Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19872.r | Vortoj! Vortoj! Vortoj! sed ... kion vi fakte celas diri? | 1987 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19872 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19872.r.jpg | x_04.03.19872.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19872.s | Vortoj! Vortoj! Vortoj! sed ... kion vi fakte celas diri? | 1987 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19872 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19872.s.jpg | x_04.03.19872.sv.jpg |
Priskribo |
---|
VORTOJ! Ni kutimiĝas al la vortoj. Lavango de vortoj en la radio, televido, libroj kaj revuoj, en ĉiuj kunvenoj, kongresoj, diskutvesperoj kaj parlamentoj. Vortoj ! Vortoj ! Vortoj! Sed ĉu tiuj vortoj havas signifon por vi? Ĉu ili enhavas veran mesaĝon? Multaj vortoj estas same malpurigitaj de ni kiel la akvo, la aero kaj la tero. Mensogo, havemo kaj malamo alkroĉiĝas al la vorto. Nia interna malpureco kaj malpleneco de homoj sensencigas la vorton. Tamen la vorto ebligas plej intiman kontakton de homo al homo. Tial ni devas haltigi la devaluton de la vorto kaj pro tio: de la homaj kontaktoj! Ni devas denove riĉigi vortojn. Vorto estas belega. Ĝi ebligas interkompreniĝon kaj kun-helpas al kreado de la homa komunumo. Vorto nur tiam valoras, se el ĝi sekvas okazaĵo. Vorto estas pli ol tio, kion vi diras kaj skribas. Ĝi spegulas vian homestadon, vian kernon. Vorto do estu tio, kio vi estas ! Korupto Maljusteco! Se ni vere deziras kunhelpi al konstruado de pli bona mondo, ni unue devas reagi kontraŭ korupton, maljustecon. Kaj speciale kontraŭ ĉion, kio estas malhonesta en rilatoj inter homoj. El tiuj "malhonestaĵoj" mensogo kaj trompo estas nur kelkaj. Per trompo oni klopodas akiri tion, kion oni ne meritas. Ĝi troviĝas ĉiuloke: en profesiaj medioj, en lernejoj, eĉ en familia rondo. Por trompemuloj gravas: ne esti malkovrita. Pro tio interalie la artefarita ĝentileco kreiĝis. Ĝi estas nur surfaca kondutmaniero. Tiu ĉi artefarita bonvolo fakte estas kaŝa mensogado. Ĉiu travidas ĝin, sed nur malmultaj kapablas trarompi ĝin. La ŝajnigitaj sentoj konstruas murojn inter la homoj. Kontraŭ mensogoj kaj trompoj oni ofte staras senhelpa. Kion fari, se oni ne plu povas fidi al la sincereco de signoj, paroloj kaj gestoj per kiuj Ia homo esprimas sin? Neniu homo sentas sin bona, se li ne scias ĉu tio, kion Ia alia diras, veras. Estas dolorige kaj lacige, se oni daŭre devas atenti ne esti trompita aŭ mensogita. Tio tute malebligas normalan homan rilatadon. Se ni volas veran amikecon kaj honestan bonvolon inter la homoj, ni devas kontraŭbatali. Trompo kaj mensogo malaperu el nia socio! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19966.s | Vortoj plej akra armilo, plej efika kuracilo | 1996 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19966 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19966.s.jpg | x_04.04.19966.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Vorto = plej akra armilo = plej efika kuracilo Homa vorto havas grandan signifon. Ne nur ĉar ĝi ebligas al la homoj komprenigi kaj kunlabori. La plej granda valoro kuŝas en la efiko de la vortoj. Per vortoj unu homo provokas reagon ĉe alia homo; li okazigas agrablan aŭ malagrablan senton. Ekzemple, kiam matene mi diras al vi afablan salutvorton, tiu vorto povas esti por vi kiel eta floro, lumigante vian tagon. Kiam kontraŭe mi akre insultas vin, miaj vortoj dolore trafas vian koron. Kaj, kio estas ankoraŭ pli grava, miaj vortoj, ĉu akraj, ĉu afablaj, konserviĝas en via memoro. La efiko estas longdaŭra. Tiel vorto estu plej efika kuracilo: mallaŭta, afabla voĉo, kiu elradias esperon kaj fidon, komprenon kaj kompaton, povas vere havi pozitivan, konstruan efikon kaj montriĝi efika kuracilo. Sammaniere tarnen ankaŭ okazas, ke vortoj dolore trafas vin, ke ilia malvereco aŭ malfidemo estas paralize mortigaj. Tiel montriĝas la malbona flanko, la vere armila efiko de vorto. Tial ĉiam bone konsciu pri la efiko de viaj vortoj. Bone regu vian parolon kaj per ĝi ne vundu aliajn homojn. Zorge liberigu viajn vortojn de doloro, timigo kaj akreco, por ke ili neniam estu timindaj armiloj. Zorgu, ke viaj vortoj feliĉigu aliajn homojn kaj kuracas ilin de ĉagreno, pesimismo kaj malbono. Viaj vortoj estu efikaj kuraciloj! Levilkarto, n-ro 6 (novembro-decembro 1996) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Veranlwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20131.s | VIVI kaj lasi VIVI | 2013 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20131 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20131.s.jpg | x_04.05.20131.v.jpg |
Priskribo |
---|
Estas science pruvita ke manĝi viandon estas malbone por la planedo (ekologia aspekto: kostas multege pli da akvo kaj terspaco por produkti viandon ol legomojn, grenon k.t.p.); malbone por la sano de la homoj (sana aspekto: la kaŭzo de multaj "lukso"-malsanoj kiel kancero kaj korkrizoj), malbone por la monda ekvilibro (etika aspekto: homoj nutras bredatajn bestojn per multoble pli da greno ol necesus por nutri homojn kiuj samtempe mortas pro malsato) kaj... estas ankoraŭ pli malbone por la sano de la bestoj (etika aspekto: miliardoj da bestoj estas murdataj por la plezuro de homoj; bestoj plejofte bredataj en mizeraj kondiĉoj kaj buĉataj en ankoraŭ pli mizeraj kondiĉoj). Perfekte eblas vivi pli sane kaj pli bone sen fiŝo, viando kaj aliaj produktoj de bestoj. Informiĝu ĉe Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio aŭ ĉe via landa (ne-esperanta) asocio. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20122.s | Vivi estas la arto restari post ĉiu falo. | 2012 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20122 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20122.s.jpg | x_04.05.20122.v.jpg |
Priskribo |
---|
Mondfama japana proverbo "Nana korobi, ya oki." kuraĝigas jene: Fali 7 fojojn, ekstari 8 fojojn. Alivorte: post ĉiu falo aŭ malsukceso, gravas denove ekstari kaj daŭrigi. Eble provi alian aliron al la problemo, sed la vera malsukceso estus ĉesi provi entute! Se vi spertas ke io tutsimple NE eblas, tiam vi ne fiaskis, sed almenaŭ provis kaj lernis el tio, do progresis! Farante nenion, oni ne nur ne progresas, sed eĉ regresas! Kaj eble dank' al viaj spertoj, saĝo kaj persistemo, vi jes sukcesos! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20113.s | Vian grandecon ne montras tio kion vi havas, sed kion vi donas | 2011 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20113 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20113.s.jpg | x_04.05.20113.v.jpg |
Priskribo |
---|
Riĉuloj ŝatas fanfaroni kaj montri siajn riĉaĵojn. Se oni ne povus vidi la riĉaĵojn, al kio do ili utilus? La malavantaĝo estas ke tio allogas la ŝtelistojn, stimulas la ĵaluzon kaj envion. Sekve, ili maltrankvilas pro tiuj posedaĵoj, timas perdi ilin, bezonas alarmon, kaj ĉio tio limigas la personan liberecon. Eblas esti "grandsinjoro" laŭ tiu maniero, sed tio tute ne rilatas al la boneco de la persono. Persono kiu posedas relative malmulton, sed volonte dividas siajn havaĵojn kun aliaj, certe estos pli amata kaj ankaŭ sentos sin pli trankvila kaj feliĉa. Ĉar tiu persono sentos sin ĉirkaŭita de geamikoj anstataŭ ŝtelistoj, enviantoj kaj ŝajn-amikoj. Tiu perosno ankaŭ scias, ke se iam li aŭ ŝi bezonos ion, la veraj geamikoj certe pretos helpi, reciprokante la antaŭajn gestojn. Persono kiu dividas kaj donacas tion kion li havas sen propra intereso estas vere granda, admirinda persono. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19955.s | Via koro povas esti la plej granda de la mondo | 1995 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19955 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19955.s.jpg | x_04.04.19955.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Via koro: la plej granda de la mondo Via koro povas esti la plej granda koro de la mondo, se vi deziras tion. Kelkfoje mi ne kredas, ke ni kapablas fari iujn aferojn. Tio okazas, ĉar ni tro malestimas la valoron kaj la utilecon de tiuj aferoj farendaj, aŭ ni timas iliajn eblajn sekvojn, kiuj eventuale kaŭzus al ni malagrablaĵojn. Fakte, ni do ne kuraĝas alfronti la realecon per ambaŭ okuloj malfermitaj kaj tiel pli enprofundigi en aferojn. Tiel turnante la dorson al novaj eblecoj, ni pretendas jam koni ilin, kvankam ni nenion scias pri ili. Sed: neniam fermu la pordojn al nova ebleco. Tio, kio hodiaŭ estas nekonata al ni, morgaŭ povas esti konata. Se vi ŝatas esti pli bonfara por via familio kaj ĉirkaŭaĵo, tiam ne perdu vian tempon. Dediĉu la por vi valoran tempon al la atingotaj strebaĵoj. Tio poste plenigos vian vivon per neforgeseblaj kaj plaĉaj okazaĵoj kaj memoraĵoj. La grandeco kaj pureco de via koro dependas nur de vi. Plenigu vian koranimon per gajeco, optimismo, la deziro ami, la volo transformi la vivon en eternan rideton mielgustan kaj rozodoran. Tiel vi malkovros vin mem kiel parton de la universo. Kaj certe ne neu vian kontribuon al amo kaj saĝo. Sen tio vi ne trovos la vojon al la grandeco de via koro. Levilkarto, n-ro 5 (septembro-oktobro 1995) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19914.s | Vi plibeliĝas kiam vi ridas | 1991 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19914 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19914.s.jpg | x_04.04.19914.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Multaj homoj fordonas amason da mono por aspekti pli belaj. Tian sopiron la komerca mondo senfine eluzas: ekzistas multaj „belec-institutor, kie oni prilaboras la eksteran aspekton de la homo pere de plej diversaj metodoj: dikaj homoj maldikiĝas, nazoj kaj brovoj estas refaritaj,... Tiu ĉi artefarita beligo estas tre multekosta. MsN volas lanĉi novan metodon, kiu estas senkosta kaj tamen tre efika: la rideto! Tiu ĉi metodo komenciĝas en la koro. Temas pri Ia rideto, kiu kreskas el la profunda paco kaj intima ĝojo de bona koro. Tiu ĉi rideto igas ĉiun homon bela. Zorgu do pri „bona koro"! Kaj... eku per „rideto"! Komencu ĉiun tagon per rideto, per gaja mieno. Ĉio ŝanĝiĝas, kiam via mieno ŝanĝiĝas. Vi ne tiel lacas pro laboro, kiam vi ekas per malstreĉita kaj gaja mieno. Vi pli ĝojas pri la bonaj kaj belaj aĵoj de la vivo. Per malferma kaj ridanta mieno vi estas kvazaŭ la suno por viaj kun-vivantoj. Vi estas pli forta en mizeraj momentoj. Vi malpezigas suferon. Malsanuloj pligajiĝas. Tiom da homoj dankas sian refortigitan animstaton al afabla mieno kaj afabla vorto. Tial MsN diras al ĉiuj: eku per „rideto"! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19975.s | Vi organiziĝu | 1997 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19975 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19975.s.jpg | x_04.04.19975.sv.jpg |
Priskribo |
---|
VI ORGANIZIĜU Se vi malfermis, vi fermu. Se vi flamigis, vi malflamigu. Se vi ŝaltis ion, vi malŝaltu ĝin. Se vi malaranĝis ion, vi aranĝu ĝin. Se vi malpurigis ion, vi purigu ĝin. Se vi uzas ion, vi zorgu karese pri ĝi. Se vi rompis ion, vi riparu. Se vi ne povas ripari, alvoku tiun, kiu tion povas. Por uzi tion, kio ne al vi apartenas, petu permeson. Se vi prunteprenis ion, vi redonu ĝin. Se vi ne scias kiel funkcias io, vi ne tuŝu ĝin. Se io estas senpaga, ne malŝparu. Se io ne al vi rilatas, ne enmiksiĝu. Se vi ne povas fari pli bone, vi ne kritiku. Se vi ne estas helpota, ne malhelpu. Se vi promesis ion, vi plenumu tion. Se vi ofendis ion, vi senkulpigu vin. Se vi diris ion, vi konfirmu tion. Sekvante ci tiujn instruojn, vi multe pli bone vivos. Levilkarto, n-ro 5 (september-oktober 1997.) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20191.s | Vi ne estas sola en la mondo. (Januaro-februaro-marto 2019) | 2019 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20191 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20191.s.jpg | x_04.05.20191.v.jpg |
Priskribo |
---|
Imagu ke bona amiko via aŭ proksima familiano havas gravan problemon, sed vi aŭdas pri tio nur longe poste. Kredeble via unua reago estas “Kial vi ne parolis pri tio? Mi estus povinta helpi!” Same inverse: se vi havas problemon, eble vi povus paroli pri tio kun bona amiko aŭ proksima familiano. Ni ne estas solaj en la mondo, ni ĉiuj havas socian reton. Ne ĉiuj havas 10 bonajn geamikojn, foje nur 1 aŭ 2, kaj tio povas esti sufiĉa. Kaj foje, iu persono kiun vi malpli bone konas, povas doni tre trafan konsilon aŭ oferti sian subtenon en la ĝusta momento kaj fariĝi tre bona amiko por la vivo. Do ne izolu vin mem, ne timu “ĝeni aliajn homojn” per viaj problemoj. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20201.s | Vi ne devas esti bona por komenci. Vi devas komenci por estiĝi bona | 2020 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20201 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20201.s.jpg | x_04.05.20201.v.jpg |
Priskribo |
---|
Vi ne devas esti bona por komenci. Vi devas komenci por estiĝi bona. (Januaro-februaro- marto 2020) Ĉiuj homoj volas esti bonaj je io, neniu volas esti nur averaĝe bona, ĉu? Tarnen, oni ne povas de unu tago al la sekva esti perfekta je io. Oni lernas nur per ekzercado, erarado kaj malsukcesoj. Multaj homoj timas la honton erari kaj ne esti perfekta... kaj do tute ne komencas realigi sian revon. Tarnen, fari erarojn estas necesa paŝo en la lernado. Fari erarojn do ne estas honto. Estas la homoj kiuj hontigas kiuj faras la plej grandan eraron! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19962.s | Venko kaŭzas malamon ĉar la venkitoj estas malfeliĉaj | 1996 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19962 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19962.s.jpg | x_04.04.19962.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Venko kaŭzas malamon, ĉar la venkito] estas malfeliĉaj Dum jaroj mi admiris mian amikon Lukon. Li fulmrapide reagas en konversacioj. Li ofte amuzas grupon per la ridindigo de unu el la ĉeestantoj. Mi kunridis. Mi ja sentis min forta, ĉar kiel amiko de Luko. mi ne devis timi iun atakon de li. Plie, Luko ĉiam pravis. Li ja estas inteligenta kaj bone informita homo. Li ĉiam trovis argumentojn por pravigi kion li diris. Kaj eĉ kiam iu malkovris evidentan eraron, Luko ne permesis, ke oni atentigu lin pri lia eraro. Ne, Luko majstre ludis ĉiujn akordojn de malica diskutarto. Li argumentis, sed kiam mankis al li trafajn argumentojn, li ĉirkaŭiris la temon; li menciis, ke lia kontraŭulo iam evidente eraris kaj sekve ne estas fidinda; li komencis pli laŭte paroli kaj finfine eĉ hurli por malebligi ke oni aŭdu la aliajn homojn... Luko ĉiam venkis. lam Luko havis diskuton kun mia edzino. Ĉar la eraro de Luko estis evidenta, li komencis hurli kaj krii. Ŝi sentis tion kiel brutala mensa perforto. Homoj en ilia ĉirkaŭaĵo. kiuj ne komprenis la situacion kaj nur aŭdis la hurlojn de Luko simple pensis ke Klara eraregis. Post tiu ĉi evento, pacema Klara sentis fortan ofendiĝon. Kaj ankaŭ Luko unue montriĝis malfeliĉa pri la kuro de la aferoj, sed evidente kiel kutime li penadis kaŝi sian malfeliĉon. Post tiu ĉi incidento li ne plu alparolis Klaran. Klara ne estas venĝema. Sed ŝi jes evitis rekontakti Lukon. Tiel do kreiĝis homa baro inter personoj, kiuj antaŭe amike kunlaboris. Mi ekkomprenis, ke Luko fakte malvenkis! Ni nur sukcesos krei pacan, amikan etoson, se ni povas vivi en etoso. kie homoj kunagas sen venkantoj kaj venkitoj. Venko super alia homo povas doni mallongan senton de kontentigo. Sed la venkitoj ofte konservas vunditajn sentojn kaj preparas venĝon. Sekve, ju pli ofte oni venkas alian homon, despli forte oni devas singardi kontraŭ reagoj. Tiun seneliran cirklon ni povas forlasi nur se ni konscias, ke ni povas lerni de ĉiu ajn homo, ke venko super alia homo estas la kontraŭa de persona kresko per la inspira de la kunuloj en nia ĉirkaŭaĵo. Venkemo kondukas al malamo. Malfermiteco por la opinio de la aliaj kondukas al persona pliriĉiĝo. Levilkarto. n-ro 2 (marto-apnlo 1996) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordeiijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20094.s | Venkanto estas perdinto kiu persistis. | 2009 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20094 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20094.s.jpg | x_04.04.20094.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 4 (oktobro-novembro-decembro 2009) Venkanto estas perdinto kiu persistis. Ekzistas grandaj venkoj kaj malgrandaj venkoj. Venko ne nepre estu grandioza. Ĉiu povas realigi malgrandajn, personajn venkojn. Tio povas temi pri la timo naĝi, ĉesi fumadon, paroli en publiko aŭ io alia kio postulas apartan kuraĝon. Se vi sola ne sukcesas, petu helpon de amiko, familiano. Aŭ, se vi vidas ke amiko aŭ familiano luktas kun problemo, vi povas ĝentile proponi helpon, sen trudi vin. Ofte oni estas sentema, eĉ hontema pri tiaj aferoj. Tamen, serĉi helpon - ĉe la ĝusta persono, ne estas hontinda! Oni ne povas ĉion realigi tute sola! Alia speco de venko estas tiu en sporto aŭ ludo. Neniu ĉampiono venkis de la unua fojo! Oni devas ĉiutage ekzercu por pliboniĝi. Kaj inter miloj de praktikantoj, nur unu povas esti LA ĉampiono. Sciante tion, oni faru sian plejeblon kaj fieru pri la rezulto. Kiu ne gajnis konkurson sed ekstreme streĉis sin jam meritas medalon! Tiu kiu kapablas, sed ne sufiĉe penas, estas la vera malvenkanto! En sporto ankaŭ gravas subteni la aliajn, eĉ se ili estas konkurantoj. Tio estas la olimpika ideo, sed en sportoj kia nacia futbalo, homoj emas forgesi tion. La baza celo ne estas ĵaluzi, ruinigi, primoki, trompi, perfidi, ... La celo de sporto estas kune ion fari, kune esplori kaj vastigi siajn limojn de forto kaj lerteco. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.09.19952.s | Varmokoran dankon pro via kontribuo | 1995 | 99 | 227 | 04 | 09 | 19952 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.09.19952.s.jpg | x_04.09.19952.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Varmokoran dankon pro via kontribuo Ni formis malgrandan laborgrupon en Antwerpen por distribui i.a. la levilkartojn. Ni taras tion, ĉar ni esperas, ke tiel ni iomete kontribuas al pli bona etoso en mondo plena je problemoj. Ni provas iel kuraĝigi homojn, kiuj iĝis senesperaj kaj ni provas plifortigi la optimistojn. Ĉar ni ne volas ekskludi iun ajn pro neebleco pagi kotizon, ni distribuas niajn materialojn senpage. Ni povas daŭrigi nian agadon danke al donacoj, kiuj spontane venas de homoj, kiuj opinias nian agadon subteninda kaj materie povas subteni nin. Ĉiu ajn kontribuo, ĉiu ajn reago estas por ni instigo por persisti. Ĝi signalas al ni, ke nia agado efektive plenumas bezonon ĉe multaj homoj. Ankaŭ vi, kara homfrato subtenas nin. Ni ne povus vivteni nian movadon sen via helpo. Sed via kontribuo samtempe pruvas vian moralan apogon por la agado de Movado sen Nomo. Koregan dankon. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19974.s | Valoro de rideto | 1997 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19974 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19974.s.jpg | x_04.04.19974.sv.jpg |
Priskribo |
---|
VALORO DE RIDETO Ĝi kostas neniom kaj multe efikas. Ĝi riĉigas tiun, kiu ĝin donas. Ĝi daŭras nur momentan, sed ĝiaj efikoj longe daŭras. Neniu estas tiel riĉa, ke li aŭ ŝi ĝin ne bezonas. Neniu estas tiel malriĉa, ke li aŭ ŝi ne povus ĝin doni. Ĝi portas feliĉon al ĉiuj. Ĝi estas simbolo de amikeco, de bonvolo. Ĝi estas kuraĝo por la senkuraĝaj; ripozo por la lacaj; sunradio por la malĝojaj; reviviĝo por la senesperaj. Ĝin oni ne aĉetas nek pruntedonas. Neniu monero en la mondo povas pagi ĝian valoron. Pli multe bezonas rideton tiu, kiu ne scias plu rideti. Levilkarto. n-ro 4 (julio-aügusto 1997) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20042.s | Urĝe malhastu! | 2004 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20042 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20042.s.jpg | x_04.04.20042.sv.jpg |
Priskribo |
---|
URĜE MALHASTU! Verŝajne ĉiuj jam rimarkis ke dum la lastaj jardekoj, oni postulas pli kaj pli da rezultoj, oni devas labori pli rapide, pli haste, pli efike, ĉiam pli kaj pli. Ironie, ĉar kun Ia invento kaj enkonduko de la komputiloj, oni promesis al ni ke la komputiloj leĝerigus la laboron de la homoj. Oni promesis ke la komputiloj servos al la homoj. Reale, ni havas la impreson ke lastatempe Ia male okazas: ke la homoj servas al la komputiloj. Despli grave estas foje ripozi, regule malstreĉiĝi, certe kiam vi laboras per komputilo, regule streĉi la gambojn, ŝanĝi pozicion. Konata rakonto parolas pri Zen-mastro kiu plenigas la tason de nova lernanto per teo. Sed eĉ dum la taso estas plena, la saĝulo daŭrigas verŝi. La lernanto atentigas sian majstron pri tio. La majstro ridetas kaj ĉesas verŝi. Li diras: "Vi estas kiel tiu ĉi taso de teo. Vi estas tiel plena, ke ne plu estas loko por pli." Tiel estas kun Ia kapo post 2-hora intensa laboro: ĝi pleniĝas kaj oni eraremas. Mallonga paŭzo permesas al la cerbo iomete ordigi la ricevitajn impulsojn kaj fari lokon por novaj. Same pri tagoj: post 2 tagoj da laboro, iom da malstreĉiĝo gravas. Eĉ 10-minuta promeno en parko - nenio pli trankviligas ol la naturo aŭ la maro — povas fari miraklojn. Same kiel bona dormo. Poste, la laboro povas esti alfrontata pli energie ol antaŭe. Korajn salutojn de Movado sen Nomo. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20181.s | Unu mano sola ne povas aplaŭdi. | 2018 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20181 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20181.s.jpg | x_04.05.20181.v.jpg |
