Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20172.s | 1 donaco = 2 x feliĉo | 2017 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20172 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20172.s.jpg | x_04.05.20172.v.jpg |
Priskribo |
---|
Kiam oni donacas elkore, 2 personoj feliĉas: nome ne nur tiu kiu ricevas, sed ankaŭ tiu kiu donacas. Ne devas esti multekostaj donacoj, sed elkoraj donacoj. Mem baki kukon, oferti memfaritan konfitaĵon, ankaŭ tio eblas, kaj estas pli persona donaco ol bele pakita, sed rapide aĉetita objekto sen ajna persona trajto! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19983.s | Agi anstataŭ plendi | 1998 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19983 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19983.s.jpg | x_04.04.19983.sv.jpg |
Priskribo |
---|
AGI ANSTATAŬ PLENDI! En nia nuntempa socio ni iom post iom malkovris demokration, ĉie en la tuta mondo. Ni konscias, ke ni havas proprajn ideojn. Ni eligas niajn ideojn kun plezuro. El la konfrontiĝo de malsamaj ideoj povas naskiĝi novaj fruktodonaj iniciatoj, Sed ekzistas homoj, kiuj en siaj kontaktoj nur esprimas koncerton da kritikoj. plendoj, riproĉoj ktp. La komunikiloj, niaj najbaroj, niaj kunlaborantoj daŭre invitas nin por partopreni en ĉi tiu tendenco. Ŝajnas al mi, ke ili troigas. Kaj troigo kutime ne kondukas al bonaĵo. Mi opinias, ke homoj, kiuj vidas nur malbonaĵojn en nia socio ne povas trovi feliĉon en ĉi tiu mondo. Mi pensas ke obseditaj kritikantoj unuavice serĉas rimedon por kaŝi la proprajn mankojn kaj ŝovi la respondecon por ĉio ajn al la kunhomoj. Mi rimarkis, ke sukcesplenaj kaj kontentaj homoj malmulte kritikas, sed preferas analizi la problemojn, kiujn ili renkontas por eltrovi ĉu ili povas entrepreni ion por solvi ilin. Kara homfrato, mi invitas vin iom mediti post ĉiu plendo, kiun vi eligis: ĉu... kaj kion vi povos entrepreni por plibonigi vian vivmedion. Mi certas ke vi malkovros ke vi estas pli potenca ol vi supozis. Kaj se vi tamen, en difïnita kazo, estas senpova, vi ne perdu vian energion en la senĉesa ripetado de la sama plendo. Vi bezonos viajn fortojn por entrepreni aferojn, kiuj kontentigas vin. Agoj pli feliĉigas ol plendoj... Levilkarto, n-ro 2 (marlo-aprilo 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19931.s | Al mi vi rajtas diri kio mankas | 1993 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19931 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19931.s.jpg | x_04.04.19931.sv.jpg |
Priskribo |
---|
AI mi vi rajtas diri kio mankas Kara amiko Via mieno kaj via parolmaniero montras al mi ke vi havas zorgojn. Mi demandis: „Kio mankas al vi?” Same kiel tiom da personoj vi respondis: „Nenio!”. Kial vi tiom firme kaŝas viajn zorgojn? Ĉu vi ne konscias ke dividitaj zorgoj estas pli facile digesteblaj? Ĉu vi ne komprenas, ke nur la eligo de siaj problemoj malpezigas la koron? Aŭ ĉu vi mallernis esti malferma al aliaj personoj? Ĉu eble oni tiom ofte admonis vin, insultis vin aŭ eĉ vundis vin en momento, kiam vi bezonis komprenon, apogon, konsolon kaj teneron? Ĉu eble vi spertis, ke oni misuzis vian komunikemon por poste bati kaj dolorigi vin per la akiritaj scioj? Jes, amiko, mi komprenas, ke vi ne volas denove riski similajn spertojn. Vi tarnen pripensu. ke kovi viajn zorgojn nur en via propra menso povas konduki vin al mensa malsaniĝo ĝis kolapso. Pli bona solvo povus esti zorge elekti la homojn al kiuj vi volas komuniki viajn problemojn. Mi pendigas ĉi tiun sloganon, por sciigi al vi, ke mi intencas esti zorgoplena aŭskultanto. Mi samtempe volas promesi al vi, ke mi volas respekti vian rajton por mem organizi vian vivon kaj por mem fari viajn decidojn. Mi nepre ne volas altrudi mian opinion aü riproĉi viajn agadojn. Ĉe mi vi povas senti vin sekura! Bijlage bij Levilkarto, n-ro 1 (jan.-feb. 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edeaem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19833.r | Ali-pensantoj ... ankaŭ pensas | 1983 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19833 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19833.r.jpg | x_04.03.19833.v.jpg |
Priskribo |
---|
(levilkarto havas duoblan larĝecon!) La daŭre evoluanta disvastiĝo de modernaj amaskomunikiloj kiel tele-vizio, radio, filmo kaj gazetaro, ebligas al ni pli profunde konsciiĝi pri la ekzisto de aliaj opinioj, moroj aŭ kulturoj. La amaskomunikiloj nuligas distancojn, reciproke alproksimigas homojn kaj popolojn. Ĉiuj homgrupoj, etnaj aŭ politikaj , havas proprajn ideosistemojn, kiujn kaŭzis la materiaj vivkondiĉoj, moroj kaj tradicioj, kulturaj heredaĵoj aŭ la ekonomia kaj politika agaddirektoj de la nacio, al kiu tiuj popoloj apartenas. Sekvas el tio, ke iu specifa komu-nikaĵo havas alian efikon, depende de la pensmaniero de la informato. Iu ideo povas havi por malsamaj individuoj aŭ popoloj tute alian valoron. La opiniformado de homo dependas de ties aparta pensmaniero. Bedaŭrinde, ekzistas multaj supraĵaj onidiroj kaj antaŭjuĝoj, ĉar oni ne atentas pri la fono de la pensado. Sed, ĉu supraĵaj onidiroj kaj antaŭjuĝoj nur dependas de ies vivocirkonstancoj? Konsideru ĉu ni ankoraŭ estas aper-taj por aliaj pensmanieroj, aŭ ĉu ni tuj kondamnas tiujn? La ekzameno de iu opinio ne signifas, ke oni devas akcepti ĝin, sed ĝi povas pligrandigi nian komprenpovon. Se ni povas kompreni la motivojn de la agoj kaj ideoj, kiuj ŝajnas al ni tiel malkonvenaj , tio povus esti plia paŝo al reciproka komprenemo kaj humaneco. -------------------------------------------- La levilkartoj aperas ekde januaro 1980. Ĝis nun ni ĝuis la ricevadon de kritikaj, kuraĝigaj, karaj kaj konstruigaj reagoj, pro kio ni dankas al vi. Tamen la reagoj, kiujn ni ricevis, estis laŭnombre malmultaj kompare kun la dissenditaj sloganoj. Kompreneble interesas nin kiel niaj legantoj interpretas niajn sloganojn! Kia estas via impreso pri la sloganoj? Kion vi opinias pri la akompananta teksto? Kiel vi ĝenerale pensas pri la levilkartoj? Sciigu al ni kiel vi reagas pro la legado de niaj levilkartoj. Ni planas aperigi kelkiujn el la reagoj en nian rubrikon de la legantoj. Pendu vian levilkarton en videbla loko, tiel ke viaj gekonatuloj eksciti pri ĝi. Se vi havas geamikojn, kiuj volas ricevi la sloganojn, simple komuniku iliajn nomon kaj adreson. La redakcio de Movado sen Nomo Ni esperas je multaj reagoj! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19833.s | Ali-pensantoj ... ankaŭ pensas | 1983 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19833 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19833.s.jpg | x_04.03.19833.sv.jpg |
Priskribo |
---|
(levilkarto havas duoblan larĝecon!) La daŭre evoluanta disvastiĝo de modernaj amaskomunikiloj kiel tele-vizio, radio, filmo kaj gazetaro, ebligas al ni pli profunde konsciiĝi pri la ekzisto de aliaj opinioj, moroj aŭ kulturoj. La amaskomunikiloj nuligas distancojn, reciproke alproksimigas homojn kaj popolojn. Ĉiuj homgrupoj, etnaj aŭ politikaj , havas proprajn ideosistemojn, kiujn kaŭzis la materiaj vivkondiĉoj, moroj kaj tradicioj, kulturaj heredaĵoj aŭ la ekonomia kaj politika agaddirektoj de la nacio, al kiu tiuj popoloj apartenas. Sekvas el tio, ke iu specifa komu-nikaĵo havas alian efikon, depende de la pensmaniero de la informato. Iu ideo povas havi por malsamaj individuoj aŭ popoloj tute alian valoron. La opiniformado de homo dependas de ties aparta pensmaniero. Bedaŭrinde, ekzistas multaj supraĵaj onidiroj kaj antaŭjuĝoj, ĉar oni ne atentas pri la fono de la pensado. Sed, ĉu supraĵaj onidiroj kaj antaŭjuĝoj nur dependas de ies vivocirkonstancoj? Konsideru ĉu ni ankoraŭ estas aper-taj por aliaj pensmanieroj, aŭ ĉu ni tuj kondamnas tiujn? La ekzameno de iu opinio ne signifas, ke oni devas akcepti ĝin, sed ĝi povas pligrandigi nian komprenpovon. Se ni povas kompreni la motivojn de la agoj kaj ideoj, kiuj ŝajnas al ni tiel malkonvenaj , tio povus esti plia paŝo al reciproka komprenemo kaj humaneco. -------------------------------------------- La levilkartoj aperas ekde januaro 1980. Ĝis nun ni ĝuis la ricevadon de kritikaj, kuraĝigaj, karaj kaj konstruigaj reagoj, pro kio ni dankas al vi. Tamen la reagoj, kiujn ni ricevis, estis laŭnombre malmultaj kompare kun la dissenditaj sloganoj. Kompreneble interesas nin kiel niaj legantoj interpretas niajn sloganojn! Kia estas via impreso pri la sloganoj? Kion vi opinias pri la akompananta teksto? Kiel vi ĝenerale pensas pri la levilkartoj? Sciigu al ni kiel vi reagas pro la legado de niaj levilkartoj. Ni planas aperigi kelkiujn el la reagoj en nian rubrikon de la legantoj. Pendu vian levilkarton en videbla loko, tiel ke viaj gekonatuloj eksciti pri ĝi. Se vi havas geamikojn, kiuj volas ricevi la sloganojn, simple komuniku iliajn nomon kaj adreson. La redakcio de Movado sen Nomo Ni esperas je multaj reagoj! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20033.s | Ami estas verbo | 2003 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20033 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20033.s.jpg | x_04.04.20033.sv.jpg |
Priskribo |
---|
AMI ESTAS VERBO Laŭ la malnova PIV verbo estas a vortspeco, signanta ies agon aŭ staton, kiun la parolanto prezentas en la kategorioj de la tempo kaj de la daŭro ». Kiu ne havas rememorojn pri spontanea enamiĝo. Tiam temas pri stato, kiu ŝajne trafas nin kaj havigas al ni sentojn de intensa feliĉo. Bedaŭrinde, tiuj sentoj ne eternas. Enamiĝo kreas feliĉon sed ankaŭ atendojn kaj esperojn de la partnero. Plej ofte post kelkaj monatoj aŭ jaro, la intensaj sentoj svagiĝas kaj foje eĉ komplete malaperas. Tiam estiĝas krizoj. Ju pli intima la rilato, despli doloriga la krizoj. Ni povas seniluziĝi, konstati ke la enamiĝo pasis kaj rompi la rilaton. Sed ni ankaŭ povas ekkompreni ke krizo estas necesa por pliprofundigi la rilaton. Por konservi sentojn de feliĉo en rilatoj kun aliaj homoj ni enmetu energion en tiujn rilatojn. Gravas ke ni konsciiĝu ke seniluziiĝoj estiĝas en nia propra menso : nia partnero, niaj najbaroj, amikoj, parencoj ... supozeble restis samaj, sed ni kreis en nia menso eraran bildon kaj erarajn atendojn. Eble tamen la kunuloj ŝanĝiĝis. Ni pripensu ke ŝanĝiĝoj ofte estas efiko de maturiĝo. Cu ni malhelpu niajn kunulojn por maturiĝi ?? Por ĝui longdaŭrajn rilatojn, ni do unue konsciiĝu pri niaj mistaksoj de niaj kunuloj. Ofte homo en intima rilato provas ŝanĝi sian partneron. Ĉiu ajn ja povas inviti sian partneron por ŝanĝiĝi. Sed fakte la intimaj deziroj de iu homo ne estas direkteblaj de alia homo. Kiam ni nepre volas ŝanĝi ion en rilato, ni do mem ŝanĝiĝu !! Ni do korektu nian bildon pri la kunuloj kaj ekzamenu ĉu ni povas ankoraŭ akcepti kaj toleri ilin. Bedaŭrinde, ne ĉiu homo sukcesas vivi en paco kun ĉiu homo. Tre maloftaj estas homoj, kiuj havas senton pri ĝenerala amo al la tuta homaro. Foje povas esti pli utile eviti homon ol vivi en malpaco. Sed kiam ni iam havis feliĉigan rilaton kun homo, tio signifas ke spontanee, subkonscie, ni malkovris en tiu homo amason da tuŝpunktoj kaj allogaĵoj. Tial valoras la peno por strebi al venko de krizoj. La rezulto sendube estos multe pli profunda, senchava rilato. Enamiĝi povas trafi nin, sed por vivteni veran profundan amon necesas enmeti energion por venki la krizojn. Ami postulas konstantan laboron en si mem por pli bone kompreni sin mem kaj Ia kunhomojn : AMI ESTAS VERBO! PLIBONIGU LA MONDON KOMENCANTE ĈE VI MEM. AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem' Levilkarto n-ro 3 (julio-aŭgusto-septembro) |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20214.s | Amikeco donas flugilojn. | 2021 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20214 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20214.s.jpg | x_04.05.20214.v.jpg |
Priskribo |
---|
Amikeco donas flugilojn. (Oktobro-novembro-decembro 2021) Veraj amikoj kreas zonon sen danĝero, zonon en kiu ni povas esti ni mem, zonon en kiu ni ne devas pesi ĉiun vorton, ni ne devas honti pri kiu kaj kia ni estas aŭ pri tio kion ni diras aŭ faras. Kiam vi pasigas tempon kun veraj amikoj, vi sentos vin levita pli alten, regos kompreno, fido, ĝojo, feliĉo. Aldone, estas grave konscii ke vi povas esti feliĉa nur se vi sukcesos eviti neverajn "amikojn", homoj kiuj rabas vian energion, mokas vin, donas malbonan senton al vi, mallevas vin. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19831.r | Ankaŭ Vi valoras la penon | 1983 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19831 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19831.r.jpg | x_04.02.19831.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19831.s | Ankaŭ Vi valoras la penon | 1983 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19831 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19831.s.jpg | x_04.02.19831.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ankaŭ vi valoras la penon. Via cirkaŭaĵo ne estas tiel griza kiel vi kelkfoje opinias... Rigardu ĉirkaŭ vin — pro la malgrandaj afablaĵoj, kiujn oni por vi spontane faras, vi povas senti... ke ankaŭ vi gravas. Ekzistas ĉiam iu kiu bezonas, aŭ (eble silente) amas vin, iu kiu komprenas... Por tiu vi signifas ion, eble pro via vivoĝojo, via rideto, viaj sulketoj, aŭ eĉ via grumblado. Vi gravas por tiuj homoj, ĉar io en vi allogas ilin, vi tuŝas la sen-teman kordon. Ĉiu homo havas en sia karaktero bonajn emojn, kiuj kontentigas iujn aliajn — tio ankaŭ validas por vi. Al tiuj homoj vi donas ion, kion ili sopiras... vi feliĉigas, ĝojigas ilin. Kaj sekve por tiuj homoj vi estas unika. Unika, tial ke nur vi tiel ridetas, grumblas, aŭ io ajn faras. Al la homoj daŭre montru ion, kaj antaŭ daŭre atendu la malgrandajn signojn de aprobo, de kontenteco. Kaj konsciu, ke ankaŭ vi valoras Ia penon. Uitgave: Movado sen Nomo, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen, Ĝirkonto: 000-0002474-49 — UEA-konto, n-ro 5769. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19896.r | Anstataŭ kritiki, proponu alternativon | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19896 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19896.r.jpg | x_04.02.19896.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19896.s | Anstataŭ kritiki, proponu alternativon | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19896 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19896.s.jpg | x_04.02.19896.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Anstataŭ kritiki, proponu alternativon “Mi certas ke mia kolego eraras. Jam tiom da fojoj mi diris ke li devas ŝanĝi sian sintenon. Vane! Miaj plej fortaj argumentoj ne konvinkas lin. Min ĉagrenas tiu obstineco.” Kara homfrato, pripensu ke via feliĉo estas pli grava ol la fakto ke vi pravas. Mi proponas esti milda kun viaj parencoj, amikoj, kolegoj, najbaroj... Povi erari ankaŭ estas unu el la homaj ecoj. luj homoj bezonas duonan homvivon (aŭ eĉ pli) por malkovri siajn erarojn. Pli grava estas konservi bonamikan kontakton, manifesti varman elkoran interesiĝon kaj laŭeblan komprenon por viaj proksimuloj. Se vi provas ‘persekuti’ aliajn homojn per viaj ideoj, ili certe mobilizos ĉiujn siajn kapablojn por kontraŭdiri vin... aŭ ili evitos rilati kun vi. Tiel ni ne sukcesos plibonigi la mondon. Se vi volas havi la rajton por kritiki alian homon, ankaŭ li rajtas akcepti gin aŭ ne. Se por komuna problemo, vi proponas alternativon kun la sincera celo plibonigi situacion en via ĉirkaŭaĵo, vi sen- dube spertos pli da malfermiteco ol tiu, kiu volas kritiki por pruvi ke li estas pli bona ol la aliaj! LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 7a jaro. n-ro 5, septembro-oktobro 1989 (7de jg., nr 5, sept.-okt. 1989) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20162.s | Anstataŭ murojn, ni faru pontojn! | 2016 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20162 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20162.s.jpg | x_04.05.20162.v.jpg |
Priskribo |
---|
Anstataŭ murojn, ni faru pontojn! (aprilo-majo-junio 2016) Ni ĉiuj vivas sur la sama planedo, do estas ne-eviteble ke ni renkontiĝas. Diferencoj kaj malsamaĵoj ne minacas, sed riĉigas nian vivon. Kiam ni interŝanĝas niajn unuopajn vidpunktojn, ni ricevas duan manieron por rigardi la mondon! Ni do ne izoliĝu malantaŭ niaj muroj, sed forigu la murojn, malfermu pordojn kaj faru pontojn al homoj kun alia gusto, kulturo, religio aŭ opinio. Ni ne nepre devas havi la saman vidpunkton, sed almenaŭ respekti unu la alian. Nur tiel, ĉiuj homoj povas vivi kune en paco. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20013.s | Antaŭ ricevo, fasto; post ricevo, festo | 2001 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20013 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20013.s.jpg | x_04.04.20013.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Antaŭ ricevo, Ia fasto - post ricevo, Ia festo Manko estas grava afero, ĉar neniu homo povos entute eviti ĝin. Tiuj al kiuj ne mankas mono, malhavas iun alian aferon. Foje manko ne estas tute malbona. Ekzemple pro manko de mono iuj ne povas trinki ĝis ebriiĝo. Eble pro manko de forto, iuj ne forlasos la hejmon dum danĝeraj horoj. Ankaŭ dum manko, homo foje regas sin. Li estas sobra kaj religiema. Mi ne rekomendas mankon, sed foje kiam oni ne povas eviti ĝin, oni ne perdu tempon pripensante ĝin. Oni ekkalkulu la avantaĝetojn kiujn ĝi estigas. Kaj kiam finfine la situacio pliboniĝas, oni ankoraŭ penu regi sin por ke abundo ne havu la malbonan efikon kiuj manko jam ĉiam antaŭe havis. Levilkarto n-ro 3, julio-aŭgusto-septembro 2001 — AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19813.s | Aplaŭdon por simplaj homoj | 1981 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19813 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19813.s.jpg | x_04.04.19813.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Simplaj homoj = Grandiozaj homoj Homoj, kiuj vivas kaj ridas! Homoj, kiuj respondas 'jes' al leviĝanta suno, respondas 'jes' al la lumo, al la ĝojo kaj al ĉio, kio naskiĝas ĉe la socia bazo, en sunlumo kaj en ombro! Ordinaruloj ne malofte estas grandiozaj homoj, kun pli da sana menso kaj da sana rezono en siaj etfingroj ol sintruduloj kaj grandbuŝuloj posedas en sia tuta tronutrata korpo. La sisteman kulturan ebenigadon kaj la konfuzan, unukoloran, unudirektan, kaj mensogeman informadon ili sukcesplene kvankam silente rezistadas. Spite la eksteran ŝajnon, ili posedas sufiĉe da sana prudento por interne moki kaj rnalŝati la fiparoladojn, ĉiutage sur iliajn kapojn elverŝitajn. Estas la silenta potenco de simpluloj Estas la silenta povo de senpovuloj. Cion ili stoike lasas preterflui, sciante ke estas nuraj ondoj, kiuj iam devos perdi sian energion. Ili estas senfine rezignemaj, sed kiam la aventuristoj provos ilin elradikigi, kaj la cirkonstancoj havigos la bezonan rimedaron, ili nerezisteble ribelos! Simplaj homoj estas mirigaj estaĵoj! Kiam oni ilin renkontas, oni devas danki pro la vivosago, la muta ĝojo, kaj la trankvileco, kiujn ili disradias! Daŭre ili staras pretaj helpi, kiam malfeliĉo vin trafis, ne atendante dankon aŭ rekompencon! Jes, simplaj homoj kapablas fari la mondon enloĝinda kaj repacigi onin kun la malfacilaĵoj, la zorgoj, kaj la suferoj de la vivo! BIJLAGE BIJ `LUMTURO' 1981/3 — Uitgave: Movado sen Nomo, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen, Ĝirkonto 000-0002474-49 |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19901.r | Armita homo, malpli homo! | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19901 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19901.r.jpg | x_04.02.19901.