Glumarko - Kompleta     -     05.17.013.0

Numero Titolo Jaro Dato en
05.17.013.0 Kolekto de 8 portugalaj glumarkoj 1919 2021-08-04 110 153
Loko Skatolo Glumarko Atributo Materialo Kodo Dezajnisto
05 17 013 p papero
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo
05.17.013.0.jpg x_05.17.013.ab.jpg x_05.17.013.cd.jpg https://eo.wikipedia.org/wiki/Jorge_de_Saldanha_Carreira
Priskribo
Kolekto de ok glumarkoj ('artmarkoj' laŭ la aŭtoro), gluitaj en libreto, eldonita en 1919 de Agencia Esperantista Silva & Carreira Lda, Lisboa, Portugal. La glumarkoj (36 x 44 mm) montras historiajn konstruaĵojn el Portugalujo kaj sloganojn en Esperanto. Jen la listo: (1) Fenestro de la Krista Monaĥejo – Tomar (Lernu vian nacian lingvon kaj Esperanton) – (2) Monumento de la Batalha – Batalha (Per Esperanto ni interfratiĝas) – (3) Turo de Belem – Lisboa (Ni semis, ni semas, ni semos) – (4) Preĝejo de Sankta Mario – Alcobaca (Esperantismo estas pacigafero) – (5) Nekompleta kolono – Batalha (Mi volas la Pacon, mi lernos Esperanton) – (6) Palaco de Queluz – Queluz (Laŭ la majstraj deziroj iras antaŭen la portugaloj - (7) Jeronymos – Lisboa (Konstante frapante ni celas, ni trafas) – (8) Placo de la Komerco – Lisboa (Esperanto trafas la feliĉecon). La teksto sur la kvina paĝo: Lisbone, la 25 an de Augusto de 1919 Estimataj Samideanoj Eldonante tiun-ĉi nunan serion de Esperantaj Artmarkoj, ni intencas kolektigi la ĉefajn monumentojn de la tuta mondo. Por tio ni invitas la viglajn ĉiulandajn Esperantistojn, kiuj simpatias tian kune nacian kaj Esperantan ideon, sekvi nian ekzemplon. Ni aĉetos ĉiujn aperontajn Artmarkojn. Agencia Esperantista Silva & Carreira L. Lisboa-Portugal Saldanha Carreira Delegito de U.E.A. (Privata kolekto de antverpena familio)


terug naar begin vorige volgende

 

Laste adaptita:  21-01-2019