Albumo kun Esperanto-glumarkoj el periodo ĉ. 1910-1938. 13 internaj folioj de dika papero kun ambaŭflanke glumarkoj. Enestas neniu informo pri la kolektanto/posedanto. Tamen, je paĝo 26 estas insigno aŭ glumarko de la 24a Belga Esperanto-Kongreso kun manskribita cifero 145. En listo de kongresanoj (Belga Esperantisto 220, junio 1935, p. 43) tiu cifero korespondas kun kongresano Elworthy-Posenaer. Ĉar la enhavo de la albumo datiĝas de la aktiva periodo de Maria Posenaer, tre verŝajne ŝi estis la kolektanto. |