Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.06.20242.s | Movado sen Nomo - kalendaro 2024 | 2024 | 297 | 210 | 04 | 06 | 20242 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.06.20242.s.jpg |
Priskribo |
---|
Surhavu ion pozitivan, tiu ĉiam bonaspektas. Bela sinteno estas kiel bela vestaĵo kio ĉiam taŭgas kaj pere de kio vi ĉie certe pozitive brilos. ********** Pli bone konstrui pontojn ol murojn. Muroj limigas vian horizonton, pontoj kondukas vin al ĝi. Muroj ne permesas vin kreski kun malferma menso kaj limigas la spertojn, kiujn vi povas dividi kun aliaj por mense pli riĉigi. Pontoj kondukas vin al la larĝaj horizontoj, riĉigas rigardon kaj komprenon de la mondo! ********** Ne kalkulu ĉiun taghoron, kalkulu la valoron de ili! Ĉiu tago en la vivo estas donaco, sed kion vi faras el ĝi faras la diferencon. Ĝuu, kresku, riĉigu kaj dividu, por ke tagfine vi povas retrorigardi ĝin kontente! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.06.20241.s | Movado sen Nomo - kalendaro 2024 | 2024 | 297 | 210 | 04 | 06 | 20241 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.06.20241.s.jpg |
Priskribo |
---|
Ŝanĝu ĉe vi mem tion, kion vi trovas malĝuste ĉe aliaj. Tiel ofte nin ĝenas aferoj ĉirkaŭ ni. Ladskatoloj, plasto, rubo sur la strato aŭ en la naturo, agreso en trafiko kaj en nia socio. Tenu spegulon kaj pripensu kio tiom ĝenas vin kaj kiel vi mem eraras! ********** Sen hejmo vi estas nenie. Kiel vi sentus vin, kiam ĉio kio donas vin kaj viajn karajn securecon malaperus. Vi nenie hejmus plu, kaj varmeco, kaj tegmento mankos. Kio estus via plej granda deziro? ********** Kiu brilas, tiu neniam marŝas en mallumo. Ĉu, vi jam rimarkis, ke homoj kiuj radias entuziasmon pli facile altiras aliajn kaj pli facile vivas, ol plendantoj, kiuj elspezas al ĝi tro da energio. Pasio inspiras kaj lumigas vian menson tion vi radias. Tiel vi lumigas vian propran vojon. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.06.20232.s | Movado sen Nomo - kalendaro 2023 | 2023 | 297 | 210 | 04 | 06 | 20232 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.06.20232.s.jpg |
Priskribo |
---|
La veraj valoraĵoj La danĝero de nia socio estas la "utileco". Ĉio devas esti "utila". Sed la plej gravaj aferoj en nia vivo ne estas kalkuleblaj: amo, amikeco kaj bona sano. Jen la veraj valoraĵoj! ********* La pli verda herbo Laŭ proverbo, homoj imagas ĉiam ke la herbo estas pli verda aliloke. Tio estas granda miskoncepto: la herbo estas pli verda tie, kie vi akvumas kaj prizorgas ĝin. ********* La vera vi Ne perdu vian tempon provante esti tiel kiel aliaj homoj diras ke vi estu. Se ili ne estas kontentaj kun la persono kiu vi vere estas, venis tempo por trovi homojn kiuj jes ja aprezas vin tia, kia vi estas. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.06.20231.s | Movado sen Nomo - kalendaro 2023 | 2023 | 297 | 210 | 04 | 06 | 20231 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.06.20231.s.jpg |
Priskribo |
---|
La mondo komenciĝas ĉe via pordo. Ne necesas fari longajn, malproksimajn vojaĝojn. Ekkonu la nekonatojn proksime al vi, malfermu vian pordon, kaj invitu la mondon en vian domon. ********* Nia tero estas mirinda loĝejo. Nia tero estas teksajo en kiu miloj da fragilaj fadenoj ligas homojn kun homoj, kun la tuta naturo, la aero, la riveroj, la maro. Ni estas konektitaj, ni spiras la saman aeron, ĝuas la saman sunon. Ni bone prizorgu nian hejmon! ********* Kion signifas ni unu por la alia? Tro ofte ni agas kiel papilioj, kiuj mallonge rilatas kun aliaj kaj poste malaperas, foje revenas, foje ne. Ne forgesu vian familion, viajn geamikojn, ne pensu pri ili nur kiam vi bezonas ilin. Ĝuu kune la nektaron de la vivo. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20214.s | Amikeco donas flugilojn. | 2021 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20214 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20214.s.jpg | x_04.05.20214.v.jpg |
Priskribo |
---|
Amikeco donas flugilojn. (Oktobro-novembro-decembro 2021) Veraj amikoj kreas zonon sen danĝero, zonon en kiu ni povas esti ni mem, zonon en kiu ni ne devas pesi ĉiun vorton, ni ne devas honti pri kiu kaj kia ni estas aŭ pri tio kion ni diras aŭ faras. Kiam vi pasigas tempon kun veraj amikoj, vi sentos vin levita pli alten, regos kompreno, fido, ĝojo, feliĉo. Aldone, estas grave konscii ke vi povas esti feliĉa nur se vi sukcesos eviti neverajn "amikojn", homoj kiuj rabas vian energion, mokas vin, donas malbonan senton al vi, mallevas vin. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20213.s | Pura estas pli bone ol perfekta | 2021 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20213 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20213.s.jpg | x_04.05.20213.v.jpg |
Priskribo |
---|
Pura estas pli bone ol perfekta. (Julio-aŭgusto-septembro 2021) Nia socio postulas perfektecon. Via disertacio, via laboro, via rolo dum konkurso, ĉio devas esti perfekta, Sed perfekta ne ekzistas; perfekta mondo estas utopio. Perfektaj homoj estas kiel robotoj; sed eĉ perfekta roboto ne ekzistas! Ni ĉiuj havas mankojn, malglataĵojn en la haŭto, en nia karaktero, en nia konduto; kaj estas ĝuste tio kio distingas nin de aliaj homoj. Kaj jes, ni faras erarojn, sed se ni lernas koni nin mem, niajn malfortajn flankojn, ni povas anticipi kaj se necese pardonpeti kaj korekti la eraron. Tiel ni pruvas nian purecon, honestecon, sincerecon kaj homecon. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20212.s | Por kio vi leviĝas | 2021 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20212 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20212.s.jpg | x_04.05.20212.v.jpg |
Priskribo |
---|
Por kio vi leviĝas? (Aprilo-majo-junio 2021) Dum via vivo vi renkontis multe da homoj, eble vi volas esti kiel aliaj homoj. Eble vi eĉ pli bone konas la aliajn homojn ol vin mem. Kaj ĝuste pro tio, vi ne plu scias kiu VI estas. Kion vi volas realigi aŭ atingi en la vivo? Kio feliĉigas vin? Se vi scias kiu VI estas, vi ĉesos zorgi pri tio kion pensas aliaj homoj pri vi. — Gravas havi celon, motiviĝon en la vivo. Sen tio, ni ne evoluas, ni nur vegetas. Do pensu: kio estas mia celo? Por kio mi leviĝas matene? Kaj laboru por tiu celo. La plej certa maniero malsukcesi estas entute nenion komenci; pro timo malsukcesi aŭ pro negativaj komentoj de aliaj homoj. Memoru: estas pli facile komenti ol komenci. Nur se vi komencas ion, vi havos ŝancon sukcesi. Provu imagi ke vi jam sukcesis, imagu kiamaniere vi atingis tiun celon kaj eklaboru laŭ tiu maniero. Kaj se eble vi ne sukcesas, almenaŭ vi lernas, vi evoluas kaj vi povas provi denove, provi alian manieron, kunlabori, peti helpon aŭ konsilojn. Estas malfacila vojo, sed la sola maniero realigi celon, doni enhavon al via vivo. |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20211.s.jpg | x_04.05.20211.v.jpg |
Priskribo |
---|
Kuraĝon. (Januaro-februaro-marto 2021) La jaro 2020 sendube eniros la historion kiel la jaro de la pandemio. Jaro dum kiu la socio kaj la homaj interrilatoj draste ŝanĝiĝis. Pandemio kiu nin persone tre tuŝis; kiu ŝanĝis nian ĉiutagan vivon, viruso kiu ŝanĝis ĉion kio ĝis nun estis evidenta: rendevui kun amikoj kaj familio, brakumi ilin, butikumi, libere promeni, doni la manon. Verŝajne plej terure estis la trudizoliĝo: devi resti hejme ĉar ĉiuj kafejoj, restoracioj, muzeoj kaj tiel plu estis devige fermitaj. Nia sola konsolo: ni ĉiuj estas en la sama situacio; ni ĉiuj subiras la socian distancon, suferas solecon, enfermitecon. Tamen, ni ne perdu kuraĝon! Sciu ke ni ne estas la solaj en tiu ĉi situacio. Do, ni kontaktu niajn samsortanojn; ni donu al ili kuraĝon; kaj farante ĝuste tion, ni ankaŭ donas kuraĝon al ni mem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20210.r | Kalendaro 2021 | 2021 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20210 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20210.r.jpg | x_04.05.20210.v.jpg |
Priskribo |
---|
Kuraĝon. (Januaro-februaro-marto 2021) La jaro 2020 sendube eniros la historion kiel la jaro de la pandemio. Jaro dum kiu la socio kaj la homaj interrilatoj draste ŝanĝiĝis. Pandemio kiu nin persone tre tuŝis; kiu ŝanĝis nian ĉiutagan vivon, viruso kiu ŝanĝis ĉion kio ĝis nun estis evidenta: rendevui kun amikoj kaj familio, brakumi ilin, butikumi, libere promeni, doni la manon. Verŝajne plej terure estis la trudizoliĝo: devi resti hejme ĉar ĉiuj kafejoj, restoracioj, muzeoj kaj tiel plu estis devige fermitaj. Nia sola konsolo: ni ĉiuj estas en la sama situacio; ni ĉiuj subiras la socian distancon, suferas solecon, enfermitecon. Tamen, ni ne perdu kuraĝon! Sciu ke ni ne estas la solaj en tiu ĉi situacio. Do, ni kontaktu niajn samsortanojn; ni donu al ili kuraĝon; kaj farante ĝuste tion, ni ankaŭ donas kuraĝon al ni mem. Por kio vi leviĝas? (Aprilo-majo-junio 2021) Dum via vivo vi renkontis multe da homoj, eble vi volas esti kiel aliaj homoj. Eble vi eĉ pli bone konas la aliajn homojn ol vin mem. Kaj ĝuste pro tio, vi ne plu scias kiu VI estas. Kion vi volas realigi aŭ atingi en la vivo? Kio feliĉigas vin? Se vi scias kiu VI estas, vi ĉesos zorgi pri tio kion pensas aliaj homoj pri vi. — Gravas havi celon, motiviĝon en la vivo. Sen tio, ni ne evoluas, ni nur vegetas. Do pensu: kio estas mia celo? Por kio mi leviĝas matene? Kaj laboru por tiu celo. La plej certa maniero malsukcesi estas entute nenion komenci; pro timo malsukcesi aŭ pro negativaj komentoj de aliaj homoj. Memoru: estas pli facile komenti ol komenci. Nur se vi komencas ion, vi havos ŝancon sukcesi. Provu imagi ke vi jam sukcesis, imagu kiamaniere vi atingis tiun celon kaj eklaboru laŭ tiu maniero. Kaj se eble vi ne sukcesas, almenaŭ vi lernas, vi evoluas kaj vi povas provi denove, provi alian manieron, kunlabori, peti helpon aŭ konsilojn. Estas malfacila vojo, sed la sola maniero realigi celon, doni enhavon al via vivo. Pura estas pli bone ol perfekta. (Julio-aŭgusto-septembro 2021) Nia socio postulas perfektecon. Via disertacio, via laboro, via rolo dum konkurso, ĉio devas esti perfekta, Sed perfekta ne ekzistas; perfekta mondo estas utopio. Perfektaj homoj estas kiel robotoj; sed eĉ perfekta roboto ne ekzistas! Ni ĉiuj havas mankojn, malglataĵojn en la haŭto, en nia karaktero, en nia konduto; kaj estas ĝuste tio kio distingas nin de aliaj homoj. Kaj jes, ni faras erarojn, sed se ni lernas koni nin mem, niajn malfortajn flankojn, ni povas anticipi kaj se necese pardonpeti kaj korekti la eraron. Tiel ni pruvas nian purecon, honestecon, sincerecon kaj homecon. Amikeco donas flugilojn. (Oktobro-novembro-decembro 2021) Veraj amikoj kreas zonon sen danĝero, zonon en kiu ni povas esti ni mem, zonon en kiu ni ne devas pesi ĉiun vorton, ni ne devas honti pri kiu kaj kia ni estas aŭ pri tio kion ni diras aŭ faras. Kiam vi pasigas tempon kun veraj amikoj, vi sentos vin levita pli alten, regos kompreno, fido, ĝojo, feliĉo. Aldone, estas grave konscii ke vi povas esti feliĉa nur se vi sukcesos eviti neverajn "amikojn", homoj kiuj rabas vian energion, mokas vin, donas malbonan senton al vi, mallevas vin. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20204.s | Foje ŝanĝu vian perspektivon | 2020 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20204 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20204.s.jpg | x_04.05.20204.v.jpg |
Priskribo |
---|
Foje ŝanĝu vian perspektivon! (Oktobro-novembro-decembro 2020) Estas facile juĝi homojn kiuj troviĝas en alia situacio, ekzemple homojn kiuj vivas en mizero. “Estas ilia propra kulpo! Ke ili laboru!” estas ofte aŭdataj riproĉoj. Tarnen, vivante en komforto, malfacilas vere kompreni kiamaniere homoj eniris tian situacion, ne ĉiam proprakulpe, kaj malfacilas kompreni kial ili ne sukcesas eliri sian mizeron. Simile en konfliktoj, ĉu inter landoj, ĉu inter geedzoj, najbaroj, ĉu ankoraŭ aliaj: ambaŭ partioj rakontas siajn proprajn verojn; siajn proprajn versiojn de la realo. Sed, kio estas la realo por ili? Ofte, la tiel nomata “realo” estas ilia (subjektiva) interpreto de ilia mondo, vivosfero, situacio aŭ spertoj, kiuj por ili en tiu momento estas la nura, pura realo. Malfacilas do konvinki ilin pri sia malpraveco — se entute estas ili kiuj malpravas! Ĉiel ajn, plej gravas, antaŭ ĉio, provi kompreni la alian partion. Kiam venis kompreno, kaj oni esprimas tiun komprenon, eblos pli juste solvi konfliktojn. Ofte estas ĝuste la nekomprenemo kiu frustrigas kaj kolerigas kaj ne la konflikto mem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20203.s | Ne perdu vian tempon | 2020 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20203 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20203.s.jpg | x_04.05.20203.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ne perdu vian tempon. (Julio-aŭgusto-septembro 2020) Kiam oni estas juna, oni ŝajne havas senfinan kvanton da tempo. Tarnen, la tempo rapide progresas kaj subite oni konscias ke pasis jam multaj jaroj kaj restas al si malpli ol oni dezirus. Tial des pli gravas okupiĝi pri aferoj kiuj estas vere valoraj. Oni do ne perdu sian tempon provante konvinkadi obstinulon pri io ajn, ne indas perdi tempon pro kvereloj. Evitante tiajn situaciojn, vi ne nur gajnas tempon, sed ankaŭ konservas vian feliĉon, bonhumuron kaj psikan bonfarton. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20202.s | Ĝuu la simplajn aferojn. | 2020 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20202 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20202.s.jpg | x_04.05.20202.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ĝuu la simplajn aferojn (Aprilo-majo-junio 2020) Tio, kio ne bonas, ĉiam tuj videblas. Tio, kio jes bonas, ni konsideras evidentaĵon. Tarnen valoras la penon rimarki kaj nomi tiujn ĉiutagajn aferojn, kiuj ĝojigas nin en tutsimpla tago. Ekzemploj de tiuj etaj feliĉaĵoj povas esti : trinki teon el taso de la avino, promeni en florplena ĝardeno, vagi tra nekonata urbo... Pripensu do kio ĝojigas vin. Vi pli ĝuos la vivon kun sento de dankemo pro la etaj ĉiutagaĵoj. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20201.s | Vi ne devas esti bona por komenci. Vi devas komenci por estiĝi bona | 2020 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20201 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20201.s.jpg | x_04.05.20201.v.jpg |
Priskribo |
---|
Vi ne devas esti bona por komenci. Vi devas komenci por estiĝi bona. (Januaro-februaro- marto 2020) Ĉiuj homoj volas esti bonaj je io, neniu volas esti nur averaĝe bona, ĉu? Tarnen, oni ne povas de unu tago al la sekva esti perfekta je io. Oni lernas nur per ekzercado, erarado kaj malsukcesoj. Multaj homoj timas la honton erari kaj ne esti perfekta... kaj do tute ne komencas realigi sian revon. Tarnen, fari erarojn estas necesa paŝo en la lernado. Fari erarojn do ne estas honto. Estas la homoj kiuj hontigas kiuj faras la plej grandan eraron! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20200.r | Kalendaro 2020 | 2020 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20200 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20200.r.jpg | x_04.05.20200.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20194.s | Lernado kreskigas. (Oktobro-novembro-decembro 2019) | 2019 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20194 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20194.s.jpg | x_04.05.20194.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ni homoj estas inteligentaj kreitaĵoj. Kiel ĉiuj aliaj estaĵoj, ni manĝas kaj trinkas por kreski korpe, ĝis nia maturiĝo, kiam ni estas ĉirkaŭ 20-jaraj. Tamen, nia menso (aŭ spirito, animo) povas ĉiam plu-kreski kaj evolui kaj lerni tutvive. Tamen, multaj homoj laboras tuttage kaj vespere sidas ĉe televidilo aŭ komputilo ĝis enlitiĝo. Certe televido kaj interreto ofertas interesajn aferojn, sed nia korpo post finkresko bezonas plian ekzercadon, same kiel nia menso, por resti sana. Gravas do okupiĝi pri plej diversaj aferoj en la vivo, kiuj devigas nian korpon moviĝi de unu loko al la alia, kaj kiuj permesas al ni persone plu-evolui pliriĉigante niajn konojn kaj spertojn. Estas pruvite krome, ke ju pli ni aktivas kaj korpe kaj mense, des pli longe kaj sane ni vivas. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20193.s | Strukturi = stagni; kunsenti = evolui (Julio-aŭgusto-septembro 2019) | 2019 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20193 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20193.s.jpg | x_04.05.20193.v.jpg |
Priskribo |
---|
En nia nuntempa socio kreiĝas ĉiutage pli kaj pli da (ofte necesaj) reguloj. Sed la vivo ne kapteblas en reguloj. Ĉiam estos homoj kiuj estas viktimoj aŭ ne povas ĝui avantaĝojn de tiaj reguloj kaj leĝoj. Indas memorigi ke Phil Bosmans, la persono kiu ege popularigis la asocion Bond zonder Naam (Movado sen Nomo), unue en Flandrio kaj poste internacie estis motivita por dediĉi sian energion por helpi tiujn, kiuj suferas pro nia tro-strukturita socio kaj kiuj riskas forgesiĝi. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20192.s | La limoj inter homoj estas nur imagaj. (Aprilo-majo-junio 2019) | 2019 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20192 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20192.s.jpg | x_04.05.20192.v.jpg |
Priskribo |
---|
