Memoraĵo de Renkontiĝo de Baltaj Medicinistoj en Pasvalys (Litovio), organizita en 1989 de UMEA (Universala Medicina Esperanto-Asocio) kaj LEA (Litova Esperanto-Asocio). Maldekstre: kvinpinta stelo super terglobo kun serpento (medicinista simbolo). Sub la jarindiko: unu el simboloj de Litovio, tiel nomataj fostoj (kolonoj) de Gediminas. Gediminas estis grandduko de Litovio. En la litova lingvo tiu simbolo nomiĝas Gedimino stulpai. (Informoj parte el revuo de Esperanto Numismatika Asocio, 2018-4, p. 4) |