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19901.s | Armita homo, malpli homo! | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19901 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19901.s.jpg | x_04.02.19901.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Armita homo, malpli homo ! Siatempe mi estis gvidanto en lerneja kolonio. La direktoro estis tre aminda homo... dumsemajne, sed ne plu dum la dimanĉoj aŭ festotagoj, kiam li portis sian t.n. "dimanĉan kostumon". La surmeto de tiu ‘solena’ kostumo ne nur ŝanĝis la aspekton de tiu ĉi sinjoro. sed ankaŭ lian konduton. Ekde tiam mi malkovris ke ade okazas reciproka influo inter tio. per kio ni vestas nin kaj nia konduto. La ‘uniformo’ vere uniformigas la eksteron kaj la internon de tiuj, kiuj portas ĝin. Kvankam uniformo en si mem ne necese estas malbona, ĝi tarnen enhavas danĝeron. Blindan obeemon oni multe pli facile kapablas altrudi al uniformita homamaso of al diversaspekta. Rigardu la ofte rigidan paŝmanieron de la soldatoj. Ili formas kvazaŭ unu gigantan. multkapan, multkruran. multmanan korpegon, kiu sklave obeas al la donitaj ordonoj. Ju pli ili similas al mekanikaj robotaj estaĵoj, des pli iliaj superuloj estos kontentaj. Sed ili ne nur similas al robotoj, ili fakte iomete iĝis robotaj. Ili pli malpli senigis sin de siaj propraj juĝ- kaj penskapabloj, Ili riskas perdi la kontrolon super siaj animaj fortoj kaj pro tio povas iĝi kvazaŭ homoj minus tiuj altvaloraj, esence homaj ecoj. Donu al ili armilon kaj ili fariĝos vere danĝeraj. Estas pro tiaj psike kripligitaj homoj ke dramoj kiel Oradour, la koncentrejoj kaj la Securitate de Ceausescu povis okazi. Krome ni devas aldoni ke — rilate al uniformita amaso — multo dependas de la kvalito de tiu, kiu ordonas ĝin. Se tio okazas fare de bona, konsciencplena homo, la danĝero estas malgranda. dank'al la pozitiva disciplino. Kompare al tio, bandito kun armilo certe estas multe pli danĝera. Sed ve, se tiu, kiu gvidas la uniformitan amason, estas homo, kiu mem estas blindigita per iu neniiga fanatismo. La ekzemploj abundas. Armiloj estigas fortajn estaĵojn sed ne fortajn homojn. La forto de la homo kuŝas en lia animo. Nur homo, kiu sen la helpo de armiloj restas firmanima. estas forta homo. Mi menciu la nomon de kelkaj el tiuj fortaj homoj: Pastro Damiano. Gandhi, Martin Luther King, Romero. Jesuo Kristo... kiuj rifuzis uzi perforton eĉ en plej minacaj situacioj. Jen veraj homoj, kiuj senescepte ĉerpis sian forton el propra animo. Nur agante tiamaniere oni kontribuos al sia homindeco... ĉar armita homo estas malpli homo. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 8a jaro. n-ro 1. januaro-februaro 1990 (8ste jg.. nr 1. jan.-feb 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20034.s | Atentu por hipopotamoj! | 2003 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20034 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20034.s.jpg | x_04.04.20034.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Atentu por hipopotamoj! Kara homfrato. Kutime niaj sloganoj estas tiel evidentaj kaj trafaj, ke multaj abonantoj ne rigardas la dorsflankon de la levilkarto. Ĉi foje ni petolis kaj devigas vin por eklegi ĉi tie por kompreni la misteran mesaĝon. La desegnaĵo ankaŭ volas signali iom da memrelativigo ni provas havigi al vi inspirajn mesaĝojn, sed evidente ni ne distribuas LA veron. Ni komprenas ke iuj homoj opinias iujn sloganojn sensencaj, ĉu pro nekompreno, ĉu prave! Hipopotamo estas kolosa impona besto. Tamen ĝi estas paca plantomanĝanto kaj englutas ĉion, kion ĝi renkontas. Nur ne minacu ĝin, ĉar ĝi povas frakasi vin. Kaj ĝi foje apenaŭ videblas sub la akvo-surfaco, sed samtempe zorge observas la ĉirkaŭaĵon. Multaj familioj. societoj, amikaj rondoj. labormedioj ... havas sian homan hipopotamon: persono impona, ŝajne agrabla kaj afabla kaj samtempe majstro en la manipulado de sia ĉirkaŭaĵo ... ĝis terorado. Ĉu eble vi havas patron, avon, parencon, amikon aŭ kunlaboranton, kiu konstante bezonas vin, postulas vian atenton. Ofte temas pri homoj plendemaj, daŭre malsanaj, senhelpaj. Evidente ni ne volas instigi vin por ne plu helpi al homoj, kiujn trafis malfeliĉo kaj kiuj provas solvi siajn problemojn sed ne povus realigi tion sen la helpo de kunuloj. Temas pri homoj, kiuj ja kapablas plibonigi sian situacion sed daŭre inventas pretekstojn kaj emas prokrasti siajn agadojn. Temas pri homoj, kiuj tre bone kapablas ordoni kaj postuli, sed fariĝas senhelpaj kiam vi diras : « mi ne plu eltenas la situacion, mi bezonas ferion, mi malaperos por iom da tempo ». Temas pri tiuj personoj, kiuj komencas kulpigi vin, kiam vi volas flegi viajn proprajn bezonojn. Tiaj homoj povas elsuĉi ĉiun vian energion kaj atendas ke vi oferu viajn bezonojn. Ili ne atentas ke vi eble subfosas viajn proprajn sanon kaj feliĉon. Kara homfrato, vi pripensu ke vi povas plej bone feliĉigi aliajn homojn. kiam vi mem estas feliĉa. Ĉiu homo ja iel bezonas la helpon de aliaj homoj, sed feliĉo formiĝas en via propra menso. Se homo dependigas sian feliĉon nur de vi, temas pri hipopotamo, kiu riskas elsuĉi viajn energion, vivĝojon ... kaj finfine vian eblecon por feliĉigi aliajn. Foje necesas pripensi ke distanciĝi de homa hipopotamo povas esti bona por vi mem kaj eĉ por la atentoabsorbanto. Pli bona mondo komenciĝas en vi mem ! Kaj ni deziras al vi pli grandan feliĉon. Levilkarto n-ro 4 (oktobro-novembro-decembro 2003.) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650, Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20114.s | Attentu viajn ...: ili fariĝos .... | 2011 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20114 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20114.s.jpg | x_04.05.20114.v.jpg |
Priskribo |
---|
Memoru ĉiam, ke ĉio kion vi pensas, faras, … havas konsekvencojn. Bonaj pensoj kaj agoj kutime havas bonajn konsekvencojn, malbonaj pensoj kaj agoj, kutime rezultas en malbonaj aferoj. Atentu viajn pensojn: ili farigos vortoj. Atentu viajn vortojn: ili farigos agoj. Atentu viajn agojn: ili farigos kutimoj. Atentu viajn kutimojn: ili farigos sinteno. Atentu vian sintenon: gi farigos via destino. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20154.s | Attentu, lango: revenas bumerango! | 2015 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20154 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20154.s.jpg | x_04.05.20154.v.jpg |
Priskribo |
---|
Vortoj povas vivi propran vivon. Vi eldiras ilin, kaj ofte tuj poste mem forgesas ilin. Tamen, aliaj homoj, same kiel vi, havas memoron kaj propran buŝon. Ili do povas pludiri viajn vortojn al aliaj homoj, foje eĉ kun propra interpreto! Aŭ, ili memoras la vortojn kaj poste, en la (por ili) konvena momento, konfrontas vin kun viaj propraj vortoj, ne malofte ekster la kunteksto. Tamen, ne paniku: se vi ĉiam estas honesta, respektema kaj sincera, vi havas nenion por timi! Male eĉ, vi estos aprezata kaj respektata persono. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20102.s | Bela mieno = bela vizaĝo | 2010 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20102 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20102.s.jpg | x_04.05.20102.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ekzistas du specoj de beleco: la ekstera, do la surfaca, la supraĵa, kaj la interna, la pli profunda beleco. Bela persono, kiu rigardas kvazaŭ tiu ĵus trinkis vinagron, neniel estas simpatia, eĉ ne kun kilogramoj da ŝminko. Male, persono kiu ĉiam estas gaja, kiu subtenas la homojn ĉirkaŭ si, kiu povas aŭskulti kaj ridigi aliajn homojn, nun tiu estas simpatia. Do… kia vi volas esti? |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19984.s | Bona homo ĉie estas bonvena! | 1998 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19984 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19984.s.jpg | x_04.04.19984.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Bona homo ĉie estas bonvena Vere bonaj homoj estas toleremaj kaj gastamaj homoj. Ili akceptas, ke aliaj homoj estas malsamaj. Vere bonaj homoj havas respekton kaj komprenon por tiuj, kiuj havas malsamajn ideojn aŭ opiniojn. Ili neniam vundos homojn pro iliaj konvinko aŭ kredo. Vera, sana humanismo temas pri toleremo kaj gastamo. Kiam la spontanea, evidenta gastamo anstataŭiĝas per iu speco de gastamo. kiu estas selekta kaj programma, tiam la gastamo ne bone fartas; tiam la mondo iĝas negastama ejo, kie neniu sentas sin hejme. La spontanea gastamo de simplaj homoj vivindigas la mondon kaj repacigas nin kun la vivo. Pro sia praktika filozofio, simplaj, bonaj homoj donacas al vi ĝojon kaj kvieton. Ili ĉiam pretas helpi al vi, sen atendi eĉ dankon! Bonaj homoj ankaŭ estas senfine toleremaj. Kaj tio ege gravas, ĉar se la toleremo ne bone fartas, perdiĝos ĉiu homa kulturo. Pro manko de toleremo estiĝas granda nekompreno inter la homoj: ili kulpigas, ridindigas aŭ primokas unu la alian, kaj la disigo inter homoj pligrandiĝas. Nia mondo estas unu granda renkontigejo de homoj. En tiu ĉi mondo, ni ĉiuj vivas kune kun kaj por la aliaj. El profunda respekto por la estado, la limoj, la eblecoj aŭ la maleblecoj de la alia, ni unue konstruu pli bonan kunvivadon, en kiu aprezo kaj respekto por al alia, kaj sekve toleremo kaj gastamo. estas gravaj valoraĵoj. Levilkarto, n-ro 4 (julio-aŭgusto 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael. P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20003.s | Bona mondo, bonaj homoj | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20003 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20003.s.jpg | x_04.04.20003.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Pli bona mondo = pli bonaj homoj Saĝa instruo lam sciencisto tre maltrankviligita de la mondaj problemoj pasigis plurajn tagojn en sia laboratorio, provante eltrovi rimedojn por malgrandigi ilin. lutage, lia sepjara filo invadis lian “sanktejon" decidita helpi la patron. La sciencisto. malpaciencigita pro la interrompo, provis ludigi la filon aliloke. Antaŭvidante ke neeblis tion fari, li ekserĉis ion kio povus distri la infanon. Subite, li trovis mondmapon. Jen tie kion li serĉadis. Do li tondis la mapon en plurajn pecojn kaj, kune kun la glubendo, donis ilin al sia filo dirante: • Ĉu vi ŝatas puzlojn? Do mi al vi donas la mondon, por ke vi riparu ĝin. Jen ĝi, tute rompita. Observu, ĉu vi kapablas iel ripari ĝin korekte. Sed faru ĉion sole! Laŭ liaj kalkuloj, la infano pasigus tagojn por rearanĝi la tutan mapon. Post kelkaj horoj, li tarnen aŭdis la filon alvokante lin trankvile: • Paĉjo, mi jam finis ĉion. Komence, la patro ne volis kredi je la vortoj de sia filo. Estus neeble por tiajaraĝa infano sukcesi rekunmeti la pecojn de mapo neniam antaŭe vidita. Kontraŭvole, la sciencisto levis siajn okulojn de siaj labornotoj, certa ke li vidus veran infanajon. Sed, je lia surprizo, la mondmapo estis ree kompleta. Ĉiuj pecoj estis remetitaj en la korektajn lokojn. Kiel eblis? Kiel la knabo kapablis? • Vi ne sciis, kia estis la mondo, mia filo, kiel vi sukcesis? • Paĉjo, mi ne sciis, kia estis la mondo, sed kiam vi eltiris la paperon de la revuo por tondi ĝin plurpece, mi vidis ke en la alia flanko estas figuro de homo. Kiam vi donis al mi la mondon por ripari, mi provis. sed ne sukcesis. Tiam mi memoris la homan figuron; do mi turnis la eltondaĵojn dorsflanke kaj ekis ripari la homon, ĉar mi sciis, kia estis li. Kiam mi sukcesis korekti la homon, mi turnis la folion kaj rimarkis, ke mi estis riparinta la mondon. (de nekonata aŭtoro) (el la portugalo tradukis: J. Vasco Milanoz) Levilkarto n-ro 3 (majo-junio 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20083.s | Bona tago ekas per ... | 2008 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20083 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20083.s.jpg | x_04.04.20083.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 3 (juli-aug-sept 2008): Bona tago ekas per "Bonan tagon". La afabla esprimo "Bonan tagon" povas varmigi malvarman tagon per kelkaj gradoj! Aŭdi "Bonan tagon" donas energion. La esprimo "Bonan tagon" rompas glacion, alproksimigas homojn. Fremdulo ne plu estas fremda post saluto: "Bonan tagon" ĉiu ajn povas diri, sen diskriminacio inter riĉa-malriĉa, nigra-blanka, juna-maljuna. "Bonan tagon" montras respekton al la alia. Se ĉiuj homoj afable salutas, la sento de malsekureco kaj malfido inter diversaj homoj aŭ sociaj grupoj malaperas. "Bonan tagon" estas senpaga kaj senkosta, kaj ju pli oni diras, des malpli da peno kostas! "Bonan tagon" estas ankaŭ bona rimedo kontraŭ konstanta malkontento. En la profesia vivo, "Bonan tagon" pli forte ligas kunlaborantojn inter si, sed ankaŭ kreas pli amikajn ligojn inter la diversaj tavoloj. Se vi estas afabla al aliaj homoj, ankaŭ ili estos pli afablaj. Afabla vorto, aŭ simpla rideto estas la plej bonaj ŝlosiloj al bona komunikado kaj interrilatoj. Ĝentile petita estas duone ricevita! Super ĉio, ni ja estas tutsimple homoj, kiuj ŝatas aŭdi afablajn vortojn, vidi afablajn vizaĝojn. Do ankaŭ ni mem montru afablan vizaĝon kaj aŭdigu afablajn vortojn. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19946.s | Bonfar(t)i = bonfartigi aliajn | 1994 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19946 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19946.s.jpg | x_04.04.19946.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Bonfar(t)i = bonfartigi aliajn Nur kion ni havas, ni povas disdoni. Kio povas esti personaj riĉecoj? • ĝui bonan sanon, • esti inteligenta. • havi allogan aspekton, • havi ĥarismon, • naskiĝi rica, • esti entuziasma naturadoranto, • esti kapabla eduki infanojn, • ktp., ktp. Kelkaj homoj nature ricevas unu aŭ plurajn el la supre menciitaj agrablaĵoj. Por ili tio estas normala afero kaj ili supozas ke ĉiuj havas la samajn dotojn. Ili estas felicaj kaj kontentaj pri si mem. Sed tiuj, kiuj ne estas dotitaj per tiaj riĉecoj povas iĝi feliĉaj, kiam ili laboradas por atingi iujn el la supre menciitaj kvalitoj. Deziri, penadi por plibonigi sin mem por finfine akiri kion ili deziras: esti feliĉa, bela, sana, riĉa, sociema, aŭtoritata... La homoj el la dua grupo havas la avantaĝon, ke ili povas des pli ĝui sian pliboniĝon kaj plifortiĝon en siaj streboj. Havi la kuraĝon por labori al si mem kontentigas homojn. Estas agrable renkonti homojn kiuj kontentas pri si mem. Ili senscie transdonas siajn feliĉosentojn al familianoj, amikoj, konatuloj, najbaroj kaj hazarde renkontitoj. Do, se vi mem, laborante al via persona disvolviĝo bonfartas kaj kontentas pro tio, tiam vi kapablas transdoni tiun ricecon al aliaj serĉantoj de bonfarto. Tiu ĉi slogano tuŝas al la unua slogano, kiun MsN dissendis, kaj kiu restas ripetenda; „Plibonigu la mondon, komencu ĉe vi mem". Sed bona volo necesas. Levilkarto. n-ro 6 (november-december 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegeoi |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19942.s | Bonfari bonfartigas vin | 1994 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19942 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19942.s.jpg | x_04.04.19942.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Bonfari bonfartigas vin Mi havas amikon. Li tre ŝatas la naturon. Li nutras kolombojn. Ili eĉ sidas sur lian ĉapelon kaj sur liajn ŝultrojn kaj ili manĝas el lia mano. Mi envias lin. Plurfoje mi staris apud li kun manĝaĵo en la malferma mano. Post multege da pacienco, finfine iu kolombo sidiĝis sur mia manplato kaj ekpikis maizeron. Ĝoje fulmis tra mia cerbo: tiun kolombon mi volas konservi! Rapidege mi fermis la manon por kapti ĝin. Sed la kolombo estis pli rapida kaj forflugis. En la postaj tagoj mi provadis kaj provadis denove, sed vane. La kolombo ne plu volis reveni ĉe mi. Estas evidente, ke mia amiko pli feliĉis en tiu ĉi situacio ol mi. Post longa cerbumado, mi finfine malkovris la saĝon de mia amiko: li intencis nur bonfari al la kolomboj. Kaj sen iu ajn peto, ili donis al li sian fidon kaj agrabligis lian vivon per sia akompano. Mi volis trompi ilin kaj evidente restis forlasita, izolita kaj malfidata. Mi ankaŭ komprenis, ke homoj eĉ estas pli sentemaj kaj pli facile antaŭsentas la kaŝitajn intencojn de siaj apuduloj. Tiu kiu bonfaris al aliaj homoj spontane spertos redonon de bonfartigaj varmo, amikeco, kunsento,... amo. Eblas inversigi la situacion: ĉu vi volas bonfarti pro la agrablaj reagoj de viaj apuduloj? Vi nur pensu kiel eblas bonfari al ili kaj ilia reago venos proporcie al via bonfaro. Bonfaro evidente ne identas al altrudo, enmiksiĝemo aŭ provado por paternalisme malpermesi aŭtonomion al aliaj homoj. Ŝajnas ke homoj estas intuicie dotitaj por senti la diferencon inter kaŝitaj memkontentigaj intencoj - eĉ se ne malbonintecaj aŭ malicaj - kaj sinceraj deziroj kiuj alstrebas neniun profiton! Levilkarto, n-ro 2 (maart-april 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20012.s | Bonkoreco malfermas korojn | 2001 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20012 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20012.s.jpg | x_04.04.20012.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Bonkoreco malfermas korojn Neniu pridubas, ke homo bezonas interrilaton kun aliaj homoj. La riĉeco de la homo troviĝas en lia kapablo rilati kun alia persono, renkonti alian homon, strebi al harmonia kunvivo kun la aliaj. Sed tiom ofte la interhomaj rilatoj montriĝas sensignifaj, senenhavaj, kaj la sopirata homa bonvolo restas neatingebla. Tiom da homoj havas malplenan koron, kiu sopiras je plenigo. Tiom da homoj portas en sia koro profunde akrajn vundojn. Por ili, varma, homa bonvolo kaj amikeco povas esti saniga kaj mildiga. Bonkoreco atestas pri donema kaj malferma koro. Sentojn de tenero, kompato kaj amo fluu el nia koro: bonkoreco nur eblas kiam ni eliras el ni mem kaj kiam ni donas centran lokon al la aliaj. Varma spontanea reago al la mizero de kunhomo povas traflui ankaŭ tiun alia, kaj doni al li konsolon, eĉ antaŭ ol li finploris. Ne necesas vortoj: el la okuloj, la gestoj, la koro, el la tuta estado de bonkora kaj esperplena homo ĝojo evidentiĝas. Bonkoreco senlime donacas. Bonkora homo disradias gastaman ĝojon. Li havas atenton kaj respekton por la vundebleco de la alia, aprecon por tio kio estas valora por la kunhomo, kaj malfermecon por la malkvieto de ties lukto. Bonkora homo signifas, ke homoj estas pli gravaj ol aĵoj, ke ridetoj solvas pli ol ĝenaj vortoj, ke donemo kaj simpatio malfermas korojn. Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n•ro 2 (aprilo-majo-junio 2001) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20063.s | Bonvenas komplimento en ĉiu ajn momento! | 2006 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20063 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20063.s.jpg | x_04.04.20063.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 3 (julio-aŭg.-sept. 2006) Afgiftekantoor Antwerpen-X driemaandelijks (juli-aug.-sept. 2006) Verantwoordelijk uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem Komplimentoj estas kiel vitaminoj: jam en eta kvanto ili povas fari grandan bonon. Komplimentoj estas vitaminoj de la koro kaj por la koro. Komplimento estas kiel lubrikilo, kiu helpas la fluan kunlaboron de la diversaj dent-radoj kiuj ni estas en lo motoro de la socio Komplimentoj povas esti tre simplaj: "Bone! Perfekte!... ad ili povas esti pli ellaboritaj: Vi aspektas bonstate! Viaj haroj estas belaj. Viaj okuloj brilas. Dankon pro via helpo! Mi neniam povintus fari tian sen via helpo. Vi bone parolas la ... lingvon! Kiel vi lernis? ..." La eblecoj komplimenti abundos, eble la okazoj ankaŭ, sed en nia hastema vivo ni devas pensi pri tiom da aferoj samtempe ke simpla komplimento tro ofte eskapas niajn pensojn. Aliflanke ni ankaŭ kutimas supozi: "Li/ŝi ja scias ke mi aprezas lin/ŝin..." sen eldiri la komplimenton mem. Sed, eĉ se ni scias, estas tre agrable aŭdi, ĉu ne? Komplimento estas eta mesaĝo por diri, sed grandioza por aŭdi. