Esperantistaj Memor-libretoj de Gerard De Boes, Ronse, Belgio. La 32-paĝaj libretoj estis eldonitaj de Internacia Cseh-Instituto en Den Haag, verŝajne en la 1930-aj jaroj. Estas du ekzempleroj. En la unua nur estas du enskriboj, en la dua estas 19. Ne estas menciita datoj. Traserĉado (perkomputila) de la revuoj Belga Esperantisto kaj Flandra Esperantisto apenaŭ liveris biografiajn informojn pri Gerard De Boes. Li ankoraŭ estis helpanto dum la brusela UK de 1960. Interesa estas la antaŭlasta enskribo en la dua libreto: Dro Ivo Lepena el Zagrebo; certe temas pri Ivo Lapenna. En la arĥivo de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet estas similia libreto de iu M. Reynaert, verŝajne unu el la pluraj esperantistoj el Handzame el tiu epoko. |