Klare ekzistas diferenco inter kato kaj hundo. Ekzistas diversaj rasoj de katoj kaj hundoj, sed ili ĉiuj restas… katoj kaj hundoj. Ĉu grandaj, ĉu sveltaj, ĉu longharaj aŭ ne, tio ne gravas. Ankaŭ ni homoj ĉiuj estas homoj. Ĉu iu naskiĝis en sudo, nordo, oriento aŭ okcidento ne faras diferencon. Ne gravas la haŭtkoloro, la fizionomio, la inteligenteco. Ni ĉiuj havas niajn proprajn talentojn kaj meritojn. La sola diferenco konsistas en tio, ke iuj homoj imagas sin pli elstaraj, pli valoraj ol aliaj homoj. Ĝuste tiuj homoj ne estas tre homaj. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20191.s | Vi ne estas sola en la mondo. (Januaro-februaro-marto 2019) | 2019 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20191 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20191.s.jpg | x_04.05.20191.v.jpg |
Priskribo |
---|
Imagu ke bona amiko via aŭ proksima familiano havas gravan problemon, sed vi aŭdas pri tio nur longe poste. Kredeble via unua reago estas “Kial vi ne parolis pri tio? Mi estus povinta helpi!” Same inverse: se vi havas problemon, eble vi povus paroli pri tio kun bona amiko aŭ proksima familiano. Ni ne estas solaj en la mondo, ni ĉiuj havas socian reton. Ne ĉiuj havas 10 bonajn geamikojn, foje nur 1 aŭ 2, kaj tio povas esti sufiĉa. Kaj foje, iu persono kiun vi malpli bone konas, povas doni tre trafan konsilon aŭ oferti sian subtenon en la ĝusta momento kaj fariĝi tre bona amiko por la vivo. Do ne izolu vin mem, ne timu “ĝeni aliajn homojn” per viaj problemoj. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20190.r | Kalendaro 2019 | 2019 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20190 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20190.r.jpg | x_04.05.20190.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20184.s | Diru: JES! | 2018 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20184 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20184.s.jpg | x_04.05.20184.v.jpg |
Priskribo |
---|
Diru JES! (Oktobro-novembro-decembro 2018) La konataj vojoj kaj aferoj donas komforton kaj certecon. Sed ĝuste la novaj, fremdaj aferoj faras nian vivon pli interesa kaj enhave riĉa! Jen alvenas invito al gitarkurso aŭ desegnokurso. Vi povas diri “Ne, mi ne kapablas.” - aŭ vi povas diri “Kial ne? Povas esti amuze.” Kaj eĉ se vi ne fariĝos fama, vi pasigas tempon de persona disvolviĝo, koncentriĝo, lertiĝo kaj amikiĝo kun aliaj kursanoj. Same pri vojaĝoj, ekskursoj kaj tiel plu. Sidi hejme estas komforte, sed la vivo ne estas sidi, sed sperti! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20183.s | Ne gravas fali, sed releviĝi! | 2018 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20183 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20183.s.jpg | x_04.05.20183.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ne gravas fali, sed releviĝi! (Julio-aŭgusto-septembro 2018) Japana proverbo diras “Sep foje fali, ok foje restari”. Malmultaj aferoj sukcesas je la unua provo, sed tiu kiu persistas, finfine sukcesos! Atleto, akrobato, verkisto, muzikisto, laboristo, metiisto, ... devas multe ekzerci por atingi bonan nivelon. Rapida rezulto ne ĉiam estas bona rezulto! Povas okazi ke vi konfrontiĝas kun malbonŝanco kaj malhelpo. Pacienco, atendu foje iomete, prenu tempon por trankviliĝi, pensi, poste reprovu kun freŝa energio. Eble petu konsilon aŭ helpon, sed ne cedu! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20182.s | Ne eblas brakumi ... tra ekrano! | 2018 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20182 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20182.s.jpg | x_04.05.20182.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ne eblas brakumi… tra ekrano. (Aprilo-majo-junio 2018) Tre rapide kaj facile oni povas tajpi “xxx” per telefona mesaĝo, sed kio estas la signifo? Ni ĉiuj scias ke la signifo estas io kia “3 kisojn”. Daŭras eĉ ne 1 sekundon sendi tion. Ni faras tion rutine, senpense eĉ. Nun imagu, ke anstataŭ sendi la 3 iksojn, vi brakumas tiun personon. La brakumo kaj ĝia signifo estas multe pli profunda, kaj litere tuŝas la personon ĝis la koro. Tion ne povas fari rapide tajpitaj literetoj! Estas vere ke foje mankas tempo viziti amikon aŭ familion. Sed, se ni malpli aktivas per niaj telefonoj kaj komputiloj en la virtuala mondo, ni eble povos krei tempon por viziti amikon aŭ familion en la reala mondo?! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20181.s | Unu mano sola ne povas aplaŭdi. | 2018 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20181 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20181.s.jpg | x_04.05.20181.v.jpg |
Priskribo |
---|
Unu mano sola ne povas aplaŭdi. (Januaro-februaro-marto 2018) Kunlaboro estas la bazo de ĉiu agado. Kunlaboro signifas kune labori al komuna celo. Kunlabori signifas aŭskulti kaj respekti la aliajn kunlaborantojn, kun iliaj fortaj kaj malfortaj flankoj. Kaj por optimume kunlabori kun aliaj, necesas unuavice koni la proprajn fortajn kaj malfortajn flankojn! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20180.r | Kalendaro 2018 | 2018 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20180 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20180.r.jpg | x_04.05.20180.v.jpg |
Priskribo |
---|
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20174.s.jpg | x_04.05.20174.v.jpg |
Priskribo |
---|
Motoro kiu senĉese laboras, trovarmiĝas post certa tempo. La lubrika oleo forvaporiĝas aŭ kemie disfalas, la mekanikaj partoj komencas frotadi kaj difektiĝi. Ni homoj ne estas maŝinoj aŭ robotoj, do ni despli bezonas paŭzon de tempo al tempo! Kiom pezas glaso kun akvo? Ne tiom multe, ĉu? Sed imagu ke vi tenas ĝin kun etendita brako. Post kelkaj horoj, la glaso sentiĝas peza! Ĉu vi sukcesos teni ĝin dum tuta tago? Supozeble ne, almenaŭ ne sen doloro poste! Estas same pri streso. Ni povas travivi iom da streso, sed ne konstantan streson. Necesas de tempo al tempo formeti tiun glason por povi daŭrigi poste. Bone zorgu pri vi mem. Ne atendu ke aliaj faru tion, ĉar ili ja ne povas scii kiel vi sentas vin. Kaj se iu jes scias, fidu tiun personon kaj aŭskultu lin/ŝin! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20173.s | Ne zorgu pri 'eble' ! | 2017 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20173 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20173.s.jpg | x_04.05.20173.v.jpg |
Priskribo |
---|
Eble morgaŭ la mondo pereos. Eble morgaŭ iu insultos vin. Eble la aŭto paneos. Eble, eble, eble. Ekzistas 1000 kialoj imageblaj por zorgi kaj maltrankvili. Sed ekzistas 2 bonaj kialoj NE zorgi: 1. Ni vivas nun. Kaj se nun ne hantas vin iu problemo, bone! Profitu de la vivo! Ne ruinigu jam la hodiaŭan tagon pro io kio eble povus okazi morgaŭ. Alikaze vi neniam povos esti trankvila. 2. Vi havas manojn por ripari ion. Kaj vi havas kapon por pensi kaj trovi solvon por situacioj. Kaj eĉ se vi mem ne povas ripari ion aŭ solvi iun problemon, vi jes ja povas pensi pri strategio por solvi la problemon, kiun alparoli, kien iri... Por plej multaj problemoj ekzistas solvo! Fine, pensu pri jena mallonga dialogo: * Iun tagon, ni ĉiuj mortos. Kio do estas la senco de ĉio? * Nu, ĉiujn aliajn tagojn, ni NE mortos, ĉu ne? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20172.s | 1 donaco = 2 x feliĉo | 2017 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20172 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20172.s.jpg | x_04.05.20172.v.jpg |
Priskribo |
---|
Kiam oni donacas elkore, 2 personoj feliĉas: nome ne nur tiu kiu ricevas, sed ankaŭ tiu kiu donacas. Ne devas esti multekostaj donacoj, sed elkoraj donacoj. Mem baki kukon, oferti memfaritan konfitaĵon, ankaŭ tio eblas, kaj estas pli persona donaco ol bele pakita, sed rapide aĉetita objekto sen ajna persona trajto! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20171.s | Sinregardo = signo de civilizo. | 2017 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20171 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20171.s.jpg | x_04.05.20171.v.jpg |
Priskribo |
---|
Sinregado = signo de civilizo. (Januaro-februaro-marto 2017) Dek sekundojn da sinregado povas eviti 10 jarojn da bedaŭro. Kiam oni koleras, oni emas insulti, troigi kaj diri aferojn kiujn oni normale ne dirus. Oni povas pardonpeti, sed la eĥoj de la vortoj povas daŭre vivi. Estas simile kiel peco da ligno en kiun oni batis najlon. Oni povas elpreni la najlon, sed la truo restas, kiom ajn oni pardonpetas. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20170.r | Kalendaro 2017 | 2017 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20170 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20170.r.jpg | x_04.05.20170.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20164.s | La principo de neceso kaj sufiĉo. | 2016 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20164 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20164.s.jpg | x_04.05.20164.v.jpg |
Priskribo |
---|
La principo de neceso kaj sufiĉo. (oktobro-novembro-decembro 2016) En Esperanto ekzistas la tiel nomata “principo de neceso kaj sufiĉo”, proponita de René de Saussure en 1913: * Principo de neceso: en konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto; * Principo de sufiĉo: se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa. Same estas en la ĉiutaga vivo: ni havu ĉiujn aferojn kiuj necesas en nia vivo, sed ne pli ol sufiĉas por esti feliĉa. Nia feliĉo kreskas kiam ni havas pli el la aferoj kiuj necesas al ni, sed la feliĉo komencas malkreski kiam ni havas pli da aferoj ol sufiĉas al ni. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20163.s | Ŝparu energion, agu pozitive! | 2016 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20163 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20163.s.jpg | x_04.05.20163.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ŝparu energion - agu pozitive! (julio-aŭgusto-septembro 2016) Estas nekredeble kiom da homoj perdas energion detruante la vojojn aŭ aĵojn kiujn ili NE ŝatas, anstataŭ konstrui vojon aŭ fari aĵon kiu jes ja plaĉas al ili. Nu, estas pli facile rompi vazon aŭ seĝon, ol mem modli vazon aŭ konstrui seĝon. Sed ĉu oni ne pli fieros pri memmodlita vazo aŭ memkonstruita seĝo, ol pri aro da rompitaj pecoj? Same ne helpas ade kritikaĉi televidan kanalon, retpaĝon aŭ iun klubon. Ĉu ne estas lacige kaj frustrige konstante piedbati tion kion oni ne ŝatas? Ni prefere uzu nian energion por pozitiva kaj kontentiga agado. Kiu volas esti memorita kiel eterna malkontentulo, kiam oni povas esti pozitiva elemento, eble eĉ heroo? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20162.s | Anstataŭ murojn, ni faru pontojn! | 2016 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20162 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20162.s.jpg | x_04.05.20162.v.jpg |
Priskribo |
---|
Anstataŭ murojn, ni faru pontojn! (aprilo-majo-junio 2016) Ni ĉiuj vivas sur la sama planedo, do estas ne-eviteble ke ni renkontiĝas. Diferencoj kaj malsamaĵoj ne minacas, sed riĉigas nian vivon. Kiam ni interŝanĝas niajn unuopajn vidpunktojn, ni ricevas duan manieron por rigardi la mondon! Ni do ne izoliĝu malantaŭ niaj muroj, sed forigu la murojn, malfermu pordojn kaj faru pontojn al homoj kun alia gusto, kulturo, religio aŭ opinio. Ni ne nepre devas havi la saman vidpunkton, sed almenaŭ respekti unu la alian. Nur tiel, ĉiuj homoj povas vivi kune en paco. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20161.s | Menso sana en korpo sana. | 2016 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20161 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20161.s.jpg | x_04.05.20161.v.jpg |
Priskribo |
---|
Menso sana en korpo sana. (januaro-februaro-marto 2016) Malsano estas pli ol la nura sekvo de simpla infekto de bakterio aŭ viruso. Kiam la menso ne fartas bone, pro streso, malfeliĉo, deprimiĝo aŭ alia kaŭzo, la imunsistemo kiu defendas la korpon estas malpli forta kaj oni malsaniĝas pri rapide. Inverse, malforta korpo ankaŭ ne helpas por senti sin bone en la kapo. Oni do flegu kaj la korpon, kaj la menson! Faru fizikajn ekzercojn por la korpo, kaj nepre ne forgesu bone trejni la rid-muskolojn! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20160.r | Kalendaro 2016 | 2016 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20160 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20160.r.jpg | x_04.05.20160.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20154.s | Attentu, lango: revenas bumerango! | 2015 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20154 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20154.s.jpg | x_04.05.20154.v.jpg |
Priskribo |
---|
Vortoj povas vivi propran vivon. Vi eldiras ilin, kaj ofte tuj poste mem forgesas ilin. Tamen, aliaj homoj, same kiel vi, havas memoron kaj propran buŝon. Ili do povas pludiri viajn vortojn al aliaj homoj, foje eĉ kun propra interpreto! Aŭ, ili memoras la vortojn kaj poste, en la (por ili) konvena momento, konfrontas vin kun viaj propraj vortoj, ne malofte ekster la kunteksto. Tamen, ne paniku: se vi ĉiam estas honesta, respektema kaj sincera, vi havas nenion por timi! Male eĉ, vi estos aprezata kaj respektata persono. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20153.s | Ordo en la domo. = Ordo en la kapo. | 2015 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20153 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20153.s.jpg | x_04.05.20153.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ĉiuj aferoj en via domo, ĉiuj objektoj, kiuj havas ligon al la pasinteco okupas ne nur spacon en via domo, sed ankaŭ en via subkonscio. Kvankam vi sendube alkutimiĝis al la amaso da objektoj ĉirkaŭ vi, objektoj kiujn vi eĉ ne plu rimarkas, ili malhelpas vin vivi leĝere. Ne vivu en la pasinteco! Imagu, ke sur la ŝrankoj kaj tabloj, troviĝus nur 1 (utila) objekto. Kia paco, ĉu ne? Inverse, plenplenaj ŝrankoj, bretoj kaj tabloj donas senton de maltrankvilo. Pli bonas havi malmultajn sed utilajn kaj kvalitajn objektojn, ol centojn da, kiuj nur senutile ŝtopas viajn ŝrankojn kaj sekve ankaŭ vian menson. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20152.s | Kiel vi sentus? | 2015 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20152 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20152.s.jpg | x_04.05.20152.v.jpg |
Priskribo |
---|
Empatio signifas rekoni la emociojn, ideojn, intencojn kaj personecon de aliaj homoj aŭ bestoj, kaj ankaŭ la proprajn reagojn al la sentoj kaj kondutoj de aliaj. Empatio kondukas al la kapablo kompreni, kunsenti, kaj helpi. Kiam vi interagas kun alia persono, imagu esti “en ties ŝuoj”, alivorte: imagu esti en ties situacio. Sentu, kvazaŭ vi estas la alia persono: 1° kia la alia persono verŝajne sentas sin en sia situacio kaj 2° kio estas la efiko de viaj vortoj kaj agoj. Demandu vin kiamaniere vi povus ideale reagi. La ora regulo: (ne) faru al aliaj tion kion vi mem (ne) ŝatus subiri |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20151.s | Pacienco ne estas scienco. Ĉiu ajn povas praktiki ĝin! | 2015 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20151 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20151.s.jpg | x_04.05.20151.v.jpg |
Priskribo |
---|
Foje, aferoj ne tuj aspektas klaraj. Nur post kiam la emocia nubo malaperis, eblas vidi aferojn en ĝusta perspektivo. Tial estas plej bone ne tuj reagi. Memoru ke por venigi kokidon el ĝia ovo, rompi la ovon ne helpos! Ĝi mem venos kiam ĝi pretas. Tiri plantidojn por ke ili pli rapide kresku, nur detruos ilin. Kaj eĉ se rompi ion dum kolero foje ŝajnas alloga ideo, kutime tio kaŭzas pli da malavantaĝoj kaj malhelpoj ol bono. Do, nombru ĝis 10, faru promeneton, kaj reprenu la fadenon kun pli trankvila menso. Cetere, bonaj aferoj venas al tiu kiu paciencas. Pacienco por vi mem same gravas—eble eĉ pli—ol pacienco por aliulo. Laboru diligente, sed ne estu tro severa kaj postulema por vi mem! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20150.r | Kalendaro 2015 | 2015 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20150 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20150.r.jpg | x_04.05.20150.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20144.s | Pluvo ne gravas al tiu kiu portas la sunon en si. | 2014 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20144 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20144.s.jpg | x_04.05.20144.v.jpg |
Priskribo |
---|
Iuj ĝojas pro pluvo (farmistoj, ĝardenistoj, ...), multaj aliaj ĝojas pro suno. Tamen, grumbli pro pluvo (aŭ suno) neniel helpas. Senti sin feliĉa devus ne dependi nur de eksteraj elementoj (vetero, luksaĵoj, donacoj kaj simile), sed devas veni de interne. Por tiuj kiuj disponas pri la necesaj bazaj vivrimedoj, feliĉo dependas ĉefe de la propra pensmaniero. Kaj se vi portas la sunon en vi, vi povos radii vian lumon al la aliaj homoj ĉirkaŭ vi, kiuj per rideto ankaŭ povos ekbrili. Se ni ĉiuj povus ridi unu al la alia, la tuta mondo estus gaja! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20143.s | Inter homoj de bona volo, ne ekzistas problemoj, sed solvoj. | 2014 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20143 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20143.s.jpg | x_04.05.20143.v.jpg |
Priskribo |
---|
Kiam okazas problemo, gravas laŭeble plej rapide kune trovi la solvon. Tio estas la pozitiva aliro. Poste oni kompreneble devas kontroli kiel estiĝis la situacio kaj lerni el ĝi. Insulti kaj kulpigi unu la alian estas la negativa aliro kiu kreas malamikecon kaj pli grandan streĉon, kiu siavice estigas malpli bonan etoson kaj pligrandigas la riskon je pliaj problemoj estonte. Paco kaj racio estas la plej bonaj rimedoj por eviti kaj solvi problemojn! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20142.s | Kolorigu Vian Vivon | 2014 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20142 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20142.s.jpg | x_04.05.20142.v.jpg |
Priskribo |
---|
