Glumarko de la 6a Belga Esperanto-Kongreso, Mechelen, 31 majo - 1 junio 1914. Pri la glumarko aperis jena anonco en Belga Esperantisto 65, marto 1914: Ĵus aperis, en verda, ruga, blua viola koloro belegaj sigelmarkoj (4 specoj) laŭ la ĉi apuda desegno de nia amiko S-ro A. CASSIERS, sigelmarko, kiu ricevis la unuan premion en la konkurso de la Int. Esp. Semajno en Gent. Ili estas aĉeteblaj ĉe S-ro ARTHUR VERMANDEL, Borgerhoutschestraat, 72, Antwerpen. Prezo fr. 1.-- (fr. 1.10 afranke) por 100 ekzempleroj". |