Afiŝo por reklami la semajnan (poste monatan) nederlandlingvan revuon 'De Lusthof' (La Ĝardeno) eldonitan dum la jaroj 1901-1914 de la belga esperantisto A.J. Witteryck. Witteryck ankaŭ estas presisto de la revuo 'Tra La Mondo' (1905-1908) fondita de Auguste Capé [ps. Auguste Montrosier] (vidu 'Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto, numero 12966). Estas indikoj ke tekstoj kaj bildoj de ambaŭ revuoj estis interŝanĝitaj (pli esplorota).
Ekzemplero ĉe urba arĥivo Brugge kaj en kolekto "Brugge in affiches" (https://bruggeinaffiches.be/blog/) |