Glumarko de la 1a Waes-a Kongreso de Esperanto, Sint-Niklaas [loknomoj en moderna skribo: Sint-Niklaas estas urbo, Waas estas regiono], 20 majo 1918 [dato ne menciita sur la glumarko]. Pri tiu kongreso nur estas eta mencio en la unua postmilita numero de Belga Esperantisto, januaro-februaro 1921; indus esplori la lokan gazetaron por trovi pli. La 7a kaj 8a belgaj kongresoj okazis dum la Unua Mondmilito en Anglio organizitaj kaj ĉeestitaj de belgaj Esperantistoj, loĝantaj tie provizore: 1915, 22-25 majo en Bath: 7a landa kongreso (kadre de la la 8a brita kongreso) kaj 1916, 10-13 junio en York: 8a landa kongreso (kadre de la 9a brita kongreso). La 'britaj' kongresoj estas transprenitaj en la posta numerado de belgaj kongresoj, la Sint-Niklaas-a ne. |