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19972.s | Ĉevalpovo de aŭto ne helpas se azeno stiras ĝin | 1997 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19972 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19972.s.jpg | x_04.04.19972.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ĉevalpovo de aŭto ne helpas, se azeno stiras ĝin. En la antaŭa kaj nuna jarcentoj, ni spertis amason da teknikaj kaj teknologiaj malkovroj, kiuj povus plifaciligi nian vivon. Kaj kio okazas en nia moderna socio? Ĉiutage estiĝas pli kaj pli da problemoj. Anstataŭ pli frue reveni hejme de la laborloko, ni aŭdas ke pli kaj pli da homoj kaptiĝas en longaj vicoj da atendantaj aŭtoj sur la vojoj. Anstataŭ havi pli facilajn kontaktojn kun amikoj kaj parencoj, ni rimarkas, ke unu el la plagoj de la moderna socio estas la soleco kaj izoliteco. Anstataŭ mallace reveni de longa vojaĝo, ni atingas nian loĝejon streĉitaj, ekscititaj, malbonhumoraj, foje eĉ elĉerpitaj kaj kun la nura deziro malhavi sociajn kontaktojn. Ŝajnas al mi fundamenta eraro por atendi la solvon de niaj homaj problemoj de tekniko kaj teknologio. La modemaj malkovroj jes povas kontribui al pli valora vivo por individuo, kiu trovas internan ekvilibron. Sed ofte ili servas kiel plifortigiloj por niaj socie malutilaj inklinoj. Tiu, kiu volas fanfaroni pri siaj povoj, povas iĝi vivdanĝera ŝoforo; tiu, kiu deziras imponi la najbarojn, povas meti sin en financajn problemojn pro tro luksa aŭto; tiu, kiu nepre volas montri sian superecon, verŝajne fariĝas agresema ŝoforo; tiu, kiu estas pigra, sendube fariĝas sklavo de sia aŭto; tiu, kiu ne sukcesas adapti sin al la homoj en la ĉirkaŭaĵo, eble nervoze veturas grandegajn distancojn sen kompreni ke ŝi aŭ li daŭre kunportas kun si la propran maltrankvilon. La aŭto en nia slogano estas simbolo por la konstato ke modemaj malkovroj de la tekniko nur povos plibonigi la kvaliton de nia vivo kiam ni komprenas la diferencon inter solvoj kaj helpiloj. Tro multaj homoj atendas solvon de niaj problemojn de iuj helpiloj. Helpilojn ni povas trovi en nia ĉirkaŭaĵo, solvojn nur en nia propra koro. Levilkarlo. n-ro 2 (marto-aprito 1997) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgover: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20104.s | Ĉi tie bojas nur hundo! | 2010 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20104 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20104.s.jpg | x_04.05.20104.v.jpg |
Priskribo |
---|
En tiu ĉi domo, ni provos gardi nian trankvilon. Ni parolas al niaj apuduloj kun respekto kaj indulgo. Ni ne krios aŭ vokos kvazaŭ al obstina azeno aŭ hundo. Ne estas facile ĉiam gardi sian trankvilon kiam la ‘sango bolas’, kiam la emocioj superas la racion. Sed, fakte, entute ne necesas gajni ĉiun disputon. Homoj ne ĉiam havas la saman opinion, tio simple estas tiel. Bedaŭrinde tio tro ofte rezultas en kverelo. Necesas konscii ke aliaj opinioj ekzistas, respekti ilin, eĉ se ili foje estas tute kontraŭaj. Alia homo, alia opinio, sed ne nepre malamiko! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20084.s | Ĉiu guto gravas! | 2008 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20084 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20084.s.jpg | x_04.04.20084.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 4 (okt-nov-dec 2008): Ĉiu guto gravas. Tiun ĉi frazon oni povas interpreti laŭ diversaj manieroj. Unuflanke: se ĉiu homo iomete helpas al projekto, grandaj laboroj povas realiĝi. Se ĉiu homo iomete helpas al plibonigo de Ia mondo, grandaj ŝanĝoj povas okazi. Ĉi tie, la kaptilo kiu mistifikas multajn homojn estas la amplekso de la farenda laboro, la monto kiu ŝajnas nesuperebla. Tamen, grimpi monton, oni faru per la unua paŝo, Ia plej malfacila, sed la dua paŝo iras aŭtomate! Kaj eĉ se oni atingas nur la duonan altecon de la monto, la panoramo tie estos jam multe pli bela!! Tio ankaŭ validas por personaj problemoj. Oni ne povas fronti ĉiujn problemojn samtempe, sed solvante unu problemon post la alia, oni povas plibonigi sian situacion kaj eble eĉ konkeri Ia tutan monton. Aliflanke, kiam temas pri gutoj, ni pensas pri akvo. Kaj kvankam oleo estas pli valora laŭ ekonomia vidpunkto, akvo estas multe pli grava laŭ homa vidpunkto! Pro manko de oleo, neniu tuj mortus, sed ĉiutage, multege da homoj suferas pro manko de (pura) akvo. Samtempe en la "pli riĉaj landoj", homoj ĉiutage pli-malpli 'forĵetas' litrojn da akvo: por lavi la aŭton, bani sin, por ne mencii la industrion kiu malpurigas tunojn da akvo — kaj eĉ malpurigas la riverojn kaj marojn. Unu eta ekzemplo pri kiamaniere ni kiel individuo povas kontribui estas jena: metu sitelon en la duŝkuvo por kapti parton de la falanta akvo. Se vi ĉiutage kaptas 5 litrojn, vi kaptos 1 825 litrojn en unu jaro, kiuj povos servi al tralavado de necesejo, purigado de la planko kaj simile. Tiel ĉi, 1 000 homoj povas kolekti 1 825 000 litrojn da akvo jare. Impona kvanto ĉu ne? Bone, tiu akvo ne rekte malsoifigos iun, sed klare demonstras kiamaniere multaj etaj gutoj, povas fari grandan amason! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20121.s | Ĉiuj homoj estas unikaj! | 2012 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20121 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20121.s.jpg | x_04.05.20121.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ni ĉiuj estas unikaj. Kaj tio kio igas nin unika, estas ne nur niaj talentoj kaj specifa karaktero, sed ankaŭ niaj malgrandaj eraretoj. Ili distingas nin de la aliaj kaj karakterizas nin. Iuj trovas tiujn eraretojn ĉarmaj dum al aliaj homoj ili malplaĉas. Ĉi-lastaj bedaŭrinde ne konscias ke ankaŭ ili tutcerte havas eraretojn! Eble ili pli bone kaŝas la erarojn, sed ankaŭ ili havas! Samtempe, ni estas ĉiuj egalaj: ne gravas la haŭtkoloro, grandeco, seksa orientiĝo, edukiteco, naskiĝloko, raso, ktp., ni ĉiuj apartenas al la sama specio, nome Homo sapiens kaj ni naskiĝis sur la sama planedo. Kial do ni kverelas inter ni? Konsentite, oni ne povas amiki same forto al ĉiuj homoj. Tamen, montri minimuman respekton al ĉiuj aliaj homoj, kiaj ajn ili estas, tio estas vere homa! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20141.s | Ĉiutage mi ĝojas, pro la nokto kiu fariĝis mateno, ... | 2014 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20141 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20141.s.jpg | x_04.05.20141.v.jpg |
Priskribo |
---|
Oni povas ĝoji pro nova aŭto, komputilo, muzik- aŭ filmdisko kaj tiel plu. Sed dum ni estas ĉirkaŭataj de luksaĵoj, ni emas forgesi la simplajn, sed despli gravajn aferojn en la vivo: nova tago ĝuinda, amikoj, familio, revoj, ŝatoj kaj amoj. Ne kuru serĉante blindigajn brilaĵojn por la okuloj, sed ĝuu la varmigajn brilaĵojn por la koro. Kaj ne forgesu: komuna ĝojo estas duobla ĝojo! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19885.r | Dankemo estas la memoro de la koro! | 1988 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19885 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19885.r.jpg | x_04.02.19885.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19885.s | Dankemo estas la memoro de la koro! | 1988 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19885 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19885.s.jpg | x_04.02.19885.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kio estas la celo de Movado sen Nomo? Milionoj kaj milionoj da terloĝantoj konscias pri la malsanego de la hodiaŭa socio. Kaj samtempe ĉiuj konas grandegan kaj varmegan deziron akiri plibonigon, farigi la teron loĝiĝinda, forpeligi la potencon, krei inter kaj por la homoj teron de feliĉo kaj proksimulamo. Malgraŭ ĉi tiu deziro de ĉiuj homoj, kiuj tamen havas la potencon aliigi la situacion, ĉi tiu situacio restas la sama, kaj la estonto pli kaj pli mallumiĝas. La ĉefkaŭzo de ĉiu mizero estas la egoismo, kiel ajn ĝi evidentiĝas. Nia celo estas unuvorte: aliigi kaj ŝanĝi la mentalecon. Kiel? Komencante kune, efektivigante, persistante ekentreprenon de proksimulamo, de kiu estas la devizo: komencu mem! Tio fakte estas ĉio. Nur tio estas la programo de MsN. Ni petas al ĉiuj, senescepte, mem apliki tiun amon rilate al la proksimulo. Ni nenion alian petas ol la internan animstaton, la ardegan deziron: esti bona homo, esti kore-afabla homo, esti tolerema homo, pensi pli volonte kaj pli rapide la bonon de ĉiu proksimulo ol la malbonon, pli volonte lin plibonigi ol insulti, pli volonte lin pardoni ol akuzi, pli volonte lin konverti al la bono ol puni lin. Se ĉiu farus tion, tiam ni atingus nian celon. Se la granda parto de la homoj tion farus, ni ankaŭ atingas nian celon. Ĉar neniu ĉi tie postulas ion de aliulo, sed de si mem. Se la pli granda parto metus ĉi tiun postulon unue al si mem, ni nian celon atingus. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20112.s | Diru JES al la vivo! | 2011 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20112 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20112.s.jpg | x_04.05.20112.v.jpg |
Priskribo |
---|
Bedaŭroj oni ofte ne temas pri tio kion oni faris - ĉu bone, ĉu malbone - ĉar almenaŭ oni provis, sed ofte pri tio kion oni NE faris! Ekzemple, akcepti inviton, partopreni la kurson kiu allogis, sed kiun oni ne partoprenis pro hezitemo, kaj tiel plu. Estas bone foje forlasi la "zonon de komforto", "la bobelon de certeco" kaj konatiĝi kun novaj aferoj, novaj homoj. Ĝuste tio riĉigas nian vivon. Resti hejme, farante la kutimajn aĵojn, oni povas fari ĉiam ajn. Vere vivi la vivon, nur 1-foje. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20184.s | Diru: JES! | 2018 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20184 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20184.s.jpg | x_04.05.20184.v.jpg |
Priskribo |
---|
Diru JES! (Oktobro-novembro-decembro 2018) La konataj vojoj kaj aferoj donas komforton kaj certecon. Sed ĝuste la novaj, fremdaj aferoj faras nian vivon pli interesa kaj enhave riĉa! Jen alvenas invito al gitarkurso aŭ desegnokurso. Vi povas diri “Ne, mi ne kapablas.” - aŭ vi povas diri “Kial ne? Povas esti amuze.” Kaj eĉ se vi ne fariĝos fama, vi pasigas tempon de persona disvolviĝo, koncentriĝo, lertiĝo kaj amikiĝo kun aliaj kursanoj. Same pri vojaĝoj, ekskursoj kaj tiel plu. Sidi hejme estas komforte, sed la vivo ne estas sidi, sed sperti! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20124.s | Donacu elkore, ne elpoŝe. | 2012 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20124 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20124.s.jpg | x_04.05.20124.v.jpg |
Priskribo |
---|
La fino de la jaro alproksimiĝas. La vendejoj denove alvokas por ke vi aĉetu donacojn. Prefere multajn kaj multekostajn. Feliĉe ekzistas brokantaj vendejoj, interŝanĝ-foiroj kaj en iuj landoj eĉ senpagaj vendejoj. Eble sur via librobreto staras jam legita libro kiu povas plezurigi amikon aŭ familianon? Se vi mem organizas feston, eble proponu ke ĉiu kunportu ion kion oni ne plu uzas kaj metu sur tablon. Poste, ĉiu elektu ion kio plaĉas al li/ŝi. Tiel, ĉiuj povas esti kontentaj! Oni liberigas iom da spaco en la hejmo kaj ricevas ion novan! Vivu la alternativa ekonomio! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19941.s | Eĉ post la plej malĝoja nokto, ekestos nova mateno! | 1994 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19941 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19941.s.jpg | x_04.04.19941.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Eĉ post la plej maIĝoja nokto, ekestos nova mateno! Same kiel ĉiuj homoj certe ankaŭ vi havas en la vivo malfacilajn momentojn, dum kiuj vi volas elkrii pro doloro kaj ofendiĝo; momentojn, dum kiuj vi pensas, ke ĉiuj malamas vin. Tiam vi eble pensas, ke la tuta mondo malbonas. Sed vi ne malesperu, amiko. Ne permesu, ke la doloro venkas vin. Memoru, ke por ĉiu homo estas feliĉo en tiu ĉi mondo. La kredo al tio helpos vin. Denove malkovru la simplajn aĵojn, la simplajn ĉarmojn de I’ amikeco: kanton de birdo, desegnon de infano, rideton, manpremon. La vivo iĝos festo, se oni kapablas ĝui la simplajn ĉiutagaĵojn! Bonas, havi sian propran revon, idealon kaj celon en la vivo. Sed atentu kiamaniere vi alstrebas ĝin. La plej bela celo neniel pravigas pli malbelajn metodojn. Survoje al via celo, vi ne forgesu viajn geamikojn. Ne forgesu la homojn, kiuj amas vin kaj kiuj fidas je vi. Memoru, ke ĉio, kion vi faras, estos sensenca, se ne estas iu, kiu kunĝojas. Kaj kiam iu bona amiko, je kiu vi kredas kaj kiun vi amas, perfidas vin, ne malamu la tutan mondon. Certe tio dolorigas vin, sed ne ŝangu vian amon en malamon, vian amikecon en malamikecon. En tiu ĉi mondo estas multe da boneco, feliĉo kaj korvarmeco. Kredu je tio, amiko, kaj sciu, ke post la plej malĝoja nokto ĉiam ekestos mateno, kaj poste naskiĝos nova tago... Mi kredadas je la homo, kiel mi kredadas je la naturo, kiam mi vidas en la plej seka dezerto kreski floreton! Phil Bosmans Levilkarto, n-ro 1 (januari-februari 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19892.r | Egoistoj ne renkontiĝas. Ili kolizias. | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19892 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19892.r.jpg | x_04.02.19892.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19892.s | Egoistoj ne renkontiĝas. Ili kolizias. | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19892 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19892.s.jpg | x_04.02.19892.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Egoistoj ne renkontiĝas. Ili kolizias. Regule kreu eblecon por fuĝi el la streĉigaj, urĝaj devigoj. Kreu spacon por ripozi, por mediti pri la eblaj sensaĝaĵoj kiujn vi travivis dumtage. Prenu la tempon por renkonti, por „ne devi”, por spontaneo, por liberiĝo: liberiĝo el si mem, de si mem; liberiĝo el ĉiuj aŭtomatismoj de egoismo kaj havemo, por iri al la aliaj kaj por vivi por la aliaj. Tempo de kunveni, de sanaj rilatoj kun homoj kaj la mondo ĉirkaŭ vi. Tempo por pliriĉiĝi interne kaj ankaŭ por pliĝojiĝi. Tempo por demeti ĉiujn egoismojn, ĉar ĉiu egoismo ligas vin per miloj da ligiloj kaj malfaciligas, nealirebligas ĉiujn vojojn al homoj. Egoistoj ne renkontiĝas. Ili kolizias kaj rompiĝas. LEVILKARTO Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschnft) 7a jaro, n-ro 2, mrt.-apr. 1989 (7de jaargang. nr 2, mrt.-apr. 1989) Verantwoordelijke Uilgever: Ivo Durwael, Paul Gllsonlaan 5, 8-2520 Edegem Afglftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19934.s | El la 1a, la 2a, la 3a kaj la 4a mondoj ni kreu UNU mondon! | 1993 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19934 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19934.s.jpg | x_04.04.19934.sv.jpg |
Priskribo |
---|
El la 1a, 2a, 3a kaj 4a mondoj, ni kreu unu mondon! „En kia mondo ni vivas, patrino?" Tiu parodia frazo el famkonata literatura verkaĵo bone esprimas nian senton pri la hodiaŭaj realaĵoj. Tra la tuta historio trafis la homaron malsato kaj malsano, povreco kaj milito. Aldoniĝis al ĉi tiuj kruelaj torturoj la premoj de la kulturo. La mondo dividiĝas en diversaj popoloj, ŝtatoj, lingvoparolantaj kaj religiaj grupoj. Ĉu Esperanto povos doni solvon por almenaŭ la lingvoproblemo? Ni kune konstruu unu mondon! Ĉu vi konas la 1-an, la 2an la 3an kaj la 4an mondojn? Homoj ofte emas enŝrankigi aŭ klasifiki ĉion. La 4a mondo estas konsiderata la nuntempa povrularo en ajna grandurbo de la mondo. La 3a mondo estas la tiel nomataj evoluolandoj. Ĉu ni devas klarigi kio estas la 1a kaj la 2a mondoj? Se homoj kaj popoloj ne helpas unu la alian solidare baldaŭ ne plu ekzistos vivo. Ni kreu unu mondon! Mondo, en kiu ne la mono kaj la povo plej gravas, sed la ,,amo" por la homo, por ĉiu homo. Mondo, en kiu ni politike kaj ekonomie pensas, sed surbaze de la malgranda kaj malpova homo. Ĉar tie, kie bonas por la malgrandaj, malpovaj kaj malriĉaj, tie bonas por ĉiu. Tio ĉi estas revo, kaj tiun ĉi revon oni konservu kaj realigu. Levilkarto, n-ro 4 (juli-augustus 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20082.s | En ĉiuj lingvoj tra la mondo, la koro estas la simbolo de AMO | 2008 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20082 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20082.s.jpg |
Priskribo |
---|
Dorsflanke ne estas teksto |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19814.r | Esperanto homo, ne restu en via domo! | 1981 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19814 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19814.r.jpg | x_04.02.19814.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19814.s | Esperanto homo, ne restu en via domo! | 1981 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19814 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19814.s.jpg | x_04.02.19814.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Se ni ne volas subakviĝi kiel ratoj sur la sinkanta ŝipo, kiu nomiĝas Tero, estas necese stiri nian socio-sistemon en radikale alian direkton. En la hodiaŭa mondo fariĝis necese sin demandi kiamaniere plu- kaj postvivi. La neceso fari tion "kune", kun plejeble granda nombro da socikritikemaj homoj, estas klara. La neceso, ke esperantistoj ludu en tio fundamentan rolon, ne ankoraŭ estas tiel klara. Esperantisto, vi povas esti fonto de renovigo kiel "esperanta" homo en ĉi tiu senespera tempo. Vi povas esti levilo kun rebat-lerteco al ŝanĝoj. Ni kune formu ĉenon de leviloj. Ni kune serĉu komprenon en la mekanismoj kiuj produktas maljustaĵojn, por kune kaŭzi efektivan ŝanĝiĝon, por kontribui al konstruado de mondsocio sen maljusteco. "Esperanta" homo, venu el via domo ! — Efektive serĉu kun ni eblecojn; ni bezonas vin! Ĉu ŝanĝo de Ia socio? — "Okazos neniam!" multaj mokridas. Sed kritikemaj esperantistoj scias kaj kredas: "okazos iam!" Ni kune realigu ĝojplenan perspektivon, perspektivon de vivimpulso por niaj infanoj, por la generacio de la mondo de morgaŭ. Bonvolu legi la samfolian leteron pri la Levilideo, por pli precize kompreni la intencon. Ni volonte ricevos viajn reagojn kaj sugestojn. Ni agadu kune! Aŭ ni pereos APARTE, aŭ ni postvivos KUNE Jürgen Moltmann BIJLAGE BIJ "LUMTURO" 1981 /4 — Uitgave: Movado sen Nomo, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen, Ĝirkonto 000-0002474-49 |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19894.r | Esti en paco nun! | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19894 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19894.r.jpg | x_04.02.19894.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19894.s | Esti en paco nun! | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19894 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19894.s.jpg | x_04.02.19894.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Esti en paco nun! ... ne ĉe tombo! Vivi en paco... Se homo mortas, oni diras* „Ke li ripozu en paco!” Sed kiam homo vivas, kiam li ankoraŭ kapablas kontraŭi vin, kiam li ankoraŭ havas alian opinion, kiam li apartenas al alia partio aŭ al alia raso aŭ kiam li havas alian haŭtokoloron, kiam li povas ,,ĝeni”, kiam li havas malfacilan karakteron, tiam „la paco" ŝajnas neebla tasko! Hodiaŭ ĉiu parolas pri paco. La tuta homaro sopiras al paco! Tarnen nur malmultaj homoj prêtas iri „la vojon de la paco", la vojon al la aliulo, al la kunhomo, la vojon de la priparolado kaj la reciproka pardonado. La paco estas rompita post la perforto de „la amo” kaj de „la frateca kontakto”. Poste la paco estas riparebla nur pere de la priparolado. Sed tio ne sufiĉas, ĉar la dialogo aŭ diskuto estas nur la komenco. Tio validas por la etaj militoj inter geedzoj, inter familianoj, inter kolegoj, inter alilingvanoj, inter politikaj partioj. Ankaŭ same tio validas por ĉiuj militoj en la tuta mondo! Sen pardono ne estas paco! Movado sen Nomo deziras la pacon al homoj teroritaj pro malamo, perforto kaj milito. La paco kiu estas plena je ĝojo kaj pardono. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 7a jaro, n-ro 4, julio-aŭgusto 1989 (7de jaargang, nr 4, juli-aug. 1989) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20134.s | Estu homa. | 2013 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20134 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20134.s.jpg | x_04.05.20134.v.jpg |
