. La 4a mondo estas konsiderata la nuntempa povrularo en ajna grandurbo de la mondo. La 3a mondo estas la tiel nomataj evoluolandoj. Ĉu ni devas klarigi kio estas la 1a kaj la 2a mondoj? Se homoj kaj popoloj ne helpas unu la alian solidare baldaŭ ne plu ekzistos vivo. Ni kreu unu mondon! Mondo, en kiu ne la mono kaj la povo plej gravas, sed la ,,amo" por la homo, por ĉiu homo. Mondo, en kiu ni politike kaj ekonomie pensas, sed surbaze de la malgranda kaj malpova homo. Ĉar tie, kie bonas por la malgrandaj, malpovaj kaj malriĉaj, tie bonas por ĉiu. Tio ĉi estas revo, kaj tiun ĉi revon oni konservu kaj realigu. Levilkarto, n-ro 4 (juli-augustus 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Paco

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19935.s Paco en la mondo ne eblas sen interna paco 1993 99 210 04 04 19935 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19935.s.jpg x_04.04.19935.sv.jpg
Priskribo
Paco en la mondo ne eblas sen interna paco Paco en la mondo... Ĉu la nuntempa monda situacio povus esti pli malproksima de paco? La hodiaŭa mondbildo ĉie reflektas bildon de malamo, milito kaj aliaj teruraĵoj: inter nacioj, inter popoloj, etnoj, religioj... Sed tiuj konfliktoj ĉiam ankaŭ estas konfliktoj inter homoj. Tiuj, kiuj aŭdas pri milito kaj malpaco de malproksime, ofte ignoras aŭ simple ne plu pensas pri tiu ĉi aspekto. Ni tiom kutimas aŭdi tiajn novaĵojn, ke ni ne plu vere atentas pri la esenco de la afero: la homo, la malfeliĉa, torturita homo, kiu travivas ĉion per sia tuta estaĵo, per sia tuta kapablo de pensado kaj sentado kaj kiu iom post iom mortas interne ĉar li ne plu permesas al si pensojn aŭ sentojn. kiuj povas terurege damaĝi lian tutan estadon. Kie troviĝas la kaŭzo? Ĉu en la nuntempa postkurado de mono, honoro, povo, ... ĉiam pli postulante de si kaj de aliaj? Ĉu en la homo mem, kiu forgesas la plej gravajn aferojn de la vivo, ĉar ili estas tro simplaj? Ĉu la interna vivo de la homo ĉiam pli malriĉiĝas? Ĉu ne plu estas prizorgataj valoroj kiel amo por siaj kunhomoj. amikeco. respekto por la vivo. ...? La kultivado de via interna ekvilibro tre valoras. Se nia interno reflektas la bonajn ecojn, Kiel kontento, amikeco kaj pacamo, tio certe influas pozitive nian ĉirkaŭaĵon. Tio donas forton alfronti problemojn kaj serĉi solvojn por konfliktoj laŭ ekvilibra maniero. Tiel oni konstruas pacon, malakceptante perforton, envion. kaj akceptante — tute libere de timo -- la aliecon de la alia homo en lia tuta estado - provante vivi kun diverseco kiu povas esti nur riĉiga. La ekstera mondo estas nur reflekto de la interna sinteno de la homo, do ankaŭ de vi! Levilkarto, n-ro 5 (september-oktober 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Senperfortemulo,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19936.s Senperfortemulo, mi admiras vian potencon! 1993 99 210 04 04 19936 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19936.s.jpg x_04.04.19936.sv.jpg
Priskribo
Senperfortemulo, mi admiras vian potencon! El la hodiaŭa mondo ĉiutage montriĝas dureco kaj perforto en la interhomaj rilatoj. Tarnen tiaj ecoj neniel pozitive influas la problemaron, kiu nuntempe ekzistas mondskale. Kion ni jes bezonas, estas multe pli tolera sinteno: tio estas la vojo de homoj senperfortemaj. Tiuj homoj pardonas, anstataŭ rebati, ili toleras anstataŭ venĝi sin, ili estas mildaj anstataŭ hurli. Senperfortemulo havas plej grandan potencon car li nenion al aliaj altrudas. Li sendefende esprimas sian propran opinion kaj samtempe li prêtas aŭskulti al aliaj homoj kaj lerni ion de ilia rakonto. Tio montras, ke li rekonas siajn proprajn malgrandecon kaj neperfektaĵojn kaj pretas plibonigi sin mem. Li ne akuzas aŭ kulpigas sed pardonas, alportante pacon pro amema sinteno al aliaj. Li sindonas, riskas iĝi vundebla en sia defendado de homoj sen voĉopovo. Homoj, kiuj pretas pardoni kaj estigi pacon, plibonigi sin mem, estas multege pli bonfartigaj por la homa interkompreniĝo. Nur simple komparu ilin kun homoj, kiuj tuj konsterniĝas kaj kriege montras sian indignon pro la plej eta sensignifa afero! Kian homon vi preferas? Levilkarto, n-ro 6 (november-december 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Eĉ

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19941.s Eĉ post la plej malĝoja nokto, ekestos nova mateno! 1994 99 210 04 04 19941 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19941.s.jpg x_04.04.19941.sv.jpg
Priskribo
Eĉ post la plej maIĝoja nokto, ekestos nova mateno! Same kiel ĉiuj homoj certe ankaŭ vi havas en la vivo malfacilajn momentojn, dum kiuj vi volas elkrii pro doloro kaj ofendiĝo; momentojn, dum kiuj vi pensas, ke ĉiuj malamas vin. Tiam vi eble pensas, ke la tuta mondo malbonas. Sed vi ne malesperu, amiko. Ne permesu, ke la doloro venkas vin. Memoru, ke por ĉiu homo estas feliĉo en tiu ĉi mondo. La kredo al tio helpos vin. Denove malkovru la simplajn aĵojn, la simplajn ĉarmojn de I’ amikeco: kanton de birdo, desegnon de infano, rideton, manpremon. La vivo iĝos festo, se oni kapablas ĝui la simplajn ĉiutagaĵojn! Bonas, havi sian propran revon, idealon kaj celon en la vivo. Sed atentu kiamaniere vi alstrebas ĝin. La plej bela celo neniel pravigas pli malbelajn metodojn. Survoje al via celo, vi ne forgesu viajn geamikojn. Ne forgesu la homojn, kiuj amas vin kaj kiuj fidas je vi. Memoru, ke ĉio, kion vi faras, estos sensenca, se ne estas iu, kiu kunĝojas. Kaj kiam iu bona amiko, je kiu vi kredas kaj kiun vi amas, perfidas vin, ne malamu la tutan mondon. Certe tio dolorigas vin, sed ne ŝangu vian amon en malamon, vian amikecon en malamikecon. En tiu ĉi mondo estas multe da boneco, feliĉo kaj korvarmeco. Kredu je tio, amiko, kaj sciu, ke post la plej malĝoja nokto ĉiam ekestos mateno, kaj poste naskiĝos nova tago... Mi kredadas je la homo, kiel mi kredadas je la naturo, kiam mi vidas en la plej seka dezerto kreski floreton! Phil Bosmans Levilkarto, n-ro 1 (januari-februari 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Bonfari

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19942.s Bonfari bonfartigas vin 1994 99 210 04 04 19942 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19942.s.jpg x_04.04.19942.sv.jpg
Priskribo
Bonfari bonfartigas vin Mi havas amikon. Li tre ŝatas la naturon. Li nutras kolombojn. Ili eĉ sidas sur lian ĉapelon kaj sur liajn ŝultrojn kaj ili manĝas el lia mano. Mi envias lin. Plurfoje mi staris apud li kun manĝaĵo en la malferma mano. Post multege da pacienco, finfine iu kolombo sidiĝis sur mia manplato kaj ekpikis maizeron. Ĝoje fulmis tra mia cerbo: tiun kolombon mi volas konservi! Rapidege mi fermis la manon por kapti ĝin. Sed la kolombo estis pli rapida kaj forflugis. En la postaj tagoj mi provadis kaj provadis denove, sed vane. La kolombo ne plu volis reveni ĉe mi. Estas evidente, ke mia amiko pli feliĉis en tiu ĉi situacio ol mi. Post longa cerbumado, mi finfine malkovris la saĝon de mia amiko: li intencis nur bonfari al la kolomboj. Kaj sen iu ajn peto, ili donis al li sian fidon kaj agrabligis lian vivon per sia akompano. Mi volis trompi ilin kaj evidente restis forlasita, izolita kaj malfidata. Mi ankaŭ komprenis, ke homoj eĉ estas pli sentemaj kaj pli facile antaŭsentas la kaŝitajn intencojn de siaj apuduloj. Tiu kiu bonfaris al aliaj homoj spontane spertos redonon de bonfartigaj varmo, amikeco, kunsento,... amo. Eblas inversigi la situacion: ĉu vi volas bonfarti pro la agrablaj reagoj de viaj apuduloj? Vi nur pensu kiel eblas bonfari al ili kaj ilia reago venos proporcie al via bonfaro. Bonfaro evidente ne identas al altrudo, enmiksiĝemo aŭ provado por paternalisme malpermesi aŭtonomion al aliaj homoj. Ŝajnas ke homoj estas intuicie dotitaj por senti la diferencon inter kaŝitaj memkontentigaj intencoj - eĉ se ne malbonintecaj aŭ malicaj - kaj sinceraj deziroj kiuj alstrebas neniun profiton! Levilkarto, n-ro 2 (maart-april 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Maltoleremo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19943.s Maltoleremo - ... ke eble la alia pravas 1994 99 210 04 04 19943 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19943.s.jpg x_04.04.19943.sv.jpg
Priskribo
Maltoleremo = timo... ke eble la alia pravas. Kelkfoje mi timas aŭskulti la novaĵbultenojn. En la lastaj jaroj ili pleniĝas per pli kaj pli da kruelaj novaĵoj pri internaj militoj, hombuĉado, genocido, reciproka ekstermo,... nehomaj esprimoj de malamego!!! Se ni analizas ĉiujn tiujn harstarigajn novaĵojn, ni konfrontiĝas preskaŭ ĉiufoje kun la emo por krei pli kaj pli da distanco, da nekontakto aŭ malkontakto. Kial krei distancon? Esenca trajto de la vivo ja estas nia bezono je varmeco, je fizikaj aŭ mensaj tuŝoj, je aprezo kaj admiro, resume je intimeco. Ĉiu leganto de tiu ĉi karto sendube jam spertis kiel korvarmiga kaj bonfartiga estas vera, sincera, aŭtenta kontakto kun alia homo. Ŝajnas al mi do evidente, ke la deziro por bari la kontakteblecojn fontas el profunda timo: timo por perdi sian identecon, sed ankaŭ timo por konfrontiĝi kun sia propra limigiteco kaj ebla malpraveco, timo por senti sian timon, timo por denove konfrontiĝi kun siaj propraj doloroj kaj korvundoj. Sed tiu ĉi kaŝludo solvas neniun el niaj problemoj kaj fakte nur longiĝas niajn dolorojn. La legantoj de ĉi tiuj kartoj certe ne partoprenas en la supre menciitaj kruelaĵoj. Sed mi kaj vi kaj supozeble ĉiu homo foje sentas maltolereman reflekson en si. En ĉi tiu kazo, mi invitas vin, kara homfrato, por reaŭskulti la voĉon de via koro, por denove permesi al viaj sentoj aŭdiĝi, ec se oni profunde vundis vin, por serci eventuale konsolon ĉe viaj sinceraj amikoj anstataŭ entombigi viajn vunditajn sentojn. Ne baru la vojon al la bonfartigaj efikoj de sentimaj, inspiraj kontaktoj kun homoj, kiuj havas tute aliajn ideojn ol la viaj. Tio bonfartigos vin mem kaj samtempe la homojn kiuj ĉirkaŭas vin. Levilkarto, n-ro 3 (mei-juni 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Iĝi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19944.s Iĝi kolera estas homa, resti kolera estas diabla! 1994 99 210 04 04 19944 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19944.s.jpg x_04.04.19944.sv.jpg
Priskribo
Iĝi kolera estas homa, resti kolera estas diabla Kiam mi estis eta infano, ni foje havis viziton de onklino. kiun mi antaŭe neniam estis vidinta. Kiel kutime, mi ne multe atentis pri la paroloj de la plenkreskuloj. Mi preferis ludi kun miaj gefratoj. Sed subite, mia onklino komencis pli kaj pli laŭte paroli. Ŝia vizaĝo fariĝis ruĝa kaj ŝi eĉ komencis hurli. Mi nenion komprenis de tio, kion ŝi diris. Sed ŝia konduto ege maltrankviligis min. Mi pensis: tiel povus aspekti diablo! Mia patrino estis videble en embaraso pro la konduto de mia onklino. Post ŝia foriro. ŝi klarigis al mi, ke ŝi estas riĉa. Oni bombardis grandan konstruaĵon kun apartamentoj, kiun ŝi posedis. Ŝi neniel sukcesis digesti tion kaj freneziĝis. Nur jarojn poste, mi cerbumis pri la strangeco de ĉi tiu dramo: virino, kiu perdis multon sed tarnen restis bonstata serĉis konsolon ĉe homoj, kiuj perdis eĉ siajn vivrimedojn. sed tarnen konservis sufiĉe da vivĝojo. Intertempe, mi iom pli bone komprenas la mekanismon. Esti en kontakto kun alia homo bonfartigas nin. Sed se tiuj homoj bremsas la plenumon de niaj deziroj. ni sentas frustracion aŭ eĉ koleron. Ni provas krei distancon, ekzemple per kolera mieno, per insultado, per kriado aŭ eê per fizikaj minacoj. Tio tarnen estas nur portempa bezono pro ŝajne danĝera, nekomprenita situacio. Tio estas homa reago. Post likvido de siaj koleraj sentoj, oni ofte sentas sin malpezigita kaj liberigita de stresoj. Sed kolera sinteno malhelpas nin por sperti la sanigajn kontaktojn kun aliaj homoj. Esti kolera signifas ke ni troviĝas en situacio de sindefendo kontraŭ danĝera situacio. Tio ankaŭ signifas, ke ni intence bremsas niajn proprajn eblecojn por percepti la agrablaĵojn de la vivo. Ju pli longe ni vivtenas koleran sintenon, des malpli homaj ni fariĝas. Estas tre grave por konsciiĝi, ke longdaŭra kolera kontraŭ aliaj homoj ĉefe malutilas al ni mem. Kiu kovas en si koleron iomete mortas kiel tuteca homo. Levilkarto, n-ro A (j^'-augustus 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Vorantwoordolijko uitgover: Ivo Durwaol. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Homo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19945.s Homo valoras pli ol mono 1994 99 210 04 04 19945 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19945.s.jpg x_04.04.19945.sv.jpg
Priskribo
HOMO VALORAS PLI OL MONO Por ĉiam pli da homoj ege valoras havi gravan rolon en la socio. Mi esperas, ke oni respekteme rigardu ilin aŭ eĉ obeu ilin.... Ankoraŭ pli granda grupo alte estimas la posedon de bela domo, granda aŭtomobilo kaj/aŭ ĉiu ajn alia luksaĵo. Kial? Ĉu nur por imponi la aliajn? Ĉu por veki envion? Alia plago estas la deziro en la socio por ĉion esprimi en ciferoj: mono, tempo, longeco de la vivo .... Kaj ĉio devas utili. Oni sisteme atentas kaj prikalkulas la efikecon kaj la rezultojn de ĉio ajn, kion oni faras kaj diras. Sed tiamaniere ni riskas forgesi la belon de la vivo, la belajn simplajn homajn momentojn, kiam ni povas esti kontentaj, sen bezono de lukso aŭ prestiĝo. Ĉu la feliĉo de la homo proporcias al tio, kion ni posedas, al la kvanto da luksaĵoj pri kiuj ni disponas? Ni forte dubas pri tio. Ne eblas, ke en sia interno, homo kontentas per nuraj eksteraĵoj. Homa vivo pli valoras ol la posedo de bela titolo kaj prestiĝo. Homo ekzistas por ridi, danci, festi, simple por ĝui la agrablaĵojn de la vivo. Homo ne estas kreita por konstante fari al si zorgojn pri mono, havaĵoj kaj prestiĝo. Unuavice, ni estu homoj por vivi, senti, ĝui kaj precipe ami, simple dirite por esti „bonaj homoj". l.evilkarto. n-ro 5 (september-oklober 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Bonfar(t)i

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19946.s Bonfar(t)i = bonfartigi aliajn 1994 99 210 04 04 19946 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19946.s.jpg x_04.04.19946.sv.jpg
Priskribo
Bonfar(t)i = bonfartigi aliajn Nur kion ni havas, ni povas disdoni. Kio povas esti personaj riĉecoj? • ĝui bonan sanon, • esti inteligenta. • havi allogan aspekton, • havi ĥarismon, • naskiĝi rica, • esti entuziasma naturadoranto, • esti kapabla eduki infanojn, • ktp., ktp. Kelkaj homoj nature ricevas unu aŭ plurajn el la supre menciitaj agrablaĵoj. Por ili tio estas normala afero kaj ili supozas ke ĉiuj havas la samajn dotojn. Ili estas felicaj kaj kontentaj pri si mem. Sed tiuj, kiuj ne estas dotitaj per tiaj riĉecoj povas iĝi feliĉaj, kiam ili laboradas por atingi iujn el la supre menciitaj kvalitoj. Deziri, penadi por plibonigi sin mem por finfine akiri kion ili deziras: esti feliĉa, bela, sana, riĉa, sociema, aŭtoritata... La homoj el la dua grupo havas la avantaĝon, ke ili povas des pli ĝui sian pliboniĝon kaj plifortiĝon en siaj streboj. Havi la kuraĝon por labori al si mem kontentigas homojn. Estas agrable renkonti homojn kiuj kontentas pri si mem. Ili senscie transdonas siajn feliĉosentojn al familianoj, amikoj, konatuloj, najbaroj kaj hazarde renkontitoj. Do, se vi mem, laborante al via persona disvolviĝo bonfartas kaj kontentas pro tio, tiam vi kapablas transdoni tiun ricecon al aliaj serĉantoj de bonfarto. Tiu ĉi slogano tuŝas al la unua slogano, kiun MsN dissendis, kaj kiu restas ripetenda; „Plibonigu la mondon, komencu ĉe vi mem". Sed bona volo necesas. Levilkarto. n-ro 6 (november-december 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegeoi

img/Humuro,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19951.s Humuro, bona sku-absorbilo en kazo de kolizio 1995 99 210 04 04 19951 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19951.s.jpg x_04.04.19951.sv.jpg
Priskribo
Humuro, bona sku-absorbilo en kazo de kolizio Foje vi tiel tristas kaj lacas kaj sentas vin sola, ke vi ne plu vidas elirejon el la grizaj nebulaj ĉiutagaĵoj. Vi ne plu kapablas ridi aŭ ne plu vidas kialon por ridi. En tia momento nur humuro kapablas produkti rideton. Ĉar humoro ne estiĝas pro ĝojo. Humuro ekzistas ankaŭ en tiuj mallumaj tagoj, plenaj je timo kaj zorgoj. La rido kaj humuro kapablas liberigi vin de la seriozeco de tro pezaj problemoj, kaj de malagrabla, ĉiutaga rutino. Humuro portas la homojn trans la dezertojn de necerteco kaj zorgas, ke ili ne dronas ad sufokiĝas en malĝojo. Humuro donas al vi senton de relativeco kaj helpas al vi ridi malgraŭ cio. Humuro gajigas vian cerbon, kvankam via koro ploras. La rido kaj la humuro kreas novajn spacojn por nekonataj vivoĝojoj. Levilkarto, n-ro 1 (januaro-februaro 1995) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Kontenta

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19952.s Kontenta homo, anĝelo en la domo 1995 99 210 04 04 19952 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19952.s.jpg x_04.04.19952.sv.jpg
Priskribo
Kontenta homo, anĝelo en la domo Nekontentaj homoj alportas „malpacon" en la domo. Kiam en geedziĝo kaj familio unu ĉiam devas cedi, dum la alia ĉion por si prenas, ĉiam faras kion li volas, tiam tiu eta vivokomunumo rapide iĝas peco da ĝangalo, kie la vivo iĝas neebla. Same, pro nekontenta homo, kiu nur grumblas kaj opinias ĉion malbona, la domo iĝas neloĝebla kaj la vivo nevivebla, nevivinda. Nekontenta homo en domo mortigas ĉiun vivoĝojon. Kontenta homo, kontraŭe, estas kiel la suno, kiel beno. Li konscias, ke la vivo konsistas el doni kaj preni. Vivo, homeca vivo, estas sin doni pro amo; kaj preni kaj ricevi tion, kio estas ame ofertita. Idealo, kiun ni, homoj, alstrebu. Tial, forlasu la vojon de „prenado”, la vojon de ĉiam pli altaj postuloj, la vojon de la primitiva egoismo! Sekvu la vojon de „donado", la vojon de la boneco, la servemo, la etaj atentoj. Tiam vi vivos, vere vivos, kaj kiel kontenta homo vi alportos la ĉielon surteren. Kontenta homo estas anĝelo. memorigaĵo el la ĉielo, plenplena je suno kaj ĝojo. Levilkarto. n-ro 2 (marto-aprilo 1995) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Varmokoran

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.09.19952.s Varmokoran dankon pro via kontribuo 1995 99 227 04 09 19952 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.09.19952.s.jpg x_04.09.19952.sv.jpg
Priskribo
Varmokoran dankon pro via kontribuo Ni formis malgrandan laborgrupon en Antwerpen por distribui i.a. la levilkartojn. Ni taras tion, ĉar ni esperas, ke tiel ni iomete kontribuas al pli bona etoso en mondo plena je problemoj. Ni provas iel kuraĝigi homojn, kiuj iĝis senesperaj kaj ni provas plifortigi la optimistojn. Ĉar ni ne volas ekskludi iun ajn pro neebleco pagi kotizon, ni distribuas niajn materialojn senpage. Ni povas daŭrigi nian agadon danke al donacoj, kiuj spontane venas de homoj, kiuj opinias nian agadon subteninda kaj materie povas subteni nin. Ĉiu ajn kontribuo, ĉiu ajn reago estas por ni instigo por persisti. Ĝi signalas al ni, ke nia agado efektive plenumas bezonon ĉe multaj homoj. Ankaŭ vi, kara homfrato subtenas nin. Ni ne povus vivteni nian movadon sen via helpo. Sed via kontribuo samtempe pruvas vian moralan apogon por la agado de Movado sen Nomo. Koregan dankon.

img/Por

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19953.s Por atingi konkretaĵon oni unue revu pri ĝi 1995 99 210 04 04 19953 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19953.s.jpg x_04.04.19953.sv.jpg
Priskribo
Por atingi konkretaĵon, oni unue revu pri ĝi Cu ankaŭ vi jam sentis malbonfarton ĉar iu el via| bonintencaj. belaj planoj malsukcesis. Eble vi jam bele revis pri ĝia sukceso. Sed en la praktiko, ĉio funkciis alimaniere ol vi esperis. Poste, vi ŝanĉeliĝis inter rezignacia malespero kaj agresema kolero: „En kia mondo ni vivas! Mi ne plu scias kio indas en la vivo. Homoj ne plu havas tempon por belaj ideoj. Oni ne komprenas homojn kun bonaj intencoj. Ĉiu pensas nur pri si mem. Oni eĉ ne donis al mi eblecon por klarigi miajn ideojn...“ Ĉu la amikoj ne faris, kion vi esperis? Ĉu viaj parencoj ne povis dividi vian entuziasmon? Ĉu via publiko ne volis aŭskulti vin. Ĉu malbonŝanco "persekutis” vin? Kia doloriga fino de bela ideo, kiun vi supozeble entuziasme kovis en vi mem. Kara homfrato, mi kunsentas kun vi, ĉar ankaŭ al mi similaj spertoj ofte okazis. Nun mi tarnen invitas vin por repripensi ĉion. Atentu ke neniun agadon ni povas realigi sen la partopreno de aliaj homoj. Ni do devos vole, nevole akcepti ilin kiel ili estas. Mi petas vin por revi kiel eble plej konkrete pri via bela ideo en la praktiko. Mi sugestas kelkajn demandojn por intensigi kaj vigligi viajn revojn. Ĉu vi povas imagi al vi kiel vi konigos vian ideon al aliaj homoj? Ĉu vi povas vidi la reagojn de tiuj personoj? Ĉu vi povas aŭdi Ĉiujn iliajn kontraŭargumentojn. Ĉu vi ankaŭ konscias. ke grupo da homoj estas multe pli kreiva ol vi sola? Ĉu vi pripensis, ke oni trovos kontraŭargumentojn, kiujn vi ne imagis al vi? Kion via plano alportos al la personoj, kiujn vi alparolis? Ĉu vi efektive volas ion bonan por homoj, aŭ ĉu vi nur aktivas por iu abstrakta „bonaĵo por la movado"? Kiel vi sentos vin, kiam vi spertos reziston neatenditan? Kial homoj aŭskultu vin? Ĉu vi efektive spertas kontakton kun la personoj, kiujn vi alparolas aû ĉu vi pensas, ke nur via ideo sufiĉas? Kaj se malgraŭ via mensa preparo, la efiko tamen montriĝos kontraŭa al viaj revoj, ĉu vi povos akcepti tiun ĉi fakton? Kara amiko, homoj, kiuj ofte sukcesis en siaj agadoj malkovris, ke revi pri siaj ideoj multe helpas por konkretigi ilin poste. Sed revado neniel garantias la sukceson. La vivo enhavas nenombreblan kvanton de surprizoj. Kaj ĉiu neantaŭvidita evento estas defio por testi kaj manifesti niajn eblecojn. Eble nun iuj cinike reagas, ke tiu ĉi lasta frazo ne helpos al tiuj homoj, kiuj vivas en regionoj, kie okazas genocido, popoltransportadoj kaj similaj kruelaĵoj. Prave! Ankaŭ mi sentas min profunde malfeliĉa kaj senpova antaŭ tiaj situacioj. Nu, MsN ne havas la ambicion por solvi la problemojn de la mondo. Se tiu ĉi kaj la aliaj levilkartoj iel dolĉigis la doloron de iuj legantoj, mi sentas min pli ligita kun ili kaj tial ankaŭ pli feliĉa. Ni spertas konstantan instigon por daŭrigi la agadon de MsN pro la multaj kuraĝigaj reagoj, eĉ el tiuj regionoj, kie homoj suferadas. Havu multajn revojn. karuloj! Levilkarto. n-ro 3 (majo-jumo 1995) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordohjke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonloan 5. 2650 Edogem

img/Ju

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19954.s Ju pli grandas la timo, despli fortas la disigaj muroj. 1995 99 210 04 04 19954 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19954.s.jpg x_04.04.19954.sv.jpg
Priskribo
Ju pli grandas la timo, despli fortas la disigaj muroj Kiel teruraj, abismaj distancoj ekzistas inter la diversaj homgrupoj en la mondo! Ĉu ni ne ĉiuj estas similaj homoj, kun la samaj bezonoj kaj sentoj, la samaj revoj kaj sopiroj? Kaj, kial iu homo timu la alian? La timo, por iu aŭ io nekonata, pli forta aŭ simple „alia”, malfaciligas ĉies vivon. Pro timo la homo ne plu kapablas ĝui la vivon. Timo povas esti tiel forta, ke ĝi eltiras el la homo ĉiun energion. Kian influon la timo havas sur nia konduto? Kiam ni timas iun aŭ ion, ni ne plu volas kontakti aŭ eĉ ne plu vidi tiun personon aŭ objekton, ĉar tiu aŭ tio konfrontas nin kun nia propra malforteco, nestabileco. Ni eĉ klopodas nei lian aŭ ĝian ekzistadon. Kaj kiam temas pri homoj, ni certe ne okupiĝos pri iliaj zorgoj kaj bezonoj. Ni prefere forigas ilin el nia pensado, se eblas eĉ el nia videbla, proksima vivomondo. Tia sinteno certe ne kondukas la homojn al paca kaj harmonia kunvivado. Male, ĝi nur pligrandigas la distancon, plifortigas la disigajn murojn. Ĝi kondukas al la izoligo de unu grupo per alia, al ĉiam malpli da kono unu pri la alia, sekve ankaŭ malpli da kompreno kaj bonvolo reciprokaj. Malkonstruu tiajn murojn, tiajn disigajn barilojn, ĉar ili nur malhelpas la interhoman kontakton! Certe ankaŭ vi ĉiam denove spertas kiom la homo bezonas la komunikadon kun aliaj homoj, por ke li bonfartu kaj plene vivu! Levilkarto n-ro 4. julio-aŭgusto 1995 AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Via

