Esperantokolekto - Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet

terug naar begin
naar pagina-einde
Glumarko el la Esperantokolekto (formato de la originalo: 45 x 60 mm). La nomo de la desegnanto (inicialoj maldekstre sube: '?vB') estas serĉata.

Alklaku ĉi tie por ricevi malgrandan tekston en PDF pri la uzo de la archivo.
Eventualaj reagoj estas bonvenaj ĉe Roland ROTSAERT

Ĉi tie estas montrata nur parto de la arĥivaĵoj de la Fondaĵo Vanbiervliet. La fotoj estas parte je 'www.flickr.com' (serĉu ‘esperanto’ kaj ‘kortrijk’) kaj parte tute neregistritaj. La dokumenta arĥivo estas grandparte inventarigita en pdf-dosieroj (vidu https://sites.google.com/site/esperantokortrijk/Inventaroj/dokumentoj - sube)
Strukturo de la kolekto
La eroj de la kolekto havas numeron kun strukturo 01.02.03.0; la unua parto indikas la lokon (breton, ŝrankon…) en kiu ĝi troviĝas, la dua la ujon (skatolon…) je tiu loko, la tria la vica numero en la ujo, la lasta signo estas atributo (vidu poste).
Nun (decembro 2018) la strukturo de la ujoj estas jena:
  • Loko montras kie troviĝas la kolekto:
    • 00. => Neregistrita
    • 01. => Afiŝoj en ujoj
    • 02. => Objektoj, fotoj kaj poŝtkartoj en skatoloj
    • 03. => Flagoj kaj similaj objektoj
    • 04. => Levilkartoj de Movado sen Nomo
    • 05. => Glumarkoj
      por pliaj informoj pri MsN, vidu:
      Wikipedia - Movado sen Nomo
      Facebook - Movado sen Nomo

  • 01 - La afiŝoj estas en loko 01. en ujoj laŭ formato (de malgranda al granda, maksimume po ĉ. 50 afiŝoj)(xx => numero de la afiŝo; a => atributo):
    • 01.00.xx.a => 'virtuala' enhavas afiŝojn kiuj ne (aŭ ne plu) troviĝas en la Fondaĵo Vanbiervliet, sed en aliaj kolektoj, sed kies ekzisto estu konata.
    • 01.01.xx.a => formato A4 aŭ malpli granda
    • 01.02.xx.a => pli ol A4 sed malpli ol A3
    • 01.03.xx.a => formato A3
    • 01.04.xx.a, 01.05.xx.a, 01.06.xx.a => pli ol A3, maksimuma alteco ĉ. 70 cm
    • 01.07.xx.a => tre grandaj formatoj (foiroj kaj diversaj)
    • 01.08.xx.a => tre grandaj formatoj (kongresoj)
    • 01.09.xx.a => kalendaroj
    • 01.10.xx.a => kalendaroj - Ĉinaj
    • Eventuale aldoniĝos ujoj kun dokumentoj aŭ objektoj kiuj povas esti konsiderataj kiel variaĵoj de afiŝoj (kalendaroj, kongresinsignoj...)

    • Atributo enhavas kroman kodon kiu priskribas aspekton de la montrita bildo:
      • 0 => 0 = neniu speciala aspekto
      • a => alia = diversaj
      • d => detalo = detalo de la afiŝo
      • k => kopio = kopio de alia afiŝo
      • r => recto = fronto de la afiŝo
      • s => signaturo = kreinto, nomo...
      • v => verso = dorsflanko de la afiŝo

  • 02 - La objektoj estas en loko 02. kun jena divido (xx => numero de la objekto; a => atributo)
    • 02.00.xx.a => virtuala
    • 02.01.xx.a => objektoj ĝenerale
    • 02.02.xx.a => albumoj kun Esperanto-glumarkoj, fotoj kaj poŝtkartoj (ne aparte registrita, grupigitaj en pdf-dosieroj)
    • 02.03.xx.a => 02.03.01.p en 02.03.02.p estas albumoj kun kongres- kaj aliaj insignoj (same, ekde ero 02.03.03. individue registritaj)
      por pliaj informoj pri UEA kaj kongresoj, vidu:
      Universala Esperanto-Asocio
      Wikipedia: Universala Kongreso de Esperanto