Priskribo |
---|
Tre malnova saĝeco, sed ripetinda: "Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volas ke oni faru al vi." Foje homoj plej bonintence, sed bedaŭrinde mallerte - aŭ eĉ tute erare - volas helpi. Ofte, koleriĝo estas la unua reago, sed tio nur pligrandigos la problemon: la persono fariĝas malfeliĉa, despli malcerta en siaj agoj kaj sekve ankoraŭ pli mallerte agos aŭ eble neniam plu helpos. Provu konservi vian paciencon kaj restu ĝentila. (Fakte, sufiĉe da dormo helpas por havi pli da pacienco!). Laste: ĉiuj homoj estas malsamaj, do ne juĝu ĉiujn same. Iuj estas lertaj pri muziko, aliaj pri sporto, aliaj pri matematiko. Ni devas lerni respekti ĉies fortajn kaj malfortajn flankojn, kaj antaŭ ĉio... koni tiujn de ni mem! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19862.r | Fariĝu homo da Amo. | 1986 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19862 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19862.r.jpg | x_04.03.19862.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19862.s | Fariĝu homo da Amo. | 1986 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19862 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19862.s.jpg | x_04.03.19862.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Fariĝu homo da amo! Ni ĉiuj devas fariĝi homoj plenaj je amo. La amo devas brili kiel la suno brilas tutan tagon sur la ĉielo. Via ĉirkaŭaĵo sentu, ke vi ŝatas kaj ĝuas la vivon. Kiam vi amas, vi aspektas feliĉa kaj gaja, kaj viaj kun-vivantoj sentas, ke vi estas malferma al ĉio. Kaj pro tio, ili pli facile ŝatas kaj amas vin. Sed amo estas io, kio estas en la homo mem; tio ne simple alvenas al vi, vi devas vere voli ami. Unua tasko por akiri tiun amplenan vivkoncepton estas akcepti vin mem, kun viaj malbonaj kaj bonaj ecoj. Kaj kiam vi konsentas pri vi, vi ja tre facile akceptas aliajn homojn en ilia alieco. Ĉu vi sentas la varmon, kiam vi travivas feliĉigan momenton? Do, ĉu tio ne estas la pruvo, ke montri sian amon al ĉiu kaj ĉio necesas? Vidigu al viaj kun-vivantoj, ke vi estas homo de amo. Ĉerpu ĝojon kaj feliĉon el via tuta ĉirkaŭaĵo. Feliĉiĝu pro la ĉiutagaj aferoj. Pro la rideto de via najbaro, pro la floroj sur via vojo. Amu ĉiun kaj ĉion, dum via tuta vivo; neniam ĉesu ami, ĉar tiam vi ĉesos vivi. Ĉiu el ni estas unika, havas siajn proprajn ecojn, kaj estas tute alia ol siaj ĉirkaŭaj kunvivantoj. Sed ni ne forgesu la ekzistadon de tio, kio unuigas la tutan homaron; iu bezono, kiu vivas en ĉiu el ni: la neceso pri amo aŭ afableco. Kaj pro tiu bezono, vi devas montri al via kunvivanto, ke vi amas lin aŭ ŝin. Montru tion per malgrandaj afablajoj. Montru, ke liaj aŭ ŝiaj zorgoj aŭ plezuroj kaptas vian atenton. Ne tuj forkuru kiam iu bezonas vin. Via gajeco estas la ĝojo de via kunhomo. Estu lia aŭ ŝia trezoro kaj amu lin aŭ sin senfine, sencele. Tio ne estas facila; malgraŭ tio, provu montri tion. Ne malkuraĝu kiam oni ne tuj respondas al via boneco. Iuj homoj timas montri siajn sentojn. Ili timas la povon de la amo kaj fido. Iam ili perdis fidon kaj bezonas nun vian helpon retrovi ĝin. Ili ne volas esti vundataj pro perdo de iu amato kaj sajne protektas sian koron kontraŭ tio. Sed, fakte, ili vere sentas la neceson de amikeco kaj amo, por ke ili povu plene ĝui la vivon. Estas via tasko, montri al tiuj personoj, ke amo estas ĝojo kaj alportas ne nur doloron... Montru, ke vera amikeeo ne bezonas rekompencon, ke amo estas senkosta. Tamen, estas iu rekompenco: la feliĉo de aliaj homoj! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19932.s | Feliĉaj homoj duoble valoras | 1993 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19932 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19932.s.jpg | x_04.04.19932.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Feliĉaj homoj duoble valoras Feliĉa homo vivas kontente kaj disradias pacon kaj amikecon cirkaŭ si. Malfeliĉa homo estas granda zorgo, sed feliĉa homo estas beno. Feliĉa homo alportas lumon tien, kie mallumas. Li alportas viglan energion tien, kie troviĝas inerteco. Li ne nutras siajn problemojn, ne atendas ĉion de la aliaj, sed mem prenas sian respondecon.Feliĉa homo scias, ke feliĉo estas nek loto el loterio, nek bela papilio, kiun oni postsekvas. Libera de pasioj kaj deziroj, li ne multon bezonas por feliĉi. Li scias, ke feliĉo estas kiel ombro, kiu sekvas lin aŭ kiel eĥo, kiu respondas al lia propra talento. Feliĉa homo trovas paradizon en sia propra koro, kie la tuta mondo estas bonvena! Feliĉa homo spertis, ke feliĉo konsistas el tiom da partoj, ke ĉiam jes mankas parteto, sed tiun ĉi li forgesas por ĝui tion, kion li havas. Feliĉa homo neniam estas danĝera. Nur feliĉa homo kapablas feliĉigi aliajn homojn. Nur li havas la kapablecon eligi aliajn el izoliteco kaj redoni la eble perditan kuraĝon. Li redonas fidon al la vivo, al la propra kapablo, al la amo kaj al la homo, ĉar li ameme donas spacon al la aliaj por esti si mem. Li donas spacon por ilia propra vivoritmo, kaj oferas al aliaj ĝojplenan nestvarmon. Feliĉa homo duoble valoras! Bijlage bij Levilkarto, n-ro 2 (maart-april 1993) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19996.s | Feliĉan jarmilon | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19996 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19996.s.jpg | x_04.04.19996.sv.jpg |
Priskribo |
---|
FELIĈAN JARMILON Kara homfrato, Kutime ni deziras feliĉan novan jaron en la 1a de januaro. Tio estas momento por iom mediti pri niaj planoj kaj esperoj por la nova jaro. Ĉe la fino de 1999, ni invitas vin por kune mediti pri nova epoko. En kiu senco, la estonto diferencu de la antaŭa jarcento? Mi deziras al vi pli da konscio. Konscio estas unua necesaĵo por persona kresko, por povi sanĝi ion en nia mondo. Laŭ mi, kiam kreskas en ni la konsciiĝo, tio helpos nin por kompreni aliajn estaĵojn en nia ĉirkaŭaĵo. Kompreni kondukas al pli sinceraj, intimaj kontaktoj. Pli bonaj kontaktoj, pli granda fido signifas ke ni pli forte inspiros aliajn. Kaj la ciklo estas kompleta... ne fermita, ĉar spirale la proceso povos daŭriĝi. Kiam kreskas nia konscio pri niaj (ĝis nun kaŝitaj) celoj kaj intencoj, ni fariĝas pli liberaj de tradicioj, foje benaj, foje sufokigaj, pli liberaj de atenditaj sed neatingeblaj deziroj, pli liberaj de neesprimitaj kaj eble malpravaj kolero aü timo, pli akceptemaj por tristo pro perdoj... Nia kreiveco povas ekspansii. Pli facile ni komprenos, ke nia feliĉo dependos de malfermiteco kaj honesteco. Mi estas konvikita ke kresko de mia konscio kaj feliĉo kontribuos al la kresko de la feliĉo de miaj ĉirkaŭuloj. Jen la bondeziro de unu el nia rondo Movado sen Nomo. Ni estas scivolemaj pri viaj bondeziroj. Se atingos nin pluraj reagoj, ni povos prezenti budekon en la venonta novaĵletero. Levilkarto, n-ro 6 (novembro-decembro 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever. Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20002.s | Feliĉo ekzistas en memkonscio | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20002 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20002.s.jpg | x_04.04.20002.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Feliĉo ekzistas en memkonscio Letero al amiko Amiko, Vivo celas Feliĉon, Feliĉo troviĝas nek en juno nek en riĉo, nek en efemeraj amaj ĉirkaŭprenoj, nek en superregado. Feliĉo ekzistas nur en memkonscio, en konscio pri la Realo. Konsentinte pri tiu punkto, kredu nenion, se ci mem ĝin ne kontrolis. Aliula vero senvaloras por ci, se ne ci men trovis ĝin. En tiu spirito, sciu, ke: Realo estas senmova. Nenio ŝanĝiĝema povas esti realo. Multoblo estas nereala. Nur Uniko estas reala. Ci estas la Unikulo. Senigu cin de la ŝelo de l'multoblo. Multoblo naskiĝis el la sensoj. Intelekto estas la senso de la sensoj. Ĉio havanta nomon aŭ formo fine estas nur ondo de menso. Sendependiĝu de la ondo. Restu indiferenta ĉe la moviĝoj de cia menso. Sereno estas la plej alta celo, kiun ci povas doni al cia propra strebado. Ekzistas memkonscio sendependa de intelekto. Tian konscion ne povas akiri la eta mi. Ĝi ĝermas, kreskas kaj elvolviĝas mem sine de plena silento naskito de firma kaj senĉesa sereno. Deziru, amu, kontemplu tiun gloran momenton, kiam bonon kaj malbonon, suferon kaj ĝojon, malsukceson kaj sukceson ci memoros ne pli ol lasas en la ĉiela lazuro birda flugilo. Se ci marŝas al Vivo tra pado de Scikono, tion faru prudente. Ĉio estas nur miraĝo. Estu atentema. Iru trans la ŝajnojn. Rekonu kiu tie sin kaŝas. Kiam eksaltas cia koro, per cia dubo sondu la fantomon, kiu cin emocias, negu ĝin. Ĝin neniel kredu. Zorgu pri cia koro. Se ĝi agitiĝas, ci estas perdita. Se ci malsukcesas, faru mienon fieran al ludo mizera. Rekomencu pli atente, riĉigite de ciaj antaŭaj malsukcesoj. Se ci sukcesas, plu iru ĝis la fino de la ludo en retrovita Lumo. Se ci marĉas al Vivo per Amo-pado, faru tion memfide. Ĉio estas vero. Fidu. Ĉiu fermiĝanta aŭ malfermiĝanta pordo estas multvalora indiko, kiun ci fidu. Ĉio estas Ĝia mesaĝo. Ĉio estas Ĝi. Kiam agitiĝas cia spirito, serĉu per cia koro la kaŝiĝantan veron. Asertu ĝin. Fidu ĝin. Atentu cian spiriton. Se ĝi agitiĝas, ci estas perdita. Se ci malsukcesas, estu fidela amoranto, petu ĝian pardonon kaj rekomencu pli fidema kaj pli ameme, riĉigite de ciaj ploroj. Se ci sukcesas, plu iru en la senfina ekstazo de la retrovita Paco. Suryakanta Levilkarto n-ro 2 (marto-aprilo 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19982.s | Feliĉo estas havi pli da revoj ol realo povas neniigi | 1998 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19982 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19982.s.jpg | x_04.04.19982.sv.jpg |
Priskribo |
---|
FELIĈO ESTAS HAVI PLI DA REVOJ OL REALO POVAS NENIIGI! Nia vivo konsistas el cikloj. Plej rimarkinda estas la vivo de bebo. Ĝi estas tute senhelpa kaj dependa de la homoj en la ĉirkaŭaĵo. Tamen ĝi akiras la maksimumon da atento. Tio estas periodo de la „Potenco de Senpotenco". Bebo kreskas kaj akiras pli da eblecoj. Sed samtempe la homoj, kiuj prizorgas infanon starigas pli da limoj. La vojo al plenkreskeco evoluas skue. Periodoj de malkovro de novaj povoj havigas gojigajn, foje eŭforiajn sentojn. Ofte tamen ilin sekvas krizaj momentoj, kiam kresko ŝajne haltas kaj plenkreskuloj traŭmige limigas la provojn de l'infano regi sian ĉirkaŭaĵon. Feliĉe la malhelpoj kiujn edukantoj starigas al infano povas havi pozitivan efikon. Junulo kiu konfrontiĝas kun bremsoj, spertas instigon por malkovri elirvojojn. Tio helpas lin kompreni siajn proprajn kapablojn kaj lim- igojn. Bedaŭrinde liaj spertoj povas esti terurigaj, tiel ke li decidas rezignacii, ne plu riski similajn malsukcesojn. Plej allogaj homoj estas tiuj, kiuj - plenkreskaj - konservas ion infanecan; kiuj kuraĝas revi, fantazii, esperi je pli bela mondo. Kreiveco, fido je la estonteco kaj gajanimeco estas esencaj elementoj por esti kaj resti feliĉa. Kara homfrato, se vi travivas krizajn momentojn, se vi troviĝas en ŝajne senelira situacio, se vi sentas vin blokita kaj senespera, mi invitas vin senbridigi vian fantazion kaj revi. Vi konsciu ke vi ne estas sola en mizeraj cirkonstancoj kaj ke antaŭ vi multaj homoj sukcesis postvivi kaj solvi sian mizeron dank' al siaj kreiveco kaj fido. Levilkarto, n-ro 2 (marlo-aprilo 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20092.s | Feliĉon oni ne serĉas, oni trovas. | 2009 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20092 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20092.s.jpg | x_04.04.20092.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 2 (aprilo-majo-junio 2009) Plej firma bazo al feliĉo estas kontento. Tio, kio kontentigas vin, igos vian vivon pli facila kaj sekve ankaŭ pli feliĉa. Kontento ne signifas, ke ĉio eterne restos senŝanga, sed ke ĉiu evento estas akceptita tiel kiel ĝi estas. Sen tio, nek la plej bela . domo, nek la plej varma amikeco povas kontentigi iun aŭ feliĉigi iun. Ĉiu okazaĵo — ĉu bona aŭ malbona — ofertas novan ŝancon kaj estas utila sur via vivovojo. Eble neatendita evento pensigas vin pri la vivo, pri viaj materiaj havaĵoj same kiel viaj spiritaj akiroj. Tial ĝi eble direktas viajn piedojn al alia vivovojoj, aŭ plifirmigas la antaŭan iritan vojon kaj donas pli profundigitan inspiron kaj energion. En plena evoluigo kaj realigo de planoj kaj revoj oni trovas feliĉon kaj ĝojon. Tamen gravas ankaŭ la kapablo akcepti malvenkon, kiam viaj aspiroj ne realiĝas. Foje la vivo, pere de plej eta evento, direktas nin al la plej neatenditaj vojoj, al la plej neimageblaj lokoj. Ne nur ŝanĝoj, sed ankaŭ la etaj aferoj, kiuj restas netuŝite konstantaj, estas gravaj. Foje direktu vian atenton al tiaj plej etaj aferoj, al la plej evidentaj. Konsideru ilin kiel etaj mirakloj, kiuj lumigas vian vivovojon. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19965.s | Feliĉu ne kondiĉu! | 1996 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19965 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19965.s.jpg | x_04.04.19965.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Feliĉu, ne kondiĉu En nia infanaĝo, ni ricevis amason da ordonoj. admonoj, konsiloj, avertoj, punoj, timigaj rakontoj... de niaj gepatroj, de niaj edukantoj, de familianoj, amikoj, najbaroj kaj de ĉiuj homoj, kun kiuj ni rilatis. Tia transdono de tradicioj estas valoraĵo, kiu akompanas nin dum nia tuta vivo. Se ni meditas, ni certe povas en nia menso reaŭdi la voĉojn kun tipaj rimarkoj de niaj gepatroj kaj de la ĉefaj personoj, kiuj okupiĝis pri nia edukado. Kaj eĉ kiam ni nekonscie agas, tiuj voĉoj ankoraŭ forte influas nian konduton. Nia sintenado grandparte estas la rezulto de kutimoj kaj moroj en nia propra familio, en nia urbo aŭ vilaĝo, en nia lando, en nia religio kaj en nia socia grupo. Tiuj kutimoj kaj tradicioj preventas multajn malagrablajn spertojn: admonoj unuavice celas eviti akcidentojn, dolorojn, katastrofojn aŭ aliajn ĉagrenojn. Ne ĉiuj tradicioj estas ankoraŭ utilaj. Mi konas homojn, kiuj havas multajn atutojn por esti feliĉaj: ili estas sanaj, inteligentaj, laborkapablaj, bonŝancaj. Tarnen ili montriĝas zorgoplenaj, forgesas ĝui la vivon, estas hastaj aŭ labormaniaj, nervozaj, malbonhumoraj kaj plendemaj. Ili strebas esti perfektaj en sia laboro kaj realigi neeblaĵojn. Kvazaŭ por kaŝi ke ili ne sukcesas en siaj propraj streboj, ili fiksas neplenumeblajn kondiĉojn por la homoj en sia ĉirkaŭaĵo. Kara homfrato, se vi sentas malfeliĉon pri via propra konduto kaj pro la konduto de viaj proksimuloj, mi invitas vin pripensi, ĉu vi vivas VIAN vivon aŭ ĉu vi eble ankoraŭ daŭre plenumas la dezirojn de viaj gepatroj aŭ de iu iama instruisto? La homoj, kiuj gvidis vin en via infanaĝo transdonis al vi sian saĝon laŭ sia kapablo. Nun vi estas plenkreska kaj kapabla por mem elekti kion vi bezonas laŭ viaj sentoj. Se vi malkovras kio estas bona por vi kaj liberigas vin de kutimoj, kiuj malhelpas vian disvolviĝon, vi aŭtomate fariĝos pli tolerema por la homoj en via ĉirkaŭaĵo, kiuj havas aliajn ambiciojn kaj dezirojn ol havas vi. Tio helpos vin por esti pli feliĉa, anstataŭ fiksi kondiĉojn por vi mem kaj por viaj proksimuloj. Levilkarto. n-ro 5 (septembro-oktobro 1996) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5, 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19803.s | FI-Kritikanto, vi sidas sur la bremso! | 1980 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19803 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19803.s.jpg | x_04.04.19803.sv.jpg |
Priskribo |
---|