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19955.s Via koro povas esti la plej granda de la mondo 1995 99 210 04 04 19955 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19955.s.jpg x_04.04.19955.sv.jpg
Priskribo
Via koro: la plej granda de la mondo Via koro povas esti la plej granda koro de la mondo, se vi deziras tion. Kelkfoje mi ne kredas, ke ni kapablas fari iujn aferojn. Tio okazas, ĉar ni tro malestimas la valoron kaj la utilecon de tiuj aferoj farendaj, aŭ ni timas iliajn eblajn sekvojn, kiuj eventuale kaŭzus al ni malagrablaĵojn. Fakte, ni do ne kuraĝas alfronti la realecon per ambaŭ okuloj malfermitaj kaj tiel pli enprofundigi en aferojn. Tiel turnante la dorson al novaj eblecoj, ni pretendas jam koni ilin, kvankam ni nenion scias pri ili. Sed: neniam fermu la pordojn al nova ebleco. Tio, kio hodiaŭ estas nekonata al ni, morgaŭ povas esti konata. Se vi ŝatas esti pli bonfara por via familio kaj ĉirkaŭaĵo, tiam ne perdu vian tempon. Dediĉu la por vi valoran tempon al la atingotaj strebaĵoj. Tio poste plenigos vian vivon per neforgeseblaj kaj plaĉaj okazaĵoj kaj memoraĵoj. La grandeco kaj pureco de via koro dependas nur de vi. Plenigu vian koranimon per gajeco, optimismo, la deziro ami, la volo transformi la vivon en eternan rideton mielgustan kaj rozodoran. Tiel vi malkovros vin mem kiel parton de la universo. Kaj certe ne neu vian kontribuon al amo kaj saĝo. Sen tio vi ne trovos la vojon al la grandeco de via koro. Levilkarto, n-ro 5 (septembro-oktobro 1995) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Superfluo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19956.s Superfluo kondukas al superŝarĝo 1995 99 210 04 04 19956 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19956.s.jpg x_04.04.19956.sv.jpg
Priskribo
Superfluo kondukas al superŝarĝo Nuntempe, tre multaj aferoj postuleme kaptas nian atenton. Kaj ofte tiuj aferoj ne estas la plej necesaj vivtenaj rimedoj. Kvankam multaj homoj jes konsideras ilin necesaj, post sincera esploro montriĝas ke nek aŭtomobilo, nek televidilo, nek komputilo, nek... necesas por... vivi! Kaj ĝuste tiaj aĵoj alportas la plej grandan pezon sur niajn ŝultrojn. Ĉar ni ĉiuj volas same kiel nia najbaro havi tiajn aĵojn. Eĉ se ili devigas nin al plia laboro, pli da streĉado, nur por esti kapabla aĉeti, konservi, plibonigi tiujn aĵojn. Ĉiam pli da aĵoj postulas samgrade ĉiam pli da laboro. (Tio kondukas al tro da streĉado, ŝarĝado kaj sekve al tiom da zorgoj, kiuj ne vere kontribuas al la bonfarto de nia familio, de ni mem.) En la rapide evoluanta mondo de produktado ankaŭ rapidas la sinsekvaj ŝanĝiĝoj. Do ne nur akiri objekton ŝajne kontentigas nin, sed plie, ĉiam akiri la plej bonan, la plej efikan,... daŭre ŝanĝi niajn posedaĵojn en aliajn, pli novajn... Sed ĉu vere la (kvanto da) posedaĵoj montras la kvaliton de la vivo? Levilkarto. n-ro 6 (novembro-decembro 1995) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelljke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Tiu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19961.s Tiu havas pli multe, kiu donas pli multe. 1996 99 210 04 04 19961 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19961.s.jpg x_04.04.19961.sv.jpg
Priskribo
Tiu havas pli multe, kiu donas pli multe. Ĉiun duan monaton, Movado sen Nomo senpage dissendas 1500 levilkartojn tra la mondo. Ĉiun kvaran monaton, Movado sen Nomo dissendas 1500 novaĵleterojn tra la mondo. Movado sen Nomo donacis la libron „Ŝanco por Feliĉo" al kelkaj homoj, kiuj deziris ĝin sen ne povis pagi ĝin. Movado sen Nomo sendis etan helpon al ege helpobezonaj homoj en Bosnio, Kroatio, Albanio, Zairio kaj Benino.' De kie ni havas tiun monon kaj energion? - La necesan monon ni akiras per viaj spontaneaj donacoj por sumo de proksimume 70 000 BEF en unu jaro kaj eventuale per la subteno de la pli granda, flandra asocio Bond zonder Naam kiam la sumo de donacoj ne sufiĉas, ĉar ties gidantoj komprenas ke la plimulto de tiuj, kiuj ricevas la esperantlingvajn levilkartojn ne povus pagi ion, eĉ se ili derizus tion; - la energion kelkaj volontuloj ĉerpas el viaj dankesprimoj, el viaj instigaj leteroj, kiuj atestas pri la efiko de la levilkartoj. Koregan dankon, geamikoj, pro ĉio ĉi-tio kaj pro viaj signaloj de amikeco. Ni daŭrigos nian agadon! Ni deziras al vi feliĉan novaj jaron kaj ni esperas, ke niaj levilkartoj iel kontribuos al tio. La skipo de MsN-volontuloj. Levllkarto. n-ro 1 (januaro-februaro 1996) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Veranlwoofdelljke uitgever: Ivo Durwæl, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem.

img/Venko

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19962.s Venko kaŭzas malamon ĉar la venkitoj estas malfeliĉaj 1996 99 210 04 04 19962 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19962.s.jpg x_04.04.19962.sv.jpg
Priskribo
Venko kaŭzas malamon, ĉar la venkito] estas malfeliĉaj Dum jaroj mi admiris mian amikon Lukon. Li fulmrapide reagas en konversacioj. Li ofte amuzas grupon per la ridindigo de unu el la ĉeestantoj. Mi kunridis. Mi ja sentis min forta, ĉar kiel amiko de Luko. mi ne devis timi iun atakon de li. Plie, Luko ĉiam pravis. Li ja estas inteligenta kaj bone informita homo. Li ĉiam trovis argumentojn por pravigi kion li diris. Kaj eĉ kiam iu malkovris evidentan eraron, Luko ne permesis, ke oni atentigu lin pri lia eraro. Ne, Luko majstre ludis ĉiujn akordojn de malica diskutarto. Li argumentis, sed kiam mankis al li trafajn argumentojn, li ĉirkaŭiris la temon; li menciis, ke lia kontraŭulo iam evidente eraris kaj sekve ne estas fidinda; li komencis pli laŭte paroli kaj finfine eĉ hurli por malebligi ke oni aŭdu la aliajn homojn... Luko ĉiam venkis. lam Luko havis diskuton kun mia edzino. Ĉar la eraro de Luko estis evidenta, li komencis hurli kaj krii. Ŝi sentis tion kiel brutala mensa perforto. Homoj en ilia ĉirkaŭaĵo. kiuj ne komprenis la situacion kaj nur aŭdis la hurlojn de Luko simple pensis ke Klara eraregis. Post tiu ĉi evento, pacema Klara sentis fortan ofendiĝon. Kaj ankaŭ Luko unue montriĝis malfeliĉa pri la kuro de la aferoj, sed evidente kiel kutime li penadis kaŝi sian malfeliĉon. Post tiu ĉi incidento li ne plu alparolis Klaran. Klara ne estas venĝema. Sed ŝi jes evitis rekontakti Lukon. Tiel do kreiĝis homa baro inter personoj, kiuj antaŭe amike kunlaboris. Mi ekkomprenis, ke Luko fakte malvenkis! Ni nur sukcesos krei pacan, amikan etoson, se ni povas vivi en etoso. kie homoj kunagas sen venkantoj kaj venkitoj. Venko super alia homo povas doni mallongan senton de kontentigo. Sed la venkitoj ofte konservas vunditajn sentojn kaj preparas venĝon. Sekve, ju pli ofte oni venkas alian homon, despli forte oni devas singardi kontraŭ reagoj. Tiun seneliran cirklon ni povas forlasi nur se ni konscias, ke ni povas lerni de ĉiu ajn homo, ke venko super alia homo estas la kontraŭa de persona kresko per la inspira de la kunuloj en nia ĉirkaŭaĵo. Venkemo kondukas al malamo. Malfermiteco por la opinio de la aliaj kondukas al persona pliriĉiĝo. Levilkarto. n-ro 2 (marto-apnlo 1996) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordeiijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19963.s La valoron de ĉiu homo rekonu 1996 99 210 04 04 19963 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19963.s.jpg x_04.04.19963.sv.jpg
Priskribo
La valoron de ĉiu homo rekonu Ĉiu tempo kreas bildon kiel la homo estu. En la nuntempa mondo, homo estu bela, sana kaj feliĉa. En la reala vivo homo ofte estas handikapita, senpova, ĉagrena kaj soleca... Tion la homoj ofte provas kaŝi. Kiam vi serĉas perfektajn homojn kaj mem strebas al perfekteco vi havas malĝustan idealon. Nenie vi trovos iun sen eraroj aŭ mankoj. Ĉiuj homoj malsamas ĉar ĉiuj homoj havas variajn ŝancojn kaj eblecojn. Krom la denaskaj diferencoj rolas ankaŭ kutimoj, edukado, socia stato ktp. kaj tio kreas diferencojn. Tial vi ne atendu, ke viaj ideoj pri moraleco, pri spiritaj kapabloj, pri konoj, pri opinioj... harmonias kun tiuj de aliaj homoj. Se malsamaj opinioj estas neeviteblaj, tio ne estu kialo por kreskigi malamon kaj malestimon. Malgraŭ ofte grandaj abismoj, kiuj ekzistas inter homoj, ĉiu ajn samvaloras kaj samrajtas. Por vivi laŭ tiu ĉi ideo ni bezonas profundan toleremon, paciencon kaj foje persistemon. Ni ade penu por rekoni la valoraĵojn de aliaj homoj. Ni respektu la rajtojn de la aliaj. Ni ne permesu, ke homoj en nia ĉirkaŭaĵo - pro iu ajn kialo - restu izolitaj, neglektitaj, sed invitu ilin por partopreni en la ĉiutaga socia vivo. Ni estu liberaj de antaŭjuĝoj kaj estu indulgaj rilate al homa malforteco. Honesteco estu ĉefkarakterizo por niaj reciprokaj rilatoj. Tiel malfido kaj konkurenco ne havos eblecon por ekkreski. Ni ĉiam agu respektplene kaj afable kun niaj kunhomoj. Ju pli ni rekonos la valoron de aliaj homoj, despli ni mem valoriĝos. Levilkarto, n-ro 3/4 (majo-junio-julio-aŭgusto 1996) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoofdelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Feliĉu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19965.s Feliĉu ne kondiĉu! 1996 99 210 04 04 19965 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19965.s.jpg x_04.04.19965.sv.jpg
Priskribo
Feliĉu, ne kondiĉu En nia infanaĝo, ni ricevis amason da ordonoj. admonoj, konsiloj, avertoj, punoj, timigaj rakontoj... de niaj gepatroj, de niaj edukantoj, de familianoj, amikoj, najbaroj kaj de ĉiuj homoj, kun kiuj ni rilatis. Tia transdono de tradicioj estas valoraĵo, kiu akompanas nin dum nia tuta vivo. Se ni meditas, ni certe povas en nia menso reaŭdi la voĉojn kun tipaj rimarkoj de niaj gepatroj kaj de la ĉefaj personoj, kiuj okupiĝis pri nia edukado. Kaj eĉ kiam ni nekonscie agas, tiuj voĉoj ankoraŭ forte influas nian konduton. Nia sintenado grandparte estas la rezulto de kutimoj kaj moroj en nia propra familio, en nia urbo aŭ vilaĝo, en nia lando, en nia religio kaj en nia socia grupo. Tiuj kutimoj kaj tradicioj preventas multajn malagrablajn spertojn: admonoj unuavice celas eviti akcidentojn, dolorojn, katastrofojn aŭ aliajn ĉagrenojn. Ne ĉiuj tradicioj estas ankoraŭ utilaj. Mi konas homojn, kiuj havas multajn atutojn por esti feliĉaj: ili estas sanaj, inteligentaj, laborkapablaj, bonŝancaj. Tarnen ili montriĝas zorgoplenaj, forgesas ĝui la vivon, estas hastaj aŭ labormaniaj, nervozaj, malbonhumoraj kaj plendemaj. Ili strebas esti perfektaj en sia laboro kaj realigi neeblaĵojn. Kvazaŭ por kaŝi ke ili ne sukcesas en siaj propraj streboj, ili fiksas neplenumeblajn kondiĉojn por la homoj en sia ĉirkaŭaĵo. Kara homfrato, se vi sentas malfeliĉon pri via propra konduto kaj pro la konduto de viaj proksimuloj, mi invitas vin pripensi, ĉu vi vivas VIAN vivon aŭ ĉu vi eble ankoraŭ daŭre plenumas la dezirojn de viaj gepatroj aŭ de iu iama instruisto? La homoj, kiuj gvidis vin en via infanaĝo transdonis al vi sian saĝon laŭ sia kapablo. Nun vi estas plenkreska kaj kapabla por mem elekti kion vi bezonas laŭ viaj sentoj. Se vi malkovras kio estas bona por vi kaj liberigas vin de kutimoj, kiuj malhelpas vian disvolviĝon, vi aŭtomate fariĝos pli tolerema por la homoj en via ĉirkaŭaĵo, kiuj havas aliajn ambiciojn kaj dezirojn ol havas vi. Tio helpos vin por esti pli feliĉa, anstataŭ fiksi kondiĉojn por vi mem kaj por viaj proksimuloj. Levilkarto. n-ro 5 (septembro-oktobro 1996) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem.

img/Vortoj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19966.s Vortoj plej akra armilo, plej efika kuracilo 1996 99 210 04 04 19966 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19966.s.jpg x_04.04.19966.sv.jpg
Priskribo
Vorto = plej akra armilo = plej efika kuracilo Homa vorto havas grandan signifon. Ne nur ĉar ĝi ebligas al la homoj komprenigi kaj kunlabori. La plej granda valoro kuŝas en la efiko de la vortoj. Per vortoj unu homo provokas reagon ĉe alia homo; li okazigas agrablan aŭ malagrablan senton. Ekzemple, kiam matene mi diras al vi afablan salutvorton, tiu vorto povas esti por vi kiel eta floro, lumigante vian tagon. Kiam kontraŭe mi akre insultas vin, miaj vortoj dolore trafas vian koron. Kaj, kio estas ankoraŭ pli grava, miaj vortoj, ĉu akraj, ĉu afablaj, konserviĝas en via memoro. La efiko estas longdaŭra. Tiel vorto estu plej efika kuracilo: mallaŭta, afabla voĉo, kiu elradias esperon kaj fidon, komprenon kaj kompaton, povas vere havi pozitivan, konstruan efikon kaj montriĝi efika kuracilo. Sammaniere tarnen ankaŭ okazas, ke vortoj dolore trafas vin, ke ilia malvereco aŭ malfidemo estas paralize mortigaj. Tiel montriĝas la malbona flanko, la vere armila efiko de vorto. Tial ĉiam bone konsciu pri la efiko de viaj vortoj. Bone regu vian parolon kaj per ĝi ne vundu aliajn homojn. Zorge liberigu viajn vortojn de doloro, timigo kaj akreco, por ke ili neniam estu timindaj armiloj. Zorgu, ke viaj vortoj feliĉigu aliajn homojn kaj kuracas ilin de ĉagreno, pesimismo kaj malbono. Viaj vortoj estu efikaj kuraciloj! Levilkarto, n-ro 6 (novembro-decembro 1996) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Veranlwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Hejmo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19971.s Hejmo esta pli ol nura konstruaĵo 1997 99 210 04 04 19971 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19971.s.jpg x_04.04.19971.sv.jpg
Priskribo
Hejmo estas pli ol nura tegmento La vorto «hejmo" ne signifas nura konstruaĵo. Male ĝi indikas agrablan kunvivadon de homoj. Tie, kie homoj vivas kune sub sama tegmento, povas regi agrabla aŭ malagrabla etoso. Tio dependas de la sinteno de la kunvivantoj, de ilia maniero trakti unu la alian, ktp. Agrabla hejmo estas medio en kiu ni sentas nin protektitaj, ĉirkaŭitaj de amo kaj bonvolo. En tia rondo ni sentas nin akceptitaj de niaj kunuloj kaj rajtas esti kiel ni estas. Unua formo de kunvivado kiun ni renkontas en nia vivo (plej ofte) estas la familia rondo. En tiu hejmo la familianoj estu pretaj al profunda homa interparolo, por lemi kiel eblas plenfide atenti la estontecon de ĉiuj familianoj kaj ilian bezonon por disvolvi vivindan vivon. La homaj kontaktoj en familia rondo estas tre gravaj kaj ni atente zorgu pri ili. Ili estas la bazo, el kiu ĉiuj pliaj rilatoj ekas. Celo estas unue krei konstruigan hejmon por la familio, due malfermi tiun hejmon al aliaj homoj kiuj bezonas helpon kaj ripoztempon. Ni kune kreu hejmojn kie regas luma kaj varma etoso. Levilkarto. n-ro 1 (januaro-februaro 1997) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X VerantwoordGlijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Ĉevalpovo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19972.s Ĉevalpovo de aŭto ne helpas se azeno stiras ĝin 1997 99 210 04 04 19972 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19972.s.jpg x_04.04.19972.sv.jpg
Priskribo
Ĉevalpovo de aŭto ne helpas, se azeno stiras ĝin. En la antaŭa kaj nuna jarcentoj, ni spertis amason da teknikaj kaj teknologiaj malkovroj, kiuj povus plifaciligi nian vivon. Kaj kio okazas en nia moderna socio? Ĉiutage estiĝas pli kaj pli da problemoj. Anstataŭ pli frue reveni hejme de la laborloko, ni aŭdas ke pli kaj pli da homoj kaptiĝas en longaj vicoj da atendantaj aŭtoj sur la vojoj. Anstataŭ havi pli facilajn kontaktojn kun amikoj kaj parencoj, ni rimarkas, ke unu el la plagoj de la moderna socio estas la soleco kaj izoliteco. Anstataŭ mallace reveni de longa vojaĝo, ni atingas nian loĝejon streĉitaj, ekscititaj, malbonhumoraj, foje eĉ elĉerpitaj kaj kun la nura deziro malhavi sociajn kontaktojn. Ŝajnas al mi fundamenta eraro por atendi la solvon de niaj homaj problemoj de tekniko kaj teknologio. La modemaj malkovroj jes povas kontribui al pli valora vivo por individuo, kiu trovas internan ekvilibron. Sed ofte ili servas kiel plifortigiloj por niaj socie malutilaj inklinoj. Tiu, kiu volas fanfaroni pri siaj povoj, povas iĝi vivdanĝera ŝoforo; tiu, kiu deziras imponi la najbarojn, povas meti sin en financajn problemojn pro tro luksa aŭto; tiu, kiu nepre volas montri sian superecon, verŝajne fariĝas agresema ŝoforo; tiu, kiu estas pigra, sendube fariĝas sklavo de sia aŭto; tiu, kiu ne sukcesas adapti sin al la homoj en la ĉirkaŭaĵo, eble nervoze veturas grandegajn distancojn sen kompreni ke ŝi aŭ li daŭre kunportas kun si la propran maltrankvilon. La aŭto en nia slogano estas simbolo por la konstato ke modemaj malkovroj de la tekniko nur povos plibonigi la kvaliton de nia vivo kiam ni komprenas la diferencon inter solvoj kaj helpiloj. Tro multaj homoj atendas solvon de niaj problemojn de iuj helpiloj. Helpilojn ni povas trovi en nia ĉirkaŭaĵo, solvojn nur en nia propra koro. Levilkarlo. n-ro 2 (marto-aprito 1997) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgover: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Pri

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19973.s Pri SORTO via ne ekploru, pri FORTO por venki esploru 1997 99 210 04 04 19973 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19973.s.jpg x_04.04.19973.sv.jpg
Priskribo
PRI SORTO VIA NE EKPLORU, PRI FORTO POR VENKI ESPLORU Ne eblas vivi en nia mondo sen iuj desapontiĝoj. Eĉ la plej intimaj personoj foje ne plenumas siajn promesojn al ni. Tio ne surpizu nin ĉar iam eĉ nia ombro forlasas nin. Kiam nin trafas malfeliĉo, ni emas multe plori kaj mediti pri niaj problemoj. Ja ne eblas ignori niajn problemojn, sed se nia koro okupiĉas pri la maniero por eskapi el la malagrabla situacio, tio estas pli profitiga ol plori. Se infano faligas sian kruĉon kun lakto sed tuj rekaptas ĝin, li povus ankoraŭ savi iom de la enhavo. Sed se li eksidas kaj krias pri sia malfeliĉo, li konservas nenion. Kiam ni homoj spertas malagrablaĵon, ni ne eluzu nian restantan energion por plori, sed ni ekesploru kiel venki la problemon. Kiam saĝa homo malsukcesas, li refoje penas anstataŭ lamenti. La tempon kaj energion, kiujn ni elspezus por plori, ni pli bone uzu por solvi niajn problemojn. Ĉar plorado neniam solvas niajn problemojn sed nur malfaciligas la vojon al la solvo. Levilkarto, n-ro 3 (majo-junio 1997) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem.

img/Valoro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19974.s Valoro de rideto 1997 99 210 04 04 19974 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19974.s.jpg x_04.04.19974.sv.jpg
Priskribo
VALORO DE RIDETO Ĝi kostas neniom kaj multe efikas. Ĝi riĉigas tiun, kiu ĝin donas. Ĝi daŭras nur momentan, sed ĝiaj efikoj longe daŭras. Neniu estas tiel riĉa, ke li aŭ ŝi ĝin ne bezonas. Neniu estas tiel malriĉa, ke li aŭ ŝi ne povus ĝin doni. Ĝi portas feliĉon al ĉiuj. Ĝi estas simbolo de amikeco, de bonvolo. Ĝi estas kuraĝo por la senkuraĝaj; ripozo por la lacaj; sunradio por la malĝojaj; reviviĝo por la senesperaj. Ĝin oni ne aĉetas nek pruntedonas. Neniu monero en la mondo povas pagi ĝian valoron. Pli multe bezonas rideton tiu, kiu ne scias plu rideti. Levilkarto. n-ro 4 (julio-aügusto 1997) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Vi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19975.s Vi organiziĝu 1997 99 210 04 04 19975 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19975.s.jpg x_04.04.19975.sv.jpg
Priskribo
VI ORGANIZIĜU Se vi malfermis, vi fermu. Se vi flamigis, vi malflamigu. Se vi ŝaltis ion, vi malŝaltu ĝin. Se vi malaranĝis ion, vi aranĝu ĝin. Se vi malpurigis ion, vi purigu ĝin. Se vi uzas ion, vi zorgu karese pri ĝi. Se vi rompis ion, vi riparu. Se vi ne povas ripari, alvoku tiun, kiu tion povas. Por uzi tion, kio ne al vi apartenas, petu permeson. Se vi prunteprenis ion, vi redonu ĝin. Se vi ne scias kiel funkcias io, vi ne tuŝu ĝin. Se io estas senpaga, ne malŝparu. Se io ne al vi rilatas, ne enmiksiĝu. Se vi ne povas fari pli bone, vi ne kritiku. Se vi ne estas helpota, ne malhelpu. Se vi promesis ion, vi plenumu tion. Se vi ofendis ion, vi senkulpigu vin. Se vi diris ion, vi konfirmu tion. Sekvante ci tiujn instruojn, vi multe pli bone vivos. Levilkarto, n-ro 5 (september-oktober 1997.) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Se