Priskribo |
---|
Unu mano sola ne povas aplaŭdi. (Januaro-februaro-marto 2018) Kunlaboro estas la bazo de ĉiu agado. Kunlaboro signifas kune labori al komuna celo. Kunlabori signifas aŭskulti kaj respekti la aliajn kunlaborantojn, kun iliaj fortaj kaj malfortaj flankoj. Kaj por optimume kunlabori kun aliaj, necesas unuavice koni la proprajn fortajn kaj malfortajn flankojn! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20023.s | Troviĝas multe da ĉielo sur la tero | 2002 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20023 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20023.s.jpg | x_04.04.20023.sv.jpg |
Priskribo |
---|
TROVIĜAS MULTE DA ĈIELO SUR LA TERO Mi povas multon lerni de tiu maljuna, malsana homo. Mi vizitis lin en la kliniko. Li duonkuŝis. Liaj pulmoj difektiĝis, ĉar dum jaroj Ii laboris antaŭ ardega fajro de forno sen masko nek alia protektilo. Estas kvazaŭ Ii enspriris flamojn kaj nun ĉirkaŭ lia lito pendas tuboj de oksigeno por vivteni lin. « Oksigeno estas bonegaĵo » li diris. Kaj subite mi pripensas ke mi senkonscie ĉiutage profitas de tiu bonegaĵo. lom poste li ridetas « Ĉi tie mi ĝuas belan panoramon » Tra la fenestro li vidas nur la pintojn de kelkaj arboj, iom da nuboj, iom da blua ĉielo. "Miaj flegistoj ĉiuj estas boneguloj" li diras antaŭ mia foriro. Kaj plie : « Ĉio enordiĝos » Sed same bone kiel mi, li scias ke liaj pulmoj neniam plu resaniĝos. Mi multon devas lerni de tiu viro. En senelira situacio li vidis nenion malbonan. Kiel eblas : li nur vidis agrablaĵojn. Tiu viro instruis al mi kiel vivi' precipe en tagoj kiam do ŝajne malagrablas kvankam mi nenion esencan havas por plendi ! Tiu ĉi teksto de Phil Bosmans estas tradukaĵo el la nederlanda. Similajn tekstojn vi trovos en la libro «Donace al Vi » (po 7 eŭroj, mendebla de Flandra Esperanto-Ligo). Ni povas ankaŭ sendi senpagan ekzempleron de lia libro « Ŝanco por Feliĉo », sed ni petas laŭeble donaci iom por kompensi la afrankokostojn. Levilkarto n-ro 3 (julio-aŭgusto-septembro 2002) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20133.s | Tra kiaj vitroj rigardas vi? | 2013 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20133 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20133.s.jpg | x_04.05.20133.v.jpg |
Priskribo |
---|
Kvankam ni ĉiuj vivas en unusama mondo, ĉiu spertas la mondon siamaniere. Nia persona realeco dependas de nia percepto kaj nia pensmaniero. Dum unu vidas duone malplenan glason, alia vidas ĝin duone plena. Sed pli grave: la maniero laŭ kiu ni perceptas la mondon influas ankaŭ la manieron laŭ kiu ni agas en la mondo. Tiu kiu vidas danĝeron ĉie, promenas kun timo en la okuloj kaj fariĝas facila viktimo de krimuloj. Male, tiu kiu promenas kun granda rido sur la vizaĝo, salutanta ĉiujn homojn, fariĝas populara persono kiu ŝajnas "altiri bonŝancon". Tio ne estas iuspeca magio, sed nura sinteno! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19882.r | Tiu, kiu konas sin, neniun kondamnas! | 1988 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19882 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19882.r.jpg | x_04.03.19882.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19882.s | Tiu, kiu konas sin, neniun kondamnas! | 1988 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19882 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19882.s.jpg | x_04.03.19882.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kiu kulpas? Kompreneble. La aliaj kulpas. La aliaj. Tiuj, kiuj pensas alie, kredas alie kaj vivas alie. Ni mem estas neriproĉeblaj kaj perfektaj. Ni scias ĉion pli bone. Ni faras ĉion pli bone ol la alia. Ve al tiu, kiu kontestas al tio, kion ni diras. Tiun ni malhumiligos kaj malhonorigos. Ni sidas alte sur juĝoseĝo kaj ni juĝas kaj kon damnas. La aliaj kulpas. Tio ĉi estas ĝenerale akceptita en la ĉiutaga rilato de homo kun homo kaj ankaŭ en la politiko. Tio estas granda mensogo, kiu venenigas ne nur nian politikon, sed ankaŭ nian ĉiutagan vivon. Ne estu tiel severa al la aliaj. Se vi volas alrigardi la bonon kiu ankaŭ ĉeestas en la alia, ni miras pri la fakto, ke la aliaj certe estas same bonaj ol ni kaj eĉ pli. Plie ni rigardu al ni mem, al nia propra vanta „mi”. Nia stulta juĝoseĝo, konstruita per nia nekredebla pretendo kaj niaj multaj frustracioj, tiam certe disfalos. Niaj nuraj juĝistoj estas la homoj, kiuj malhavas ĉion en la vivo, la plej malriĉaj, la plej malfortaj kaj la plej etaj homoj. Ili rajtas juĝi, ĉar ili ne kulpas. Tiu, kiu konas sin, neniun kondamnas! Konu vin! Multaj homoj havas ege favoran opinion pri si. Hi estimas sin neriproĉeblaj kaj ili estas speciale bone informitaj pri la eraroj kaj mankoj de aliaj. Tial iliaj interparoladoj plejofte temas pri la „juĝado” kaj „kondamnado” de kunhomoj, pri „la malfavora kritikado” de kolegoj, kunlaborantoj kaj subuloj. Tiuj ĉi fieregaj, malhumilaj kaj arogantaj homoj malhavas ĉiun memkonon kaj estas katastrofo al sana kunvivado. Memkono estas nemalhaveblaĵo por bona interrilato en la geedzeco, la familio, kaj en la tuta socia kunvivado. Konu vin! Kuraĝe alrigardu kaj rekonu viajn proprajn erarojn, mankojn, alkutimaĵojn kaj ne estos malfacile por vi silenti pri alia homo. Alrigardu viajn proprajn agojn ĝuste kaj juste kaj vi ne trovos kialon por severe juĝi la aliajn. Tiu, kiu konas sin, iĝos bona, milda kaj feliĉa homo! Bona memkono solvos multajn malfacilaĵojn, mizerojn, kaj disputojn. Tiu, kiu konas sin, neniun kondamnas, kaj vivas pace! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19961.s | Tiu havas pli multe, kiu donas pli multe. | 1996 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19961 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19961.s.jpg | x_04.04.19961.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Tiu havas pli multe, kiu donas pli multe. Ĉiun duan monaton, Movado sen Nomo senpage dissendas 1500 levilkartojn tra la mondo. Ĉiun kvaran monaton, Movado sen Nomo dissendas 1500 novaĵleterojn tra la mondo. Movado sen Nomo donacis la libron „Ŝanco por Feliĉo" al kelkaj homoj, kiuj deziris ĝin sen ne povis pagi ĝin. Movado sen Nomo sendis etan helpon al ege helpobezonaj homoj en Bosnio, Kroatio, Albanio, Zairio kaj Benino.' De kie ni havas tiun monon kaj energion? - La necesan monon ni akiras per viaj spontaneaj donacoj por sumo de proksimume 70 000 BEF en unu jaro kaj eventuale per la subteno de la pli granda, flandra asocio Bond zonder Naam kiam la sumo de donacoj ne sufiĉas, ĉar ties gidantoj komprenas ke la plimulto de tiuj, kiuj ricevas la esperantlingvajn levilkartojn ne povus pagi ion, eĉ se ili derizus tion; - la energion kelkaj volontuloj ĉerpas el viaj dankesprimoj, el viaj instigaj leteroj, kiuj atestas pri la efiko de la levilkartoj. Koregan dankon, geamikoj, pro ĉio ĉi-tio kaj pro viaj signaloj de amikeco. Ni daŭrigos nian agadon! Ni deziras al vi feliĉan novaj jaron kaj ni esperas, ke niaj levilkartoj iel kontribuos al tio. La skipo de MsN-volontuloj. Levllkarto. n-ro 1 (januaro-februaro 1996) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Veranlwoofdelljke uitgever: Ivo Durwæl, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19956.s | Superfluo kondukas al superŝarĝo | 1995 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19956 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19956.s.jpg | x_04.04.19956.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Superfluo kondukas al superŝarĝo Nuntempe, tre multaj aferoj postuleme kaptas nian atenton. Kaj ofte tiuj aferoj ne estas la plej necesaj vivtenaj rimedoj. Kvankam multaj homoj jes konsideras ilin necesaj, post sincera esploro montriĝas ke nek aŭtomobilo, nek televidilo, nek komputilo, nek... necesas por... vivi! Kaj ĝuste tiaj aĵoj alportas la plej grandan pezon sur niajn ŝultrojn. Ĉar ni ĉiuj volas same kiel nia najbaro havi tiajn aĵojn. Eĉ se ili devigas nin al plia laboro, pli da streĉado, nur por esti kapabla aĉeti, konservi, plibonigi tiujn aĵojn. Ĉiam pli da aĵoj postulas samgrade ĉiam pli da laboro. (Tio kondukas al tro da streĉado, ŝarĝado kaj sekve al tiom da zorgoj, kiuj ne vere kontribuas al la bonfarto de nia familio, de ni mem.) En la rapide evoluanta mondo de produktado ankaŭ rapidas la sinsekvaj ŝanĝiĝoj. Do ne nur akiri objekton ŝajne kontentigas nin, sed plie, ĉiam akiri la plej bonan, la plej efikan,... daŭre ŝanĝi niajn posedaĵojn en aliajn, pli novajn... Sed ĉu vere la (kvanto da) posedaĵoj montras la kvaliton de la vivo? Levilkarto. n-ro 6 (novembro-decembro 1995) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelljke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20193.s | Strukturi = stagni; kunsenti = evolui (Julio-aŭgusto-septembro 2019) | 2019 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20193 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20193.s.jpg | x_04.05.20193.v.jpg |
Priskribo |
---|
En nia nuntempa socio kreiĝas ĉiutage pli kaj pli da (ofte necesaj) reguloj. Sed la vivo ne kapteblas en reguloj. Ĉiam estos homoj kiuj estas viktimoj aŭ ne povas ĝui avantaĝojn de tiaj reguloj kaj leĝoj. Indas memorigi ke Phil Bosmans, la persono kiu ege popularigis la asocion Bond zonder Naam (Movado sen Nomo), unue en Flandrio kaj poste internacie estis motivita por dediĉi sian energion por helpi tiujn, kiuj suferas pro nia tro-strukturita socio kaj kiuj riskas forgesiĝi. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20163.s | Ŝparu energion, agu pozitive! | 2016 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20163 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20163.s.jpg | x_04.05.20163.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ŝparu energion - agu pozitive! (julio-aŭgusto-septembro 2016) Estas nekredeble kiom da homoj perdas energion detruante la vojojn aŭ aĵojn kiujn ili NE ŝatas, anstataŭ konstrui vojon aŭ fari aĵon kiu jes ja plaĉas al ili. Nu, estas pli facile rompi vazon aŭ seĝon, ol mem modli vazon aŭ konstrui seĝon. Sed ĉu oni ne pli fieros pri memmodlita vazo aŭ memkonstruita seĝo, ol pri aro da rompitaj pecoj? Same ne helpas ade kritikaĉi televidan kanalon, retpaĝon aŭ iun klubon. Ĉu ne estas lacige kaj frustrige konstante piedbati tion kion oni ne ŝatas? Ni prefere uzu nian energion por pozitiva kaj kontentiga agado. Kiu volas esti memorita kiel eterna malkontentulo, kiam oni povas esti pozitiva elemento, eble eĉ heroo? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19861.r | Spaco por paco!! | 1986 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19861 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19861.r.jpg | x_04.03.19861.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19861.s | Spaco por paco!! | 1986 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19861 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19861.s.jpg | x_04.03.19861.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Toleremo necesas por paco! Certe, ankaŭ vi deziras pacon. Do, kiel vi povas helpi krei pacon, vi eble miras? Paco nur eblas, se ĉiuj homoj akceptas unu la aliajn. Ĉar neniu homo povas ŝanĝiĝi komplete, ni devas lerni toleri. Ni devas akcepti la tipajn ecojn de la aliaj homoj. Ĉiu homo havas siajn proprajn sentojn kaj pensojn kaj tio devas esti respektata. Se ni toleras la diversecon inter la homoj ni ĉiuj povas vivi kune en paco. Diversaj popoloj, diversaj religiaj grupoj kaj diversaj ideo-uloj trankvile vivos unu kun la alia. Ili akceptos facile aliajn vivmanierojn, aliajn ideojn, ĉar ili klopodas—per sia toleremo — kompreni siajn kunvivulojn. Konsciu, ke via najbaro ne estas kiel vi (aŭ kiel vi volas, ke li estu) kaj simple akceptu, ke li estu si mem. Se vi toleras, vi instigas viajn kunvivulojn fari same kaj per tio vi disvastigas la toleremon. Toleru ĉiujn aliajn kaj montru per tio, ke vi vere deziras pacon! ALICE NAHON (1896-1933) Ho estas bone l’ propran koron Esplori antaŭ l’ dormo, pri — Ĉu de tagiĝo ĝis vespero Neniun koron vundis mi; Ĉu ne plorigis mi okulojn, Melankolion vekis, ĉu Mi diris al senamaj homoj Ian vorteton aman plu. Trovinte en mia kor-domo, Ke mi sanigis per dolĉec’ Malĝojon unu, ĉirkaŭvolis Perbrake kapon en solec’...; Jen sentas miaj junaj lipoj ĉi bonon — kison por noktben’... .................................................................................................... Ho estas bone l’ propran koron Esplori ĝis la dormoven’. Trad, el la nederlanda: Tyneverum (Hector Vermuyten) |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20171.s | Sinregardo = signo de civilizo. | 2017 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20171 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20171.s.jpg | x_04.05.20171.v.jpg |
Priskribo |
---|
Sinregado = signo de civilizo. (Januaro-februaro-marto 2017) Dek sekundojn da sinregado povas eviti 10 jarojn da bedaŭro. Kiam oni koleras, oni emas insulti, troigi kaj diri aferojn kiujn oni normale ne dirus. Oni povas pardonpeti, sed la eĥoj de la vortoj povas daŭre vivi. Estas simile kiel peco da ligno en kiun oni batis najlon. Oni povas elpreni la najlon, sed la truo restas, kiom ajn oni pardonpetas. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19994.s | Silento estas evento | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19994 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19994.s.jpg | x_04.04.19994.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Silento estas evento En la modema socio ni suferas pro plej variaj formoj de polucio: ankaŭ pro tro da bruo. Ni invitas vin foje ĝui silenton... Levilkarto, n-ro 4 (julio-aŭgusto 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20072.s | Serĉante la bonon de alia, ni trovas la propran | 2007 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20072 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20072.s.jpg | x_04.04.20072.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 2 (aprilo-majo-junio 2007) Esperante Serĉante Ia bonon de alia, ni trovas la propran. Albana Duke kërkuar te mirën e të tjerëve, gjejmë tonën. Araba (ne legebla per la komputilo) Angla In seeking the good of others. we find our own. Ĉina (ne legebla per la komputilo) Franca En cherchant le bonheur d'autrui, nous trouvons le nôtre. Germana Indem wir für das Wohl anderer streben, fördern wir das eigene. Greka (ne legebla per la komputilo). Hispana Buscando el bien ajeno encontramos el propio. Hungara Mások örömét keresve a magunkéra találunk. Itala Cercando il bene degli altri si trova it proprio. Kroate Trazeci dobro za drugoga. nalazimo svoje dobro. Nederlanda Zoek wat voor 'n ander goed is en je vindt wat goed is voor jezelf. Portugala Ao procurar a hondade de outros, nós encontramos a própria. (El Brazilo:) Buscando a bondade nos outros, encontramos a nossa própria. Rusa (ne legebla per la komputilo). Serba Trazeci tudju dobrotu, nalazimo svoju. Slovaka Ked' hl'adáme st'astie pre druhych, nachádzame svoje vlastné. Uzbeks O'zgalarga ezgulik izlasang, uni o'zingga topasan. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19936.s | Senperfortemulo, mi admiras vian potencon! | 1993 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19936 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19936.s.jpg | x_04.04.19936.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Senperfortemulo, mi admiras vian potencon! El la hodiaŭa mondo ĉiutage montriĝas dureco kaj perforto en la interhomaj rilatoj. Tarnen tiaj ecoj neniel pozitive influas la problemaron, kiu nuntempe ekzistas mondskale. Kion ni jes bezonas, estas multe pli tolera sinteno: tio estas la vojo de homoj senperfortemaj. Tiuj homoj pardonas, anstataŭ rebati, ili toleras anstataŭ venĝi sin, ili estas mildaj anstataŭ hurli. Senperfortemulo havas plej grandan potencon car li nenion al aliaj altrudas. Li sendefende esprimas sian propran opinion kaj samtempe li prêtas aŭskulti al aliaj homoj kaj lerni ion de ilia rakonto. Tio montras, ke li rekonas siajn proprajn malgrandecon kaj neperfektaĵojn kaj pretas plibonigi sin mem. Li ne akuzas aŭ kulpigas sed pardonas, alportante pacon pro amema sinteno al aliaj. Li sindonas, riskas iĝi vundebla en sia defendado de homoj sen voĉopovo. Homoj, kiuj pretas pardoni kaj estigi pacon, plibonigi sin mem, estas multege pli bonfartigaj por la homa interkompreniĝo. Nur simple komparu ilin kun homoj, kiuj tuj konsterniĝas kaj kriege montras sian indignon pro la plej eta sensignifa afero! Kian homon vi preferas? Levilkarto, n-ro 6 (november-december 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19976.s | Se vi ne povas esti stelo en la ĉielo, estu kandelo sur la tero | 1997 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19976 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19976.s.jpg | x_04.04.19976.sv.jpg |
Priskribo |
---|
SE VI NE POVAS ESTI STELO EN LA ĈIELO ESTU KANDELO SUR LA TERO Kiam mi estis infano. miaj gepatroj jam revis pri brila estonteco por siaj gefiloj. Ili laŭdis niajn kapablojn kaj verve parolis al familianoj, amikoj kaj najbaroj pri niaj eblecoj por brila estonteco. Precipe miaj geavoj sed ankaŭ aliaj vizitantoj de nia hejmo pentris bildon pri la stelulo, kiu mi fariĝos. Ne estas mirige ke mi, kiel junulo, revis kaj ege supertaksis miajn kapablojn. Intertempe mi fariĝis 58-jaraĝa kaj anstataŭ revi pri la estonteco, mi ofte pensas pri la revoj, kiujn mi ne realigis. Sed eĉ nun mi rimarkas, ke mi ofte mistaksas la realecon de miaj ideoj kaj ankoraŭ kovas ambiciajn planojn, kiujn mi tarnen ne realigas. Kiam mi ricevis de sinjoro Hussain M. Al-Amily liston de proverboj*, min subite trafis tiu ĉi bela frazo. Por mi ĝi estas trafa invito al humileco. Kial ni strebu esti stelo en la ĉielo kiam ni vivas sur la tero? Subite mi komprenis, ke mia vivo fariĝos multe pli senchava, se mi flegas la ordinarajn ĉiutagajn rilatojn en mia ĉirkaŭaĵo. Mi aŭskultu miajn parencojn kaj najbarojn, mi atentu pri la signaloj de la homoj, kiuj ĉirkaŭas min, mi transdonu mian bonhumuron en mia vivcirklo, mi helpu iel se tio necesas en cirkonstancoj, kiujn mi povas prijuĝi kaj kompreni. Tiel mi estu la kandelo sur la tero. Ĉu havas multe da senco daŭre kritiki niajn estrojn. niajn instancojn, situaciojn. kiuj estas for de nia hejmo, kiam ni mem vivas en malpaco kun nia propra ĉirkaŭantaro? Kara homfrato, ĉu ankaŭ vi komprenas la supran proverbon kiel inviton unuavice enordigi la ,,malgravajn’’, ĉiutagajn problemetojn anstataŭ ludi la fikcian rolon de solvanto de la mondaj problemoj? * El Trezoro - vortaro de arabaj kaj islamaj proverboj. Aûtoro kaj eldonanto Hussain M Al-Amily, 134 Brent Road. Southall (GR London). UB2 5LD Britio Levilkarto. n-ro 6 (novembro-decembro 19971 AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwaet. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19912.s | Se vi kreas malamikojn, vi povas nur militi! | 1991 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19912 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19912.s.jpg | x_04.04.19912.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Se vi kreas malamikojn, vi povas nur militi En la momento, kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn, la tuta mondo estas konsternita pro la kruela milito en la Golfo. Samtempe kun la milito de la armiloj eksplodis milito de la komunikiloj. Per ĉiuj imageblaj manieroj, Bush kaj Saddam Husein provas akiri maksimuman erion kaj apogon de la publika opinio ĉie, kie eblas. Sendube ili konscias, ke ili nur povas manipuli amasojn da homoj kaj konduki ilin en nekompareblan detruadon, se milito jam vivas en la menso de granda kvanto da ili. La gvidantoj de militantaj popoloj fakte kristaligas tion, kio jam delonge ĝermis ĉe la pli-multo. Sen malamikeco inter pli kaj pli da individuoj, milito ne povas estiĝi. Tiu ĉi jarcento estas la epoko de la grandioza evoluo de la teknikaj komunikeblecoj. Sed la komunikado de homo al homo ne tiom multe evoluis. Ni, en MsN, ne havas la iluzion, ke ni povas krei pacon kaj malhelpi militojn. Tamen ni daŭrigas nian agadon. Ni incitas vin por iom mediti pri viaj rilatoj kun ĉiuj konatoj en via ĉirkaŭaĵo, kun viaj parencoj kaj amikoj, viaj estroj, subuloj kaj kunlaborantoj, viaj klientoj kaj ĉiuj personoj, kiujn vi hazarde renkontas. Ni invitas vin por pripensi, Ĉu vi agas malferme kaj sincere kun la risko ke oni vundos vin? Aŭ ĉu vi kreas mensan fortikaĵon ĉirkaŭ vi kaj atakas ĉiun, kiu vere aŭ image incitas vin? Ni estas konvinkitaj, ke ĉiu malamikeco de individuoj estas ero, kiu pliproksimigas militon kaj ke ĉiu sincera amikeco plifaciligas veran pacon en la mondo. Ĉu vi sentas en vi koleron, malkuraĝiĝon aŭ eĉ apation pro via sen-poveco en la mondŝokaj eventoj? Retrovu kuraĝon por starigi iom pli da paco en tiu malgranda mondo ĉirkaŭ vi. Tio estas ankaŭ valora kontribuo al la paco en la mondo! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19985.s | Savu vivon de la arbaro por viaj genepoj | 1998 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19985 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19985.s.jpg | x_04.04.19985.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Savu vivon de la arbaro por viaj genepoj Ekologiistoj informas nin, ke ni detruas nian propran vivmedion. Arbaroj estas vivnecesaj. Arbaroj protektas la kvaliton de la akvo kaj la stabilecon de la grundo, ili estas la loĝejo por la plimulto de la plantoj kaj bestoj en la mondo kaj tiu biodiverseco helpas la homaron por provizi manĝaĵojn kaj medikamentojn, kiuj estas esencaj por la homa bonfarto. Krome arbaroj absorbas karbondioksidojn. kiuj i.a. kaŭzas la plivarmigon de nia planedo. Arbaroj reguligas temperaturon kaj pluvon kaj sekve influas la klimaton. Ni scias tion, kaj tamen ni detruas tutajn ekosistemojn kaj transformas arbarojn en dezertojn. Plej grandaj minacataj arbaroj troviĝas en Rusio, la Amazono-regiono, okcidenta kaj centra Afriko, Indonezio. Alasko kaj okcidenta Kanado. Laŭ raporto de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, inter 1991 kaj 1995, meze po 126 000 kvadratmetroj da tropikaj arbaroj jare estis detruitaj. Nur 40% de la praarbaroj restis netuŝitaj. Post esplorado en Eŭropo evidentiĝis ke kvarono de la ekzamenitaj arboj perdis sian foliaron kaj do estas malsanaj kaj eĉ mortantaj precipe pro la acida pluvo. Pli kaj pli da civitanoj estu konsciaj pri tiuj problemoj kaj aŭdigu sin ĉe pli kaj pli da respondeculoj. Publika premo supozeble estas nia nura espero ke la tero restos vivebla por niaj genepoj. Levilkarto, n-ro 5-6 (seplembro-oktobro/novembro-decembro 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Veranlwoordeli|ke uitgever Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19883.r | Ŝanco por feliĉo, ankaŭ por vi! | 1988 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19883 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19883.r.jpg | x_04.02.19883.v.jpg |