SANA KRITIKO ESTAS NECESA Sana kritikado detektas la subhaŭtan ulceron, kun kuraca balzamo en la pensoj. Sana kritikado estas por la jam ne fleksebla, rigide organizita homa socio kiel malvarma duŝo, kiu forlavas ĝiajn malpuraĵojn, kiel severa masaĝo kiu elpremas el ĝi paralizantajn substancojn. Sana kritiko estas por homa komunumo, por movado, garantio kontraŭ endormiĝo kaj kadukiĝo. Ĝia estas pritondilo por detranĉi ĉion, kio miskreskas aŭ formortas, tiele ke la arbo povu spiri kaj vivi kaj ricevi novajn fortojn. Sana kritiko, ĉar ĝi celas finfine la bonon de kritikata objekto, estas do vivonecesa! FI-KRITIKANTO, VI SIDAS SUR LA BREMSO! Fikritikanto kontraŭe, estas ĉikanemulo, harfendemulo, sin-trudemulo, plejofte tute malkompetenta kaj mallojala en siaj prijuĝoj; iu kiu distranĉas ĉiun kaj ĉion per sia malama manio; specialisto pri detruado, kiu ankoraŭ neniam renkontis ion bonan aŭ belan... ekster ŝi mem. Li aŭ ŝi ne alportas novan vivon, estante jam mem morta! Li aŭ ŝi mem estas ulcero, balasto — bremsante ĉiun funkciadon — malhelpante ĉiun progreson. Fikritikanto estas kvazaŭ malsaĝa forstisto, kiu en Printempo tranĉas la arbojn ĝismorte, ĉar li fakte tute ne estimas ilin. Malkonstrua maŝino ja povas nur malkonstrui; ĝi ne havas alian kapablon. ESPLORU VIAN PROPRAN KRITIKEMON Ĉu vi emas kritiki homojn, asociojn, institutojn, situaciojn, ĉar vi vere ŝatas tiujn kaj deziras ke ili floru... aŭ ĉar vi nur malŝatas ilin kaj deziras ilian malaperon? Se vi efektive celas pli-bonigon kaj resanigon, ne timu aŭ hezitu fari vian kritikon —ĝi estos beno por la koncernatoj. Sed se vi emas kritiki surbaze de malvasta ideologia aŭ parti-politika aparteno, surbaze de ĵaluza miopeco kaj etspiriteco, tiukaze vi estas fikritikanto, detruanto, kies sola kapablo estas: postlasi ruinojn. Plivole vi tiam silentu kaj grumblu en vi mem. Ekzistas speco de kritiko, kiu malkaŝas fi-kritikanton, kaj kiun tiu pleje timas: la memkritiko! Verantwoordelijke uitgever: J. Kerfs, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen. — Poŝta ĝirkonto Bond zonder Naam' 000-0144021-73 Bijlage bij "Lumturo" nr. 3/80 |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20004.s | Fideleco, homa virto??? | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20004 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20004.s.jpg | x_04.04.20004.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Fideleco, homa virto ??? Ecoj kaj virtoj estas ne spontaneaj, ne propraj al la homa naturo. Oni devas lerni ilin, ĉu pro propra deziro, ĉu pere de edukado. Membrino komunikis al ni ke Konrad Lorenz priskribas en sia libro "Der Abbau des Menschlichen" (La konstruo de la homeco) "ke la homo dum 14.000 jaroj fortan selektan premadon uzis al la iama sovaĝa hundo por evoluigi ecojn, kiuj kalkuliĝas kiel homaj virtoj, nome kapablecon por ami, fidelecon, kuraĝon kaj obeemon. Ni ne miru, do, ke dum tiu tempo estiĝas tiaj estaĵoj, kiuj —rigardante ĉiujn ĉi ecojn — superas nin." Sed homo povas elekti, havas propran volon kaj do volas aŭ ne disvolvi siajn virtojn. Fideleco havas pli da facetoj ĉe homo ol ĉe besto. Ni povas konsideri fidelecon al ni mem, al nia vivicelo, al nia vivkoncepto. Ni povas pensi pri fideleco al vivdaŭraj promesoj: geedziĝo, amikeco ktp. Ni ankaŭ povas prijuĝi fidelecon en ĉiutagaj cirkonstancoj: ĉu oni respektas interkonsentojn kun aliaj homoj. Trafas min ke pli kaj pli da homoj en la nuntempa socio deziras havi dombeston kaj pli kaj pli multe flegas ĝin. Plurfoje, mi aŭdis homojn, kiuj profunde malfldas aliajn homojn kaj fidas nur ekzemple sian hundon. Tiu konstato povas enhavi duoblan instruon. AI la supre menciitaj homoj, mi emus diri ke ili pravas kiam temas pri fideleco kaj obeemo, ĉar la konduto de hejmbesto estas pli antaŭvidebla ol tiu de homo. Kiam homoj ne plu devas barakti por vivteni sin, tiam solidareco, fideleco kaj kuraĝo malpliiĝas. Homoj facile forgesas siajn kunulojn. Kaj tiuj, kiuj restas solaj, izolitaj eble konkludas ke "neniu " homo estas fidinda. Sed homoj ja havas multe pli da eblecoj ol bestoj por prijuĝi situaciojn kaj formi al si personan opinion. Kontakti kun homo estas multe pli riĉiga, pli instiga, pli neprikalkulebla. Ni povas lerni kaj do adapti nian propran vivkoncepton sed ankaŭ ŝanĝi faritajn promesojn al aliaj homoj pro nova vidpunkto. Kontakti homojn estas konstanta defio por nia adaptiĝemo, fleksemo kaj kreivemo. Ni prenu la riskon por evolui, ĉar konstante lerni, malkovri novaĵojn kaŭzas al ni ĝojon kaj ĝuon kaj igas la vivon valora. Se ni fermas la pordon al homaj kunuloj pro malagrablaj spertoj, ni fermas la pordon al la vivo. Tiuj, kiuj memfide alfrontas la vivon, ne evitas kontaktojn kaj eĉ volas iniciati ion por plibonigi la mondon pripensu ke la kreskanta interesiĝo por dombestoj signalas kiom gravas la fideleco kaj solidareco en la vivo de multaj homoj. Tio signifas ke pli kaj pli da homoj sentas sin trompitaj kaj perdas pro tio emon al socia vivo. Do se ni volas kontribui al pli bona mondo, ni atentu por esti kiel eble plej fidindaj en niaj promesoj! Kaj se tamen ni ŝanĝas nian starpunkton, ni bone pripensu la konsekvencojn de nia ŝanĝiĝo por la homoj, kiuj ĉirkaŭas nin. LevIlkarto n-ro 4 (julio-aŭgusto 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19871.r | Floro bezonas lumon. Homo bezonas amon! | 1987 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19871 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19871.r.jpg | x_04.03.19871.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19871.s | Floro bezonas lumon. Homo bezonas amon! | 1987 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19871 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19871.s.jpg | x_04.03.19871.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kian vojon ni sekvu? Ĉu la vojon de batalemo, de sango kaj larmoj, de la morto; tiun malnovan vojon jam delonge surtretitan de homoj, kiuj kredas nur je povo kaj posedo, au... Ĉu la vojon al humaneco inter la homoj, al Ia lumo trans la nokto; tiun longan vojon al Ia amo, ĝis la vivoĝojo staras kiel kolorplena ĉielarko sur la ĉielo de nia vilaĝo, kiu nomiĝastero? Se daŭras la kredo je la amo inter la homoj, kiel je la ĉiutaga lumo, tiam la homoj resanigos. Bona homo estas kiel malgranda lumo, kiu promenas tra la nokto de nia civilizacio kaj kiu survoje relumigas la estingitajn stelojn. La bono, kiun la homoj amike kaj ame faras unu al la alia, staras ekster la granda mondo de konkuro kaj efikeco. Tiun bovon oni ne povas mezuri aŭ fiksi en statistikoj. Tiu estas kiel malfrostiga marfluo, trapasanta mondon, kie tro longe frostis la sentoj inter la homoj. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19881.r | Flustru vian belon en mian orelon!! | 1988 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19881 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19881.r.jpg | x_04.03.19881.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19881.s | Flustru vian belon en mian orelon!! | 1988 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19881 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19881.s.jpg | x_04.03.19881.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kio ajn okazas al vi, kiom da kialoj vi eble havas por halti kaj ne plu kredi je la estonteco.... neniam malfidu vin sed kredadu je la plej belaj sentoj en vi. Oni povas ĉagreniĝi ĝismorte, cerbumegi pri la kialoj de malbonsorto kaj eĉ nervoziĝi pro la plej eta malfacilaĵo. Problemoj postulas solvojn. Sed ankaü amaso da aliaj problemoj esence propraj al la vivo, al la geedzeco, al la edukado, al la plenkreskado. al la interrilato, al la laboro... Tion vi devas akcepti. Tion vi devas trapasi sen diskuto, kuraĝe kaj decide. Sed spite ĉion, kion vi jam trasuferis. spite ĉion kio probable ankoraŭ atendas vin, iĝi feliĉa, tion vi devas mem voli. Ankoraŭfoje konsideru la bonajn aferojn: homojn, ĉe kiuj vi rajtas esti hejma, la matenan lumon, aŭ eĉ nur tiujn tute malgravajn etaĵojn, kiujn vi tiel senpripense preterkuras kaj do ne sufiĉe rimarkas. Simple daŭrigu la vivon, ekkonante ĉion meritplenan kaj plu amante la homojn. Ĉar ĉiu doloro kaj sufero, kiujn vi travivas, helpas al vi plibone senti la vundeblon kaj vundigitecon de la aiiaj. Flustru vian belon en mian orelon! En momento de malespero, de malforteco; de timo en nia vivo, ege gravas renkonti homon, kiu ne malafable riproĉas vin aŭ ne dure traktas vin, sed homo, kiu kapablas konsoli kaj regajigi vin. Tamen, ĉiuj alkuraĝaj kaj mildaj vortoj nur efikas kiam vi mem volas akcepti helpon. Kion ajn alia persono faras por vi, vi ne feliĉas, se en via koro vi daŭre nutras viajn malgajajn kaj malĝojajn sentojn. Nur vi mem kapablas forigi la doloron, kiu ĝenas vin. Tial, ne forkuru de ĉiu formo de sufero, ĉar tiu, kiu ne kuraĝas plori, ankaŭ ne sukcesos ridi elkore. Resaniĝo de ĉagreno eblas post ĝisfunda travivado de la doloro. Kompleta sindonado al la doloro alportas liberigon el la doloro kaj el ĉiuj eblaj negativaj sekvoj de ĝi. Ĉu ni do ne bezonas konsolon de aliuloj? Ni ĉiuj estas malriĉaj, malfortaj homoj. Ni ĉiuj bezonas komprenon, alkuraĝon kaj pardonon. Sed vere konsolo ĉiam estas memkonsolo, ĉar individua ĉagreno demandas individuan respondon. Konsolon, donitan de aliulo, oni ankoraŭ akceptu kaj individue prilaboru. Konsoli iun nur signifas: * helpi konsoli sin mem, inviti al serĉado * kune provi klarigi la demandon de la ĉagreno, * une serĉi al la celo kaj signifo de tiu ĉi ĉagreno. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20024.s | Foje orelo sufiĉas ... | 2002 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20024 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20024.s.jpg | x_04.04.20024.sv.jpg |
Priskribo |
---|
foje amiko havas problemon, foje amiko malfacile decidas pri io, foje amiko tristas, malfeliĉas, koleras, desperas, sed ofte vi ne povas solvi lian problemon, ofte vi ne povas fari lian decidon, tio estas normala, eble vi tiam sentas vin ĝenita, malutila ĉar vi ne povas helpi, sed ne ĉagreniĝu pro tio, estas multo farebla: aŭskulti, kapsigni, ĉirkaŭbrakumi, karesi, ŝultrofrapi, sed speciale aŭskulti, kompreni, montri tion, kaj foje, dum Ia amiko klarigas sian problemon, ordigante siajn pensojn, li mem vidas pli klare, mem trovas kuraĝon, aŭ eĉ eliron aŭ solvon, la ĉagreno estas multe malpli granda se la persono ne sentas sin tiel sola, tiel nekomprenita, tiel terure sola. Foje orelo sufiĉas. Levilkarto n-ro 4 (oktobro-novembro-decembro 2002) — AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20204.s | Foje ŝanĝu vian perspektivon | 2020 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20204 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20204.s.jpg | x_04.05.20204.v.jpg |
Priskribo |
---|
Foje ŝanĝu vian perspektivon! (Oktobro-novembro-decembro 2020) Estas facile juĝi homojn kiuj troviĝas en alia situacio, ekzemple homojn kiuj vivas en mizero. “Estas ilia propra kulpo! Ke ili laboru!” estas ofte aŭdataj riproĉoj. Tarnen, vivante en komforto, malfacilas vere kompreni kiamaniere homoj eniris tian situacion, ne ĉiam proprakulpe, kaj malfacilas kompreni kial ili ne sukcesas eliri sian mizeron. Simile en konfliktoj, ĉu inter landoj, ĉu inter geedzoj, najbaroj, ĉu ankoraŭ aliaj: ambaŭ partioj rakontas siajn proprajn verojn; siajn proprajn versiojn de la realo. Sed, kio estas la realo por ili? Ofte, la tiel nomata “realo” estas ilia (subjektiva) interpreto de ilia mondo, vivosfero, situacio aŭ spertoj, kiuj por ili en tiu momento estas la nura, pura realo. Malfacilas do konvinki ilin pri sia malpraveco — se entute estas ili kiuj malpravas! Ĉiel ajn, plej gravas, antaŭ ĉio, provi kompreni la alian partion. Kiam venis kompreno, kaj oni esprimas tiun komprenon, eblos pli juste solvi konfliktojn. Ofte estas ĝuste la nekomprenemo kiu frustrigas kaj kolerigas kaj ne la konflikto mem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19906.r | Foraj amikoj - ĉu ankaŭ bonaj najbaroj? | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19906 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19906.r.jpg | x_04.02.19906.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19906.s | Foraj amikoj - ĉu ankaŭ bonaj najbaroj? | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19906 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19906.s.jpg | x_04.02.19906.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Foraj amikoj - ĉu ankaŭ bonaj najbaroj? „Korespondpeto: ŝatas korespondi kun homoj el diversaj landoj..." Kiel ofte vi jam renkontis tiajn petojn?! Unuaj kontaktoj kun eksterlandanoj ofte tiamaniere komenciĝas. Kaj sekvas leteroj, interŝanĝoj, vizitoj... Amikecoj kreskas kaj daŭras. Vi faras ĉiun penon por plaĉi al la alilandano. Vi sendas pakaĵon kun diversaj varoj malhaveblaj en la hejmlando de via amiko. Vi havas grandan respekton kaj komprenon por ĉiu "strangaĵo" de la amiko el alia kontinento. Vi toleras al vi nekonatajn kutimojn kun la plej natura memkompreneblo. Kiam la amiko el fora lando venas viziti vin, vi aranĝas diversajn ekskursojn, akompanas lin al urbovizito... Ĉu vi sammaniere pensas pri viaj tuj proksimaj najbaroj, kiam ilia vivstilo diferencas de la via? Aŭ ĉu vi malaprezas kaj malestimas ĉion, kio valoras por ili? Kaj ĉu vi pretas helpi ankaŭ tuj al viaj najbaroj? Eĉ kiam ili bezonas vin en momento kiam vi estas okupita per viaj propraj zorgoj? Kaj kiel vi reagas kiam la najbaro venas pruntepreni ovon? Ĉu vi rifuzas? Kaj ĉu vi nur malbonhumore jesas al peto transporti malsanan infanon el via strato al kuracisto aŭ malsanulejo? Ĉu efektive pli facilas esti ĝentila kaj afabla al fora amiko ol al tuja najbaro? LEVILKARTO - Dumonata penodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 8a jaro. n-ro 6. novembro-decembro 1990 (8ste jg., nr 6. nov.-dec. 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, B-2520 Edegem. Afgittekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20093.s | Forigu la katenojn! | 2009 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20093 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20093.s.jpg | x_04.04.20093.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 3 (julio-aŭgusto-septembro 2009) Forigu la katenojn! Oni diris antaŭ 20 jaroj ke la komputilo transprenos nian laboron kaj faciligos nian vivon. Tamen, la realo estas mala: multaj homoj por sia laboro de mateno ĝis vespero sidas ĉe komputilo kiel sklavoj kaj fariĝas trostreĉitaj. Ĉiuhora paŭzeto estas konsilinda: kaj por la okuloj kaj por la cerbo kaj por la korpo! Fluigu la sangon por transporti oksigenon ĉien en via korpo kaj samtempe sekrecii la korpajn rubaĵojn (la ekskrementojn). Aliaj homoj pasigas horojn ĉe komputilo por krozi en la reto, babili kun amikoj, rigardi filmetojn, legi blogojn kaj tiel plu. La oferto estas tiel grandega, ke homoj malfacile povas ĉesi la komputilumadon por fari ion alian. La sama afero okazadis kaj okazas ankoraŭ kun televido: homoj ne plu havas normalan socian kontakton kaj/aŭ neglektas sian taskojn. Necesas trovi la oran ekvilibron! Aliaj mensaj katenoj aŭ korpaj sklaviĝoj povas esti kafo ("mi bezonas kafon por vekiĝi"), cigaredoj, sekso, kaj tiel plu. Ni homoj povas esti mense malfortaj kaj rapide perdi nian sinregon. Despli ĉar la oferto en la mondo estas tiel granda kaj la reklama aparato tiel konvinkiga (ĉar tiu merkato estas profitdona!). Do: de tempo al tempo indas demandi sin "Ĉu vere mi volas tion?", "Ĉu vere mi bezonas tion?", "Ĉu vere necesas tiom multe?". "Kion alian mi volus fari?" Tiam vi mem decidas pri via propra vivo kaj vivos pli konscie! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19923.s | Gaja mieno plej varmigas vin | 1992 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19923 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19923.s.jpg | x_04.04.19923.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Gaja mieno plej varmigas vin Apud mi troviĝas diversaj albumoj kun fotoj de plenkreskuloj kaj de infanoj. Same kiel ĉe la plenkreskuloj, infanvizaĝoj esprimas ĝojon, koleron, triston, koncentriĝon, ktp. Sed surprizis min, ke infanoj tiom ofte seriozas, kiam ili estas surprize fotitaj en siaj aktivecoj. Kiam ili rigardas al la lenso de la fotografisto, ili preskaŭ ĉiam ridas. Kaj tie troviĝas la granda diferenco kun la plenkreskuloj, kiuj ofte severe aperas sur fotoj kaj tiel esprimas sian malfidon kontraŭ la ĉirkaŭaĵo. Feliĉa infano ankoraŭ povas ĝoji pro ĉiu nova ebleco por kontakti kun alia homo. Ĝi intuicie komprenas, ke kontaktoj kun aliaj homoj estas plej granda fonto de ĝuo en nia vivo. Dum nia kresko ni spertas, ke tiuj kontaktoj kun nekonataj homoj povas ankaŭ esti dolorigaj. Kaj iom post iom ni fariĝas malkonfidencemaj. Ni konstruas psikajn murojn kaj eĉ remparojn ĉirkaŭ nin por eviti la envenon de fremdaj homoj en nian malgrandan mondon de konatuloj. Por iom da sekureco, ni fermas eblecojn de novaj, inspiraj, ĝojigaj kontaktoj. Plej feliĉaj homoj estas tiuj, kiuj konservas sian kapablon por malferme, gajmiene aliri ĉiun ajn, kiun ili renkontas. Montri gajan mienon al alia homo pro-vokas eĥon: kiu elradias korvarmon per gaja mieno ankaŭ rericevos ĝin kaj plej ofte spertos energidonan reagon. Tio certe valoras al etan - ofte imagan - riskon ke alia persono misuzos nian malfermitecon por vundi nin. Bijlage bij Levilkarto 3, mei-juni 1992. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20074.s | Gajajn festotagojn kaj Feliĉan Novan Jaron! | 2007 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20074 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20074.s.jpg | x_04.04.20074.sv.jpg |
Priskribo |
---|
(dorsflanko ne havas tekston) |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19991.s | Gajeco estas ora manpremo | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19991 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19991.s.jpg | x_04.04.19991.sv.jpg |
Priskribo |
---|
GAJECO ESTAS ORA MANPREMO* En la kvindekaj jaroj, la homoj mezume ridis po 18 minutoj tage. En la pasinta jaro, tio estis nur po 6 minutoj. Tio estas konkludo de 400 sciencistoj, kiuj partoprenis Intemacian Kongreson pri Humuro en Genève. Terapiistoj el plej diversaj landoj kune serĉis klarigon por la fakto ke ili havas pli kaj pli da deprimitaj klientoj. Brita psikologo, Olivier James, klarigas ke homoj nuntempe pli kaj pli ofte komparas sin kun aliaj homoj, kaj tio kontrastas kun la sociaj kutimoj de antaŭ kvardek jaroj, kiam la "konsumsocio" ne jam malkovriĝis. Kaj germana psikoterapiisto, Michael Tize, aldonas “Kiu ne povas montriĝi sukcesa aŭ ne kontentige plenumas la profesiajn aŭ materiajn celojn de sia ĉirkaŭaĵo akiras hontosenton, kiu rezultigas deprimiĝon." Multaj homoj deklaras sin malsukcesintaj kvankam iliaj vivraportoj indikas la kontraŭon. Sekvo estas pli da perforto, drink-, drog-, manĝ- kaj spekuliacimanioj. Tiaj homoj simple evitas normalajn homajn kontaktojn, kiujn ili bezonas por retrovi iom da memfido. Ni pripensu. ke ne gravas ĉu ni estas pli bonaj aŭ malpli bonaj ol niaj kunuloj. Tiu konkurenco havigas tensiojn kaj timon. Jes gravas ke ni povas disvolvi niajn proprajn eblecojn. Tio donas al ni plezuron kaj memfidon. Por disvolviĝi ni bezonas la konfrontiĝon kun homoj en nia ĉirkaŭaĵo. Ili konstante instigas nin. La plej bela maniero por trovi kontakton kun aliaj homoj estas gajeco. Gajeco, humuro, rido, entuziasmo ... igas nin nerezisteblaj. De homo gaja oni pli facile akceptas, ke li povas foje erari. Gajeco malfermas la psikan pordon de niaj proksimuloj. Kaj sinceraj, amikaj kontaktoj kun aliaj homoj - sen la emo superi ilin - estas senĉesa fonto de nova energio. Gajeco estas ideala kontaktrimedo ... ora manpremo! Levilkarto, n-ro 1 (januaro-februaro 1999) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem * El Trezoro - vortaro de arabaj kaj islamaj proverboj Aŭtoro kaj eldonanto: Hussain M. Al-Amily. 134 Brent Road. Southall (GR. London). UB2 5LD Britio. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19992.s | Ĝeneraligoj, aŭtoŝoseo al miskompreno kaj malamo | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19992 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19992.s.jpg | x_04.04.19992.sv.jpg |
Priskribo |
---|
ĜENERALIGOJ AŬTOŜOSEO AL MISKOMPRENO KAJ MALAMO Ĉu vi konscias. ke ĝeneraligoj kreas etoson de milito? Tio povas esti milito inter ŝtatoj, sed ankaŭ milito inter kelkaj personoj, en laborcirkonstancoj, sine de familio ktp. Esprimoj kiaj "tiuj fiuloj kulpas", "LA malamiko minacas nin", "LA registaro fuŝas", "LA gvidantaro faras nenion", "tiu klano neniam honestas”... estas vivdanĝeraj por la paco en nia propra koro. Por trovi pacon en nia mondo necesas akcepti aliajn homojn tiaj, kiaj ili estas. Tio ne signifas ke ni konsentu kun la agoj de iu ajn en nia ĉirkaŭaĵo. Estas ja esenca diferenco inter malkonsenti kun alia kunhomo kaj malami lin aŭ ŝin. Pripensu ke ĉiu opinias sin prava. Mi ne dubas ke eĉ stelistoj. murdintoj, pedofiloj kaj incestintoj aŭ sentas profundan bedaŭron pri sia agado aŭ trovas en sia menso sufiĉe da argumentoj por pravigi sin. Evidente, ni malaprobu kaj punu tiajn agojn kaj protestu kaj agadu kontraŭ ili. Sed almenaŭ ni provu ekkoni kaj ekkompreni homojn, kiuj agadas kontraŭe al niaj normoj. Tia sinteno videblas en la lingvaĵo de konsciaj homoj. Verboj kiaj "malkonsenti, malaprobi. protesti. abomeni, puni” signalas malaprobon de ies agadoj. Substantivoj kiaj "ŝtultulo, ĝenulo, fripono. besto, monstro, mortigendulo,, kondamnas la tutan homon. Kara homfrato, mi invitas vin pripensi ke nur per amo al niaj kunhomoj ni kreos pli bonan mondon. Eĉ tiuj, kiuj krimas kontraŭ la homaro restas homoj. UK en Berlino Ankaŭ ĉi tiun jaron ni aranĝos kunvenon en la kadro de la Universala Kongreso, unuflanke por trovi kontakton kun membroj, aliflanke por informi interesigantojn. Al tiuj membroj. kiuj iros al la UK kaj pretas iel kontribui al la diskonigo de la ideoj de Movado sen Nomo, ni petas por anticipe skribi al ni: Frankrijklei 140. B-2000 Antwerpen - ivo@agoranet.be. Levilkarto, n-ro 2 (marto-aprilo 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke ultgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19812.s | Grandaj buŝoj tiom malmulte diras! | 1981 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19812 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19812.s.jpg | x_04.04.19812.sv.jpg |