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19976.s Se vi ne povas esti stelo en la ĉielo, estu kandelo sur la tero 1997 99 210 04 04 19976 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19976.s.jpg x_04.04.19976.sv.jpg
Priskribo
SE VI NE POVAS ESTI STELO EN LA ĈIELO ESTU KANDELO SUR LA TERO Kiam mi estis infano. miaj gepatroj jam revis pri brila estonteco por siaj gefiloj. Ili laŭdis niajn kapablojn kaj verve parolis al familianoj, amikoj kaj najbaroj pri niaj eblecoj por brila estonteco. Precipe miaj geavoj sed ankaŭ aliaj vizitantoj de nia hejmo pentris bildon pri la stelulo, kiu mi fariĝos. Ne estas mirige ke mi, kiel junulo, revis kaj ege supertaksis miajn kapablojn. Intertempe mi fariĝis 58-jaraĝa kaj anstataŭ revi pri la estonteco, mi ofte pensas pri la revoj, kiujn mi ne realigis. Sed eĉ nun mi rimarkas, ke mi ofte mistaksas la realecon de miaj ideoj kaj ankoraŭ kovas ambiciajn planojn, kiujn mi tarnen ne realigas. Kiam mi ricevis de sinjoro Hussain M. Al-Amily liston de proverboj*, min subite trafis tiu ĉi bela frazo. Por mi ĝi estas trafa invito al humileco. Kial ni strebu esti stelo en la ĉielo kiam ni vivas sur la tero? Subite mi komprenis, ke mia vivo fariĝos multe pli senchava, se mi flegas la ordinarajn ĉiutagajn rilatojn en mia ĉirkaŭaĵo. Mi aŭskultu miajn parencojn kaj najbarojn, mi atentu pri la signaloj de la homoj, kiuj ĉirkaŭas min, mi transdonu mian bonhumuron en mia vivcirklo, mi helpu iel se tio necesas en cirkonstancoj, kiujn mi povas prijuĝi kaj kompreni. Tiel mi estu la kandelo sur la tero. Ĉu havas multe da senco daŭre kritiki niajn estrojn. niajn instancojn, situaciojn. kiuj estas for de nia hejmo, kiam ni mem vivas en malpaco kun nia propra ĉirkaŭantaro? Kara homfrato, ĉu ankaŭ vi komprenas la supran proverbon kiel inviton unuavice enordigi la ,,malgravajn’’, ĉiutagajn problemetojn anstataŭ ludi la fikcian rolon de solvanto de la mondaj problemoj? * El Trezoro - vortaro de arabaj kaj islamaj proverboj. Aûtoro kaj eldonanto Hussain M Al-Amily, 134 Brent Road. Southall (GR London). UB2 5LD Britio Levilkarto. n-ro 6 (novembro-decembro 19971 AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwaet. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Kreu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19981.s Kreu tempon por ... silenti 1998 99 210 04 04 19981 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19981.s.jpg x_04.04.19981.sv.jpg
Priskribo
KREU TEMPON POR ... SILENTI! Foje estas tempo por sidiĝi kaj tute nenion fari. Mi invitas vin por foje fermi la okulojn, haltigi viajn okupaĵojn, pensi. Vi sentas vian spiradon, kaj iom post iom vi malpli rapide spiras. Eble vi estas laca aŭ iom nervoza. Eble vi ne tuj komprenas la kialon de konscia ,,neni"-farado. Ni ja estas difektitaj de la iluzio, ke ni ne perdu eĉ unu sekundon. Sed,... ankaŭ viaj sentoj de malĝojo kaj ĝojo gravas. Viaj senpoveco kaj gajeco ankaŭ estu percepteblaj. Homoj, kiuj tro multe manĝas, ne nutras sin. Homoj, kiuj ne permesas al si iom da ripozo, ne plu scias ke ili vivas. Ili finfine okupiĝos pri sin okupi... Se vi kuraĝas ĉiun tagon „silenti" dummomente, kaj rigardas internen, sen tro cerbumi aŭ sen iĝi pesimisto, via vivo iom post iom el interne ŝanĝiĝos. Vi malpli faros. Certe vi malpli urĝemos. Sed vi pli „vivas", vi malkovros, ke „esti" pli gravas ol fari. Sub la surfaco de via ĉiutaga tago, vi nun malkovras profundecon, kiun vi antaŭe ne konis. Kaj... ĉion, kion vi antaŭe faris, vi nun faras pli intense, pli verece. Vi vidas pli, aŭdas pli kaj travivas pli. Simple pro iom da silento ciun tagon. Levilkarto, n-ro 1 (januaro-februaro 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Feliĉo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19982.s Feliĉo estas havi pli da revoj ol realo povas neniigi 1998 99 210 04 04 19982 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19982.s.jpg x_04.04.19982.sv.jpg
Priskribo
FELIĈO ESTAS HAVI PLI DA REVOJ OL REALO POVAS NENIIGI! Nia vivo konsistas el cikloj. Plej rimarkinda estas la vivo de bebo. Ĝi estas tute senhelpa kaj dependa de la homoj en la ĉirkaŭaĵo. Tamen ĝi akiras la maksimumon da atento. Tio estas periodo de la „Potenco de Senpotenco". Bebo kreskas kaj akiras pli da eblecoj. Sed samtempe la homoj, kiuj prizorgas infanon starigas pli da limoj. La vojo al plenkreskeco evoluas skue. Periodoj de malkovro de novaj povoj havigas gojigajn, foje eŭforiajn sentojn. Ofte tamen ilin sekvas krizaj momentoj, kiam kresko ŝajne haltas kaj plenkreskuloj traŭmige limigas la provojn de l'infano regi sian ĉirkaŭaĵon. Feliĉe la malhelpoj kiujn edukantoj starigas al infano povas havi pozitivan efikon. Junulo kiu konfrontiĝas kun bremsoj, spertas instigon por malkovri elirvojojn. Tio helpas lin kompreni siajn proprajn kapablojn kaj lim- igojn. Bedaŭrinde liaj spertoj povas esti terurigaj, tiel ke li decidas rezignacii, ne plu riski similajn malsukcesojn. Plej allogaj homoj estas tiuj, kiuj - plenkreskaj - konservas ion infanecan; kiuj kuraĝas revi, fantazii, esperi je pli bela mondo. Kreiveco, fido je la estonteco kaj gajanimeco estas esencaj elementoj por esti kaj resti feliĉa. Kara homfrato, se vi travivas krizajn momentojn, se vi troviĝas en ŝajne senelira situacio, se vi sentas vin blokita kaj senespera, mi invitas vin senbridigi vian fantazion kaj revi. Vi konsciu ke vi ne estas sola en mizeraj cirkonstancoj kaj ke antaŭ vi multaj homoj sukcesis postvivi kaj solvi sian mizeron dank' al siaj kreiveco kaj fido. Levilkarto, n-ro 2 (marlo-aprilo 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Agi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19983.s Agi anstataŭ plendi 1998 99 210 04 04 19983 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19983.s.jpg x_04.04.19983.sv.jpg
Priskribo
AGI ANSTATAŬ PLENDI! En nia nuntempa socio ni iom post iom malkovris demokration, ĉie en la tuta mondo. Ni konscias, ke ni havas proprajn ideojn. Ni eligas niajn ideojn kun plezuro. El la konfrontiĝo de malsamaj ideoj povas naskiĝi novaj fruktodonaj iniciatoj, Sed ekzistas homoj, kiuj en siaj kontaktoj nur esprimas koncerton da kritikoj. plendoj, riproĉoj ktp. La komunikiloj, niaj najbaroj, niaj kunlaborantoj daŭre invitas nin por partopreni en ĉi tiu tendenco. Ŝajnas al mi, ke ili troigas. Kaj troigo kutime ne kondukas al bonaĵo. Mi opinias, ke homoj, kiuj vidas nur malbonaĵojn en nia socio ne povas trovi feliĉon en ĉi tiu mondo. Mi pensas ke obseditaj kritikantoj unuavice serĉas rimedon por kaŝi la proprajn mankojn kaj ŝovi la respondecon por ĉio ajn al la kunhomoj. Mi rimarkis, ke sukcesplenaj kaj kontentaj homoj malmulte kritikas, sed preferas analizi la problemojn, kiujn ili renkontas por eltrovi ĉu ili povas entrepreni ion por solvi ilin. Kara homfrato, mi invitas vin iom mediti post ĉiu plendo, kiun vi eligis: ĉu... kaj kion vi povos entrepreni por plibonigi vian vivmedion. Mi certas ke vi malkovros ke vi estas pli potenca ol vi supozis. Kaj se vi tamen, en difïnita kazo, estas senpova, vi ne perdu vian energion en la senĉesa ripetado de la sama plendo. Vi bezonos viajn fortojn por entrepreni aferojn, kiuj kontentigas vin. Agoj pli feliĉigas ol plendoj... Levilkarto, n-ro 2 (marlo-aprilo 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Bona

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19984.s Bona homo ĉie estas bonvena! 1998 99 210 04 04 19984 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19984.s.jpg x_04.04.19984.sv.jpg
Priskribo
Bona homo ĉie estas bonvena Vere bonaj homoj estas toleremaj kaj gastamaj homoj. Ili akceptas, ke aliaj homoj estas malsamaj. Vere bonaj homoj havas respekton kaj komprenon por tiuj, kiuj havas malsamajn ideojn aŭ opiniojn. Ili neniam vundos homojn pro iliaj konvinko aŭ kredo. Vera, sana humanismo temas pri toleremo kaj gastamo. Kiam la spontanea, evidenta gastamo anstataŭiĝas per iu speco de gastamo. kiu estas selekta kaj programma, tiam la gastamo ne bone fartas; tiam la mondo iĝas negastama ejo, kie neniu sentas sin hejme. La spontanea gastamo de simplaj homoj vivindigas la mondon kaj repacigas nin kun la vivo. Pro sia praktika filozofio, simplaj, bonaj homoj donacas al vi ĝojon kaj kvieton. Ili ĉiam pretas helpi al vi, sen atendi eĉ dankon! Bonaj homoj ankaŭ estas senfine toleremaj. Kaj tio ege gravas, ĉar se la toleremo ne bone fartas, perdiĝos ĉiu homa kulturo. Pro manko de toleremo estiĝas granda nekompreno inter la homoj: ili kulpigas, ridindigas aŭ primokas unu la alian, kaj la disigo inter homoj pligrandiĝas. Nia mondo estas unu granda renkontigejo de homoj. En tiu ĉi mondo, ni ĉiuj vivas kune kun kaj por la aliaj. El profunda respekto por la estado, la limoj, la eblecoj aŭ la maleblecoj de la alia, ni unue konstruu pli bonan kunvivadon, en kiu aprezo kaj respekto por al alia, kaj sekve toleremo kaj gastamo. estas gravaj valoraĵoj. Levilkarto, n-ro 4 (julio-aŭgusto 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael. P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Savu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19985.s Savu vivon de la arbaro por viaj genepoj 1998 99 210 04 04 19985 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19985.s.jpg x_04.04.19985.sv.jpg
Priskribo
Savu vivon de la arbaro por viaj genepoj Ekologiistoj informas nin, ke ni detruas nian propran vivmedion. Arbaroj estas vivnecesaj. Arbaroj protektas la kvaliton de la akvo kaj la stabilecon de la grundo, ili estas la loĝejo por la plimulto de la plantoj kaj bestoj en la mondo kaj tiu biodiverseco helpas la homaron por provizi manĝaĵojn kaj medikamentojn, kiuj estas esencaj por la homa bonfarto. Krome arbaroj absorbas karbondioksidojn. kiuj i.a. kaŭzas la plivarmigon de nia planedo. Arbaroj reguligas temperaturon kaj pluvon kaj sekve influas la klimaton. Ni scias tion, kaj tamen ni detruas tutajn ekosistemojn kaj transformas arbarojn en dezertojn. Plej grandaj minacataj arbaroj troviĝas en Rusio, la Amazono-regiono, okcidenta kaj centra Afriko, Indonezio. Alasko kaj okcidenta Kanado. Laŭ raporto de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, inter 1991 kaj 1995, meze po 126 000 kvadratmetroj da tropikaj arbaroj jare estis detruitaj. Nur 40% de la praarbaroj restis netuŝitaj. Post esplorado en Eŭropo evidentiĝis ke kvarono de la ekzamenitaj arboj perdis sian foliaron kaj do estas malsanaj kaj eĉ mortantaj precipe pro la acida pluvo. Pli kaj pli da civitanoj estu konsciaj pri tiuj problemoj kaj aŭdigu sin ĉe pli kaj pli da respondeculoj. Publika premo supozeble estas nia nura espero ke la tero restos vivebla por niaj genepoj. Levilkarto, n-ro 5-6 (seplembro-oktobro/novembro-decembro 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Veranlwoordeli|ke uitgever Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Levilkarto

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.01.19990.p Levilkarto nr. ? (? - ? 1999) 1999 297 210 04 01 19990 p
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.01.19990.p.jpg p_04.01.19990.p.pdf
Priskribo

img/Gajeco

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19991.s Gajeco estas ora manpremo 1999 99 210 04 04 19991 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19991.s.jpg x_04.04.19991.sv.jpg
Priskribo
GAJECO ESTAS ORA MANPREMO* En la kvindekaj jaroj, la homoj mezume ridis po 18 minutoj tage. En la pasinta jaro, tio estis nur po 6 minutoj. Tio estas konkludo de 400 sciencistoj, kiuj partoprenis Intemacian Kongreson pri Humuro en Genève. Terapiistoj el plej diversaj landoj kune serĉis klarigon por la fakto ke ili havas pli kaj pli da deprimitaj klientoj. Brita psikologo, Olivier James, klarigas ke homoj nuntempe pli kaj pli ofte komparas sin kun aliaj homoj, kaj tio kontrastas kun la sociaj kutimoj de antaŭ kvardek jaroj, kiam la "konsumsocio" ne jam malkovriĝis. Kaj germana psikoterapiisto, Michael Tize, aldonas “Kiu ne povas montriĝi sukcesa aŭ ne kontentige plenumas la profesiajn aŭ materiajn celojn de sia ĉirkaŭaĵo akiras hontosenton, kiu rezultigas deprimiĝon." Multaj homoj deklaras sin malsukcesintaj kvankam iliaj vivraportoj indikas la kontraŭon. Sekvo estas pli da perforto, drink-, drog-, manĝ- kaj spekuliacimanioj. Tiaj homoj simple evitas normalajn homajn kontaktojn, kiujn ili bezonas por retrovi iom da memfido. Ni pripensu. ke ne gravas ĉu ni estas pli bonaj aŭ malpli bonaj ol niaj kunuloj. Tiu konkurenco havigas tensiojn kaj timon. Jes gravas ke ni povas disvolvi niajn proprajn eblecojn. Tio donas al ni plezuron kaj memfidon. Por disvolviĝi ni bezonas la konfrontiĝon kun homoj en nia ĉirkaŭaĵo. Ili konstante instigas nin. La plej bela maniero por trovi kontakton kun aliaj homoj estas gajeco. Gajeco, humuro, rido, entuziasmo ... igas nin nerezisteblaj. De homo gaja oni pli facile akceptas, ke li povas foje erari. Gajeco malfermas la psikan pordon de niaj proksimuloj. Kaj sinceraj, amikaj kontaktoj kun aliaj homoj - sen la emo superi ilin - estas senĉesa fonto de nova energio. Gajeco estas ideala kontaktrimedo ... ora manpremo! Levilkarto, n-ro 1 (januaro-februaro 1999) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem * El Trezoro - vortaro de arabaj kaj islamaj proverboj Aŭtoro kaj eldonanto: Hussain M. Al-Amily. 134 Brent Road. Southall (GR. London). UB2 5LD Britio.

img/Ĝeneraligoj,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19992.s Ĝeneraligoj, aŭtoŝoseo al miskompreno kaj malamo 1999 99 210 04 04 19992 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19992.s.jpg x_04.04.19992.sv.jpg
Priskribo
ĜENERALIGOJ AŬTOŜOSEO AL MISKOMPRENO KAJ MALAMO Ĉu vi konscias. ke ĝeneraligoj kreas etoson de milito? Tio povas esti milito inter ŝtatoj, sed ankaŭ milito inter kelkaj personoj, en laborcirkonstancoj, sine de familio ktp. Esprimoj kiaj "tiuj fiuloj kulpas", "LA malamiko minacas nin", "LA registaro fuŝas", "LA gvidantaro faras nenion", "tiu klano neniam honestas”... estas vivdanĝeraj por la paco en nia propra koro. Por trovi pacon en nia mondo necesas akcepti aliajn homojn tiaj, kiaj ili estas. Tio ne signifas ke ni konsentu kun la agoj de iu ajn en nia ĉirkaŭaĵo. Estas ja esenca diferenco inter malkonsenti kun alia kunhomo kaj malami lin aŭ ŝin. Pripensu ke ĉiu opinias sin prava. Mi ne dubas ke eĉ stelistoj. murdintoj, pedofiloj kaj incestintoj aŭ sentas profundan bedaŭron pri sia agado aŭ trovas en sia menso sufiĉe da argumentoj por pravigi sin. Evidente, ni malaprobu kaj punu tiajn agojn kaj protestu kaj agadu kontraŭ ili. Sed almenaŭ ni provu ekkoni kaj ekkompreni homojn, kiuj agadas kontraŭe al niaj normoj. Tia sinteno videblas en la lingvaĵo de konsciaj homoj. Verboj kiaj "malkonsenti, malaprobi. protesti. abomeni, puni” signalas malaprobon de ies agadoj. Substantivoj kiaj "ŝtultulo, ĝenulo, fripono. besto, monstro, mortigendulo,, kondamnas la tutan homon. Kara homfrato, mi invitas vin pripensi ke nur per amo al niaj kunhomoj ni kreos pli bonan mondon. Eĉ tiuj, kiuj krimas kontraŭ la homaro restas homoj. UK en Berlino Ankaŭ ĉi tiun jaron ni aranĝos kunvenon en la kadro de la Universala Kongreso, unuflanke por trovi kontakton kun membroj, aliflanke por informi interesigantojn. Al tiuj membroj. kiuj iros al la UK kaj pretas iel kontribui al la diskonigo de la ideoj de Movado sen Nomo, ni petas por anticipe skribi al ni: Frankrijklei 140. B-2000 Antwerpen - ivo@agoranet.be. Levilkarto, n-ro 2 (marto-aprilo 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke ultgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Kara

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19993.s Kara homo,mi amas vin! 1999 99 210 04 04 19993 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19993.s.jpg x_04.04.19993.sv.jpg
Priskribo
Kara homo, mi amas vin Nuntempe la komunikiloj raportas ĉiun tagon abunde pri la dramo en Kosovo. Tiu situacio estas kruela kaj abomeninda, same kiel tiom da aliaj homaj dramoj pro militoj. Maltrankviliga estas la fakto, ke en la pasintaj monatoj esperantistoj komencis polemiki inter si pri la praveco de tiu aŭ alia starpunkto. Evidente, ĉiu rajtas indigni pro kaj protesti kontraŭ genocido de la serba registaro, atencoj de U.C.K. (Kosova Liberiga Armeo), bombadoj de NATO... Sed se ni prenas tempon por aŭskulti la voĉon de nia propra koro, ni eble malkovros, ke niaj raciaj debatargumentoj servas precipe por pruvi ke ni pravas, ke niaj donitaĵoj superas tiujn de "la aliaj". Ni povas amasigi montojn da raciaj pravigoj por nia starpunkto, sed tio ne proksimigos la pacon. Militoj estimas ne nur en la kapo de unu aŭ de kelkaj gvidantoj sed en la menso kaj koro de multegaj homoj, kiuj pretas murdi aliajn homojn ĉar ili sentas sin superaj kaj pli valoraj. Ni priprensu ke komuna malamiko fortigas la sentojn de solidareco interne de iu grupo. Lertaj gvidantoj uzas tiun ĉi fenomenon kaj instigas al malamikeco kontraŭ difinita homgrupo por akiri subtenon en la propra medio. Se ni estas konsciaj pri tio, ni povas ankaŭ rezigni pri tia ludo! Ĉiu el ni povas iel kontribui al pli paca mondo se ni elkore provas akcepti la aliajn homojn kiel egalvaloraj. Kiom da „malgrandaj" militoj estimas en nia propra familio, en nia labormedio aŭ en amika rondo pro sentoj neesprimitaj pro timo, frustracio, ĉagreno, pro sentoj de supereco aŭ malsupereco? Tiuj „kaŝitaj" sentoj povas transformiĝi en emociajn bombojn. Tio kontraŭas al la bonfartigaj sentoj, kiujn ni spertas ĉe koramikoj, al kiuj ni senĝene povas malkovri kio ĝenas nin. Ju pli ni proksimiĝas al sinteno de respekto, egalvaloro, amo... por aliaj homoj. des pli kreskos la paco. La „Kulturo de la Koro“ ŝajnas pli ol necesa en tiu ĉi mondo! Levilkarto. n-ro 3 (majo-junio 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever; Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Silento

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19994.s Silento estas evento 1999 99 210 04 04 19994 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19994.s.jpg x_04.04.19994.sv.jpg
Priskribo
Silento estas evento En la modema socio ni suferas pro plej variaj formoj de polucio: ankaŭ pro tro da bruo. Ni invitas vin foje ĝui silenton... Levilkarto, n-ro 4 (julio-aŭgusto 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Sa/unuloj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19995.s Sa/unuloj drogojn ne bezonas 1999 99 210 04 04 19995 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19995.s.jpg x_04.04.19995.sv.jpg
Priskribo
SANULOJ kaj SUNULOJ DROGOJN NE BEZONAS Kara homfrato, Multaj homoj faras al si zorgojn pri la kreskanta uzo de halucinigaj drogoj kaj precipe pri iliaj konsekvencoj en la socia vivo: ŝteloj, manko de kontaktoj, izoliteco, malzorgemo, apatio, malemo por vivi... En nia socio ekzistas alispecaj drogoj, kiaj alkoholaĵoj, kafo, frandemo, kolektemo, prestiĝemo, havemo... ĉu vi konsentas, kara homfrato, ke drogo estas surogato pro manko de aliaj homaj valoraĵoj kiaj amikeco, kunsento, solidareco, varmeco... amo? Ĉiu el ni povas esti suno en sia ĉirkaŭaĵo estante preta helpi al tiu kunhomo, kiu ege bezonas nian etenditan manon. Sendube via suna ĉeesto povas esti la unua paŝo al pli sana vivo por niaj kunuloj. Levilkarto, n-ro 5 (septembro-oktobro 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwaei, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Feliĉan

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.19996.s Feliĉan jarmilon 1999 99 210 04 04 19996 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.19996.s.jpg x_04.04.19996.sv.jpg
Priskribo
FELIĈAN JARMILON Kara homfrato, Kutime ni deziras feliĉan novan jaron en la 1a de januaro. Tio estas momento por iom mediti pri niaj planoj kaj esperoj por la nova jaro. Ĉe la fino de 1999, ni invitas vin por kune mediti pri nova epoko. En kiu senco, la estonto diferencu de la antaŭa jarcento? Mi deziras al vi pli da konscio. Konscio estas unua necesaĵo por persona kresko, por povi sanĝi ion en nia mondo. Laŭ mi, kiam kreskas en ni la konsciiĝo, tio helpos nin por kompreni aliajn estaĵojn en nia ĉirkaŭaĵo. Kompreni kondukas al pli sinceraj, intimaj kontaktoj. Pli bonaj kontaktoj, pli granda fido signifas ke ni pli forte inspiros aliajn. Kaj la ciklo estas kompleta... ne fermita, ĉar spirale la proceso povos daŭriĝi. Kiam kreskas nia konscio pri niaj (ĝis nun kaŝitaj) celoj kaj intencoj, ni fariĝas pli liberaj de tradicioj, foje benaj, foje sufokigaj, pli liberaj de atenditaj sed neatingeblaj deziroj, pli liberaj de neesprimitaj kaj eble malpravaj kolero aü timo, pli akceptemaj por tristo pro perdoj... Nia kreiveco povas ekspansii. Pli facile ni komprenos, ke nia feliĉo dependos de malfermiteco kaj honesteco. Mi estas konvikita ke kresko de mia konscio kaj feliĉo kontribuos al la kresko de la feliĉo de miaj ĉirkaŭuloj. Jen la bondeziro de unu el nia rondo Movado sen Nomo. Ni estas scivolemaj pri viaj bondeziroj. Se atingos nin pluraj reagoj, ni povos prezenti budekon en la venonta novaĵletero. Levilkarto, n-ro 6 (novembro-decembro 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever. Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem.