Priskribo |
---|
Kiam ni malfermas ĉiujn registrojn de senfina elegio, ni nure dronas en la puton de malespero. Nigraj pensoj ĉiam ree al-tiras novajn mizerojn. Ni vivu hodiaŭ. Ni fermu la pasintecon. Ni ne plu kapablas ŝanĝi ĝin. Nur teni malfermita fenestreton je belaj memoroj, kaj ne tro zorgeme pensi pri morgaŭ. Kion ni havas enmane hodiaŭ? Nian sanon, la sunon sur la ĉielo. Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Infanon, kiu ridas al ni. Florojn endome. Eble ni tro malproksime serĉas la feliĉon! Ĝi similas al okulvitroj. Ni ne vidas ilin. Kaj tamen ili staras surnaze. Tiel apude! Ankaŭ vi havas ŝancon por feliĉo! Se ni nur volus akcepti la feliĉon, kiun ĉiu nova tago oferas al ni: la lumo de tiu ĉi tago, la aero kaj la vivo, la ridado, la plorado kaj la ludado, la miraklo de tiu ĉi tago kaj de ĉiuj tagoj. Feliĉo konsistas el tiom da etaĵoj, ke jes ĉiam mankas ie parteto. Sed ĉu pro tio ni malfeliĉu? LEVILKARTO — Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 6a jaro, n-ro 3, junio-julio 1988 (6de jaargang, nr 3, juni-juli 1988) Verantwoordelijke Uitgever: Paul van Huffelen, Schrijbergstraat 24, B-9170, Waasmunster. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X ŜANCO POR FELIĈO ANKAŬ POR VI Ĉiu el ni soifas feliĉon. Tamen, samtempe tiom da homoj aspektas malgajaj kaj estas malfeliĉaj! Ĉu ili daŭre vivas en malagrablaj cirkonstancoj aŭ" ne vidas la proksiman feliĉon? Ĉu ili ne kapa-blas senti sin feliĉaj kaj ĉu ili vidas nur la malbonajn flankojn de la vivo? Vera feliĉo troviĝas en la homo mem. Ĝi tute ne dependas de la ĉiutagaj okazaĵoj, sed nur de via preteco akcepti ilin en kontento kaj trankvilo. Ankaŭ ne faru vian feliĉon tro dependa de la agoj de la aliaj. Kiam vi trarompas la barojn inter viaj egoismaj esperoj kaj la bonaj agoj de aliuloj, tiam vi eksentos de kie profunda ĝojo venas. Vi trovos ĝin en via propra akceptemo de la vivo. Repaciĝu kun viaj sentoj, kaj donu al via menso ĝojajn pensojn, al via koro pardonemon, teneron kaj amon, al viaj lipoj rideton kaj ĉio estos preta por iĝi pli bona. Certe, la vera, profunda vivoĝojo aperas kaj malaperas, kaj kutime ne longe daŭras. Sed kontentiĝu kun la vivo, tia kia ĝi estas, por ke vi ne maltrafu la feliĉon, kiu atendas vin. Nur konsciante, ke foje vi erare atendas ion de aliaj homoj, vi pli pretos akcepti la de ili faritajn etaĵojn kiel pacan donacon! Mi aĉetas ekzemplerojn de la libro „Ŝanco por feliĉo" kaj pagas al Movado sen Nomo: x 435 BF (inkluzive de sendokostoj) se mi loĝas en Benelukso. x 455 BF (inkluzive de sendokostoj) se mi loĝas ekster Benelukso. Mi pagis : al via konto MOSQ-N ĉe UEA. (j) al la poŝta ĝirkonto 000-0002474-49 (en belgaj frankoj) mi kunsendas x 19 irk-ojn (maldekstra stampitajn). I0 indiku la validan pagmanieron. Bonvolu skribi preslitere kaj per latinaj literoj! nomo strato kaj n-ro poŝtkodo + urbo/vilaĝo landkodo + lando Subskribo Iam) por feliĉo Tio estas la esperanta titolo de ĵus eldonita traduko de la nederlandlingva libro Menslief ik hou van je. La libron verkis la belga pastro Phil Bosmans, kiu estas la instiganto de la flandra organizo Bond zonder Naam (Movado sen Nomo). La libro enhavas „vitaminojn por la koro", kiuj celas helpi al la homoj per apogaj kaj konsolaj vortoj. Phil Bosmans parolas pri espero kaj fido, pri kompreno kaj kompato, pri kuraĝigo, pri amikeco kaj amo, pri multaj silentaj vojoj al iama feliĉo. Li parolas pri la vivo... kaj pri la ŝanco por feliĉo, kiun ĉiu homo havas. „Sana) por feliĉo" estas aĉetebla per la apuda mendilo. Ankaŭ por vi: ŝanco por feliĉo! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19883.s | Ŝanco por feliĉo, ankaŭ por vi! | 1988 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19883 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19883.s.jpg | x_04.02.19883.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kiam ni malfermas ĉiujn registrojn de senfina elegio, ni pure dronas en la puton de malespero. Nigraj pensoj ĉiam ree altiras novajn mizerojn. Ni vivu hodiaŭ. Ni fermu la pasintecon. Ni ne plu kapablas ŝanĝi ĝin. Nur teni malfermita fenestreton je belaj memoroj, kaj ne tro zorgeme pensi pri morgaŭ. Kion ni havas enmane hodiaŭ? Nian sanon, Ia sunon sur la ĉielo. Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Infanon, kiu ridas al ni. Florojn endome. Eble ni tro malproksime serĉas la feliĉon! Ĝi similas al okulvitroj. Ni ne vidas ilin. Kaj tamen ili staras surnaze. Tiel apude! Ankaŭ vi havas ŝancon por feliĉo! Se ni nur volus akcepti la feliĉon, kiun ĉiu nova tago oferas al ni: la lumo de tiu ĉi tago, Ia aero kaj la vivo, la ridado, la plorado kaj la ludado, la miraklo de tiu ĉi tago kaj de ĉiuj tagoj. Feliĉo konsistas el tiom da etaĵoj, ke jes ĉiam mankas ie parteto. Sed ĉu pro tio ni malfeliĉu? LEVILKARTO — Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 6a jaro, n-ro 3, junio-julio 1988 (6de jaargang, nr 3, juni-juli 1988) Verantwoordelijke Uitgever. Paul van Huffelen, Schrijbergstraat 24, B9170, Waasmunster. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19995.s | Sa/unuloj drogojn ne bezonas | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19995 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19995.s.jpg | x_04.04.19995.sv.jpg |
Priskribo |
---|
SANULOJ kaj SUNULOJ DROGOJN NE BEZONAS Kara homfrato, Multaj homoj faras al si zorgojn pri la kreskanta uzo de halucinigaj drogoj kaj precipe pri iliaj konsekvencoj en la socia vivo: ŝteloj, manko de kontaktoj, izoliteco, malzorgemo, apatio, malemo por vivi... En nia socio ekzistas alispecaj drogoj, kiaj alkoholaĵoj, kafo, frandemo, kolektemo, prestiĝemo, havemo... ĉu vi konsentas, kara homfrato, ke drogo estas surogato pro manko de aliaj homaj valoraĵoj kiaj amikeco, kunsento, solidareco, varmeco... amo? Ĉiu el ni povas esti suno en sia ĉirkaŭaĵo estante preta helpi al tiu kunhomo, kiu ege bezonas nian etenditan manon. Sendube via suna ĉeesto povas esti la unua paŝo al pli sana vivo por niaj kunuloj. Levilkarto, n-ro 5 (septembro-oktobro 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwaei, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20051.s | Rigardu la spegulon ... kaj trovu la 7 erarojn | 2005 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20051 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20051.s.jpg | x_04.04.20051.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Afgiftekantoor Antwerpen-X, Verantwoordelijk uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem Levilkarto 1 (januaro-februaro-marto 2005). Rigardu Ia spegulon... kaj trovu la 7 erarojn. Erari estas homa afero, ni ĉiuj scias, sed multaj homoj tro rapide vidas alies erarojn kaj ne konscias pri la propra neperfekteco. Pli bone estas fari ion riskante erari ol fari entute nenion, kiel ilustras ankaŭ la zamenhofa proverbo: "Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras." Simple estas fakto ke ni povas lerni el niaj eraroj nur post kiam ili okazis, bedaŭrinde ne antaŭe. Do en ĉio tamen estas io bona: eĉ el malsukceso ni povas lerni. Tiu ĉi slogano invitas ĉiujn pripensi pri siaj propraj mankoj, anstataŭ pri tiuj de aliaj. La spegulo ja ne referas al la ekstera aspekto de homoj. Ve, tiom da homoj volas aspekti kiel supermodelo. Sed kia estus la mondo se ĉiuj aspektus same? Ni rapide enuus. Korajn salutojn, Movado sen Nomo. (kontakto: ivo@fel.esperanto.be) |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19841.r | Ridu sincere! Kiu ne ridas, tiu ne vivas! | 1984 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19841 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19841.r.jpg | x_04.03.19841.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19841.s | Ridu sincere! Kiu ne ridas, tiu ne vivas! | 1984 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19841 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19841.s.jpg | x_04.03.19841.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ĉiu bezonas la ridon. La ridado estas saniga. Ne fuŝu vian bonan humoron. Ĉu vi pensas ja sufiĉe pri tiu faco de via sano? Se via koro pleniĝas per sulkoj pro ĉiuj viaj zorgoj, ankaŭ via vizaĝo rapide sulkiĝos. La rido liberigas vin. La humuro malstreĉas. La rido kaj la humuro liberigas vin de tiu mortiga seriozeco, de via mizera ĉiutaga rutino. La rido kaj humuro estas rimedoj plej bonaj kontraŭ la venenado de viaj spirito kaj koro. La spriteco moligas duran momenton. Per ĝi vi ĝojigas aliajn homojn. Via humuro estas senpaga. Estu malsparema pri ĝi. Via rido povas turni la tajdon. Tiu tago, en kiu vi ridas, estas neperdita tago. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19843.r | Rapidu! Fulme! Nun! Urĝe!! EK! Tuj! Senprokraste! | 1984 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19843 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19843.r.jpg | x_04.03.19843.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19843.s | Rapidu! Fulme! Nun! Urĝe!! EK! Tuj! Senprokraste! | 1984 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19843 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19843.s.jpg | x_04.03.19843.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Unue direktu vian atenton al io alia. Aŭskultu dolcan melodion, kaj post 2 horoj, kiam vi retrovis vian trankvilon, revidu la malfacilaĵojn. Pensu kalme pri eblaj solvoj kaj iliaj bonaj kaj malaj sekvoj. Ofte la bonaj ideoj tiel spontane prezentiĝas, ke vi surpriziĝas pri ilia simpleco. Iam vivis homo, kiu devizis unue pensi, poste komenci. Ĉu ne estis li kiu proklamis: veni, vidi, venki? Pripensu, ke jam antaŭ dumil jaroj oni konis tiun saĝon. Ni ne plu konas gin. Ni ne plu havas tempon. Se ni rezervos tempon, ni povos esti multe pli ruzaj. Saĝe, kalme reagi donas trankvilon. Internan trankvilon ni ĉiuj bezonas. Ĝi donas al ni kvieton kaj saĝon. Ni bezonas tion por ni mem kaj nia ĉirkaŭo. Meditu pri tio! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20213.s | Pura estas pli bone ol perfekta | 2021 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20213 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20213.s.jpg | x_04.05.20213.v.jpg |
Priskribo |
---|
Pura estas pli bone ol perfekta. (Julio-aŭgusto-septembro 2021) Nia socio postulas perfektecon. Via disertacio, via laboro, via rolo dum konkurso, ĉio devas esti perfekta, Sed perfekta ne ekzistas; perfekta mondo estas utopio. Perfektaj homoj estas kiel robotoj; sed eĉ perfekta roboto ne ekzistas! Ni ĉiuj havas mankojn, malglataĵojn en la haŭto, en nia karaktero, en nia konduto; kaj estas ĝuste tio kio distingas nin de aliaj homoj. Kaj jes, ni faras erarojn, sed se ni lernas koni nin mem, niajn malfortajn flankojn, ni povas anticipi kaj se necese pardonpeti kaj korekti la eraron. Tiel ni pruvas nian purecon, honestecon, sincerecon kaj homecon. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19973.s | Pri SORTO via ne ekploru, pri FORTO por venki esploru | 1997 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19973 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19973.s.jpg | x_04.04.19973.sv.jpg |
Priskribo |
---|
PRI SORTO VIA NE EKPLORU, PRI FORTO POR VENKI ESPLORU Ne eblas vivi en nia mondo sen iuj desapontiĝoj. Eĉ la plej intimaj personoj foje ne plenumas siajn promesojn al ni. Tio ne surpizu nin ĉar iam eĉ nia ombro forlasas nin. Kiam nin trafas malfeliĉo, ni emas multe plori kaj mediti pri niaj problemoj. Ja ne eblas ignori niajn problemojn, sed se nia koro okupiĉas pri la maniero por eskapi el la malagrabla situacio, tio estas pli profitiga ol plori. Se infano faligas sian kruĉon kun lakto sed tuj rekaptas ĝin, li povus ankoraŭ savi iom de la enhavo. Sed se li eksidas kaj krias pri sia malfeliĉo, li konservas nenion. Kiam ni homoj spertas malagrablaĵon, ni ne eluzu nian restantan energion por plori, sed ni ekesploru kiel venki la problemon. Kiam saĝa homo malsukcesas, li refoje penas anstataŭ lamenti. La tempon kaj energion, kiujn ni elspezus por plori, ni pli bone uzu por solvi niajn problemojn. Ĉar plorado neniam solvas niajn problemojn sed nur malfaciligas la vojon al la solvo. Levilkarto, n-ro 3 (majo-junio 1997) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19895.r | Pretendo, atesto pri stulteco. | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19895 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19895.r.jpg | x_04.02.19895.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19895.s | Pretendo, atesto pri stulteco. | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19895 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19895.s.jpg | x_04.02.19895.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Pretendo, atesto pri stulteco Pretendemaj homoj havas bonan intelekton, sed pro tio ankoraŭ ne estas saĝuloj. Pretendemaj homoj plejofte jes studis ion. Ilia komputilo estas plenigita per multaj scioj. Ili kutime laboras tiamaniere, ke ili imponas la aliajn. Multaj el ili havas en la poŝo ateston, kiu honoras ilian intelekton per titolo. Ili ĉien kuras kun tiu titolo surnaze. Pretendemaj homoj ofte estas malfacilaj homoj. Kunlaborado kun ili estas malfacila. Ili estas arogaj, memkontentaj, malmodestaj kaj nekonsileblaj. Kara homo, konu vin! Konu viajn proprajn mezurojn! Konu kaj rekonu vian limigitecon, vian malgrandecon! Super la kono de ĉiuj aferoj, staras la saĝeco. Saĝeco venas ne nur de la intelekto sed ankaŭ de la koro. Ni havas tro da intelektuloj, kaj mankas la saĝuloj. La unuflanka evoluo de via intelekto, sen la samtempa evoluo de la aliaj bonegaj ecoj, misformas vin. Kun la plej granda intelekto el la mondo vi povus esti mense kripla persono. Saĝuloj per sia koro konas multon, kion la intelekto ne konas kaj tio plej gravas por la homa feliĉo. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 7a jaro. n-ro 5. septembro-oktobro 1989 (7de jg.. nr 5. sept.-okt. 1989) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekanloor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19916.s | Prenu tempon por esti feliĉa | 1991 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19916 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19916.s.jpg | x_04.04.19916.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Prenu tempon por esti feliĉa... Ŝajne estas neeble krei tempon. Tempo estas donitaĵo: estas 60 minutoj en unu horo, 24 horoj en tago, 7 tagoj en semajno... plilongigi kaj pliigi tempon ne eblas. Kaj tamen... tamen homo povas krei tempon. Se io vere gravas, neniu malsukcesas tion fari. Se oni estas konvinkita aŭ nepre volanta ion fari, oni faros tion kaj ĉiam trovas la necesan tempon. Oni flankenŝovas ĉiujn aliajn okupitaĵojn kaj sin dediĉas al la grava celo: laboro, festo, heroaĵo... aŭ sonĝo. Tial, se homoj diras: „Mi ne havas tempon", vi pli bone komprenu „Mi ne volas dediĉi la tempon pri kiu mi disponas al tia negravaĵo." Se do tiel ni povas mem decidi kiel uzi nian karan tempon, ni bone elektu kiel ni ĝin uzos. Ĉu gravas la laboro? Verŝajne jes. Ĝi estas la bazo de nia materia vivo. Ĉu gravas amikoj? Certe, sen amikoj la vivo estas sen-saŭca manĝaĵo per kiu ni ja povas nin vivteni sed ne fe-liĉi. Ĉu gravas mono? Eble, sed nur kiel rimedo, ne celo Ĉu gravas feliĉo — kiun ajn formon ĝi alprenus? Sendube. Se monon ni bezonas kiel rimedon, laboron kiel vivobazon, amikojn kiel saŭcon, feliĉon ni bezonas kiel la vivon mem. Sen feliĉo la vivo estas kvazaŭ morto. Tial ni nepre devas serĉi la feliĉon. Ĝi kuŝas en neatenti-taj anguloj... por ĝin trovi ni ne bezonas intensan ĉasadon. Ni nur devas trarigardi nian mondon por ke ni vidu kie ĝi troviĝas. Por tiel fari, ni bezonas iom da tempo, ni bezonas momentojn dum kiuj ni ne devas fari ion alian; momentoj kiuj estas malplenaj krom je ĝuado de la feliĉo. Ĉu vi diras ke via vivo estas tiel prema kaj streĉa ke tian tempon vi ne havas? Ej, ej! Ĉu feliĉo gravas al vi? Se jes, vi certe ankaŭ povas trovi tiun tempon. Fakte nur... Prenu tempon por esti feliĉa. Movado sen Nomo, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen. Levilkarto Tweemaandelijks tijdschrift, nov.-dec. 1991. V.U.: Ivo Durwael, p/a Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen. Afgftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20022.s | Povi ridi estas serioza afero! | 2002 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20022 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20022.s.jpg | x_04.04.20022.sv.jpg |
Priskribo |
---|
POVI RIDI ESTAS SERIOZA AFERO Kara Homfrato, Ĉu vi foje serioze pensas pri via sano? Ĉu vi jam pripensis kiom serioza estas sekva faceto por via sano .Ridi estas saniga. Ridi malpezigas nin. Humuro malstreĉigas. Ridi povas liberigi nin de troa seriozeco, de premaj problemoj, de la ĉiutaga rutino. Ridi estas mirakla kosmetikaĵo. Kiu havas haŭtfaldetojn pro ridado estas multe pli alloga ol iu kun glata haŭto. Ridado kaj humuro influas nian digeston. Ili maltoksigas nian korpon kaj nian spiriton.. Rido ne nur bonfartigas nin sed ankaŭ nian ĉirkaŭaĵon. Sinceraj homaj kontaktoj baziĝas sur sento de egalvaloro. Preskaŭ ĉiuj tensioj inter homoj estiĝas pro sentoj de supereco aŭ malsupereco. Rido helpas nin relativigi nian propran pravecon. Ili malpliigas tensiojn en nia ĉirkaŭaĵo. Rido kaj humuro kreas spacon por antaŭe nekonata vivĝojo. Tago sen ridi estas perdita tago. Serioze pensu pri tio! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20212.s | Por kio vi leviĝas | 2021 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20212 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20212.s.jpg | x_04.05.20212.v.jpg |
Priskribo |
---|
Por kio vi leviĝas? (Aprilo-majo-junio 2021) Dum via vivo vi renkontis multe da homoj, eble vi volas esti kiel aliaj homoj. Eble vi eĉ pli bone konas la aliajn homojn ol vin mem. Kaj ĝuste pro tio, vi ne plu scias kiu VI estas. Kion vi volas realigi aŭ atingi en la vivo? Kio feliĉigas vin? Se vi scias kiu VI estas, vi ĉesos zorgi pri tio kion pensas aliaj homoj pri vi. — Gravas havi celon, motiviĝon en la vivo. Sen tio, ni ne evoluas, ni nur vegetas. Do pensu: kio estas mia celo? Por kio mi leviĝas matene? Kaj laboru por tiu celo. La plej certa maniero malsukcesi estas entute nenion komenci; pro timo malsukcesi aŭ pro negativaj komentoj de aliaj homoj. Memoru: estas pli facile komenti ol komenci. Nur se vi komencas ion, vi havos ŝancon sukcesi. Provu imagi ke vi jam sukcesis, imagu kiamaniere vi atingis tiun celon kaj eklaboru laŭ tiu maniero. Kaj se eble vi ne sukcesas, almenaŭ vi lernas, vi evoluas kaj vi povas provi denove, provi alian manieron, kunlabori, peti helpon aŭ konsilojn. Estas malfacila vojo, sed la sola maniero realigi celon, doni enhavon al via vivo. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20041.s | Por harmonii kun aliaj ... necesas unue harmonii en si mem | 2004 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20041 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20041.s.jpg | x_04.04.20041.sv.jpg |