Priskribo |
---|
GRANDAJ BUŜOJ TIOM MALMULTE DIRAS! Ili estas kiel laŭtparoliloj de hurleganta muzikaŭtomato: nuksoŝelo da muziko en lavango de bruo, Ne temas tie ti pri tiuj vere entuziasmaj kaj inspiritaj homoj, kiuj arde portas valoran mesaĝon tra Ia mondo. Temas pri la ventparolantoj, la grandbutuloj. la babiladartistoj, tiuj ĉampionoj de la argumentado, kiuj rulpremas ĉion interkonsiliĝon, demagogas en parlamentoj kaj kongresoj. Ili havas nenion dirindan, fakte nenion deziras diri. volas nur aŭdi la sonon de sia propra voĉo, vidi la efikon de sia bombasto. briligi le vernison de sia pedanteco, ruze manipuli la publikon. Ili ŝvelbloviĝas pro memgloro, kiel la rano en la fablaro, kiu plenigis sin tiom multe kaj tiel longe per la propra vanteco, ĝis ĝi diskrevis pro megalomanio! Araba proverbo diras: "Malfermu vian buŝon nur tiam, kiam vi certas ke la dirotaĵo estos pli taŭga ol via silento". BIJLAGE BIJ 'LUMTURO' 1981/2 - Uitgave: Movado sen Nomo, Korte Altaarstraat 1, B-2000 Antwerpen, Ĝirkonto 000-0002474-49 |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20202.s | Ĝuu la simplajn aferojn. | 2020 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20202 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20202.s.jpg | x_04.05.20202.v.jpg |
Priskribo |
---|
Ĝuu la simplajn aferojn (Aprilo-majo-junio 2020) Tio, kio ne bonas, ĉiam tuj videblas. Tio, kio jes bonas, ni konsideras evidentaĵon. Tarnen valoras la penon rimarki kaj nomi tiujn ĉiutagajn aferojn, kiuj ĝojigas nin en tutsimpla tago. Ekzemploj de tiuj etaj feliĉaĵoj povas esti : trinki teon el taso de la avino, promeni en florplena ĝardeno, vagi tra nekonata urbo... Pripensu do kio ĝojigas vin. Vi pli ĝuos la vivon kun sento de dankemo pro la etaj ĉiutagaĵoj. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19971.s | Hejmo esta pli ol nura konstruaĵo | 1997 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19971 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19971.s.jpg | x_04.04.19971.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Hejmo estas pli ol nura tegmento La vorto «hejmo" ne signifas nura konstruaĵo. Male ĝi indikas agrablan kunvivadon de homoj. Tie, kie homoj vivas kune sub sama tegmento, povas regi agrabla aŭ malagrabla etoso. Tio dependas de la sinteno de la kunvivantoj, de ilia maniero trakti unu la alian, ktp. Agrabla hejmo estas medio en kiu ni sentas nin protektitaj, ĉirkaŭitaj de amo kaj bonvolo. En tia rondo ni sentas nin akceptitaj de niaj kunuloj kaj rajtas esti kiel ni estas. Unua formo de kunvivado kiun ni renkontas en nia vivo (plej ofte) estas la familia rondo. En tiu hejmo la familianoj estu pretaj al profunda homa interparolo, por lemi kiel eblas plenfide atenti la estontecon de ĉiuj familianoj kaj ilian bezonon por disvolvi vivindan vivon. La homaj kontaktoj en familia rondo estas tre gravaj kaj ni atente zorgu pri ili. Ili estas la bazo, el kiu ĉiuj pliaj rilatoj ekas. Celo estas unue krei konstruigan hejmon por la familio, due malfermi tiun hejmon al aliaj homoj kiuj bezonas helpon kaj ripoztempon. Ni kune kreu hejmojn kie regas luma kaj varma etoso. Levilkarto. n-ro 1 (januaro-februaro 1997) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X VerantwoordGlijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20014.s | Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo. Ĝuu ĝin! | 2001 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20014 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20014.s.jpg | x_04.04.20014.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Hodiaŭ estas Ia unua tago de Ia resto de via vivo. Ĝuu ĝin! Ne ekscitiĝu ĉar viaj kunloĝantoj, kolegoj kaj najbaroj havas mankojn kaj faras erarojn! Kvereloj, frustracioj kaj malkonsentoj kutime estiĝas pro propra miopeco. Ni konas nur parton de la vero. Bagateloj, kelkaj maltrafaj vortoj kaj eraretoj pligraviĝas ĝis katastrofoj pro nia propra fantazio. Krome per ekscitiĝo vi solvas nenion, nur akrigas la situacion. Estu ekvilibra, trankvila, memrega kaj atentu pli pri propraj eraroj kaj mankoj. Se vi pensas ke vi estas ideala homo vi ne nur eraras sed montras egan vantecon. Komprenu erarojn de aliaj kaj provu toleri ilin! Certe ne kverelu pro ili. Ne ekscitiĝu. Kverelo estas tempoperdo ! Kverelo malbonas por via koro, via digesto kaj via sangopremo! Forigu la meĉon el viaj kvereloj kaj vi eksplodos pro ĝojo. Phil Bosmans Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 4 (septembro-oktobro-novembro 2001) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever. Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19804.s | Homo sen DIFEKTOJ estas homo NENATURA | 1980 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19804 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19804.s.jpg | x_04.04.19804.sv.jpg |
Priskribo |
---|
"Amo estas blinda" asertas la popola saĝo, sed tio ne estas komplete vera! Amo kontraŭe vidas multe pli; kaj ĝuste ĉar ĝi vidas pli, ĝi pretas rimarki malpli. Enamiĝintoj estas blindaj kiel talpo. Ili idealigas la kunulon ĝis kiam ili povas, tra ĉiaj mankoj kaj difektoj, vere aprezi unu la alian. Oni ligiĝas al iu pro ties kvalitoj, sed… pluvivas kun ties difektoj. "La homoj nomas min malsaĝa kaj malprudenta" diris iu edzino. "Kial ankoraŭ rekomenci kun li?", ili riproĉas. "Sed mi ja amas lin; estas pli forte ol mi mem". Esti fidela; lukti por sia amo —jen la granda defio de nia vivo. Ĉu vi konas homon sen difektoj? Ĉu idealperfektan homon? — Mi ne. MI NE POVAS AMI ABSOLUTE PERFEKTAJN HOMOJN... ĈAR TIUJ NE EKZISTAS. Neniu estas tiel antipatia kiel 'perfektulo', kiu daŭre atentigas siajn kunhomojn, ke ili ne estas perfektaj. Homo ja ricevas karnon kaj sangon nur tiam kiam ĝi povas esti tia kia ĝi vere estas: ujo plena je sinkontraŭdiroj, monto da difektetoj, ĉeno da ematuriĝintaj trajtoj. Tamen oni povas ami ĝin, ĉiam denove; ĉar ĝi estas mirigaĵo de re- kaj rekomencado; daŭre survoja al feliĉo, al kun-homoj. Oni senĉese aŭdas: "Nia socio malsanas — Tiu strukturo estas putrita — La lando bezonas reformon". Sed estas enfunde ni homoj mem, kiuj jam ne posedas idealojn, ĉar NI POSTULAS HOMOJN SEN DIFEKTOJ. Strukturojn ja fabrikis homoj. Socio konsistas en 'kun-vivado' de homoj. Tion ni povos nur se ni lernos akcepti konkretajn homojn, kaj ne daŭre frakasiĝos kontraŭ niajn reciprokajn difektojn. Idealoj restas ŝvebantaj en nepalpebla aero, se ili ne ricevas formon en ordinaraj homoj. Ni ĉiam moviĝados sub tiu nivelo de perfekteco. Ni do devas resti pretaj komenci kaj rekomenci 'ĉe la bazo, mi kun vi, kaj vi kun mi. Ĉiam kuraĝe realfronti nian malsaĝan homan aventuron kaj alpaŝi ĝin ŝultron je ŝultro. Tiom kun vigla palanto kiom kun mallerta stumblanto; ĉar oni povas lerni tiel de la stumblanto kiel de la viglanto. Eble eĉ pleje de la stumblanto! Jes, mi devas lerni vivadon kun homoj el karno kaj sango, ĉar ili devas fari same pri mi. Kia feliĉo ke ne ekzistas tutperfektaj homoj! Ili farus nin tute nehomaj! Verantwoordelijke uitgever: J. Kerfs, Korte Altaarstraat 1 E-2000 Antwerpen. -- Poŝta girkonto `Bond zonder Naam' 000-0144021-73 |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19945.s | Homo valoras pli ol mono | 1994 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19945 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19945.s.jpg | x_04.04.19945.sv.jpg |
Priskribo |
---|
HOMO VALORAS PLI OL MONO Por ĉiam pli da homoj ege valoras havi gravan rolon en la socio. Mi esperas, ke oni respekteme rigardu ilin aŭ eĉ obeu ilin.... Ankoraŭ pli granda grupo alte estimas la posedon de bela domo, granda aŭtomobilo kaj/aŭ ĉiu ajn alia luksaĵo. Kial? Ĉu nur por imponi la aliajn? Ĉu por veki envion? Alia plago estas la deziro en la socio por ĉion esprimi en ciferoj: mono, tempo, longeco de la vivo .... Kaj ĉio devas utili. Oni sisteme atentas kaj prikalkulas la efikecon kaj la rezultojn de ĉio ajn, kion oni faras kaj diras. Sed tiamaniere ni riskas forgesi la belon de la vivo, la belajn simplajn homajn momentojn, kiam ni povas esti kontentaj, sen bezono de lukso aŭ prestiĝo. Ĉu la feliĉo de la homo proporcias al tio, kion ni posedas, al la kvanto da luksaĵoj pri kiuj ni disponas? Ni forte dubas pri tio. Ne eblas, ke en sia interno, homo kontentas per nuraj eksteraĵoj. Homa vivo pli valoras ol la posedo de bela titolo kaj prestiĝo. Homo ekzistas por ridi, danci, festi, simple por ĝui la agrablaĵojn de la vivo. Homo ne estas kreita por konstante fari al si zorgojn pri mono, havaĵoj kaj prestiĝo. Unuavice, ni estu homoj por vivi, senti, ĝui kaj precipe ami, simple dirite por esti „bonaj homoj". l.evilkarto. n-ro 5 (september-oklober 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19951.s | Humuro, bona sku-absorbilo en kazo de kolizio | 1995 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19951 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19951.s.jpg | x_04.04.19951.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Humuro, bona sku-absorbilo en kazo de kolizio Foje vi tiel tristas kaj lacas kaj sentas vin sola, ke vi ne plu vidas elirejon el la grizaj nebulaj ĉiutagaĵoj. Vi ne plu kapablas ridi aŭ ne plu vidas kialon por ridi. En tia momento nur humuro kapablas produkti rideton. Ĉar humoro ne estiĝas pro ĝojo. Humuro ekzistas ankaŭ en tiuj mallumaj tagoj, plenaj je timo kaj zorgoj. La rido kaj humuro kapablas liberigi vin de la seriozeco de tro pezaj problemoj, kaj de malagrabla, ĉiutaga rutino. Humuro portas la homojn trans la dezertojn de necerteco kaj zorgas, ke ili ne dronas ad sufokiĝas en malĝojo. Humuro donas al vi senton de relativeco kaj helpas al vi ridi malgraŭ cio. Humuro gajigas vian cerbon, kvankam via koro ploras. La rido kaj la humuro kreas novajn spacojn por nekonataj vivoĝojoj. Levilkarto, n-ro 1 (januaro-februaro 1995) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19944.s | Iĝi kolera estas homa, resti kolera estas diabla! | 1994 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19944 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19944.s.jpg | x_04.04.19944.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Iĝi kolera estas homa, resti kolera estas diabla Kiam mi estis eta infano, ni foje havis viziton de onklino. kiun mi antaŭe neniam estis vidinta. Kiel kutime, mi ne multe atentis pri la paroloj de la plenkreskuloj. Mi preferis ludi kun miaj gefratoj. Sed subite, mia onklino komencis pli kaj pli laŭte paroli. Ŝia vizaĝo fariĝis ruĝa kaj ŝi eĉ komencis hurli. Mi nenion komprenis de tio, kion ŝi diris. Sed ŝia konduto ege maltrankviligis min. Mi pensis: tiel povus aspekti diablo! Mia patrino estis videble en embaraso pro la konduto de mia onklino. Post ŝia foriro. ŝi klarigis al mi, ke ŝi estas riĉa. Oni bombardis grandan konstruaĵon kun apartamentoj, kiun ŝi posedis. Ŝi neniel sukcesis digesti tion kaj freneziĝis. Nur jarojn poste, mi cerbumis pri la strangeco de ĉi tiu dramo: virino, kiu perdis multon sed tarnen restis bonstata serĉis konsolon ĉe homoj, kiuj perdis eĉ siajn vivrimedojn. sed tarnen konservis sufiĉe da vivĝojo. Intertempe, mi iom pli bone komprenas la mekanismon. Esti en kontakto kun alia homo bonfartigas nin. Sed se tiuj homoj bremsas la plenumon de niaj deziroj. ni sentas frustracion aŭ eĉ koleron. Ni provas krei distancon, ekzemple per kolera mieno, per insultado, per kriado aŭ eê per fizikaj minacoj. Tio tarnen estas nur portempa bezono pro ŝajne danĝera, nekomprenita situacio. Tio estas homa reago. Post likvido de siaj koleraj sentoj, oni ofte sentas sin malpezigita kaj liberigita de stresoj. Sed kolera sinteno malhelpas nin por sperti la sanigajn kontaktojn kun aliaj homoj. Esti kolera signifas ke ni troviĝas en situacio de sindefendo kontraŭ danĝera situacio. Tio ankaŭ signifas, ke ni intence bremsas niajn proprajn eblecojn por percepti la agrablaĵojn de la vivo. Ju pli longe ni vivtenas koleran sintenon, des malpli homaj ni fariĝas. Estas tre grave por konsciiĝi, ke longdaŭra kolera kontraŭ aliaj homoj ĉefe malutilas al ni mem. Kiu kovas en si koleron iomete mortas kiel tuteca homo. Levilkarto, n-ro A (j^'-augustus 1994) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Vorantwoordolijko uitgover: Ivo Durwaol. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19832.r | Indiferentemo, Kancero de la sentimento | 1983 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19832 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19832.r.jpg | x_04.03.19832.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19832.s | Indiferentemo, Kancero de la Sentimento | 1983 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19832 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19832.s.jpg | x_04.03.19832.sv.jpg |
Priskribo |
---|
(levilkarto havas duoblan larĝecon!) INDIFERENTEMO Kancero de la SENTIMENTO Indiferento estas nemeritita plago por via proksimulo. Ĝi reprezentas senkorecon, nesentemon, malvarmon, egoismon: ĝi izolas. Ĝi estas signo de regreso, de misevoluo, de velko de la sentivo. Indiferentemo estas kancertumoro je la humaneco kaj la homaro. Bonvolu konsideri kiom da fojoj vi nekonscie ofendis amikon aŭ kunulinon per via indiferento. Provu kontroli kiom da fojoj vi, indiferenta, ion aranĝis iel ne atentante pri la aliaj homoj. Se pro tia konduto tiuj trafas en malagrablan situacion, ne sufiĉas poste diri al ili mispente: "Kia malbonŝanco!" Tiaj vortoj nek konsolas, nek kompensas. Malgraŭ via "Mi bedaŭras", oni opinios vin senpripensa persono, egoisma kaj indiferenta. Konsideru kiel agrable estas konstati, ke iu en sia planado kalkulas kun vi. Tiam montriĝas, ke vi gravas; ke oni havas kaj kovas por vi sentojn de respekto, komprenemo, indulgo kaj mildeco. Ni ne akceptu la subfosadon de tiaj sentimentoj pro indiferento. Ni ne permesu, ke nia kompatpovo kadukiĝu; ke nia sentivo kripliĝu. Ankaŭ vi ŝatas aŭdi laŭdajn vortojn pri via laboro, via helpemo, via bonhumoro kaj afableco. Kial do vi ne regalus la busŝoforon, la profesorinon, aŭ la kuiriston de la restoracio, aŭ vian kunulon per tiuj laŭdaj vortoj? Ĉu ĉar estas normale, ke ĉiu plenumas sian taskon? Sed kial ne ĝojigi kaj kuraĝigi aliajn per aprobo, kiam eble? Ne cedu al indiferentemo! Ekzilu la indiferentecon kaj malkovru, kiom via ĉirkaŭaĵo pligajiĝas sen ĝi. -------------------------------------------------------------------------------------- Reagoj de Legantoj: ---------------------- Instruistino el Danlando sendis al ni dankleteron rilate al la Levilkarto «Plibonigu la mondon — Komencu per vi mem.» Ŝi skribis: "Iun tagon miaj gelernantoj neniel montris kunlaboremon. Mi preskaŭ ekkoleris, sed subite mi vidis la Levilkarton. La eksplodo feliĉe ne okazis. Dankon pro via helpo, kaj daŭrigu! Leganto el Italujo ricevis nian Levilkarton «Esperanta homo — ne restu en via domo» kaj komprenis la sloganon laŭ litere. Li ŝerce skribis: "Mi sekvis vian konsilon kaj translokiĝis, bonvolu noti mian novan adreson." Levilkartoj estiĝis pro la konstato, ke ĉie en la mondo interhomaj rilatoj malvarmiĝas ĝis eĉ nehomeco. Nian presaĵon ni sendas senpage al ĉiu ajn petanto. Ni petas al vi: se vi aprezas tiun ĉi iniciaton, bonvole ĝiru sumeton laŭ viaj eblecoj al la poŝtĉekkonto 000-0002474-49, Belgio. Anticipe ni elkore dankas pro viaj interesiĝo kaj subteno! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20143.s | Inter homoj de bona volo, ne ekzistas problemoj, sed solvoj. | 2014 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20143 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20143.s.jpg | x_04.05.20143.v.jpg |
Priskribo |
---|
Kiam okazas problemo, gravas laŭeble plej rapide kune trovi la solvon. Tio estas la pozitiva aliro. Poste oni kompreneble devas kontroli kiel estiĝis la situacio kaj lerni el ĝi. Insulti kaj kulpigi unu la alian estas la negativa aliro kiu kreas malamikecon kaj pli grandan streĉon, kiu siavice estigas malpli bonan etoson kaj pligrandigas la riskon je pliaj problemoj estonte. Paco kaj racio estas la plej bonaj rimedoj por eviti kaj solvi problemojn! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19864.r | Jam sufiĉas la pugnoj ... Donu la manon! | 1986 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19864 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19864.r.jpg | x_04.03.19864.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.19864.s | Jam sufiĉas la pugnoj ... Donu la manon! | 1986 | 99 | 420 | 04 | 03 | 19864 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.19864.s.jpg | x_04.03.19864.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kian ĝojon donas al vi la repacigo kun via amiko! Kiel malgranda via diskuto ankaŭ estas, vi ne sentas bone. Vi ne havas la animokvieton. kiu necesas por via feliĉo. Neniu el ni povas resti longe sen sia amiko. Tutcerte vi jam spertis, ke per viaj malafablaj vortoj aŭ indiferenta konduto vi vundis vian amikon aŭ amikinon. Kiel vi sentis kiam li aŭ ŝi malfeliĉas? Ĉu ankaŭ vi ne malĝojas? Ne hezitu unu sekundon, por iri konsoli lin aŭ ŝin kaj diru, ke vi ne intence vundis kaj ke vi ne plu faros tion. Kian ĝojon vi sentas, kiam via amiko aŭ amikino denove ridas al vi, malgraŭ la fakto ke oni ankoraŭ havas larmojn en siaj okuloj. Sed tio malaperas tuj, kiam li aŭ ŝi vidas vian sinceran bedaŭron. Nenio estas pli stulta ol ne voli diri la unuan vorton de repaciĝo al via karulo aŭ karulino, Tia-maniere vi forprenas lian aŭ ŝian feliĉon kaj certe ankaŭ vian propran ĝojon. Eble vi ne ŝatas konfesi vian kul-pon. Tamen faru tion — vi rapide forgesos tiun unuan malagrablan senton, kiam vi vidas reaperi la rideton de via amiko aŭ amikino. Kial homoj batalas? Ĉu vere estas iu serioza motivo? Neniam povas ekzisti kialo por batali kontraŭ via kunhomo, por vundi iun. Ĉu la granda malamo, kiu montriĝas ĉie en la mondo, ne vundas vian koron? Malamo ŝtelas de la homo ĉiun eblecon esti feliĉa. Ĉu ankaŭ vi ne devas morti? Kial do mortigi amikon aŭ malamikon? Haltigu la malamon. Haltigu la malfidon! Evitu, ke ankaŭ vi kaŭzu malgrandan militon kun via familio, viaj kunlaborantoj. Anstataŭ batali kontraŭ viaj kunhomoj, kundividu viajn feliĉon kaj ĝojon kun ili. Gardu vian molemon dum via tuta vivo. Kiel ĉiu homo, ankaŭ vi havas en la profundo de via homeco veran afablecon. Ne eblas, ke vi estas tiel malbona, ke vi ŝatas vundi aŭ dolorigi iun, kiun vi amas (aŭ kiu vin amas). Malaperigu ĉiun egoismon kaj komencu esti molkora je via proksimulo. Neniu vivas nur sola, kaj konsentu, ke via feliĉo dependas de tiu kunhomo, kiun vi ĉiutage renkontas. Ne vundu iun ajn, ĉar tiam vi nur malfeliĉiĝas. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19954.s | Ju pli grandas la timo, despli fortas la disigaj muroj. | 1995 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19954 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19954.s.jpg | x_04.04.19954.