img/Kontaŭbatalu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20001.s Kontaŭbatalu korupton kaj malhonestecon 2000 99 210 04 04 20001 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20001.s.jpg x_04.04.20001.sv.jpg
Priskribo
Kontraŭbatalu korupton kaj malhonestecon Nia hodiaŭa kunvivado estas dura. (Ĝin karakterizas malhonesteco. malvero kaj trompo. Nia lingvo ofte plenas je minacoj kaj perforto. Ni ŝanĝis la socion en ĝangalon, kie ni humiligas, torturas kaj malesperigas unu la alian. La ĝangalo, kie la plej bestaj instinktoj de la homoj triumfas: havemo. misuzo de potenco, malhumileco, malnoblaj avidoj, ĵaluzo, perforto... Ni senhomigas nian kunvivadon pro la perdo de ĉiu respekto kaj atentemo pro malhonesteco en niaj interhomaj rilatoj. Ni fidas je potenco. Ni volas pravi kaj klopodas ĉiel esti la plej fortaj. Malhonesteco kaj korupto senpovigas la aliajn. Korupto estas potenca armilo. kiu kaüzas profundan damagon ĉe siaj viktimoj ĝis la fundo de ilia koro, ĉar korupto perfortas ĝisoste la strebon al justeco. Ĉi-rilate defendo apenaŭ eblas, ĉar la atakoj okazas kaŝe. Kontraŭ korupto povas efiki nur vera honesteco. Klopodu kontraŭbatali korupton kaj malhonestecon. Se vi mem spertas trompadon en via ĉiutaga vivo, klopodu resti sincera. Se vi ne kapablas venki la misuzojn, klopodu almenaŭ konservi vian propran sincerecon kaj honestecon. En la nuntempa malagrabla sfero homoj pli ol ïam bezonas mildecon kaj tenerecon. Tial disradiu bonkorecon kaj mildecon por ĉiuj homoj ĉirkaŭ vi, kaj neniam lasu iun en la malvarmo. Ĉar serĉante la plej profundan kialon de homa feliĉo, vi ĉiam trovos profundan nestvarmon kaj spontanean ĝojon pro malgrandaj kaj simplaj eventoj. Vi neniel perdu tion! Levikarto. n-ro 1 (januaro-februaro 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uilgever. Ivo Durwaal. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Feliĉo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20002.s Feliĉo ekzistas en memkonscio 2000 99 210 04 04 20002 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20002.s.jpg x_04.04.20002.sv.jpg
Priskribo
Feliĉo ekzistas en memkonscio Letero al amiko Amiko, Vivo celas Feliĉon, Feliĉo troviĝas nek en juno nek en riĉo, nek en efemeraj amaj ĉirkaŭprenoj, nek en superregado. Feliĉo ekzistas nur en memkonscio, en konscio pri la Realo. Konsentinte pri tiu punkto, kredu nenion, se ci mem ĝin ne kontrolis. Aliula vero senvaloras por ci, se ne ci men trovis ĝin. En tiu spirito, sciu, ke: Realo estas senmova. Nenio ŝanĝiĝema povas esti realo. Multoblo estas nereala. Nur Uniko estas reala. Ci estas la Unikulo. Senigu cin de la ŝelo de l'multoblo. Multoblo naskiĝis el la sensoj. Intelekto estas la senso de la sensoj. Ĉio havanta nomon aŭ formo fine estas nur ondo de menso. Sendependiĝu de la ondo. Restu indiferenta ĉe la moviĝoj de cia menso. Sereno estas la plej alta celo, kiun ci povas doni al cia propra strebado. Ekzistas memkonscio sendependa de intelekto. Tian konscion ne povas akiri la eta mi. Ĝi ĝermas, kreskas kaj elvolviĝas mem sine de plena silento naskito de firma kaj senĉesa sereno. Deziru, amu, kontemplu tiun gloran momenton, kiam bonon kaj malbonon, suferon kaj ĝojon, malsukceson kaj sukceson ci memoros ne pli ol lasas en la ĉiela lazuro birda flugilo. Se ci marŝas al Vivo tra pado de Scikono, tion faru prudente. Ĉio estas nur miraĝo. Estu atentema. Iru trans la ŝajnojn. Rekonu kiu tie sin kaŝas. Kiam eksaltas cia koro, per cia dubo sondu la fantomon, kiu cin emocias, negu ĝin. Ĝin neniel kredu. Zorgu pri cia koro. Se ĝi agitiĝas, ci estas perdita. Se ci malsukcesas, faru mienon fieran al ludo mizera. Rekomencu pli atente, riĉigite de ciaj antaŭaj malsukcesoj. Se ci sukcesas, plu iru ĝis la fino de la ludo en retrovita Lumo. Se ci marĉas al Vivo per Amo-pado, faru tion memfide. Ĉio estas vero. Fidu. Ĉiu fermiĝanta aŭ malfermiĝanta pordo estas multvalora indiko, kiun ci fidu. Ĉio estas Ĝia mesaĝo. Ĉio estas Ĝi. Kiam agitiĝas cia spirito, serĉu per cia koro la kaŝiĝantan veron. Asertu ĝin. Fidu ĝin. Atentu cian spiriton. Se ĝi agitiĝas, ci estas perdita. Se ci malsukcesas, estu fidela amoranto, petu ĝian pardonon kaj rekomencu pli fidema kaj pli ameme, riĉigite de ciaj ploroj. Se ci sukcesas, plu iru en la senfina ekstazo de la retrovita Paco. Suryakanta Levilkarto n-ro 2 (marto-aprilo 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Bona

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20003.s Bona mondo, bonaj homoj 2000 99 210 04 04 20003 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20003.s.jpg x_04.04.20003.sv.jpg
Priskribo
Pli bona mondo = pli bonaj homoj Saĝa instruo lam sciencisto tre maltrankviligita de la mondaj problemoj pasigis plurajn tagojn en sia laboratorio, provante eltrovi rimedojn por malgrandigi ilin. lutage, lia sepjara filo invadis lian “sanktejon" decidita helpi la patron. La sciencisto. malpaciencigita pro la interrompo, provis ludigi la filon aliloke. Antaŭvidante ke neeblis tion fari, li ekserĉis ion kio povus distri la infanon. Subite, li trovis mondmapon. Jen tie kion li serĉadis. Do li tondis la mapon en plurajn pecojn kaj, kune kun la glubendo, donis ilin al sia filo dirante: • Ĉu vi ŝatas puzlojn? Do mi al vi donas la mondon, por ke vi riparu ĝin. Jen ĝi, tute rompita. Observu, ĉu vi kapablas iel ripari ĝin korekte. Sed faru ĉion sole! Laŭ liaj kalkuloj, la infano pasigus tagojn por rearanĝi la tutan mapon. Post kelkaj horoj, li tarnen aŭdis la filon alvokante lin trankvile: • Paĉjo, mi jam finis ĉion. Komence, la patro ne volis kredi je la vortoj de sia filo. Estus neeble por tiajaraĝa infano sukcesi rekunmeti la pecojn de mapo neniam antaŭe vidita. Kontraŭvole, la sciencisto levis siajn okulojn de siaj labornotoj, certa ke li vidus veran infanajon. Sed, je lia surprizo, la mondmapo estis ree kompleta. Ĉiuj pecoj estis remetitaj en la korektajn lokojn. Kiel eblis? Kiel la knabo kapablis? • Vi ne sciis, kia estis la mondo, mia filo, kiel vi sukcesis? • Paĉjo, mi ne sciis, kia estis la mondo, sed kiam vi eltiris la paperon de la revuo por tondi ĝin plurpece, mi vidis ke en la alia flanko estas figuro de homo. Kiam vi donis al mi la mondon por ripari, mi provis. sed ne sukcesis. Tiam mi memoris la homan figuron; do mi turnis la eltondaĵojn dorsflanke kaj ekis ripari la homon, ĉar mi sciis, kia estis li. Kiam mi sukcesis korekti la homon, mi turnis la folion kaj rimarkis, ke mi estis riparinta la mondon. (de nekonata aŭtoro) (el la portugalo tradukis: J. Vasco Milanoz) Levilkarto n-ro 3 (majo-junio 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Fideleco,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20004.s Fideleco, homa virto??? 2000 99 210 04 04 20004 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20004.s.jpg x_04.04.20004.sv.jpg
Priskribo
Fideleco, homa virto ??? Ecoj kaj virtoj estas ne spontaneaj, ne propraj al la homa naturo. Oni devas lerni ilin, ĉu pro propra deziro, ĉu pere de edukado. Membrino komunikis al ni ke Konrad Lorenz priskribas en sia libro "Der Abbau des Menschlichen" (La konstruo de la homeco) "ke la homo dum 14.000 jaroj fortan selektan premadon uzis al la iama sovaĝa hundo por evoluigi ecojn, kiuj kalkuliĝas kiel homaj virtoj, nome kapablecon por ami, fidelecon, kuraĝon kaj obeemon. Ni ne miru, do, ke dum tiu tempo estiĝas tiaj estaĵoj, kiuj —rigardante ĉiujn ĉi ecojn — superas nin." Sed homo povas elekti, havas propran volon kaj do volas aŭ ne disvolvi siajn virtojn. Fideleco havas pli da facetoj ĉe homo ol ĉe besto. Ni povas konsideri fidelecon al ni mem, al nia vivicelo, al nia vivkoncepto. Ni povas pensi pri fideleco al vivdaŭraj promesoj: geedziĝo, amikeco ktp. Ni ankaŭ povas prijuĝi fidelecon en ĉiutagaj cirkonstancoj: ĉu oni respektas interkonsentojn kun aliaj homoj. Trafas min ke pli kaj pli da homoj en la nuntempa socio deziras havi dombeston kaj pli kaj pli multe flegas ĝin. Plurfoje, mi aŭdis homojn, kiuj profunde malfldas aliajn homojn kaj fidas nur ekzemple sian hundon. Tiu konstato povas enhavi duoblan instruon. AI la supre menciitaj homoj, mi emus diri ke ili pravas kiam temas pri fideleco kaj obeemo, ĉar la konduto de hejmbesto estas pli antaŭvidebla ol tiu de homo. Kiam homoj ne plu devas barakti por vivteni sin, tiam solidareco, fideleco kaj kuraĝo malpliiĝas. Homoj facile forgesas siajn kunulojn. Kaj tiuj, kiuj restas solaj, izolitaj eble konkludas ke "neniu " homo estas fidinda. Sed homoj ja havas multe pli da eblecoj ol bestoj por prijuĝi situaciojn kaj formi al si personan opinion. Kontakti kun homo estas multe pli riĉiga, pli instiga, pli neprikalkulebla. Ni povas lerni kaj do adapti nian propran vivkoncepton sed ankaŭ ŝanĝi faritajn promesojn al aliaj homoj pro nova vidpunkto. Kontakti homojn estas konstanta defio por nia adaptiĝemo, fleksemo kaj kreivemo. Ni prenu la riskon por evolui, ĉar konstante lerni, malkovri novaĵojn kaŭzas al ni ĝojon kaj ĝuon kaj igas la vivon valora. Se ni fermas la pordon al homaj kunuloj pro malagrablaj spertoj, ni fermas la pordon al la vivo. Tiuj, kiuj memfide alfrontas la vivon, ne evitas kontaktojn kaj eĉ volas iniciati ion por plibonigi la mondon pripensu ke la kreskanta interesiĝo por dombestoj signalas kiom gravas la fideleco kaj solidareco en la vivo de multaj homoj. Tio signifas ke pli kaj pli da homoj sentas sin trompitaj kaj perdas pro tio emon al socia vivo. Do se ni volas kontribui al pli bona mondo, ni atentu por esti kiel eble plej fidindaj en niaj promesoj! Kaj se tamen ni ŝanĝas nian starpunkton, ni bone pripensu la konsekvencojn de nia ŝanĝiĝo por la homoj, kiuj ĉirkaŭas nin. LevIlkarto n-ro 4 (julio-aŭgusto 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Levilkarto

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.01.20005.r Levilkarto nr. 5 (septembro - oktobro 2000) 2000 297 210 04 01 20005 p
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.01.20005.r.jpg x_04.01.20005.v.jpg
Priskribo

img/Mi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20005.s Mi ĝojas ĉar mi vivas 2000 99 210 04 04 20005 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20005.s.jpg x_04.04.20005.sv.jpg
Priskribo
Mi ĝojas ĉar mi vivas Agrablas: esti 'homo', vivi. Simple esti homo, rigardi al la ĉielo, al la suno, al la floroj kaj dumnokte al la steloj. Rigardi al la infanoj, ridi, ludi, labori, ami, revi, fantazii, kontenti: ĉiutaga festo. Venu, ni faru el ĉiu jaro jaron de la homo, de la simpla homo. Ne jaron de la klerulo, politikisto, astronaŭto. Ne jaron de la administrado, de la komputilo, de la psikiatrio. Nek jaron de Ia virino, nek jaron de la vira, sed jaron de la simpla homo dum simpla tago sub simpla suno. Ĝoju pri la etaj aĵoj! Per tiu ĉi ŝlosilo vi ĉiam kaj ĉie iom feliĉos. Ĉe la serĉado de la plej profunda kialo de homa feliĉo mi neniam trovis monon, posedon, lukson, nenifaradon, profitadon, festadon. Ĉe feliĉaj homoj mi trovis baze ĉiam profundan nestvarmon kaj spontanean ĝojon pri etaj aĵoj kaj grandan simplecon. Pere de leteroj, telefonado kaj multaj konversacioj, mi estas enkondukita en ĝangalon, kie homoj humiligas, torturas kaj senesperigas unu la alian. La ĝangalon, kie la plej animalaj instinktoj de la homoj festas. Havemon, misuzon de potenco, fieregon, fiavidon, ĵaluzon, perfortojn, ĉiujn tiujn aferojn, kiuj estas indikitaj de Jesuo kiel la radikoj de ĉiuj mizeroj. Ĉiam mi sidas senpova ĉe la multaj viktimoj, kiuj, elĉerpitaj kaj senpovaj, volas rezigni pri la vivo, mi emas krii en tiu ĉi spirita sovaĝejo: Homoj, reiru al la plej simpla vivmaniero, al la plej simplaj aferoj de la vivo, al kontenteco, boneco kaj amikeco. La simplaj, nekomplikaj homoj estas la nuraj pulmoj pere de kiuj nia mondo povas spiri. Simplaj homoj. Mirindaj homoj. Homoj pere de kiuj silente iras fluo de amo ĉirkaŭ la mondo. Ili estas la nazoj en nia dezerto. Ili estas la steloj en nia nokto. El la libro "DONACE AL VI" de Phil Bosmans, jus eldonita en Esperanto-traduko de MOVADO SEN NOMO okaze de 20-jara jubileo. (Vidu detalojn sur aldona novaĵletero) Levilkarto n-ro 5 (septembro-oktobro 2000)-AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Kune

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20006.s Kune ni kreu la estontecon 2000 99 210 04 04 20006 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20006.s.jpg x_04.04.20006.sv.jpg
Priskribo
Kune ni kreu Ia estontecon Pli ol antaŭe, oftas internacia, interkultura kaj interreligia kunvivado, dia en la mondo. Ĉu tio kontribuas al la monda paco kaj toleremo, aŭ ĉu male, tio pliakrigas la diferencojn? Ankoraŭ tro maloftas aŭskultemo, amo kaj fido inter la diversaj popolgrupoj. Tamen, nia ĉiutaga vivo povas esti atestilo pri vera frateco, respekto kaj interkomuniko. Nia aspiro al egaleco kaj frateco ne restu nur supraĵa kaj pasiva toleremo! Sed ĉu ni efektive kontaktas niajn alilandajn najbarojn per pli ol simpla salutvorto? Ĉu ni invitus ilin al nia manĝotablo? Ĉu ni helpas ilin porti iliajn ĉiutagajn malfacilaĵojn? Ĉu ni pretas sincere kaj malferme vivi kun ili? La "alia" ankaŭ vivas, sentas, malsaniĝas, ĉagrenas, mortas... Eblas amikiĝi kun "tiu alia". Niaj domoj, niaj hejmoj malfermiĝu al homoj el diversaj kulturoj kaj religioj. Niaj hejmoj iĝu ejoj de gastamo, de renkontiĝo kaj de paciĝo. Kompreneble ne eblas maIkonstrui jaraĝajn antaŭjuĝojn dum unu ago. Dialogoj ofte ne eblas aŭ el ili rezultas turbulaj disputoj. Miskomprenoj abundas. Necesas klarigi ĉion, krei la kiel eble plej grandan travideblecon en niaj rilatoj. Ĉar ĉiuj problemoj fontas el nekompreno. Per interparolado, ni malkovras multnombrajn komunajn aferojn. Gravas la volo interkompreniĝi. Nur sincera kaj malferma alproksimiĝo povas krei ligon inter homoj. Feliĉan kaj vivoplenan novan jarmilon, Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 6 (novembro-decembro 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem'

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20011.s Ne serĉu feliĉon malproksime: ĝi estas en la propra kapo! 2001 99 210 04 04 20011 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20011.s.jpg x_04.04.20011.sv.jpg
Priskribo
Ne serĉu feliĉon malproksime, ĝi estas en la propra kapo! ANTAŬ ĈIO, mi volas kuraĝigi tiujn personojn, kies lokaj ĉirkonstancoj simple malebligas esti feliĉa, personoj trafitaj de milito, ekonomia krizo aŭ alia katastrofo. Por ili apenaŭ povas validi tiu ĉi slogano; mi esperas ke ili en sia malfacila vivo, sukcesos ne perdi esperon kaj kuraĝon, ĉar ĝuste espero kaj kuraĝo povas helpi persisti ĝis la reveno de la suno. La slogano fakte estas destinita al tiuj homoj kiuj havas ĉion kion ili bezonas, kiel manĝo kaj tegmento, sed ne tion kion ili deziras, kiel ekzemple nova, luksa aŭto dum la malnova funkcias ankoraŭ tute bone. Sciu ke eĉ riĉuloj ne feliĉas! Feliĉo ne konsistas el tio kion oni havas aŭ tiu kiu oni estas, sed sekvas el la maniero laŭ kiu oni pensas. Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj! Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontibrui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 1 (jan: feb: marto 2001) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever. Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Bonkoreco

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20012.s Bonkoreco malfermas korojn 2001 99 210 04 04 20012 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20012.s.jpg x_04.04.20012.sv.jpg
Priskribo
Bonkoreco malfermas korojn Neniu pridubas, ke homo bezonas interrilaton kun aliaj homoj. La riĉeco de la homo troviĝas en lia kapablo rilati kun alia persono, renkonti alian homon, strebi al harmonia kunvivo kun la aliaj. Sed tiom ofte la interhomaj rilatoj montriĝas sensignifaj, senenhavaj, kaj la sopirata homa bonvolo restas neatingebla. Tiom da homoj havas malplenan koron, kiu sopiras je plenigo. Tiom da homoj portas en sia koro profunde akrajn vundojn. Por ili, varma, homa bonvolo kaj amikeco povas esti saniga kaj mildiga. Bonkoreco atestas pri donema kaj malferma koro. Sentojn de tenero, kompato kaj amo fluu el nia koro: bonkoreco nur eblas kiam ni eliras el ni mem kaj kiam ni donas centran lokon al la aliaj. Varma spontanea reago al la mizero de kunhomo povas traflui ankaŭ tiun alia, kaj doni al li konsolon, eĉ antaŭ ol li finploris. Ne necesas vortoj: el la okuloj, la gestoj, la koro, el la tuta estado de bonkora kaj esperplena homo ĝojo evidentiĝas. Bonkoreco senlime donacas. Bonkora homo disradias gastaman ĝojon. Li havas atenton kaj respekton por la vundebleco de la alia, aprecon por tio kio estas valora por la kunhomo, kaj malfermecon por la malkvieto de ties lukto. Bonkora homo signifas, ke homoj estas pli gravaj ol aĵoj, ke ridetoj solvas pli ol ĝenaj vortoj, ke donemo kaj simpatio malfermas korojn. Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n•ro 2 (aprilo-majo-junio 2001) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Antaŭ

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20013.s Antaŭ ricevo, fasto; post ricevo, festo 2001 99 210 04 04 20013 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20013.s.jpg x_04.04.20013.sv.jpg
Priskribo
Antaŭ ricevo, Ia fasto - post ricevo, Ia festo Manko estas grava afero, ĉar neniu homo povos entute eviti ĝin. Tiuj al kiuj ne mankas mono, malhavas iun alian aferon. Foje manko ne estas tute malbona. Ekzemple pro manko de mono iuj ne povas trinki ĝis ebriiĝo. Eble pro manko de forto, iuj ne forlasos la hejmon dum danĝeraj horoj. Ankaŭ dum manko, homo foje regas sin. Li estas sobra kaj religiema. Mi ne rekomendas mankon, sed foje kiam oni ne povas eviti ĝin, oni ne perdu tempon pripensante ĝin. Oni ekkalkulu la avantaĝetojn kiujn ĝi estigas. Kaj kiam finfine la situacio pliboniĝas, oni ankoraŭ penu regi sin por ke abundo ne havu la malbonan efikon kiuj manko jam ĉiam antaŭe havis. Levilkarto n-ro 3, julio-aŭgusto-septembro 2001 — AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem.

img/Hodiaŭ

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20014.s Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo. Ĝuu ĝin! 2001 99 210 04 04 20014 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20014.s.jpg x_04.04.20014.sv.jpg
Priskribo
Hodiaŭ estas Ia unua tago de Ia resto de via vivo. Ĝuu ĝin! Ne ekscitiĝu ĉar viaj kunloĝantoj, kolegoj kaj najbaroj havas mankojn kaj faras erarojn! Kvereloj, frustracioj kaj malkonsentoj kutime estiĝas pro propra miopeco. Ni konas nur parton de la vero. Bagateloj, kelkaj maltrafaj vortoj kaj eraretoj pligraviĝas ĝis katastrofoj pro nia propra fantazio. Krome per ekscitiĝo vi solvas nenion, nur akrigas la situacion. Estu ekvilibra, trankvila, memrega kaj atentu pli pri propraj eraroj kaj mankoj. Se vi pensas ke vi estas ideala homo vi ne nur eraras sed montras egan vantecon. Komprenu erarojn de aliaj kaj provu toleri ilin! Certe ne kverelu pro ili. Ne ekscitiĝu. Kverelo estas tempoperdo ! Kverelo malbonas por via koro, via digesto kaj via sangopremo! Forigu la meĉon el viaj kvereloj kaj vi eksplodos pro ĝojo. Phil Bosmans Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 4 (septembro-oktobro-novembro 2001) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever. Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20021.s Ne ekzistas vojo al amo, amo estas la vojo. 2002 99 210 04 04 20021 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20021.s.jpg x_04.04.20021.sv.jpg
Priskribo
NE EKZISTAS VOJO AL AMO La suno estas por multaj la plej kutima aĵo en la mondo. Tamen, ĝi ĉiutage produktas miraklon. Ĝi lumigas kaj varmigas la mondon por mi. Ĝi baraktas kun nuboj por vidi min Kaj por donaci belan tagon al mi. Nokte ĝi migras al la alia flanko de la mondo Por tie donaci lumon al la homoj. Simile okazas kun amo. Kiam amo estas en mia vivo ĝi alportas lumon kaj varmon. Kiam mi havas amon, Mi povas malhavi mutton. Sed kiam amo malaperas en mia vivo La'ombroj fariĝas pli grandaj Kaj inundas min malvarmo kaj nokto. Amo estas kiel la suno. Kiu havas ĝin povas malhavi mutton. Kiu malhavas amon, malhavas ĉion! Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 1 (januaro-februaro-marto 2002) - AFGIFTEKANTOOR: ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem

img/Povi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20022.s Povi ridi estas serioza afero! 2002 99 210 04 04 20022 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20022.s.jpg x_04.04.20022.sv.jpg
Priskribo
POVI RIDI ESTAS SERIOZA AFERO Kara Homfrato, Ĉu vi foje serioze pensas pri via sano? Ĉu vi jam pripensis kiom serioza estas sekva faceto por via sano .Ridi estas saniga. Ridi malpezigas nin. Humuro malstreĉigas. Ridi povas liberigi nin de troa seriozeco, de premaj problemoj, de la ĉiutaga rutino. Ridi estas mirakla kosmetikaĵo. Kiu havas haŭtfaldetojn pro ridado estas multe pli alloga ol iu kun glata haŭto. Ridado kaj humuro influas nian digeston. Ili maltoksigas nian korpon kaj nian spiriton.. Rido ne nur bonfartigas nin sed ankaŭ nian ĉirkaŭaĵon. Sinceraj homaj kontaktoj baziĝas sur sento de egalvaloro. Preskaŭ ĉiuj tensioj inter homoj estiĝas pro sentoj de supereco aŭ malsupereco. Rido helpas nin relativigi nian propran pravecon. Ili malpliigas tensiojn en nia ĉirkaŭaĵo. Rido kaj humuro kreas spacon por antaŭe nekonata vivĝojo. Tago sen ridi estas perdita tago. Serioze pensu pri tio!

img/Levilkarto

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.01.20023.r Levilkarto nr. 3 (julio - aŭgusto- septembro 2002) 2002 297 210 04 01 20023 p
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.01.20023.r.jpg x_04.01.20023.v.jpg
Priskribo

img/Troviĝas

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20023.s Troviĝas multe da ĉielo sur la tero 2002 99 210 04 04 20023 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20023.s.jpg x_04.04.20023.sv.jpg
Priskribo
TROVIĜAS MULTE DA ĈIELO SUR LA TERO Mi povas multon lerni de tiu maljuna, malsana homo. Mi vizitis lin en la kliniko. Li duonkuŝis. Liaj pulmoj difektiĝis, ĉar dum jaroj Ii laboris antaŭ ardega fajro de forno sen masko nek alia protektilo. Estas kvazaŭ Ii enspriris flamojn kaj nun ĉirkaŭ lia lito pendas tuboj de oksigeno por vivteni lin. « Oksigeno estas bonegaĵo » li diris. Kaj subite mi pripensas ke mi senkonscie ĉiutage profitas de tiu bonegaĵo. lom poste li ridetas « Ĉi tie mi ĝuas belan panoramon » Tra la fenestro li vidas nur la pintojn de kelkaj arboj, iom da nuboj, iom da blua ĉielo. "Miaj flegistoj ĉiuj estas boneguloj" li diras antaŭ mia foriro. Kaj plie : « Ĉio enordiĝos » Sed same bone kiel mi, li scias ke liaj pulmoj neniam plu resaniĝos. Mi multon devas lerni de tiu viro. En senelira situacio li vidis nenion malbonan. Kiel eblas : li nur vidis agrablaĵojn. Tiu viro instruis al mi kiel vivi' precipe en tagoj kiam do ŝajne malagrablas kvankam mi nenion esencan havas por plendi ! Tiu ĉi teksto de Phil Bosmans estas tradukaĵo el la nederlanda. Similajn tekstojn vi trovos en la libro «Donace al Vi » (po 7 eŭroj, mendebla de Flandra Esperanto-Ligo). Ni povas ankaŭ sendi senpagan ekzempleron de lia libro « Ŝanco por Feliĉo », sed ni petas laŭeble donaci iom por kompensi la afrankokostojn. Levilkarto n-ro 3 (julio-aŭgusto-septembro 2002) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Foje