Priskribo |
---|
POR HARMONII KUN ALIAJ, ... NECESAS UNUE HARMONII EN SI MEM Iuj kredas ke ili estas la centro de la universo, kiu pivotas ĉirkaŭ ili. Sed tiu, kiu malakceptas ke li estas parto de komunumo, iam spertos ĉagrenon kaj amaran malriĉon. Kaj homo estas sensignifa kiam lia koro malplenas. Necesas unue rekoni siajn plej profundajn proprajn bezonojn kaj permesi ke ili disvolviĝu. Tro ofte oni forpuŝas ilin. Oni trovu la vojon al sia propra fonto, kiu ekzistas en ĉiu homa koro. Tio estas la unua paŝo al la aliaj. Ĉiu ajn kresku al sia destino. Oni malkovru sin mem kaj akceptu sin. Nur kiam manifestiĝas eksteren tiuj plej profundaj bezonoj kaj deziroj, nur tiam oni akiras vizaĝon de homo. La subkonscia malamo fordrivas. Rankoro kaj frustracioj forfandiĝas kaj venĝemo malaperas. Tiam homo ja povas akcepti la aliajn tiaj, kiaj íli estas. Homo ja estas nur homo. Ne blindiĝu pro belaj vortaj, prestiĝaĵoj, titoloj aŭ socia stando malantaŭ kio multaj homoj kaŝas sin. La vera homo difiniĝas per lia interno. Tie troviĝas liaj veraj riĉo kaj forto. Ĉiu scias ke li, profunde en si povas aŭdi voĉon kiu alparolas lin en klara, simpla lingvo. Sed multaj silentigas ĝin, ĉar ĝi estas postulema kaj senkompromisema. Ni ofte timas tiun ĉi fonton de saĝeco. La socio kaj nia racio complices por surdigi nin por tiu voĉo. Oni respekteme kovru tiun trezoron. Necesas kuraĝo por aŭskulti ĝian kaj konservi harmonion inter la voĉo profunde en ni kaj nia efektiva vivo. Plej gravas en la vivo, se oni malkontentas pri la homoj ĉirkaŭ si, pri la socio, por mem ekvivi alimaniere. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19953.s | Por atingi konkretaĵon oni unue revu pri ĝi | 1995 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19953 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19953.s.jpg | x_04.04.19953.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Por atingi konkretaĵon, oni unue revu pri ĝi Cu ankaŭ vi jam sentis malbonfarton ĉar iu el via| bonintencaj. belaj planoj malsukcesis. Eble vi jam bele revis pri ĝia sukceso. Sed en la praktiko, ĉio funkciis alimaniere ol vi esperis. Poste, vi ŝanĉeliĝis inter rezignacia malespero kaj agresema kolero: „En kia mondo ni vivas! Mi ne plu scias kio indas en la vivo. Homoj ne plu havas tempon por belaj ideoj. Oni ne komprenas homojn kun bonaj intencoj. Ĉiu pensas nur pri si mem. Oni eĉ ne donis al mi eblecon por klarigi miajn ideojn...“ Ĉu la amikoj ne faris, kion vi esperis? Ĉu viaj parencoj ne povis dividi vian entuziasmon? Ĉu via publiko ne volis aŭskulti vin. Ĉu malbonŝanco "persekutis” vin? Kia doloriga fino de bela ideo, kiun vi supozeble entuziasme kovis en vi mem. Kara homfrato, mi kunsentas kun vi, ĉar ankaŭ al mi similaj spertoj ofte okazis. Nun mi tarnen invitas vin por repripensi ĉion. Atentu ke neniun agadon ni povas realigi sen la partopreno de aliaj homoj. Ni do devos vole, nevole akcepti ilin kiel ili estas. Mi petas vin por revi kiel eble plej konkrete pri via bela ideo en la praktiko. Mi sugestas kelkajn demandojn por intensigi kaj vigligi viajn revojn. Ĉu vi povas imagi al vi kiel vi konigos vian ideon al aliaj homoj? Ĉu vi povas vidi la reagojn de tiuj personoj? Ĉu vi povas aŭdi Ĉiujn iliajn kontraŭargumentojn. Ĉu vi ankaŭ konscias. ke grupo da homoj estas multe pli kreiva ol vi sola? Ĉu vi pripensis, ke oni trovos kontraŭargumentojn, kiujn vi ne imagis al vi? Kion via plano alportos al la personoj, kiujn vi alparolis? Ĉu vi efektive volas ion bonan por homoj, aŭ ĉu vi nur aktivas por iu abstrakta „bonaĵo por la movado"? Kiel vi sentos vin, kiam vi spertos reziston neatenditan? Kial homoj aŭskultu vin? Ĉu vi efektive spertas kontakton kun la personoj, kiujn vi alparolas aû ĉu vi pensas, ke nur via ideo sufiĉas? Kaj se malgraŭ via mensa preparo, la efiko tamen montriĝos kontraŭa al viaj revoj, ĉu vi povos akcepti tiun ĉi fakton? Kara amiko, homoj, kiuj ofte sukcesis en siaj agadoj malkovris, ke revi pri siaj ideoj multe helpas por konkretigi ilin poste. Sed revado neniel garantias la sukceson. La vivo enhavas nenombreblan kvanton de surprizoj. Kaj ĉiu neantaŭvidita evento estas defio por testi kaj manifesti niajn eblecojn. Eble nun iuj cinike reagas, ke tiu ĉi lasta frazo ne helpos al tiuj homoj, kiuj vivas en regionoj, kie okazas genocido, popoltransportadoj kaj similaj kruelaĵoj. Prave! Ankaŭ mi sentas min profunde malfeliĉa kaj senpova antaŭ tiaj situacioj. Nu, MsN ne havas la ambicion por solvi la problemojn de la mondo. Se tiu ĉi kaj la aliaj levilkartoj iel dolĉigis la doloron de iuj legantoj, mi sentas min pli ligita kun ili kaj tial ankaŭ pli feliĉa. Ni spertas konstantan instigon por daŭrigi la agadon de MsN pro la multaj kuraĝigaj reagoj, eĉ el tiuj regionoj, kie homoj suferadas. Havu multajn revojn. karuloj! Levilkarto. n-ro 3 (majo-jumo 1995) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordohjke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonloan 5. 2650 Edogem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20144.s | Pluvo ne gravas al tiu kiu portas la sunon en si. | 2014 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20144 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20144.s.jpg | x_04.05.20144.v.jpg |
Priskribo |
---|
Iuj ĝojas pro pluvo (farmistoj, ĝardenistoj, ...), multaj aliaj ĝojas pro suno. Tamen, grumbli pro pluvo (aŭ suno) neniel helpas. Senti sin feliĉa devus ne dependi nur de eksteraj elementoj (vetero, luksaĵoj, donacoj kaj simile), sed devas veni de interne. Por tiuj kiuj disponas pri la necesaj bazaj vivrimedoj, feliĉo dependas ĉefe de la propra pensmaniero. Kaj se vi portas la sunon en vi, vi povos radii vian lumon al la aliaj homoj ĉirkaŭ vi, kiuj per rideto ankaŭ povos ekbrili. Se ni ĉiuj povus ridi unu al la alia, la tuta mondo estus gaja! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20132.s | Pluve aŭ sune,ESTU BONVENA! | 2013 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20132 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20132.s.jpg | x_04.05.20132.v.jpg |
Priskribo |
---|
Unu el la plej grandaj faktoroj de malfeliĉo kaj eĉ mensa malsano estas soleco. Homoj estas sociaj estaĵoj kiuj bezonas aliajn homojn por esti feliĉaj. Speciale maljunaj personoj, homoj en malliberejo kaj aliaj izolitaj homoj suferas pro tio. Pensu ankaŭ pri infano mokata en lernejo, persono suferanta pro rompo de rilato kaj tiel plu. Do, ne nur por kristnasko invitu/vizitu amikojn, sed la tutan jaron! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19811.s | Plivole Mielkora ol Betonkapa | 1981 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19811 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19811.s.jpg | x_04.04.19811.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Se via korbatado reduktiĝis al dura pulsado de meĥanika sangopumpilo; se vi cinikas pri elmontroj de amo, kaj mokas mildajn homojn, tiukaze sciu ke vi spirite mortis. Vi jam estas glacie kaj senkompate efikeca, plu kredas je nenio kaj neniu, kaj detruas vin mem per potenco, sukceso, kariero, komerca sekso - aŭ tute simple per alkoholo aŭ narkotajo. Kiam ĉiuj viaj revoj fariĝis betone malmolaj, vi ĉesis vivadi. Malmolega homo, mi ofte detektas vin malantaŭ fasado de mordanta protesto, en spasme streĉita slogano, tra atakema manifestacio. Laŭte vi postulegas `rajtojn' en la nomo de libereco, de paco eĉ, kaj kontraŭ ĉia `subpremo'. Sed en tiuj percepteblas via kaŝa help-krio; via bezonego je tenereco, je amo. Male, se vi ankoraŭ havas larmojn por plori, se vi ankoraŭ kapablas resti sola sen impreso pri forlasiteco, kaj se vi per la koro ekkonis ke `suferi' signifas `kreski'. Vi akiris la kuraĝon fariĝi molkora, rompebla, vundebla. Per milda rideto oni malkovras la plej profundan fonton de sia vivo; oni gajiĝas pro simpletaj detaloj, pro suno kaj luno, pro nokta trankvilo. Molkora homo, via morala forto estas la forto kaŝita en printempa burĝono, manifesta en malfermiĝanta semo. Vi ja fidas je la bono, je vi mem. Vi tute ne bezonas surfacan ŝajnon de potenco, sukceso, kariero, komerca sekso, sed kun saĝa gesto ilin postlasis. Vi renaskiĝis al via vera memo kaj renkontas kunhomojn kiujn vi kapablas ami kaj rericevi ties amon. Aliaj homoj pro via nura ĉeesto feliĉiĝas, sentante la varmon de via personeco, dum betonkapaj homoj vane provos neniigi tiun nevenkeblan forton en vi. Mielkora homo, mi amas vin; permesu al mi fariĝi via sortkunulo. BIJLAGE BIJ `LUMTURO' 1981/1 — Uitgave: Movado sen Nomo, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen, Ĝirkonto 000-0002474-49 |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19873.r | Plipurigu la mondon!! Komencu ĉe vi mem | 1987 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19873 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19873.r.jpg | x_04.03.19873.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19873.s | Plipurigu la mondon!! Komencu ĉe vi mem | 1987 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19873 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19873.s.jpg | x_04.03.19873.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Perdita lando de miaj revoj, kiuj estis skribitaj en la pasintaj nuboj, sur la blua ĉielo, kviete antaŭendrivitaj de la somervento. Perdita lando de miaj esperoj, kiuj estis rakontitaj al la bela, verda herbejo en kiu abunde floris la konvolvulo sub la brila suno kies varmeco odorigis la plenvivan teron sur kiu miloj da formikoj svarmis. Belega ejo de mia juneco: mi memoras kaj serĉas sed mi ne retrovas ĝin. La homo, same kiel ĉiuj ajn vivaĵoj apartenas al la vivocirklo. La homo nur diferencas, ĉar li kapablas konscii, ke li havas konsciencon. Li havas liberan volon, kaj pro tio povas determini sian vivon. Neniu homo estas sola. Tial liaj decidoj ankaŭ trafas la aliajn, kaj ne nur la homojn. sed ankaŭ bestojn kaj plantojn... la tutan teran vivon. Tiu granda povo enhavas grandan respondecon. Ĉiu aranĝo. kiun iu homo planas, ne rajtas malhelpi alian vivon. La homo jam postlasis spuron de detruo kaj malpurigo trans la tero. Li malpurigis akvon kaj aeron, la du esencajn elementojn de nia tera vivo. Oleoŝipoj markis sian vojon per malpuriga spuro trans maroj kaj flanke de marbordoj. Industrioj spruĉis tunojn da venenaĵoj en la atmosferon kaj en la riverojn. Aro da aŭtoj malbonodorigas la stratojn de la urboj ĝis en la plej etaj vilaĝoj. Sed kie vivas la homo? Ĉu li kapablas vivi en ĉiam pli malpurigita kaj senvivigita mondo? Meze en malagrabla atmosfero li baldaŭ brutiĝos kaj malbonhumoriĝos. Se li ne plu povas admiri la printempajn, freĉajn verdaĵojn aŭ la kantantajn birdetojn, li ne plu ĝojos kaj ĝuos pri sia ekzisto. La homo makuladas sian propran neston. La teknika kaj pure racia kaj scienca alproksimiĝo de la aferoj malriĉigis la homon. Ĝi baris la profundan ligon inter la homoj, la naturo kaj la kosmo. La naturaj vivoĉenoj rompiĝis. Ni povas eviti tutan detruon de la tera vivo. En ĉiuj niaj agoj, ni estu konsciaj pri eblaj konsekvencoj. Pri necesaj sed danĝeraj decidoj ni agu prudentegaj. La tero, kiu naskas kaj nutras ĉiun vivon, nun bezonas nian subtenon kaj rajtas je nia prizorgado, por ke ĝi vivadu! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19801.s | Plibonigu La Mondon, Komencu ĉe Vi Mem | 1980 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19801 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19801.s.jpg | x_04.04.19801.sv.jpg |
Priskribo |
---|
MOVADO sen NOMO estas kristana movado ekster- kaj supereklezia. Ĝin fondis en Nederlando la romkatolika pastro H. de Greeve en 1938, sub la origina nomo 'Bond zonder Naam'. Ĝi celas per vorto kaj ago revivigi kaj reale aplikadi la kristanajn ĉefinstruojn pri amo al Dio kaj amo al la kunhomo, kiuj en nia moderna materialisma mondo okcidenta degeneris ĝis preskaŭ nur formalaj ritoj kaj bombastaj frazoj. Sen fakta organizo, sen estraro, sen eĉ regula deviga kotizo, gi eklaboris kaj efikis — unue per kuraĝigaj radio-paroladetoj de la fondinto — poste per aperigoj de modesta periodaĵo. Tuj dekomence la movado kaptis la atenton, eĉ de alikredantoj, ampleksigante kaj diversigante siajn karitatajn entreprenojn. Eĉ la katastrofo de la Dua Mondmilito. kiu dispremis tiom da idealismaj iniciatoj en Eüropo — inter kiuj kiel konate ankaŭ la Esperantomovadon — ne sukcesis neniigi ĝin. Kvankam ĝia fondinto, malkaŝa kontraŭulo de naziismo, pagis sian oponon per suferado en nederlandaj karceroj, videbla dia protekto plu pilotis la movadon sane kaj sekure ĝis la liberigo en 1944. En la sekvinta epoko aperis unuj post la aliaj pluraj fruktoplenaj iniciatoj, por materie kaj morale helpi al mizeruloj kaj forlasituloj, senrigarde ties socian apartenon aŭ politikan opinion. Kiam pastro de Greeve tute elĉerpiĝis en 1950. pro la sencesa sindono, lin anstataŭis same sindone lia kolego W. Loop. Sed interdume estis okazintaj kontaktoj kun entuziasmuloj en la najbara Belgio, por tie fondi similan centron. En 1965 pastro Loop luprenis malgrandan dometon en Antwerpen, kiu fariĝus eĉ pli grava kaj multampleksa aktivejo ol la antaŭa. Tiun ĉi ekestris lia amiko, pastro Phil Bosmans, nun jam internacie konata pro siaj esperigaj verkaĵoj (en centmiloj da ekzempleroj). Paradokse, sed ne escepte ĉe grandaj religiaj movadoj, tiu ĉi kvazaŭ nelacigebla nova gvidanto estis de kuracistoj deklarita vivlonga invalido, ĉar tro gracila por normala laboro! Tio ĉi elstarigas potencon kaj realecon de la Dia inspiro, elektanta malgravulojn kaj malfortulojn por florigi Liajn grandajn verkojn. Ni citos nur tri el la multaj konkretaj realigoj de ‘Bond zonder Naam' por helpi al malfavoratoj de la socio:: laborejo kaj gastigejo por ekskrimuloj — organizaĵo por ciganoj kaj senhejmuloj — rekuraĝigaj paroladetoj per telefono (‘Vitaminoj por la Koro') por senesperuloj. Sed vaste konata Phil Bosmans fariĝis ĉefe per siaj ‘Levilkartoj' — eldonataj unue en la nederlanda lingvo, sed poste efektivigataj de memstaraj naciaj centroj en la franca, la hispana, la ĉina, kaj... jen ekde 1980 en la Internacia Lingvo! Ne hezitu skribi al ni, se vi ŝatas senpage ricevi tiajn ĉi ‘levilkartojn’ ankaŭ estontece: Movado sen Nomo Korte Altaarstraat I B-2000 Antwerpen ------------------------------------------------------------ (Kompreneble, ĉiu ajn subtena donaceto estos kun danko bonvena je la poŝta ĝirkonto de Bond zonder Naam —000-0144021-73 — Lange Klarenstraat 24, 2000 Antwerpen, Belgio.) ------------------------------------------------------------ Bijlage bij „Esperanto-Panorama” nr. 62 (2) en bij „Lumturo” nr. 1/80 |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19911.s | Pli bone donaci ol preni ... | 1991 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19911 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19911.s.jpg | x_04.04.19911.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Pli bone donaci ol preni ... Ĉu ankaŭ vi ofte partoprenas koncerton da plendado, lamentado, vekriado, ĝemado, jeremiado, plorkantado... pri la malbonoj en nia mondo? "Mia salajro ne plu sufiĉas kaj en tiom da profesioj oni pergajnas pli!" — "Mia najbaro vizitas min nur por profiti de mi!" — "Miaj infanoj estas sendankaj. Mi vidas ilin nur kiam ili bezonas monon" — "Mia ĉefo elprofitas min senĉese. Li nur konas sian propran profiton!" — "Mi ĉiam devas esti preta por helpi aliajn. Sed neniam oni pensas pri miaj bezonoj". Homoj, kiuj tiel parolas, sentas sin viktimoj. Ĉar ili opinias sin mistraktitaj, ili volas kompensi tion. Ili pensas trovi en tio pravigon por preni, eĉ tion, kio ne apartenas al ili: "Se mi povas trompi la ŝtaton, mi certe ne preterlasos la eblecon!" — "Ĉi-foje mi fakturos al li pli ol li devus pagi, ĉar li jam sufiĉe profitis de mi." — "Mia najbaro perdis ĉe mi veston, sed tion mi ne redonos al tiu avarulo!" Ni ĉiuj, kiuj povas ricevi kaj legi tiujn ĉi kartojn, kiuj povis lerni fremdlingvon, havas la lukson por interesiĝi pri inter-naciaj kontaktoj, povas korespondi kaj eble vojaĝi eksterlanden... facile sukcesos trovi multajn homojn, kiuj ĝuas pli grandan bonfarton ol ni. Sed ni ankaŭ povas trovi amasojn da homoj, kiuj suferas pro manko de vivnecesaĵoj. Se ni daŭre nur atentas pri tiuj kiuj, havas pli ol ni, ni mem kreas al ni seniluziiĝojn kaj malkontenton. Se ni atentas la vivon de sukcesaj, feliĉaj homoj, ni ĉiam denove konfrontiĝas kun homoj, kiuj kontentas pri tio, kion ili havas. Tiu kontento ne malhelpas la strebon por plibonigi ion por si mem aŭ por la aliaj. Sed el la sento de kontento pri sia sorto, el la interna paco, naskiĝas ideo de abundo. Tiel spontanee kreiĝas interesiĝo por la aliaj kunhomoj kaj la emo por dividi multon kun ili. Kaj tiam okazas la miraklo: tiu, kiu sukcesas donaci kun pura koro, sen kromintencoj, ofte rericevas plej neatenditajn donacojn en formo de amo, amikeco, ĝentileco, admiro ĝis eĉ materiaj avantaĝoj! Efektive estas pli bone donaci ol preni! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.09.19904.r | Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro - Wat baat Paardekracht met een ezel aan het stuur | 1990 | 99 | 447 | 04 | 09 | 19904 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.09.19904.r.jpg | x_04.09.19904.v.jpg |
Priskribo |
---|
KUNSTTAAL Wat je juist las, verstond je niet. Toch is dit geen Spaans of Portugees. Je kreeg de meest gemakkelijke taal onder ogen : het Esperanto. Het is een kunsttaal met een minimum aan taalkundige regels. Uitzonderingen zjn er haast niet. Dé grote regel is - eenvoud En wat voor een andere taal niet kan, kan voor het Esperanto wel : je leert het in géén tijd ! DROOM In Esperanto-kringen hoor je de Zaïrees praten met de Chinees, terwijl de Iraniër diskussieert met de Canadees. Een aarde, één taal : de grote droom van alle Esperantisten. Elkaar verstaan, ontmoeten en één wereld vormen. Mensen samenbrengen. wie zij ook zijn, wat zij ook doen. Met het Esperanto brokkelt de toren van Babel verder af, verdwijnen muren en worden barrières doorbroken, zodat de ene mens de andere ontmoet als broer en zus. Dié wereld is ieders opdracht en verantwoordelijkheid. Het begint bij jezelf. Niet bij je buur. Daarom: 'Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro', wat zoveel betekent als 'een betere wereld begint in je eigen hart'. Het Esperanto doet mee ! [HEFBOOM: Financiertngs-Coöperatie Wilt u spaargeld rechtvaardig beleggen om ie investeren in zinvolle arbeid? Word aandeelhouder bij 'HEFBOOM' Zo helpt u * werk en inkomen verschaffen aan kansarmen * bij zinvolle tewerkstelling in mens- en milieuvriendelijke produkties. Voor inlichtingen: HEFBOOM Koningstr. 171. 1210 Brussel - 02.218.65 57] [BOUWORDE V.Z.W.: Wie helpt mee: Bouworde wil door vrijwillige handenarbeid een beter woon- en leefmilieu scheppen voor mensen in nood. Tijdens de zomervakantie (juli, aug. sept.) kunnen jonge mensen deelnemen aan BOUWKAMPEN in binnen -en buitenland. Voor meer inlichtingen: BOUWORDE V.Z.W. Tiensestwg 145, 3200 Leuven - 016-25.91.44] [VINDEND ZOEKEN EN WACHTEN’ (door Thérèse Van Noten) Dit boek is het verslag van 10 jaar leven. Het is de weerslag van een zware kliniekperiode. Te verkrijgen in de boekhandel.] Iedere dag - maar vooral tijdens de weekends • worden we opgeschrikt door gruwelijke beelden van verkeersongevallen met dodelijke afloop, met zwaar gekwetsten die voor de rest van hun leven ernstig verminkt zijn. Onbezonnen, laten vele jongeren zich vroegtijdig op deze zwarte lijst inschrijven. [------ † ------] In 1988 waren er op de weg : 197 doden 884 zwaar gekwetsten met blijvend letsel [------ † ------] Met wat geld en teoretische kennis - maar zonder de minste ervaring • behalen ze vlot hun rijbewijs. Eenmaal dit kaartje op zak zijn ze de koning te rijk, voelen zich zo vrij als een vogel en durven er op een avondje uit wel eens in rodeostijl invliegen. Mede-weggebruikers, zelfs tot de voetgangers toe, voelen zich bij momenten erg bedreigd en worden, vroeg of laat, onschuldig het slachtoffer van die 'ezels die met hun paardekracht’ roekeloos omspringen. Voortdurend een gevaar voor anderen, zijn het 'kriminelen' op de autoweg. 'OPVALLEN' is hun devies: ze drukken toch zo graag het gaspedaal wat dieper in. hanteren het stuur met losse zwier soms onder grote aanmoediging en applaus van de anderen achterin. Dan gebeurt het onvermijdelijke: een doffe plof en hun levens spatten uiteen. Pas dan wordt door deskundigen naar het waarom gezocht. De oorzaak ligt niet bij de wagen maar uitsluitend bij het foutief rijgedrag van de bestuurder. Hij gebruikte de auto als een tuig om zichzelf te kunnen bewijzen. Eenmaal ingestapt vergeten velen 'zichzelf te besturen’, zichzelf onder kontrole te hebben of in de hand te houden. Wij, met z'n allen, zijn mede-verantwoordelijk voor een veilig verkeer. Aanzie de andere weggebruiker niet als je konkurrent. Laat ons ook eens genieten van je hoffelijk rijden. Als we allen achter het stuur onze gejaagdheid afleggen. onze snelheid aanpassen, alkoholvrij rijden, zal het verkeer zeker vlotter en veiliger verlopen en besparen we elkaar veel miserie, leed en verdriet. Zeker, we vertrekken nu allen graag op vakantie maar komen toch ook graag behouden terug thuis. Denk er eens over na : verander je rijgedrag voor het te laat is. BlJLAGE K.13 BOND ZONDER NAAM • 31ste JAARGANG NR 7+8 JULI + AUGUSTUS 1990 • VERSCHIJNT MAANDELIJKS • VERANTW. UITG. BZN. PHIL BOSMANS. ST-JACOBSMARKT 39 - 2000 ANTWERPEN. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.09.19904.s | Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro - Wat baat Paardekracht met een ezel aan het stuur | 1990 | 99 | 447 | 04 | 09 | 19904 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.09.19904.s.jpg | x_04.09.19904.sv.jpg |