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Ju pli grandas la timo, despli fortas la disigaj muroj Kiel teruraj, abismaj distancoj ekzistas inter la diversaj homgrupoj en la mondo! Ĉu ni ne ĉiuj estas similaj homoj, kun la samaj bezonoj kaj sentoj, la samaj revoj kaj sopiroj? Kaj, kial iu homo timu la alian? La timo, por iu aŭ io nekonata, pli forta aŭ simple „alia”, malfaciligas ĉies vivon. Pro timo la homo ne plu kapablas ĝui la vivon. Timo povas esti tiel forta, ke ĝi eltiras el la homo ĉiun energion. Kian influon la timo havas sur nia konduto? Kiam ni timas iun aŭ ion, ni ne plu volas kontakti aŭ eĉ ne plu vidi tiun personon aŭ objekton, ĉar tiu aŭ tio konfrontas nin kun nia propra malforteco, nestabileco. Ni eĉ klopodas nei lian aŭ ĝian ekzistadon. Kaj kiam temas pri homoj, ni certe ne okupiĝos pri iliaj zorgoj kaj bezonoj. Ni prefere forigas ilin el nia pensado, se eblas eĉ el nia videbla, proksima vivomondo. Tia sinteno certe ne kondukas la homojn al paca kaj harmonia kunvivado. Male, ĝi nur pligrandigas la distancon, plifortigas la disigajn murojn. Ĝi kondukas al la izoligo de unu grupo per alia, al ĉiam malpli da kono unu pri la alia, sekve ankaŭ malpli da kompreno kaj bonvolo reciprokaj. Malkonstruu tiajn murojn, tiajn disigajn barilojn, ĉar ili nur malhelpas la interhoman kontakton! Certe ankaŭ vi ĉiam denove spertas kiom la homo bezonas la komunikadon kun aliaj homoj, por ke li bonfartu kaj plene vivu! Levilkarto n-ro 4. julio-aŭgusto 1995 AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20100.r | Kalendaro 2010 | 2010 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20100 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20100.r.jpg | x_04.05.20100.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20110.r | Kalendaro 2011 | 2011 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20110 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20110.r.jpg | x_04.05.20110.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20120.r | Kalendaro 2012 | 2012 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20120 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20120.r.jpg | x_04.05.20120.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20130.r | Kalendaro 2013 | 2013 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20130 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20130.r.jpg | x_04.05.20130.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20140.r | Kalendaro 2014 | 2014 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20140 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20140.r.jpg | x_04.05.20140.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20150.r | Kalendaro 2015 | 2015 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20150 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20150.r.jpg | x_04.05.20150.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20160.r | Kalendaro 2016 | 2016 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20160 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20160.r.jpg | x_04.05.20160.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20170.r | Kalendaro 2017 | 2017 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20170 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20170.r.jpg | x_04.05.20170.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20180.r | Kalendaro 2018 | 2018 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20180 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20180.r.jpg | x_04.05.20180.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20190.r | Kalendaro 2019 | 2019 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20190 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20190.r.jpg | x_04.05.20190.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20200.r | Kalendaro 2020 | 2020 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20200 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20200.r.jpg | x_04.05.20200.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20210.r | Kalendaro 2021 | 2021 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20210 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20210.r.jpg | x_04.05.20210.v.jpg |
Priskribo |
---|
Kuraĝon. (Januaro-februaro-marto 2021) La jaro 2020 sendube eniros la historion kiel la jaro de la pandemio. Jaro dum kiu la socio kaj la homaj interrilatoj draste ŝanĝiĝis. Pandemio kiu nin persone tre tuŝis; kiu ŝanĝis nian ĉiutagan vivon, viruso kiu ŝanĝis ĉion kio ĝis nun estis evidenta: rendevui kun amikoj kaj familio, brakumi ilin, butikumi, libere promeni, doni la manon. Verŝajne plej terure estis la trudizoliĝo: devi resti hejme ĉar ĉiuj kafejoj, restoracioj, muzeoj kaj tiel plu estis devige fermitaj. Nia sola konsolo: ni ĉiuj estas en la sama situacio; ni ĉiuj subiras la socian distancon, suferas solecon, enfermitecon. Tamen, ni ne perdu kuraĝon! Sciu ke ni ne estas la solaj en tiu ĉi situacio. Do, ni kontaktu niajn samsortanojn; ni donu al ili kuraĝon; kaj farante ĝuste tion, ni ankaŭ donas kuraĝon al ni mem. Por kio vi leviĝas? (Aprilo-majo-junio 2021) Dum via vivo vi renkontis multe da homoj, eble vi volas esti kiel aliaj homoj. Eble vi eĉ pli bone konas la aliajn homojn ol vin mem. Kaj ĝuste pro tio, vi ne plu scias kiu VI estas. Kion vi volas realigi aŭ atingi en la vivo? Kio feliĉigas vin? Se vi scias kiu VI estas, vi ĉesos zorgi pri tio kion pensas aliaj homoj pri vi. — Gravas havi celon, motiviĝon en la vivo. Sen tio, ni ne evoluas, ni nur vegetas. Do pensu: kio estas mia celo? Por kio mi leviĝas matene? Kaj laboru por tiu celo. La plej certa maniero malsukcesi estas entute nenion komenci; pro timo malsukcesi aŭ pro negativaj komentoj de aliaj homoj. Memoru: estas pli facile komenti ol komenci. Nur se vi komencas ion, vi havos ŝancon sukcesi. Provu imagi ke vi jam sukcesis, imagu kiamaniere vi atingis tiun celon kaj eklaboru laŭ tiu maniero. Kaj se eble vi ne sukcesas, almenaŭ vi lernas, vi evoluas kaj vi povas provi denove, provi alian manieron, kunlabori, peti helpon aŭ konsilojn. Estas malfacila vojo, sed la sola maniero realigi celon, doni enhavon al via vivo. Pura estas pli bone ol perfekta. (Julio-aŭgusto-septembro 2021) Nia socio postulas perfektecon. Via disertacio, via laboro, via rolo dum konkurso, ĉio devas esti perfekta, Sed perfekta ne ekzistas; perfekta mondo estas utopio. Perfektaj homoj estas kiel robotoj; sed eĉ perfekta roboto ne ekzistas! Ni ĉiuj havas mankojn, malglataĵojn en la haŭto, en nia karaktero, en nia konduto; kaj estas ĝuste tio kio distingas nin de aliaj homoj. Kaj jes, ni faras erarojn, sed se ni lernas koni nin mem, niajn malfortajn flankojn, ni povas anticipi kaj se necese pardonpeti kaj korekti la eraron. Tiel ni pruvas nian purecon, honestecon, sincerecon kaj homecon. Amikeco donas flugilojn. (Oktobro-novembro-decembro 2021) Veraj amikoj kreas zonon sen danĝero, zonon en kiu ni povas esti ni mem, zonon en kiu ni ne devas pesi ĉiun vorton, ni ne devas honti pri kiu kaj kia ni estas aŭ pri tio kion ni diras aŭ faras. Kiam vi pasigas tempon kun veraj amikoj, vi sentos vin levita pli alten, regos kompreno, fido, ĝojo, feliĉo. Aldone, estas grave konscii ke vi povas esti feliĉa nur se vi sukcesos eviti neverajn "amikojn", homoj kiuj rabas vian energion, mokas vin, donas malbonan senton al vi, mallevas vin. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19993.s | Kara homo,mi amas vin! | 1999 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19993 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19993.s.jpg | x_04.04.19993.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kara homo, mi amas vin Nuntempe la komunikiloj raportas ĉiun tagon abunde pri la dramo en Kosovo. Tiu situacio estas kruela kaj abomeninda, same kiel tiom da aliaj homaj dramoj pro militoj. Maltrankviliga estas la fakto, ke en la pasintaj monatoj esperantistoj komencis polemiki inter si pri la praveco de tiu aŭ alia starpunkto. Evidente, ĉiu rajtas indigni pro kaj protesti kontraŭ genocido de la serba registaro, atencoj de U.C.K. (Kosova Liberiga Armeo), bombadoj de NATO... Sed se ni prenas tempon por aŭskulti la voĉon de nia propra koro, ni eble malkovros, ke niaj raciaj debatargumentoj servas precipe por pruvi ke ni pravas, ke niaj donitaĵoj superas tiujn de "la aliaj". Ni povas amasigi montojn da raciaj pravigoj por nia starpunkto, sed tio ne proksimigos la pacon. Militoj estimas ne nur en la kapo de unu aŭ de kelkaj gvidantoj sed en la menso kaj koro de multegaj homoj, kiuj pretas murdi aliajn homojn ĉar ili sentas sin superaj kaj pli valoraj. Ni priprensu ke komuna malamiko fortigas la sentojn de solidareco interne de iu grupo. Lertaj gvidantoj uzas tiun ĉi fenomenon kaj instigas al malamikeco kontraŭ difinita homgrupo por akiri subtenon en la propra medio. Se ni estas konsciaj pri tio, ni povas ankaŭ rezigni pri tia ludo! Ĉiu el ni povas iel kontribui al pli paca mondo se ni elkore provas akcepti la aliajn homojn kiel egalvaloraj. Kiom da „malgrandaj" militoj estimas en nia propra familio, en nia labormedio aŭ en amika rondo pro sentoj neesprimitaj pro timo, frustracio, ĉagreno, pro sentoj de supereco aŭ malsupereco? Tiuj „kaŝitaj" sentoj povas transformiĝi en emociajn bombojn. Tio kontraŭas al la bonfartigaj sentoj, kiujn ni spertas ĉe koramikoj, al kiuj ni senĝene povas malkovri kio ĝenas nin. Ju pli ni proksimiĝas al sinteno de respekto, egalvaloro, amo... por aliaj homoj. des pli kreskos la paco. La „Kulturo de la Koro“ ŝajnas pli ol necesa en tiu ĉi mondo! Levilkarto. n-ro 3 (majo-junio 1999) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever; Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20081.s | Kial rompi al si la kapon? | 2008 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20081 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20081.s.jpg | x_04.04.20081.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 1 (jan-feb-mrt 2008): Kial rompi al si la kapon? Ni ja ne estas masoĥistoj ?! La modernaj socioj suferas pro amaso da leĝoj kaj reguloj en ĉiam pli rapida ritmo. Ĉiuj tiuj novaj devigoj estas pravigitaj per zorge elpensitaj argumentoj kaj ŝajnas malfacile refuteblaj per raciaj argumentoj. Kaj tamen multaj homoj havas la impreson ke la homoj ne fariĝas pli bonfartaj: sentoj de malkontento kaj malfeliĉo kreskas. Eble ĝuste tie troviĝas la kaptilo: socio bezonas ekvilibron inter racio kaj sentoj. Racio estas valorega eco de homo, sed ne la nura. Eble la nuntempa mondo perdis tiun ekvilibron kaj tro fidis je la racio. Ĉu eble tial tiom da homoj suferas pri kapdoloro, estas troŝtreĉitaj, nerve kolapsas, bezonas medikamentojn aŭ drogojn por elteni Ia vivon ...? La baza slogano de Movado sen Nomo estas: plibonigu la mondon, komencante ĉe vi mem. Kiam ni nur plendas pri la nuna socio, se ni nur kulpigas politikajn kaj moralajn gvidantojn de la socio, ni simple pligrandigas la stresojn. Sed se vi kaj mi mem trovas la ekvilibron inter racio kaj emocioj, ni elradias tion en nia ĉirkaŭaĵo. Se pli kaj pli da individuoj trovas internan ekvilibron kaj pacon, ni kune formas tutmondan tapiŝon de radiantaj punktoj kaj levos la bonfarton en Ia mondo. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19922.s | Kiam amo magras oni vidas erarojn grase | 1992 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19922 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19922.s.jpg | x_04.04.19922.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kiam amo magras, oni vidas erarojn grase Testu vian amon! Mezuru la grandecon de via koro! Kiel vi vidas la erarojn de via edzo, de via edzino, viaj gepatroj, viaj infanoj? La erarojn de via kolego, via kunlaboranto, via samklasano, via najbaro? Ne temas do pri eraroj de homoj, kiujn vi ne konas, aŭ pri eraroj, kiuj ne tuŝas vin. Jes temas pri la eraroj kaj la ĉiutagaj mankoj de tiu alia, tuj apud vi, de tiu. kiun vi asertas ami, kun kiu vi eble edziĝis, aŭ kun kiu vi almenaŭ ĉiutage vivas kaj laboras. Kiam la eraroj de tiuj homoj ĝenas vin, kiam vi kverelas pri tio, tiam vi rigardu en vian koron, tiam la amo „magras”. Vi ne estu tute blinda por la eraroj de aliuloj. Sed tarnen, se vi vere amas, vi ne vidas tiom da eraroj. Amo ĉiam restas iom blinda ĉi-rilate. Se tarnen amo kaj amikeco malpliiĝas, ankaŭ tiu ĉi simpatia „blindeco" malaperas. La neeviteblaj eraroj kaj mankoj de la alia ekĝenas vin. Ili pezas. Ili ŝajne kreskas ĉiutage. Viaj okuloj malboniĝas kaj finfine vi nenion alian vidas ol: malbelaĵojn, malhelon, erarojn kaj mankojn. Rapide mezuru la grandecon de via koro kaj testu vian amon! Ree plidikigu vian amon, tiam la eraroj malpli dikiĝas, kaj pli facile elteneblas. Tiam la vivo kun la alia denove iĝas festo! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20152.s | Kiel vi sentus? | 2015 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20152 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20152.s.jpg | x_04.05.20152.v.jpg |
Priskribo |
---|
Empatio signifas rekoni la emociojn, ideojn, intencojn kaj personecon de aliaj homoj aŭ bestoj, kaj ankaŭ la proprajn reagojn al la sentoj kaj kondutoj de aliaj. Empatio kondukas al la kapablo kompreni, kunsenti, kaj helpi. Kiam vi interagas kun alia persono, imagu esti “en ties ŝuoj”, alivorte: imagu esti en ties situacio. Sentu, kvazaŭ vi estas la alia persono: 1° kia la alia persono verŝajne sentas sin en sia situacio kaj 2° kio estas la efiko de viaj vortoj kaj agoj. Demandu vin kiamaniere vi povus ideale reagi. La ora regulo: (ne) faru al aliaj tion kion vi mem (ne) ŝatus subiri |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20142.s | Kolorigu Vian Vivon | 2014 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20142 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20142.s.jpg | x_04.05.20142.v.jpg |
Priskribo |
---|
Rigardu foje en la stratoj de via urbo, eble eĉ en via propra strato, en via propra domo, en via propra vestoŝranko. Ĉu ĝi estas gaja aŭ bunta? Ĉu koloroj ĝojigas vian ĉirkaŭaĵon? Aŭ... ĉu sterile blankaj, brunaj, grizaj, nigraj 'koloroj' superregas kaj tristigas - eĉ deprimigas - vian ĉirkaŭaĵon? Estas science pruvita ke koloroj influas la humuron, do ankaŭ la feliĉo-senton. Kompreneble, vi ne povas farbi la stratojn de via urbo, sed pripensu foje kiamaniere vi povas gajigi vian ĉirkaŭaĵon, simple uzante pli da koloroj. Multkolora revuo estas tiom pli alloga ol griza ĵurnalo. Bunta klaŭno estas multe pli amuza ol nigrakostuma oficisto. Pensu pri tio, venontan fojon kiam vi aĉetas vestaĵojn, murpaperon aŭ farbon. Ankaŭ floroj povas gajigi vian domon aŭ laborejon! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19891.r | Kondamnu ĉiun antaŭjuĝon! | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19891 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19891.r.jpg | x_04.02.19891.v.jpg |
Priskribo |
---|
La bildo de homo Oni formas por si bildon de alia homo kaj pro tiu bildo oni forpuŝas lin. La formita bildo ofte estas falsa. Oni ne konas tiun homon persone en lia propra hom-estado. Ofte jam sufiĉas, ke li apartenas al alia partio, al alia raso, aŭ al alia religio, por forpuŝi lin. Li staras aliflanke kaj tial li estas fremdulo kaj alvokas malfidon. La veran bildon de homoj oni faras per la amo. La amo, kiu diras al ni: ĉiu homo valoras la penon. Ĉiun homon oni amu. Kaj se vere vi ne kapablas ami iun, almenaŭ provu ne malami lin! „Ĉiuj homoj — niaj amikoj" La sloganoj de MSN estas Ia eho de pli profunda mesaĝo al ĉiuj homoj trans ĉiujn limojn de lingvo kaj raso, de religio kaj politiko. La mesaĝo de MSN temas pri homaj rilatoj kaj la plihomigado de homo kaj socio. Temas pri la homo ĉiuterene de la socia vivo. Laŭ la opinio de MSN la bazokulturo de la homo estas „la kulturo de la koro". "Ĉiuj homoj — niaj amikoj": daŭre ni strebu al socio kie tio vere eblas. Tion ankaŭ celas la „Tago de Internacia Amikeco". En Belgio la esperantistoj ĉiam festas tiun tagon per speciala renkontiĝo: tiam ili sendas poŝtkarton al amikoj tra Ia tuta mondo. Tiun renkontiĝon ĉi-jare organizos la bruĝa grupo "Paco kaj Justeco" je la 26a de februaro. Eble vi iam ricevos iun tian karton, aŭ pli bone eĉ, vi mem povus spirite partopreni la feston kaj sendi salutkartojn al viaj amikoj en foraj regionoj. MOVADO SEN NOMO Poŝtfako 137 B-2600 Berchem 1 Belgio Mi aĉetas ekzemplerojn de Ia libro „Ŝanco por feliĉo" kaj pagas al Movado sen Nomo: x 435 BF (inkluzive de sendokostoj) se mi loĝas en Benelukso. x 455 BF (inkluzive de sendokostoj) se mi loĝas ekster Benelukso. Mi pagis : Q al via konto MOSQ-N ĉe UEA. Q al la poŝta ĝirkonto 000-0002474-49 (en belgaj frankoj) Q mi kunsendas x 19 irk-ojn (maldekstre stampitajn). IO indiku Ia validan pagmanieron. . Bonvolu skribi preslitere kaj per latinaj literoj! nomo strato kaj n-ro poŝtkodo + urbo/vilaĝo iandkodo + lando Subskribo Sanco por feliĉo Tio estas Ia esperanta titolo de jus eldonita traduko de la nederlandlingva libro Menslief ik hou van je. La libron verkis Ia belga pastro Phil Bosmans, kiu estas la instiganto de la flandra organizo Bond zonder Naam (Movado sen Nomo). La libro enhavas, "vitaminojn por la koro", kiuj celas helpi al Ia homoj per apogaj kaj konsolaj vortoj. Phil Bosmans parolas pri espero kaj fido, pri kompreno kaj kompato, pri kuraĝigo, pri amikeco kaj amo, pri multaj silentaj vojoj al iama feliĉo. Li parolas pri la vivo... kaj pri la ŝanco por feliĉo, kiun ĉiu homo havas. „Sanco por feliĉo" estas aĉetebla per la apuda mendilo. Ankaŭ por vi: ŝanco por feliĉo! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19891.s | Kondamnu ĉiun antaŭjuĝon! | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19891 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19891.s.jpg | x_04.02.19891.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Malkaŝe kaj senantaŭjuĝe renkonti homojn kaj aŭskulti ilin, respektante ĉies originalecon. Tio estas la nura maniero por iĝi pli homa unu por la alia. Antaŭjuĝo estas juĝo, kiu jam de antaŭe troviĝas en nia koro kaj kiu, senkompate kaj per kaŝita „ne", malebligas ĉiun plian amikiĝon. Ĝi ne lasas spacon por Ia „alia" kaj la „mala". Eble senkonscie ni kreas sekuran spacon inter ni kaj aliaj homoj kaj ni kondamnas ilin per nekalkuleblaj, ofte neel- parolataj antaŭ juĝoj. Tiel ni nomas unu Ia alian ekzemple, maldekstra kaj komunisma, dekstra kaj eksmoda, konser-vativa kaj enradikiĝinta, progresema kaj blinde entuziasm-igita. Kaj ni diras, ke... ne labori estas profiti; alia haŭtkoloro estas koloro de ŝtelisto; handikapulo estas amariĝinto aŭ kompatindulo aŭ ambaŭ. Estas antaŭjuĝo nomi gvidantojn kaj respondeculojn korup-taj; malakcepti idealistojn kiel naivajn revemulojn. Antaŭ-juĝoj mortigas ĉiun sanan juĝon. LEVILKARTO — Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 7a jaro, n-ro 1, jan.-feb. 1989 (7de jaargang, nr 1, jan.-feb. 1989) Verantwoordelijke Uitgever: Paul van Huffelen, Schrijbergstraat 24, B9170, Waasmunster. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19884.r | Kontakto sen takto = Fuŝkontakto! | 1988 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19884 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19884.r.jpg | x_04.02.19884.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19884.s | Kontakto sen takto = Fuŝkontakto! | 1988 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19884 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19884.s.jpg | x_04.02.19884.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kontakto de homoj kun homoj. Kontakto ankaŭ kun aliaj homoj ol tiuj, kiuj ĉirkaŭas vin ĉiutage. Kontaktoj kun homoj malsamideanaj, de ĉiuj haŭtkoloroj, trans ĉiun limon. La unua kontaktigilo inter la homaro estas la vorto. Ĝi havas grandan povon, ĉar ĝi povas negative aŭ pozitive influi la aŭskultantojn. Tial ege gravas zorge elekti ĉiun eldiritan vorton. Bonaj kontaktoj kreas lumon, ĝojon kaj amikecon, alportas pacon al ĉiuj homoj kaj popoloj. Kiam nia koro plenas je simpatio kaj kompato, ne preterpasas niajn lipojn vortoj de kolero aŭ malamo. Tiam la de ni elparolitaj vortoj ĉiam estos vortoj de paco kaj saĝeco. Takto estas delikatsenteco, respekto kaj atentemo. Takto lasas la alian esti kia li estas, kaj bonvenigas lin. Takto disradias nur pozitivaĵojn, lumon, por ne esti ĝeno sed helpilo al la homoj. Ĝi priatentas la feliĉon de ĉiuj homoj, kaj tial ĉirkaŭigas ĉiujn homojn per amo, ĝojo kaj simpatio. Atentu pri la fuŝkontaktoj! Jam sufiĉe mallumas en la mondo. LEVILKARTO - Dumonata periodajo (Tweemaandelijks tijdschrift) 6a jaro, n-ro 4, sept.