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20024.s Foje orelo sufiĉas ... 2002 99 210 04 04 20024 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20024.s.jpg x_04.04.20024.sv.jpg
Priskribo
foje amiko havas problemon, foje amiko malfacile decidas pri io, foje amiko tristas, malfeliĉas, koleras, desperas, sed ofte vi ne povas solvi lian problemon, ofte vi ne povas fari lian decidon, tio estas normala, eble vi tiam sentas vin ĝenita, malutila ĉar vi ne povas helpi, sed ne ĉagreniĝu pro tio, estas multo farebla: aŭskulti, kapsigni, ĉirkaŭbrakumi, karesi, ŝultrofrapi, sed speciale aŭskulti, kompreni, montri tion, kaj foje, dum Ia amiko klarigas sian problemon, ordigante siajn pensojn, li mem vidas pli klare, mem trovas kuraĝon, aŭ eĉ eliron aŭ solvon, la ĉagreno estas multe malpli granda se la persono ne sentas sin tiel sola, tiel nekomprenita, tiel terure sola. Foje orelo sufiĉas. Levilkarto n-ro 4 (oktobro-novembro-decembro 2002) — AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Pensu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20031.s Pensu pri la forto de la vorto 2003 99 210 04 04 20031 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20031.s.jpg x_04.04.20031.sv.jpg
Priskribo
la forto de vorto same facilas eldiro de vorto tenera kaj ege kolera ... sed mala estas ilia efiko viaj propraj vortoj povas detrui aŭ konsoli, humiligi aŭ konsili, helpi aŭ dolori viaj propraj vortoj povas havi efikon bagatelan aŭ gigantan, karesan aŭ pikantan do kiam vi parolas (aŭ aliajn aŭskultas) pensu pri la forto de vorto Levilkarto n-ro 1 (januaro-februaro-marto 2003) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20032.s Ne fuĝu de fuĝintoj 2003 99 210 04 04 20032 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20032.s.jpg x_04.04.20032.sv.jpg
Priskribo
Ne fuĝu de fuĝintoj Vivi Estas amasoj da ili sur nia planedo : la familioj, la virinoj, Ia infanoj, kiuj sencele vagadas pro malsato. Forpelitaj pro militoj, persekutoj aŭ alia sufoka mizero. Kompletaj societoj transiras landlimojn. Sopire al sekureco kaj hejmeco. For de la mizero. Kun angoroplenaj okuloj. Serĉante stabilecon, Ioĝlokon, iom da certeco .... vivon ! Timo por ta nekonato Pere de gazetoj aŭ televido iliaj rigardoj atingas nin. Ni komprenas ilin per nia koro. Tiaj okuloj. Tiuj demandoj. Tiu mizero tuŝas nin ... mallongtempe. Kial mi helpu? La racio tamen venkas. Ni ekdubas. Ludo kun ciferoj kaj bonaj intencoj. Ni fuĝas en pretekstoj. Kial mi helpu ? Aperas muroj de memprotekto kaj konservemo de Ia propra praveco. Ni homoj ! Tiaj ni ja estas. Timemaj pro nekonataĵoj... nekonatuloj. Kiu helpas kiun ? Ili rigardadas al ni dum ili staras antaŭ niaj muroj de superfluo. Ili frapas ĉe niaj limoj. Ĉe niaj pordoj. Ĉe nia koro. Ĉar ili fuĝis ili perdis ĉiujn siajn havaĵojn. Ĉu ni fuĝis de nia kora voĉo? Levilkarto n-ro 2 (aprilo-majo-junio 2003) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Ami

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20033.s Ami estas verbo 2003 99 210 04 04 20033 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20033.s.jpg x_04.04.20033.sv.jpg
Priskribo
AMI ESTAS VERBO Laŭ la malnova PIV verbo estas a vortspeco, signanta ies agon aŭ staton, kiun la parolanto prezentas en la kategorioj de la tempo kaj de la daŭro ». Kiu ne havas rememorojn pri spontanea enamiĝo. Tiam temas pri stato, kiu ŝajne trafas nin kaj havigas al ni sentojn de intensa feliĉo. Bedaŭrinde, tiuj sentoj ne eternas. Enamiĝo kreas feliĉon sed ankaŭ atendojn kaj esperojn de la partnero. Plej ofte post kelkaj monatoj aŭ jaro, la intensaj sentoj svagiĝas kaj foje eĉ komplete malaperas. Tiam estiĝas krizoj. Ju pli intima la rilato, despli doloriga la krizoj. Ni povas seniluziĝi, konstati ke la enamiĝo pasis kaj rompi la rilaton. Sed ni ankaŭ povas ekkompreni ke krizo estas necesa por pliprofundigi la rilaton. Por konservi sentojn de feliĉo en rilatoj kun aliaj homoj ni enmetu energion en tiujn rilatojn. Gravas ke ni konsciiĝu ke seniluziiĝoj estiĝas en nia propra menso : nia partnero, niaj najbaroj, amikoj, parencoj ... supozeble restis samaj, sed ni kreis en nia menso eraran bildon kaj erarajn atendojn. Eble tamen la kunuloj ŝanĝiĝis. Ni pripensu ke ŝanĝiĝoj ofte estas efiko de maturiĝo. Cu ni malhelpu niajn kunulojn por maturiĝi ?? Por ĝui longdaŭrajn rilatojn, ni do unue konsciiĝu pri niaj mistaksoj de niaj kunuloj. Ofte homo en intima rilato provas ŝanĝi sian partneron. Ĉiu ajn ja povas inviti sian partneron por ŝanĝiĝi. Sed fakte la intimaj deziroj de iu homo ne estas direkteblaj de alia homo. Kiam ni nepre volas ŝanĝi ion en rilato, ni do mem ŝanĝiĝu !! Ni do korektu nian bildon pri la kunuloj kaj ekzamenu ĉu ni povas ankoraŭ akcepti kaj toleri ilin. Bedaŭrinde, ne ĉiu homo sukcesas vivi en paco kun ĉiu homo. Tre maloftaj estas homoj, kiuj havas senton pri ĝenerala amo al la tuta homaro. Foje povas esti pli utile eviti homon ol vivi en malpaco. Sed kiam ni iam havis feliĉigan rilaton kun homo, tio signifas ke spontanee, subkonscie, ni malkovris en tiu homo amason da tuŝpunktoj kaj allogaĵoj. Tial valoras la peno por strebi al venko de krizoj. La rezulto sendube estos multe pli profunda, senchava rilato. Enamiĝi povas trafi nin, sed por vivteni veran profundan amon necesas enmeti energion por venki la krizojn. Ami postulas konstantan laboron en si mem por pli bone kompreni sin mem kaj Ia kunhomojn : AMI ESTAS VERBO! PLIBONIGU LA MONDON KOMENCANTE ĈE VI MEM. AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem' Levilkarto n-ro 3 (julio-aŭgusto-septembro)

img/Atentu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20034.s Atentu por hipopotamoj! 2003 99 210 04 04 20034 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20034.s.jpg x_04.04.20034.sv.jpg
Priskribo
Atentu por hipopotamoj! Kara homfrato. Kutime niaj sloganoj estas tiel evidentaj kaj trafaj, ke multaj abonantoj ne rigardas la dorsflankon de la levilkarto. Ĉi foje ni petolis kaj devigas vin por eklegi ĉi tie por kompreni la misteran mesaĝon. La desegnaĵo ankaŭ volas signali iom da memrelativigo ni provas havigi al vi inspirajn mesaĝojn, sed evidente ni ne distribuas LA veron. Ni komprenas ke iuj homoj opinias iujn sloganojn sensencaj, ĉu pro nekompreno, ĉu prave! Hipopotamo estas kolosa impona besto. Tamen ĝi estas paca plantomanĝanto kaj englutas ĉion, kion ĝi renkontas. Nur ne minacu ĝin, ĉar ĝi povas frakasi vin. Kaj ĝi foje apenaŭ videblas sub la akvo-surfaco, sed samtempe zorge observas la ĉirkaŭaĵon. Multaj familioj. societoj, amikaj rondoj. labormedioj ... havas sian homan hipopotamon: persono impona, ŝajne agrabla kaj afabla kaj samtempe majstro en la manipulado de sia ĉirkaŭaĵo ... ĝis terorado. Ĉu eble vi havas patron, avon, parencon, amikon aŭ kunlaboranton, kiu konstante bezonas vin, postulas vian atenton. Ofte temas pri homoj plendemaj, daŭre malsanaj, senhelpaj. Evidente ni ne volas instigi vin por ne plu helpi al homoj, kiujn trafis malfeliĉo kaj kiuj provas solvi siajn problemojn sed ne povus realigi tion sen la helpo de kunuloj. Temas pri homoj, kiuj ja kapablas plibonigi sian situacion sed daŭre inventas pretekstojn kaj emas prokrasti siajn agadojn. Temas pri homoj, kiuj tre bone kapablas ordoni kaj postuli, sed fariĝas senhelpaj kiam vi diras : « mi ne plu eltenas la situacion, mi bezonas ferion, mi malaperos por iom da tempo ». Temas pri tiuj personoj, kiuj komencas kulpigi vin, kiam vi volas flegi viajn proprajn bezonojn. Tiaj homoj povas elsuĉi ĉiun vian energion kaj atendas ke vi oferu viajn bezonojn. Ili ne atentas ke vi eble subfosas viajn proprajn sanon kaj feliĉon. Kara homfrato, vi pripensu ke vi povas plej bone feliĉigi aliajn homojn. kiam vi mem estas feliĉa. Ĉiu homo ja iel bezonas la helpon de aliaj homoj, sed feliĉo formiĝas en via propra menso. Se homo dependigas sian feliĉon nur de vi, temas pri hipopotamo, kiu riskas elsuĉi viajn energion, vivĝojon ... kaj finfine vian eblecon por feliĉigi aliajn. Foje necesas pripensi ke distanciĝi de homa hipopotamo povas esti bona por vi mem kaj eĉ por la atentoabsorbanto. Pli bona mondo komenciĝas en vi mem ! Kaj ni deziras al vi pli grandan feliĉon. Levilkarto n-ro 4 (oktobro-novembro-decembro 2003.) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650, Edegem

img/Por

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20041.s Por harmonii kun aliaj ... necesas unue harmonii en si mem 2004 99 210 04 04 20041 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20041.s.jpg x_04.04.20041.sv.jpg
Priskribo
POR HARMONII KUN ALIAJ, ... NECESAS UNUE HARMONII EN SI MEM Iuj kredas ke ili estas la centro de la universo, kiu pivotas ĉirkaŭ ili. Sed tiu, kiu malakceptas ke li estas parto de komunumo, iam spertos ĉagrenon kaj amaran malriĉon. Kaj homo estas sensignifa kiam lia koro malplenas. Necesas unue rekoni siajn plej profundajn proprajn bezonojn kaj permesi ke ili disvolviĝu. Tro ofte oni forpuŝas ilin. Oni trovu la vojon al sia propra fonto, kiu ekzistas en ĉiu homa koro. Tio estas la unua paŝo al la aliaj. Ĉiu ajn kresku al sia destino. Oni malkovru sin mem kaj akceptu sin. Nur kiam manifestiĝas eksteren tiuj plej profundaj bezonoj kaj deziroj, nur tiam oni akiras vizaĝon de homo. La subkonscia malamo fordrivas. Rankoro kaj frustracioj forfandiĝas kaj venĝemo malaperas. Tiam homo ja povas akcepti la aliajn tiaj, kiaj íli estas. Homo ja estas nur homo. Ne blindiĝu pro belaj vortaj, prestiĝaĵoj, titoloj aŭ socia stando malantaŭ kio multaj homoj kaŝas sin. La vera homo difiniĝas per lia interno. Tie troviĝas liaj veraj riĉo kaj forto. Ĉiu scias ke li, profunde en si povas aŭdi voĉon kiu alparolas lin en klara, simpla lingvo. Sed multaj silentigas ĝin, ĉar ĝi estas postulema kaj senkompromisema. Ni ofte timas tiun ĉi fonton de saĝeco. La socio kaj nia racio complices por surdigi nin por tiu voĉo. Oni respekteme kovru tiun trezoron. Necesas kuraĝo por aŭskulti ĝian kaj konservi harmonion inter la voĉo profunde en ni kaj nia efektiva vivo. Plej gravas en la vivo, se oni malkontentas pri la homoj ĉirkaŭ si, pri la socio, por mem ekvivi alimaniere.

img/Urĝe

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20042.s Urĝe malhastu! 2004 99 210 04 04 20042 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20042.s.jpg x_04.04.20042.sv.jpg
Priskribo
URĜE MALHASTU! Verŝajne ĉiuj jam rimarkis ke dum la lastaj jardekoj, oni postulas pli kaj pli da rezultoj, oni devas labori pli rapide, pli haste, pli efike, ĉiam pli kaj pli. Ironie, ĉar kun Ia invento kaj enkonduko de la komputiloj, oni promesis al ni ke la komputiloj leĝerigus la laboron de la homoj. Oni promesis ke la komputiloj servos al la homoj. Reale, ni havas la impreson ke lastatempe Ia male okazas: ke la homoj servas al la komputiloj. Despli grave estas foje ripozi, regule malstreĉiĝi, certe kiam vi laboras per komputilo, regule streĉi la gambojn, ŝanĝi pozicion. Konata rakonto parolas pri Zen-mastro kiu plenigas la tason de nova lernanto per teo. Sed eĉ dum la taso estas plena, la saĝulo daŭrigas verŝi. La lernanto atentigas sian majstron pri tio. La majstro ridetas kaj ĉesas verŝi. Li diras: "Vi estas kiel tiu ĉi taso de teo. Vi estas tiel plena, ke ne plu estas loko por pli." Tiel estas kun Ia kapo post 2-hora intensa laboro: ĝi pleniĝas kaj oni eraremas. Mallonga paŭzo permesas al la cerbo iomete ordigi la ricevitajn impulsojn kaj fari lokon por novaj. Same pri tagoj: post 2 tagoj da laboro, iom da malstreĉiĝo gravas. Eĉ 10-minuta promeno en parko - nenio pli trankviligas ol la naturo aŭ la maro — povas fari miraklojn. Same kiel bona dormo. Poste, la laboro povas esti alfrontata pli energie ol antaŭe. Korajn salutojn de Movado sen Nomo.

img/Malbona

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20043.s Malbona vetero ne estas bariero 2004 99 210 04 04 20043 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20043.s.jpg x_04.04.20043.sv.jpg
Priskribo
Malbona vetero... ne estas bariero Fajfi en la Pluvo Pro kio iuj homoj malkontentaj sidas en la suno kaj aliaj fajfas en la pluvo? Pro kio ekzistas homoj, kiuj ĉiam vidas ion malĝustan kiam ili malfermas la okulojn? Tio estas ĉar ili havas malĝustan opinion pri la senco de la vivo kaj de la aĵoj ! Ili bezonas Amon, ne amon kiel io kio havigas avantaĝojn al ni, sed kiel esenca parto de nia vivo kun aliuloj. En kontakto kun Amo la homoj ricevos aliajn okulojn por la mondo kaj en ĉiu mateno novan koron. (bazita je teksto de Phil Bosmans) Afgiftekantoor Antwerpen-X, Verantwoordelijk uitg.: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem. Levilkarto 3 (julio-aŭgusto-septembro 2004).

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20044.s Ne estas nur papilio en via familio. 2004 99 210 04 04 20044 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20044.s.jpg x_04.04.20044.sv.jpg
Priskribo
Ne estu nur papilio... en via familio Kiel vi scias, papilio flirtas kaj iras kaj revenas laŭplaĉe, de floro al floro... kaj foje tute ne revenas — aŭ nur malofte. Tiel okazas foje ankaŭ en familioj, tro multe eĉ! Junaj homoj estas ofte tro okupataj pro la laboro, la infanoj, kaj ne faras tempon por viziti la geavojn, geonklojn, ... Tiuj ĉi ofte ne volas ĝeni la junulojn', ne volas altrudi sin, kaj restas hejme, tamen iom tristaj pro la manko de kontakto. Foje okazas familiaj kvereloj, kiuj daŭras longe, foje tiel longe ke oni eĉ ne plu memoras kiel komenciĝis la kvereloj. Tiaj kvereloj utilas al nenio, sed nur tristigas ĉiujn koncernatojn. Kaj poste, longe poste, eble nur kiam la geavoj, geonkloj, ... jam forpasis, aperas sentoj de manko kaj bedaŭro, sed estas jam tro malfrue. Zorgu ke ne finiĝos tiel! Do kial ne foje alvoki kaj demandi kiel oni fartas? Kial ne pli ofte viziti aŭ telefoni viajn proksimulojn, parencojn, ...? Tio povas fari bonon al ĉiuj! Afgiftekantoor Antwerpen-X, Verantwoordelijk uitg.: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem. Levilkarto 4 (oktobro-novembro-decembro 2004).

img/Rigardu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20051.s Rigardu la spegulon ... kaj trovu la 7 erarojn 2005 99 210 04 04 20051 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20051.s.jpg x_04.04.20051.sv.jpg
Priskribo
Afgiftekantoor Antwerpen-X, Verantwoordelijk uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem Levilkarto 1 (januaro-februaro-marto 2005). Rigardu Ia spegulon... kaj trovu la 7 erarojn. Erari estas homa afero, ni ĉiuj scias, sed multaj homoj tro rapide vidas alies erarojn kaj ne konscias pri la propra neperfekteco. Pli bone estas fari ion riskante erari ol fari entute nenion, kiel ilustras ankaŭ la zamenhofa proverbo: "Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras." Simple estas fakto ke ni povas lerni el niaj eraroj nur post kiam ili okazis, bedaŭrinde ne antaŭe. Do en ĉio tamen estas io bona: eĉ el malsukceso ni povas lerni. Tiu ĉi slogano invitas ĉiujn pripensi pri siaj propraj mankoj, anstataŭ pri tiuj de aliaj. La spegulo ja ne referas al la ekstera aspekto de homoj. Ve, tiom da homoj volas aspekti kiel supermodelo. Sed kia estus la mondo se ĉiuj aspektus same? Ni rapide enuus. Korajn salutojn, Movado sen Nomo. (kontakto: ivo@fel.esperanto.be)

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20052.s La senco de la vivo ... 2005 99 210 04 04 20052 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20052.s.jpg x_04.04.20052.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 2 (aprilo - majo - junio 2005). La senco de la vivo. Dum jarmiloj jam, grandaj filozofoj kaj sciencistoj provadis malkovri la sencon de la vivo. Tamen, la senco de la vivo ne estas io abstrakta kiun oni malkovru, sed estas io pri kio ni mem devas zorgi! Kiam ni helpas alian homon, aŭ bone prizorgas beston, nia vivo havas sencon! Kiam ni dediĉas nin al bona afero, nia vivo havas sencon. Kiam ni engaĝiĝas por bona mondo, aŭ volontulas ie, ni donas sencon al nia vivo. Kaj kiam ni estos tre maljunaj, ni povas retrospekti kaj konkludi ke nia vivo havis sencon! Ni havas je nia dispono 60, 70, 80 aŭ eble 90 aŭ 100 jarojn. Ni provu doni al ĝi kiel eble plej multe da enhavo kaj senco, por ke ni neniam bedaŭru kaj povu pace kaj kontente iri al la 'alimondo'. Afgiftekantoor Antwerpen-X Verantwoordeliik uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem (kontakto: ivo@fel.esperanto.be)

img/Koran

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.20053.r Koran dankon pro la subteno! 2005 99 420 04 03 20053 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.20053.r.jpg x_04.03.20053.v.jpg
Priskribo

img/Movado

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.03.20053.s Movado sen Nomo 25-jara! Koran dankon pro la subteno! 2005 99 420 04 03 20053 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.03.20053.s.jpg x_04.03.20053.sv.jpg x_04.03.20053.v.jpg
Priskribo
25 jaroj MOVADO SEN NOMO Jam en 1938, pastro Henri De Greef fondis en Nederlando asocion kun la nomo Bond zonder Naam (Movado sen Nomo). En 1957 Phil Bosmans, katolika pastro en Belgio, ricevis la taskon por okupiĝi pri fondo de Bond zonder Naam en Belgio. En unu jaro li havis 20.000 interesitoj. Lia baza ideo estis ke en la moderna socio, oni havas tro multe da atento por strukturoj kaj teknologio kaj forgesas la simplajn homajn bezonojn. Tial li emfazis la Kulturon de la Koro. Li interalie atentigis la publikon per la presado kaj dissendado de kartoj, kiuj havas simplan, trafan mesaĝon. Li nomis ilin levilkartoj por levi la homan nivelon en la socio. Foje la slogano sur tiu karto estis milda, humurplena, foje ĝi estis akra. La strukturo de Ia movado fariĝis tute volontula: membreco estas senpaga, nura sinanonco sufiĉas. Sed la aliĝintoj promesas atenti pri la Kulturo de la Koro. Mirige estas ke - sen almozpeti - spontaneaj donacoj ĉiam sufiĉis por kovri la pres-, administrad- kaj afrankokostojn. La movado rapide kreskis al 300.000 membroj. Phil Bosmans rimarkis ke tiu bezono je Kulturo de la Koro estas universala. Lia agado komenciĝis en Flandrio kaj do en la nederlanda lingvo. Sed Bosmans instigis kaj subtenis similajn iniciatojn en la franclingva parto de Belgio kaj eksterlande. Tiel fondiĝis 11 pliaj asocioj, kiuj estas aŭtonomaj. Bosmans simpatiis kun Esperanto kaj komprenis ĝiajn eblecojn plivastigi la horizonton por la mesaĝoj pri la Kulturo de la Koro. En 1980, nova esperantisto, Jos Kerfs, ekkontaktis kun Bosmans. Kune kun du amikoj kaj kelkaj spertaj esperantistoj en Antverpeno, li fondis la 12an sekcion: Movado sen Nomo je la 30a de januaro. Bond zonder Naam finance subtenis la starigon. Eldoniĝis 6 levilkartoj jare. La bazaj principoj restis samaj: senpaga membreco, sed la membroj promesas atenti pri la Kulturo de la Koro kaj eventuale finance kontribuas laŭ siaj deziro kaj ebleco. La unua slogano, kiu ankaŭ respegulas la esencon de la movado, estis 'Pli bona mondo komenciĝas en via propra Koro'. Evidente okazis diversaj ŝanĝoj en la estraro sed preskaŭ ĉiuj restis dum longa tempo en la gvidorgano. Multaj personoj kontribuis ekster la estraro. Ni ne mencias nomojn, ĉar la titolo de la movado ankaŭ aludas la anonimecon en la aktivecoj. Bedaŭrinde, la fondinto forpasis. Ekde la komenco, la agado estis en harmonio kun Bond zonder Naam, sed tute sendependa. La sloganoj por internacia publiko estu aliaj ol tiuj por belga. La komenca problemo estis malfido de esperantistoj: "senpaga aliĝo - kio kaŝiĝas malantaŭ tio?". lom post iom, sed malrapide, la membronombro kreskis. En 1988 Movado sen Nomo unuafoje aperis en Ia Universala Kongreso en Rotterdam. Ekde tiam ĝi aperis en multaj UK-j, kelkfoje per informa budo, preskaŭ ĉiujare per informa kunveno, en la lastaj jaroj ankaŭ en angulo de la stando de Monato kaj/aŭ en la stando de fakaj asocioj. Grava paŝo estis la eldono de traduko de la plej furore libro de Phil Bosmans 'Ŝanco por Feliĉo'. Esperanto estis la 20a lingvo en kiu ĝi eldoniĝis. En 1992 Bosmans mem partoprenis la UK en Wien. Kvankam li ne konas Esperanton, li senprobleme komprenis la reagojn de la ĉeestintoj en informa kunveno kaj reagis pere de interpretisto. Bond zonder Naam helpas la Esperanto-sekcion sed insistas pri memstareco, la membronombro kreskas sed ne la enspezoj. Tial la estraro decidas en 1997 eldoni nur 4 levilkartojn en la jaro. En 2000, por festi la 20-jaran ekziston, MsN eldonis duan libron de Phil Bosmans, 'Donace al vi'. En Antverpeno okazis tre etosplena festo kun la aktivuloj kaj en ĉeesto de Phil Bosmans. La nombro da aliĝintoj kreskis al 1800 en 65 landoj. ĉiujare alvenas multaj korespondaĵoj de personoj, kiuj esprimas sian admiron kaj aprezon por la senditaj Levilkartoj. Sed ankaŭ evidentiĝis ke en la adreslisto, kunmetita en 20 jaroj, multaj adresoj iĝis nevalidaj : ni sendis kartojn al personoj kiuj forpasis, translokiĝis, jam ne plu uzis Esperanton, aŭ perdis interesiĝon por la Movado. Kaj la afrankokostoj daŭre altiĝis. Ekde 2003 ni komencis aktualigi nian adresaron: personoj, kiuj volas pluricevi la sloganojn havas tutan jaron por sciigi tion. Samtempe ni komencis dissendi sloganojn rete. Post tiu operacio restas proksimume 450 perpoŝtaj sendaĵoj kaj 200 retaj. Tio estas konsiderinda ŝrumpiĝo de la adresaro. Sed nun ni povas certi ke la kartoj atingas homojn, kiuj deziras ilin. Novaj aliĝoj ĉiam eblas. Novuloj alvenas precipe pere de famaj membroj. MsN ankaŭ havigas eblecon por rete kontribui aŭ diskuti : http:/lm-s-n.skynetblogs.bel. Ne forgesu uzi ĉi tiun eblecon. Ni dankas al vi, kara leganto, pro via partopreno por kontribui al pli da Kulturo de la Koro kaj por diskonigi ĝin al la homoj, kiujn vi konas kaj amas! Ni kune festu la 25-jaran ekziston per la pligrandigo de la rondo! Afgiftekantoor Antwerpen X• Verantwoordeliik uitgever: too Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20054.s La vivo tro mallongas por longdaŭra kolero! 2005 99 210 04 04 20054 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20054.s.jpg x_04.04.20054.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 4 (okt.-nov.-dec. 2005) Afgiftekantoor Antwerpen-X — driemaandelijks (okt-nov-dec 2005) Verantwoordelijk uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem LA VIVO TRO MALLONGAS POR LONGDAŬRA KOLERO ! Gajeco, ĉagreno, kolero. Emocioj, kiuj gravas kaj kiuj klare reflektas niajn animstatojn. Kion vi faras per kolero ? Vi montras limon de akceptado. Ĝojon kaj ĉagrenon ni ŝatas kundividi kaj ni volonte dediĉas nian tempon al tio. Pro kolero ambaŭ partioj/partneroj suferas. Ofte ni parolas nenuancite, kaj poste bedaŭras. Post kolero, arda diskuto, dum kvieta momento, trankviliĝu kaj priparolu la indignon. Tiam denove ekestas tempo por ĝojo en nia tro mallonga vivo. (Slogano kaj teksto de Bond zonder Naam, Nederlando)

img/Ni,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20061.s Ni, lernante ĉiam Venki, ne scipovas do malvenki ... 2006 99 210 04 04 20061 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20061.s.jpg x_04.04.20061.sv.jpg
Priskribo
Afgiftekantoor Antwerpen-X -- driemaandelijks (jan-feb-mrt 2006) Verantwoordeliik uitgever: lvo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem Levilkarto 1 (jan.-feb.-mrt. 2006) En plej multaj ludoj, kaj ĉefe en bataloj, sportoj kaj konkursoj, unu partio aŭ unu persono estas la glora venkanto, ĉiuj aliaj malvenkantoj. Do, unu estas feliĉa, la aliaj malfeliĉaj, tristaj, sed ofte ankaŭ deprimitaj, enviaj, ĵaluzaj, venĝemaj, ĉar oni ne lernis digesti malvenkon. Anstataŭ ol akcepti la malvenkon, oni malfacile sukcesas paciĝi, ĉefe pro premo de la ĉirkaŭaĵo, aŭ pro timo alfronti la publikon ĉar oni ne respondis al Ia atendoj. Estas socia problemo malfacile solvebla. Jam ekde infanaĝo Ia sukceso-strebo estas altrudata al la infanoj: oni lernu bone en lernejo, oni estu lerta, saĝa, kapabla, rapida, ktp. En iuj landoj la premo pri studado kaj kariero estas tiel granda ke sinmortigoj sekvas. Ĉu tio vere necesas? En la lastaj 5-7 jaroj la konsumado de kontraŭdeprimiloj duobliĝis! Kaj eĉ tiu unu glora sportisto - kiu preskaŭ spitis la morton por sia venko - iam estos superata de alia, nova talento. Ĉiam estos iu kiu saltos pli alte, kiu estas pli rapida, ... Tia gloro estas bela, sed efemera. Pli gravas ke oni diru pri iu 'Li bone kapablas desegni.' anstataŭ: 'Li ne bone lernas en lernejo, li ne scipovas skribi senerare, kaj li ne kapablas sporti, kaj, kaj, ... Unu laŭdo estas pli grava ol mil mallaŭdoj. Ankaŭ desegnistoj estas bezonataj. Ne ĉiuj povas esti tiel kiel la pli aĝa frat(in)o aŭ la patr(in)o. Bedaŭrinde, ne-konkuraj ludoj estas nur malmultaj. La socio estimas venkantojn, ŝatas sensacion, 'bezonas idolojn' kiuj bedaŭrinde devas servi kiel modeloj al infanoj. Ĉu eblus iel rompi la senfinan cirklon?