Priskribo |
---|
KUNSTTAAL Wat je juist las, verstond je niet. Toch is dit geen Spaans of Portugees. Je kreeg de meest gemakkelijke taal onder ogen : het Esperanto. Het is een kunsttaal met een minimum aan taalkundige regels. Uitzonderingen zjn er haast niet. Dé grote regel is - eenvoud En wat voor een andere taal niet kan, kan voor het Esperanto wel : je leert het in géén tijd ! DROOM In Esperanto-kringen hoor je de Zaïrees praten met de Chinees, terwijl de Iraniër diskussieert met de Canadees. Een aarde, één taal : de grote droom van alle Esperantisten. Elkaar verstaan, ontmoeten en één wereld vormen. Mensen samenbrengen. wie zij ook zijn, wat zij ook doen. Met het Esperanto brokkelt de toren van Babel verder af, verdwijnen muren en worden barrières doorbroken, zodat de ene mens de andere ontmoet als broer en zus. Dié wereld is ieders opdracht en verantwoordelijkheid. Het begint bij jezelf. Niet bij je buur. Daarom: 'Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro', wat zoveel betekent als 'een betere wereld begint in je eigen hart'. Het Esperanto doet mee ! [HEFBOOM: Financiertngs-Coöperatie Wilt u spaargeld rechtvaardig beleggen om ie investeren in zinvolle arbeid? Word aandeelhouder bij 'HEFBOOM' Zo helpt u * werk en inkomen verschaffen aan kansarmen * bij zinvolle tewerkstelling in mens- en milieuvriendelijke produkties. Voor inlichtingen: HEFBOOM Koningstr. 171. 1210 Brussel - 02.218.65 57] [BOUWORDE V.Z.W.: Wie helpt mee: Bouworde wil door vrijwillige handenarbeid een beter woon- en leefmilieu scheppen voor mensen in nood. Tijdens de zomervakantie (juli, aug. sept.) kunnen jonge mensen deelnemen aan BOUWKAMPEN in binnen -en buitenland. Voor meer inlichtingen: BOUWORDE V.Z.W. Tiensestwg 145, 3200 Leuven - 016-25.91.44] [VINDEND ZOEKEN EN WACHTEN’ (door Thérèse Van Noten) Dit boek is het verslag van 10 jaar leven. Het is de weerslag van een zware kliniekperiode. Te verkrijgen in de boekhandel.] Iedere dag - maar vooral tijdens de weekends • worden we opgeschrikt door gruwelijke beelden van verkeersongevallen met dodelijke afloop, met zwaar gekwetsten die voor de rest van hun leven ernstig verminkt zijn. Onbezonnen, laten vele jongeren zich vroegtijdig op deze zwarte lijst inschrijven. [------ † ------] In 1988 waren er op de weg : 197 doden 884 zwaar gekwetsten met blijvend letsel [------ † ------] Met wat geld en teoretische kennis - maar zonder de minste ervaring • behalen ze vlot hun rijbewijs. Eenmaal dit kaartje op zak zijn ze de koning te rijk, voelen zich zo vrij als een vogel en durven er op een avondje uit wel eens in rodeostijl invliegen. Mede-weggebruikers, zelfs tot de voetgangers toe, voelen zich bij momenten erg bedreigd en worden, vroeg of laat, onschuldig het slachtoffer van die 'ezels die met hun paardekracht’ roekeloos omspringen. Voortdurend een gevaar voor anderen, zijn het 'kriminelen' op de autoweg. 'OPVALLEN' is hun devies: ze drukken toch zo graag het gaspedaal wat dieper in. hanteren het stuur met losse zwier soms onder grote aanmoediging en applaus van de anderen achterin. Dan gebeurt het onvermijdelijke: een doffe plof en hun levens spatten uiteen. Pas dan wordt door deskundigen naar het waarom gezocht. De oorzaak ligt niet bij de wagen maar uitsluitend bij het foutief rijgedrag van de bestuurder. Hij gebruikte de auto als een tuig om zichzelf te kunnen bewijzen. Eenmaal ingestapt vergeten velen 'zichzelf te besturen’, zichzelf onder kontrole te hebben of in de hand te houden. Wij, met z'n allen, zijn mede-verantwoordelijk voor een veilig verkeer. Aanzie de andere weggebruiker niet als je konkurrent. Laat ons ook eens genieten van je hoffelijk rijden. Als we allen achter het stuur onze gejaagdheid afleggen. onze snelheid aanpassen, alkoholvrij rijden, zal het verkeer zeker vlotter en veiliger verlopen en besparen we elkaar veel miserie, leed en verdriet. Zeker, we vertrekken nu allen graag op vakantie maar komen toch ook graag behouden terug thuis. Denk er eens over na : verander je rijgedrag voor het te laat is. BlJLAGE K.13 BOND ZONDER NAAM • 31ste JAARGANG NR 7+8 JULI + AUGUSTUS 1990 • VERSCHIJNT MAANDELIJKS • VERANTW. UITG. BZN. PHIL BOSMANS. ST-JACOBSMARKT 39 - 2000 ANTWERPEN. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19904.r | Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19904 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19904.r.jpg | x_04.02.19904.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19904.s | Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19904 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19904.s.jpg | x_04.02.19904.sv.jpg |
Priskribo |
---|
PLI BONA MONDO KOMENCIĜAS EN VIA PROPRA KORO! La ŝlosilon por pli bona mondo ĉiu havas enmane kaj enkore. La sociaj strukturoj mem ne kapablas ŝanĝiĝi. Ili estas produktoj de homoj kaj la homoj vivtenas ilin. Nenia ŝanĝiĝo, nenia plibonigo okazas en la mondo. kiam ĝi ne unue okazas en la kapo kaj en la koro de la homoj. La homo estas la nura estaĵo, kiu kapablas ŝanĝi sin kaj tiamaniere ŝanĝi la vivon kaj la kunvivadon. Li kapablas plibonigi sian propran vivon sen atendi pli bonan mondon! Por tio, ege gravas bona rilato kun la kunhomoj. Kiamaniere. ekzemple, ni alrigardu iliajn erarojn? Temas ĉi tie pri la eraroj kaj ĉiutagaj mankoj de homoj, proksimaj al ni. kiujn ni asertas ami. kun kiuj ni ĉiutage vivas kaj laboras. Se la eraroj de tiuj homoj ĝenas nin, se ni pro tio disputas, tiam ni rigardu en la propran koron. Tiam la amo malpliiĝas. Ni ne devas esti blindaj pri la eraroj de aliaj. Sed, se ni vere amas, ni ne vidas tiom da eraroj kaj mankoj. Amo ĉirilate ĉiam restas iom blinda. Sed se amo kaj amikeco velkas, ankaŭ tiu ĉi simpatia „blindeco” perdiĝas. La neeviteblaj eraroj kaj mankoj de la aliaj tarnen ekĝenos nin. Ili ege pezos. Ili sajne kreskos ĉiun tagon. Kaj finfine ni ne vidos ion alian ol nigrecon. Erarojn kaj mankojn! Malbelajn aferojn! Tiam mallarĝiĝis kaj malriĉiĝis nia emocia vivo. Kaj pro perdo de respekto kaj atentemo en niaj homaj rilatoj, ni plie senhomigas nian kunvivadon. Tial, pli ol iam, ni bezonas mildecon kaj tenerecon, por ĉiuj homoj ĉirkaŭ ni! LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschnft) 8a jaro. n-ro 4. julio-aŭgusto 1990 (8ste jg.. nr 4. juli-augustus 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19842.r | Pesimistoj malpravas | 1984 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19842 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19842.r.jpg | x_04.03.19842.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19842.s | Pesimistoj malpravas | 1984 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19842 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19842.s.jpg | x_04.03.19842.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Pesimismo Vi ne estas pesimisto ĉar vi tristas, se estas profunda vundo en via koro, se ondo da elrevigoj vin premas malsupren. Vi ankoraŭ ne estas pesimisto, se vi tristas pro la neelteneblaj suferoj de senkulpaj homoj kaj pro la terura maljusteco en la mondo. Pesimisto estas persono, kiu sian tutan vivon sidas en malhela ĉambro, kie li rivelas nur negativojn. Pesimisto diras, ke pluvos kiam la suno brilas. Li diros, ke ne daŭros longe kiam ĉio bone fartas. Li serĉas kialon, se iu estas afabla kaj kara. Pesimisto vidas malbone, ĉar li neniam vidas la belon. Pesimisto malbone aŭdas, ĉar li neniam aŭskultas la bonan novaĵon. Li pli sentas la doloron ol la ĝojon. Li pli sentas la malvarmon ol la varmon. Por li ĉio estas malhela, malplena kaj trista. Neniam li turnas la medalon. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20071.s | Per viaj oreloj ... vi vidas pli! | 2007 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20071 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20071.s.jpg | x_04.04.20071.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 1 (jan-feb-mrt. 2007) Aŭskultu kaj donu vivon "Iujn momentojn en la vivo ĉiu homo bezonas eblecon paroli kun iu. Esti kapabla paroli pri tio, kio okupas sin foje estas vivobezona. Sed... ĉu troviĝas iu, kiu kapablas aŭskulti? lu, kiu aŭskultas sen tuja kondamno, sen ordono pri tio, kion vi devas fari? In kiu konservas tion kion vi rakontas, kaj ne postkuras vin per tio?" (A. Vanesse) Estas homoj, kiuj del bone kapablas aŭskulti, ke ili sen diri ian vorton, bonfartigas la alian. Aŭskulti estas "vivodona". Aŭskulti signifas tempon kaj atenton. Vera aŭskultado estas arto, sed ĉiu kapablas majstri ĝin. Kaj aŭskulti malfermas la pordon al multaj specoj de beleco. "Se aŭskultas la animo... ĉio lingvon haw", diris la flandra poeto Guido Gezelle. Silentiĝi, baza kondiĉo por aŭskultado, estas minacata — same kiel la silento mem. Kun la vortoj de P. Petersen: "En niaj brua kaj hasta socio, pelata de eksplodo de informoj kaj sub la diktatoro de amaskomunikiloj, vera interkomunikado aŭ parolado de vizaĝo al vizaĝo, en la silento de la aŭskultado, iĝos rara donaco. Aŭskultado pli lernigu ol parolado. Vi konatiĝu unu kun la alia, kun la mondo de la alia, kun alia dimensio de la realo. Vera aŭskultado ŝajnas pasiva, sed estas aktiva okazaĵo. Vera aŭskultado estas peza laboro. Ĝi okazas en silento sed estas aktiva. Aŭskultado signifas malfermiĝi al la alia kaj lia/ŝia rakonto. Via mondo pli grandiĝas per tiu de la alia. Aŭskultado povas eviti konfliktojn. Kaj tio same validas por kverelo inter najbaroj kaj por interreligiaj disputoj aŭ militoj. Aŭskultado estas komenco de ĉiu paca solvo, ĉar aŭskultante vi lernas kompreni la historion de la alia. Kaj ĉiu havas interrilatojn. Konstrui kvalitplenajn rilatojn supozigas lernadon de aŭskultado. Aŭ ĉu estas lernado de silento? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20062.s | Pensu pri la naturo ... por via propra futuro! | 2006 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20062 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20062.s.jpg | x_04.04.20062.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 2 (aprilo-majo-junio 2006) Afgiftekantoor Antwerpen-X -- driemaandelijks (april--mei-juni 2006) Homa estaĵo formas parton de la tutaĵo kiun oni nomas "Universo", parton limigita en tempo kaj spaco. Homo spertas sin mem, siajn pensojn kaj spertojn kiel io apartigita de la cetero, ia optika trompo de sia propra konscio. Tiu ĉi iluzio estas por ni karcero, limigante nin al niaj propraj deziroj kaj sopiroj kaj al afekcio por kelkaj homoj, kiuj estas proksimaj al ni. Devas esti nia tasko liberiĝi el tiu ĉi karcero, pligrandigante nian kampon de indulgo por ĉirkaŭbrakumi la homaron kaj la tutan naturon en sia beleco. Albert Einstein |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20031.s | Pensu pri la forto de la vorto | 2003 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20031 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20031.s.jpg | x_04.04.20031.sv.jpg |
Priskribo |
---|
la forto de vorto same facilas eldiro de vorto tenera kaj ege kolera ... sed mala estas ilia efiko viaj propraj vortoj povas detrui aŭ konsoli, humiligi aŭ konsili, helpi aŭ dolori viaj propraj vortoj povas havi efikon bagatelan aŭ gigantan, karesan aŭ pikantan do kiam vi parolas (aŭ aliajn aŭskultas) pensu pri la forto de vorto Levilkarto n-ro 1 (januaro-februaro-marto 2003) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20174.s.jpg | x_04.05.20174.v.jpg |
Priskribo |
---|
Motoro kiu senĉese laboras, trovarmiĝas post certa tempo. La lubrika oleo forvaporiĝas aŭ kemie disfalas, la mekanikaj partoj komencas frotadi kaj difektiĝi. Ni homoj ne estas maŝinoj aŭ robotoj, do ni despli bezonas paŭzon de tempo al tempo! Kiom pezas glaso kun akvo? Ne tiom multe, ĉu? Sed imagu ke vi tenas ĝin kun etendita brako. Post kelkaj horoj, la glaso sentiĝas peza! Ĉu vi sukcesos teni ĝin dum tuta tago? Supozeble ne, almenaŭ ne sen doloro poste! Estas same pri streso. Ni povas travivi iom da streso, sed ne konstantan streson. Necesas de tempo al tempo formeti tiun glason por povi daŭrigi poste. Bone zorgu pri vi mem. Ne atendu ke aliaj faru tion, ĉar ili ja ne povas scii kiel vi sentas vin. Kaj se iu jes scias, fidu tiun personon kaj aŭskultu lin/ŝin! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19921.s | Pardono = la plej bela dono | 1992 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19921 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19921.s.jpg | x_04.04.19921.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Pardonu... Nenio tiel pezas ol la malebleco par doni... lu aŭ eble iuj malbone traktis vin. Kaj ekde tiam vi interne malvarmiĝis. Vi ne plu estas la sama persono kiel antaŭe. Bonvolo sanĝiĝis en senkoreco, antipatio. Kie estis ligo, tie nun estas rompo. Tio doloras. Amikeco iĝis malamikeco. Via amo fariĝis malamo... kaj vi suferas pro tio. Vi sentas vin malliberigita. Vi sopiras al liberiĝo. Sed kiamaniere vi kapablas liberigi vin, liberiĝi interne? Tio postulas multon, sed valoras la penon. Pardoni estas alvoki 'novan vivon’. Tio kreas novajn eblecojn en vi kaj en aliaj homoj. Ekestas novaj ĝojoj. Vera paco, ankaŭ en via koro, dependas nur de donado kaj akceptado de la plej bela dono: pardono! bijlage bij levilkarto nr. 1, jan.-feb. 1992 |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19926.s | Paco en la mondo: unue en la propra familio | 1992 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19926 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19926.s.jpg | x_04.04.19926.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Paco en la mondo: unue en la propra familio Ni volas pacon! Sed kiom da paco ni kreas en la propra ĉirkaŭaĵo? Ekzistas armiloj kiuj ne venas el armilfabrikoj. Ekzistas ankaŭ tiu senĉesa pafado per akraj vortoj kaj duraj malbenoj. Ekzistas tiu senfina pikildrato de nia incitiĝemo kaj tiu eterna batalo pri posedo, prestiĝo kaj povo! Unue malarmu vian propran ĉirkaŭaĵon! Paroli pri malarmado estas sensenca, kiam la homo ne ŝanĝiĝas interne kaj ne kreas pacon en la propra domo, kiam inter geedzoj. en familio aŭ en iu ajn formo de kunvivado. Ĉiu ano ĉiam pli postulas de la alia, kiam ĉiam regas la pli forta, tiam ankaŭ la domo, la vilaĝo aŭ la urbo iĝas batalejo. Ĉiu homo bezonas lokon, kie li estas hejme. Ne nur tegmenton, tablon kaj seĝon li bezonas, sed koron, kiu batas por li, brakojn, kiuj malfermiĝas por li, alian homon, kiu bonvenigas lin. Sed ĉiu kunrespondecas pri sia propra hejmo! Kiam oni ne plu atentas unu la alian. tiam kreskas soleco. Tiam la kutima, regula kunestado facile iĝas enuo. Ankaŭ manko de tempo por la alia malvarmiĝas la hejman etoson. Niaj loĝejoj iĝas fridujoj, kiam ni ne plu kapablas plenigi ilin per amo. Kiam la koro de la homoj ne malfermiĝas al kunhomoj, tiam ne utilas hodiaŭ detrui ĉiujn armilojn, ĉar morgaŭ estos kreitaj novaj bataliloj! Kreu pacon en via koro kaj en via hejmo, tiam vi havos la povon defendi la pacon en la mondo! AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19935.s | Paco en la mondo ne eblas sen interna paco | 1993 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19935 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19935.s.jpg | x_04.04.19935.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Paco en la mondo ne eblas sen interna paco Paco en la mondo... Ĉu la nuntempa monda situacio povus esti pli malproksima de paco? La hodiaŭa mondbildo ĉie reflektas bildon de malamo, milito kaj aliaj teruraĵoj: inter nacioj, inter popoloj, etnoj, religioj... Sed tiuj konfliktoj ĉiam ankaŭ estas konfliktoj inter homoj. Tiuj, kiuj aŭdas pri milito kaj malpaco de malproksime, ofte ignoras aŭ simple ne plu pensas pri tiu ĉi aspekto. Ni tiom kutimas aŭdi tiajn novaĵojn, ke ni ne plu vere atentas pri la esenco de la afero: la homo, la malfeliĉa, torturita homo, kiu travivas ĉion per sia tuta estaĵo, per sia tuta kapablo de pensado kaj sentado kaj kiu iom post iom mortas interne ĉar li ne plu permesas al si pensojn aŭ sentojn. kiuj povas terurege damaĝi lian tutan estadon. Kie troviĝas la kaŭzo? Ĉu en la nuntempa postkurado de mono, honoro, povo, ... ĉiam pli postulante de si kaj de aliaj? Ĉu en la homo mem, kiu forgesas la plej gravajn aferojn de la vivo, ĉar ili estas tro simplaj? Ĉu la interna vivo de la homo ĉiam pli malriĉiĝas? Ĉu ne plu estas prizorgataj valoroj kiel amo por siaj kunhomoj. amikeco. respekto por la vivo. ...? La kultivado de via interna ekvilibro tre valoras. Se nia interno reflektas la bonajn ecojn, Kiel kontento, amikeco kaj pacamo, tio certe influas pozitive nian ĉirkaŭaĵon. Tio donas forton alfronti problemojn kaj serĉi solvojn por konfliktoj laŭ ekvilibra maniero. Tiel oni konstruas pacon, malakceptante perforton, envion. kaj akceptante — tute libere de timo -- la aliecon de la alia homo en lia tuta estado - provante vivi kun diverseco kiu povas esti nur riĉiga. La ekstera mondo estas nur reflekto de la interna sinteno de la homo, do ankaŭ de vi! Levilkarto, n-ro 5 (september-oktober 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20151.s | Pacienco ne estas scienco. Ĉiu ajn povas praktiki ĝin! | 2015 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20151 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20151.s.jpg | x_04.05.20151.v.jpg |
Priskribo |
---|
