Kartludo KAN-U-GO, Esperanto-versio, kun skatoleto, kartoj kaj regularo (aldonita ĉi tie kiel pdf-dosiero).
La originala anglalingva versio estis lanĉita en 1934 de T.G. Porter (Printers) Ltd., Leeds 9, Britio.
Sur la unua interna paĝo de la regularo estas skribita ''Donaco de S-ro Groverman | 2/5/1939'. Temas pri advokato Robert Groverman, °1860 - +Brugge 1951, membro de Bruĝa Grupo Esperantista, akiris diplomon por Esperanto-instruado en Gent je 14 novembro 1920. (informoj el i.a. revuoj Belga Esperantisto kaj Flandra Esperantisto)
Pri la Esperanto-versio ĝis nun ne estas trovita iu informo.
Je 2018-05-31 la kartludo estis transdonita al la ludo-arĥivo (http://www.vlaams-spellenarchief.be) de la altlernejo Vives (http://www.vives.be). |