    • Atributo enhavas kroman kodon kiu priskribas aspekton de la montrita bildo:
      • 0 => nenio = neniu speciala aspekto
      • a => alia = diversaj
      • d => detalo = detalo de la objekto
      • k => kopio = kopio de alia objekto
      • p => pdf = kolekto en pdf-dokumento
      • p123 => paĝo = paĝo de iu dokumento aŭ albumo
      • r => recto = fronto de la objekto
      • s => signaturo = kreinto, nomo...
      • v => verso = dorsflanko de la objekto

  • 03 - La flagoj (kaj similaj objektoj) estas en loko 03. kun jena divido(xx => numero de la flago; a => atributo)
    • 03.03.xx.a => grandaj flagoj (kaj similaj objektoj)
    • 03.04.xx.a => malgrandaj flagoj (kaj similaj objektoj)

    • Atributo enhavas kroman kodon kiu priskribas aspekton de la montrita bildo:
      • 0 => nenio = neniu speciala aspekto
      • a => alia = diversaj
      • d => detalo = detalo de la flago
      • k => kopio = kopio de alia flago
      • p => pdf = kolekto en pdf-dokumento
      • p123 => paĝo = paĝo de iu dokumento aŭ albumo
      • r => recto = fronto de la flago
      • s => signaturo = kreinto, nomo...
      • v => verso = dorsflanko de la flago

  • 04 - La Levilkartoj de Movado sen Nomo troviĝas en la loko 04. laŭ jena divido:
    • 04.01.vwxyz.a => 01 = revuo A4 (a=297mm, l=210mm), (A3-formato, faldita al 4 paĝoj A4)

      vwxy = jaro (ekde la jaro 1980)
       z = numero .(maksimuma 10 en unu jaro; 1 - 0)
       .a = atributo, vidu sube

    • 04.02.vwxyz.a => 02 = A4 (a = 297mm, l = 210mm)

      vwxy = jaro (ekde la jaro 1980)
       z = numero .(maksimuma 10 en unu jaro; 1 - 0)
       .a = atributo, vidu sube

    • 04.03.vwxyz.a => 03 = 1/3 A3 (a = 99mm, l = ± 420mm)

      vwxy = jaro (ekde la jaro 1980)
       z = numero .(maksimuma 10 en unu jaro; 1 - 0)
       .a = atributo, vidu sube

    • 04.04.vwxyz.a => 04 = 1/3 A4 (a = 99mm, l = 210mm)

      vwxy = jaro (ekde la jaro 1980)
       z = numero .(maksimuma 10 en unu jaro; 1 - 0)
       .a = atributo, vidu sube

    • 04.05.vwxyz.a => 05 = trimonata kalendaro por unu jaro sur A4; slogano = 1/3 A4 (a = 99mm, l = 210mm)

      vwxy = jaro (ekde la jaro 1980)
       z = numero .(nur 1 en ĉiu jaro, 0 = A4, 1 - 4 estas la eltonditaj sloganoj)
       .a = atributo, vidu sube

    • 04.06.vwxyz.a => 06 = duonjara kalendaro sur A4; maldekstra duono = 6 monatoj; dekstra duono = 3 sloganoj kun tekstoj kaj bildoj (h = 297mm, b = 105mm)

      vwxy = jaro (ekde la jaro 1980)
       z = numero .(maksimuma 2 en unu jaro; 1 - 2)
       .a = atributo, vidu sube

    • 04.09.vwxyz.a => 09 = specialaj eldonaĵoj

      vwxy = jaro (ekde la jaro 1980)
       z = numero .(maksimuma 10 en unu jaro; 1 - 0)
       .a = atributo, vidu sube

    • Atributo enhavas kroman kodon kiu priskribas aspekton de la montrita bildo:
      • p => pdf = revuo en pdf-dokumento
      • r => recto = fronto de la paĝo aŭ levilkarto
      • s => nur la slogano
      • sv => dorsflanko nur de la slogano
      • t => .txt = teksto en UTF8-formato
      • v => verso = dorsflanko de la paĝo aŭ levilkarto