Foje, aferoj ne tuj aspektas klaraj. Nur post kiam la emocia nubo malaperis, eblas vidi aferojn en ĝusta perspektivo. Tial estas plej bone ne tuj reagi. Memoru ke por venigi kokidon el ĝia ovo, rompi la ovon ne helpos! Ĝi mem venos kiam ĝi pretas. Tiri plantidojn por ke ili pli rapide kresku, nur detruos ilin. Kaj eĉ se rompi ion dum kolero foje ŝajnas alloga ideo, kutime tio kaŭzas pli da malavantaĝoj kaj malhelpoj ol bono. Do, nombru ĝis 10, faru promeneton, kaj reprenu la fadenon kun pli trankvila menso. Cetere, bonaj aferoj venas al tiu kiu paciencas. Pacienco por vi mem same gravas—eble eĉ pli—ol pacienco por aliulo. Laboru diligente, sed ne estu tro severa kaj postulema por vi mem! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20153.s | Ordo en la domo. = Ordo en la kapo. | 2015 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20153 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20153.s.jpg | x_04.05.20153.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ĉiuj aferoj en via domo, ĉiuj objektoj, kiuj havas ligon al la pasinteco okupas ne nur spacon en via domo, sed ankaŭ en via subkonscio. Kvankam vi sendube alkutimiĝis al la amaso da objektoj ĉirkaŭ vi, objektoj kiujn vi eĉ ne plu rimarkas, ili malhelpas vin vivi leĝere. Ne vivu en la pasinteco! Imagu, ke sur la ŝrankoj kaj tabloj, troviĝus nur 1 (utila) objekto. Kia paco, ĉu ne? Inverse, plenplenaj ŝrankoj, bretoj kaj tabloj donas senton de maltrankvilo. Pli bonas havi malmultajn sed utilajn kaj kvalitajn objektojn, ol centojn da, kiuj nur senutile ŝtopas viajn ŝrankojn kaj sekve ankaŭ vian menson. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19924.s | Optimistoj vivas pli longe | 1992 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19924 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19924.s.jpg | x_04.04.19924.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ĉu birdo plendas, ĉar ĝi estas en aero? Ĉu limako suferas, ĉar ĝi estas malrapida? Principe ĉiu estaĵo vivas lad siaj naturaj kondiĉoj. Pro tio gravas, ke vi akceptu vin mem. Evidente, kvankam la vivo principe alstrebas ĝojan staton, eblas ke vi malfeliĉas. Ĉu vi malsanas, aŭ ĉu vi suferas pro handikapo? Ĉu vi estas malriĉa aŭ ĉu eble estas milito en via lando? Ĉu vi povas ŝanĝi la situacion? Sanĝi signifas kompreni la problemon. Difinu ĝin kaj skribu ĝin sur paperon. Laŭtlegu vian problemon. Solvi ion bezonas tempon, do trankviliĝu kaj pensu pri via strategio. Ne gravas, kiajn malfacilaĵojn vi havas. Restu optimisto. Sed optimisto ne estas naiva esperanto, kiu kredas, ke sen peno aferoj pliboniĝos. Ne perdu kuraĝon. Volo kaj povo ambaŭ plifortigos vin. Ne forgesu, ke vi neniam estas sola! ----------------------------------------- Phil Bosmans vizitos la UKon en Vieno! Phil Bosmans, la aŭtoro de Ŝanco por Feliĉo kaj la instiganto de Movado sen Nomo, vizitos la UKon. Lundon, la 27an de julio, vi havos eblecon renkonti lin okaze de • la tago de la libro (je la 10.30 ĝis la 12.00a horo, en salono Lapenna) • la kunveno de Movado sen Nomo (je la 11.30 ĝis la 12.30a horo, en salono Wüster) Bonvenon al ĉiuj! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19925.s | Onidiroj: krestomatio de mensogoj! | 1992 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19925 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19925.s.jpg | x_04.04.19925.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Onidiroj: krestomatio de mensogoj! Kalumniantoj Ĉie ili troviĝas: tiuj homoj, kiuj kun plezuro daŭre babiladas pri aliaj homoj. Plejofte tiaj babiloj enhavas nur sensencajojn, sed ili rapide kreskas ĝis malicaj klaĉoj kaj tre falice iĝas veraj mensogoj kaj intenca trompado. La kalumniantoj malagrabligas la etoson. Ili kaŭzas indignon, doloron kaj mizeron. Sed tio entute ne in- teresas ilin, ĉar ŝutantoj de onidiroj ne havas koron, nur estas plenplenaj je mortiga veneno. Plie, se ili estas influhavaj kaj lertaj personoj, ili kapablas detrui homojn kaj homgrupojn je distanco. Sur reklamtabuloj kaj en amaskomunikiloj ili elkraĉas falsaĵojn; dis- kaj misinfluas per bele enpakitaj delogoj, ec kontraŭ pago. Tio malglatigas la kunvivadon. Onidiroj postlasas iom da veneno en ĉiu homa kontakto. Neniu plu sentas sin sekura. Tio estas ege ĝena kaj subfosa situacio. La vortoj de kalumniantoj minas la plej belajn, homajn sentojn de amikeco. Kiu ankoraŭ kuraĝas akcepti kaj doni sinceran bonvolon, se tute mankas fido kaj sekureco? Onidiroj minacus ĉiun kunlaboron kaj ĉiun konstruadon de paco kaj feliĉo. Tia agado estas publika danĝero! Via devo estas kreado de nova etoso! Ĉar gravas vero, kaj ne mensogo kaj trompo. ĝar gravas amo inter homoj kaj ne aĉajoj. Ĉar gravas vivoĝojo kaj ne sensacio. Tial ĵetu iom da steloj inter tiom oftaj malgajaĵoj kaj nigraj pensoj, por ke la homoj denove kredu je la estonteco. Ĉi tie temas pri baza spirita higieno: ni nur kapablas plene ĝui la sanan aeron, puran akvon kaj verdejojn, kiam ni purigas ankaŭ nian spiritan klimaton! ------------------------------------------- Bijlage bij levilkarto nr 5, sept-okt. 1992 ------------------------------------------- |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20061.s | Ni, lernante ĉiam Venki, ne scipovas do malvenki ... | 2006 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20061 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20061.s.jpg | x_04.04.20061.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Afgiftekantoor Antwerpen-X -- driemaandelijks (jan-feb-mrt 2006) Verantwoordeliik uitgever: lvo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem Levilkarto 1 (jan.-feb.-mrt. 2006) En plej multaj ludoj, kaj ĉefe en bataloj, sportoj kaj konkursoj, unu partio aŭ unu persono estas la glora venkanto, ĉiuj aliaj malvenkantoj. Do, unu estas feliĉa, la aliaj malfeliĉaj, tristaj, sed ofte ankaŭ deprimitaj, enviaj, ĵaluzaj, venĝemaj, ĉar oni ne lernis digesti malvenkon. Anstataŭ ol akcepti la malvenkon, oni malfacile sukcesas paciĝi, ĉefe pro premo de la ĉirkaŭaĵo, aŭ pro timo alfronti la publikon ĉar oni ne respondis al Ia atendoj. Estas socia problemo malfacile solvebla. Jam ekde infanaĝo Ia sukceso-strebo estas altrudata al la infanoj: oni lernu bone en lernejo, oni estu lerta, saĝa, kapabla, rapida, ktp. En iuj landoj la premo pri studado kaj kariero estas tiel granda ke sinmortigoj sekvas. Ĉu tio vere necesas? En la lastaj 5-7 jaroj la konsumado de kontraŭdeprimiloj duobliĝis! Kaj eĉ tiu unu glora sportisto - kiu preskaŭ spitis la morton por sia venko - iam estos superata de alia, nova talento. Ĉiam estos iu kiu saltos pli alte, kiu estas pli rapida, ... Tia gloro estas bela, sed efemera. Pli gravas ke oni diru pri iu 'Li bone kapablas desegni.' anstataŭ: 'Li ne bone lernas en lernejo, li ne scipovas skribi senerare, kaj li ne kapablas sporti, kaj, kaj, ... Unu laŭdo estas pli grava ol mil mallaŭdoj. Ankaŭ desegnistoj estas bezonataj. Ne ĉiuj povas esti tiel kiel la pli aĝa frat(in)o aŭ la patr(in)o. Bedaŭrinde, ne-konkuraj ludoj estas nur malmultaj. La socio estimas venkantojn, ŝatas sensacion, 'bezonas idolojn' kiuj bedaŭrinde devas servi kiel modeloj al infanoj. Ĉu eblus iel rompi la senfinan cirklon? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19915.s | Ni vivas nur hodiaŭ | 1991 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19915 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19915.s.jpg | x_04.04.19915.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ni vivas nur hodiaŭ Ni pasigis kelkajn feriotagojn en kampara familio. Malgranda Kalomano estis la stelo de la familio. Li daŭre surprizis nin per sia vivĝojo, energio kaj kaprica, neniel antaŭvidebla konduto. La avino, la patrino kaj Ia fratoj dediĉis multe da tempo al li, por ke li spertiĝu. La vivo en tiu ĉi familio elradiis spontaneecon. Ni ne multe babilis pri la pasintaj tagoj. Ni ne multe planis la venontajn. Sed ni intense ĝuis ĉiun momenton, same kiel malgranda Kalomano. Tiu ĉi sperto multe pensigis kaj inspiris min. Mi ŝatas komuniki ĝin al tiuj homoj, kiuj senhalte lamentadas pri la pasinteco kaj tiel forpelas siajn amikojn kaj parencojn, teditaj pro tro da plendoj. Mia sperto ankaŭ povus inspiri homojn, kiuj tiom multe zorgadas pri la estonteco, ke ili forgesas ĝui la nuntempon. Mi ne volas kritiki homojn, kiuj interesiĝas pri la pasinteco de individuo aŭ pristudas la historion de societo por fari el tio utilajn konkludojn. Mi ankaŭ ne volas kritiki homojn, kiuj planas siajn laborojn. Cetere MsN neniam volas kritiki, sed nur foje transdoni atestojn de plenhoma feliĉo aŭ foje konsili kaj konsoli tiujn, kiuj perdis la vivĝojon. Sed mi pensis, ke okupiĝi pri la estinteco aŭ estonteco estas — neeviteble necesa — fuĝo el la nuntempo. Se tia fuĝo fariĝas tro ofta, ĝi malhelpas nin por ĝui la vivon. Ĉar fakte, ni vivas nur hodiaŭ. Citajo el la furora libro «La ĉielo estas la limo», de usona aŭtoro kaj terapeŭto Wayne Dyer: Kiam vi kree engaĝiĝas en la vivo, vi ne havas tempon por malsano aŭ laceco. Se vi aktivas kaj plenenergias, la nunaj momentoj ŝajne preterflugas kaj ne restas tempo por deprimo aŭ por kovi zorgojn. Vi ne plu spertas problemojn, kvankam la „fundo" de via vivo troviĝas en Ia identa realeco. Ĉiufoje kiam, en mia konsultejo, mi renkontiĝas kun iu, kiu suferas pro deprimo, mi malkovras ke la saniga kuracilo estas kontentiga aktiveco. La fina solvo ne troviĝas en la rea fosado de memoraĵoj el la juneco, en la kulpigo de siaj gepatroj aŭ de aliuloj, sed en la helpado por retrovi Ia vojon al pli da ligiteco kun la vivo. Aktivaj homoj nur malofte havas tempon por lamigaj problemoj. Esti tro okupita ankaŭ povas esti malsano, sed la esenca mesaĝo estu, ke la vivo en la nuntempo estas la plej forta medikamento kontraŭ emocia perturbo aŭ deprimo, iam ajn malkovrita. La kapablo vivi en la nuntempo estas konduto kultivenda en la ĉiutaga vivo. Bijlage bij «Levilkarto» nr.5, sept.- okt. 1991 |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20064.s | Neniam perdu kuraĝon | 2006 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20064 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20064.s.jpg | x_04.04.20064.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Neniam perdu / kuraĝon Se vi ne povas flugi, kuru Se vi ne povas kuri, iru Se vi ne povas iri, rampu Sed neniam haltu Neniam malsupren, ĉiam supren Se vi ne povas ridi, ridetu Se vi ne povas rideti, estu gaja Se vi ne povas esti gaja, estu kontenta Sed neniam perdu kuraĝon Ĉiam daŭrigu antaŭen. Eugène Mattelaer Levilkarto 4 (okt-nov-dec. 2006) Afgiftekantoor Antwerpen X Verantw. Uitg.: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20173.s | Ne zorgu pri 'eble' ! | 2017 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20173 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20173.s.jpg | x_04.05.20173.v.jpg |
Priskribo |
---|
Eble morgaŭ la mondo pereos. Eble morgaŭ iu insultos vin. Eble la aŭto paneos. Eble, eble, eble. Ekzistas 1000 kialoj imageblaj por zorgi kaj maltrankvili. Sed ekzistas 2 bonaj kialoj NE zorgi: 1. Ni vivas nun. Kaj se nun ne hantas vin iu problemo, bone! Profitu de la vivo! Ne ruinigu jam la hodiaŭan tagon pro io kio eble povus okazi morgaŭ. Alikaze vi neniam povos esti trankvila. 2. Vi havas manojn por ripari ion. Kaj vi havas kapon por pensi kaj trovi solvon por situacioj. Kaj eĉ se vi mem ne povas ripari ion aŭ solvi iun problemon, vi jes ja povas pensi pri strategio por solvi la problemon, kiun alparoli, kien iri... Por plej multaj problemoj ekzistas solvo! Fine, pensu pri jena mallonga dialogo: * Iun tagon, ni ĉiuj mortos. Kio do estas la senco de ĉio? * Nu, ĉiujn aliajn tagojn, ni NE mortos, ĉu ne? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20011.s | Ne serĉu feliĉon malproksime: ĝi estas en la propra kapo! | 2001 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20011 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20011.s.jpg | x_04.04.20011.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ne serĉu feliĉon malproksime, ĝi estas en la propra kapo! ANTAŬ ĈIO, mi volas kuraĝigi tiujn personojn, kies lokaj ĉirkonstancoj simple malebligas esti feliĉa, personoj trafitaj de milito, ekonomia krizo aŭ alia katastrofo. Por ili apenaŭ povas validi tiu ĉi slogano; mi esperas ke ili en sia malfacila vivo, sukcesos ne perdi esperon kaj kuraĝon, ĉar ĝuste espero kaj kuraĝo povas helpi persisti ĝis la reveno de la suno. La slogano fakte estas destinita al tiuj homoj kiuj havas ĉion kion ili bezonas, kiel manĝo kaj tegmento, sed ne tion kion ili deziras, kiel ekzemple nova, luksa aŭto dum la malnova funkcias ankoraŭ tute bone. Sciu ke eĉ riĉuloj ne feliĉas! Feliĉo ne konsistas el tio kion oni havas aŭ tiu kiu oni estas, sed sekvas el la maniero laŭ kiu oni pensas. Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj! Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontibrui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 1 (jan: feb: marto 2001) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever. Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20091.s | Ne scias mono pri sano kaj bono. | 2009 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20091 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20091.s.jpg | x_04.04.20091.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto jan.feb.marto 2009 Ne scias mono pri sano kaj bono. La mondo; la komerco, la farmacia industrio, la politiko, ĉio turniĝas ĉirkaŭ mono. Ĝi fariĝis motivo, kialo, senco, strebcelo. Sed ankaŭ: fonto de mizero, malfeliĉo, krimoj, fraŭdo, ĵaluzo, envio, trompoj... Kompreneble ni bezonas monon por vivi, por aĉeti nian panon, por havi nian bazan komforton. Sed ĉio alia, al ni trudata pere de reklamo, por ke ni konsumu, por ke la riĉaj komercistoj kaj industriistoj ankoraŭ pli riĉiĝu, ni ne vere bezonas. Pli bela, modema aŭto, pli rapida komputilo, telefono kun pli da akcesoraĵoj, biskvitoj en pli bela pakaĵo kun nova gusto, pli, pli, pli... ĉu vi ne foje perdas la superrigardon? Ĉiu amasvarbado blindigas nin por tio kio vere gravas: • Je homa nivelo: sano, feliĉo kaj bonfarto. • Je interhoma nivelo: kompreno, harmonic., reciproka helpado kaj amikeco. • Je superhoma nivelo: la sunlumo, nia planedo, la naturo kaj la medio. Neniam ni forgesu tion! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20203.s | Ne perdu vian tempon | 2020 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20203 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20203.s.jpg | x_04.05.20203.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ne perdu vian tempon. (Julio-aŭgusto-septembro 2020) Kiam oni estas juna, oni ŝajne havas senfinan kvanton da tempo. Tarnen, la tempo rapide progresas kaj subite oni konscias ke pasis jam multaj jaroj kaj restas al si malpli ol oni dezirus. Tial des pli gravas okupiĝi pri aferoj kiuj estas vere valoraj. Oni do ne perdu sian tempon provante konvinkadi obstinulon pri io ajn, ne indas perdi tempon pro kvereloj. Evitante tiajn situaciojn, vi ne nur gajnas tempon, sed ankaŭ konservas vian feliĉon, bonhumuron kaj psikan bonfarton. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20111.s | Ne la grandaj vortoj, sed la etaj agoj ŝanĝas la mondon | 2011 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20111 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20111.s.jpg | x_04.05.20111.v.jpg |
Priskribo |
---|
Estas facile paroli laŭte kaj per multaj belaj vortoj. Oni jes ja ŝatas aŭdi belajn vortojn, do multaj homoj ankaŭ ŝatas aŭskulti ilin, sed tro ofte mankas la plenumo. Politikistoj povas promesi multajn reformojn por pli bona socio. Krimulo aŭ drogo-dependulo povas promesi ŝanĝiĝi. Tiuj vortoj estas belaj, sed estas ankoraŭ pli belaj se ili ankaŭ efektiviĝas. Grandaj vortoj bedaŭrinde tro ofte restas nur tremanta aero. Cedi sian lokon al maljunulo en buso, savi paseron, fari donaceton, viziti solulon estas etaj agoj, sed tuj efikaj kaj certe plibonigas la mondon. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19933.s | Ne kaŝu vin, kiam mi bezonas vin. | 1993 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19933 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19933.s.jpg | x_04.04.19933.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ne kaŝu vin, kiam mi bezonas vin Kara amiko, Dum du jaroj ni bonege amuziĝis. Ni kune tenisludis; ni kune feriis ĉe la marbordo; dum semajnfinoj, ni kune vizitis trinkejojn kaj dancejojn. Kaj ni multege ridis. Ni primokis aliajn homojn, ni flirtis kun belaj knabinoj, ni kune planis petolaĵojn. Kaj tiam subite mi ekhavis problemojn en mia laboro. Tio nervoziĝis min. Sed vi ne emis aŭskulti min kiam mi parolis pri tio. Tute neatendite, mi perdis mian laboron kaj ne trovis novan. Kaj kiam mankis al mi mono por daŭrigi nian antaŭan diboĉan vivon, vi pli kaj pli forgesis viziti aŭ inviti min. Subite multaj zorgoj ekaperis samtempe. Estis kvazaŭ mia tuta mondo disfalis. Mi bezonis amikecon, konsolon, komprenemon kaj helpon... Mi multfoje telefonis al vi. Sed pli kaj pli mi rimarkis ke mi tedis vin. Kaj vi neniam plu aperis en mia loĝejo. Feliĉe iom post iom mi venkis miajn krizojn. Mi preskaŭ sukcesas vere adiaŭi mian patrinon. Hazarde, mi revidis vin. Vi denove invitis min por akompani vin. En la mizera periodo, kiun mi travivis, mi ekkomprenis kiom supraĵa estis nia amikeco. Mi komprenis, ke mi bezonas veran amikon, iun, kun kiu mi povas dividi mian vivĝuon sed ankaŭ miajn timojn, miajn zorgojn kaj miajn problemojn. Mi konsilas al vi, ke ankaŭ vi serĉu pli profundan amikecon. lam ankaŭ venos fino al via vivo, kiu konsistas el nura „ĉasado" de plezuroj. Kaj tiam ankaŭ vi malkovros, ke viaj „amikoj" emas kaŝi sin kiam vi bezonas ilin. Mi deziras al vi pli agrablan sperton! Bijlage bij Levilkarto, n-ro 3 (mei-juni 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20183.s | Ne gravas fali, sed releviĝi! | 2018 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20183 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20183.s.jpg | x_04.05.20183.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ne gravas fali, sed releviĝi! (Julio-aŭgusto-septembro 2018) Japana proverbo diras “Sep foje fali, ok foje restari”. Malmultaj aferoj sukcesas je la unua provo, sed tiu kiu persistas, finfine sukcesos! Atleto, akrobato, verkisto, muzikisto, laboristo, metiisto, ... devas multe ekzerci por atingi bonan nivelon. Rapida rezulto ne ĉiam estas bona rezulto! Povas okazi ke vi konfrontiĝas kun malbonŝanco kaj malhelpo. Pacienco, atendu foje iomete, prenu tempon por trankviliĝi, pensi, poste reprovu kun freŝa energio. Eble petu konsilon aŭ helpon, sed ne cedu! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20032.s | Ne fuĝu de fuĝintoj | 2003 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20032 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20032.s.jpg | x_04.04.20032.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ne fuĝu de fuĝintoj Vivi Estas amasoj da ili sur nia planedo : la familioj, la virinoj, Ia infanoj, kiuj sencele vagadas pro malsato. Forpelitaj pro militoj, persekutoj aŭ alia sufoka mizero. Kompletaj societoj transiras landlimojn. Sopire al sekureco kaj hejmeco. For de la mizero. Kun angoroplenaj okuloj. Serĉante stabilecon, Ioĝlokon, iom da certeco .... vivon ! Timo por ta nekonato Pere de gazetoj aŭ televido iliaj rigardoj atingas nin. Ni komprenas ilin per nia koro. Tiaj okuloj. Tiuj demandoj. Tiu mizero tuŝas nin ... mallongtempe. Kial mi helpu? La racio tamen venkas. Ni ekdubas. Ludo kun ciferoj kaj bonaj intencoj. Ni fuĝas en pretekstoj. Kial mi helpu ? Aperas muroj de memprotekto kaj konservemo de Ia propra praveco. Ni homoj ! Tiaj ni ja estas. Timemaj pro nekonataĵoj... nekonatuloj. Kiu helpas kiun ? Ili rigardadas al ni dum ili staras antaŭ niaj muroj de superfluo. Ili frapas ĉe niaj limoj. Ĉe niaj pordoj. Ĉe nia koro. Ĉar ili fuĝis ili perdis ĉiujn siajn havaĵojn. Ĉu ni fuĝis de nia kora voĉo? Levilkarto n-ro 2 (aprilo-majo-junio 2003) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20044.s | Ne estas nur papilio en via familio. | 2004 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20044 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20044.s.jpg | x_04.04.20044.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ne estu nur papilio... en via familio Kiel vi scias, papilio flirtas kaj iras kaj revenas laŭplaĉe, de floro al floro... kaj foje tute ne revenas — aŭ nur malofte. Tiel okazas foje ankaŭ en familioj, tro multe eĉ! Junaj homoj estas ofte tro okupataj pro la laboro, la infanoj, kaj ne faras tempon por viziti la geavojn, geonklojn, ... Tiuj ĉi ofte ne volas ĝeni la junulojn', ne volas altrudi sin, kaj restas hejme, tamen iom tristaj pro la manko de kontakto. Foje okazas familiaj kvereloj, kiuj daŭras longe, foje tiel longe ke oni eĉ ne plu memoras kiel komenciĝis la kvereloj. Tiaj kvereloj utilas al nenio, sed nur tristigas ĉiujn koncernatojn. Kaj poste, longe poste, eble nur kiam la geavoj, geonkloj, ... jam forpasis, aperas sentoj de manko kaj bedaŭro, sed estas jam tro malfrue. Zorgu ke ne finiĝos tiel! Do kial ne foje alvoki kaj demandi kiel oni fartas? Kial ne pli ofte viziti aŭ telefoni viajn proksimulojn, parencojn, ...? Tio povas fari bonon al ĉiuj! Afgiftekantoor Antwerpen-X, Verantwoordelijk uitg.: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem. Levilkarto 4 (oktobro-novembro-decembro 2004). |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20021.s | Ne ekzistas vojo al amo, amo estas la vojo. | 2002 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20021 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20021.s.jpg | x_04.04.20021.sv.jpg |
Priskribo |
---|
NE EKZISTAS VOJO AL AMO La suno estas por multaj la plej kutima aĵo en la mondo. Tamen, ĝi ĉiutage produktas miraklon. Ĝi lumigas kaj varmigas la mondon por mi. Ĝi baraktas kun nuboj por vidi min Kaj por donaci belan tagon al mi. Nokte ĝi migras al la alia flanko de la mondo Por tie donaci lumon al la homoj. Simile okazas kun amo. Kiam amo estas en mia vivo ĝi alportas lumon kaj varmon. Kiam mi havas amon, Mi povas malhavi mutton. Sed kiam amo malaperas en mia vivo La'ombroj fariĝas pli grandaj Kaj inundas min malvarmo kaj nokto. Amo estas kiel la suno. Kiu havas ĝin povas malhavi mutton. Kiu malhavas amon, malhavas ĉion! Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 1 (januaro-februaro-marto 2002) - AFGIFTEKANTOOR: ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20182.s | Ne eblas brakumi ... tra ekrano! | 2018 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20182 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20182.s.jpg | x_04.05.20182.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ne eblas brakumi… tra ekrano. (Aprilo-majo-junio 2018) Tre rapide kaj facile oni povas tajpi “xxx” per telefona mesaĝo, sed kio estas la signifo? Ni ĉiuj scias ke la signifo estas io kia “3 kisojn”. Daŭras eĉ ne 1 sekundon sendi tion. Ni faras tion rutine, senpense eĉ. Nun imagu, ke anstataŭ sendi la 3 iksojn, vi brakumas tiun personon. La brakumo kaj ĝia signifo estas multe pli profunda, kaj litere tuŝas la personon ĝis la koro. Tion ne povas fari rapide tajpitaj literetoj! Estas vere ke foje mankas tempo viziti amikon aŭ familion. Sed, se ni malpli aktivas per niaj telefonoj kaj komputiloj en la virtuala mondo, ni eble povos krei tempon por viziti amikon aŭ familion en la reala mondo?! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20101.s | Ne diru kion vi scias. Sed sciu kion vi diras! | 2010 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20101 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20101.s.jpg | x_04.05.20101.v.jpg |