img/Pensu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20062.s Pensu pri la naturo ... por via propra futuro! 2006 99 210 04 04 20062 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20062.s.jpg x_04.04.20062.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 2 (aprilo-majo-junio 2006) Afgiftekantoor Antwerpen-X -- driemaandelijks (april--mei-juni 2006) Homa estaĵo formas parton de la tutaĵo kiun oni nomas "Universo", parton limigita en tempo kaj spaco. Homo spertas sin mem, siajn pensojn kaj spertojn kiel io apartigita de la cetero, ia optika trompo de sia propra konscio. Tiu ĉi iluzio estas por ni karcero, limigante nin al niaj propraj deziroj kaj sopiroj kaj al afekcio por kelkaj homoj, kiuj estas proksimaj al ni. Devas esti nia tasko liberiĝi el tiu ĉi karcero, pligrandigante nian kampon de indulgo por ĉirkaŭbrakumi la homaron kaj la tutan naturon en sia beleco. Albert Einstein

img/Bonvenas

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20063.s Bonvenas komplimento en ĉiu ajn momento! 2006 99 210 04 04 20063 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20063.s.jpg x_04.04.20063.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 3 (julio-aŭg.-sept. 2006) Afgiftekantoor Antwerpen-X driemaandelijks (juli-aug.-sept. 2006) Verantwoordelijk uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem Komplimentoj estas kiel vitaminoj: jam en eta kvanto ili povas fari grandan bonon. Komplimentoj estas vitaminoj de la koro kaj por la koro. Komplimento estas kiel lubrikilo, kiu helpas la fluan kunlaboron de la diversaj dent-radoj kiuj ni estas en lo motoro de la socio Komplimentoj povas esti tre simplaj: "Bone! Perfekte!... ad ili povas esti pli ellaboritaj: Vi aspektas bonstate! Viaj haroj estas belaj. Viaj okuloj brilas. Dankon pro via helpo! Mi neniam povintus fari tian sen via helpo. Vi bone parolas la ... lingvon! Kiel vi lernis? ..." La eblecoj komplimenti abundos, eble la okazoj ankaŭ, sed en nia hastema vivo ni devas pensi pri tiom da aferoj samtempe ke simpla komplimento tro ofte eskapas niajn pensojn. Aliflanke ni ankaŭ kutimas supozi: "Li/ŝi ja scias ke mi aprezas lin/ŝin..." sen eldiri la komplimenton mem. Sed, eĉ se ni scias, estas tre agrable aŭdi, ĉu ne? Komplimento estas eta mesaĝo por diri, sed grandioza por aŭdi.

img/Neniam

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20064.s Neniam perdu kuraĝon 2006 99 210 04 04 20064 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20064.s.jpg x_04.04.20064.sv.jpg
Priskribo
Neniam perdu / kuraĝon Se vi ne povas flugi, kuru Se vi ne povas kuri, iru Se vi ne povas iri, rampu Sed neniam haltu Neniam malsupren, ĉiam supren Se vi ne povas ridi, ridetu Se vi ne povas rideti, estu gaja Se vi ne povas esti gaja, estu kontenta Sed neniam perdu kuraĝon Ĉiam daŭrigu antaŭen. Eugène Mattelaer Levilkarto 4 (okt-nov-dec. 2006) Afgiftekantoor Antwerpen X Verantw. Uitg.: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem

img/Per

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20071.s Per viaj oreloj ... vi vidas pli! 2007 99 210 04 04 20071 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20071.s.jpg x_04.04.20071.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 1 (jan-feb-mrt. 2007) Aŭskultu kaj donu vivon "Iujn momentojn en la vivo ĉiu homo bezonas eblecon paroli kun iu. Esti kapabla paroli pri tio, kio okupas sin foje estas vivobezona. Sed... ĉu troviĝas iu, kiu kapablas aŭskulti? lu, kiu aŭskultas sen tuja kondamno, sen ordono pri tio, kion vi devas fari? In kiu konservas tion kion vi rakontas, kaj ne postkuras vin per tio?" (A. Vanesse) Estas homoj, kiuj del bone kapablas aŭskulti, ke ili sen diri ian vorton, bonfartigas la alian. Aŭskulti estas "vivodona". Aŭskulti signifas tempon kaj atenton. Vera aŭskultado estas arto, sed ĉiu kapablas majstri ĝin. Kaj aŭskulti malfermas la pordon al multaj specoj de beleco. "Se aŭskultas la animo... ĉio lingvon haw", diris la flandra poeto Guido Gezelle. Silentiĝi, baza kondiĉo por aŭskultado, estas minacata — same kiel la silento mem. Kun la vortoj de P. Petersen: "En niaj brua kaj hasta socio, pelata de eksplodo de informoj kaj sub la diktatoro de amaskomunikiloj, vera interkomunikado aŭ parolado de vizaĝo al vizaĝo, en la silento de la aŭskultado, iĝos rara donaco. Aŭskultado pli lernigu ol parolado. Vi konatiĝu unu kun la alia, kun la mondo de la alia, kun alia dimensio de la realo. Vera aŭskultado ŝajnas pasiva, sed estas aktiva okazaĵo. Vera aŭskultado estas peza laboro. Ĝi okazas en silento sed estas aktiva. Aŭskultado signifas malfermiĝi al la alia kaj lia/ŝia rakonto. Via mondo pli grandiĝas per tiu de la alia. Aŭskultado povas eviti konfliktojn. Kaj tio same validas por kverelo inter najbaroj kaj por interreligiaj disputoj aŭ militoj. Aŭskultado estas komenco de ĉiu paca solvo, ĉar aŭskultante vi lernas kompreni la historion de la alia. Kaj ĉiu havas interrilatojn. Konstrui kvalitplenajn rilatojn supozigas lernadon de aŭskultado. Aŭ ĉu estas lernado de silento?

img/Serĉante

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20072.s Serĉante la bonon de alia, ni trovas la propran 2007 99 210 04 04 20072 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20072.s.jpg x_04.04.20072.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 2 (aprilo-majo-junio 2007) Esperante Serĉante Ia bonon de alia, ni trovas la propran. Albana Duke kërkuar te mirën e të tjerëve, gjejmë tonën. Araba (ne legebla per la komputilo) Angla In seeking the good of others. we find our own. Ĉina (ne legebla per la komputilo) Franca En cherchant le bonheur d'autrui, nous trouvons le nôtre. Germana Indem wir für das Wohl anderer streben, fördern wir das eigene. Greka (ne legebla per la komputilo). Hispana Buscando el bien ajeno encontramos el propio. Hungara Mások örömét keresve a magunkéra találunk. Itala Cercando il bene degli altri si trova it proprio. Kroate Trazeci dobro za drugoga. nalazimo svoje dobro. Nederlanda Zoek wat voor 'n ander goed is en je vindt wat goed is voor jezelf. Portugala Ao procurar a hondade de outros, nós encontramos a própria. (El Brazilo:) Buscando a bondade nos outros, encontramos a nossa própria. Rusa (ne legebla per la komputilo). Serba Trazeci tudju dobrotu, nalazimo svoju. Slovaka Ked' hl'adáme st'astie pre druhych, nachádzame svoje vlastné. Uzbeks O'zgalarga ezgulik izlasang, uni o'zingga topasan.

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20073.s La padon faras irado. 2007 99 210 04 04 20073 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20073.s.jpg x_04.04.20073.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 3 (julio-aŭgusto-septembro 2007) La padon faras irado. Promenanto, estas viaj paŝoj kiuj faras Ia padon, kaj nenio pli; promenanto, ne estas pado, la padon faras irado. Promenante vi faras padon, kaj retrorigardante, vi vidas Ia padon kiun vi neniom devos iri denove promenanto, ne estas pado, sed nur la spuroj en la sablo. (laŭ Antonio Machado) La vivon oni devas mem vivi, propraforte kaj propra-iniciate. Ne ĉiam facilas, sed finfine, en la propra vivo, la protagonisto ja estas vi mem! Se vi ne plu scias kion fari, eksidu kaj pripensu. Sed foje ne eblas sola trovi la vojon. Tio estas tute normala afero. Por tio, ni havas familion kaj geamikojn. Ili povas helpi nin; ja neniu diris ke oni devas vivi la vivon sola. La veraj geamikoj estas la bonaj vojindikiloj, kiuj helpas nin orientiĝi. Sed la promenadon mem, tion ni devas fari per la propraj piedoj. Do, kuraĝon, karaj geamikoj, sur via vojo. Kaj ne forgesu: la unua paŝo estas plej malfacila.

img/Gajajn

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20074.s Gajajn festotagojn kaj Feliĉan Novan Jaron! 2007 99 210 04 04 20074 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20074.s.jpg x_04.04.20074.sv.jpg
Priskribo
(dorsflanko ne havas tekston)

img/Kial

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20081.s Kial rompi al si la kapon? 2008 99 210 04 04 20081 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20081.s.jpg x_04.04.20081.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 1 (jan-feb-mrt 2008): Kial rompi al si la kapon? Ni ja ne estas masoĥistoj ?! La modernaj socioj suferas pro amaso da leĝoj kaj reguloj en ĉiam pli rapida ritmo. Ĉiuj tiuj novaj devigoj estas pravigitaj per zorge elpensitaj argumentoj kaj ŝajnas malfacile refuteblaj per raciaj argumentoj. Kaj tamen multaj homoj havas la impreson ke la homoj ne fariĝas pli bonfartaj: sentoj de malkontento kaj malfeliĉo kreskas. Eble ĝuste tie troviĝas la kaptilo: socio bezonas ekvilibron inter racio kaj sentoj. Racio estas valorega eco de homo, sed ne la nura. Eble la nuntempa mondo perdis tiun ekvilibron kaj tro fidis je la racio. Ĉu eble tial tiom da homoj suferas pri kapdoloro, estas troŝtreĉitaj, nerve kolapsas, bezonas medikamentojn aŭ drogojn por elteni Ia vivon ...? La baza slogano de Movado sen Nomo estas: plibonigu la mondon, komencante ĉe vi mem. Kiam ni nur plendas pri la nuna socio, se ni nur kulpigas politikajn kaj moralajn gvidantojn de la socio, ni simple pligrandigas la stresojn. Sed se vi kaj mi mem trovas la ekvilibron inter racio kaj emocioj, ni elradias tion en nia ĉirkaŭaĵo. Se pli kaj pli da individuoj trovas internan ekvilibron kaj pacon, ni kune formas tutmondan tapiŝon de radiantaj punktoj kaj levos la bonfarton en Ia mondo.

img/En

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20082.s En ĉiuj lingvoj tra la mondo, la koro estas la simbolo de AMO 2008 99 210 04 04 20082 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20082.s.jpg
Priskribo
Dorsflanke ne estas teksto

img/Bona

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20083.s Bona tago ekas per ... 2008 99 210 04 04 20083 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20083.s.jpg x_04.04.20083.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 3 (juli-aug-sept 2008): Bona tago ekas per "Bonan tagon". La afabla esprimo "Bonan tagon" povas varmigi malvarman tagon per kelkaj gradoj! Aŭdi "Bonan tagon" donas energion. La esprimo "Bonan tagon" rompas glacion, alproksimigas homojn. Fremdulo ne plu estas fremda post saluto: "Bonan tagon" ĉiu ajn povas diri, sen diskriminacio inter riĉa-malriĉa, nigra-blanka, juna-maljuna. "Bonan tagon" montras respekton al la alia. Se ĉiuj homoj afable salutas, la sento de malsekureco kaj malfido inter diversaj homoj aŭ sociaj grupoj malaperas. "Bonan tagon" estas senpaga kaj senkosta, kaj ju pli oni diras, des malpli da peno kostas! "Bonan tagon" estas ankaŭ bona rimedo kontraŭ konstanta malkontento. En la profesia vivo, "Bonan tagon" pli forte ligas kunlaborantojn inter si, sed ankaŭ kreas pli amikajn ligojn inter la diversaj tavoloj. Se vi estas afabla al aliaj homoj, ankaŭ ili estos pli afablaj. Afabla vorto, aŭ simpla rideto estas la plej bonaj ŝlosiloj al bona komunikado kaj interrilatoj. Ĝentile petita estas duone ricevita! Super ĉio, ni ja estas tutsimple homoj, kiuj ŝatas aŭdi afablajn vortojn, vidi afablajn vizaĝojn. Do ankaŭ ni mem montru afablan vizaĝon kaj aŭdigu afablajn vortojn.

img/Ĉiu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20084.s Ĉiu guto gravas! 2008 99 210 04 04 20084 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20084.s.jpg x_04.04.20084.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 4 (okt-nov-dec 2008): Ĉiu guto gravas. Tiun ĉi frazon oni povas interpreti laŭ diversaj manieroj. Unuflanke: se ĉiu homo iomete helpas al projekto, grandaj laboroj povas realiĝi. Se ĉiu homo iomete helpas al plibonigo de Ia mondo, grandaj ŝanĝoj povas okazi. Ĉi tie, la kaptilo kiu mistifikas multajn homojn estas la amplekso de la farenda laboro, la monto kiu ŝajnas nesuperebla. Tamen, grimpi monton, oni faru per la unua paŝo, Ia plej malfacila, sed la dua paŝo iras aŭtomate! Kaj eĉ se oni atingas nur la duonan altecon de la monto, la panoramo tie estos jam multe pli bela!! Tio ankaŭ validas por personaj problemoj. Oni ne povas fronti ĉiujn problemojn samtempe, sed solvante unu problemon post la alia, oni povas plibonigi sian situacion kaj eble eĉ konkeri Ia tutan monton. Aliflanke, kiam temas pri gutoj, ni pensas pri akvo. Kaj kvankam oleo estas pli valora laŭ ekonomia vidpunkto, akvo estas multe pli grava laŭ homa vidpunkto! Pro manko de oleo, neniu tuj mortus, sed ĉiutage, multege da homoj suferas pro manko de (pura) akvo. Samtempe en la "pli riĉaj landoj", homoj ĉiutage pli-malpli 'forĵetas' litrojn da akvo: por lavi la aŭton, bani sin, por ne mencii la industrion kiu malpurigas tunojn da akvo — kaj eĉ malpurigas la riverojn kaj marojn. Unu eta ekzemplo pri kiamaniere ni kiel individuo povas kontribui estas jena: metu sitelon en la duŝkuvo por kapti parton de la falanta akvo. Se vi ĉiutage kaptas 5 litrojn, vi kaptos 1 825 litrojn en unu jaro, kiuj povos servi al tralavado de necesejo, purigado de la planko kaj simile. Tiel ĉi, 1 000 homoj povas kolekti 1 825 000 litrojn da akvo jare. Impona kvanto ĉu ne? Bone, tiu akvo ne rekte malsoifigos iun, sed klare demonstras kiamaniere multaj etaj gutoj, povas fari grandan amason!

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20091.s Ne scias mono pri sano kaj bono. 2009 99 210 04 04 20091 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20091.s.jpg x_04.04.20091.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto jan.feb.marto 2009 Ne scias mono pri sano kaj bono. La mondo; la komerco, la farmacia industrio, la politiko, ĉio turniĝas ĉirkaŭ mono. Ĝi fariĝis motivo, kialo, senco, strebcelo. Sed ankaŭ: fonto de mizero, malfeliĉo, krimoj, fraŭdo, ĵaluzo, envio, trompoj... Kompreneble ni bezonas monon por vivi, por aĉeti nian panon, por havi nian bazan komforton. Sed ĉio alia, al ni trudata pere de reklamo, por ke ni konsumu, por ke la riĉaj komercistoj kaj industriistoj ankoraŭ pli riĉiĝu, ni ne vere bezonas. Pli bela, modema aŭto, pli rapida komputilo, telefono kun pli da akcesoraĵoj, biskvitoj en pli bela pakaĵo kun nova gusto, pli, pli, pli... ĉu vi ne foje perdas la superrigardon? Ĉiu amasvarbado blindigas nin por tio kio vere gravas: • Je homa nivelo: sano, feliĉo kaj bonfarto. • Je interhoma nivelo: kompreno, harmonic., reciproka helpado kaj amikeco. • Je superhoma nivelo: la sunlumo, nia planedo, la naturo kaj la medio. Neniam ni forgesu tion!

img/Feliĉon

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20092.s Feliĉon oni ne serĉas, oni trovas. 2009 99 210 04 04 20092 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20092.s.jpg x_04.04.20092.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 2 (aprilo-majo-junio 2009) Plej firma bazo al feliĉo estas kontento. Tio, kio kontentigas vin, igos vian vivon pli facila kaj sekve ankaŭ pli feliĉa. Kontento ne signifas, ke ĉio eterne restos senŝanga, sed ke ĉiu evento estas akceptita tiel kiel ĝi estas. Sen tio, nek la plej bela . domo, nek la plej varma amikeco povas kontentigi iun aŭ feliĉigi iun. Ĉiu okazaĵo — ĉu bona aŭ malbona — ofertas novan ŝancon kaj estas utila sur via vivovojo. Eble neatendita evento pensigas vin pri la vivo, pri viaj materiaj havaĵoj same kiel viaj spiritaj akiroj. Tial ĝi eble direktas viajn piedojn al alia vivovojoj, aŭ plifirmigas la antaŭan iritan vojon kaj donas pli profundigitan inspiron kaj energion. En plena evoluigo kaj realigo de planoj kaj revoj oni trovas feliĉon kaj ĝojon. Tamen gravas ankaŭ la kapablo akcepti malvenkon, kiam viaj aspiroj ne realiĝas. Foje la vivo, pere de plej eta evento, direktas nin al la plej neatenditaj vojoj, al la plej neimageblaj lokoj. Ne nur ŝanĝoj, sed ankaŭ la etaj aferoj, kiuj restas netuŝite konstantaj, estas gravaj. Foje direktu vian atenton al tiaj plej etaj aferoj, al la plej evidentaj. Konsideru ilin kiel etaj mirakloj, kiuj lumigas vian vivovojon.

img/Forigu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20093.s Forigu la katenojn! 2009 99 210 04 04 20093 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20093.s.jpg x_04.04.20093.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 3 (julio-aŭgusto-septembro 2009) Forigu la katenojn! Oni diris antaŭ 20 jaroj ke la komputilo transprenos nian laboron kaj faciligos nian vivon. Tamen, la realo estas mala: multaj homoj por sia laboro de mateno ĝis vespero sidas ĉe komputilo kiel sklavoj kaj fariĝas trostreĉitaj. Ĉiuhora paŭzeto estas konsilinda: kaj por la okuloj kaj por la cerbo kaj por la korpo! Fluigu la sangon por transporti oksigenon ĉien en via korpo kaj samtempe sekrecii la korpajn rubaĵojn (la ekskrementojn). Aliaj homoj pasigas horojn ĉe komputilo por krozi en la reto, babili kun amikoj, rigardi filmetojn, legi blogojn kaj tiel plu. La oferto estas tiel grandega, ke homoj malfacile povas ĉesi la komputilumadon por fari ion alian. La sama afero okazadis kaj okazas ankoraŭ kun televido: homoj ne plu havas normalan socian kontakton kaj/aŭ neglektas sian taskojn. Necesas trovi la oran ekvilibron! Aliaj mensaj katenoj aŭ korpaj sklaviĝoj povas esti kafo ("mi bezonas kafon por vekiĝi"), cigaredoj, sekso, kaj tiel plu. Ni homoj povas esti mense malfortaj kaj rapide perdi nian sinregon. Despli ĉar la oferto en la mondo estas tiel granda kaj la reklama aparato tiel konvinkiga (ĉar tiu merkato estas profitdona!). Do: de tempo al tempo indas demandi sin "Ĉu vere mi volas tion?", "Ĉu vere mi bezonas tion?", "Ĉu vere necesas tiom multe?". "Kion alian mi volus fari?" Tiam vi mem decidas pri via propra vivo kaj vivos pli konscie!

img/Venkanto

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.04.20094.s Venkanto estas perdinto kiu persistis. 2009 99 210 04 04 20094 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.04.20094.s.jpg x_04.04.20094.sv.jpg
Priskribo
Levilkarto 4 (oktobro-novembro-decembro 2009) Venkanto estas perdinto kiu persistis. Ekzistas grandaj venkoj kaj malgrandaj venkoj. Venko ne nepre estu grandioza. Ĉiu povas realigi malgrandajn, personajn venkojn. Tio povas temi pri la timo naĝi, ĉesi fumadon, paroli en publiko aŭ io alia kio postulas apartan kuraĝon. Se vi sola ne sukcesas, petu helpon de amiko, familiano. Aŭ, se vi vidas ke amiko aŭ familiano luktas kun problemo, vi povas ĝentile proponi helpon, sen trudi vin. Ofte oni estas sentema, eĉ hontema pri tiaj aferoj. Tamen, serĉi helpon - ĉe la ĝusta persono, ne estas hontinda! Oni ne povas ĉion realigi tute sola! Alia speco de venko estas tiu en sporto aŭ ludo. Neniu ĉampiono venkis de la unua fojo! Oni devas ĉiutage ekzercu por pliboniĝi. Kaj inter miloj de praktikantoj, nur unu povas esti LA ĉampiono. Sciante tion, oni faru sian plejeblon kaj fieru pri la rezulto. Kiu ne gajnis konkurson sed ekstreme streĉis sin jam meritas medalon! Tiu kiu kapablas, sed ne sufiĉe penas, estas la vera malvenkanto! En sporto ankaŭ gravas subteni la aliajn, eĉ se ili estas konkurantoj. Tio estas la olimpika ideo, sed en sportoj kia nacia futbalo, homoj emas forgesi tion. La baza celo ne estas ĵaluzi, ruinigi, primoki, trompi, perfidi, ... La celo de sporto estas kune ion fari, kune esplori kaj vastigi siajn limojn de forto kaj lerteco.

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20100.r Kalendaro 2010 2010 297 210 04 05 20100 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20100.r.jpg x_04.05.20100.v.jpg
Priskribo

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20101.s Ne diru kion vi scias. Sed sciu kion vi diras! 2010 297 210 04 05 20101 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20101.s.jpg x_04.05.20101.v.jpg
Priskribo
Paroli estas facile, sed rapide oni parolas tro. Ne ĉiam temas pri malkaŝo de sekreto, sed pri ofendo de ies sento, de pligravigo de jama konflikto, aŭ embaraso de iu. Foje estas pli saĝe silenti, aŭ diri ‘vi pravas’, anstataŭ pligravigi la situacion. Jes, foje (ofte?) okazas maljusteco kaj tio kolerigas vin. Provu tamen silenti por unue trankviliĝi kaj nur poste reagi. La reago estos multe pli racia kaj justa. Fivortoj estas kiel armilo kontraŭ armilo… tio nur eskaladigas la konflikton! Kaj… foje, dirante eĉ ne unu vorton, vi esprimas pli, ol per mil.

img/Bela

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20102.s Bela mieno = bela vizaĝo 2010 297 210 04 05 20102 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20102.s.jpg x_04.05.20102.v.jpg
Priskribo
Ekzistas du specoj de beleco: la ekstera, do la surfaca, la supraĵa, kaj la interna, la pli profunda beleco. Bela persono, kiu rigardas kvazaŭ tiu ĵus trinkis vinagron, neniel estas simpatia, eĉ ne kun kilogramoj da ŝminko. Male, persono kiu ĉiam estas gaja, kiu subtenas la homojn ĉirkaŭ si, kiu povas aŭskulti kaj ridigi aliajn homojn, nun tiu estas simpatia. Do… kia vi volas esti?

img/Mia

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20103.s Mia koro diras tiktak', ...ne taktik' 2010 297 210 04 05 20103 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20103.s.jpg x_04.05.20103.v.jpg
Priskribo
Homo de bona volo ne elpensas ruzajn planojn, alivorte taktikojn por akiri ion kion li/ŝi normale ne rajtus havi. Taktikoj estas bone por ludo, sed ne por interhoma rilato. Taktikoj kaj ruzaj planoj ĉiam implicas malgajnantojn kaj viktimojn, do malfeliĉulojn. Bedaŭrinde tro da homoj en la socio tamen tiel funkcias. Almenaŭ ni mem gardos nian purajn koron kaj animon, dum la aliaj iun tagon mem fariĝos la viktimo de siaj propraj ruzoj kaj, eble pentos?

img/Ĉi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20104.s Ĉi tie bojas nur hundo! 2010 297 210 04 05 20104 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20104.s.jpg x_04.05.20104.v.jpg
Priskribo
En tiu ĉi domo, ni provos gardi nian trankvilon. Ni parolas al niaj apuduloj kun respekto kaj indulgo. Ni ne krios aŭ vokos kvazaŭ al obstina azeno aŭ hundo. Ne estas facile ĉiam gardi sian trankvilon kiam la ‘sango bolas’, kiam la emocioj superas la racion. Sed, fakte, entute ne necesas gajni ĉiun disputon. Homoj ne ĉiam havas la saman opinion, tio simple estas tiel. Bedaŭrinde tio tro ofte rezultas en kverelo. Necesas konscii ke aliaj opinioj ekzistas, respekti ilin, eĉ se ili foje estas tute kontraŭaj. Alia homo, alia opinio, sed ne nepre malamiko!