Rigardu foje en la stratoj de via urbo, eble eĉ en via propra strato, en via propra domo, en via propra vestoŝranko. Ĉu ĝi estas gaja aŭ bunta? Ĉu koloroj ĝojigas vian ĉirkaŭaĵon? Aŭ... ĉu sterile blankaj, brunaj, grizaj, nigraj 'koloroj' superregas kaj tristigas - eĉ deprimigas - vian ĉirkaŭaĵon? Estas science pruvita ke koloroj influas la humuron, do ankaŭ la feliĉo-senton. Kompreneble, vi ne povas farbi la stratojn de via urbo, sed pripensu foje kiamaniere vi povas gajigi vian ĉirkaŭaĵon, simple uzante pli da koloroj. Multkolora revuo estas tiom pli alloga ol griza ĵurnalo. Bunta klaŭno estas multe pli amuza ol nigrakostuma oficisto. Pensu pri tio, venontan fojon kiam vi aĉetas vestaĵojn, murpaperon aŭ farbon. Ankaŭ floroj povas gajigi vian domon aŭ laborejon! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20141.s | Ĉiutage mi ĝojas, pro la nokto kiu fariĝis mateno, ... | 2014 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20141 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20141.s.jpg | x_04.05.20141.v.jpg |
Priskribo |
---|
Oni povas ĝoji pro nova aŭto, komputilo, muzik- aŭ filmdisko kaj tiel plu. Sed dum ni estas ĉirkaŭataj de luksaĵoj, ni emas forgesi la simplajn, sed despli gravajn aferojn en la vivo: nova tago ĝuinda, amikoj, familio, revoj, ŝatoj kaj amoj. Ne kuru serĉante blindigajn brilaĵojn por la okuloj, sed ĝuu la varmigajn brilaĵojn por la koro. Kaj ne forgesu: komuna ĝojo estas duobla ĝojo! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20140.r | Kalendaro 2014 | 2014 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20140 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20140.r.jpg | x_04.05.20140.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20134.s | Estu homa. | 2013 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20134 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20134.s.jpg | x_04.05.20134.v.jpg |
Priskribo |
---|
Tre malnova saĝeco, sed ripetinda: "Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volas ke oni faru al vi." Foje homoj plej bonintence, sed bedaŭrinde mallerte - aŭ eĉ tute erare - volas helpi. Ofte, koleriĝo estas la unua reago, sed tio nur pligrandigos la problemon: la persono fariĝas malfeliĉa, despli malcerta en siaj agoj kaj sekve ankoraŭ pli mallerte agos aŭ eble neniam plu helpos. Provu konservi vian paciencon kaj restu ĝentila. (Fakte, sufiĉe da dormo helpas por havi pli da pacienco!). Laste: ĉiuj homoj estas malsamaj, do ne juĝu ĉiujn same. Iuj estas lertaj pri muziko, aliaj pri sporto, aliaj pri matematiko. Ni devas lerni respekti ĉies fortajn kaj malfortajn flankojn, kaj antaŭ ĉio... koni tiujn de ni mem! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20133.s | Tra kiaj vitroj rigardas vi? | 2013 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20133 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20133.s.jpg | x_04.05.20133.v.jpg |
Priskribo |
---|
Kvankam ni ĉiuj vivas en unusama mondo, ĉiu spertas la mondon siamaniere. Nia persona realeco dependas de nia percepto kaj nia pensmaniero. Dum unu vidas duone malplenan glason, alia vidas ĝin duone plena. Sed pli grave: la maniero laŭ kiu ni perceptas la mondon influas ankaŭ la manieron laŭ kiu ni agas en la mondo. Tiu kiu vidas danĝeron ĉie, promenas kun timo en la okuloj kaj fariĝas facila viktimo de krimuloj. Male, tiu kiu promenas kun granda rido sur la vizaĝo, salutanta ĉiujn homojn, fariĝas populara persono kiu ŝajnas "altiri bonŝancon". Tio ne estas iuspeca magio, sed nura sinteno! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20132.s | Pluve aŭ sune,ESTU BONVENA! | 2013 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20132 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20132.s.jpg | x_04.05.20132.v.jpg |
Priskribo |
---|
Unu el la plej grandaj faktoroj de malfeliĉo kaj eĉ mensa malsano estas soleco. Homoj estas sociaj estaĵoj kiuj bezonas aliajn homojn por esti feliĉaj. Speciale maljunaj personoj, homoj en malliberejo kaj aliaj izolitaj homoj suferas pro tio. Pensu ankaŭ pri infano mokata en lernejo, persono suferanta pro rompo de rilato kaj tiel plu. Do, ne nur por kristnasko invitu/vizitu amikojn, sed la tutan jaron! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20131.s | VIVI kaj lasi VIVI | 2013 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20131 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20131.s.jpg | x_04.05.20131.v.jpg |
Priskribo |
---|
Estas science pruvita ke manĝi viandon estas malbone por la planedo (ekologia aspekto: kostas multege pli da akvo kaj terspaco por produkti viandon ol legomojn, grenon k.t.p.); malbone por la sano de la homoj (sana aspekto: la kaŭzo de multaj "lukso"-malsanoj kiel kancero kaj korkrizoj), malbone por la monda ekvilibro (etika aspekto: homoj nutras bredatajn bestojn per multoble pli da greno ol necesus por nutri homojn kiuj samtempe mortas pro malsato) kaj... estas ankoraŭ pli malbone por la sano de la bestoj (etika aspekto: miliardoj da bestoj estas murdataj por la plezuro de homoj; bestoj plejofte bredataj en mizeraj kondiĉoj kaj buĉataj en ankoraŭ pli mizeraj kondiĉoj). Perfekte eblas vivi pli sane kaj pli bone sen fiŝo, viando kaj aliaj produktoj de bestoj. Informiĝu ĉe Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio aŭ ĉe via landa (ne-esperanta) asocio. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20130.r | Kalendaro 2013 | 2013 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20130 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20130.r.jpg | x_04.05.20130.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20124.s | Donacu elkore, ne elpoŝe. | 2012 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20124 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20124.s.jpg | x_04.05.20124.v.jpg |
Priskribo |
---|
La fino de la jaro alproksimiĝas. La vendejoj denove alvokas por ke vi aĉetu donacojn. Prefere multajn kaj multekostajn. Feliĉe ekzistas brokantaj vendejoj, interŝanĝ-foiroj kaj en iuj landoj eĉ senpagaj vendejoj. Eble sur via librobreto staras jam legita libro kiu povas plezurigi amikon aŭ familianon? Se vi mem organizas feston, eble proponu ke ĉiu kunportu ion kion oni ne plu uzas kaj metu sur tablon. Poste, ĉiu elektu ion kio plaĉas al li/ŝi. Tiel, ĉiuj povas esti kontentaj! Oni liberigas iom da spaco en la hejmo kaj ricevas ion novan! Vivu la alternativa ekonomio! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20123.s | La Tero estas nia Hejmo. Ni bone konservu ĝin! | 2012 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20123 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20123.s.jpg | x_04.05.20123.v.jpg |
Priskribo |
---|
Flandra proverbo tekstas: Hundo ne malpurigas sian propran neston. Iom simila, hebrea proverbo diras: Ne ĵetu ŝtonon en la puton el kiu vi trinkas. Sed kion faras la homoj? Ili malpurigas la aeron, la grundon, la akvon kaj eĉ la kosmon, distordas la naturajn ekvilibrojn kaj kaŭzas la formorton de besto- kaj plantospecioj. En la oceanoj flosas gigantaj ruboplasto-insuloj, la akvo de multaj riveroj eĉ ne plu taŭgas por naĝado; polvo kaj figasoj venenigas la aeron. Ĉio tio por la 'progreso de la homaro', alivorte, por la kapitalismo kaj plutokratio. La sola eliro estas pli sobra vivmaniero, kun respekto al aliaj vivaĵoj kaj eĉ nevivaĵoj. Kaj plej grave: ne pensi ke "jam tro malfruas"! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20122.s | Vivi estas la arto restari post ĉiu falo. | 2012 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20122 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20122.s.jpg | x_04.05.20122.v.jpg |
Priskribo |
---|
Mondfama japana proverbo "Nana korobi, ya oki." kuraĝigas jene: Fali 7 fojojn, ekstari 8 fojojn. Alivorte: post ĉiu falo aŭ malsukceso, gravas denove ekstari kaj daŭrigi. Eble provi alian aliron al la problemo, sed la vera malsukceso estus ĉesi provi entute! Se vi spertas ke io tutsimple NE eblas, tiam vi ne fiaskis, sed almenaŭ provis kaj lernis el tio, do progresis! Farante nenion, oni ne nur ne progresas, sed eĉ regresas! Kaj eble dank' al viaj spertoj, saĝo kaj persistemo, vi jes sukcesos! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20121.s | Ĉiuj homoj estas unikaj! | 2012 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20121 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20121.s.jpg | x_04.05.20121.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ni ĉiuj estas unikaj. Kaj tio kio igas nin unika, estas ne nur niaj talentoj kaj specifa karaktero, sed ankaŭ niaj malgrandaj eraretoj. Ili distingas nin de la aliaj kaj karakterizas nin. Iuj trovas tiujn eraretojn ĉarmaj dum al aliaj homoj ili malplaĉas. Ĉi-lastaj bedaŭrinde ne konscias ke ankaŭ ili tutcerte havas eraretojn! Eble ili pli bone kaŝas la erarojn, sed ankaŭ ili havas! Samtempe, ni estas ĉiuj egalaj: ne gravas la haŭtkoloro, grandeco, seksa orientiĝo, edukiteco, naskiĝloko, raso, ktp., ni ĉiuj apartenas al la sama specio, nome Homo sapiens kaj ni naskiĝis sur la sama planedo. Kial do ni kverelas inter ni? Konsentite, oni ne povas amiki same forto al ĉiuj homoj. Tamen, montri minimuman respekton al ĉiuj aliaj homoj, kiaj ajn ili estas, tio estas vere homa! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20120.r | Kalendaro 2012 | 2012 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20120 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20120.r.jpg | x_04.05.20120.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20114.s | Attentu viajn ...: ili fariĝos .... | 2011 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20114 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20114.s.jpg | x_04.05.20114.v.jpg |
Priskribo |
---|
Memoru ĉiam, ke ĉio kion vi pensas, faras, … havas konsekvencojn. Bonaj pensoj kaj agoj kutime havas bonajn konsekvencojn, malbonaj pensoj kaj agoj, kutime rezultas en malbonaj aferoj. Atentu viajn pensojn: ili farigos vortoj. Atentu viajn vortojn: ili farigos agoj. Atentu viajn agojn: ili farigos kutimoj. Atentu viajn kutimojn: ili farigos sinteno. Atentu vian sintenon: gi farigos via destino. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20113.s | Vian grandecon ne montras tio kion vi havas, sed kion vi donas | 2011 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20113 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20113.s.jpg | x_04.05.20113.v.jpg |
Priskribo |
---|
Riĉuloj ŝatas fanfaroni kaj montri siajn riĉaĵojn. Se oni ne povus vidi la riĉaĵojn, al kio do ili utilus? La malavantaĝo estas ke tio allogas la ŝtelistojn, stimulas la ĵaluzon kaj envion. Sekve, ili maltrankvilas pro tiuj posedaĵoj, timas perdi ilin, bezonas alarmon, kaj ĉio tio limigas la personan liberecon. Eblas esti "grandsinjoro" laŭ tiu maniero, sed tio tute ne rilatas al la boneco de la persono. Persono kiu posedas relative malmulton, sed volonte dividas siajn havaĵojn kun aliaj, certe estos pli amata kaj ankaŭ sentos sin pli trankvila kaj feliĉa. Ĉar tiu persono sentos sin ĉirkaŭita de geamikoj anstataŭ ŝtelistoj, enviantoj kaj ŝajn-amikoj. Tiu perosno ankaŭ scias, ke se iam li aŭ ŝi bezonos ion, la veraj geamikoj certe pretos helpi, reciprokante la antaŭajn gestojn. Persono kiu dividas kaj donacas tion kion li havas sen propra intereso estas vere granda, admirinda persono. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20112.s | Diru JES al la vivo! | 2011 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20112 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20112.s.jpg | x_04.05.20112.v.jpg |
Priskribo |
---|
Bedaŭroj oni ofte ne temas pri tio kion oni faris - ĉu bone, ĉu malbone - ĉar almenaŭ oni provis, sed ofte pri tio kion oni NE faris! Ekzemple, akcepti inviton, partopreni la kurson kiu allogis, sed kiun oni ne partoprenis pro hezitemo, kaj tiel plu. Estas bone foje forlasi la "zonon de komforto", "la bobelon de certeco" kaj konatiĝi kun novaj aferoj, novaj homoj. Ĝuste tio riĉigas nian vivon. Resti hejme, farante la kutimajn aĵojn, oni povas fari ĉiam ajn. Vere vivi la vivon, nur 1-foje. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20111.s | Ne la grandaj vortoj, sed la etaj agoj ŝanĝas la mondon | 2011 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20111 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20111.s.jpg | x_04.05.20111.v.jpg |
Priskribo |
---|
Estas facile paroli laŭte kaj per multaj belaj vortoj. Oni jes ja ŝatas aŭdi belajn vortojn, do multaj homoj ankaŭ ŝatas aŭskulti ilin, sed tro ofte mankas la plenumo. Politikistoj povas promesi multajn reformojn por pli bona socio. Krimulo aŭ drogo-dependulo povas promesi ŝanĝiĝi. Tiuj vortoj estas belaj, sed estas ankoraŭ pli belaj se ili ankaŭ efektiviĝas. Grandaj vortoj bedaŭrinde tro ofte restas nur tremanta aero. Cedi sian lokon al maljunulo en buso, savi paseron, fari donaceton, viziti solulon estas etaj agoj, sed tuj efikaj kaj certe plibonigas la mondon. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20110.r | Kalendaro 2011 | 2011 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20110 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20110.r.jpg | x_04.05.20110.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20104.s | Ĉi tie bojas nur hundo! | 2010 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20104 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20104.s.jpg | x_04.05.20104.v.jpg |
Priskribo |
---|
En tiu ĉi domo, ni provos gardi nian trankvilon. Ni parolas al niaj apuduloj kun respekto kaj indulgo. Ni ne krios aŭ vokos kvazaŭ al obstina azeno aŭ hundo. Ne estas facile ĉiam gardi sian trankvilon kiam la ‘sango bolas’, kiam la emocioj superas la racion. Sed, fakte, entute ne necesas gajni ĉiun disputon. Homoj ne ĉiam havas la saman opinion, tio simple estas tiel. Bedaŭrinde tio tro ofte rezultas en kverelo. Necesas konscii ke aliaj opinioj ekzistas, respekti ilin, eĉ se ili foje estas tute kontraŭaj. Alia homo, alia opinio, sed ne nepre malamiko! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20103.s | Mia koro diras tiktak', ...ne taktik' | 2010 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20103 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20103.s.jpg | x_04.05.20103.v.jpg |
Priskribo |
---|
Homo de bona volo ne elpensas ruzajn planojn, alivorte taktikojn por akiri ion kion li/ŝi normale ne rajtus havi. Taktikoj estas bone por ludo, sed ne por interhoma rilato. Taktikoj kaj ruzaj planoj ĉiam implicas malgajnantojn kaj viktimojn, do malfeliĉulojn. Bedaŭrinde tro da homoj en la socio tamen tiel funkcias. Almenaŭ ni mem gardos nian purajn koron kaj animon, dum la aliaj iun tagon mem fariĝos la viktimo de siaj propraj ruzoj kaj, eble pentos? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20102.s | Bela mieno = bela vizaĝo | 2010 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20102 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20102.s.jpg | x_04.05.20102.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ekzistas du specoj de beleco: la ekstera, do la surfaca, la supraĵa, kaj la interna, la pli profunda beleco. Bela persono, kiu rigardas kvazaŭ tiu ĵus trinkis vinagron, neniel estas simpatia, eĉ ne kun kilogramoj da ŝminko. Male, persono kiu ĉiam estas gaja, kiu subtenas la homojn ĉirkaŭ si, kiu povas aŭskulti kaj ridigi aliajn homojn, nun tiu estas simpatia. Do… kia vi volas esti? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20101.s | Ne diru kion vi scias. Sed sciu kion vi diras! | 2010 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20101 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20101.s.jpg | x_04.05.20101.v.jpg |
Priskribo |
---|
