Medalo kun pinklo kaj ŝnuro. Teksto: BELGA LIGO ESPERANTISTA |UNUECO DONAS FORTECON. Estas bildo de stelo, mondglobo (kun nomo de kelkaj kontinentoj) kaj ŝildo kun leono. La dorso estas glata, sen iu mencio. La unua bildo estas fotita, la dua skanita. Origino nekonata. La medalo estis fiksita al menukarto de la festeno okaze de la ora jubileo (13.2.1955) de Reĝa Belga Ligo Esperantista en la Internacia Marista Domo en Antwerpen kaj verŝajne unuafoje disdonita je tiu okazo. Raporto en Belga Esperantisto 330, februaro 1955. |