Kartludo 'Lexicon' eldonita ĉ. 1935 de Waddingtons Games Ltd (en 1994 akirita de Hasbro). Kartoj 89 x 58 mm en duobla ujo (interna kun nur la kartoj, ekstera (difektita) kun interna ujo kaj kartoj kun aspekto de libreto), Teksto sur ekstera ujo: WADDINGTON | LEXICON | Regd. N°529991 | KART-LUDO | AMUZA | EKSCITA | INTERESA. Laŭ aldonita etikedo donaco de Leona Meurrens, Leuven (B); sur la etikedo estas krome menciita 'DE AĜISZO'. Ĝis nun ne estas trovita mencio en e-gazetaro pri la esperanta versio. EHC (Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg) havas ekzempleron en bona stato, kaj krome 16-paĝan libreton kun regularo (la regularo ĉi tie estas aldonita kiel pdf-dosiero).
Je 2018-05-31 la kartludo estis transdonita al la ludo-arĥivo (http://www.vlaams-spellenarchief.be) de la altlernejo Vives (http://www.vives.be). |