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20110.r Kalendaro 2011 2011 297 210 04 05 20110 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20110.r.jpg x_04.05.20110.v.jpg
Priskribo

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20111.s Ne la grandaj vortoj, sed la etaj agoj ŝanĝas la mondon 2011 297 210 04 05 20111 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20111.s.jpg x_04.05.20111.v.jpg
Priskribo
Estas facile paroli laŭte kaj per multaj belaj vortoj. Oni jes ja ŝatas aŭdi belajn vortojn, do multaj homoj ankaŭ ŝatas aŭskulti ilin, sed tro ofte mankas la plenumo. Politikistoj povas promesi multajn reformojn por pli bona socio. Krimulo aŭ drogo-dependulo povas promesi ŝanĝiĝi. Tiuj vortoj estas belaj, sed estas ankoraŭ pli belaj se ili ankaŭ efektiviĝas. Grandaj vortoj bedaŭrinde tro ofte restas nur tremanta aero. Cedi sian lokon al maljunulo en buso, savi paseron, fari donaceton, viziti solulon estas etaj agoj, sed tuj efikaj kaj certe plibonigas la mondon.

img/Diru

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20112.s Diru JES al la vivo! 2011 297 210 04 05 20112 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20112.s.jpg x_04.05.20112.v.jpg
Priskribo
Bedaŭroj oni ofte ne temas pri tio kion oni faris - ĉu bone, ĉu malbone - ĉar almenaŭ oni provis, sed ofte pri tio kion oni NE faris! Ekzemple, akcepti inviton, partopreni la kurson kiu allogis, sed kiun oni ne partoprenis pro hezitemo, kaj tiel plu. Estas bone foje forlasi la "zonon de komforto", "la bobelon de certeco" kaj konatiĝi kun novaj aferoj, novaj homoj. Ĝuste tio riĉigas nian vivon. Resti hejme, farante la kutimajn aĵojn, oni povas fari ĉiam ajn. Vere vivi la vivon, nur 1-foje.

img/Vian

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20113.s Vian grandecon ne montras tio kion vi havas, sed kion vi donas 2011 297 210 04 05 20113 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20113.s.jpg x_04.05.20113.v.jpg
Priskribo
Riĉuloj ŝatas fanfaroni kaj montri siajn riĉaĵojn. Se oni ne povus vidi la riĉaĵojn, al kio do ili utilus? La malavantaĝo estas ke tio allogas la ŝtelistojn, stimulas la ĵaluzon kaj envion. Sekve, ili maltrankvilas pro tiuj posedaĵoj, timas perdi ilin, bezonas alarmon, kaj ĉio tio limigas la personan liberecon. Eblas esti "grandsinjoro" laŭ tiu maniero, sed tio tute ne rilatas al la boneco de la persono. Persono kiu posedas relative malmulton, sed volonte dividas siajn havaĵojn kun aliaj, certe estos pli amata kaj ankaŭ sentos sin pli trankvila kaj feliĉa. Ĉar tiu persono sentos sin ĉirkaŭita de geamikoj anstataŭ ŝtelistoj, enviantoj kaj ŝajn-amikoj. Tiu perosno ankaŭ scias, ke se iam li aŭ ŝi bezonos ion, la veraj geamikoj certe pretos helpi, reciprokante la antaŭajn gestojn. Persono kiu dividas kaj donacas tion kion li havas sen propra intereso estas vere granda, admirinda persono.

img/Attentu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20114.s Attentu viajn ...: ili fariĝos .... 2011 297 210 04 05 20114 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20114.s.jpg x_04.05.20114.v.jpg
Priskribo
Memoru ĉiam, ke ĉio kion vi pensas, faras, … havas konsekvencojn. Bonaj pensoj kaj agoj kutime havas bonajn konsekvencojn, malbonaj pensoj kaj agoj, kutime rezultas en malbonaj aferoj. Atentu viajn pensojn: ili farigos vortoj. Atentu viajn vortojn: ili farigos agoj. Atentu viajn agojn: ili farigos kutimoj. Atentu viajn kutimojn: ili farigos sinteno. Atentu vian sintenon: gi farigos via destino.

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20120.r Kalendaro 2012 2012 297 210 04 05 20120 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20120.r.jpg x_04.05.20120.v.jpg
Priskribo

img/Ĉiuj

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20121.s Ĉiuj homoj estas unikaj! 2012 297 210 04 05 20121 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20121.s.jpg x_04.05.20121.v.jpg
Priskribo
Ni ĉiuj estas unikaj. Kaj tio kio igas nin unika, estas ne nur niaj talentoj kaj specifa karaktero, sed ankaŭ niaj malgrandaj eraretoj. Ili distingas nin de la aliaj kaj karakterizas nin. Iuj trovas tiujn eraretojn ĉarmaj dum al aliaj homoj ili malplaĉas. Ĉi-lastaj bedaŭrinde ne konscias ke ankaŭ ili tutcerte havas eraretojn! Eble ili pli bone kaŝas la erarojn, sed ankaŭ ili havas! Samtempe, ni estas ĉiuj egalaj: ne gravas la haŭtkoloro, grandeco, seksa orientiĝo, edukiteco, naskiĝloko, raso, ktp., ni ĉiuj apartenas al la sama specio, nome Homo sapiens kaj ni naskiĝis sur la sama planedo. Kial do ni kverelas inter ni? Konsentite, oni ne povas amiki same forto al ĉiuj homoj. Tamen, montri minimuman respekton al ĉiuj aliaj homoj, kiaj ajn ili estas, tio estas vere homa!

img/Vivi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20122.s Vivi estas la arto restari post ĉiu falo. 2012 297 210 04 05 20122 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20122.s.jpg x_04.05.20122.v.jpg
Priskribo
Mondfama japana proverbo "Nana korobi, ya oki." kuraĝigas jene: Fali 7 fojojn, ekstari 8 fojojn. Alivorte: post ĉiu falo aŭ malsukceso, gravas denove ekstari kaj daŭrigi. Eble provi alian aliron al la problemo, sed la vera malsukceso estus ĉesi provi entute! Se vi spertas ke io tutsimple NE eblas, tiam vi ne fiaskis, sed almenaŭ provis kaj lernis el tio, do progresis! Farante nenion, oni ne nur ne progresas, sed eĉ regresas! Kaj eble dank' al viaj spertoj, saĝo kaj persistemo, vi jes sukcesos!

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20123.s La Tero estas nia Hejmo. Ni bone konservu ĝin! 2012 297 210 04 05 20123 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20123.s.jpg x_04.05.20123.v.jpg
Priskribo
Flandra proverbo tekstas: Hundo ne malpurigas sian propran neston. Iom simila, hebrea proverbo diras: Ne ĵetu ŝtonon en la puton el kiu vi trinkas. Sed kion faras la homoj? Ili malpurigas la aeron, la grundon, la akvon kaj eĉ la kosmon, distordas la naturajn ekvilibrojn kaj kaŭzas la formorton de besto- kaj plantospecioj. En la oceanoj flosas gigantaj ruboplasto-insuloj, la akvo de multaj riveroj eĉ ne plu taŭgas por naĝado; polvo kaj figasoj venenigas la aeron. Ĉio tio por la 'progreso de la homaro', alivorte, por la kapitalismo kaj plutokratio. La sola eliro estas pli sobra vivmaniero, kun respekto al aliaj vivaĵoj kaj eĉ nevivaĵoj. Kaj plej grave: ne pensi ke "jam tro malfruas"!

img/Donacu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20124.s Donacu elkore, ne elpoŝe. 2012 297 210 04 05 20124 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20124.s.jpg x_04.05.20124.v.jpg
Priskribo
La fino de la jaro alproksimiĝas. La vendejoj denove alvokas por ke vi aĉetu donacojn. Prefere multajn kaj multekostajn. Feliĉe ekzistas brokantaj vendejoj, interŝanĝ-foiroj kaj en iuj landoj eĉ senpagaj vendejoj. Eble sur via librobreto staras jam legita libro kiu povas plezurigi amikon aŭ familianon? Se vi mem organizas feston, eble proponu ke ĉiu kunportu ion kion oni ne plu uzas kaj metu sur tablon. Poste, ĉiu elektu ion kio plaĉas al li/ŝi. Tiel, ĉiuj povas esti kontentaj! Oni liberigas iom da spaco en la hejmo kaj ricevas ion novan! Vivu la alternativa ekonomio!

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20130.r Kalendaro 2013 2013 297 210 04 05 20130 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20130.r.jpg x_04.05.20130.v.jpg
Priskribo

img/VIVI

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20131.s VIVI kaj lasi VIVI 2013 297 210 04 05 20131 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20131.s.jpg x_04.05.20131.v.jpg
Priskribo
Estas science pruvita ke manĝi viandon estas malbone por la planedo (ekologia aspekto: kostas multege pli da akvo kaj terspaco por produkti viandon ol legomojn, grenon k.t.p.); malbone por la sano de la homoj (sana aspekto: la kaŭzo de multaj "lukso"-malsanoj kiel kancero kaj korkrizoj), malbone por la monda ekvilibro (etika aspekto: homoj nutras bredatajn bestojn per multoble pli da greno ol necesus por nutri homojn kiuj samtempe mortas pro malsato) kaj... estas ankoraŭ pli malbone por la sano de la bestoj (etika aspekto: miliardoj da bestoj estas murdataj por la plezuro de homoj; bestoj plejofte bredataj en mizeraj kondiĉoj kaj buĉataj en ankoraŭ pli mizeraj kondiĉoj). Perfekte eblas vivi pli sane kaj pli bone sen fiŝo, viando kaj aliaj produktoj de bestoj. Informiĝu ĉe Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio aŭ ĉe via landa (ne-esperanta) asocio.

img/Pluve

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20132.s Pluve aŭ sune,ESTU BONVENA! 2013 297 210 04 05 20132 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20132.s.jpg x_04.05.20132.v.jpg
Priskribo
Unu el la plej grandaj faktoroj de malfeliĉo kaj eĉ mensa malsano estas soleco. Homoj estas sociaj estaĵoj kiuj bezonas aliajn homojn por esti feliĉaj. Speciale maljunaj personoj, homoj en malliberejo kaj aliaj izolitaj homoj suferas pro tio. Pensu ankaŭ pri infano mokata en lernejo, persono suferanta pro rompo de rilato kaj tiel plu. Do, ne nur por kristnasko invitu/vizitu amikojn, sed la tutan jaron!

img/Tra

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20133.s Tra kiaj vitroj rigardas vi? 2013 297 210 04 05 20133 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20133.s.jpg x_04.05.20133.v.jpg
Priskribo
Kvankam ni ĉiuj vivas en unusama mondo, ĉiu spertas la mondon siamaniere. Nia persona realeco dependas de nia percepto kaj nia pensmaniero. Dum unu vidas duone malplenan glason, alia vidas ĝin duone plena. Sed pli grave: la maniero laŭ kiu ni perceptas la mondon influas ankaŭ la manieron laŭ kiu ni agas en la mondo. Tiu kiu vidas danĝeron ĉie, promenas kun timo en la okuloj kaj fariĝas facila viktimo de krimuloj. Male, tiu kiu promenas kun granda rido sur la vizaĝo, salutanta ĉiujn homojn, fariĝas populara persono kiu ŝajnas "altiri bonŝancon". Tio ne estas iuspeca magio, sed nura sinteno!

img/Estu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20134.s Estu homa. 2013 297 210 04 05 20134 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20134.s.jpg x_04.05.20134.v.jpg
Priskribo
Tre malnova saĝeco, sed ripetinda: "Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volas ke oni faru al vi." Foje homoj plej bonintence, sed bedaŭrinde mallerte - aŭ eĉ tute erare - volas helpi. Ofte, koleriĝo estas la unua reago, sed tio nur pligrandigos la problemon: la persono fariĝas malfeliĉa, despli malcerta en siaj agoj kaj sekve ankoraŭ pli mallerte agos aŭ eble neniam plu helpos. Provu konservi vian paciencon kaj restu ĝentila. (Fakte, sufiĉe da dormo helpas por havi pli da pacienco!). Laste: ĉiuj homoj estas malsamaj, do ne juĝu ĉiujn same. Iuj estas lertaj pri muziko, aliaj pri sporto, aliaj pri matematiko. Ni devas lerni respekti ĉies fortajn kaj malfortajn flankojn, kaj antaŭ ĉio... koni tiujn de ni mem!

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20140.r Kalendaro 2014 2014 297 210 04 05 20140 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20140.r.jpg x_04.05.20140.v.jpg
Priskribo

img/Ĉiutage

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20141.s Ĉiutage mi ĝojas, pro la nokto kiu fariĝis mateno, ... 2014 297 210 04 05 20141 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20141.s.jpg x_04.05.20141.v.jpg
Priskribo
Oni povas ĝoji pro nova aŭto, komputilo, muzik- aŭ filmdisko kaj tiel plu. Sed dum ni estas ĉirkaŭataj de luksaĵoj, ni emas forgesi la simplajn, sed despli gravajn aferojn en la vivo: nova tago ĝuinda, amikoj, familio, revoj, ŝatoj kaj amoj. Ne kuru serĉante blindigajn brilaĵojn por la okuloj, sed ĝuu la varmigajn brilaĵojn por la koro. Kaj ne forgesu: komuna ĝojo estas duobla ĝojo!

img/Kolorigu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20142.s Kolorigu Vian Vivon 2014 297 210 04 05 20142 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20142.s.jpg x_04.05.20142.v.jpg
Priskribo
Rigardu foje en la stratoj de via urbo, eble eĉ en via propra strato, en via propra domo, en via propra vestoŝranko. Ĉu ĝi estas gaja aŭ bunta? Ĉu koloroj ĝojigas vian ĉirkaŭaĵon? Aŭ... ĉu sterile blankaj, brunaj, grizaj, nigraj 'koloroj' superregas kaj tristigas - eĉ deprimigas - vian ĉirkaŭaĵon? Estas science pruvita ke koloroj influas la humuron, do ankaŭ la feliĉo-senton. Kompreneble, vi ne povas farbi la stratojn de via urbo, sed pripensu foje kiamaniere vi povas gajigi vian ĉirkaŭaĵon, simple uzante pli da koloroj. Multkolora revuo estas tiom pli alloga ol griza ĵurnalo. Bunta klaŭno estas multe pli amuza ol nigrakostuma oficisto. Pensu pri tio, venontan fojon kiam vi aĉetas vestaĵojn, murpaperon aŭ farbon. Ankaŭ floroj povas gajigi vian domon aŭ laborejon!

img/Inter

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20143.s Inter homoj de bona volo, ne ekzistas problemoj, sed solvoj. 2014 297 210 04 05 20143 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20143.s.jpg x_04.05.20143.v.jpg
Priskribo
Kiam okazas problemo, gravas laŭeble plej rapide kune trovi la solvon. Tio estas la pozitiva aliro. Poste oni kompreneble devas kontroli kiel estiĝis la situacio kaj lerni el ĝi. Insulti kaj kulpigi unu la alian estas la negativa aliro kiu kreas malamikecon kaj pli grandan streĉon, kiu siavice estigas malpli bonan etoson kaj pligrandigas la riskon je pliaj problemoj estonte. Paco kaj racio estas la plej bonaj rimedoj por eviti kaj solvi problemojn!

img/Pluvo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20144.s Pluvo ne gravas al tiu kiu portas la sunon en si. 2014 297 210 04 05 20144 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20144.s.jpg x_04.05.20144.v.jpg
Priskribo
Iuj ĝojas pro pluvo (farmistoj, ĝardenistoj, ...), multaj aliaj ĝojas pro suno. Tamen, grumbli pro pluvo (aŭ suno) neniel helpas. Senti sin feliĉa devus ne dependi nur de eksteraj elementoj (vetero, luksaĵoj, donacoj kaj simile), sed devas veni de interne. Por tiuj kiuj disponas pri la necesaj bazaj vivrimedoj, feliĉo dependas ĉefe de la propra pensmaniero. Kaj se vi portas la sunon en vi, vi povos radii vian lumon al la aliaj homoj ĉirkaŭ vi, kiuj per rideto ankaŭ povos ekbrili. Se ni ĉiuj povus ridi unu al la alia, la tuta mondo estus gaja!

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20150.r Kalendaro 2015 2015 297 210 04 05 20150 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20150.r.jpg x_04.05.20150.v.jpg
Priskribo

img/Pacienco

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20151.s Pacienco ne estas scienco. Ĉiu ajn povas praktiki ĝin! 2015 297 210 04 05 20151 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20151.s.jpg x_04.05.20151.v.jpg
Priskribo
Foje, aferoj ne tuj aspektas klaraj. Nur post kiam la emocia nubo malaperis, eblas vidi aferojn en ĝusta perspektivo. Tial estas plej bone ne tuj reagi. Memoru ke por venigi kokidon el ĝia ovo, rompi la ovon ne helpos! Ĝi mem venos kiam ĝi pretas. Tiri plantidojn por ke ili pli rapide kresku, nur detruos ilin. Kaj eĉ se rompi ion dum kolero foje ŝajnas alloga ideo, kutime tio kaŭzas pli da malavantaĝoj kaj malhelpoj ol bono. Do, nombru ĝis 10, faru promeneton, kaj reprenu la fadenon kun pli trankvila menso. Cetere, bonaj aferoj venas al tiu kiu paciencas. Pacienco por vi mem same gravas—eble eĉ pli—ol pacienco por aliulo. Laboru diligente, sed ne estu tro severa kaj postulema por vi mem!

img/Kiel

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20152.s Kiel vi sentus? 2015 297 210 04 05 20152 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20152.s.jpg x_04.05.20152.v.jpg
Priskribo
Empatio signifas rekoni la emociojn, ideojn, intencojn kaj personecon de aliaj homoj aŭ bestoj, kaj ankaŭ la proprajn reagojn al la sentoj kaj kondutoj de aliaj. Empatio kondukas al la kapablo kompreni, kunsenti, kaj helpi. Kiam vi interagas kun alia persono, imagu esti “en ties ŝuoj”, alivorte: imagu esti en ties situacio. Sentu, kvazaŭ vi estas la alia persono: 1° kia la alia persono verŝajne sentas sin en sia situacio kaj 2° kio estas la efiko de viaj vortoj kaj agoj. Demandu vin kiamaniere vi povus ideale reagi. La ora regulo: (ne) faru al aliaj tion kion vi mem (ne) ŝatus subiri

img/Ordo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20153.s Ordo en la domo. = Ordo en la kapo. 2015 297 210 04 05 20153 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20153.s.jpg x_04.05.20153.v.jpg
Priskribo
Ĉiuj aferoj en via domo, ĉiuj objektoj, kiuj havas ligon al la pasinteco okupas ne nur spacon en via domo, sed ankaŭ en via subkonscio. Kvankam vi sendube alkutimiĝis al la amaso da objektoj ĉirkaŭ vi, objektoj kiujn vi eĉ ne plu rimarkas, ili malhelpas vin vivi leĝere. Ne vivu en la pasinteco! Imagu, ke sur la ŝrankoj kaj tabloj, troviĝus nur 1 (utila) objekto. Kia paco, ĉu ne? Inverse, plenplenaj ŝrankoj, bretoj kaj tabloj donas senton de maltrankvilo. Pli bonas havi malmultajn sed utilajn kaj kvalitajn objektojn, ol centojn da, kiuj nur senutile ŝtopas viajn ŝrankojn kaj sekve ankaŭ vian menson.

img/Attentu,

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20154.s Attentu, lango: revenas bumerango! 2015 297 210 04 05 20154 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20154.s.jpg x_04.05.20154.v.jpg
Priskribo
Vortoj povas vivi propran vivon. Vi eldiras ilin, kaj ofte tuj poste mem forgesas ilin. Tamen, aliaj homoj, same kiel vi, havas memoron kaj propran buŝon. Ili do povas pludiri viajn vortojn al aliaj homoj, foje eĉ kun propra interpreto! Aŭ, ili memoras la vortojn kaj poste, en la (por ili) konvena momento, konfrontas vin kun viaj propraj vortoj, ne malofte ekster la kunteksto. Tamen, ne paniku: se vi ĉiam estas honesta, respektema kaj sincera, vi havas nenion por timi! Male eĉ, vi estos aprezata kaj respektata persono.

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20160.r Kalendaro 2016 2016 297 210 04 05 20160 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20160.r.jpg x_04.05.20160.v.jpg
Priskribo

img/Menso

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20161.s Menso sana en korpo sana. 2016 297 210 04 05 20161 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20161.s.jpg x_04.05.20161.v.jpg
Priskribo
Menso sana en korpo sana. (januaro-februaro-marto 2016) Malsano estas pli ol la nura sekvo de simpla infekto de bakterio aŭ viruso. Kiam la menso ne fartas bone, pro streso, malfeliĉo, deprimiĝo aŭ alia kaŭzo, la imunsistemo kiu defendas la korpon estas malpli forta kaj oni malsaniĝas pri rapide. Inverse, malforta korpo ankaŭ ne helpas por senti sin bone en la kapo. Oni do flegu kaj la korpon, kaj la menson! Faru fizikajn ekzercojn por la korpo, kaj nepre ne forgesu bone trejni la rid-muskolojn!

img/Anstataŭ

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20162.s Anstataŭ murojn, ni faru pontojn! 2016 297 210 04 05 20162 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20162.s.jpg x_04.05.20162.v.jpg
Priskribo
Anstataŭ murojn, ni faru pontojn! (aprilo-majo-junio 2016) Ni ĉiuj vivas sur la sama planedo, do estas ne-eviteble ke ni renkontiĝas. Diferencoj kaj malsamaĵoj ne minacas, sed riĉigas nian vivon. Kiam ni interŝanĝas niajn unuopajn vidpunktojn, ni ricevas duan manieron por rigardi la mondon! Ni do ne izoliĝu malantaŭ niaj muroj, sed forigu la murojn, malfermu pordojn kaj faru pontojn al homoj kun alia gusto, kulturo, religio aŭ opinio. Ni ne nepre devas havi la saman vidpunkton, sed almenaŭ respekti unu la alian. Nur tiel, ĉiuj homoj povas vivi kune en paco.

img/Ŝparu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20163.s Ŝparu energion, agu pozitive! 2016 297 210 04 05 20163 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20163.s.jpg x_04.05.20163.v.jpg
Priskribo
Ŝparu energion - agu pozitive! (julio-aŭgusto-septembro 2016) Estas nekredeble kiom da homoj perdas energion detruante la vojojn aŭ aĵojn kiujn ili NE ŝatas, anstataŭ konstrui vojon aŭ fari aĵon kiu jes ja plaĉas al ili. Nu, estas pli facile rompi vazon aŭ seĝon, ol mem modli vazon aŭ konstrui seĝon. Sed ĉu oni ne pli fieros pri memmodlita vazo aŭ memkonstruita seĝo, ol pri aro da rompitaj pecoj? Same ne helpas ade kritikaĉi televidan kanalon, retpaĝon aŭ iun klubon. Ĉu ne estas lacige kaj frustrige konstante piedbati tion kion oni ne ŝatas? Ni prefere uzu nian energion por pozitiva kaj kontentiga agado. Kiu volas esti memorita kiel eterna malkontentulo, kiam oni povas esti pozitiva elemento, eble eĉ heroo?

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20164.s La principo de neceso kaj sufiĉo. 2016 297 210 04 05 20164 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20164.s.jpg x_04.05.20164.v.jpg
Priskribo
La principo de neceso kaj sufiĉo. (oktobro-novembro-decembro 2016) En Esperanto ekzistas la tiel nomata “principo de neceso kaj sufiĉo”, proponita de René de Saussure en 1913: * Principo de neceso: en konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto; * Principo de sufiĉo: se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa. Same estas en la ĉiutaga vivo: ni havu ĉiujn aferojn kiuj necesas en nia vivo, sed ne pli ol sufiĉas por esti feliĉa. Nia feliĉo kreskas kiam ni havas pli el la aferoj kiuj necesas al ni, sed la feliĉo komencas malkreski kiam ni havas pli da aferoj ol sufiĉas al ni.

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20170.r Kalendaro 2017 2017 297 210 04 05 20170 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20170.r.jpg x_04.05.20170.v.jpg
Priskribo

img/Sinregardo

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20171.s Sinregardo = signo de civilizo. 2017 297 210 04 05 20171 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20171.s.jpg x_04.05.20171.v.jpg
Priskribo
Sinregado = signo de civilizo. (Januaro-februaro-marto 2017) Dek sekundojn da sinregado povas eviti 10 jarojn da bedaŭro. Kiam oni koleras, oni emas insulti, troigi kaj diri aferojn kiujn oni normale ne dirus. Oni povas pardonpeti, sed la eĥoj de la vortoj povas daŭre vivi. Estas simile kiel peco da ligno en kiun oni batis najlon. Oni povas elpreni la najlon, sed la truo restas, kiom ajn oni pardonpetas.

img/1

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20172.s 1 donaco = 2 x feliĉo 2017 297 210 04 05 20172 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20172.s.jpg x_04.05.20172.v.jpg
Priskribo
Kiam oni donacas elkore, 2 personoj feliĉas: nome ne nur tiu kiu ricevas, sed ankaŭ tiu kiu donacas. Ne devas esti multekostaj donacoj, sed elkoraj donacoj. Mem baki kukon, oferti memfaritan konfitaĵon, ankaŭ tio eblas, kaj estas pli persona donaco ol bele pakita, sed rapide aĉetita objekto sen ajna persona trajto!