Paroli estas facile, sed rapide oni parolas tro. Ne ĉiam temas pri malkaŝo de sekreto, sed pri ofendo de ies sento, de pligravigo de jama konflikto, aŭ embaraso de iu. Foje estas pli saĝe silenti, aŭ diri ‘vi pravas’, anstataŭ pligravigi la situacion. Jes, foje (ofte?) okazas maljusteco kaj tio kolerigas vin. Provu tamen silenti por unue trankviliĝi kaj nur poste reagi. La reago estos multe pli racia kaj justa. Fivortoj estas kiel armilo kontraŭ armilo… tio nur eskaladigas la konflikton! Kaj… foje, dirante eĉ ne unu vorton, vi esprimas pli, ol per mil. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20100.r | Kalendaro 2010 | 2010 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20100 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20100.r.jpg | x_04.05.20100.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20094.s | Venkanto estas perdinto kiu persistis. | 2009 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20094 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20094.s.jpg | x_04.04.20094.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 4 (oktobro-novembro-decembro 2009) Venkanto estas perdinto kiu persistis. Ekzistas grandaj venkoj kaj malgrandaj venkoj. Venko ne nepre estu grandioza. Ĉiu povas realigi malgrandajn, personajn venkojn. Tio povas temi pri la timo naĝi, ĉesi fumadon, paroli en publiko aŭ io alia kio postulas apartan kuraĝon. Se vi sola ne sukcesas, petu helpon de amiko, familiano. Aŭ, se vi vidas ke amiko aŭ familiano luktas kun problemo, vi povas ĝentile proponi helpon, sen trudi vin. Ofte oni estas sentema, eĉ hontema pri tiaj aferoj. Tamen, serĉi helpon - ĉe la ĝusta persono, ne estas hontinda! Oni ne povas ĉion realigi tute sola! Alia speco de venko estas tiu en sporto aŭ ludo. Neniu ĉampiono venkis de la unua fojo! Oni devas ĉiutage ekzercu por pliboniĝi. Kaj inter miloj de praktikantoj, nur unu povas esti LA ĉampiono. Sciante tion, oni faru sian plejeblon kaj fieru pri la rezulto. Kiu ne gajnis konkurson sed ekstreme streĉis sin jam meritas medalon! Tiu kiu kapablas, sed ne sufiĉe penas, estas la vera malvenkanto! En sporto ankaŭ gravas subteni la aliajn, eĉ se ili estas konkurantoj. Tio estas la olimpika ideo, sed en sportoj kia nacia futbalo, homoj emas forgesi tion. La baza celo ne estas ĵaluzi, ruinigi, primoki, trompi, perfidi, ... La celo de sporto estas kune ion fari, kune esplori kaj vastigi siajn limojn de forto kaj lerteco. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20093.s | Forigu la katenojn! | 2009 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20093 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20093.s.jpg | x_04.04.20093.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 3 (julio-aŭgusto-septembro 2009) Forigu la katenojn! Oni diris antaŭ 20 jaroj ke la komputilo transprenos nian laboron kaj faciligos nian vivon. Tamen, la realo estas mala: multaj homoj por sia laboro de mateno ĝis vespero sidas ĉe komputilo kiel sklavoj kaj fariĝas trostreĉitaj. Ĉiuhora paŭzeto estas konsilinda: kaj por la okuloj kaj por la cerbo kaj por la korpo! Fluigu la sangon por transporti oksigenon ĉien en via korpo kaj samtempe sekrecii la korpajn rubaĵojn (la ekskrementojn). Aliaj homoj pasigas horojn ĉe komputilo por krozi en la reto, babili kun amikoj, rigardi filmetojn, legi blogojn kaj tiel plu. La oferto estas tiel grandega, ke homoj malfacile povas ĉesi la komputilumadon por fari ion alian. La sama afero okazadis kaj okazas ankoraŭ kun televido: homoj ne plu havas normalan socian kontakton kaj/aŭ neglektas sian taskojn. Necesas trovi la oran ekvilibron! Aliaj mensaj katenoj aŭ korpaj sklaviĝoj povas esti kafo ("mi bezonas kafon por vekiĝi"), cigaredoj, sekso, kaj tiel plu. Ni homoj povas esti mense malfortaj kaj rapide perdi nian sinregon. Despli ĉar la oferto en la mondo estas tiel granda kaj la reklama aparato tiel konvinkiga (ĉar tiu merkato estas profitdona!). Do: de tempo al tempo indas demandi sin "Ĉu vere mi volas tion?", "Ĉu vere mi bezonas tion?", "Ĉu vere necesas tiom multe?". "Kion alian mi volus fari?" Tiam vi mem decidas pri via propra vivo kaj vivos pli konscie! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20092.s | Feliĉon oni ne serĉas, oni trovas. | 2009 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20092 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20092.s.jpg | x_04.04.20092.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 2 (aprilo-majo-junio 2009) Plej firma bazo al feliĉo estas kontento. Tio, kio kontentigas vin, igos vian vivon pli facila kaj sekve ankaŭ pli feliĉa. Kontento ne signifas, ke ĉio eterne restos senŝanga, sed ke ĉiu evento estas akceptita tiel kiel ĝi estas. Sen tio, nek la plej bela . domo, nek la plej varma amikeco povas kontentigi iun aŭ feliĉigi iun. Ĉiu okazaĵo — ĉu bona aŭ malbona — ofertas novan ŝancon kaj estas utila sur via vivovojo. Eble neatendita evento pensigas vin pri la vivo, pri viaj materiaj havaĵoj same kiel viaj spiritaj akiroj. Tial ĝi eble direktas viajn piedojn al alia vivovojoj, aŭ plifirmigas la antaŭan iritan vojon kaj donas pli profundigitan inspiron kaj energion. En plena evoluigo kaj realigo de planoj kaj revoj oni trovas feliĉon kaj ĝojon. Tamen gravas ankaŭ la kapablo akcepti malvenkon, kiam viaj aspiroj ne realiĝas. Foje la vivo, pere de plej eta evento, direktas nin al la plej neatenditaj vojoj, al la plej neimageblaj lokoj. Ne nur ŝanĝoj, sed ankaŭ la etaj aferoj, kiuj restas netuŝite konstantaj, estas gravaj. Foje direktu vian atenton al tiaj plej etaj aferoj, al la plej evidentaj. Konsideru ilin kiel etaj mirakloj, kiuj lumigas vian vivovojon. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20091.s | Ne scias mono pri sano kaj bono. | 2009 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20091 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20091.s.jpg | x_04.04.20091.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto jan.feb.marto 2009 Ne scias mono pri sano kaj bono. La mondo; la komerco, la farmacia industrio, la politiko, ĉio turniĝas ĉirkaŭ mono. Ĝi fariĝis motivo, kialo, senco, strebcelo. Sed ankaŭ: fonto de mizero, malfeliĉo, krimoj, fraŭdo, ĵaluzo, envio, trompoj... Kompreneble ni bezonas monon por vivi, por aĉeti nian panon, por havi nian bazan komforton. Sed ĉio alia, al ni trudata pere de reklamo, por ke ni konsumu, por ke la riĉaj komercistoj kaj industriistoj ankoraŭ pli riĉiĝu, ni ne vere bezonas. Pli bela, modema aŭto, pli rapida komputilo, telefono kun pli da akcesoraĵoj, biskvitoj en pli bela pakaĵo kun nova gusto, pli, pli, pli... ĉu vi ne foje perdas la superrigardon? Ĉiu amasvarbado blindigas nin por tio kio vere gravas: • Je homa nivelo: sano, feliĉo kaj bonfarto. • Je interhoma nivelo: kompreno, harmonic., reciproka helpado kaj amikeco. • Je superhoma nivelo: la sunlumo, nia planedo, la naturo kaj la medio. Neniam ni forgesu tion! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20084.s | Ĉiu guto gravas! | 2008 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20084 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20084.s.jpg | x_04.04.20084.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 4 (okt-nov-dec 2008): Ĉiu guto gravas. Tiun ĉi frazon oni povas interpreti laŭ diversaj manieroj. Unuflanke: se ĉiu homo iomete helpas al projekto, grandaj laboroj povas realiĝi. Se ĉiu homo iomete helpas al plibonigo de Ia mondo, grandaj ŝanĝoj povas okazi. Ĉi tie, la kaptilo kiu mistifikas multajn homojn estas la amplekso de la farenda laboro, la monto kiu ŝajnas nesuperebla. Tamen, grimpi monton, oni faru per la unua paŝo, Ia plej malfacila, sed la dua paŝo iras aŭtomate! Kaj eĉ se oni atingas nur la duonan altecon de la monto, la panoramo tie estos jam multe pli bela!! Tio ankaŭ validas por personaj problemoj. Oni ne povas fronti ĉiujn problemojn samtempe, sed solvante unu problemon post la alia, oni povas plibonigi sian situacion kaj eble eĉ konkeri Ia tutan monton. Aliflanke, kiam temas pri gutoj, ni pensas pri akvo. Kaj kvankam oleo estas pli valora laŭ ekonomia vidpunkto, akvo estas multe pli grava laŭ homa vidpunkto! Pro manko de oleo, neniu tuj mortus, sed ĉiutage, multege da homoj suferas pro manko de (pura) akvo. Samtempe en la "pli riĉaj landoj", homoj ĉiutage pli-malpli 'forĵetas' litrojn da akvo: por lavi la aŭton, bani sin, por ne mencii la industrion kiu malpurigas tunojn da akvo — kaj eĉ malpurigas la riverojn kaj marojn. Unu eta ekzemplo pri kiamaniere ni kiel individuo povas kontribui estas jena: metu sitelon en la duŝkuvo por kapti parton de la falanta akvo. Se vi ĉiutage kaptas 5 litrojn, vi kaptos 1 825 litrojn en unu jaro, kiuj povos servi al tralavado de necesejo, purigado de la planko kaj simile. Tiel ĉi, 1 000 homoj povas kolekti 1 825 000 litrojn da akvo jare. Impona kvanto ĉu ne? Bone, tiu akvo ne rekte malsoifigos iun, sed klare demonstras kiamaniere multaj etaj gutoj, povas fari grandan amason! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20083.s | Bona tago ekas per ... | 2008 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20083 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20083.s.jpg | x_04.04.20083.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 3 (juli-aug-sept 2008): Bona tago ekas per "Bonan tagon". La afabla esprimo "Bonan tagon" povas varmigi malvarman tagon per kelkaj gradoj! Aŭdi "Bonan tagon" donas energion. La esprimo "Bonan tagon" rompas glacion, alproksimigas homojn. Fremdulo ne plu estas fremda post saluto: "Bonan tagon" ĉiu ajn povas diri, sen diskriminacio inter riĉa-malriĉa, nigra-blanka, juna-maljuna. "Bonan tagon" montras respekton al la alia. Se ĉiuj homoj afable salutas, la sento de malsekureco kaj malfido inter diversaj homoj aŭ sociaj grupoj malaperas. "Bonan tagon" estas senpaga kaj senkosta, kaj ju pli oni diras, des malpli da peno kostas! "Bonan tagon" estas ankaŭ bona rimedo kontraŭ konstanta malkontento. En la profesia vivo, "Bonan tagon" pli forte ligas kunlaborantojn inter si, sed ankaŭ kreas pli amikajn ligojn inter la diversaj tavoloj. Se vi estas afabla al aliaj homoj, ankaŭ ili estos pli afablaj. Afabla vorto, aŭ simpla rideto estas la plej bonaj ŝlosiloj al bona komunikado kaj interrilatoj. Ĝentile petita estas duone ricevita! Super ĉio, ni ja estas tutsimple homoj, kiuj ŝatas aŭdi afablajn vortojn, vidi afablajn vizaĝojn. Do ankaŭ ni mem montru afablan vizaĝon kaj aŭdigu afablajn vortojn. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20082.s | En ĉiuj lingvoj tra la mondo, la koro estas la simbolo de AMO | 2008 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20082 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20082.s.jpg |
Priskribo |
---|
Dorsflanke ne estas teksto |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20081.s | Kial rompi al si la kapon? | 2008 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20081 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20081.s.jpg | x_04.04.20081.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 1 (jan-feb-mrt 2008): Kial rompi al si la kapon? Ni ja ne estas masoĥistoj ?! La modernaj socioj suferas pro amaso da leĝoj kaj reguloj en ĉiam pli rapida ritmo. Ĉiuj tiuj novaj devigoj estas pravigitaj per zorge elpensitaj argumentoj kaj ŝajnas malfacile refuteblaj per raciaj argumentoj. Kaj tamen multaj homoj havas la impreson ke la homoj ne fariĝas pli bonfartaj: sentoj de malkontento kaj malfeliĉo kreskas. Eble ĝuste tie troviĝas la kaptilo: socio bezonas ekvilibron inter racio kaj sentoj. Racio estas valorega eco de homo, sed ne la nura. Eble la nuntempa mondo perdis tiun ekvilibron kaj tro fidis je la racio. Ĉu eble tial tiom da homoj suferas pri kapdoloro, estas troŝtreĉitaj, nerve kolapsas, bezonas medikamentojn aŭ drogojn por elteni Ia vivon ...? La baza slogano de Movado sen Nomo estas: plibonigu la mondon, komencante ĉe vi mem. Kiam ni nur plendas pri la nuna socio, se ni nur kulpigas politikajn kaj moralajn gvidantojn de la socio, ni simple pligrandigas la stresojn. Sed se vi kaj mi mem trovas la ekvilibron inter racio kaj emocioj, ni elradias tion en nia ĉirkaŭaĵo. Se pli kaj pli da individuoj trovas internan ekvilibron kaj pacon, ni kune formas tutmondan tapiŝon de radiantaj punktoj kaj levos la bonfarton en Ia mondo. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20074.s | Gajajn festotagojn kaj Feliĉan Novan Jaron! | 2007 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20074 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20074.s.jpg | x_04.04.20074.sv.jpg |
Priskribo |
---|
(dorsflanko ne havas tekston) |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20073.s | La padon faras irado. | 2007 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20073 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20073.s.jpg | x_04.04.20073.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 3 (julio-aŭgusto-septembro 2007) La padon faras irado. Promenanto, estas viaj paŝoj kiuj faras Ia padon, kaj nenio pli; promenanto, ne estas pado, la padon faras irado. Promenante vi faras padon, kaj retrorigardante, vi vidas Ia padon kiun vi neniom devos iri denove promenanto, ne estas pado, sed nur la spuroj en la sablo. (laŭ Antonio Machado) La vivon oni devas mem vivi, propraforte kaj propra-iniciate. Ne ĉiam facilas, sed finfine, en la propra vivo, la protagonisto ja estas vi mem! Se vi ne plu scias kion fari, eksidu kaj pripensu. Sed foje ne eblas sola trovi la vojon. Tio estas tute normala afero. Por tio, ni havas familion kaj geamikojn. Ili povas helpi nin; ja neniu diris ke oni devas vivi la vivon sola. La veraj geamikoj estas la bonaj vojindikiloj, kiuj helpas nin orientiĝi. Sed la promenadon mem, tion ni devas fari per la propraj piedoj. Do, kuraĝon, karaj geamikoj, sur via vojo. Kaj ne forgesu: la unua paŝo estas plej malfacila. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20072.s | Serĉante la bonon de alia, ni trovas la propran | 2007 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20072 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20072.s.jpg | x_04.04.20072.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 2 (aprilo-majo-junio 2007) Esperante Serĉante Ia bonon de alia, ni trovas la propran. Albana Duke kërkuar te mirën e të tjerëve, gjejmë tonën. Araba (ne legebla per la komputilo) Angla In seeking the good of others. we find our own. Ĉina (ne legebla per la komputilo) Franca En cherchant le bonheur d'autrui, nous trouvons le nôtre. Germana Indem wir für das Wohl anderer streben, fördern wir das eigene. Greka (ne legebla per la komputilo). Hispana Buscando el bien ajeno encontramos el propio. Hungara Mások örömét keresve a magunkéra találunk. Itala Cercando il bene degli altri si trova it proprio. Kroate Trazeci dobro za drugoga. nalazimo svoje dobro. Nederlanda Zoek wat voor 'n ander goed is en je vindt wat goed is voor jezelf. Portugala Ao procurar a hondade de outros, nós encontramos a própria. (El Brazilo:) Buscando a bondade nos outros, encontramos a nossa própria. Rusa (ne legebla per la komputilo). Serba Trazeci tudju dobrotu, nalazimo svoju. Slovaka Ked' hl'adáme st'astie pre druhych, nachádzame svoje vlastné. Uzbeks O'zgalarga ezgulik izlasang, uni o'zingga topasan. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20071.s | Per viaj oreloj ... vi vidas pli! | 2007 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20071 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20071.s.jpg | x_04.04.20071.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 1 (jan-feb-mrt. 2007) Aŭskultu kaj donu vivon "Iujn momentojn en la vivo ĉiu homo bezonas eblecon paroli kun iu. Esti kapabla paroli pri tio, kio okupas sin foje estas vivobezona. Sed... ĉu troviĝas iu, kiu kapablas aŭskulti? lu, kiu aŭskultas sen tuja kondamno, sen ordono pri tio, kion vi devas fari? In kiu konservas tion kion vi rakontas, kaj ne postkuras vin per tio?" (A. Vanesse) Estas homoj, kiuj del bone kapablas aŭskulti, ke ili sen diri ian vorton, bonfartigas la alian. Aŭskulti estas "vivodona". Aŭskulti signifas tempon kaj atenton. Vera aŭskultado estas arto, sed ĉiu kapablas majstri ĝin. Kaj aŭskulti malfermas la pordon al multaj specoj de beleco. "Se aŭskultas la animo... ĉio lingvon haw", diris la flandra poeto Guido Gezelle. Silentiĝi, baza kondiĉo por aŭskultado, estas minacata — same kiel la silento mem. Kun la vortoj de P. Petersen: "En niaj brua kaj hasta socio, pelata de eksplodo de informoj kaj sub la diktatoro de amaskomunikiloj, vera interkomunikado aŭ parolado de vizaĝo al vizaĝo, en la silento de la aŭskultado, iĝos rara donaco. Aŭskultado pli lernigu ol parolado. Vi konatiĝu unu kun la alia, kun la mondo de la alia, kun alia dimensio de la realo. Vera aŭskultado ŝajnas pasiva, sed estas aktiva okazaĵo. Vera aŭskultado estas peza laboro. Ĝi okazas en silento sed estas aktiva. Aŭskultado signifas malfermiĝi al la alia kaj lia/ŝia rakonto. Via mondo pli grandiĝas per tiu de la alia. Aŭskultado povas eviti konfliktojn. Kaj tio same validas por kverelo inter najbaroj kaj por interreligiaj disputoj aŭ militoj. Aŭskultado estas komenco de ĉiu paca solvo, ĉar aŭskultante vi lernas kompreni la historion de la alia. Kaj ĉiu havas interrilatojn. Konstrui kvalitplenajn rilatojn supozigas lernadon de aŭskultado. Aŭ ĉu estas lernado de silento? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20064.s | Neniam perdu kuraĝon | 2006 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20064 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20064.s.jpg | x_04.04.20064.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Neniam perdu / kuraĝon Se vi ne povas flugi, kuru Se vi ne povas kuri, iru Se vi ne povas iri, rampu Sed neniam haltu Neniam malsupren, ĉiam supren Se vi ne povas ridi, ridetu Se vi ne povas rideti, estu gaja Se vi ne povas esti gaja, estu kontenta Sed neniam perdu kuraĝon Ĉiam daŭrigu antaŭen. Eugène Mattelaer Levilkarto 4 (okt-nov-dec. 2006) Afgiftekantoor Antwerpen X Verantw. Uitg.: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20063.s | Bonvenas komplimento en ĉiu ajn momento! | 2006 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20063 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20063.s.jpg | x_04.04.20063.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 3 (julio-aŭg.-sept. 2006) Afgiftekantoor Antwerpen-X driemaandelijks (juli-aug.-sept. 2006) Verantwoordelijk uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem Komplimentoj estas kiel vitaminoj: jam en eta kvanto ili povas fari grandan bonon. Komplimentoj estas vitaminoj de la koro kaj por la koro. Komplimento estas kiel lubrikilo, kiu helpas la fluan kunlaboron de la diversaj dent-radoj kiuj ni estas en lo motoro de la socio Komplimentoj povas esti tre simplaj: "Bone! Perfekte!... ad ili povas esti pli ellaboritaj: Vi aspektas bonstate! Viaj haroj estas belaj. Viaj okuloj brilas. Dankon pro via helpo! Mi neniam povintus fari tian sen via helpo. Vi bone parolas la ... lingvon! Kiel vi lernis? ..." La eblecoj komplimenti abundos, eble la okazoj ankaŭ, sed en nia hastema vivo ni devas pensi pri tiom da aferoj samtempe ke simpla komplimento tro ofte eskapas niajn pensojn. Aliflanke ni ankaŭ kutimas supozi: "Li/ŝi ja scias ke mi aprezas lin/ŝin..." sen eldiri la komplimenton mem. Sed, eĉ se ni scias, estas tre agrable aŭdi, ĉu ne? Komplimento estas eta mesaĝo por diri, sed grandioza por aŭdi. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20062.s | Pensu pri la naturo ... por via propra futuro! | 2006 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20062 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20062.s.jpg | x_04.04.20062.