Priskribo |
---|
Paroli estas facile, sed rapide oni parolas tro. Ne ĉiam temas pri malkaŝo de sekreto, sed pri ofendo de ies sento, de pligravigo de jama konflikto, aŭ embaraso de iu. Foje estas pli saĝe silenti, aŭ diri ‘vi pravas’, anstataŭ pligravigi la situacion. Jes, foje (ofte?) okazas maljusteco kaj tio kolerigas vin. Provu tamen silenti por unue trankviliĝi kaj nur poste reagi. La reago estos multe pli racia kaj justa. Fivortoj estas kiel armilo kontraŭ armilo… tio nur eskaladigas la konflikton! Kaj… foje, dirante eĉ ne unu vorton, vi esprimas pli, ol per mil. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.20053.s | Movado sen Nomo 25-jara! Koran dankon pro la subteno! | 2005 | 99 | 420 | 04 | 03 | 20053 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.20053.s.jpg | x_04.03.20053.sv.jpg | x_04.03.20053.v.jpg |
Priskribo |
---|
25 jaroj MOVADO SEN NOMO Jam en 1938, pastro Henri De Greef fondis en Nederlando asocion kun la nomo Bond zonder Naam (Movado sen Nomo). En 1957 Phil Bosmans, katolika pastro en Belgio, ricevis la taskon por okupiĝi pri fondo de Bond zonder Naam en Belgio. En unu jaro li havis 20.000 interesitoj. Lia baza ideo estis ke en la moderna socio, oni havas tro multe da atento por strukturoj kaj teknologio kaj forgesas la simplajn homajn bezonojn. Tial li emfazis la Kulturon de la Koro. Li interalie atentigis la publikon per la presado kaj dissendado de kartoj, kiuj havas simplan, trafan mesaĝon. Li nomis ilin levilkartoj por levi la homan nivelon en la socio. Foje la slogano sur tiu karto estis milda, humurplena, foje ĝi estis akra. La strukturo de Ia movado fariĝis tute volontula: membreco estas senpaga, nura sinanonco sufiĉas. Sed la aliĝintoj promesas atenti pri la Kulturo de la Koro. Mirige estas ke - sen almozpeti - spontaneaj donacoj ĉiam sufiĉis por kovri la pres-, administrad- kaj afrankokostojn. La movado rapide kreskis al 300.000 membroj. Phil Bosmans rimarkis ke tiu bezono je Kulturo de la Koro estas universala. Lia agado komenciĝis en Flandrio kaj do en la nederlanda lingvo. Sed Bosmans instigis kaj subtenis similajn iniciatojn en la franclingva parto de Belgio kaj eksterlande. Tiel fondiĝis 11 pliaj asocioj, kiuj estas aŭtonomaj. Bosmans simpatiis kun Esperanto kaj komprenis ĝiajn eblecojn plivastigi la horizonton por la mesaĝoj pri la Kulturo de la Koro. En 1980, nova esperantisto, Jos Kerfs, ekkontaktis kun Bosmans. Kune kun du amikoj kaj kelkaj spertaj esperantistoj en Antverpeno, li fondis la 12an sekcion: Movado sen Nomo je la 30a de januaro. Bond zonder Naam finance subtenis la starigon. Eldoniĝis 6 levilkartoj jare. La bazaj principoj restis samaj: senpaga membreco, sed la membroj promesas atenti pri la Kulturo de la Koro kaj eventuale finance kontribuas laŭ siaj deziro kaj ebleco. La unua slogano, kiu ankaŭ respegulas la esencon de la movado, estis 'Pli bona mondo komenciĝas en via propra Koro'. Evidente okazis diversaj ŝanĝoj en la estraro sed preskaŭ ĉiuj restis dum longa tempo en la gvidorgano. Multaj personoj kontribuis ekster la estraro. Ni ne mencias nomojn, ĉar la titolo de la movado ankaŭ aludas la anonimecon en la aktivecoj. Bedaŭrinde, la fondinto forpasis. Ekde la komenco, la agado estis en harmonio kun Bond zonder Naam, sed tute sendependa. La sloganoj por internacia publiko estu aliaj ol tiuj por belga. La komenca problemo estis malfido de esperantistoj: "senpaga aliĝo - kio kaŝiĝas malantaŭ tio?". lom post iom, sed malrapide, la membronombro kreskis. En 1988 Movado sen Nomo unuafoje aperis en Ia Universala Kongreso en Rotterdam. Ekde tiam ĝi aperis en multaj UK-j, kelkfoje per informa budo, preskaŭ ĉiujare per informa kunveno, en la lastaj jaroj ankaŭ en angulo de la stando de Monato kaj/aŭ en la stando de fakaj asocioj. Grava paŝo estis la eldono de traduko de la plej furore libro de Phil Bosmans 'Ŝanco por Feliĉo'. Esperanto estis la 20a lingvo en kiu ĝi eldoniĝis. En 1992 Bosmans mem partoprenis la UK en Wien. Kvankam li ne konas Esperanton, li senprobleme komprenis la reagojn de la ĉeestintoj en informa kunveno kaj reagis pere de interpretisto. Bond zonder Naam helpas la Esperanto-sekcion sed insistas pri memstareco, la membronombro kreskas sed ne la enspezoj. Tial la estraro decidas en 1997 eldoni nur 4 levilkartojn en la jaro. En 2000, por festi la 20-jaran ekziston, MsN eldonis duan libron de Phil Bosmans, 'Donace al vi'. En Antverpeno okazis tre etosplena festo kun la aktivuloj kaj en ĉeesto de Phil Bosmans. La nombro da aliĝintoj kreskis al 1800 en 65 landoj. ĉiujare alvenas multaj korespondaĵoj de personoj, kiuj esprimas sian admiron kaj aprezon por la senditaj Levilkartoj. Sed ankaŭ evidentiĝis ke en la adreslisto, kunmetita en 20 jaroj, multaj adresoj iĝis nevalidaj : ni sendis kartojn al personoj kiuj forpasis, translokiĝis, jam ne plu uzis Esperanton, aŭ perdis interesiĝon por la Movado. Kaj la afrankokostoj daŭre altiĝis. Ekde 2003 ni komencis aktualigi nian adresaron: personoj, kiuj volas pluricevi la sloganojn havas tutan jaron por sciigi tion. Samtempe ni komencis dissendi sloganojn rete. Post tiu operacio restas proksimume 450 perpoŝtaj sendaĵoj kaj 200 retaj. Tio estas konsiderinda ŝrumpiĝo de la adresaro. Sed nun ni povas certi ke la kartoj atingas homojn, kiuj deziras ilin. Novaj aliĝoj ĉiam eblas. Novuloj alvenas precipe pere de famaj membroj. MsN ankaŭ havigas eblecon por rete kontribui aŭ diskuti : http:/lm-s-n.skynetblogs.bel. Ne forgesu uzi ĉi tiun eblecon. Ni dankas al vi, kara leganto, pro via partopreno por kontribui al pli da Kulturo de la Koro kaj por diskonigi ĝin al la homoj, kiujn vi konas kaj amas! Ni kune festu la 25-jaran ekziston per la pligrandigo de la rondo! Afgiftekantoor Antwerpen X• Verantwoordeliik uitgever: too Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.06.20241.s | Movado sen Nomo - kalendaro 2024 | 2024 | 297 | 210 | 04 | 06 | 20241 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.06.20241.s.jpg |
Priskribo |
---|
Ŝanĝu ĉe vi mem tion, kion vi trovas malĝuste ĉe aliaj. Tiel ofte nin ĝenas aferoj ĉirkaŭ ni. Ladskatoloj, plasto, rubo sur la strato aŭ en la naturo, agreso en trafiko kaj en nia socio. Tenu spegulon kaj pripensu kio tiom ĝenas vin kaj kiel vi mem eraras! ********** Sen hejmo vi estas nenie. Kiel vi sentus vin, kiam ĉio kio donas vin kaj viajn karajn securecon malaperus. Vi nenie hejmus plu, kaj varmeco, kaj tegmento mankos. Kio estus via plej granda deziro? ********** Kiu brilas, tiu neniam marŝas en mallumo. Ĉu, vi jam rimarkis, ke homoj kiuj radias entuziasmon pli facile altiras aliajn kaj pli facile vivas, ol plendantoj, kiuj elspezas al ĝi tro da energio. Pasio inspiras kaj lumigas vian menson tion vi radias. Tiel vi lumigas vian propran vojon. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.06.20242.s | Movado sen Nomo - kalendaro 2024 | 2024 | 297 | 210 | 04 | 06 | 20242 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.06.20242.s.jpg |
Priskribo |
---|
Surhavu ion pozitivan, tiu ĉiam bonaspektas. Bela sinteno estas kiel bela vestaĵo kio ĉiam taŭgas kaj pere de kio vi ĉie certe pozitive brilos. ********** Pli bone konstrui pontojn ol murojn. Muroj limigas vian horizonton, pontoj kondukas vin al ĝi. Muroj ne permesas vin kreski kun malferma menso kaj limigas la spertojn, kiujn vi povas dividi kun aliaj por mense pli riĉigi. Pontoj kondukas vin al la larĝaj horizontoj, riĉigas rigardon kaj komprenon de la mondo! ********** Ne kalkulu ĉiun taghoron, kalkulu la valoron de ili! Ĉiu tago en la vivo estas donaco, sed kion vi faras el ĝi faras la diferencon. Ĝuu, kresku, riĉigu kaj dividu, por ke tagfine vi povas retrorigardi ĝin kontente! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.06.20231.s | Movado sen Nomo - kalendaro 2023 | 2023 | 297 | 210 | 04 | 06 | 20231 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.06.20231.s.jpg |
Priskribo |
---|
La mondo komenciĝas ĉe via pordo. Ne necesas fari longajn, malproksimajn vojaĝojn. Ekkonu la nekonatojn proksime al vi, malfermu vian pordon, kaj invitu la mondon en vian domon. ********* Nia tero estas mirinda loĝejo. Nia tero estas teksajo en kiu miloj da fragilaj fadenoj ligas homojn kun homoj, kun la tuta naturo, la aero, la riveroj, la maro. Ni estas konektitaj, ni spiras la saman aeron, ĝuas la saman sunon. Ni bone prizorgu nian hejmon! ********* Kion signifas ni unu por la alia? Tro ofte ni agas kiel papilioj, kiuj mallonge rilatas kun aliaj kaj poste malaperas, foje revenas, foje ne. Ne forgesu vian familion, viajn geamikojn, ne pensu pri ili nur kiam vi bezonas ilin. Ĝuu kune la nektaron de la vivo. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.06.20232.s | Movado sen Nomo - kalendaro 2023 | 2023 | 297 | 210 | 04 | 06 | 20232 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.06.20232.s.jpg |
Priskribo |
---|
La veraj valoraĵoj La danĝero de nia socio estas la "utileco". Ĉio devas esti "utila". Sed la plej gravaj aferoj en nia vivo ne estas kalkuleblaj: amo, amikeco kaj bona sano. Jen la veraj valoraĵoj! ********* La pli verda herbo Laŭ proverbo, homoj imagas ĉiam ke la herbo estas pli verda aliloke. Tio estas granda miskoncepto: la herbo estas pli verda tie, kie vi akvumas kaj prizorgas ĝin. ********* La vera vi Ne perdu vian tempon provante esti tiel kiel aliaj homoj diras ke vi estu. Se ili ne estas kontentaj kun la persono kiu vi vere estas, venis tempo por trovi homojn kiuj jes ja aprezas vin tia, kia vi estas. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20103.s | Mia koro diras tiktak', ...ne taktik' | 2010 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20103 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20103.s.jpg | x_04.05.20103.v.jpg |
Priskribo |
---|
Homo de bona volo ne elpensas ruzajn planojn, alivorte taktikojn por akiri ion kion li/ŝi normale ne rajtus havi. Taktikoj estas bone por ludo, sed ne por interhoma rilato. Taktikoj kaj ruzaj planoj ĉiam implicas malgajnantojn kaj viktimojn, do malfeliĉulojn. Bedaŭrinde tro da homoj en la socio tamen tiel funkcias. Almenaŭ ni mem gardos nian purajn koron kaj animon, dum la aliaj iun tagon mem fariĝos la viktimo de siaj propraj ruzoj kaj, eble pentos? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19913.s | Mia amikeco estas senpaga | 1991 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19913 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19913.s.jpg | x_04.04.19913.sv.jpg |
Priskribo |
---|
MIA AMIKECO ESTAS SENPAGA Karaj geamikoj, En mondo superregita de la mono, en kiu la mono estas fakte la ĉarniro de la socio, mi venas al vi kiel komerca komizo, kiu sonorigas je ĉiuj pordoj. Ne, ne rigidigu! Ne haste fermu vian pordon per ŝlosilo aŭ riglilo. Kvankam mi komprenus vian reagon: “Kion ĉi tiu volas vende altrudi? ĉu mi ne estos trompita? Kiom tiu varo kostos?”. Mi komprenus, ĉar mi mem reagus sammaniere. Tro ofte ni jam spertis, ke ĉio devas esti pagita; de la plej etaj gis la plej esencaj aferoj de la vivo: la manĝaĵoj, la vestaĵoj, la radio kaj la televido, la akvo en la domo, la elektro, la varmigo de la domo, kaj la domo mem en kiu ni loĝas. Ne, trankviliĝu, mia varo estas senpaga. — Ĉu senpaga? Do certe ankaŭ senvalora. Ĉu io, kio neniom kostas, povas havi valoron? — Jes, certe. Ĉu mi donu ekzemplojn? La sunlumo, la ripoziga malhelo de la noktoj, la beno de la pluvo, la refreŝiga kaj puriga vento, la ĉiutaga miraklo de la naturo, la katenanta sinsekvo de la sezonoj k.t.p. Ĉi ĉion mi ne kapablas doni. Tiu kiu ĝin donas, ne altrudas sin al ni. Li estas diskreta. “Sed, nu jes,” vi eble diros, “tio estas io tute alia. Kiam mi aŭdas pri varoj, mi supozas ke ĝenerale ili estas iel enpakitaj, ofte en kiel eble plej alloga enpakaĵo.” “Ne, efektive, mia varo, same kiel la supre menciitaj, ne povas esti enpakita. Feliĉe ne! Ĝi forŝiras ĉion kio volas envolvi ĝin. Ĝi volas esti absolute libera kaj mondvasta.” Sed, kiel eblas? Vi eĉ ne konas min. Tio, kion mi scias pri vi, larĝe sufiĉas. Mi scias ke vi estas homo. Nu, tio neniel estas nenio, ĉu? Nu, diru la nomon de via varo senpaga. Ĝi estas mia amikeco, kaj mi petas, eĉ petegas akcepti ĝin. El mia propra koro, ĝi fluas kiel rivereto tra mondo, kies vojoj estas provizitaj de kartetoj kun prezoj, same kiel en supermarkto. Tio kostas tiom, kaj tio tiom. Ĉiuj kartoj estas kvazaŭ ŝtonoj, kiuj formas digon je ambaŭ bordoj de la rivereto, kaj kiuj kiel korsaĵo malplilarĝigas ĝin. Se vi baras mian amikecon, estu senzorga; ankaŭ ĝi estos diskreta! Vi aldonas ŝtonon al tiu malamika digo. Se vi akceptas, malfermiĝas kluzo, kiu rekte donas sur la maron, finĉelo de ĉiu rivero. Kaj kiu kuraĝas aserti, ke li laŭvere ne bezonas amikecon? Kiu planto rifuzus porti florojn? Sen floroj ankaŭ ne venas fruktoj kaj ĝia vivo estus estinta tute vana. Amikeco! Ho sublima varo, kies esenco estas esti donata kaj esti akceptata! Ĉiu vera amikeco estas senpaga. Ankaŭ mia! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19905.r | Mi ridas, ĉar mi fidas! | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19905 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19905.r.jpg | x_04.02.19905.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19905.s | Mi ridas, ĉar mi fidas! | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19905 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19905.s.jpg | x_04.02.19905.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Mi ridas, ĉar mi fidas! Foje iru surstraten kaj atente rigardu la vizaĝon de la preterpasantoj. Tre malofte vi vidos iun kun gaja mieno. Male eĉ, ili plejofte ne nur mienas seriozaj, sed eĉ malgajaj, tristaj aŭ naŭzemaj. Ĉu tio signifas ke tiaj homoj neniam ridas? Neniel. Oni povas ridi pro multaj kialoj. Ĉar oni aŭdas spritaĵon, ĉar oni festenas. ĉar iu situacio ŝajnas iom komika. nekutima. ĉar... Sed pri tiaj ridoj ni ne volas paroli nun. Ili ne estas malbonaj, tute ne. Sed dum tiaj ridoj precipe la buŝo ridas, sed ne la koro. Ili estas supraĵaj; preteriraj. Ili okazas je vi, dum disaj momentoj. Ili estas kiel ŝtono ĵetita en lagon. Ili sulkigas la akvospegulon sed baldaŭ la lastaj sulketoj malaperas. Ni volas paroli pri tiu rido. kiu donas specialan brilon al ies vizaĝo, rido, kiu rivelas al vi, ke tiu persono finfine estas kontenta. pli eĉ feliĉa. Tiaj ridoj ne kaŭzas bruon kaj ne tondre eksplodas. Ili estas trankvilaj, ili similas al lago, kiu spegulas bluan ĉielon. Ili fontas el tre profunda grundo. Sed, ĉu ekzistas do multaj kialoj por esti feliĉa? Sennombraj! Kun aŭ sen rimaĵo ni povus senfine parafrazi la titolon de ĉi tiu artikoleto. Eble jene: mi ridas, ĉar mi vidas, ĉar mi iras, ĉar mi kapablas paroli. pensi, rigardi la belaĵojn ĉirkaŭ mi, ami mian kunhomojn, gustumi delikatan frandaĵon, kanti. Finfine. kaj konklude: mi ridas, ĉar mi vivas! Sed jes, el la ĉi supre menciitaj ridkialoj, eble kelkaj aŭ multaj forfalas. Eble mi loĝas en malbela kvarlalo, kie oni vane serĉas belaĵojn. Eble miaj kunhomoj estas tiel malafablaj, ke mi ne kapablas ami ilin. Eble mi neniam havas la okazon manĝi ion bongustan. Eble mia voĉo estas tro raŭka por kanti. Eble. eble, eble... Ni koncedu, kvankam estus mirinde, ke absolute nenio postrestus. kio povas esti kialo por ke vi tamen estu kontenta. Sed malgraŭ ĉi ĉio. ekzistas personoj kiuj unuavide estas priplendindaj. Ili malsanas kaj malriĉas, kaj tarnen ili neniam eligas plendan vorton. Paco regas en ilia koro, kaj pacon ili elradias. Ofte ili neniel estas instruitaj nek kleraj. Ili estas pli ol ĉi ĉio: ili estas saĝaj. Ili scias, ke post la pluvo, venos la suno. Ili scias, ke la plej belajn aĵojn oni ne vidas per la okuloj. sed per la koro. Ili scias, ke spite al ĉio, ĉiu homo iel estas aminda. Ili scias finfine, ke nenie kaj neniam ili estas solaj. Ke en la silento, kiu eble ĉirkaŭas ilin je ĉiuj flankoj, iu bona amiko ĉeestas, kiu ĝisfunde amas kaj komprenas ilin,. iu, kiu povas doni sencon al ĉiuj sensencaĵoj de la sorto, iu, kiun oni senkondiĉe fidas. Provu ni do, same kiel tiuj saĝaj homoj, plej sincere diri en ĉiuj cirkonstancoj de la vivo: Mi ridas,ĉar mi fidas. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 8a jaro. n-ro 5. septembro - oktobro 1990 (8ste jg.. nr 5. sept.-okt. 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20005.s | Mi ĝojas ĉar mi vivas | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20005 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20005.s.jpg | x_04.04.20005.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Mi ĝojas ĉar mi vivas Agrablas: esti 'homo', vivi. Simple esti homo, rigardi al la ĉielo, al la suno, al la floroj kaj dumnokte al la steloj. Rigardi al la infanoj, ridi, ludi, labori, ami, revi, fantazii, kontenti: ĉiutaga festo. Venu, ni faru el ĉiu jaro jaron de la homo, de la simpla homo. Ne jaron de la klerulo, politikisto, astronaŭto. Ne jaron de la administrado, de la komputilo, de la psikiatrio. Nek jaron de Ia virino, nek jaron de la vira, sed jaron de la simpla homo dum simpla tago sub simpla suno. Ĝoju pri la etaj aĵoj! Per tiu ĉi ŝlosilo vi ĉiam kaj ĉie iom feliĉos. Ĉe la serĉado de la plej profunda kialo de homa feliĉo mi neniam trovis monon, posedon, lukson, nenifaradon, profitadon, festadon. Ĉe feliĉaj homoj mi trovis baze ĉiam profundan nestvarmon kaj spontanean ĝojon pri etaj aĵoj kaj grandan simplecon. Pere de leteroj, telefonado kaj multaj konversacioj, mi estas enkondukita en ĝangalon, kie homoj humiligas, torturas kaj senesperigas unu la alian. La ĝangalon, kie la plej animalaj instinktoj de la homoj festas. Havemon, misuzon de potenco, fieregon, fiavidon, ĵaluzon, perfortojn, ĉiujn tiujn aferojn, kiuj estas indikitaj de Jesuo kiel la radikoj de ĉiuj mizeroj. Ĉiam mi sidas senpova ĉe la multaj viktimoj, kiuj, elĉerpitaj kaj senpovaj, volas rezigni pri la vivo, mi emas krii en tiu ĉi spirita sovaĝejo: Homoj, reiru al la plej simpla vivmaniero, al la plej simplaj aferoj de la vivo, al kontenteco, boneco kaj amikeco. La simplaj, nekomplikaj homoj estas la nuraj pulmoj pere de kiuj nia mondo povas spiri. Simplaj homoj. Mirindaj homoj. Homoj pere de kiuj silente iras fluo de amo ĉirkaŭ la mondo. Ili estas la nazoj en nia dezerto. Ili estas la steloj en nia nokto. El la libro "DONACE AL VI" de Phil Bosmans, jus eldonita en Esperanto-traduko de MOVADO SEN NOMO okaze de 20-jara jubileo. (Vidu detalojn sur aldona novaĵletero) Levilkarto n-ro 5 (septembro-oktobro 2000)-AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19865.r | Metu vekilon por via konscienco! | 1986 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19865 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19865.r.jpg | x_04.03.19865.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19865.s | Metu vekilon por via konscienco! | 1986 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19865 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19865.s.jpg | x_04.03.19865.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Metu vekilon por via konscienco! En nia hodiaŭa socio, nia atento iras ĉien, armultaj aferoj kaj okazajoj. Al ĉio, kion vi vidas kaj aŭdas. al ĉio, kio okazas al vi. Ni devas atingi produktadocelojn, teni nian lunĉorendevuon, kapti la aviadilon, pretigi la mendon, alveni ĝustatempe en la laborejo ktp. Neniam antaŭe tiom da diversajoj kaptas nian atenton kiel nun: radio, televido, komputiloj — trajnoj, aŭtoj, flugiloj — filmoj, fotoj, diapozitivoj — diskoj, kasedoj, videobendoj ... Tio interesas nin kaj larĝigas nian percepton. Tamen, nia 'atento' estas tiel urĝe kaj tiel rapid-ŝanĝiĝe okupita, ke ĝi iĝas distrita, supraja kaj eĉ konfuzita. Pro tio, ni ne plu havas tempon juĝi kaj ensorbi tion, kion ni spertas. La ĉiama nervokonsuma laborado kaj urĝado, la stultiga amuzado mal-faciligas la personan pripensadon. Daŭre moviĝante,. ni preterkuras nin mem. Nia konscienco malfortiĝas pro malkvieta. sencela vivo, pro bruo kaj brutigita agemo. Tial ĝi estas daŭre superŝutita kaj sub-premita kaj ne kapablas vekiĝi. Tamen, esploro de la konscienco necesas por humana kunvivado. Se ni ne volas iĝi (aŭ resti) fremduloj unu al la aliaj, ni bezo nas profundan kaj honestan pripensadon pri niaj interhomaj rilatoj, pri la maniero kiel ni traktas homojn. Ĉu ni respektas la indecon de aliaj aŭ ĉu ni tro emfazas nian propran 'gravecon'? Nur kiam ni ĉiuj estas honestaj kaj vere volas kunvivi surbaze de puraj intencoj, tiam nia socio malfermiĝas al pli da humaneco, justeco por ĉiu, daŭra paco. Por ke viaj bonaj homaj intencoj ne kaŝiĝu kaj perdiĝu sub la hodiaŭa urĝa, ĉiam ŝanĝiĝanta mondo: metu vekilon por via konscienco! La Bankroto de Civilizacio! Se ne venos profunda ŝanĝiĝo en nia vivŝablono, tiel de la homo kiel de la komunumo, ni senpere iros al la totala bankroto de nia civilizacio. La bazo de niaj vivo- kaj pensmanieroj enhavas precipe okupon pri la materio. Ni suferas pro nenormala plidikiĝo de la "mi". Egoismo, havemo, regemo estas socie akceptitaj formoj de agreso. Nia hodiaŭa vivmaniero estas karakterizita de ĝenerale besta avido kaj blinda konsumemo, kiuj proporcie ne plu rilatas al la normalaj homaj bezonoj. La socio estas konstruita sur la malvirtoj de la homoj: Nia krizo estas la krizo de la menso, de la koro, de la civilizacio. Ĉu neniam frapis la okulojn, ke en la naturo ĉio serĉas vojon al la lumo? La plej malgranda semo en la mallumo de la tero kreskas sunen. Ciu arbo, eĉ en la plej profunda arbaro, etendas siajn branĉojn al la lumo. La branĉo, kiu ne trovas la lumon, mortas. Ciu floro direktas ĉiutage sian kalikon al la suno. Kaj la homo, jes Ia homo, nur la homo deturnas sin de Ia lumo. La homo de la dudeka jarcento kurbe kreskas al Ia mate-rio. Li griziĝis kun Ia griza materio, li iĝis komplete materialisma ĝis en sia pensado; ĉiu lumo estingiĝis en li. Li ekkredas al la ĉiupovo de la scienco kaj tekniko. Scienco kaj tekniko estas bonfaro ĝis la momento, kiam ili kondukas sian propran vivon, kaj sklavigas homojn. La evoluo de tiu ĉi socio ĉesis esti homa evoluo. Sed la homo estas pli ol nura peceto da materio, pli ol hazarda struktur-ajo el atomoj kaj molekuloj. La homo ankaŭ estas spirito. Forpuŝado de la spirit-eco, la grandskala materialismo korodas la homon en la radiko de lia ekzisto. La revo de la homoj komenciĝis kiel la revo de infano. Revo plena je ludo kaj fantazio. Feliĉa revo. Sed ĝi mortis en bonege nutrita korpo de la plenkreskulo senkora kaj senanima. Sekvonta "levilkarto": Ni vivas en senkultura mondo. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20161.s | Menso sana en korpo sana. | 2016 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20161 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20161.s.jpg | x_04.05.20161.v.jpg |