-okt. 1988 (6de jaargang, nr 4, sept.-okt. 1988) Verantwoordelijke Uitgever: Paul van Huffeien, Schrijbergstraat 24, B- 9170, Waasmunster. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20001.s | Kontaŭbatalu korupton kaj malhonestecon | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20001 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20001.s.jpg | x_04.04.20001.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kontraŭbatalu korupton kaj malhonestecon Nia hodiaŭa kunvivado estas dura. (Ĝin karakterizas malhonesteco. malvero kaj trompo. Nia lingvo ofte plenas je minacoj kaj perforto. Ni ŝanĝis la socion en ĝangalon, kie ni humiligas, torturas kaj malesperigas unu la alian. La ĝangalo, kie la plej bestaj instinktoj de la homoj triumfas: havemo. misuzo de potenco, malhumileco, malnoblaj avidoj, ĵaluzo, perforto... Ni senhomigas nian kunvivadon pro la perdo de ĉiu respekto kaj atentemo pro malhonesteco en niaj interhomaj rilatoj. Ni fidas je potenco. Ni volas pravi kaj klopodas ĉiel esti la plej fortaj. Malhonesteco kaj korupto senpovigas la aliajn. Korupto estas potenca armilo. kiu kaüzas profundan damagon ĉe siaj viktimoj ĝis la fundo de ilia koro, ĉar korupto perfortas ĝisoste la strebon al justeco. Ĉi-rilate defendo apenaŭ eblas, ĉar la atakoj okazas kaŝe. Kontraŭ korupto povas efiki nur vera honesteco. Klopodu kontraŭbatali korupton kaj malhonestecon. Se vi mem spertas trompadon en via ĉiutaga vivo, klopodu resti sincera. Se vi ne kapablas venki la misuzojn, klopodu almenaŭ konservi vian propran sincerecon kaj honestecon. En la nuntempa malagrabla sfero homoj pli ol ïam bezonas mildecon kaj tenerecon. Tial disradiu bonkorecon kaj mildecon por ĉiuj homoj ĉirkaŭ vi, kaj neniam lasu iun en la malvarmo. Ĉar serĉante la plej profundan kialon de homa feliĉo, vi ĉiam trovos profundan nestvarmon kaj spontanean ĝojon pro malgrandaj kaj simplaj eventoj. Vi neniel perdu tion! Levikarto. n-ro 1 (januaro-februaro 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uilgever. Ivo Durwaal. Paul Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19952.s | Kontenta homo, anĝelo en la domo | 1995 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19952 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19952.s.jpg | x_04.04.19952.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kontenta homo, anĝelo en la domo Nekontentaj homoj alportas „malpacon" en la domo. Kiam en geedziĝo kaj familio unu ĉiam devas cedi, dum la alia ĉion por si prenas, ĉiam faras kion li volas, tiam tiu eta vivokomunumo rapide iĝas peco da ĝangalo, kie la vivo iĝas neebla. Same, pro nekontenta homo, kiu nur grumblas kaj opinias ĉion malbona, la domo iĝas neloĝebla kaj la vivo nevivebla, nevivinda. Nekontenta homo en domo mortigas ĉiun vivoĝojon. Kontenta homo, kontraŭe, estas kiel la suno, kiel beno. Li konscias, ke la vivo konsistas el doni kaj preni. Vivo, homeca vivo, estas sin doni pro amo; kaj preni kaj ricevi tion, kio estas ame ofertita. Idealo, kiun ni, homoj, alstrebu. Tial, forlasu la vojon de „prenado”, la vojon de ĉiam pli altaj postuloj, la vojon de la primitiva egoismo! Sekvu la vojon de „donado", la vojon de la boneco, la servemo, la etaj atentoj. Tiam vi vivos, vere vivos, kaj kiel kontenta homo vi alportos la ĉielon surteren. Kontenta homo estas anĝelo. memorigaĵo el la ĉielo, plenplena je suno kaj ĝojo. Levilkarto. n-ro 2 (marto-aprilo 1995) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.03.20053.r | Koran dankon pro la subteno! | 2005 | 99 | 420 | 04 | 03 | 20053 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.03.20053.r.jpg | x_04.03.20053.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19981.s | Kreu tempon por ... silenti | 1998 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19981 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19981.s.jpg | x_04.04.19981.sv.jpg |
Priskribo |
---|
KREU TEMPON POR ... SILENTI! Foje estas tempo por sidiĝi kaj tute nenion fari. Mi invitas vin por foje fermi la okulojn, haltigi viajn okupaĵojn, pensi. Vi sentas vian spiradon, kaj iom post iom vi malpli rapide spiras. Eble vi estas laca aŭ iom nervoza. Eble vi ne tuj komprenas la kialon de konscia ,,neni"-farado. Ni ja estas difektitaj de la iluzio, ke ni ne perdu eĉ unu sekundon. Sed,... ankaŭ viaj sentoj de malĝojo kaj ĝojo gravas. Viaj senpoveco kaj gajeco ankaŭ estu percepteblaj. Homoj, kiuj tro multe manĝas, ne nutras sin. Homoj, kiuj ne permesas al si iom da ripozo, ne plu scias ke ili vivas. Ili finfine okupiĝos pri sin okupi... Se vi kuraĝas ĉiun tagon „silenti" dummomente, kaj rigardas internen, sen tro cerbumi aŭ sen iĝi pesimisto, via vivo iom post iom el interne ŝanĝiĝos. Vi malpli faros. Certe vi malpli urĝemos. Sed vi pli „vivas", vi malkovros, ke „esti" pli gravas ol fari. Sub la surfaco de via ĉiutaga tago, vi nun malkovras profundecon, kiun vi antaŭe ne konis. Kaj... ĉion, kion vi antaŭe faris, vi nun faras pli intense, pli verece. Vi vidas pli, aŭdas pli kaj travivas pli. Simple pro iom da silento ciun tagon. Levilkarto, n-ro 1 (januaro-februaro 1998) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.09.19800.p | Kruĉo de saĝo - 30 jaroj da agado - 1980 - 2010 | 1980 | 297 | 210 | 04 | 09 | 19800 | p |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.09.19800.p.jpg | p_04.09.19800.p.pdf |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20006.s | Kune ni kreu la estontecon | 2000 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20006 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20006.s.jpg | x_04.04.20006.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Kune ni kreu Ia estontecon Pli ol antaŭe, oftas internacia, interkultura kaj interreligia kunvivado, dia en la mondo. Ĉu tio kontribuas al la monda paco kaj toleremo, aŭ ĉu male, tio pliakrigas la diferencojn? Ankoraŭ tro maloftas aŭskultemo, amo kaj fido inter la diversaj popolgrupoj. Tamen, nia ĉiutaga vivo povas esti atestilo pri vera frateco, respekto kaj interkomuniko. Nia aspiro al egaleco kaj frateco ne restu nur supraĵa kaj pasiva toleremo! Sed ĉu ni efektive kontaktas niajn alilandajn najbarojn per pli ol simpla salutvorto? Ĉu ni invitus ilin al nia manĝotablo? Ĉu ni helpas ilin porti iliajn ĉiutagajn malfacilaĵojn? Ĉu ni pretas sincere kaj malferme vivi kun ili? La "alia" ankaŭ vivas, sentas, malsaniĝas, ĉagrenas, mortas... Eblas amikiĝi kun "tiu alia". Niaj domoj, niaj hejmoj malfermiĝu al homoj el diversaj kulturoj kaj religioj. Niaj hejmoj iĝu ejoj de gastamo, de renkontiĝo kaj de paciĝo. Kompreneble ne eblas maIkonstrui jaraĝajn antaŭjuĝojn dum unu ago. Dialogoj ofte ne eblas aŭ el ili rezultas turbulaj disputoj. Miskomprenoj abundas. Necesas klarigi ĉion, krei la kiel eble plej grandan travideblecon en niaj rilatoj. Ĉar ĉiuj problemoj fontas el nekompreno. Per interparolado, ni malkovras multnombrajn komunajn aferojn. Gravas la volo interkompreniĝi. Nur sincera kaj malferma alproksimiĝo povas krei ligon inter homoj. Feliĉan kaj vivoplenan novan jarmilon, Ni disponas ankoraŭ pri kolektoj de jam aperintaj levilkartoj. Ni volas sendi faskon al ĉiu kiu demandas ĝin. Donaco por kontribui en la afrankokostoj bonvenas. Levilkarto n-ro 6 (novembro-decembro 2000) - AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN verantwoordelijke uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem' |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20211.s.jpg | x_04.05.20211.v.jpg |
Priskribo |
---|
Kuraĝon. (Januaro-februaro-marto 2021) La jaro 2020 sendube eniros la historion kiel la jaro de la pandemio. Jaro dum kiu la socio kaj la homaj interrilatoj draste ŝanĝiĝis. Pandemio kiu nin persone tre tuŝis; kiu ŝanĝis nian ĉiutagan vivon, viruso kiu ŝanĝis ĉion kio ĝis nun estis evidenta: rendevui kun amikoj kaj familio, brakumi ilin, butikumi, libere promeni, doni la manon. Verŝajne plej terure estis la trudizoliĝo: devi resti hejme ĉar ĉiuj kafejoj, restoracioj, muzeoj kaj tiel plu estis devige fermitaj. Nia sola konsolo: ni ĉiuj estas en la sama situacio; ni ĉiuj subiras la socian distancon, suferas solecon, enfermitecon. Tamen, ni ne perdu kuraĝon! Sciu ke ni ne estas la solaj en tiu ĉi situacio. Do, ni kontaktu niajn samsortanojn; ni donu al ili kuraĝon; kaj farante ĝuste tion, ni ankaŭ donas kuraĝon al ni mem. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19893.r | La impertinentuloj posedas la duonan mondon. | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19893 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19893.r.jpg | x_04.02.19893.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19893.s | La impertinentuloj posedas la duonan mondon. | 1989 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19893 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19893.s.jpg | x_04.02.19893.sv.jpg |
Priskribo |
---|
La impertinentuloj posedas la duonan mondon. „La impertinentuloj posedas la duonan mondon". Tio estas nederlandlingva diraĵo. Kaj efektive, ĉie kie ili aperas, ili ĉiam havas la plej bonan lokon. Ili ĉie obstinas en sia volo, ne pere de argumentado, sed pere de kriado. En la geedziĝo kaj en la familio, ili entute ne konsideras la interesojn de aliuloj. Ili plejofte ricevas sian deziraĵon, ĉar alimaniere ili estas tute netrakteblaj. Priparoladon kaj pripensadon ili ne konas, la nura rimedo estas: „hurlado”. En vendejo, en tramo au aŭtobuso, ili forpuŝas la aliulojn. Ili tute ne atentas aliajn homojn, sed jes ĝenas ĉiujn. Kutime ili estas tro afablaj kaj eĉ flataj al siaj superuloj. Sed siajn subulojn ili teroros... ĉar entute mankas al ili la plej eta respekto al justeco kaj homamo. La impertinuloj posedas la duonan mondon, oni diras. Sed ĉu ni ne kriu: ili fuŝis la duonan mondon? Tial: neniam estu impertinenta! Lasu iom da spaco al „homoj"! Dankon! LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 7a jaro, n-ro 3. majo-junio 1989 (7de jaargang. nr 3. mei-juni 1989) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael. Paul Gilsonlaan 5. B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20192.s | La limoj inter homoj estas nur imagaj. (Aprilo-majo-junio 2019) | 2019 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20192 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20192.s.jpg | x_04.05.20192.v.jpg |
Priskribo |
---|
Klare ekzistas diferenco inter kato kaj hundo. Ekzistas diversaj rasoj de katoj kaj hundoj, sed ili ĉiuj restas… katoj kaj hundoj. Ĉu grandaj, ĉu sveltaj, ĉu longharaj aŭ ne, tio ne gravas. Ankaŭ ni homoj ĉiuj estas homoj. Ĉu iu naskiĝis en sudo, nordo, oriento aŭ okcidento ne faras diferencon. Ne gravas la haŭtkoloro, la fizionomio, la inteligenteco. Ni ĉiuj havas niajn proprajn talentojn kaj meritojn. La sola diferenco konsistas en tio, ke iuj homoj imagas sin pli elstaraj, pli valoraj ol aliaj homoj. Ĝuste tiuj homoj ne estas tre homaj. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20073.s | La padon faras irado. | 2007 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20073 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20073.s.jpg | x_04.04.20073.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 3 (julio-aŭgusto-septembro 2007) La padon faras irado. Promenanto, estas viaj paŝoj kiuj faras Ia padon, kaj nenio pli; promenanto, ne estas pado, la padon faras irado. Promenante vi faras padon, kaj retrorigardante, vi vidas Ia padon kiun vi neniom devos iri denove promenanto, ne estas pado, sed nur la spuroj en la sablo. (laŭ Antonio Machado) La vivon oni devas mem vivi, propraforte kaj propra-iniciate. Ne ĉiam facilas, sed finfine, en la propra vivo, la protagonisto ja estas vi mem! Se vi ne plu scias kion fari, eksidu kaj pripensu. Sed foje ne eblas sola trovi la vojon. Tio estas tute normala afero. Por tio, ni havas familion kaj geamikojn. Ili povas helpi nin; ja neniu diris ke oni devas vivi la vivon sola. La veraj geamikoj estas la bonaj vojindikiloj, kiuj helpas nin orientiĝi. Sed la promenadon mem, tion ni devas fari per la propraj piedoj. Do, kuraĝon, karaj geamikoj, sur via vojo. Kaj ne forgesu: la unua paŝo estas plej malfacila. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20164.s | La principo de neceso kaj sufiĉo. | 2016 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20164 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20164.s.jpg | x_04.05.20164.v.jpg |
Priskribo |
---|
La principo de neceso kaj sufiĉo. (oktobro-novembro-decembro 2016) En Esperanto ekzistas la tiel nomata “principo de neceso kaj sufiĉo”, proponita de René de Saussure en 1913: * Principo de neceso: en konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto; * Principo de sufiĉo: se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa. Same estas en la ĉiutaga vivo: ni havu ĉiujn aferojn kiuj necesas en nia vivo, sed ne pli ol sufiĉas por esti feliĉa. Nia feliĉo kreskas kiam ni havas pli el la aferoj kiuj necesas al ni, sed la feliĉo komencas malkreski kiam ni havas pli da aferoj ol sufiĉas al ni. |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.20052.s | La senco de la vivo ... | 2005 | 99 | 210 | 04 | 04 | 20052 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.20052.s.jpg | x_04.04.20052.sv.jpg |
Priskribo |
---|
Levilkarto 2 (aprilo - majo - junio 2005). La senco de la vivo. Dum jarmiloj jam, grandaj filozofoj kaj sciencistoj provadis malkovri la sencon de la vivo. Tamen, la senco de la vivo ne estas io abstrakta kiun oni malkovru, sed estas io pri kio ni mem devas zorgi! Kiam ni helpas alian homon, aŭ bone prizorgas beston, nia vivo havas sencon! Kiam ni dediĉas nin al bona afero, nia vivo havas sencon. Kiam ni engaĝiĝas por bona mondo, aŭ volontulas ie, ni donas sencon al nia vivo. Kaj kiam ni estos tre maljunaj, ni povas retrospekti kaj konkludi ke nia vivo havis sencon! Ni havas je nia dispono 60, 70, 80 aŭ eble 90 aŭ 100 jarojn. Ni provu doni al ĝi kiel eble plej multe da enhavo kaj senco, por ke ni neniam bedaŭru kaj povu pace kaj kontente iri al la 'alimondo'. Afgiftekantoor Antwerpen-X Verantwoordeliik uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, 2650 Edegem (kontakto: ivo@fel.esperanto.be) |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19902.r | La suno ankaŭ brilas tra etaj fenestroj! | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19902 | r |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19902.r.jpg | x_04.02.19902.v.jpg |
Priskribo |
---|
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.02.19902.s | La suno ankaŭ brilas tra etaj fenestroj! | 1990 | 297 | 210 | 04 | 02 | 19902 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.02.19902.s.jpg | x_04.02.19902.sv.jpg |
Priskribo |
---|
LA SUNO ANKAŬ BRILAS TRA ETAJ FENESTROJ! La onklo vidis nur etan parton de la mondo. Li havis nur unu edzinon kaj nur unu domon. Ĉiutage li laboris permane kaj ĉiuj homoj ĉiam estis bonvenaj ĉe liatablo. Kiam li iĝis 80-jara, li ankoraŭ estis same gajanima kaj entuziasma kiel 20-jaraĝulo! Lia vivo klare montris, ke homo kapablas feliĉi pro ege malmulto. Ankaŭ tra la fenestroj de eta humila loĝejo, povus trafi vin la gajeco de la ĉiutaga sunbrilo! La feliĉo ne tiom dependas de riĉeco kaj posedaĵoj. La feliĉo neniam alvenas pere de bank- au poŝtĉekkonto. Tial tiom da homoj malfeliĉas, ĉar ili opinias, ke feliĉo estas aĉetebla. Amuziĝon kaj plezuron kaj malproksiman vojaĝon, tion vi jes povas aĉeti. Sed senzorga kaj kontenta koro, kiu igas la homon ĝui ĉion, kion li havas, neniam kaj nenie estas aĉetebla. Ĝi estas nepagebla! Kaj por feliĉi iom, vi simple kontentu pri la limoj de via monujo, pri via domo kaj ĝia aranĝo, viaj vestaĵoj, pri viaj propraj vivcirkonstancoj, eĉ se ĉe via najbaro ĉio estas pli bona kaj bela (laŭ via opinio). Vi denove malkovru la simplan ĉarmon de l'amikeco, manpremon, rideton, silenton, desegnon de infano, elburĝoniĝon de floro, kanton de birdo, vicon de poploj, rivereton, monton, bovinon... La vivo iĝas festo, se oni kapablas ĝui la simplajn ĉiutagaĵojn. LEVILKARTO - Dumonata periodaĵo (Tweemaandelijks tijdschrift) 8a jaro, n-ro 2, marto-aprilo 1990 (8ste jg., nr 2, maart-april 1990) Verantwoordelijke Uitgever: Ivo Durwael, Paul Gilsonlaan 5, B-2520 Edegem. Afgiftekantoor: ANTWERPEN X |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.05.20123.s | La Tero estas nia Hejmo. Ni bone konservu ĝin! | 2012 | 297 | 210 | 04 | 05 | 20123 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.05.20123.s.jpg | x_04.05.20123.v.jpg |
Priskribo |
---|
Flandra proverbo tekstas: Hundo ne malpurigas sian propran neston. Iom simila, hebrea proverbo diras: Ne ĵetu ŝtonon en la puton el kiu vi trinkas. Sed kion faras la homoj? Ili malpurigas la aeron, la grundon, la akvon kaj eĉ la kosmon, distordas la naturajn ekvilibrojn kaj kaŭzas la formorton de besto- kaj plantospecioj. En la oceanoj flosas gigantaj ruboplasto-insuloj, la akvo de multaj riveroj eĉ ne plu taŭgas por naĝado; polvo kaj figasoj venenigas la aeron. Ĉio tio por la 'progreso de la homaro', alivorte, por la kapitalismo kaj plutokratio. La sola eliro estas pli sobra vivmaniero, kun respekto al aliaj vivaĵoj kaj eĉ nevivaĵoj. Kaj plej grave: ne pensi ke "jam tro malfruas"! |
Numero | Titolo | Jaro | Loko | Mapo | Levilkarto | Atributo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
04.04.19963.s | La valoron de ĉiu homo rekonu | 1996 | 99 | 210 | 04 | 04 | 19963 | s |
Bildo | Bildo2 | Bildo3 | Ligo al retejo | Dezajnisto | Printisto |
---|---|---|---|---|---|
04.04.19963.s.jpg | x_04.04.19963.sv.jpg |
Priskribo |
---|
La valoron de ĉiu homo rekonu Ĉiu tempo kreas bildon kiel la homo estu. En la nuntempa mondo, homo estu bela, sana kaj feliĉa. En la reala vivo homo ofte estas handikapita, senpova, ĉagrena kaj soleca... Tion la homoj ofte provas kaŝi. Kiam vi serĉas perfektajn homojn kaj mem strebas al perfekteco vi havas malĝustan idealon. Nenie vi trovos iun sen eraroj aŭ mankoj. Ĉiuj homoj malsamas ĉar ĉiuj homoj havas variajn ŝancojn kaj eblecojn. Krom la denaskaj diferencoj rolas ankaŭ kutimoj, edukado, socia stato ktp. kaj tio kreas diferencojn. Tial vi ne atendu, ke viaj ideoj pri moraleco, pri spiritaj kapabloj, pri konoj, pri opinioj... harmonias kun tiuj de aliaj homoj. Se malsamaj opinioj estas neeviteblaj, tio ne estu kialo por kreskigi malamon kaj malestimon. Malgraŭ ofte grandaj abismoj, kiuj ekzistas inter homoj, ĉiu ajn samvaloras kaj samrajtas. Por vivi laŭ tiu ĉi ideo ni bezonas profundan toleremon, paciencon kaj foje persistemon. Ni ade penu por rekoni la valoraĵojn de aliaj homoj. Ni respektu la rajtojn de la aliaj. Ni ne permesu, ke homoj en nia ĉirkaŭaĵo - pro iu ajn kialo - restu izolitaj, neglektitaj, sed invitu ilin por partopreni en la ĉiutaga socia vivo. Ni estu liberaj de antaŭjuĝoj kaj estu indulgaj rilate al homa malforteco. Honesteco estu ĉefkarakterizo por niaj reciprokaj rilatoj. Tiel malfido kaj konkurenco ne havos eblecon por ekkreski. Ni ĉiam agu respektplene kaj afable kun niaj kunhomoj. Ju pli ni rekonos la valoron de aliaj homoj, despli ni mem valoriĝos. Levilkarto, n-ro 3/4 (majo-junio-julio-aŭgusto 1996) AFGIFTEKANTOOR ANTWERPEN X Verantwoofdelijke uitgever: Ivo Durwael. P. Gilsonlaan 5. 2650 Edegem. |