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 2 (aprilo-majo-junio 2006) Afgiftekantoor Antwerpen-X -- driemaandelijks (april--mei-juni 2006) Homa estaĵo formas parton de la tutaĵo kiun oni nomas "Universo", parton limigita en tempo kaj spaco. Homo spertas sin mem, siajn pensojn kaj spertojn kiel io apartigita de la cetero, ia optika trompo de sia propra konscio. Tiu ĉi iluzio estas por ni karcero, limigante nin al niaj propraj deziroj kaj sopiroj kaj al afekcio por kelkaj homoj, kiuj estas proksimaj al ni. Devas esti nia tasko liberiĝi el tiu ĉi karcero, pligrandigante nian kampon de indulgo por ĉirkaŭbrakumi la homaron kaj la tutan naturon en sia beleco. Albert Einstein |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20061.s | Ni, lernante ĉiam Venki, ne scipovas do malvenki ... | 2006 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20061 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20061.s.jpg | x_04.04.20061.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Afgiftekantoor Antwerpen-X -- driemaandelijks (jan-feb-mrt 2006) Verantwoordeliik uitgever: lvo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem Levilkarto 1 (jan.-feb.-mrt. 2006) En plej multaj ludoj, kaj ĉefe en bataloj, sportoj kaj konkursoj, unu partio aŭ unu persono estas la glora venkanto, ĉiuj aliaj malvenkantoj. Do, unu estas feliĉa, la aliaj malfeliĉaj, tristaj, sed ofte ankaŭ deprimitaj, enviaj, ĵaluzaj, venĝemaj, ĉar oni ne lernis digesti malvenkon. Anstataŭ ol akcepti la malvenkon, oni malfacile sukcesas paciĝi, ĉefe pro premo de la ĉirkaŭaĵo, aŭ pro timo alfronti la publikon ĉar oni ne respondis al Ia atendoj. Estas socia problemo malfacile solvebla. Jam ekde infanaĝo Ia sukceso-strebo estas altrudata al la infanoj: oni lernu bone en lernejo, oni estu lerta, saĝa, kapabla, rapida, ktp. En iuj landoj la premo pri studado kaj kariero estas tiel granda ke sinmortigoj sekvas. Ĉu tio vere necesas? En la lastaj 5-7 jaroj la konsumado de kontraŭdeprimiloj duobliĝis! Kaj eĉ tiu unu glora sportisto - kiu preskaŭ spitis la morton por sia venko - iam estos superata de alia, nova talento. Ĉiam estos iu kiu saltos pli alte, kiu estas pli rapida, ... Tia gloro estas bela, sed efemera. Pli gravas ke oni diru pri iu 'Li bone kapablas desegni.' anstataŭ: 'Li ne bone lernas en lernejo, li ne scipovas skribi senerare, kaj li ne kapablas sporti, kaj, kaj, ... Unu laŭdo estas pli grava ol mil mallaŭdoj. Ankaŭ desegnistoj estas bezonataj. Ne ĉiuj povas esti tiel kiel la pli aĝa frat(in)o aŭ la patr(in)o. Bedaŭrinde, ne-konkuraj ludoj estas nur malmultaj. La socio estimas venkantojn, ŝatas sensacion, 'bezonas idolojn' kiuj bedaŭrinde devas servi kiel modeloj al infanoj. Ĉu eblus iel rompi la senfinan cirklon? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20054.s | La vivo tro mallongas por longdaŭra kolero! | 2005 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20054 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20054.s.jpg | x_04.04.20054.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 4 (okt.-nov.-dec. 2005) Afgiftekantoor Antwerpen-X — driemaandelijks (okt-nov-dec 2005) Verantwoordelijk uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem LA VIVO TRO MALLONGAS POR LONGDAŬRA KOLERO ! Gajeco, ĉagreno, kolero. Emocioj, kiuj gravas kaj kiuj klare reflektas niajn animstatojn. Kion vi faras per kolero ? Vi montras limon de akceptado. Ĝojon kaj ĉagrenon ni ŝatas kundividi kaj ni volonte dediĉas nian tempon al tio. Pro kolero ambaŭ partioj/partneroj suferas. Ofte ni parolas nenuancite, kaj poste bedaŭras. Post kolero, arda diskuto, dum kvieta momento, trankviliĝu kaj priparolu la indignon. Tiam denove ekestas tempo por ĝojo en nia tro mallonga vivo. (Slogano kaj teksto de Bond zonder Naam, Nederlando) |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.20053.r | Koran dankon pro la subteno! | 2005 | 99 | 420 | 04 | 03 | 20053 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.20053.r.jpg | x_04.03.20053.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.20053.s | Movado sen Nomo 25-jara! Koran dankon pro la subteno! | 2005 | 99 | 420 | 04 | 03 | 20053 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.20053.s.jpg | x_04.03.20053.sv.jpg | x_04.03.20053.v.jpg |
Priskribo |
---|
25 jaroj MOVADO SEN NOMO Jam en 1938, pastro Henri De Greef fondis en Nederlando asocion kun la nomo Bond zonder Naam (Movado sen Nomo). En 1957 Phil Bosmans, katolika pastro en Belgio, ricevis la taskon por okupiĝi pri fondo de Bond zonder Naam en Belgio. En unu jaro li havis 20.000 interesitoj. Lia baza ideo estis ke en la moderna socio, oni havas tro multe da atento por strukturoj kaj teknologio kaj forgesas la simplajn homajn bezonojn. Tial li emfazis la Kulturon de la Koro. Li interalie atentigis la publikon per la presado kaj dissendado de kartoj, kiuj havas simplan, trafan mesaĝon. Li nomis ilin levilkartoj por levi la homan nivelon en la socio. Foje la slogano sur tiu karto estis milda, humurplena, foje ĝi estis akra. La strukturo de Ia movado fariĝis tute volontula: membreco estas senpaga, nura sinanonco sufiĉas. Sed la aliĝintoj promesas atenti pri la Kulturo de la Koro. Mirige estas ke - sen almozpeti - spontaneaj donacoj ĉiam sufiĉis por kovri la pres-, administrad- kaj afrankokostojn. La movado rapide kreskis al 300.000 membroj. Phil Bosmans rimarkis ke tiu bezono je Kulturo de la Koro estas universala. Lia agado komenciĝis en Flandrio kaj do en la nederlanda lingvo. Sed Bosmans instigis kaj subtenis similajn iniciatojn en la franclingva parto de Belgio kaj eksterlande. Tiel fondiĝis 11 pliaj asocioj, kiuj estas aŭtonomaj. Bosmans simpatiis kun Esperanto kaj komprenis ĝiajn eblecojn plivastigi la horizonton por la mesaĝoj pri la Kulturo de la Koro. En 1980, nova esperantisto, Jos Kerfs, ekkontaktis kun Bosmans. Kune kun du amikoj kaj kelkaj spertaj esperantistoj en Antverpeno, li fondis la 12an sekcion: Movado sen Nomo je la 30a de januaro. Bond zonder Naam finance subtenis la starigon. Eldoniĝis 6 levilkartoj jare. La bazaj principoj restis samaj: senpaga membreco, sed la membroj promesas atenti pri la Kulturo de la Koro kaj eventuale finance kontribuas laŭ siaj deziro kaj ebleco. La unua slogano, kiu ankaŭ respegulas la esencon de la movado, estis 'Pli bona mondo komenciĝas en via propra Koro'. Evidente okazis diversaj ŝanĝoj en la estraro sed preskaŭ ĉiuj restis dum longa tempo en la gvidorgano. Multaj personoj kontribuis ekster la estraro. Ni ne mencias nomojn, ĉar la titolo de la movado ankaŭ aludas la anonimecon en la aktivecoj. Bedaŭrinde, la fondinto forpasis. Ekde la komenco, la agado estis en harmonio kun Bond zonder Naam, sed tute sendependa. La sloganoj por internacia publiko estu aliaj ol tiuj por belga. La komenca problemo estis malfido de esperantistoj: "senpaga aliĝo - kio kaŝiĝas malantaŭ tio?". lom post iom, sed malrapide, la membronombro kreskis. En 1988 Movado sen Nomo unuafoje aperis en Ia Universala Kongreso en Rotterdam. Ekde tiam ĝi aperis en multaj UK-j, kelkfoje per informa budo, preskaŭ ĉiujare per informa kunveno, en la lastaj jaroj ankaŭ en angulo de la stando de Monato kaj/aŭ en la stando de fakaj asocioj. Grava paŝo estis la eldono de traduko de la plej furore libro de Phil Bosmans 'Ŝanco por Feliĉo'. Esperanto estis la 20a lingvo en kiu ĝi eldoniĝis. En 1992 Bosmans mem partoprenis la UK en Wien. Kvankam li ne konas Esperanton, li senprobleme komprenis la reagojn de la ĉeestintoj en informa kunveno kaj reagis pere de interpretisto. Bond zonder Naam helpas la Esperanto-sekcion sed insistas pri memstareco, la membronombro kreskas sed ne la enspezoj. Tial la estraro decidas en 1997 eldoni nur 4 levilkartojn en la jaro. En 2000, por festi la 20-jaran ekziston, MsN eldonis duan libron de Phil Bosmans, 'Donace al vi'. En Antverpeno okazis tre etosplena festo kun la aktivuloj kaj en ĉeesto de Phil Bosmans. La nombro da aliĝintoj kreskis al 1800 en 65 landoj. ĉiujare alvenas multaj korespondaĵoj de personoj, kiuj esprimas sian admiron kaj aprezon por la senditaj Levilkartoj. Sed ankaŭ evidentiĝis ke en la adreslisto, kunmetita en 20 jaroj, multaj adresoj iĝis nevalidaj : ni sendis kartojn al personoj kiuj forpasis, translokiĝis, jam ne plu uzis Esperanton, aŭ perdis interesiĝon por la Movado. Kaj la afrankokostoj daŭre altiĝis. Ekde 2003 ni komencis aktualigi nian adresaron: personoj, kiuj volas pluricevi la sloganojn havas tutan jaron por sciigi tion. Samtempe ni komencis dissendi sloganojn rete. Post tiu operacio restas proksimume 450 perpoŝtaj sendaĵoj kaj 200 retaj. Tio estas konsiderinda ŝrumpiĝo de la adresaro. Sed nun ni povas certi ke la kartoj atingas homojn, kiuj deziras ilin. Novaj aliĝoj ĉiam eblas. Novuloj alvenas precipe pere de famaj membroj. MsN ankaŭ havigas eblecon por rete kontribui aŭ diskuti : http:/lm-s-n.skynetblogs.bel. Ne forgesu uzi ĉi tiun eblecon. Ni dankas al vi, kara leganto, pro via partopreno por kontribui al pli da Kulturo de la Koro kaj por diskonigi ĝin al la homoj, kiujn vi konas kaj amas! Ni kune festu la 25-jaran ekziston per la pligrandigo de la rondo! Afgiftekantoor Antwerpen X• Verantwoordeliik uitgever: too Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20052.s | La senco de la vivo ... | 2005 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20052 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20052.s.jpg | x_04.04.20052.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 2 (aprilo - majo - junio 2005). La senco de la vivo. Dum jarmiloj jam, grandaj filozofoj kaj sciencistoj provadis malkovri la sencon de la vivo. Tamen, la senco de la vivo ne estas io abstrakta kiun oni malkovru, sed estas io pri kio ni mem devas zorgi! Kiam ni helpas alian homon, aŭ bone prizorgas beston, nia vivo havas sencon! Kiam ni dediĉas nin al bona afero, nia vivo havas sencon. Kiam ni engaĝiĝas por bona mondo, aŭ volontulas ie, ni donas sencon al nia vivo. Kaj kiam ni estos tre maljunaj, ni povas retrospekti kaj konkludi ke nia vivo havis sencon! Ni havas je nia dispono 60, 70, 80 aŭ eble 90 aŭ 100 jarojn. Ni provu doni al ĝi kiel eble plej multe da enhavo kaj senco, por ke ni neniam bedaŭru kaj povu pace kaj kontente iri al la 'alimondo'. Afgiftekantoor Antwerpen-X Verantwoordeliik uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem (kontakto: ivo@fel.esperanto.be) |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20051.s | Rigardu la spegulon ... kaj trovu la 7 erarojn | 2005 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20051 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20051.s.jpg | x_04.04.20051.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Afgiftekantoor Antwerpen-X, Verantwoordelijk uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem Levilkarto 1 (januaro-februaro-marto 2005). Rigardu Ia spegulon... kaj trovu la 7 erarojn. Erari estas homa afero, ni ĉiuj scias, sed multaj homoj tro rapide vidas alies erarojn kaj ne konscias pri la propra neperfekteco. Pli bone estas fari ion riskante erari ol fari entute nenion, kiel ilustras ankaŭ la zamenhofa proverbo: "Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras." Simple estas fakto ke ni povas lerni el niaj eraroj nur post kiam ili okazis, bedaŭrinde ne antaŭe. Do en ĉio tamen estas io bona: eĉ el malsukceso ni povas lerni. Tiu ĉi slogano invitas ĉiujn pripensi pri siaj propraj mankoj, anstataŭ pri tiuj de aliaj. La spegulo ja ne referas al la ekstera aspekto de homoj. Ve, tiom da homoj volas aspekti kiel supermodelo. Sed kia estus la mondo se ĉiuj aspektus same? Ni rapide enuus. Korajn salutojn, Movado sen Nomo. (kontakto: ivo@fel.esperanto.be) |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20044.s | Ne estas nur papilio en via familio. | 2004 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20044 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20044.s.jpg | x_04.04.20044.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ne estu nur papilio... en via familio Kiel vi scias, papilio flirtas kaj iras kaj revenas laŭplaĉe, de floro al floro... kaj foje tute ne revenas — aŭ nur malofte. Tiel okazas foje ankaŭ en familioj, tro multe eĉ! Junaj homoj estas ofte tro okupataj pro la laboro, la infanoj, kaj ne faras tempon por viziti la geavojn, geonklojn, ... Tiuj ĉi ofte ne volas ĝeni la junulojn', ne volas altrudi sin, kaj restas hejme, tamen iom tristaj pro la manko de kontakto. Foje okazas familiaj kvereloj, kiuj daŭras longe, foje tiel longe ke oni eĉ ne plu memoras kiel komenciĝis la kvereloj. Tiaj kvereloj utilas al nenio, sed nur tristigas ĉiujn koncernatojn. Kaj poste, longe poste, eble nur kiam la geavoj, geonkloj, ... jam forpasis, aperas sentoj de manko kaj bedaŭro, sed estas jam tro malfrue. Zorgu ke ne finiĝos tiel! Do kial ne foje alvoki kaj demandi kiel oni fartas? Kial ne pli ofte viziti aŭ telefoni viajn proksimulojn, parencojn, ...? Tio povas fari bonon al ĉiuj! Afgiftekantoor Antwerpen-X, Verantwoordelijk uitg.: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem. Levilkarto 4 (oktobro-novembro-decembro 2004). |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20043.s | Malbona vetero ne estas bariero | 2004 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20043 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20043.s.jpg | x_04.04.20043.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Malbona vetero... ne estas bariero Fajfi en la Pluvo Pro kio iuj homoj malkontentaj sidas en la suno kaj aliaj fajfas en la pluvo? Pro kio ekzistas homoj, kiuj ĉiam vidas ion malĝustan kiam ili malfermas la okulojn? Tio estas ĉar ili havas malĝustan opinion pri la senco de la vivo kaj de la aĵoj ! Ili bezonas Amon, ne amon kiel io kio havigas avantaĝojn al ni, sed kiel esenca parto de nia vivo kun aliuloj. En kontakto kun Amo la homoj ricevos aliajn okulojn por la mondo kaj en ĉiu mateno novan koron. (bazita je teksto de Phil Bosmans) Afgiftekantoor Antwerpen-X, Verantwoordelijk uitg.: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem. Levilkarto 3 (julio-aŭgusto-septembro 2004). |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20042.s | Urĝe malhastu! | 2004 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20042 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20042.s.jpg | x_04.04.20042.sv.jpg |
Priskribo |
---|
URĜE MALHASTU! Verŝajne ĉiuj jam rimarkis ke dum la lastaj jardekoj, oni postulas pli kaj pli da rezultoj, oni devas labori pli rapide, pli haste, pli efike, ĉiam pli kaj pli. Ironie, ĉar kun Ia invento kaj enkonduko de la komputiloj, oni promesis al ni ke la komputiloj leĝerigus la laboron de la homoj. Oni promesis ke la komputiloj servos al la homoj. Reale, ni havas la impreson ke lastatempe Ia male okazas: ke la homoj servas al la komputiloj. Despli grave estas foje ripozi, regule malstreĉiĝi, certe kiam vi laboras per komputilo, regule streĉi la gambojn, ŝanĝi pozicion. Konata rakonto parolas pri Zen-mastro kiu plenigas la tason de nova lernanto per teo. Sed eĉ dum la taso estas plena, la saĝulo daŭrigas verŝi. La lernanto atentigas sian majstron pri tio. La majstro ridetas kaj ĉesas verŝi. Li diras: "Vi estas kiel tiu ĉi taso de teo. Vi estas tiel plena, ke ne plu estas loko por pli." Tiel estas kun Ia kapo post 2-hora intensa laboro: ĝi pleniĝas kaj oni eraremas. Mallonga paŭzo permesas al la cerbo iomete ordigi la ricevitajn impulsojn kaj fari lokon por novaj. Same pri tagoj: post 2 tagoj da laboro, iom da malstreĉiĝo gravas. Eĉ 10-minuta promeno en parko - nenio pli trankviligas ol la naturo aŭ la maro — povas fari miraklojn. Same kiel bona dormo. Poste, la laboro povas esti alfrontata pli energie ol antaŭe. Korajn salutojn de Movado sen Nomo. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20041.s | Por harmonii kun aliaj ... necesas unue harmonii en si mem | 2004 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20041 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20041.s.jpg | x_04.04.20041.sv.jpg |
Priskribo |
---|