  • 05 - La glumarkoj estas en loko 05. en ujoj laŭ jena divido (xxx => numero de kongreso; a => atributo):
    • 05.01.xxx.a => glumarkoj de universalaj kongresoj
    • 05.02.xxx.a => glumarkoj de belgaj kongresoj
    • 05.03.xxx.a => glumarkoj de flandraj kongresoj
    • 05.04.xxx.a => glumarkoj de SAT-kongresoj (Sennacieca Asocio Tutmonda)
    • 05.05.xxx.a => glumarkoj de SAT-Amikaro-kongresoj (franclingva branĉo de SAT)
    • 05.06.xxx.a => glumarkoj de IFEF-kongresoj (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio)
    • 05.07.xxx.a => glumarkoj de IKUE-kongresoj (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista)
    • 05.08.xxx.a => glumarkoj de hispanaj kongresoj
    • 05.09.xxx.a => glumarkoj de katalunaj kongresoj
    • 05.10.xxx.a => glumarkoj de britaj kongresoj
    • 05.11.xxx.a => glumarkoj de germanaj kongresoj
    • 05.12.xxx.a => glumarkoj de komercaj foiroj
    • 05.13.xxx.a => glumarkoj diversaj kun dato
    • 05.14.xxx.a => glumarkoj diversaj sen dato
    • 05.15.xxx.a => ekslibrisoj
    • 05.16.xxx.a => nomkartoj
    • 05.17.xxx.a => serioj de glumarkoj
    • 05.18.xxx.a => poŝtmarkoj

    • Atributo enhavas kroman kodon kiu priskribas aspekton de la montrita bildo:
      • 0 => 0 = neniu speciala aspekto
      • a => a = alia = eventuale se estas pliaj diversaj glumarkoj de unu kongreso
      • b => b = alia = eventuale se estas pliaj diversaj glumarkoj de unu kongreso
      • c => c = alia = eventuale se estas pliaj diversaj glumarkoj de unu kongreso
      • d => detalo = detalo de la glumarko
      • k => kopio = kopio de alia glumarko
      • r => recto = fronto de la glumarko
      • s => signaturo = kreinto, nomo...

    • Kodo la kolumno 'Kodo' povas enhavi specialan kodon:
      • * => * = unu duobla ekzemplero disponebla por interŝanĝo
      • ** => ** = pluraj duoblaj ekzempleroj disponeblaj por interŝanĝo
      • O + cifero => paĝo en albumo 02.02.01 je kiu la originala glumarko estas gluita

La tabelo montriĝas ordigita laŭ la 'Numero' de la bildo.
  • Eblas reordigi ĝin laŭ kolumno kun substrekita titolo.
    • Klako sur dezirata kolumna titolo montras ordigon malkreskantan (de z al a aŭ de 999 al 000)
    • Plia klako montras ordigon kreskantan (a ĝis z aŭ de 000 al 999).


terug naar begin vorige volgende

Aliaj kolektoj de Esperanto-afiŝoj
La plej granda kaj plej bone alirebla kolekto nuntempe troviĝas en la Esperanto-Muzeo en Vieno (https://www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo/). Supre de la startpaĝo estas serĉ-trabo. Se vi estas bonŝanca, per ĝi rapide troveblas la serĉata objekto, sed plejofte preferindas la paĝo https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/havajoj/sercado/ La afiŝokolekto troviĝas je ‘Bildarchiv Austria’. Alklankante la koloritan tekston ('13.000 bilddokumentojn') vi atingas la serĉpaĝon (nur en germana lingvo). Tie elektu ‘Profisuche’ por detalaj serĉeblecoj. Entajpu supre (Suchbegriff) la serĉvorton ‘Esperanto’. Iom pli malsupre je ‘Digitale Sammlung’ elektu ‘Esperanto’, poste je ‘Thema’ elektu ‘Objekte’ kaj je ‘Subthema’ elektu ‘Plakate’ (afiŝoj). Klaku sube je ‘Suchen’ (serĉi) kaj aperos la dekdu unuaj bildoj de la tuta kolekto de Esperanto-afiŝoj (942 eroj en novembro 2017). Por limigi la kvanton da rezultoj, pli detale plenigu la serĉekranon. Ekzemple je ‘Ort’ per la lookup-ekrano aldonu ‘Athen’. Tiam aperas la tri afiŝoj de la atena UK el 1976. Unu klako sur afiŝo montras la detalojn, plia klako (aŭ klako sur ‘+’) montras la afiŝon pli grandformata.


terug naar begin vorige volgende

 

Laste adaptita je 18-12-2018