Insigno (sen nomo) de la Eŭropa Esperanto Kongreso, Eindhove, Pasko 1975. Apenaŭ estas informoj pri tiu kongreso. En Esperanto Panoramo 38, marto-aprilo 1976, aperis jena anonco: Ĉefaj eroj el tiu ĉi certe sukcesonta kongreso estos diasonoramo pri la Esperanto-kooperativo "Bona Espero" en Brazilo fare de E. kaj T. Kehlet el Kopenhago, festprelego de D-ro H. Tonkin, prezidanto de UEA, kaj akcepto de la urbestraro. Por pliaj informoj kaj aliĝiloj turnu vin al via loka klubo aù rekte al EEK, Magnoliastraat 4, Eindhoven (NL). |