POR HARMONII KUN ALIAJ, ... NECESAS UNUE HARMONII EN SI MEM Iuj kredas ke ili estas la centro de la universo, kiu pivotas ĉirkaŭ ili. Sed tiu, kiu malakceptas ke li estas parto de komunumo, iam spertos ĉagrenon kaj amaran malriĉon. Kaj homo estas sensignifa kiam lia koro malplenas. Necesas unue rekoni siajn plej profundajn proprajn bezonojn kaj permesi ke ili disvolviĝu. Tro ofte oni forpuŝas ilin. Oni trovu la vojon al sia propra fonto, kiu ekzistas en ĉiu homa koro. Tio estas la unua paŝo al la aliaj. Ĉiu ajn kresku al sia destino. Oni malkovru sin mem kaj akceptu sin. Nur kiam manifestiĝas eksteren tiuj plej profundaj bezonoj kaj deziroj, nur tiam oni akiras vizaĝon de homo. La subkonscia malamo fordrivas. Rankoro kaj frustracioj forfandiĝas kaj venĝemo malaperas. Tiam homo ja povas akcepti la aliajn tiaj, kiaj íli estas. Homo ja estas nur homo. Ne blindiĝu pro belaj vortaj, prestiĝaĵoj, titoloj aŭ socia stando malantaŭ kio multaj homoj kaŝas sin. La vera homo difiniĝas per lia interno. Tie troviĝas liaj veraj riĉo kaj forto. Ĉiu scias ke li, profunde en si povas aŭdi voĉon kiu alparolas lin en klara, simpla lingvo. Sed multaj silentigas ĝin, ĉar ĝi estas postulema kaj senkompromisema. Ni ofte timas tiun ĉi fonton de saĝeco. La socio kaj nia racio complices por surdigi nin por tiu voĉo. Oni respekteme kovru tiun trezoron. Necesas kuraĝo por aŭskulti ĝian kaj konservi harmonion inter la voĉo profunde en ni kaj nia efektiva vivo. Plej gravas en la vivo, se oni malkontentas pri la homoj ĉirkaŭ si, pri la socio, por mem ekvivi alimaniere. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20034.s | Atentu por hipopotamoj! | 2003 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20034 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20034.s.jpg | x_04.04.20034.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Atentu por hipopotamoj! Kara homfrato. Kutime niaj sloganoj estas tiel evidentaj kaj trafaj, ke multaj abonantoj ne rigardas la dorsflankon de la levilkarto. Ĉi foje ni petolis kaj devigas vin por eklegi ĉi tie por kompreni la misteran mesaĝon. La desegnaĵo ankaŭ volas signali iom da memrelativigo ni provas havigi al vi inspirajn mesaĝojn, sed evidente ni ne distribuas LA veron. Ni komprenas ke iuj homoj opinias iujn sloganojn sensencaj, ĉu pro nekompreno, ĉu prave! Hipopotamo estas kolosa impona besto. Tamen ĝi estas paca plantomanĝanto kaj englutas ĉion, kion ĝi renkontas. Nur ne minacu ĝin, ĉar ĝi povas frakasi vin. Kaj ĝi foje apenaŭ videblas sub la akvo-surfaco, sed samtempe zorge observas la ĉirkaŭaĵon. Multaj familioj. societoj, amikaj rondoj. labormedioj ... havas sian homan hipopotamon: persono impona, ŝajne agrabla kaj afabla kaj samtempe majstro en la manipulado de sia ĉirkaŭaĵo ... ĝis terorado. Ĉu eble vi havas patron, avon, parencon, amikon aŭ kunlaboranton, kiu konstante bezonas vin, postulas vian atenton. Ofte temas pri homoj plendemaj, daŭre malsanaj, senhelpaj. Evidente ni ne volas instigi vin por ne plu helpi al homoj, kiujn trafis malfeliĉo kaj kiuj provas solvi siajn problemojn sed ne povus realigi tion sen la helpo de kunuloj. Temas pri homoj, kiuj ja kapablas plibonigi sian situacion sed daŭre inventas pretekstojn kaj emas prokrasti siajn agadojn. Temas pri homoj, kiuj tre bone kapablas ordoni kaj postuli, sed fariĝas senhelpaj kiam vi diras : « mi ne plu eltenas la situacion, mi bezonas ferion, mi malaperos por iom da tempo ». Temas pri tiuj personoj, kiuj komencas kulpigi vin, kiam vi volas flegi viajn proprajn bezonojn. Tiaj homoj povas elsuĉi ĉiun vian energion kaj atendas ke vi oferu viajn bezonojn. Ili ne atentas ke vi eble subfosas viajn proprajn sanon kaj feliĉon. Kara homfrato, vi pripensu ke vi povas plej bone feliĉigi aliajn homojn. kiam vi mem estas feliĉa. Ĉiu homo ja iel bezonas la helpon de aliaj homoj, sed feliĉo formiĝas en via propra menso. Se homo dependigas sian feliĉon nur de vi, temas pri hipopotamo, kiu riskas elsuĉi viajn energion, vivĝojon ... kaj finfine vian eblecon por feliĉigi aliajn. Foje necesas pripensi ke distanciĝi de homa hipopotamo povas esti bona por vi mem kaj eĉ por la atentoabsorbanto. Pli bona mondo komenciĝas en vi mem ! Kaj ni deziras al vi pli grandan feliĉon. Levilkarto n-ro 4 (oktobro-novembro-decembro 2003.) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650, Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20033.s | Ami estas verbo | 2003 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20033 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20033.s.jpg | x_04.04.20033.sv.jpg |
Priskribo |
---|
AMI ESTAS VERBO Laŭ la malnova PIV verbo estas a vortspeco, signanta ies agon aŭ staton, kiun la parolanto prezentas en la kategorioj de la tempo kaj de la daŭro ». Kiu ne havas rememorojn pri spontanea enamiĝo. Tiam temas pri stato, kiu ŝajne trafas nin kaj havigas al ni sentojn de intensa feliĉo. Bedaŭrinde, tiuj sentoj ne eternas. Enamiĝo kreas feliĉon sed ankaŭ atendojn kaj esperojn de la partnero. Plej ofte post kelkaj monatoj aŭ jaro, la intensaj sentoj svagiĝas kaj foje eĉ komplete malaperas. Tiam estiĝas krizoj. Ju pli intima la rilato, despli doloriga la krizoj. Ni povas seniluziĝi, konstati ke la enamiĝo pasis kaj rompi la rilaton. Sed ni ankaŭ povas ekkompreni ke krizo estas necesa por pliprofundigi la rilaton. Por konservi sentojn de feliĉo en rilatoj kun aliaj homoj ni enmetu energion en tiujn rilatojn. Gravas ke ni konsciiĝu ke seniluziiĝoj estiĝas en nia propra menso : nia partnero, niaj najbaroj, amikoj, parencoj ... supozeble restis samaj, sed ni kreis en nia menso eraran bildon kaj erarajn atendojn. Eble tamen la kunuloj ŝanĝiĝis. Ni pripensu ke ŝanĝiĝoj ofte estas efiko de maturiĝo. Cu ni malhelpu niajn kunulojn por maturiĝi ?? Por ĝui longdaŭrajn rilatojn, ni do unue konsciiĝu pri niaj mistaksoj de niaj kunuloj. Ofte homo en intima rilato provas ŝanĝi sian partneron. Ĉiu ajn ja povas inviti sian partneron por ŝanĝiĝi. Sed fakte la intimaj deziroj de iu homo ne estas direkteblaj de alia homo. Kiam ni nepre volas ŝanĝi ion en rilato, ni do mem ŝanĝiĝu !! Ni do korektu nian bildon pri la kunuloj kaj ekzamenu ĉu ni povas ankoraŭ akcepti kaj toleri ilin. Bedaŭrinde, ne ĉiu homo sukcesas vivi en paco kun ĉiu homo. Tre maloftaj estas homoj, kiuj havas senton pri ĝenerala amo al la tuta homaro. Foje povas esti pli utile eviti homon ol vivi en malpaco. Sed kiam ni iam havis feliĉigan rilaton kun homo, tio signifas ke spontanee, subkonscie, ni malkovris en tiu homo amason da tuŝpunktoj kaj allogaĵoj. Tial valoras la peno por strebi al venko de krizoj. La rezulto sendube estos multe pli profunda, senchava rilato. Enamiĝi povas trafi nin, sed por vivteni veran profundan amon necesas enmeti energion por venki la krizojn. Ami postulas konstantan laboron en si mem por pli bone kompreni sin mem kaj Ia kunhomojn : AMI ESTAS VERBO! PLIBONIGU LA MONDON KOMENCANTE ĈE VI MEM. AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem' Levilkarto n-ro 3 (julio-aŭgusto-septembro) |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20032.s | Ne fuĝu de fuĝintoj | 2003 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20032 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20032.s.jpg | x_04.04.20032.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ne fuĝu de fuĝintoj Vivi Estas amasoj da ili sur nia planedo : la familioj, la virinoj, Ia infanoj, kiuj sencele vagadas pro malsato. Forpelitaj pro militoj, persekutoj aŭ alia sufoka mizero. Kompletaj societoj transiras landlimojn. Sopire al sekureco kaj hejmeco. For de la mizero. Kun angoroplenaj okuloj. Serĉante stabilecon, Ioĝlokon, iom da certeco .... vivon ! Timo por ta nekonato Pere de gazetoj aŭ televido iliaj rigardoj atingas nin. Ni komprenas ilin per nia koro. Tiaj okuloj. Tiuj demandoj. Tiu mizero tuŝas nin ... mallongtempe. Kial mi helpu? La racio tamen venkas. Ni ekdubas. Ludo kun ciferoj kaj bonaj intencoj. Ni fuĝas en pretekstoj. Kial mi helpu ? Aperas muroj de memprotekto kaj konservemo de Ia propra praveco. Ni homoj ! Tiaj ni ja estas. Timemaj pro nekonataĵoj... nekonatuloj. Kiu helpas kiun ? Ili rigardadas al ni dum ili staras antaŭ niaj muroj de superfluo. Ili frapas ĉe niaj limoj. Ĉe niaj pordoj. Ĉe nia koro. Ĉar ili fuĝis ili perdis ĉiujn siajn havaĵojn. Ĉu ni fuĝis de nia kora voĉo? Levilkarto n-ro 2 (aprilo-majo-junio 2003) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20031.s | Pensu pri la forto de la vorto | 2003 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20031 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20031.s.jpg | x_04.04.20031.sv.jpg |
Priskribo |
---|
la forto de vorto same facilas eldiro de vorto tenera kaj ege kolera ... sed mala estas ilia efiko viaj propraj vortoj povas detrui aŭ konsoli, humiligi aŭ konsili, helpi aŭ dolori viaj propraj vortoj povas havi efikon bagatelan aŭ gigantan, karesan aŭ pikantan do kiam vi parolas (aŭ aliajn aŭskultas) pensu pri la forto de vorto Levilkarto n-ro 1 (januaro-februaro-marto 2003) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20024.s | Foje orelo sufiĉas ... | 2002 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20024 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20024.s.jpg | x_04.04.20024.sv.jpg |
Priskribo |
---|
foje amiko havas problemon, foje amiko malfacile decidas pri io, foje amiko tristas, malfeliĉas, koleras, desperas, sed ofte vi ne povas solvi lian problemon, ofte vi ne povas fari lian decidon, tio estas normala, eble vi tiam sentas vin ĝenita, malutila ĉar vi ne povas helpi, sed ne ĉagreniĝu pro tio, estas multo farebla: aŭskulti, kapsigni, ĉirkaŭbrakumi, karesi, ŝultrofrapi, sed speciale aŭskulti, kompreni, montri tion, kaj foje, dum Ia amiko klarigas sian problemon, ordigante siajn pensojn, li mem vidas pli klare, mem trovas kuraĝon, aŭ eĉ eliron aŭ solvon, la ĉagreno estas multe malpli granda se la persono ne sentas sin tiel sola, tiel nekomprenita, tiel terure sola. Foje orelo sufiĉas. Levilkarto n-ro 4 (oktobro-novembro-decembro 2002) — AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.01.20023.r | Levilkarto nr. 3 (julio - aŭgusto- septembro 2002) | 2002 | 297 | 210 | 04 | 01 | 20023 | p |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.01.20023.r.jpg | x_04.01.20023.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20023.s | Troviĝas multe da ĉielo sur la tero | 2002 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20023 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20023.s.jpg | x_04.04.20023.sv.jpg |
Priskribo |
---|
TROVIĜAS MULTE DA ĈIELO SUR LA TERO Mi povas multon lerni de tiu maljuna, malsana homo. Mi vizitis lin en la kliniko. Li duonkuŝis. Liaj pulmoj difektiĝis, ĉar dum jaroj Ii laboris antaŭ ardega fajro de forno sen masko nek alia protektilo. Estas kvazaŭ Ii enspriris flamojn kaj nun ĉirkaŭ lia lito pendas tuboj de oksigeno por vivteni lin. « Oksigeno estas bonegaĵo » li diris. Kaj subite mi pripensas ke mi senkonscie ĉiutage profitas de tiu bonegaĵo. lom poste li ridetas « Ĉi tie mi ĝuas belan panoramon » Tra la fenestro li vidas nur la pintojn de kelkaj arboj, iom da nuboj, iom da blua ĉielo. "Miaj flegistoj ĉiuj estas boneguloj" li diras antaŭ mia foriro. Kaj plie : « Ĉio enordiĝos » Sed same bone kiel mi, li scias ke liaj pulmoj neniam plu resaniĝos. Mi multon devas lerni de tiu viro. En senelira situacio li vidis nenion malbonan. Kiel eblas : li nur vidis agrablaĵojn. Tiu viro instruis al mi kiel vivi' precipe en tagoj kiam do ŝajne malagrablas kvankam mi nenion esencan havas por plendi ! Tiu ĉi teksto de Phil Bosmans estas tradukaĵo el la nederlanda. Similajn tekstojn vi trovos en la libro «Donace al Vi » (po 7 eŭroj, mendebla de Flandra Esperanto-Ligo). Ni povas ankaŭ sendi senpagan ekzempleron de lia libro « Ŝanco por Feliĉo », sed ni petas laŭeble donaci iom por kompensi la afrankokostojn. Levilkarto n-ro 3 (julio-aŭgusto-septembro 2002) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20022.s | Povi ridi estas serioza afero! | 2002 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20022 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20022.s.jpg | x_04.04.20022.sv.jpg |
Priskribo |
---|
POVI RIDI ESTAS SERIOZA AFERO Kara Homfrato, Ĉu vi foje serioze pensas pri via sano? Ĉu vi jam pripensis kiom serioza estas sekva faceto por via sano .Ridi estas saniga. Ridi malpezigas nin. Humuro malstreĉigas. Ridi povas liberigi nin de troa seriozeco, de premaj problemoj, de la ĉiutaga rutino. Ridi estas mirakla kosmetikaĵo. Kiu havas haŭtfaldetojn pro ridado estas multe pli alloga ol iu kun glata haŭto. Ridado kaj humuro influas nian digeston. Ili maltoksigas nian korpon kaj nian spiriton.. Rido ne nur bonfartigas nin sed ankaŭ nian ĉirkaŭaĵon. Sinceraj homaj kontaktoj baziĝas sur sento de egalvaloro. Preskaŭ ĉiuj tensioj inter homoj estiĝas pro sentoj de supereco aŭ malsupereco. Rido helpas nin relativigi nian propran pravecon. Ili malpliigas tensiojn en nia ĉirkaŭaĵo. Rido kaj humuro kreas spacon por antaŭe nekonata vivĝojo. Tago sen ridi estas perdita tago. Serioze pensu pri tio! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20021.s | Ne ekzistas vojo al amo, amo estas la vojo. | 2002 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20021 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20021.s.jpg | x_04.04.20021.sv.jpg |
Priskribo |
---|
NE EKZISTAS VOJO AL AMO La suno estas por multaj la plej kutima aĵo en la mondo. Tamen, ĝi ĉiutage produktas miraklon. Ĝi lumigas kaj varmigas la mondon por mi. Ĝi baraktas kun nuboj por vidi min Kaj por donaci belan tagon al mi. Nokte ĝi migras al la alia flanko de la mondo Por tie donaci lumon al la homoj. Simile okazas kun amo. Kiam amo estas en mia vivo ĝi alportas lumon kaj varmon. Kiam mi havas amon, Mi povas malhavi mutton. Sed kiam amo malaperas en mia vivo La'ombroj fariĝas pli grandaj Kaj inundas min malvarmo kaj nokto. Amo estas kiel la suno. Kiu havas ĝin povas malhavi mutton. Kiu malhavas amon, malhavas ĉion! Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 1 (januaro-februaro-marto 2002) - AFGIFTEKANTOOR: ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20014.s | Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo. Ĝuu ĝin! | 2001 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20014 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20014.s.jpg | x_04.04.20014.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Hodiaŭ estas Ia unua tago de Ia resto de via vivo. Ĝuu ĝin! Ne ekscitiĝu ĉar viaj kunloĝantoj, kolegoj kaj najbaroj havas mankojn kaj faras erarojn! Kvereloj, frustracioj kaj malkonsentoj kutime estiĝas pro propra miopeco. Ni konas nur parton de la vero. Bagateloj, kelkaj maltrafaj vortoj kaj eraretoj pligraviĝas ĝis katastrofoj pro nia propra fantazio. Krome per ekscitiĝo vi solvas nenion, nur akrigas la situacion. Estu ekvilibra, trankvila, memrega kaj atentu pli pri propraj eraroj kaj mankoj. Se vi pensas ke vi estas ideala homo vi ne nur eraras sed montras egan vantecon. Komprenu erarojn de aliaj kaj provu toleri ilin! Certe ne kverelu pro ili. Ne ekscitiĝu. Kverelo estas tempoperdo ! Kverelo malbonas por via koro, via digesto kaj via sangopremo! Forigu la meĉon el viaj kvereloj kaj vi eksplodos pro ĝojo. Phil Bosmans Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 4 (septembro-oktobro-novembro 2001) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever. Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20013.s | Antaŭ ricevo, fasto; post ricevo, festo | 2001 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20013 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20013.s.jpg | x_04.04.20013.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Antaŭ ricevo, Ia fasto - post ricevo, Ia festo Manko estas grava afero, ĉar neniu homo povos entute eviti ĝin. Tiuj al kiuj ne mankas mono, malhavas iun alian aferon. Foje manko ne estas tute malbona. Ekzemple pro manko de mono iuj ne povas trinki ĝis ebriiĝo. Eble pro manko de forto, iuj ne forlasos la hejmon dum danĝeraj horoj. Ankaŭ dum manko, homo foje regas sin. Li estas sobra kaj religiema. Mi ne rekomendas mankon, sed foje kiam oni ne povas eviti ĝin, oni ne perdu tempon pripensante ĝin. Oni ekkalkulu la avantaĝetojn kiujn ĝi estigas. Kaj kiam finfine la situacio pliboniĝas, oni ankoraŭ penu regi sin por ke abundo ne havu la malbonan efikon kiuj manko jam ĉiam antaŭe havis. Levilkarto n-ro 3, julio-aŭgusto-septembro 2001 — AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20012.s | Bonkoreco malfermas korojn | 2001 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20012 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20012.s.jpg | x_04.04.20012.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Bonkoreco malfermas korojn Neniu pridubas, ke homo bezonas interrilaton kun aliaj homoj. La riĉeco de la homo troviĝas en lia kapablo rilati kun alia persono, renkonti alian homon, strebi al harmonia kunvivo kun la aliaj. Sed tiom ofte la interhomaj rilatoj montriĝas sensignifaj, senenhavaj, kaj la sopirata homa bonvolo restas neatingebla. Tiom da homoj havas malplenan koron, kiu sopiras je plenigo. Tiom da homoj portas en sia koro profunde akrajn vundojn. Por ili, varma, homa bonvolo kaj amikeco povas esti saniga kaj mildiga. Bonkoreco atestas pri donema kaj malferma koro. Sentojn de tenero, kompato kaj amo fluu el nia koro: bonkoreco nur eblas kiam ni eliras el ni mem kaj kiam ni donas centran lokon al la aliaj. Varma spontanea reago al la mizero de kunhomo povas traflui ankaŭ tiun alia, kaj doni al li konsolon, eĉ antaŭ ol li finploris. Ne necesas vortoj: el la okuloj, la gestoj, la koro, el la tuta estado de bonkora kaj esperplena homo ĝojo evidentiĝas. Bonkoreco senlime donacas. Bonkora homo disradias gastaman ĝojon. Li havas atenton kaj respekton por la vundebleco de la alia, aprecon por tio kio estas valora por la kunhomo, kaj malfermecon por la malkvieto de ties lukto. Bonkora homo signifas, ke homoj estas pli gravaj ol aĵoj, ke ridetoj solvas pli ol ĝenaj vortoj, ke donemo kaj simpatio malfermas korojn. Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n•ro 2 (aprilo-majo-junio 2001) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20011.s | Ne serĉu feliĉon malproksime: ĝi estas en la propra kapo! | 2001 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20011 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20011.s.jpg | x_04.04.20011.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ne serĉu feliĉon malproksime, ĝi estas en la propra kapo! ANTAŬ ĈIO, mi volas kuraĝigi tiujn personojn, kies lokaj ĉirkonstancoj simple malebligas esti feliĉa, personoj trafitaj de milito, ekonomia krizo aŭ alia katastrofo. Por ili apenaŭ povas validi tiu ĉi slogano; mi esperas ke ili en sia malfacila vivo, sukcesos ne perdi esperon kaj kuraĝon, ĉar ĝuste espero kaj kuraĝo povas helpi persisti ĝis la reveno de la suno. La slogano fakte estas destinita al tiuj homoj kiuj havas ĉion kion ili bezonas, kiel manĝo kaj tegmento, sed ne tion kion ili deziras, kiel ekzemple nova, luksa aŭto dum la malnova funkcias ankoraŭ tute bone. Sciu ke eĉ riĉuloj ne feliĉas! Feliĉo ne konsistas el tio kion oni havas aŭ tiu kiu oni estas, sed sekvas el la maniero laŭ kiu oni pensas. Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj! Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontibrui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 1 (jan: feb: marto 2001) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever. Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20006.s | Kune ni kreu la estontecon | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20006 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20006.s.jpg | x_04.04.20006.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kune ni kreu Ia estontecon Pli ol antaŭe, oftas internacia, interkultura kaj interreligia kunvivado, dia en la mondo. Ĉu tio kontribuas al la monda paco kaj toleremo, aŭ ĉu male, tio pliakrigas la diferencojn? Ankoraŭ tro maloftas aŭskultemo, amo kaj fido inter la diversaj popolgrupoj. Tamen, nia ĉiutaga vivo povas esti atestilo pri vera frateco, respekto kaj interkomuniko. Nia aspiro al egaleco kaj frateco ne restu nur supraĵa kaj pasiva toleremo! Sed ĉu ni efektive kontaktas niajn alilandajn najbarojn per pli ol simpla salutvorto? Ĉu ni invitus ilin al nia manĝotablo? Ĉu ni helpas ilin porti iliajn ĉiutagajn malfacilaĵojn? Ĉu ni pretas sincere kaj malferme vivi kun ili? La "alia" ankaŭ vivas, sentas, malsaniĝas, ĉagrenas, mortas... Eblas amikiĝi kun "tiu alia". Niaj domoj, niaj hejmoj malfermiĝu al homoj el diversaj kulturoj kaj religioj. Niaj hejmoj iĝu ejoj de gastamo, de renkontiĝo kaj de paciĝo. Kompreneble ne eblas maIkonstrui jaraĝajn antaŭjuĝojn dum unu ago. Dialogoj ofte ne eblas aŭ el ili rezultas turbulaj disputoj. Miskomprenoj abundas. Necesas klarigi ĉion, krei la kiel eble plej grandan travideblecon en niaj rilatoj. Ĉar ĉiuj problemoj fontas el nekompreno. Per interparolado, ni malkovras multnombrajn komunajn aferojn. Gravas la volo interkompreniĝi. Nur sincera kaj malferma alproksimiĝo povas krei ligon inter homoj. Feliĉan kaj vivoplenan novan jarmilon, Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 6 (novembro-decembro 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem' |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.01.20005.r | Levilkarto nr. 5 (septembro - oktobro 2000) | 2000 | 297 | 210 | 04 | 01 | 20005 | p |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.01.20005.r.jpg | x_04.01.20005.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20005.s | Mi ĝojas ĉar mi vivas | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20005 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20005.s.jpg | x_04.04.20005.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Mi ĝojas ĉar mi vivas Agrablas: esti 'homo', vivi. Simple esti homo, rigardi al la ĉielo, al la suno, al la floroj kaj dumnokte al la steloj. Rigardi al la infanoj, ridi, ludi, labori, ami, revi, fantazii, kontenti: ĉiutaga festo. Venu, ni faru el ĉiu jaro jaron de la homo, de la simpla homo. Ne jaron de la klerulo, politikisto, astronaŭto. Ne jaron de la administrado, de la komputilo, de la psikiatrio. Nek jaron de Ia virino, nek jaron de la vira, sed jaron de la simpla homo dum simpla tago sub simpla suno. Ĝoju pri la etaj aĵoj! Per tiu ĉi ŝlosilo vi ĉiam kaj ĉie iom feliĉos. Ĉe la serĉado de la plej profunda kialo de homa feliĉo mi neniam trovis monon, posedon, lukson, nenifaradon, profitadon, festadon. Ĉe feliĉaj homoj mi trovis baze ĉiam profundan nestvarmon kaj spontanean ĝojon pri etaj aĵoj kaj grandan simplecon. Pere de leteroj, telefonado kaj multaj konversacioj, mi estas enkondukita en ĝangalon, kie homoj humiligas, torturas kaj senesperigas unu la alian. La ĝangalon, kie la plej animalaj instinktoj de la homoj festas. Havemon, misuzon de potenco, fieregon, fiavidon, ĵaluzon, perfortojn, ĉiujn tiujn aferojn, kiuj estas indikitaj de Jesuo kiel la radikoj de ĉiuj mizeroj. Ĉiam mi sidas senpova ĉe la multaj viktimoj, kiuj, elĉerpitaj kaj senpovaj, volas rezigni pri la vivo, mi emas krii en tiu ĉi spirita sovaĝejo: Homoj, reiru al la plej simpla vivmaniero, al la plej simplaj aferoj de la vivo, al kontenteco, boneco kaj amikeco. La simplaj, nekomplikaj homoj estas la nuraj pulmoj pere de kiuj nia mondo povas spiri. Simplaj homoj. Mirindaj homoj. Homoj pere de kiuj silente iras fluo de amo ĉirkaŭ la mondo. Ili estas la nazoj en nia dezerto. Ili estas la steloj en nia nokto. El la libro "DONACE AL VI" de Phil Bosmans, jus eldonita en Esperanto-traduko de MOVADO SEN NOMO okaze de 20-jara jubileo. (Vidu detalojn sur aldona novaĵletero) Levilkarto n-ro 5 (septembro-oktobro 2000)-AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20004.s | Fideleco, homa virto??? | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20004 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20004.s.jpg | x_04.04.20004.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Fideleco, homa virto ??? Ecoj kaj virtoj estas ne spontaneaj, ne propraj al la homa naturo. Oni devas lerni ilin, ĉu pro propra deziro, ĉu pere de edukado. Membrino komunikis al ni ke Konrad Lorenz priskribas en sia libro "Der Abbau des Menschlichen" (La konstruo de la homeco) "ke la homo dum 14.000 jaroj fortan selektan premadon uzis al la iama sovaĝa hundo por evoluigi ecojn, kiuj kalkuliĝas kiel homaj virtoj, nome kapablecon por ami, fidelecon, kuraĝon kaj obeemon. Ni ne miru, do, ke dum tiu tempo estiĝas tiaj estaĵoj, kiuj —rigardante ĉiujn ĉi ecojn — superas nin." Sed homo povas elekti, havas propran volon kaj do volas aŭ ne disvolvi siajn virtojn. Fideleco havas pli da facetoj ĉe homo ol ĉe besto. Ni povas konsideri fidelecon al ni mem, al nia vivicelo, al nia vivkoncepto. Ni povas pensi pri fideleco al vivdaŭraj promesoj: geedziĝo, amikeco ktp. Ni ankaŭ povas prijuĝi fidelecon en ĉiutagaj cirkonstancoj: ĉu oni respektas interkonsentojn kun aliaj homoj. Trafas min ke pli kaj pli da homoj en la nuntempa socio deziras havi dombeston kaj pli kaj pli multe flegas ĝin. Plurfoje, mi aŭdis homojn, kiuj profunde malfldas aliajn homojn kaj fidas nur ekzemple sian hundon. Tiu konstato povas enhavi duoblan instruon. AI la supre menciitaj homoj, mi emus diri ke ili pravas kiam temas pri fideleco kaj obeemo, ĉar la konduto de hejmbesto estas pli antaŭvidebla ol tiu de homo. Kiam homoj ne plu devas barakti por vivteni sin, tiam solidareco, fideleco kaj kuraĝo malpliiĝas. Homoj facile forgesas siajn kunulojn. Kaj tiuj, kiuj restas solaj, izolitaj eble konkludas ke "neniu " homo estas fidinda. Sed homoj ja havas multe pli da eblecoj ol bestoj por prijuĝi situaciojn kaj formi al si personan opinion. Kontakti kun homo estas multe pli riĉiga, pli instiga, pli neprikalkulebla. Ni povas lerni kaj do adapti nian propran vivkoncepton sed ankaŭ ŝanĝi faritajn promesojn al aliaj homoj pro nova vidpunkto. Kontakti homojn estas konstanta defio por nia adaptiĝemo, fleksemo kaj kreivemo. Ni prenu la riskon por evolui, ĉar konstante lerni, malkovri novaĵojn kaŭzas al ni ĝojon kaj ĝuon kaj igas la vivon valora. Se ni fermas la pordon al homaj kunuloj pro malagrablaj spertoj, ni fermas la pordon al la vivo. Tiuj, kiuj memfide alfrontas la vivon, ne evitas kontaktojn kaj eĉ volas iniciati ion por plibonigi la mondon pripensu ke la kreskanta interesiĝo por dombestoj signalas kiom gravas la fideleco kaj solidareco en la vivo de multaj homoj. Tio signifas ke pli kaj pli da homoj sentas sin trompitaj kaj perdas pro tio emon al socia vivo. Do se ni volas kontribui al pli bona mondo, ni atentu por esti kiel eble plej fidindaj en niaj promesoj! Kaj se tamen ni ŝanĝas nian starpunkton, ni bone pripensu la konsekvencojn de nia ŝanĝiĝo por la homoj, kiuj ĉirkaŭas nin. LevIlkarto n-ro 4 (julio-aŭgusto 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20003.s | Bona mondo, bonaj homoj | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20003 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20003.s.jpg | x_04.04.20003.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Pli bona mondo = pli bonaj homoj Saĝa instruo lam sciencisto tre maltrankviligita de la mondaj problemoj pasigis plurajn tagojn en sia laboratorio, provante eltrovi rimedojn por malgrandigi ilin. lutage, lia sepjara filo invadis lian “sanktejon" decidita helpi la patron. La sciencisto. malpaciencigita pro la interrompo, provis ludigi la filon aliloke. Antaŭvidante ke neeblis tion fari, li ekserĉis ion kio povus distri la infanon. Subite, li trovis mondmapon. Jen tie kion li serĉadis. Do li tondis la mapon en plurajn pecojn kaj, kune kun la glubendo, donis ilin al sia filo dirante: • Ĉu vi ŝatas puzlojn? Do mi al vi donas la mondon, por ke vi riparu ĝin. Jen ĝi, tute rompita. Observu, ĉu vi kapablas iel ripari ĝin korekte. Sed faru ĉion sole! Laŭ liaj kalkuloj, la infano pasigus tagojn por rearanĝi la tutan mapon. Post kelkaj horoj, li tarnen aŭdis la filon alvokante lin trankvile: • Paĉjo, mi jam finis ĉion. Komence, la patro ne volis kredi je la vortoj de sia filo. Estus neeble por tiajaraĝa infano sukcesi rekunmeti la pecojn de mapo neniam antaŭe vidita. Kontraŭvole, la sciencisto levis siajn okulojn de siaj labornotoj, certa ke li vidus veran infanajon. Sed, je lia surprizo, la mondmapo estis ree kompleta. Ĉiuj pecoj estis remetitaj en la korektajn lokojn. Kiel eblis? Kiel la knabo kapablis? • Vi ne sciis, kia estis la mondo, mia filo, kiel vi sukcesis? • Paĉjo, mi ne sciis, kia estis la mondo, sed kiam vi eltiris la paperon de la revuo por tondi ĝin plurpece, mi vidis ke en la alia flanko estas figuro de homo. Kiam vi donis al mi la mondon por ripari, mi provis. sed ne sukcesis. Tiam mi memoris la homan figuron; do mi turnis la eltondaĵojn dorsflanke kaj ekis ripari la homon, ĉar mi sciis, kia estis li. Kiam mi sukcesis korekti la homon, mi turnis la folion kaj rimarkis, ke mi estis riparinta la mondon. (de nekonata aŭtoro) (el la portugalo tradukis: J. Vasco Milanoz) Levilkarto n-ro 3 (majo-junio 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20002.s | Feliĉo ekzistas en memkonscio | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20002 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20002.s.jpg | x_04.04.20002.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Feliĉo ekzistas en memkonscio Letero al amiko Amiko, Vivo celas Feliĉon, Feliĉo troviĝas nek en juno nek en riĉo, nek en efemeraj amaj ĉirkaŭprenoj, nek en superregado. Feliĉo ekzistas nur en memkonscio, en konscio pri la Realo. Konsentinte pri tiu punkto, kredu nenion, se ci mem ĝin ne kontrolis. Aliula vero senvaloras por ci, se ne ci men trovis ĝin. En tiu spirito, sciu, ke: Realo estas senmova. Nenio ŝanĝiĝema povas esti realo. Multoblo estas nereala. Nur Uniko estas reala. Ci estas la Unikulo. Senigu cin de la ŝelo de l'multoblo. Multoblo naskiĝis el la sensoj. Intelekto estas la senso de la sensoj. Ĉio havanta nomon aŭ formo fine estas nur ondo de menso. Sendependiĝu de la ondo. Restu indiferenta ĉe la moviĝoj de cia menso. Sereno estas la plej alta celo, kiun ci povas doni al cia propra strebado. Ekzistas memkonscio sendependa de intelekto. Tian konscion ne povas akiri la eta mi. Ĝi ĝermas, kreskas kaj elvolviĝas mem sine de plena silento naskito de firma kaj senĉesa sereno. Deziru, amu, kontemplu tiun gloran momenton, kiam bonon kaj malbonon, suferon kaj ĝojon, malsukceson kaj sukceson ci memoros ne pli ol lasas en la ĉiela lazuro birda flugilo. Se ci marŝas al Vivo tra pado de Scikono, tion faru prudente. Ĉio estas nur miraĝo. Estu atentema. Iru trans la ŝajnojn. Rekonu kiu tie sin kaŝas. Kiam eksaltas cia koro, per cia dubo sondu la fantomon, kiu cin emocias, negu ĝin. Ĝin neniel kredu. Zorgu pri cia koro. Se ĝi agitiĝas, ci estas perdita. Se ci malsukcesas, faru mienon fieran al ludo mizera. Rekomencu pli atente, riĉigite de ciaj antaŭaj malsukcesoj. Se ci sukcesas, plu iru ĝis la fino de la ludo en retrovita Lumo. Se ci marĉas al Vivo per Amo-pado, faru tion memfide. Ĉio estas vero. Fidu. Ĉiu fermiĝanta aŭ malfermiĝanta pordo estas multvalora indiko, kiun ci fidu. Ĉio estas Ĝia mesaĝo. Ĉio estas Ĝi. Kiam agitiĝas cia spirito, serĉu per cia koro la kaŝiĝantan veron. Asertu ĝin. Fidu ĝin. Atentu cian spiriton. Se ĝi agitiĝas, ci estas perdita. Se ci malsukcesas, estu fidela amoranto, petu ĝian pardonon kaj rekomencu pli fidema kaj pli ameme, riĉigite de ciaj ploroj. Se ci sukcesas, plu iru en la senfina ekstazo de la retrovita Paco. Suryakanta Levilkarto n-ro 2 (marto-aprilo 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20001.s | Kontaŭbatalu korupton kaj malhonestecon | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20001 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20001.s.jpg | x_04.04.20001.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kontraŭbatalu korupton kaj malhonestecon Nia hodiaŭa kunvivado estas dura. (Ĝin karakterizas malhonesteco. malvero kaj trompo. Nia lingvo ofte plenas je minacoj kaj perforto. Ni ŝanĝis la socion en ĝangalon, kie ni humiligas, torturas kaj malesperigas unu la alian. La ĝangalo, kie la plej bestaj instinktoj de la homoj triumfas: havemo. misuzo de potenco, malhumileco, malnoblaj avidoj, ĵaluzo, perforto... Ni senhomigas nian kunvivadon pro la perdo de ĉiu respekto kaj atentemo pro malhonesteco en niaj interhomaj rilatoj. Ni fidas je potenco. Ni volas pravi kaj klopodas ĉiel esti la plej fortaj. Malhonesteco kaj korupto senpovigas la aliajn. Korupto estas potenca armilo. kiu kaüzas profundan damagon ĉe siaj viktimoj ĝis la fundo de ilia koro, ĉar korupto perfortas ĝisoste la strebon al justeco. Ĉi-rilate defendo apenaŭ eblas, ĉar la atakoj okazas kaŝe. Kontraŭ korupto povas efiki nur vera honesteco. Klopodu kontraŭbatali korupton kaj malhonestecon. Se vi mem spertas trompadon en via ĉiutaga vivo, klopodu resti sincera. Se vi ne kapablas venki la misuzojn, klopodu almenaŭ konservi vian propran sincerecon kaj honestecon. En la nuntempa malagrabla sfero homoj pli ol ïam bezonas mildecon kaj tenerecon. Tial disradiu bonkorecon kaj mildecon por ĉiuj homoj ĉirkaŭ vi, kaj neniam lasu iun en la malvarmo. Ĉar serĉante la plej profundan kialon de homa feliĉo, vi ĉiam trovos profundan nestvarmon kaj spontanean ĝojon pro malgrandaj kaj simplaj eventoj. Vi neniel perdu tion! Levikarto. n-ro 1 (januaro-februaro 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uilgever. Ivo Durwaal. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19996.s | Feliĉan jarmilon | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19996 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19996.s.jpg | x_04.04.19996.sv.jpg |
Priskribo |
---|
FELIĈAN JARMILON Kara homfrato, Kutime ni deziras feliĉan novan jaron en la 1a de januaro. Tio estas momento por iom mediti pri niaj planoj kaj esperoj por la nova jaro. Ĉe la fino de 1999, ni invitas vin por kune mediti pri nova epoko. En kiu senco, la estonto diferencu de la antaŭa jarcento? Mi deziras al vi pli da konscio. Konscio estas unua necesaĵo por persona kresko, por povi sanĝi ion en nia mondo. Laŭ mi, kiam kreskas en ni la konsciiĝo, tio helpos nin por kompreni aliajn estaĵojn en nia ĉirkaŭaĵo. Kompreni kondukas al pli sinceraj, intimaj kontaktoj. Pli bonaj kontaktoj, pli granda fido signifas ke ni pli forte inspiros aliajn. Kaj la ciklo estas kompleta... ne fermita, ĉar spirale la proceso povos daŭriĝi. Kiam kreskas nia konscio pri niaj (ĝis nun kaŝitaj) celoj kaj intencoj, ni fariĝas pli liberaj de tradicioj, foje benaj, foje sufokigaj, pli liberaj de atenditaj sed neatingeblaj deziroj, pli liberaj de neesprimitaj kaj eble malpravaj kolero aü timo, pli akceptemaj por tristo pro perdoj... Nia kreiveco povas ekspansii. Pli facile ni komprenos, ke nia feliĉo dependos de malfermiteco kaj honesteco. Mi estas konvikita ke kresko de mia konscio kaj feliĉo kontribuos al la kresko de la feliĉo de miaj ĉirkaŭuloj. Jen la bondeziro de unu el nia rondo Movado sen Nomo. Ni estas scivolemaj pri viaj bondeziroj. Se atingos nin pluraj reagoj, ni povos prezenti budekon en la venonta novaĵletero. Levilkarto, n-ro 6 (novembro-decembro 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever. Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19995.s | Sa/unuloj drogojn ne bezonas | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19995 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19995.s.jpg | x_04.04.19995.sv.jpg |
Priskribo |
---|
SANULOJ kaj SUNULOJ DROGOJN NE BEZONAS Kara homfrato, Multaj homoj faras al si zorgojn pri la kreskanta uzo de halucinigaj drogoj kaj precipe pri iliaj konsekvencoj en la socia vivo: ŝteloj, manko de kontaktoj, izoliteco, malzorgemo, apatio, malemo por vivi... En nia socio ekzistas alispecaj drogoj, kiaj alkoholaĵoj, kafo, frandemo, kolektemo, prestiĝemo, havemo... ĉu vi konsentas, kara homfrato, ke drogo estas surogato pro manko de aliaj homaj valoraĵoj kiaj amikeco, kunsento, solidareco, varmeco... amo? Ĉiu el ni povas esti suno en sia ĉirkaŭaĵo estante preta helpi al tiu kunhomo, kiu ege bezonas nian etenditan manon. Sendube via suna ĉeesto povas esti la unua paŝo al pli sana vivo por niaj kunuloj. Levilkarto, n-ro 5 (septembro-oktobro 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwaei, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19994.s | Silento estas evento | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19994 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19994.s.jpg | x_04.04.19994.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Silento estas evento En la modema socio ni suferas pro plej variaj formoj de polucio: ankaŭ pro tro da bruo. Ni invitas vin foje ĝui silenton... Levilkarto, n-ro 4 (julio-aŭgusto 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19993.s | Kara homo,mi amas vin! | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19993 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19993.s.jpg | x_04.04.19993.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kara homo, mi amas vin Nuntempe la komunikiloj raportas ĉiun tagon abunde pri la dramo en Kosovo. Tiu situacio estas kruela kaj abomeninda, same kiel tiom da aliaj homaj dramoj pro militoj. Maltrankviliga estas la fakto, ke en la pasintaj monatoj esperantistoj komencis polemiki inter si pri la praveco de tiu aŭ alia starpunkto. Evidente, ĉiu rajtas indigni pro kaj protesti kontraŭ genocido de la serba registaro, atencoj de U.C.K. (Kosova Liberiga Armeo), bombadoj de NATO... Sed se ni prenas tempon por aŭskulti la voĉon de nia propra koro, ni eble malkovros, ke niaj raciaj debatargumentoj servas precipe por pruvi ke ni pravas, ke niaj donitaĵoj superas tiujn de "la aliaj". Ni povas amasigi montojn da raciaj pravigoj por nia starpunkto, sed tio ne proksimigos la pacon. Militoj estimas ne nur en la kapo de unu aŭ de kelkaj gvidantoj sed en la menso kaj koro de multegaj homoj, kiuj pretas murdi aliajn homojn ĉar ili sentas sin superaj kaj pli valoraj. Ni priprensu ke komuna malamiko fortigas la sentojn de solidareco interne de iu grupo. Lertaj gvidantoj uzas tiun ĉi fenomenon kaj instigas al malamikeco kontraŭ difinita homgrupo por akiri subtenon en la propra medio. Se ni estas konsciaj pri tio, ni povas ankaŭ rezigni pri tia ludo! Ĉiu el ni povas iel kontribui al pli paca mondo se ni elkore provas akcepti la aliajn homojn kiel egalvaloraj. Kiom da „malgrandaj" militoj estimas en nia propra familio, en nia labormedio aŭ en amika rondo pro sentoj neesprimitaj pro timo, frustracio, ĉagreno, pro sentoj de supereco aŭ malsupereco? Tiuj „kaŝitaj" sentoj povas transformiĝi en emociajn bombojn. Tio kontraŭas al la bonfartigaj sentoj, kiujn ni spertas ĉe koramikoj, al kiuj ni senĝene povas malkovri kio ĝenas nin. Ju pli ni proksimiĝas al sinteno de respekto, egalvaloro, amo... por aliaj homoj. des pli kreskos la paco. La „Kulturo de la Koro“ ŝajnas pli ol necesa en tiu ĉi mondo! Levilkarto. n-ro 3 (majo-junio 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever; Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19992.s | Ĝeneraligoj, aŭtoŝoseo al miskompreno kaj malamo | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19992 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19992.s.jpg | x_04.04.19992.sv.jpg |
Priskribo |
---|
ĜENERALIGOJ AŬTOŜOSEO AL MISKOMPRENO KAJ MALAMO Ĉu vi konscias. ke ĝeneraligoj kreas etoson de milito? Tio povas esti milito inter ŝtatoj, sed ankaŭ milito inter kelkaj personoj, en laborcirkonstancoj, sine de familio ktp. Esprimoj kiaj "tiuj fiuloj kulpas", "LA malamiko minacas nin", "LA registaro fuŝas", "LA gvidantaro faras nenion", "tiu klano neniam honestas”... estas vivdanĝeraj por la paco en nia propra koro. Por trovi pacon en nia mondo necesas akcepti aliajn homojn tiaj, kiaj ili estas. Tio ne signifas ke ni konsentu kun la agoj de iu ajn en nia ĉirkaŭaĵo. Estas ja esenca diferenco inter malkonsenti kun alia kunhomo kaj malami lin aŭ ŝin. Pripensu ke ĉiu opinias sin prava. Mi ne dubas ke eĉ stelistoj. murdintoj, pedofiloj kaj incestintoj aŭ sentas profundan bedaŭron pri sia agado aŭ trovas en sia menso sufiĉe da argumentoj por pravigi sin. Evidente, ni malaprobu kaj punu tiajn agojn kaj protestu kaj agadu kontraŭ ili. Sed almenaŭ ni provu ekkoni kaj ekkompreni homojn, kiuj agadas kontraŭe al niaj normoj. Tia sinteno videblas en la lingvaĵo de konsciaj homoj. Verboj kiaj "malkonsenti, malaprobi. protesti. abomeni, puni” signalas malaprobon de ies agadoj. Substantivoj kiaj "ŝtultulo, ĝenulo, fripono. besto, monstro, mortigendulo,, kondamnas la tutan homon. Kara homfrato, mi invitas vin pripensi ke nur per amo al niaj kunhomoj ni kreos pli bonan mondon. Eĉ tiuj, kiuj krimas kontraŭ la homaro restas homoj. UK en Berlino Ankaŭ ĉi tiun jaron ni aranĝos kunvenon en la kadro de la Universala Kongreso, unuflanke por trovi kontakton kun membroj, aliflanke por informi interesigantojn. Al tiuj membroj. kiuj iros al la UK kaj pretas iel kontribui al la diskonigo de la ideoj de Movado sen Nomo, ni petas por anticipe skribi al ni: Frankrijklei 140. B-2000 Antwerpen - ivo@agoranet.be. Levilkarto, n-ro 2 (marto-aprilo 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke ultgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19991.s | Gajeco estas ora manpremo | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19991 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19991.s.jpg | x_04.04.19991.sv.jpg |
Priskribo |
---|
GAJECO ESTAS ORA MANPREMO* En la kvindekaj jaroj, la homoj mezume ridis po 18 minutoj tage. En la pasinta jaro, tio estis nur po 6 minutoj. Tio estas konkludo de 400 sciencistoj, kiuj partoprenis Intemacian Kongreson pri Humuro en Genève. Terapiistoj el plej diversaj landoj kune serĉis klarigon por la fakto ke ili havas pli kaj pli da deprimitaj klientoj. Brita psikologo, Olivier James, klarigas ke homoj nuntempe pli kaj pli ofte komparas sin kun aliaj homoj, kaj tio kontrastas kun la sociaj kutimoj de antaŭ kvardek jaroj, kiam la "konsumsocio" ne jam malkovriĝis. Kaj germana psikoterapiisto, Michael Tize, aldonas “Kiu ne povas montriĝi sukcesa aŭ ne kontentige plenumas la profesiajn aŭ materiajn celojn de sia ĉirkaŭaĵo akiras hontosenton, kiu rezultigas deprimiĝon." Multaj homoj deklaras sin malsukcesintaj kvankam iliaj vivraportoj indikas la kontraŭon. Sekvo estas pli da perforto, drink-, drog-, manĝ- kaj spekuliacimanioj. Tiaj homoj simple evitas normalajn homajn kontaktojn, kiujn ili bezonas por retrovi iom da memfido. Ni pripensu. ke ne gravas ĉu ni estas pli bonaj aŭ malpli bonaj ol niaj kunuloj. Tiu konkurenco havigas tensiojn kaj timon. Jes gravas ke ni povas disvolvi niajn proprajn eblecojn. Tio donas al ni plezuron kaj memfidon. Por disvolviĝi ni bezonas la konfrontiĝon kun homoj en nia ĉirkaŭaĵo. Ili konstante instigas nin. La plej bela maniero por trovi kontakton kun aliaj homoj estas gajeco. Gajeco, humuro, rido, entuziasmo ... igas nin nerezisteblaj. De homo gaja oni pli facile akceptas, ke li povas foje erari. Gajeco malfermas la psikan pordon de niaj proksimuloj. Kaj sinceraj, amikaj kontaktoj kun aliaj homoj - sen la emo superi ilin - estas senĉesa fonto de nova energio. Gajeco estas ideala kontaktrimedo ... ora manpremo! Levilkarto, n-ro 1 (januaro-februaro 1999) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem * El Trezoro - vortaro de arabaj kaj islamaj proverboj Aŭtoro kaj eldonanto: Hussain M. Al-Amily. 134 Brent Road. Southall (GR. London). UB2 5LD Britio. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.01.19990.p | Levilkarto nr. ? (? - ? 1999) | 1999 | 297 | 210 | 04 | 01 | 19990 | p |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.01.19990.p.jpg | p_04.01.19990.p.pdf |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19985.s | Savu vivon de la arbaro por viaj genepoj | 1998 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19985 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19985.s.jpg | x_04.04.19985.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Savu vivon de la arbaro por viaj genepoj Ekologiistoj informas nin, ke ni detruas nian propran vivmedion. Arbaroj estas vivnecesaj. Arbaroj protektas la kvaliton de la akvo kaj la stabilecon de la grundo, ili estas la loĝejo por la plimulto de la plantoj kaj bestoj en la mondo kaj tiu biodiverseco helpas la homaron por provizi manĝaĵojn kaj medikamentojn, kiuj estas esencaj por la homa bonfarto. Krome arbaroj absorbas karbondioksidojn. kiuj i.a. kaŭzas la plivarmigon de nia planedo. Arbaroj reguligas temperaturon kaj pluvon kaj sekve influas la klimaton. Ni scias tion, kaj tamen ni detruas tutajn ekosistemojn kaj transformas arbarojn en dezertojn. Plej grandaj minacataj arbaroj troviĝas en Rusio, la Amazono-regiono, okcidenta kaj centra Afriko, Indonezio. Alasko kaj okcidenta Kanado. Laŭ raporto de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, inter 1991 kaj 1995, meze po 126 000 kvadratmetroj da tropikaj arbaroj jare estis detruitaj. Nur 40% de la praarbaroj restis netuŝitaj. Post esplorado en Eŭropo evidentiĝis ke kvarono de la ekzamenitaj arboj perdis sian foliaron kaj do estas malsanaj kaj eĉ mortantaj precipe pro la acida pluvo. Pli kaj pli da civitanoj estu konsciaj pri tiuj problemoj kaj aŭdigu sin ĉe pli kaj pli da respondeculoj. Publika premo supozeble estas nia nura espero ke la tero restos vivebla por niaj genepoj. Levilkarto, n-ro 5-6 (seplembro-oktobro/novembro-decembro 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Veranlwoordeli|ke uitgever Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19984.s | Bona homo ĉie estas bonvena! | 1998 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19984 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19984.s.jpg | x_04.04.19984.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Bona homo ĉie estas bonvena Vere bonaj homoj estas toleremaj kaj gastamaj homoj. Ili akceptas, ke aliaj homoj estas malsamaj. Vere bonaj homoj havas respekton kaj komprenon por tiuj, kiuj havas malsamajn ideojn aŭ opiniojn. Ili neniam vundos homojn pro iliaj konvinko aŭ kredo. Vera, sana humanismo temas pri toleremo kaj gastamo. Kiam la spontanea, evidenta gastamo anstataŭiĝas per iu speco de gastamo. kiu estas selekta kaj programma, tiam la gastamo ne bone fartas; tiam la mondo iĝas negastama ejo, kie neniu sentas sin hejme. La spontanea gastamo de simplaj homoj vivindigas la mondon kaj repacigas nin kun la vivo. Pro sia praktika filozofio, simplaj, bonaj homoj donacas al vi ĝojon kaj kvieton. Ili ĉiam pretas helpi al vi, sen atendi eĉ dankon! Bonaj homoj ankaŭ estas senfine toleremaj. Kaj tio ege gravas, ĉar se la toleremo ne bone fartas, perdiĝos ĉiu homa kulturo. Pro manko de toleremo estiĝas granda nekompreno inter la homoj: ili kulpigas, ridindigas aŭ primokas unu la alian, kaj la disigo inter homoj pligrandiĝas. Nia mondo estas unu granda renkontigejo de homoj. En tiu ĉi mondo, ni ĉiuj vivas kune kun kaj por la aliaj. El profunda respekto por la estado, la limoj, la eblecoj aŭ la maleblecoj de la alia, ni unue konstruu pli bonan kunvivadon, en kiu aprezo kaj respekto por al alia, kaj sekve toleremo kaj gastamo. estas gravaj valoraĵoj. Levilkarto, n-ro 4 (julio-aŭgusto 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael. P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19983.s | Agi anstataŭ plendi | 1998 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19983 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19983.s.jpg | x_04.04.19983.sv.jpg |
Priskribo |
---|
AGI ANSTATAŬ PLENDI! En nia nuntempa socio ni iom post iom malkovris demokration, ĉie en la tuta mondo. Ni konscias, ke ni havas proprajn ideojn. Ni eligas niajn ideojn kun plezuro. El la konfrontiĝo de malsamaj ideoj povas naskiĝi novaj fruktodonaj iniciatoj, Sed ekzistas homoj, kiuj en siaj kontaktoj nur esprimas koncerton da kritikoj. plendoj, riproĉoj ktp. La komunikiloj, niaj najbaroj, niaj kunlaborantoj daŭre invitas nin por partopreni en ĉi tiu tendenco. Ŝajnas al mi, ke ili troigas. Kaj troigo kutime ne kondukas al bonaĵo. Mi opinias, ke homoj, kiuj vidas nur malbonaĵojn en nia socio ne povas trovi feliĉon en ĉi tiu mondo. Mi pensas ke obseditaj kritikantoj unuavice serĉas rimedon por kaŝi la proprajn mankojn kaj ŝovi la respondecon por ĉio ajn al la kunhomoj. Mi rimarkis, ke sukcesplenaj kaj kontentaj homoj malmulte kritikas, sed preferas analizi la problemojn, kiujn ili renkontas por eltrovi ĉu ili povas entrepreni ion por solvi ilin. Kara homfrato, mi invitas vin iom mediti post ĉiu plendo, kiun vi eligis: ĉu... kaj kion vi povos entrepreni por plibonigi vian vivmedion. Mi certas ke vi malkovros ke vi estas pli potenca ol vi supozis. Kaj se vi tamen, en difïnita kazo, estas senpova, vi ne perdu vian energion en la senĉesa ripetado de la sama plendo. Vi bezonos viajn fortojn por entrepreni aferojn, kiuj kontentigas vin. Agoj pli feliĉigas ol plendoj... Levilkarto, n-ro 2 (marlo-aprilo 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19982.s | Feliĉo estas havi pli da revoj ol realo povas neniigi | 1998 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19982 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19982.s.jpg | x_04.04.19982.sv.jpg |
Priskribo |
---|
FELIĈO ESTAS HAVI PLI DA REVOJ OL REALO POVAS NENIIGI! Nia vivo konsistas el cikloj. Plej rimarkinda estas la vivo de bebo. Ĝi estas tute senhelpa kaj dependa de la homoj en la ĉirkaŭaĵo. Tamen ĝi akiras la maksimumon da atento. Tio estas periodo de la „Potenco de Senpotenco". Bebo kreskas kaj akiras pli da eblecoj. Sed samtempe la homoj, kiuj prizorgas infanon starigas pli da limoj. La vojo al plenkreskeco evoluas skue. Periodoj de malkovro de novaj povoj havigas gojigajn, foje eŭforiajn sentojn. Ofte tamen ilin sekvas krizaj momentoj, kiam kresko ŝajne haltas kaj plenkreskuloj traŭmige limigas la provojn de l'infano regi sian ĉirkaŭaĵon. Feliĉe la malhelpoj kiujn edukantoj starigas al infano povas havi pozitivan efikon. Junulo kiu konfrontiĝas kun bremsoj, spertas instigon por malkovri elirvojojn. Tio helpas lin kompreni siajn proprajn kapablojn kaj lim- igojn. Bedaŭrinde liaj spertoj povas esti terurigaj, tiel ke li decidas rezignacii, ne plu riski similajn malsukcesojn. Plej allogaj homoj estas tiuj, kiuj - plenkreskaj - konservas ion infanecan; kiuj kuraĝas revi, fantazii, esperi je pli bela mondo. Kreiveco, fido je la estonteco kaj gajanimeco estas esencaj elementoj por esti kaj resti feliĉa. Kara homfrato, se vi travivas krizajn momentojn, se vi troviĝas en ŝajne senelira situacio, se vi sentas vin blokita kaj senespera, mi invitas vin senbridigi vian fantazion kaj revi. Vi konsciu ke vi ne estas sola en mizeraj cirkonstancoj kaj ke antaŭ vi multaj homoj sukcesis postvivi kaj solvi sian mizeron dank' al siaj kreiveco kaj fido. Levilkarto, n-ro 2 (marlo-aprilo 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19981.s | Kreu tempon por ... silenti | 1998 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19981 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19981.s.jpg | x_04.04.19981.sv.jpg |
Priskribo |
---|
KREU TEMPON POR ... SILENTI! Foje estas tempo por sidiĝi kaj tute nenion fari. Mi invitas vin por foje fermi la okulojn, haltigi viajn okupaĵojn, pensi. Vi sentas vian spiradon, kaj iom post iom vi malpli rapide spiras. Eble vi estas laca aŭ iom nervoza. Eble vi ne tuj komprenas la kialon de konscia ,,neni"-farado. Ni ja estas difektitaj de la iluzio, ke ni ne perdu eĉ unu sekundon. Sed,... ankaŭ viaj sentoj de malĝojo kaj ĝojo gravas. Viaj senpoveco kaj gajeco ankaŭ estu percepteblaj. Homoj, kiuj tro multe manĝas, ne nutras sin. Homoj, kiuj ne permesas al si iom da ripozo, ne plu scias ke ili vivas. Ili finfine okupiĝos pri sin okupi... Se vi kuraĝas ĉiun tagon „silenti" dummomente, kaj rigardas internen, sen tro cerbumi aŭ sen iĝi pesimisto, via vivo iom post iom el interne ŝanĝiĝos. Vi malpli faros. Certe vi malpli urĝemos. Sed vi pli „vivas", vi malkovros, ke „esti" pli gravas ol fari. Sub la surfaco de via ĉiutaga tago, vi nun malkovras profundecon, kiun vi antaŭe ne konis. Kaj... ĉion, kion vi antaŭe faris, vi nun faras pli intense, pli verece. Vi vidas pli, aŭdas pli kaj travivas pli. Simple pro iom da silento ciun tagon. Levilkarto, n-ro 1 (januaro-februaro 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19976.s | Se vi ne povas esti stelo en la ĉielo, estu kandelo sur la tero | 1997 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19976 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19976.s.jpg | x_04.04.19976.sv.jpg |
Priskribo |
---|
SE VI NE POVAS ESTI STELO EN LA ĈIELO ESTU KANDELO SUR LA TERO Kiam mi estis infano. miaj gepatroj jam revis pri brila estonteco por siaj gefiloj. Ili laŭdis niajn kapablojn kaj verve parolis al familianoj, amikoj kaj najbaroj pri niaj eblecoj por brila estonteco. Precipe miaj geavoj sed ankaŭ aliaj vizitantoj de nia hejmo pentris bildon pri la stelulo, kiu mi fariĝos. Ne estas mirige ke mi, kiel junulo, revis kaj ege supertaksis miajn kapablojn. Intertempe mi fariĝis 58-jaraĝa kaj anstataŭ revi pri la estonteco, mi ofte pensas pri la revoj, kiujn mi ne realigis. Sed eĉ nun mi rimarkas, ke mi ofte mistaksas la realecon de miaj ideoj kaj ankoraŭ kovas ambiciajn planojn, kiujn mi tarnen ne realigas. Kiam mi ricevis de sinjoro Hussain M. Al-Amily liston de proverboj*, min subite trafis tiu ĉi bela frazo. Por mi ĝi estas trafa invito al humileco. Kial ni strebu esti stelo en la ĉielo kiam ni vivas sur la tero? Subite mi komprenis, ke mia vivo fariĝos multe pli senchava, se mi flegas la ordinarajn ĉiutagajn rilatojn en mia ĉirkaŭaĵo. Mi aŭskultu miajn parencojn kaj najbarojn, mi atentu pri la signaloj de la homoj, kiuj ĉirkaŭas min, mi transdonu mian bonhumuron en mia vivcirklo, mi helpu iel se tio necesas en cirkonstancoj, kiujn mi povas prijuĝi kaj kompreni. Tiel mi estu la kandelo sur la tero. Ĉu havas multe da senco daŭre kritiki niajn estrojn. niajn instancojn, situaciojn. kiuj estas for de nia hejmo, kiam ni mem vivas en malpaco kun nia propra ĉirkaŭantaro? Kara homfrato, ĉu ankaŭ vi komprenas la supran proverbon kiel inviton unuavice enordigi la ,,malgravajn’’, ĉiutagajn problemetojn anstataŭ ludi la fikcian rolon de solvanto de la mondaj problemoj? * El Trezoro - vortaro de arabaj kaj islamaj proverboj. Aûtoro kaj eldonanto Hussain M Al-Amily, 134 Brent Road. Southall (GR London). UB2 5LD Britio Levilkarto. n-ro 6 (novembro-decembro 19971 AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwaet. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |