Afiŝo Kompleta     -     01.09.42.0

Numero Titolo Jaro Dato en Loko Mapo Afiŝo Atributo
01.09.42.0 Movado sen Nomo - kalendaro 2023 2023 0000-00-00 297 210 01 09 42 0
Bildo Bildo2 Bildo3 Ligo al retejo Dezajnisto Printisto
01.09.42.0.jpg x_01.09.42.v.jpg
Priskribo
La mondo komenciĝas ĉe via pordo. Ne necesas fari longajn, malproksimajn vojaĝojn. Ekkonu la nekonatojn proksime al vi, malfermu vian pordon, kaj invitu la mondon en vian domon. ********* Nia tero estas mirinda loĝejo. Nia tero estas teksaĵo en kiu miloj da fragilaj fadenoj ligas homojn kun homoj, kun la tuta naturo, la aero, la riveroj, la maro. Ni estas konektitaj, ni spiras la saman aeron, ĝuas la saman sunon. Ni bone prizorgu nian hejmon! ********* Kion signifas ni unu por la alia? Tro ofte ni agas kiel papilioj, kiuj mallonge rilatas kun aliaj kaj poste malaperas, foje revenas, foje ne. Ne forgesu vian familion, viajn geamikojn, ne pensu pri ili nur kiam vi bezonas ilin. Ĝuu kune la nektaron de la vivo. ********* La veraj valoraĵoj La danĝero de nia socio estas la "utileco". Ĉio devas esti "utila". Sed la plej gravaj aferoj en nia vivo ne estas kalkuleblaj: amo, amikeco kaj bona sano. Jen la veraj valoraĵoj! ********* La pli verda herbo Laŭ proverbo, homoj imagas ĉiam ke la herbo estas pli verda aliloke. Tio estas granda miskoncepto: la herbo estas pli verda tie, kie vi akvumas kaj prizorgas ĝin. ********* La vera vi Ne perdu vian tempon provante esti tiel kiel aliaj homoj diras ke vi estu. Se ili ne estas kontentaj kun la persono kiu vi vere estas, venis tempo por trovi homojn kiuj jes ja aprezas vin tia, kia vi estas.


terug naar begin vorige volgende

 

Laste adaptita:  21-01-2019