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20173.s Ne zorgu pri 'eble' ! 2017 297 210 04 05 20173 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20173.s.jpg x_04.05.20173.v.jpg
Priskribo
Eble morgaŭ la mondo pereos. Eble morgaŭ iu insultos vin. Eble la aŭto paneos. Eble, eble, eble. Ekzistas 1000 kialoj imageblaj por zorgi kaj maltrankvili. Sed ekzistas 2 bonaj kialoj NE zorgi: 1. Ni vivas nun. Kaj se nun ne hantas vin iu problemo, bone! Profitu de la vivo! Ne ruinigu jam la hodiaŭan tagon pro io kio eble povus okazi morgaŭ. Alikaze vi neniam povos esti trankvila. 2. Vi havas manojn por ripari ion. Kaj vi havas kapon por pensi kaj trovi solvon por situacioj. Kaj eĉ se vi mem ne povas ripari ion aŭ solvi iun problemon, vi jes ja povas pensi pri strategio por solvi la problemon, kiun alparoli, kien iri... Por plej multaj problemoj ekzistas solvo! Fine, pensu pri jena mallonga dialogo: * Iun tagon, ni ĉiuj mortos. Kio do estas la senco de ĉio? * Nu, ĉiujn aliajn tagojn, ni NE mortos, ĉu ne?

img/Paŭzo!

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20174.s Paŭzo! 2017 297 210 04 05 20174 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20174.s.jpg x_04.05.20174.v.jpg
Priskribo
Motoro kiu senĉese laboras, trovarmiĝas post certa tempo. La lubrika oleo forvaporiĝas aŭ kemie disfalas, la mekanikaj partoj komencas frotadi kaj difektiĝi. Ni homoj ne estas maŝinoj aŭ robotoj, do ni despli bezonas paŭzon de tempo al tempo! Kiom pezas glaso kun akvo? Ne tiom multe, ĉu? Sed imagu ke vi tenas ĝin kun etendita brako. Post kelkaj horoj, la glaso sentiĝas peza! Ĉu vi sukcesos teni ĝin dum tuta tago? Supozeble ne, almenaŭ ne sen doloro poste! Estas same pri streso. Ni povas travivi iom da streso, sed ne konstantan streson. Necesas de tempo al tempo formeti tiun glason por povi daŭrigi poste. Bone zorgu pri vi mem. Ne atendu ke aliaj faru tion, ĉar ili ja ne povas scii kiel vi sentas vin. Kaj se iu jes scias, fidu tiun personon kaj aŭskultu lin/ŝin!

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20180.r Kalendaro 2018 2018 297 210 04 05 20180 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20180.r.jpg x_04.05.20180.v.jpg
Priskribo

img/Unu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20181.s Unu mano sola ne povas aplaŭdi. 2018 297 210 04 05 20181 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20181.s.jpg x_04.05.20181.v.jpg
Priskribo
Unu mano sola ne povas aplaŭdi. (Januaro-februaro-marto 2018) Kunlaboro estas la bazo de ĉiu agado. Kunlaboro signifas kune labori al komuna celo. Kunlabori signifas aŭskulti kaj respekti la aliajn kunlaborantojn, kun iliaj fortaj kaj malfortaj flankoj. Kaj por optimume kunlabori kun aliaj, necesas unuavice koni la proprajn fortajn kaj malfortajn flankojn!

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20182.s Ne eblas brakumi ... tra ekrano! 2018 297 210 04 05 20182 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20182.s.jpg x_04.05.20182.v.jpg
Priskribo
Ne eblas brakumi… tra ekrano. (Aprilo-majo-junio 2018) Tre rapide kaj facile oni povas tajpi “xxx” per telefona mesaĝo, sed kio estas la signifo? Ni ĉiuj scias ke la signifo estas io kia “3 kisojn”. Daŭras eĉ ne 1 sekundon sendi tion. Ni faras tion rutine, senpense eĉ. Nun imagu, ke anstataŭ sendi la 3 iksojn, vi brakumas tiun personon. La brakumo kaj ĝia signifo estas multe pli profunda, kaj litere tuŝas la personon ĝis la koro. Tion ne povas fari rapide tajpitaj literetoj! Estas vere ke foje mankas tempo viziti amikon aŭ familion. Sed, se ni malpli aktivas per niaj telefonoj kaj komputiloj en la virtuala mondo, ni eble povos krei tempon por viziti amikon aŭ familion en la reala mondo?!

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20183.s Ne gravas fali, sed releviĝi! 2018 297 210 04 05 20183 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20183.s.jpg x_04.05.20183.v.jpg
Priskribo
Ne gravas fali, sed releviĝi! (Julio-aŭgusto-septembro 2018) Japana proverbo diras “Sep foje fali, ok foje restari”. Malmultaj aferoj sukcesas je la unua provo, sed tiu kiu persistas, finfine sukcesos! Atleto, akrobato, verkisto, muzikisto, laboristo, metiisto, ... devas multe ekzerci por atingi bonan nivelon. Rapida rezulto ne ĉiam estas bona rezulto! Povas okazi ke vi konfrontiĝas kun malbonŝanco kaj malhelpo. Pacienco, atendu foje iomete, prenu tempon por trankviliĝi, pensi, poste reprovu kun freŝa energio. Eble petu konsilon aŭ helpon, sed ne cedu!

img/Diru:

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20184.s Diru: JES! 2018 297 210 04 05 20184 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20184.s.jpg x_04.05.20184.v.jpg
Priskribo
Diru JES! (Oktobro-novembro-decembro 2018) La konataj vojoj kaj aferoj donas komforton kaj certecon. Sed ĝuste la novaj, fremdaj aferoj faras nian vivon pli interesa kaj enhave riĉa! Jen alvenas invito al gitarkurso aŭ desegnokurso. Vi povas diri “Ne, mi ne kapablas.” - aŭ vi povas diri “Kial ne? Povas esti amuze.” Kaj eĉ se vi ne fariĝos fama, vi pasigas tempon de persona disvolviĝo, koncentriĝo, lertiĝo kaj amikiĝo kun aliaj kursanoj. Same pri vojaĝoj, ekskursoj kaj tiel plu. Sidi hejme estas komforte, sed la vivo ne estas sidi, sed sperti!

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20190.r Kalendaro 2019 2019 297 210 04 05 20190 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20190.r.jpg x_04.05.20190.v.jpg
Priskribo

img/Vi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20191.s Vi ne estas sola en la mondo. (Januaro-februaro-marto 2019) 2019 297 210 04 05 20191 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20191.s.jpg x_04.05.20191.v.jpg
Priskribo
Imagu ke bona amiko via aŭ proksima familiano havas gravan problemon, sed vi aŭdas pri tio nur longe poste. Kredeble via unua reago estas “Kial vi ne parolis pri tio? Mi estus povinta helpi!” Same inverse: se vi havas problemon, eble vi povus paroli pri tio kun bona amiko aŭ proksima familiano. Ni ne estas solaj en la mondo, ni ĉiuj havas socian reton. Ne ĉiuj havas 10 bonajn geamikojn, foje nur 1 aŭ 2, kaj tio povas esti sufiĉa. Kaj foje, iu persono kiun vi malpli bone konas, povas doni tre trafan konsilon aŭ oferti sian subtenon en la ĝusta momento kaj fariĝi tre bona amiko por la vivo. Do ne izolu vin mem, ne timu “ĝeni aliajn homojn” per viaj problemoj.

img/La

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20192.s La limoj inter homoj estas nur imagaj. (Aprilo-majo-junio 2019) 2019 297 210 04 05 20192 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20192.s.jpg x_04.05.20192.v.jpg
Priskribo
Klare ekzistas diferenco inter kato kaj hundo. Ekzistas diversaj rasoj de katoj kaj hundoj, sed ili ĉiuj restas… katoj kaj hundoj. Ĉu grandaj, ĉu sveltaj, ĉu longharaj aŭ ne, tio ne gravas. Ankaŭ ni homoj ĉiuj estas homoj. Ĉu iu naskiĝis en sudo, nordo, oriento aŭ okcidento ne faras diferencon. Ne gravas la haŭtkoloro, la fizionomio, la inteligenteco. Ni ĉiuj havas niajn proprajn talentojn kaj meritojn. La sola diferenco konsistas en tio, ke iuj homoj imagas sin pli elstaraj, pli valoraj ol aliaj homoj. Ĝuste tiuj homoj ne estas tre homaj.

img/Strukturi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20193.s Strukturi = stagni; kunsenti = evolui (Julio-aŭgusto-septembro 2019) 2019 297 210 04 05 20193 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20193.s.jpg x_04.05.20193.v.jpg
Priskribo
En nia nuntempa socio kreiĝas ĉiutage pli kaj pli da (ofte necesaj) reguloj. Sed la vivo ne kapteblas en reguloj. Ĉiam estos homoj kiuj estas viktimoj aŭ ne povas ĝui avantaĝojn de tiaj reguloj kaj leĝoj. Indas memorigi ke Phil Bosmans, la persono kiu ege popularigis la asocion Bond zonder Naam (Movado sen Nomo), unue en Flandrio kaj poste internacie estis motivita por dediĉi sian energion por helpi tiujn, kiuj suferas pro nia tro-strukturita socio kaj kiuj riskas forgesiĝi.

img/Lernado

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20194.s Lernado kreskigas. (Oktobro-novembro-decembro 2019) 2019 297 210 04 05 20194 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20194.s.jpg x_04.05.20194.v.jpg
Priskribo
Ni homoj estas inteligentaj kreitaĵoj. Kiel ĉiuj aliaj estaĵoj, ni manĝas kaj trinkas por kreski korpe, ĝis nia maturiĝo, kiam ni estas ĉirkaŭ 20-jaraj. Tamen, nia menso (aŭ spirito, animo) povas ĉiam plu-kreski kaj evolui kaj lerni tutvive. Tamen, multaj homoj laboras tuttage kaj vespere sidas ĉe televidilo aŭ komputilo ĝis enlitiĝo. Certe televido kaj interreto ofertas interesajn aferojn, sed nia korpo post finkresko bezonas plian ekzercadon, same kiel nia menso, por resti sana. Gravas do okupiĝi pri plej diversaj aferoj en la vivo, kiuj devigas nian korpon moviĝi de unu loko al la alia, kaj kiuj permesas al ni persone plu-evolui pliriĉigante niajn konojn kaj spertojn. Estas pruvite krome, ke ju pli ni aktivas kaj korpe kaj mense, des pli longe kaj sane ni vivas.

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20200.r Kalendaro 2020 2020 297 210 04 05 20200 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20200.r.jpg x_04.05.20200.v.jpg
Priskribo

img/Vi

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20201.s Vi ne devas esti bona por komenci. Vi devas komenci por estiĝi bona 2020 297 210 04 05 20201 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20201.s.jpg x_04.05.20201.v.jpg
Priskribo
Vi ne devas esti bona por komenci. Vi devas komenci por estiĝi bona. (Januaro-februaro- marto 2020) Ĉiuj homoj volas esti bonaj je io, neniu volas esti nur averaĝe bona, ĉu? Tarnen, oni ne povas de unu tago al la sekva esti perfekta je io. Oni lernas nur per ekzercado, erarado kaj malsukcesoj. Multaj homoj timas la honton erari kaj ne esti perfekta... kaj do tute ne komencas realigi sian revon. Tarnen, fari erarojn estas necesa paŝo en la lernado. Fari erarojn do ne estas honto. Estas la homoj kiuj hontigas kiuj faras la plej grandan eraron!

img/Ĝuu

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20202.s Ĝuu la simplajn aferojn. 2020 297 210 04 05 20202 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20202.s.jpg x_04.05.20202.v.jpg
Priskribo
Ĝuu la simplajn aferojn (Aprilo-majo-junio 2020) Tio, kio ne bonas, ĉiam tuj videblas. Tio, kio jes bonas, ni konsideras evidentaĵon. Tarnen valoras la penon rimarki kaj nomi tiujn ĉiutagajn aferojn, kiuj ĝojigas nin en tutsimpla tago. Ekzemploj de tiuj etaj feliĉaĵoj povas esti : trinki teon el taso de la avino, promeni en florplena ĝardeno, vagi tra nekonata urbo... Pripensu do kio ĝojigas vin. Vi pli ĝuos la vivon kun sento de dankemo pro la etaj ĉiutagaĵoj.

img/Ne

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20203.s Ne perdu vian tempon 2020 297 210 04 05 20203 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20203.s.jpg x_04.05.20203.v.jpg
Priskribo
Ne perdu vian tempon. (Julio-aŭgusto-septembro 2020) Kiam oni estas juna, oni ŝajne havas senfinan kvanton da tempo. Tarnen, la tempo rapide progresas kaj subite oni konscias ke pasis jam multaj jaroj kaj restas al si malpli ol oni dezirus. Tial des pli gravas okupiĝi pri aferoj kiuj estas vere valoraj. Oni do ne perdu sian tempon provante konvinkadi obstinulon pri io ajn, ne indas perdi tempon pro kvereloj. Evitante tiajn situaciojn, vi ne nur gajnas tempon, sed ankaŭ konservas vian feliĉon, bonhumuron kaj psikan bonfarton.

img/Foje

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20204.s Foje ŝanĝu vian perspektivon 2020 297 210 04 05 20204 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20204.s.jpg x_04.05.20204.v.jpg
Priskribo
Foje ŝanĝu vian perspektivon! (Oktobro-novembro-decembro 2020) Estas facile juĝi homojn kiuj troviĝas en alia situacio, ekzemple homojn kiuj vivas en mizero. “Estas ilia propra kulpo! Ke ili laboru!” estas ofte aŭdataj riproĉoj. Tarnen, vivante en komforto, malfacilas vere kompreni kiamaniere homoj eniris tian situacion, ne ĉiam proprakulpe, kaj malfacilas kompreni kial ili ne sukcesas eliri sian mizeron. Simile en konfliktoj, ĉu inter landoj, ĉu inter geedzoj, najbaroj, ĉu ankoraŭ aliaj: ambaŭ partioj rakontas siajn proprajn verojn; siajn proprajn versiojn de la realo. Sed, kio estas la realo por ili? Ofte, la tiel nomata “realo” estas ilia (subjektiva) interpreto de ilia mondo, vivosfero, situacio aŭ spertoj, kiuj por ili en tiu momento estas la nura, pura realo. Malfacilas do konvinki ilin pri sia malpraveco — se entute estas ili kiuj malpravas! Ĉiel ajn, plej gravas, antaŭ ĉio, provi kompreni la alian partion. Kiam venis kompreno, kaj oni esprimas tiun komprenon, eblos pli juste solvi konfliktojn. Ofte estas ĝuste la nekomprenemo kiu frustrigas kaj kolerigas kaj ne la konflikto mem.

img/Kalendaro

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20210.r Kalendaro 2021 2021 297 210 04 05 20210 r
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20210.r.jpg x_04.05.20210.v.jpg
Priskribo
Kuraĝon. (Januaro-februaro-marto 2021) La jaro 2020 sendube eniros la historion kiel la jaro de la pandemio. Jaro dum kiu la socio kaj la homaj interrilatoj draste ŝanĝiĝis. Pandemio kiu nin persone tre tuŝis; kiu ŝanĝis nian ĉiutagan vivon, viruso kiu ŝanĝis ĉion kio ĝis nun estis evidenta: rendevui kun amikoj kaj familio, brakumi ilin, butikumi, libere promeni, doni la manon. Verŝajne plej terure estis la trudizoliĝo: devi resti hejme ĉar ĉiuj kafejoj, restoracioj, muzeoj kaj tiel plu estis devige fermitaj. Nia sola konsolo: ni ĉiuj estas en la sama situacio; ni ĉiuj subiras la socian distancon, suferas solecon, enfermitecon. Tamen, ni ne perdu kuraĝon! Sciu ke ni ne estas la solaj en tiu ĉi situacio. Do, ni kontaktu niajn samsortanojn; ni donu al ili kuraĝon; kaj farante ĝuste tion, ni ankaŭ donas kuraĝon al ni mem. Por kio vi leviĝas? (Aprilo-majo-junio 2021) Dum via vivo vi renkontis multe da homoj, eble vi volas esti kiel aliaj homoj. Eble vi eĉ pli bone konas la aliajn homojn ol vin mem. Kaj ĝuste pro tio, vi ne plu scias kiu VI estas. Kion vi volas realigi aŭ atingi en la vivo? Kio feliĉigas vin? Se vi scias kiu VI estas, vi ĉesos zorgi pri tio kion pensas aliaj homoj pri vi. — Gravas havi celon, motiviĝon en la vivo. Sen tio, ni ne evoluas, ni nur vegetas. Do pensu: kio estas mia celo? Por kio mi leviĝas matene? Kaj laboru por tiu celo. La plej certa maniero malsukcesi estas entute nenion komenci; pro timo malsukcesi aŭ pro negativaj komentoj de aliaj homoj. Memoru: estas pli facile komenti ol komenci. Nur se vi komencas ion, vi havos ŝancon sukcesi. Provu imagi ke vi jam sukcesis, imagu kiamaniere vi atingis tiun celon kaj eklaboru laŭ tiu maniero. Kaj se eble vi ne sukcesas, almenaŭ vi lernas, vi evoluas kaj vi povas provi denove, provi alian manieron, kunlabori, peti helpon aŭ konsilojn. Estas malfacila vojo, sed la sola maniero realigi celon, doni enhavon al via vivo. Pura estas pli bone ol perfekta. (Julio-aŭgusto-septembro 2021) Nia socio postulas perfektecon. Via disertacio, via laboro, via rolo dum konkurso, ĉio devas esti perfekta, Sed perfekta ne ekzistas; perfekta mondo estas utopio. Perfektaj homoj estas kiel robotoj; sed eĉ perfekta roboto ne ekzistas! Ni ĉiuj havas mankojn, malglataĵojn en la haŭto, en nia karaktero, en nia konduto; kaj estas ĝuste tio kio distingas nin de aliaj homoj. Kaj jes, ni faras erarojn, sed se ni lernas koni nin mem, niajn malfortajn flankojn, ni povas anticipi kaj se necese pardonpeti kaj korekti la eraron. Tiel ni pruvas nian purecon, honestecon, sincerecon kaj homecon. Amikeco donas flugilojn. (Oktobro-novembro-decembro 2021) Veraj amikoj kreas zonon sen danĝero, zonon en kiu ni povas esti ni mem, zonon en kiu ni ne devas pesi ĉiun vorton, ni ne devas honti pri kiu kaj kia ni estas aŭ pri tio kion ni diras aŭ faras. Kiam vi pasigas tempon kun veraj amikoj, vi sentos vin levita pli alten, regos kompreno, fido, ĝojo, feliĉo. Aldone, estas grave konscii ke vi povas esti feliĉa nur se vi sukcesos eviti neverajn "amikojn", homoj kiuj rabas vian energion, mokas vin, donas malbonan senton al vi, mallevas vin.

img/Kuraĝon

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20211.s Kuraĝon 2021 297 210 04 05 20211 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20211.s.jpg x_04.05.20211.v.jpg
Priskribo
Kuraĝon. (Januaro-februaro-marto 2021) La jaro 2020 sendube eniros la historion kiel la jaro de la pandemio. Jaro dum kiu la socio kaj la homaj interrilatoj draste ŝanĝiĝis. Pandemio kiu nin persone tre tuŝis; kiu ŝanĝis nian ĉiutagan vivon, viruso kiu ŝanĝis ĉion kio ĝis nun estis evidenta: rendevui kun amikoj kaj familio, brakumi ilin, butikumi, libere promeni, doni la manon. Verŝajne plej terure estis la trudizoliĝo: devi resti hejme ĉar ĉiuj kafejoj, restoracioj, muzeoj kaj tiel plu estis devige fermitaj. Nia sola konsolo: ni ĉiuj estas en la sama situacio; ni ĉiuj subiras la socian distancon, suferas solecon, enfermitecon. Tamen, ni ne perdu kuraĝon! Sciu ke ni ne estas la solaj en tiu ĉi situacio. Do, ni kontaktu niajn samsortanojn; ni donu al ili kuraĝon; kaj farante ĝuste tion, ni ankaŭ donas kuraĝon al ni mem.

img/Por

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20212.s Por kio vi leviĝas 2021 297 210 04 05 20212 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20212.s.jpg x_04.05.20212.v.jpg
Priskribo
Por kio vi leviĝas? (Aprilo-majo-junio 2021) Dum via vivo vi renkontis multe da homoj, eble vi volas esti kiel aliaj homoj. Eble vi eĉ pli bone konas la aliajn homojn ol vin mem. Kaj ĝuste pro tio, vi ne plu scias kiu VI estas. Kion vi volas realigi aŭ atingi en la vivo? Kio feliĉigas vin? Se vi scias kiu VI estas, vi ĉesos zorgi pri tio kion pensas aliaj homoj pri vi. — Gravas havi celon, motiviĝon en la vivo. Sen tio, ni ne evoluas, ni nur vegetas. Do pensu: kio estas mia celo? Por kio mi leviĝas matene? Kaj laboru por tiu celo. La plej certa maniero malsukcesi estas entute nenion komenci; pro timo malsukcesi aŭ pro negativaj komentoj de aliaj homoj. Memoru: estas pli facile komenti ol komenci. Nur se vi komencas ion, vi havos ŝancon sukcesi. Provu imagi ke vi jam sukcesis, imagu kiamaniere vi atingis tiun celon kaj eklaboru laŭ tiu maniero. Kaj se eble vi ne sukcesas, almenaŭ vi lernas, vi evoluas kaj vi povas provi denove, provi alian manieron, kunlabori, peti helpon aŭ konsilojn. Estas malfacila vojo, sed la sola maniero realigi celon, doni enhavon al via vivo.

img/Pura

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20213.s Pura estas pli bone ol perfekta 2021 297 210 04 05 20213 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20213.s.jpg x_04.05.20213.v.jpg
Priskribo
Pura estas pli bone ol perfekta. (Julio-aŭgusto-septembro 2021) Nia socio postulas perfektecon. Via disertacio, via laboro, via rolo dum konkurso, ĉio devas esti perfekta, Sed perfekta ne ekzistas; perfekta mondo estas utopio. Perfektaj homoj estas kiel robotoj; sed eĉ perfekta roboto ne ekzistas! Ni ĉiuj havas mankojn, malglataĵojn en la haŭto, en nia karaktero, en nia konduto; kaj estas ĝuste tio kio distingas nin de aliaj homoj. Kaj jes, ni faras erarojn, sed se ni lernas koni nin mem, niajn malfortajn flankojn, ni povas anticipi kaj se necese pardonpeti kaj korekti la eraron. Tiel ni pruvas nian purecon, honestecon, sincerecon kaj homecon.

img/Amikeco

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.05.20214.s Amikeco donas flugilojn. 2021 297 210 04 05 20214 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.05.20214.s.jpg x_04.05.20214.v.jpg
Priskribo
Amikeco donas flugilojn. (Oktobro-novembro-decembro 2021) Veraj amikoj kreas zonon sen danĝero, zonon en kiu ni povas esti ni mem, zonon en kiu ni ne devas pesi ĉiun vorton, ni ne devas honti pri kiu kaj kia ni estas aŭ pri tio kion ni diras aŭ faras. Kiam vi pasigas tempon kun veraj amikoj, vi sentos vin levita pli alten, regos kompreno, fido, ĝojo, feliĉo. Aldone, estas grave konscii ke vi povas esti feliĉa nur se vi sukcesos eviti neverajn "amikojn", homoj kiuj rabas vian energion, mokas vin, donas malbonan senton al vi, mallevas vin.

img/Movado

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.06.20231.s Movado sen Nomo - kalendaro 2023 2023 297 210 04 06 20231 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.06.20231.s.jpg
Priskribo
La mondo komenciĝas ĉe via pordo. Ne necesas fari longajn, malproksimajn vojaĝojn. Ekkonu la nekonatojn proksime al vi, malfermu vian pordon, kaj invitu la mondon en vian domon. ********* Nia tero estas mirinda loĝejo. Nia tero estas teksajo en kiu miloj da fragilaj fadenoj ligas homojn kun homoj, kun la tuta naturo, la aero, la riveroj, la maro. Ni estas konektitaj, ni spiras la saman aeron, ĝuas la saman sunon. Ni bone prizorgu nian hejmon! ********* Kion signifas ni unu por la alia? Tro ofte ni agas kiel papilioj, kiuj mallonge rilatas kun aliaj kaj poste malaperas, foje revenas, foje ne. Ne forgesu vian familion, viajn geamikojn, ne pensu pri ili nur kiam vi bezonas ilin. Ĝuu kune la nektaron de la vivo.

img/Movado

Numero Titolo Jaro Loko Mapo Levilkarto Atributo
04.06.20232.s Movado sen Nomo - kalendaro 2023 2023 297 210 04 06 20232 s
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
04.06.20232.s.jpg
Priskribo
La veraj valoraĵoj La danĝero de nia socio estas la "utileco". Ĉio devas esti "utila". Sed la plej gravaj aferoj en nia vivo ne estas kalkuleblaj: amo, amikeco kaj bona sano. Jen la veraj valoraĵoj! ********* La pli verda herbo Laŭ proverbo, homoj imagas ĉiam ke la herbo estas pli verda aliloke. Tio estas granda miskoncepto: la herbo estas pli verda tie, kie vi akvumas kaj prizorgas ĝin. ********* La vera vi Ne perdu vian tempon provante esti tiel kiel aliaj homoj diras ke vi estu. Se ili ne estas kontentaj kun la persono kiu vi vere estas, venis tempo por trovi homojn kiuj jes ja aprezas vin tia, kia vi estas.

(Deze pagina werd 21414