Priskribo |
---|
Menso sana en korpo sana. (januaro-februaro-marto 2016) Malsano estas pli ol la nura sekvo de simpla infekto de bakterio aŭ viruso. Kiam la menso ne fartas bone, pro streso, malfeliĉo, deprimiĝo aŭ alia kaŭzo, la imunsistemo kiu defendas la korpon estas malpli forta kaj oni malsaniĝas pri rapide. Inverse, malforta korpo ankaŭ ne helpas por senti sin bone en la kapo. Oni do flegu kaj la korpon, kaj la menson! Faru fizikajn ekzercojn por la korpo, kaj nepre ne forgesu bone trejni la rid-muskolojn! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19943.s | Maltoleremo - ... ke eble la alia pravas | 1994 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19943 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19943.s.jpg | x_04.04.19943.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Maltoleremo = timo... ke eble la alia pravas. Kelkfoje mi timas aŭskulti la novaĵbultenojn. En la lastaj jaroj ili pleniĝas per pli kaj pli da kruelaj novaĵoj pri internaj militoj, hombuĉado, genocido, reciproka ekstermo,... nehomaj esprimoj de malamego!!! Se ni analizas ĉiujn tiujn harstarigajn novaĵojn, ni konfrontiĝas preskaŭ ĉiufoje kun la emo por krei pli kaj pli da distanco, da nekontakto aŭ malkontakto. Kial krei distancon? Esenca trajto de la vivo ja estas nia bezono je varmeco, je fizikaj aŭ mensaj tuŝoj, je aprezo kaj admiro, resume je intimeco. Ĉiu leganto de tiu ĉi karto sendube jam spertis kiel korvarmiga kaj bonfartiga estas vera, sincera, aŭtenta kontakto kun alia homo. Ŝajnas al mi do evidente, ke la deziro por bari la kontakteblecojn fontas el profunda timo: timo por perdi sian identecon, sed ankaŭ timo por konfrontiĝi kun sia propra limigiteco kaj ebla malpraveco, timo por senti sian timon, timo por denove konfrontiĝi kun siaj propraj doloroj kaj korvundoj. Sed tiu ĉi kaŝludo solvas neniun el niaj problemoj kaj fakte nur longiĝas niajn dolorojn. La legantoj de ĉi tiuj kartoj certe ne partoprenas en la supre menciitaj kruelaĵoj. Sed mi kaj vi kaj supozeble ĉiu homo foje sentas maltolereman reflekson en si. En ĉi tiu kazo, mi invitas vin, kara homfrato, por reaŭskulti la voĉon de via koro, por denove permesi al viaj sentoj aŭdiĝi, ec se oni profunde vundis vin, por serci eventuale konsolon ĉe viaj sinceraj amikoj anstataŭ entombigi viajn vunditajn sentojn. Ne baru la vojon al la bonfartigaj efikoj de sentimaj, inspiraj kontaktoj kun homoj, kiuj havas tute aliajn ideojn ol la viaj. Tio bonfartigos vin mem kaj samtempe la homojn kiuj ĉirkaŭas vin. Levilkarto, n-ro 3 (mei-juni 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19802.s | Malgranda homo por ni vi estas granda | 1980 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19802 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19802.s.jpg | x_04.04.19802.sv.jpg |
Priskribo |
---|
MALGRANDA HOMO, POR NI VI ESTAS GRANDA! Neniam oni legas vian nomon en la ĵurnaloj. Neniam oni privilegias vin en longa vico da atendantoj. Vi estas nur unu inter nekalkuleble multaj en la ombro. Vi faras vian taskon, ĉiutage nur vian ordinaran taskon. Vi estas la nekonata piediranto en la strato, — kiu devas flankensalti pro pretermuĝanta aŭtomobilo, — aŭ humile flankenpaŝi antaŭ oficiala gravulo. Sed: — vi revenas hejmen kaj edz(in)o ame bonvenigas vin, — vi iras ion aĉeti kaj infanetoj dancas je via mano. MALGRANDA HOMO, POR NI VI ESTAS GRANDA! Vi ne moviĝas en grandaj lukso kaj komforto. Vi ne posedas imponan konton ĉe banko aŭ poŝto. Vi estas nek dekstrula, nek maldekstrula, ĉar neniu perforto vin entuziasmigas. Vi ja havas manojn por labori kaj donaci, sed ne por montri minacantan pugnon. Vi volas nur ridi kaj ŝati la kunhomojn. MALGRANDA HOMO, POR NI VI ESTAS GRANDA! Aŭ eble vi havas neniun homan sortkunulon, kaj devas vivadi solece. Neniu rimarkas vian foriron aŭ revenon. Neniu scias, ke vi troviĝas en la domo. Neniu al vi deziras bonan matenon aŭ bonan nokton, kaj vi devas paroli al nura hundo aŭ kato, kaj rideti surstrate al fremdaj infanoj. Vi eksidas sur benko en la parko, kunportinte panpecetojn por la birdoj tie. Vi staras proksime al simplaj aĵoj, kaj serĉas rilaton al la vivanta naturo. MALGRANDA HOMO, VI ESTAS TUTE ORDINARA, KAJ ĜUSTE TIAL VI ESTAS GRANDA! En tiu ĉi sufokiga mondo, via mildeco kaj via senartifikeco ja reprezentas la lastan pulmon tra kiu ni ankoraŭ kapablas spiri!... Bijlage bij „Lumturo" nr. 2/80 Verantwoordelijke uitgever: Movado sen Nomo — Korte Altaarstraat 1 — B-2000 Antwerpen — Poŝta ĝirkonto 000-0144021-73 |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20043.s | Malbona vetero ne estas bariero | 2004 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20043 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20043.s.jpg | x_04.04.20043.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Malbona vetero... ne estas bariero Fajfi en la Pluvo Pro kio iuj homoj malkontentaj sidas en la suno kaj aliaj fajfas en la pluvo? Pro kio ekzistas homoj, kiuj ĉiam vidas ion malĝustan kiam ili malfermas la okulojn? Tio estas ĉar ili havas malĝustan opinion pri la senco de la vivo kaj de la aĵoj ! Ili bezonas Amon, ne amon kiel io kio havigas avantaĝojn al ni, sed kiel esenca parto de nia vivo kun aliuloj. En kontakto kun Amo la homoj ricevos aliajn okulojn por la mondo kaj en ĉiu mateno novan koron. (bazita je teksto de Phil Bosmans) Afgiftekantoor Antwerpen-X, Verantwoordelijk uitg.: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem. Levilkarto 3 (julio-aŭgusto-septembro 2004). |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19903.r | Malaperigu ĉiajn egoismojn! | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19903 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19903.r.jpg | x_04.02.19903.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19903.s | Malaperigu ĉiajn egoismojn! | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19903 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19903.s.jpg | x_04.02.19903.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Malaperigu ĉiajn egoismojn! La doloro kaj mizero de aliaj homoj ne plu tuŝas nin. Ofte aŭdigas: „ni ne kulpas pro alia malprospero”, kaj: „ni ne povas helpi al ili”. Krome ni eĉ alkutimiĝis al la plej terura doloro kaj mizero de aliuloj. Tiam unu el la signoj de vere homa kunvivado estas la amo de unu homo por la alia. Same kiel la zorgemo de homo por sia kunulo, najbaro kaj ankaŭ por nekonata fremdulo. Tiu atento pri alies bonfarto ekestas nur kiam entute malestas egoisma sinteno. Kiam ni ne eluzas nian tutan tempon por ni mem, por niaj propraj zorgoj kaj mankoj, tiam povas ekesti vera kunvivo kaj kompato por aliuloj. Tiamaniere la doloro kaj mizero de aliaj homoj kaptas nian atenton kaj iĝas iomete „nia” problemo. Tiam ni ame kunserĉas solvon kaj eblecon por pli dolĉigi la ĉagrenon de kunhomo, ĉar lia doloro ankaŭ nin tuŝas! Tia profunde homa sinteno povas konduki al ekmalapero de la ĉiam grandiĝantaj havemo, monavido kaj misuzado de homoj. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks lijdschritt) 8a jaro, n-ro 3, majo-junio 1990 (8ste jg.. nr 3, mei-juni 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.01.19800.p.jpg | p_04.01.19800.p.pdf |
Priskribo |
---|
De la revueto 'Lumturo' aperis 9 numeroj en 1980-1982. En ĉiu numero, krom en la unua kaj lasta, ankaŭ estis bildo de la aldonita levilkarto. Laŭ la unua numero eldonejo estis 'Movado sen Nomo', Korte Altaarstraat 1, 2000 Antwerpen. Ekde la dua numero aldoniĝis 'verantwoordelijke uitgever' J. Kerfs, sama adreso. Ekde numero 5 Kerfs ankaŭ iĝis eldonisto. Ekde numero 8 la eldonisto iĝis M. Halvelik, sama adreso. Manuel Halvelik (https://eo.wikipedia.org/wiki/Manuel_Halvelik) verŝajne estis la ĉef-iniciatinto. La tiamaj gvidantoj de Movado sen Nomo konkludis ke la celo de “Lumturo” ne koincidas kun MsN kaj haltigis la komunan dissendadon. Tiam ankaŭ ĉesis la eldono de Lumturo. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.01.20005.r | Levilkarto nr. 5 (septembro - oktobro 2000) | 2000 | 297 | 210 | 04 | 01 | 20005 | p |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.01.20005.r.jpg | x_04.01.20005.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.01.19923.p | Levilkarto nr. 3 (majo - junio 1992) | 1992 | 297 | 210 | 04 | 01 | 19923 | p |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.01.19923.p.jpg | p_04.01.19923.p.pdf |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.01.19913.p | Levilkarto nr. 3 (majo - junio 1991) | 1991 | 297 | 210 | 04 | 01 | 19913 | p |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.01.19913.p.jpg | p_04.01.19913.p.pdf |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.01.20023.r | Levilkarto nr. 3 (julio - aŭgusto- septembro 2002) | 2002 | 297 | 210 | 04 | 01 | 20023 | p |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.01.20023.r.jpg | x_04.01.20023.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.01.19990.p | Levilkarto nr. ? (? - ? 1999) | 1999 | 297 | 210 | 04 | 01 | 19990 | p |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.01.19990.p.jpg | p_04.01.19990.p.pdf |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20194.s | Lernado kreskigas. (Oktobro-novembro-decembro 2019) | 2019 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20194 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20194.s.jpg | x_04.05.20194.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ni homoj estas inteligentaj kreitaĵoj. Kiel ĉiuj aliaj estaĵoj, ni manĝas kaj trinkas por kreski korpe, ĝis nia maturiĝo, kiam ni estas ĉirkaŭ 20-jaraj. Tamen, nia menso (aŭ spirito, animo) povas ĉiam plu-kreski kaj evolui kaj lerni tutvive. Tamen, multaj homoj laboras tuttage kaj vespere sidas ĉe televidilo aŭ komputilo ĝis enlitiĝo. Certe televido kaj interreto ofertas interesajn aferojn, sed nia korpo post finkresko bezonas plian ekzercadon, same kiel nia menso, por resti sana. Gravas do okupiĝi pri plej diversaj aferoj en la vivo, kiuj devigas nian korpon moviĝi de unu loko al la alia, kaj kiuj permesas al ni persone plu-evolui pliriĉigante niajn konojn kaj spertojn. Estas pruvite krome, ke ju pli ni aktivas kaj korpe kaj mense, des pli longe kaj sane ni vivas. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20054.s | La vivo tro mallongas por longdaŭra kolero! | 2005 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20054 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20054.s.jpg | x_04.04.20054.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 4 (okt.-nov.-dec. 2005) Afgiftekantoor Antwerpen-X — driemaandelijks (okt-nov-dec 2005) Verantwoordelijk uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem LA VIVO TRO MALLONGAS POR LONGDAŬRA KOLERO ! Gajeco, ĉagreno, kolero. Emocioj, kiuj gravas kaj kiuj klare reflektas niajn animstatojn. Kion vi faras per kolero ? Vi montras limon de akceptado. Ĝojon kaj ĉagrenon ni ŝatas kundividi kaj ni volonte dediĉas nian tempon al tio. Pro kolero ambaŭ partioj/partneroj suferas. Ofte ni parolas nenuancite, kaj poste bedaŭras. Post kolero, arda diskuto, dum kvieta momento, trankviliĝu kaj priparolu la indignon. Tiam denove ekestas tempo por ĝojo en nia tro mallonga vivo. (Slogano kaj teksto de Bond zonder Naam, Nederlando) |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19863.r | La vivo estas mallonga, tamen rideto petas nur unu sekundon. | 1986 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19863 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19863.r.jpg | x_04.03.19863.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19863.s | La vivo estas mallonga, tamen rideto petas nur unu sekundon. | 1986 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19863 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19863.s.jpg | x_04.03.19863.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ĉu vi jam pensis pri tiu mistero, kiun vi ĉiutage renkontas? Kaj kio estas la plej granda kaj bela mistero, kiu ekzistas: la vivo? Ni ofte ne pensas pri tiu mirinda donaĵo. La vivo estas io nekomprenebla, kaj neniu scias de kie tiu vundebla io venas. Ĉie cirkaŭ vi estas la vivo. En la arbaro aŭ la parko ekzemple, vi aŭdas la venton flustri sian kanton tra la arboj. La moviĝado de la foliaro atestas la vivon. La bruo de la arbaro oferas al vi sian ‘silenton’ kaj donas al vi senpage la plej bonan ripozon, kiun lacega homo povas trovi. Iam rigardu al la plenvivaj abeloj sur la kreskantaj floroj. ĝuu pri la beleco de la matenroso aŭ pri la sunobrilo, kiu singarde tuŝas la vekiĝontan bestaron. Kaj ankaŭ vi, homo, estas parto de la tuta tera vivo. Ĉiu eta estanto havas sian propran celon kaj kialon kaj partoprenas en la vivoĉeno. Respektu ĉiun vivanton kaj traktu ĝin per la plej granda singardemo. La vivo estas eĉ pli kara, kiam vi konsideras ĝian nedaŭrecon. Kiam vi renkontas homojn en la strato, salutu Ilin antaŭ ol trairi vian vojon. Vi povas, nur per via rideto aŭ per via afabla saluto, tuŝi la koron de la alia. Ĉu vi ne ŝatas plivarmigi la frostiĝitajn sentojn, kiujn multaj el ni hodiaŭ havas? Vi povas alporti iom da ĝojo al hazarda preterpasanto. Ĉiuj preferas vidi ridetantajn vizaĝojn en sia ĉirkaŭaĵo ol vidi malafablajn rigardojn ĉirkaŭ si. Kiam vi ne ridas aŭ salutas la homojn en la strato, vi fermas la pordon al aliaj. Kiam vi ne invitas aliajn al via afableco aŭ ĝojo, vi ne povas atendi afablan rigardon de aliaj. Via vizaĝo estu la malferma kaj honesta spegulo de via interno. Kiam via vizaĝo ne toleras rideton, io estas nebona en via interno kaj via koro estas grave malsana. Resanigu vian koron kaj ridetu el la profundeco de via koro! Pro kaj por nenio. En la strato, ĉe la giĉeto aŭ en alia loko. Ridetu! Simple ĉar vi ĝojas pri tio. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19963.s | La valoron de ĉiu homo rekonu | 1996 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19963 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19963.s.jpg | x_04.04.19963.sv.jpg |
Priskribo |
---|
La valoron de ĉiu homo rekonu Ĉiu tempo kreas bildon kiel la homo estu. En la nuntempa mondo, homo estu bela, sana kaj feliĉa. En la reala vivo homo ofte estas handikapita, senpova, ĉagrena kaj soleca... Tion la homoj ofte provas kaŝi. Kiam vi serĉas perfektajn homojn kaj mem strebas al perfekteco vi havas malĝustan idealon. Nenie vi trovos iun sen eraroj aŭ mankoj. Ĉiuj homoj malsamas ĉar ĉiuj homoj havas variajn ŝancojn kaj eblecojn. Krom la denaskaj diferencoj rolas ankaŭ kutimoj, edukado, socia stato ktp. kaj tio kreas diferencojn. Tial vi ne atendu, ke viaj ideoj pri moraleco, pri spiritaj kapabloj, pri konoj, pri opinioj... harmonias kun tiuj de aliaj homoj. Se malsamaj opinioj estas neeviteblaj, tio ne estu kialo por kreskigi malamon kaj malestimon. Malgraŭ ofte grandaj abismoj, kiuj ekzistas inter homoj, ĉiu ajn samvaloras kaj samrajtas. Por vivi laŭ tiu ĉi ideo ni bezonas profundan toleremon, paciencon kaj foje persistemon. Ni ade penu por rekoni la valoraĵojn de aliaj homoj. Ni respektu la rajtojn de la aliaj. Ni ne permesu, ke homoj en nia ĉirkaŭaĵo - pro iu ajn kialo - restu izolitaj, neglektitaj, sed invitu ilin por partopreni en la ĉiutaga socia vivo. Ni estu liberaj de antaŭjuĝoj kaj estu indulgaj rilate al homa malforteco. Honesteco estu ĉefkarakterizo por niaj reciprokaj rilatoj. Tiel malfido kaj konkurenco ne havos eblecon por ekkreski. Ni ĉiam agu respektplene kaj afable kun niaj kunhomoj. Ju pli ni rekonos la valoron de aliaj homoj, despli ni mem valoriĝos. Levilkarto, n-ro 3/4 (majo-junio-julio-aŭgusto 1996) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoofdelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20123.s | La Tero estas nia Hejmo. Ni bone konservu ĝin! | 2012 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20123 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20123.s.jpg | x_04.05.20123.v.jpg |
Priskribo |
---|
Flandra proverbo tekstas: Hundo ne malpurigas sian propran neston. Iom simila, hebrea proverbo diras: Ne ĵetu ŝtonon en la puton el kiu vi trinkas. Sed kion faras la homoj? Ili malpurigas la aeron, la grundon, la akvon kaj eĉ la kosmon, distordas la naturajn ekvilibrojn kaj kaŭzas la formorton de besto- kaj plantospecioj. En la oceanoj flosas gigantaj ruboplasto-insuloj, la akvo de multaj riveroj eĉ ne plu taŭgas por naĝado; polvo kaj figasoj venenigas la aeron. Ĉio tio por la 'progreso de la homaro', alivorte, por la kapitalismo kaj plutokratio. La sola eliro estas pli sobra vivmaniero, kun respekto al aliaj vivaĵoj kaj eĉ nevivaĵoj. Kaj plej grave: ne pensi ke "jam tro malfruas"! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19902.r | La suno ankaŭ brilas tra etaj fenestroj! | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19902 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19902.r.jpg | x_04.02.19902.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19902.s | La suno ankaŭ brilas tra etaj fenestroj! | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19902 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19902.s.jpg | x_04.02.19902.sv.jpg |
Priskribo |
---|
LA SUNO ANKAŬ BRILAS TRA ETAJ FENESTROJ! La onklo vidis nur etan parton de la mondo. Li havis nur unu edzinon kaj nur unu domon. Ĉiutage li laboris permane kaj ĉiuj homoj ĉiam estis bonvenaj ĉe liatablo. Kiam li iĝis 80-jara, li ankoraŭ estis same gajanima kaj entuziasma kiel 20-jaraĝulo! Lia vivo klare montris, ke homo kapablas feliĉi pro ege malmulto. Ankaŭ tra la fenestroj de eta humila loĝejo, povus trafi vin la gajeco de la ĉiutaga sunbrilo! La feliĉo ne tiom dependas de riĉeco kaj posedaĵoj. La feliĉo neniam alvenas pere de bank- au poŝtĉekkonto. Tial tiom da homoj malfeliĉas, ĉar ili opinias, ke feliĉo estas aĉetebla. Amuziĝon kaj plezuron kaj malproksiman vojaĝon, tion vi jes povas aĉeti. Sed senzorga kaj kontenta koro, kiu igas la homon ĝui ĉion, kion li havas, neniam kaj nenie estas aĉetebla. Ĝi estas nepagebla! Kaj por feliĉi iom, vi simple kontentu pri la limoj de via monujo, pri via domo kaj ĝia aranĝo, viaj vestaĵoj, pri viaj propraj vivcirkonstancoj, eĉ se ĉe via najbaro ĉio estas pli bona kaj bela (laŭ via opinio). Vi denove malkovru la simplan ĉarmon de l'amikeco, manpremon, rideton, silenton, desegnon de infano, elburĝoniĝon de floro, kanton de birdo, vicon de poploj, rivereton, monton, bovinon... La vivo iĝas festo, se oni kapablas ĝui la simplajn ĉiutagaĵojn. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 8a jaro, n-ro 2, marto-aprilo 1990 (8ste jg., nr 2, maart-april 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |