Glumarko kun verda stelo, mondglobo, kaj teksto 'RADNAI VILMOS ESPERANTO'. Temas pri persona eldono de hungaro RADNAI Vilmos, hungara subtenanto de revuoj, verkisto, poŝtmarkkolektanto... Alia glumarko lia (datita ĉ. 1950) troviĝas en ÖNB (vidu ligon al retejo supre). (Dankon al MvdB kaj SL pro la esploroj)
(Laŭ informoj ricevitaj de lia filino, transdonitaj de MISKOLCA Paudico, 2019-02-23:
Radnaj naskiĝis 1918-04-01 en Petrozsény (hungare, prononcu: petroĵenj), aŭ „Petroșani” (rumane) Rumanio. Tiam tiu landparto Transilvanio, apartenis al Hungario, nun al Rumanio. Lia mortloko estas Dunaharaszti (prononcu: dunaharasti), Hungario, je 2005.07.07. Li ekde 1965 loĝis en Danuharaszti.) |